La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
PASKOAŭtoro: August Strindberg |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Sankta vendredo
Muziko antaŭ tiu akto:
HAYDN: Sieben Worte,
Largo N:o 1. ”Pater dimitte illis.”
La sama dekoracio, sed la kurtenoj antaŭtiritaj kaj de ekstere prilumataj de la gaslanterno. La plafonlampo lumigita; sur la manĝotablo, staras lumigita petrola lampeto. Fajro en la glimpordeta forno.
Ĉe la kudrotablo sidas Elis kaj Kristina senokupaj. Ĉe la manĝotablo sidas Eleonora kaj Benjamin kaj legas, unu kontraŭ la alia kaj kun la lampo meze inter si. Eleonora havas ŝalon sur la ŝultroj.
Ĉiuj: estas nigre vestitaj: Elis kaj Benjamin havas blankajn kravatojn.
Sur la skribtablo kuŝas la procesaj aktoj dissternitaj. Sur la kudrotablo staras la paska lilio. Sur la manĝotablo staras malnova pendolhorloĝo.
Tiam kaj tiam vidiĝas sur la kurtenoj ombro de preterpasanto sur la strato.
Elis: (duonlaŭte al Kristina)
Jes, Sankta vendredo! Sed tiel terure longa!
Kaj sur la stratŝtonoj kuŝas la neĝo kiel pajlo antaŭ la loĝejo de mortanto; ĉiu sono silentiĝis – krom la bazoj de la orgeno, kiujn mi aŭdas eĉ tie ĉi …
Kristina: Patrino ŝajne iris al la vespera diservo …
Elis: Jes, ĉar ŝi ne kuragis iri al la tagmeza … la rigardoj de la homoj vundas ŝin …
Kristina: La homoj estas strangaj; ili postulas, ke ni ĉiuj restu flanke, ili opinias tion deca …
Elis: Jes, kaj eble ili pravas …
Kristina: Pro la mispaŝo de unu oni forpuŝas la tutan familion …
Elis: Jes, tiel estas!
Eleonora: (ŝovas la lampon al la flanko de Benjamin, por ke li vidu pli bone)
Elis: (sugestas pri Eleonora kaj Benjamin)
Rigardu tiujn!
Kristina: Ĉu ne estas bele! … Kiel bone ili harmonias!
Elis: Kia feliĉo, ke Eleonora estas tiel trankvila! Ho, tio nur daŭru!
Kristina: Kial do ne?
Elis: Ĉar … la feliĉo kutime ne daŭras longe. Ek tiu ĉi tago mi timas ĉion!
Benjamin: (transŝovas la lampon al Eleonora, por ke ŝi vidu pli bone).
Kristina: Rigardu ilin!
Elis: Ĉu vi rimarkis, kiel Benjamin ŝanĝiĝis? La obtuza spito donis lokon al kvieta submetiĝo …
Kristina: Kiel dolĉa estas ŝia tuta estaĵo – oni ne volas uzi la vorton bela!
Elis: Kaj ŝin akompanis pacanĝelo, kiu ĉirkaŭiras nevidebla kaj disradias kvietan trankvilon …
Eĉ patrino montris trankvilon, kiam ŝi ekvidis ŝin, trankvilon, kian mi ne atendis!
Kristina: Ĉu vi kredas, ke ŝi nun resaniĝis?
Elis: Jes, se ne restus tiu troa sentemo. Ŝi nun legas Historion pri la Suferoj de Kristo, kaj foje ŝi ploras.
Kristina: Nu, mi memoras, ke ankaŭ ni faris tion en la lernejo merkrede dum la fasto …
Elis: Ne parolu tiel Iaŭte, ŝi tre bone aŭdas!
Kristina: Ne nun! Ŝi estas malproksime!
Elis: Ĉu vi rimarkis, ke la trajtoj de Benjamin iel digniĝis, nobliĝis?
Kristina: Estas la sufero; la ĝojo ĉion banaligas.
Elis: Eble prefere estas … amo! Ĉu vi ne kredas, ke tiuj etuloj …
Kristina: Silentu, silentu … ne tuŝu la flugilojn de la papilio!
Alie ĝi flugos for!
Elis: Certe ili rigardas unu la alian kaj nur ŝajnigas legi, ĉar ili ne turnas la paĝojn, kiel mi povas aŭdi.
Kristina: Silentu!
