La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA KOLONOJ DE LA SOCIO

Aŭtoro: Henrik Ibsen

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

KVARA AKTO

(Ĝardena salono ĉe konsulo Bernick. La labortablo estas eksteren metita. Estas ventega posttagmezo kaj jam krepusko, kiu pliiĝas dum la sekvo.)

(Servisto ekbruligas la lustron; paro da servistinoj enportas florpotojn, lampojn kaj lumojn, kiuj metiĝas sur tablojn, kaj ujoj metiĝas laŭ la muroj. Grandkomercisto Rummel, en frako, kun gantoj kaj blanka koltuko, staras en la salono kaj direktas la aranĝon.)

GRANDKOMERCISTO RUMMEL:

(al la servisto) Nur ĉiun duan lumon, Jacob. Ne devas aspekti tro festene; okazu ja surprize. Kaj ĉiuj tiuj floroj –? Nu ja; lasu ilin stari; povas ja aspekti, kvazaŭ ili staras tie ĉiutage –

(Konsulo Bernick elvenas de sia ĉambro.)

KONSULO BERNICK:

(venas pli proksimen) Sed, Rummel, kion tio ĉi signifu?

GRANDKOMERCISTO RUMMEL:

Tio signifas, ke via plej fiera momento venis. La urbo prezentos al sia plej elstara viro standardprocesion ĉi-vespere.

KONSULO BERNICK:

Kion vi diras!

GRANDKOMERCISTO RUMMEL:

Standardprocesion kun muziko! Torĉojn ni ankaŭ devus havi; sed tion ni ne kuraĝis en tiu ĉi ventega vetero. Nu, iluminado tamen okazos; kaj tio ankaŭ havos efikon, en la gazetoj.

KONSULO BERNICK:

Aŭdu, Rummel, tio ĉi mi tute ne volas akcepti.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL:

Nu ja, nun tio estas tro malfrue; post duona horo ili venos.

KONSULO BERNICK:

Sed kial vi ne diris al mi antaŭe?

GRANDKOMERCISTO RUMMEL:

Ĝuste ĉar mi timis, ke vi farus protestojn. Sed mi kontaktis vian edzinon; ŝi permesis al mi iomete aranĝi, kaj ŝi havigos refreŝigaĵojn.

KONSULO BERNICK:

(aŭskultas) Kio estas tio? Ĉu ili jam venas? Ŝajnas al mi, ke estas kantado.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL:

(ĉe la ĝardena pordo) Kantado? Ho, estas nur la Usonanoj. Estas “Indian Girl”, kiu tiriĝas al la naĝobarelo.

KONSULO BERNICK:

Ĝi eltiriĝas! Jes –; ne, mi ne povas ĉi-vespere, Rummel; mi estas malsana.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL:

Jes, vi vere aspektas malsane. Sed vi devas kuraĝigi vin! Vi devas, morto kaj sufero, kuraĝigi vin! Kaj mi kaj Sandstad kaj Vigeland trovis plej grave realigi ĉi tiun aranĝon. Niaj antagonistoj estu premataj sub la pezo de kiel eble ampleksa esprimo de opinio. La urbaj onidiroj multobliĝas; la informo pri la aĉetoj de bienoj ne povas plu esti retenata. Kompreneble jam ĉi-vespere vi devas, sub kantado kaj paroladoj, sub tintado de glasoj, mallonge, sub ŝvelanta festena etoso sciigi, kion vi riskis por la bono de la socio. Sub tia ŝvelanta festena etoso, kiel mi ĵus esprimis, oni povas verki eksterordinare multe ĉi tie ĉe ni. Sed tiu ja absolute bezoniĝas, alie ni ne sukcesos.

KONSULO BERNICK:

Nu ja, ja –

GRANDKOMERCISTO RUMMEL:

Kaj precipe kiam tia delikata kaj tikla punkto eltiriĝas. Nu, vi havas, dank' al Dio, nomon, kiu toleras tion, Bernick. Sed aŭskultu nun; ni devis ja interkonsenti pri io. Studento Tønnesen verkis kanton por vi. Ĝi komencas bele per la vortoj: “Levu alten la standardon de l' ideo”. Kaj adjunkto Rørlund ricevis la taskon prezenti la fest-paroladon. Al ĝi vi kompreneble devas respondi.

KONSULO BERNICK:

Mi ne povas ĉi-vespere, Rummel. Ĉu vi ne povus –?