Elis: Jen, nun ŝi ne povas regi sin …
Eleonora: (leviĝas, iras pledpinte al Benjamin kaj metas sian ŝalon sur liajn ŝultrojn. Benjamin milde kontraŭstaras, sed cedas; poste Eleonora reiras kaj sidiĝas kaj ŝovas la lampon al la flanko de Benjamin)
Kristina: Ŝi volas montri sian tutan afablecon, kompatinda Eleonora.
Elis: (leviĝas)
Nun mi reiros al miaj aktoj.
Kristina: Ĉu vi vidas sencon en tiu legado?
Elis: Nur unu; konservi la esperon de patrino! Sed kvankam ankaŭ mi nur ŝajnigas legi, vortoj tamen restas kiel dornoj en la fundo de mia okulo. La diroj de la atestantoj, ciferaj sumoj, la konfesoj de patro … tiel: ”la akuzito konfesis kun larmoj” … Tiom da larmoj, tiom da larmoj. Kaj tiuj paperoj … kun siaj stampoj, kiuj memorigas pri falsaj monbiletoj aŭ malliberejaj seruroj; kaj la ŝnuroj kaj la ruĝaj sigeloj … ili similas al la kvin vundoj de Jesuo … kaj la frazoj, kiuj ne havas finon – al la eternaj suferoj … Estas laboro por la Sankta vendredo … Hieraŭ lumis la suno, hieraŭ ni veturis kamparen, en la pensoj … Kristina … imagu, se ni devos resti tie ĉi dum la somero!
Kristina: Ni ŝparus multe da mono … sed estus malgaje!
Elis: Mi ne travivus tion … Tri somerojn mi loĝis tie ĉi … kaj estas kiel en tombo. Meze de la tago, kaj oni vidas la longan, grizan straton serpenti kiel tranĉeo, neniun homon, neniun ĉevalon, neniun hundon … Sed el la kloakelfluejoj elvenas la ratoj, ĉar la katoj somerumas … Kaj malantaŭ la reflektspeguloj sidas kelkaj restantoj kaj observas la vestojn de siaj proksimuloj … ”Jen, tiu portas vintran kostumon!”
… kaj la oblikvajn kalkanumojn de siaj proksimuloj kaj iliajn erarojn … Kaj el la kvartaloj de la malriĉuloj elrampas kripluloj, kiuj antaŭe sin kaŝis, homoj sen nazoj kaj oreloj, malicaj homoj kaj malfeliĉaj … Kaj ili sidas en la granda promenejo kaj sunas sin, kvazaŭ konkerintoj de la urbo … kie ĵus ludis belaj, bonvestitaj infanoj dum karesaj, vigligaj vortoj de belaj patrinoj, tie nun svarmas aroj da ĉifonuloj, kiuj insultas kaj suferigas unu la alian … Mi memoras Johanotagon antaŭ du jaroj!
Kristina: Elis, Elis! Rigardu antaŭen, antaŭen!
Elis: Ĉu estas pli hele tie?
Kristina: Ni esperu tion!
Elis: (sidiĝas ĉe la skribtablo)
Se nur ĉesus neĝi! Kaj oni povus eliri kaj promeni!
Kristina: Kara amiko, hierau vespere vi deziris, ke la mallumo revenu, por ke la homoj ne vidu nin … ”La mallumo estas tiel agrabla kaj bonfara”, vi diris; ”estas kvazaŭ kaŝi la kapon sub la litkovrilo!”
Elis: Vi do vidas, ke la mizero estas same granda en ambaŭ okazoj …
(Legas en la paperoj.)
La plej terura en tiu ĉi proceso, tamen estas la impertinentaj demandoj pri la vivmaniero de mia patro, … Jen staras, ke ni aranĝis brilajn festenojn … Unu atestanto diras, ke li drinkis!
… Ne, estas tro! Mi ne povas plu! … Sed mi tamen devas … ĝis la fino … Ĉu vi ne sentas malvarmon?
Kristina: Ne, sed varme ne estas! … Lina ne estas hejme?
Elis: Ŝi iris por konfesi, vi ja scias.
Kristina: Verŝajne panjo baldaŭ venos hejmen?
Elis: Mi ĉiam timas, kiam ĝi venas de ekstere, ĉar ŝi tiom aŭdis, kaj tiom vidis … kaj ĉio estas malbona.
Kristina: Estas neordinare peza humoro en via familio.
Elis: Tial nur pezhumoraj homoj volis interrilati kun ni! La gajaj evitis nin!
Kristina: Nun panjo venis en la kuireja pordo!
Elis: Ne estu malpacienca al ŝi, Kristina!
Kristina: Ho ne! Certe ŝi plej suferas el ni ĉiuj! Sed mi ne komprenas ŝin!
Elis: Ŝi laŭpove kaŝas sian honton, kaj tial ŝi fariĝas nekomprenebla. Kompatinda patrinol Sinjorino Heyst (eniras; nigre vestita, kun himnlibro kaj naztuko en la mano)
Bonan vesperon, infanoj.
Ĉiuj: (krom Benjamin, kiu silente salutas)
Bonan vesperon, panjo!
Sinjorino Heyst: Ĉiuj vi estas nigre vestitaj, kvazaŭ vi funebrus.
(Silento.)
Elis: Ĉu ankoraŭ neĝas?
Sinjorino Heyst: Jes, falas malseka neĝo! Vi havas malvarme tie ĉi…
(Iras al Eleonora kaj karesfrapas ĝin.)
Nu, etulino, mi vidas, ke vi legas kaj studas!
(Al Benjamin.)
Sed vi ne estas tro studema!
Eleonora: (prenas la manon de la patrino kaj metas ĝin al siaj lipoj)
Sinjorino Heyst: (subpremas sian emocion)
Nu, mia infano! Nu, nu! …
Elis: Vi estis en la vespera diservo, panjo!
Sinjorino Heyst: Jes, estis la urba subparoĥestro; kaj mi ne ŝatas lin.
Elis: Ĉu vi renkontis iun konaton?
Sinjorino Heyst: (sidiĝas ĉe la kudrotablo)
Pli bone estus renkonti neniun!
Elis: Do mi scias kiun …
Sinjorino Heyst: Lindkvist! Kaj li venis al mi …
Elis: Kiel kruele, kiel kruele.
Sinjorino Heyst: Demandis, kiel mi fartas … kaj, imagu mian teruriĝon, demandis, ĉu li povos fari viziton hodiaŭ vespere.
Elis: En festotaga vespero?
Sinjorino Heyst: Mi mutiĝis! Kaj li prenis mian silenton kiel konsenton!
(Paŭzo.)
Li povos veni kiam ajn!
Elis: (leviĝas)
Tien ĉi? Nun?
Sinjorino Heyst: Li diris, ke li volas transdoni paperon, kiu urĝas.
Elis: Li volas preni la meblojn.
Sinjorino Heyst: Sed li tiel strange aspektis … mi ne komprenis lin!
Elis: Li do venu. La justeco estas liaflanke, kaj ni devas submetiĝi. Ni devas akcepti lin en deca maniero, kiam li venos.
Sinjorino Heyst: Se mi nur ne bezonos vidi lin!
Elis: Nu, vi povos resti en la ĉambroj …
Sinjorino Heyst: Sed la meblojn li ne prenu. Kie ni loĝus, se li forprenus ĉiujn objektojn? Oni ja ne povas resti en malplenaj ĉambroj! Ja!
Elis: La vulpoj havas kavernojn kaj la birdoj nestojn, ekzistas senhejmuloj, kiuj loĝas en la arbaro.
Sinjorino Heyst: Tie la friponoj devus loĝi sed ne honestaj homoj.
Elis: (apud la skribtablo)
Nun mi legos, patrino!
Sinjorino Heyst: Ĉu vi ne trovis eraron?
Elis: Ne, mi kredas, ke ekzistas neniu!
Sinjorino Heyst: Sed mi ĵus renkontis la urban notarion, kaj li diris, ke povus esti iu formala eraro, iu netaŭga atestanto, iu nepruvita aserto aŭ iu kontraŭdira atesto. Certe vi ne legas zorge!
Elis: Tamen, patrino, sed estas tiel turmente …
Sinjorino Heyst: Aŭdu, mi ĵus renkontis la urban notarion, – vere, tion mi ja diris – kaj li rakontis pri ŝtelenrompo, okazis en la urbo hieraŭ, meze en la hela tago.
(Eleonora kaj Benjamin ekaŭskultas.)
Elis: Enrompo? Tie ĉi en la urbo? Kie?