GRANDKOMERCISTO RUMMEL:

Neeblas, kvankam mi volonte farus. La parolado fariĝos ja, kiel vi komprenas, precipe direktata al vi. Nu, eble direktiĝos ankaŭ kelkaj vortoj al ni aliuloj. Mi parolis kun Vigeland kaj Sandstad pri tio. Ni estis elpensintaj, ke vi povus respondi per “vivo” por la prospero de nia socio; Sandstad parolos kelkajn vortojn pri samopinio inter la diversaj sociaj tavoloj; Vigeland certe volas diri ion pri la dezirindeco, ke la nova entrepreno ne ŝanĝu la moralan fundamenton, sur kiu ni nun staras, kaj mi intencas en iomaj konvenaj vortoj memorigi la virinon, kies pli retenema agado ankaŭ ne estas sen signifo por la socio. Sed vi ja ne aŭskultas –

KONSULO BERNICK:

Jes – ja certe. Sed diru al mi, ĉu vi opinias, ke estas tia ega surmara vento ekstere?

GRANDKOMERCISTO RUMMEL:

Ho, vi timas por “La Palmo”? Ĝi estas ja bone asekurita.

KONSULO BERNICK:

Jes, asekurita; sed –

GRANDKOMERCISTO RUMMEL:

Kaj en bona stato; tio estas la plej grava.

KONSULO BERNICK:

Hm –. Se okazos io al ŝipo, ne estas certe ke homaj vivoj perdiĝos. Povas perdiĝi ŝipo kaj kargo, – kaj oni povas perdi kofrojn kaj paperojn –

GRANDKOMERCISTO RUMMEL:

Ho tondre, kofroj kaj paperoj ne multe gravas.

KONSULO BERNICK:

Ĉu ne! Ne, ne, mi nur pensis – Tŝŝ, – jen ili denove kantas.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL:

Estas en “La Palmo”.

(Komercisto Vigeland venas de dekstre.)

KOMERCISTO VIGELAND:

Ja, nun ili eltrenas “La Palmon”. Bonan vesperon, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK:

Kaj Vi, kia mar-spertulo, daŭre persistas je –?

KOMERCISTO VIGELAND:

Mi persistas je la providenco, mi, sinjoro konsulo; cetere mi estis surŝipe distribuante kelkajn traktaĵojn, kiuj laŭespere efikos benoriĉe.

(Komercisto Sandstad kaj plenrajtigito Krap envenas de dekstre.)

KOMERCISTO SANDSTAD:

(ankoraŭ ĉe la pordo) Jes, se tio sukcesos, ĉio sukcesos. Ho jen, bonan vesperon, bonan vesperon!

KONSULO BERNICK:

Ĉu io estas okazonta, sinjoro Krap?

PLENRAJTIGITO KRAP:

Mi nenion diras, sinjoro konsulo.

KOMERCISTO SANDSTAD:

La tuta ŝipanaro sur “Indian Girl” estas ebria; mi ne estu honesta viro, se tiuj fibestoj hejmenvenos en vivo.

(Sinjorino Hessel venas de dekstre.)

FRAŬLINO HESSEL:

(al konsulo Bernick) Jes, nun mi povas saluti de li.

KONSULO BERNICK:

Jam surŝipe?

FRAŬLINO HESSEL:

Baldaŭ almenaŭ. Ni disiĝis ekstere de la hotelo.

KONSULO BERNICK:

Kaj lia intenco staras fikse?

FRAŬLINO HESSEL:

Fikse kiel monto.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL:

(apud la fenestroj) Al diablo tiuj novmodaj instalaĵoj; mi ne kapablas malsuprentiri la kurtenon.

FRAŬLINO HESSEL:

Ĉu malsupren? Mi pensis ke kontraŭe.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL:

Unue malsupren, fraŭlino. Jes, Vi do scias, kio okazos?

FRAŬLINO HESSEL:

Nu ja. Permesu al mi helpi vin; (ekkaptas la ŝnurojn) Mi malsuprentiru la kurtenon por la bofrato, – kvankam mi prefere suprenlevus ĝin.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL:

Tion vi ankaŭ povos fari poste. Kiam la ĝardeno estas plena de la ondanta homamaso, la kurteno suprenleviĝos, kaj oni vidos interne surprizita kaj ĝoja familio; – hejmo de burĝo devas esti kiel vitra ŝranko.

KONSULO BERNICK:

(aspekte li volas ion diri, sed turnas sin rapide kaj iras en sian ĉambron.)