Sinjorino Heyst: Laŭdire estis, en la florvendejo en la Monaĥeja strato. Ĉio estis tre stranga. Estis tiel: la vendisto fermis sian butikon por iri al la preĝejo, kie lia filo, … eble estis la filino, estos konfirmata. Jen kiam li revenis ĉirkaŭ la tria, eble estis la kvara, sed tio ja ne gravas … nu, tiam la butika pordo estis malfermita kaj floroj mankis, tuta amaso, speciale flava tulipo, kion li unue rimarkis!
Elis: Tulipo! Se estus lilio, mi ektimus.
Sinjorino Heyst: Ne, estis tulipo, tio estas tute certa. Jes, kaj nun la polico moviĝas.
(Eleonora leviĝas, kvazaŭ ŝi volos paroli, sed Benjamin iras al ŝi kaj flustras ion.)
Sinjorino Heyst: Imagu, fari enrompon eĉ en la sankta ĵaŭdo, kiam la gejunuloj konfirmiĝas … Nur friponoj, la tuta urbo! Kaj tial oni metas senkulpajn homojn en malliberejon.
Elis: Ĉu oni ne suspektas ion?
Sinjorino Heyst: Ne! Sed estis stranga ŝtelisto, ĉar li ne prenis monon el la ŝanĝokaso …
Kristina: Ho, se tiu ĉi tago estus finita!
Sinjorino Heyst: Kaj se Lina nur venus hejmen! … Jes, mi aŭdis pri la tagmanĝo de Petro hieraŭ! Eĉ la guberniestro ĉeestis.
Elis: Tio surprizas min, ĉar oni ĉiam opiniis, ke Petro estas kontraŭ la guberniestra partio!
Sinjorino Heyst: Kredeble li do ŝangis opinion.
Elis: Ŝajne li ne senkaŭze nomiĝas Petro.
Sinjorino Heyst: Kion vi havas kontraŭ la guberniestro?
Elis: Li estas malhelpanto! Li malhelpas ĉion; li malhelpis la popolan altlernejon, malhelpis la armilekzercojn de la junuloj, li volis malebligi la senkulpajn biciklojn, la belajn somerkoloniojn por lernantoj … kaj li malhelpis min!
Sinjorino Heyst: Tion mi ne komprenas … kaj povas esti egale.
Ĉiukaze la guberniestro faris paroladon … kaj Petro dankis Elis … kortuŝite, mi supozas, kaj perfidis sian instruiston dirante: ”Mi ne konas tiun homon.”
Kaj ree kriis la koko! Ĉu la guberniestro ne nomiĝis Pontius kun la postnomo Pilato?
Eleonora: (movas sin, kvazaŭ ŝi volus paroli, sed trankviliĝas)
Sinjorino Heyst: Ne estu tiel amara, Elis. Homoj estas homoj, kaj oni devas toleri ilin!
Elis: Silentu! Mi aŭdas, ke Lindkvist venas!
Sinjorino Heyst: Ĉu vi povas aŭdi lin en la neĝo?
Elis: Mi aŭdas lian bastonon puŝi la ŝtonojn kaj liajn galoŝojn! … Eliru, panjo!
Sinjorino Heyst: Ne, nun mi volas resti por diri ion al li!
Elis: Kara panjo, foriru! Estos tro turmente!
Sinjorino Heyst: (leviĝas; ekscitita)
Estu forgesita la tago de mia naskiĝo!
Kristina: Ne blasfemu!
Sinjorino Heyst: (kun esprimo de anima grandeco)
”Ĉu ne prefere maljustulo hava tiun ĉi malfacilaĵon kaj malbonfaranto suferu en tia mizero.”
Eleonora: (kun angora ekkrio)
Patrino!
Sinjorino Heyst: Dio, kial vi min forlasis! Kaj miajn infanojn!
(Eliras maldekstre.)
* * *
Elis: (aŭskultas alekstere)
Li haltis! … Eble ŝajnas al li ne dece … aŭ tro kruele! … Sed certe ne ŝajnas al li tiel, al li, kiu povis skribi tiel terurajn leterojn! Ĝi ĉiam estis sur blua papero, kaj de tiam mi ne povas vidi bluan leteron sen tremi!
Kristina: Kion vi intencas diri, kion vi intencas proponi?
Elis: Mi ne scias! Mi perdis ĉiun ekvilibron, ĉiun pripensemon … Ĉu mi ekgenuu antaŭ li, petu lin pri kompato . . . Ĉu vi aŭdas lin? Mi aŭdas nur la sangon, kiu susuras en miaj oreloj.
Kristina: Ni supozu la plej malbonan! Li prenos ĉion …
Elis: Poste venos la dommastro kaj volas havi garantion, kiun mi ne povas havigi … Li volas havi garantion, kiam la mebloj ne plu staras kiel garantio por la lupago!
Kristina: (kiu malantaŭ la kurteno rigardis al la strato)
Li ne plu estas tie! Li foriris!
Elis: A! … Ĉu vi scias, la indiferenta submetiĝo de patrino pli suferigas min ol ŝia kolero!
Kristina: Ŝia submetigo estas nur ŝajnigita aŭ imagita.
Estis io de leonina bleko en ŝiaj lastaj vortoj.
Ĉu vi vidis, kiel granda ŝi fariĝis?
Elis: Strange, kiam mi nun pensas pri Lindkvist, mi vidas lin kiel bonhumora giganto, kiu volas nur timigi infanojn! Kiel tio povas veni al mi nun?
Kristina: La pensoj venas kaj pasas …
Elis: Kia feliĉo, ke mi ne partoprenis la tagmanĝon hieraŭ … Certe mi estus farinta paroladon kontraŭ la guberniestro, … kaj tiel, estus detruinta ĉion por mi kaj ni! Estis granda feIiĉo!
Kristina: Vidu!
Elis: Dankon pro la konsilo. Vi konis vian Petron!
Kristina: Mian Petron!
Elis: Mi volis diri … mian! Jen, nun li denove estas tie! Ve al ni!
(Oni vidas sur la kurteno la ombron de viro, kiu hezite proksimiĝas. La ombro iom post lom grandiĝas kaj fariĝas giganta. Ĉiujn kaptas plej granda angoro.)
La giganto! La giganto, kiu volas engluti nin!
Kristina: Nun oni devas ridi kiel en la fabeloj!
Elis: Mi ne povas ridi plu!
(La ombro malpligrandiĝas kaj malaperas.)
Kristina: Rigardu la bastonon, do, kaj vi devos ridi!
Elis: Li foriris! Nun mi povas spiri, ĉar nun li revenos nur morgaŭ! Ho!
Kristina: Kaj morgaŭ brilos la suno, tiam estos la tago antaŭ la reviviĝo, la neĝo estos for, kaj la birdoj kantos.
Elis: Parolu pli multe pri tiaj aferoj! Mi vidas ĉion, kion vi diras.
Kristina: Ke vi povu rigardi en mian koron, ke vi povu vidi miajn pensojn, miajn bonajn intencojn, mian plej koran peton, Elis, Elis, kiam mi nun …
(Silentiĝas.)
Elis: Kion? Diru?
Kristina: Kiam mi nun … petas vin pri io.
Elis: Diru!
Kristina: Estas provo! Pensu pri tio, ke estas provo, Elis!
Elis: Provo! Provsufero? Bone!
Kristina: Permesu … Ne, mi ne kuraĝas! Povos malsukcesi!
Eleonora: (ekaŭskultas)
Elis: Kial vi turmentas min?
Kristina: Certe oni devos penti tion! … Sed estu! Elis, permesu al mi iri al la koncerto hodiaŭ vespere.
Elis: Kiu koncerto?
Kristina: ”La sep vortoj sur la kruco” de Haydn, en la katedralo!
Elis: Kun kiu?
Kristina: Kun Alice …
Elis: Kaj?
Kristina: Petro!
Elis: Kun Petro!
Kristina: Jen vi malheliĝis! … Mi pentas, sed estas tro malfrue!
Elis: Jes, estas iom tro malfrue! Sed klarigu!
Kristina: Mi avertis vin, ke mi ne povos klarigi, sed tial mi petis pri via senlima konfido!
Elis: (milde)
Iru! Mi fidas al vi; sed tamen mi suferas pro tio, ke vi serĉis kuneston kun tiu perffidulo!
Kristina: Tion mi komprenas! Sed estas ja provo!
Elis: Kiun mi ne povas trapasi!
Kristina: Vi devas!
Elis: Mi volas, sed mi ne povas! – Tamen iru!
Kristina: Vian manon!
Elis: (donas la manon)
Jen!
(La telefono sonoras.)
Elis: (al la telefono)
Hola! … Neniu respondo! … Hola! … Respondas per mia propra voĉo! … Kiu parolas? …
Kiel strange! Mi aŭdas miajn proprajn vortojn kiel eĥon!
Kristina: Tio ja foje okazas!
Elis: Hola! Nun estas timige!
(Remetas la mikrofonon.)
Iru nun, Kristina! Sen klarigoj, senĝene. Mi trapasos la provon!
Kristina: Estos bone por ni, se vi tion faros!
Elis: Mi faros! …
Kristina: (tiras sin dekstren)
Elis: Kial vi iras tiun vojon?
Kristina: Mi havas miajn vestojn tie! Do! Ĝis revido!
(Foriras.)
Elis: Ĝis revido, mia amiko!
(Paŭzo.)
Por ĉiam!
(Elkuras maldekstre.)
Eleonora: Helpu nin Dio, kion mi faris? La polico serĉas la kulpulon, kaj se oni trovos min – kompatinda patrino, kaj Elis!
Benjamin: (naive)
Eleonora:, diru, ke mi faris tion!
Eleonora: Infano, ĉu vi povas porti kulpon de alia?
Benjamin: Estas ja facile fari tion, kiam oni scias, ke oni estas senkulpa.
Eleonora: Oni neniam mensogu!
Benjamin: Nu, lasu min telefoni al la floristo por diri, kiel estas!
Eleonora: Ne, mi maljuste agis, kaj mi estu punata per maltrankvilo. Mi vekis ilian timon pro enrompo, kaj mi estu timigata.
Benjamin: Sed se venos la polico …
Eleonora: Estus ja malfacile … sed do devus esti tiel! –
Ho, ke tiu ĉi tago finiĝu!
(Prenas la pendolhorloĝon sur la manĝotablo kaj turnas la montrilojn.)
… Bona horloĝo, iru pli rapide! Tik, tak, ping, ping, ping! Nun estas la oka! Ping, ping, ping … nun estas la naŭa! La deka! La dekunua! La dekdua! … Nun estas sankta sabato! Baldaŭ la suno leviĝos, kaj tiam ni skribos sur la paskovoj!
Mi skribos tiel: ”Jen postulis vin la malamiko por kribri vin kiel tritikon; sed mi preĝis por vi” …
Benjamin: Kial vi tiel turmentas vin, Eleonora?
Eleonora: Mi! Turmentas! Benjamin, pensu pri ĉiuj ekflorintaj floroj, bluanemonoj kaj galantoj, kiuj staris en la neĝo la tutan tagon kaj la tutan nokton kaj sentas froston en la mallumo!
Kiom ili suferas! Certe la nokto estas plej malfacila, kiam estas mallume kaj ili timas la mallumon kaj ne povas forkuri … kaj staras kaj atendas la tagiĝon. Ĉio, ĉio suferas, sed plej la floroj! Kaj la migrobirdoj, kiuj venis! Kie ili dormu ĉi-nokte?
Benjamin: (naive)
Vi ja scias, ke ili sidas en kavaj arboj.
Eleonora: Ne ekzistas tiom da kavaj arboj, ke sufiĉas por ĉiuj! Mi vidis nur du kavajn arbojn en la parkoj, kaj tie loĝas ja la strigoj, kiuj mortigas la birdetojn … Kompatinda Elis, kiu kredas, ke Kristina foriris de li; sed mi scias, ke ŝi revenos!
Benjamin: Kial vi ne diris, se vi scias tion?
Eleonora: Ĉar Elis devas suferi; ĉiuj devas suferi en la Sankta vendredo por memorigi al si la suferojn de Kristo sur la kruco.
(Polica fajfilo sonas ekstere sur la strato.)
Eleonora: (eksaltas)
Kio estis?
Benjamin: Ĉu vi ne scias?
Eleonora: Ne!
Benjamin: Estis la polico!
Eleonora: Ho! … Jes, tiel sonis, kiam ili venis por kapti patron … kaj tiam mi malsaniĝis! Kaj nun ili venas por preni min!
Benjamin: (starigas sin kontraŭ la fonpordo antaŭ Eleonoran)
Ne, ili ne prenu vin! Mi vin defendos, Eleonora!
Eleonora: Estas bele, Benjamin, sed vi ne faru …
Benjamin: (elrigardas tra la kurtenoj)
Estas du!
(Eleonora volas forŝovi Benjaminon, sed li milde kontraŭstaras.)
Ne vi, Eleonora, tiam – mi ne volus vivi plu!
Eleonora: Iru sidiĝi sur tiun seĝon, infano! Iru sidiĝi!
Benjamin: (nevolonte obeas)
Eleonora: (elrigardas malantaŭ la kurtenoj sen kaŝi sin)
Estis nur du knaboj! Ho, ni senfidaj; ĉu vi kredas, ke Dio estis tiel kruela, kvankam mi nenion malbonan faris, nur agis senpense …
Tion mi meritis! Kial mi malfidis!
Benjamin: Sed morgaŭ venos li, kiu volas preni la meblojn.
Eleonora: Li venu! Kaj ni eliru! De ĉio … de ĉiuj malnovaj mebloj, kiujn patro kolektis por ni, kaj kiujn mi vidis, de kiam mi estis infaneto! Jes, oni ne devas posedi ion, kio ligas al la tero. Eksteren sur la ŝtonajn vojojn por iradi per vundaj piedoj, ĉar tiu vojo kondukas supren, kaj tial ĝi estas peniga …
Benjamin: Nun vi ree turmentas vin, Eleonora!
Eleonora: Lasu min! … Sed ĉu vi scias, de kie estas plej malfacile disiĝi? Estas la pendolhorloĝo tie! Ĝi kunestis, kiam mi naskiĝis, kaj ĝi elmezuris miajn horojn kaj tagojn. …
(Ŝi levas la horloĝon de la tablo.)
… Aŭdu, ĝi batetas kiel koro … tute, kiel koro … kaj ĝi haltis en la horo, kiam avo mortis, ĉar ĝi kunestis jam tiam! Adiaŭ, horloĝeto, vi baldaŭ denove haltu! … Jen, ĝi kutimis fruiĝi, kiam ni havis malfeliĉon en la domo, kvazaŭ ĝi volus transsalti la malbonon, por ni, kompreneble!
Sed kiam estis bonaj tempoj, tiam ĝi malfruiĝis, por ke ni povu ĝin ĝui pli longe.
Tio estis la bona horloĝo! Sed ni havis ankaŭ malican … kaj pro tio ĝi nun devas pendi en la kuirejo! Ĝi ne toleris muzikon, sed kiam Elis ludis sur la piano, ĝi tuj komencis bati, tion ni ĉiuj rimarkis, ne nur mi; kaj tial ĝi devas sidi en la kuirejo, ĉar ĝi estis malafabla! Sed Lina ankaŭ ne ŝatas ĝin, ĉar ĝi ne silentas dum la noktoj, kaj ŝi ne povas kuiri ovojn laŭ ĝi … ĉar tiam ili ĉiam fariĝas tro kuiritaj, diras Lina!
Nun vi ridas!
Benjamin: Jes, kion mi faru! . . .
Eleonora: Vi estas bona knabo, Benjamin, sed vi estu serioza!
Memoru la branĉeton, kiu sidas malantaŭ la spegulo!
Benjamin: Sed vi parolas ja tiel amuze, ke mi devas rideti … kaj kial oni ĉiam ploru!
Eleonora: Se ne plori en la valo de mizero, kie do plori?
Benjamin: Hm!
Eleonora: Vi volis ridi la tutan tagon, sed tial vi ankaŭ ricevis punon! Kaj mi ŝatas vin, nur kiam vi estas serioza. Memoru tion!
Benjamin: Ĉu vi kredas, ke ni trapasos tion ĉi, Eleonora?
Eleonora: Jes, la plimulto ordiĝos, kiam nur pasis la Sankta vendredo, sed ne ĉio! Hodiaŭ branĉeton, morgaŭ paskovon! Hodiaŭ neĝo, morgaŭ degelo! Hodiaŭ morto, morgaŭ reviviĝo!
Benjamin: Kiel saĝa vi estas!
Eleonora: Jes; mi jam sentas, ke ekstere klariĝas por bona vetero, ke la neĝo degelas … jam oni tie ĉi interne sentas la odoron de degelanta neĝo … kaj morgaŭ la violoj elburĝoniĝos ĉe la sudflanko!
La nuboj leviĝos, tion mi sentas, kiam mi spiras … ho, mi tiel bone scias, kiam la ĉielo ne estas kaŝita! … Iru flankentiri la kurtenojn,
Benjamin:; mi volas, ke Dio vidu nin!
Benjamin: (leviĝas kaj obeas; lunlumo falas en la ĉambron)
Eleonora: Vidu la plenlunon! Tiun de la pasko! Kaj nun vi scias, ke la suno ankoraŭ ekzistas, kvankam la luno redonas la lumon!
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.