GRANDKOMERCISTO RUMMEL:

Do, ni faru la lastan interkonsilon. Kunvenu, sinjoro Krap; Vi devas helpi nin per kelkaj faktaj informaĵoj.

(Ĉiuj sinjoroj iras en la ĉambron de la konsulo. Fraŭlino Hessel estas tirinta la kurtenojn antaŭ la fenestrojn, kaj volas ĵus fari la samon pri la kurteno antaŭ la malferma vitra pordo, kiam Olaf venas kuranta desupre malsupren sur la ĝardenan ŝtuparon; li havas plejdon super la ŝultro kaj kunligaĵo en la mano.)

FRAŬLINO HESSEL:

Ho, Dio pardonu vin, knabo, kiel vi timigis min!

OLAF:

(kaŝas la kunligaĵon) Tŝŝ, onklino!

FRAŬLINO HESSEL:

Ĉu vi saltas el la fenestro? Kien vi intencas?

OLAF:

Tŝŝ; diru nenion. Mi volas al onklo Johan; – nur malsupren al la kajo, vi komprenas; – nur diri al li adiaŭ. Bonan nokton, onklino! (Li kuras elen tra la ĝardeno.)

FRAŬLINO HESSEL:

Ho, restu! Olaf – Olaf!

(Johan Tønnesen vojaĝvestita, kun ŝultro-valizo, venas singardeme tra la pordo dekstre.)

JOHAN TØNNESEN:

Lona!

FRAŬLINO HESSEL:

(turnas sin) Kio? Ĉu vi revenas?

JOHAN TØNNESEN:

Restas ankoraŭ kelkaj minutoj. Mi devas vidi ŝin ankoraŭ unu fojon. Ni ne povas disiĝi tiel.

(Fraŭlino Bernick kaj Dina, ambaŭ kun manteloj, kaj la lasta kun malgranda valizo ĉemane, venas de la supera pordo maldekstre.)

DINA:

Al li; al li!

FRAŬLINO BERNICK:

Jes, vi venu al li, Dina!

DINA:

Jen li estas!

JOHAN TØNNESEN:

Dina!

DINA:

Prenu min kun Vi!

JOHAN TØNNESEN:

Kio –!

FRAŬLINO HESSEL:

Vi volas?

DINA:

Jes, prenu min kun Vi! La aliulo skribis al mi, kaj diris, ke ĉi-vespere publikiĝos por ĉiuj homoj –

JOHAN TØNNESEN:

Dina, – Vi ne amas lin?

DINA:

Mi neniam amis tiun homon. Mi ĵetos min en la fundon de la fjordo, se li fariĝos mia fianĉo! Ho, kiel li subpremis min genuen hieraŭ per siaj arogantaj vortoj! Kiel li igis min senti, ke li tiris malestimindan estaĵon supren al si! Mi ne volas plu esti malestimata. Mi volas vojaĝi. Ĉu mi povas sekvi Vin?

JOHAN TØNNESEN:

Jes, jes – kaj mil fojojn jes!

DINA:

Mi ne longe maloportunos Vin. Nur helpu min transen; helpu min per komenca aranĝo –

JOHAN TØNNESEN:

Hura, tio certe aranĝiĝos, Dina!

FRAŬLINO HESSEL:

(montras al la pordo de la konsulo) Tŝŝ; mallaŭte, mallaŭte!

JOHAN TØNNESEN:

Dina, mi portos vin sur la manoj!

DINA:

Tion mi ne permesos. Mi volas porti min mem antaŭen; kaj tie transe mi certe povos. Se mi nur eskapos de ĉi tie. Ho, tiuj sinjorinoj, – Vi tion ne scias, – ankaŭ ili skribis al mi hodiaŭ; ili admonis min aprezi mian feliĉon, kaj eksplikis al mi kian grandanimon li montris. Morgaŭ kaj ĉiujn tagojn ili volas gardi min, por vidi ĉu mi faras min digna al ĉio tio. Mi timas antaŭ tiu ega dececo!

JOHAN TØNNESEN:

Diru al mi, Dina, ĉu estas nur pro tio ke Vi forvojaĝos? Ĉu mi estas nenio por Vi?

DINA:

Jes, Johan, Vi estas por mi pli ol ĉiuj aliaj homoj.

JOHAN TØNNESEN:

Ho Dina –!

DINA:

Ĉiuj ĉi tie diras, ke mi devas malami kaj abomeni Vin; ke estas mia devo; sed mi ne komprenas tion pri devo; mi neniam venos al kompreno de tio.

FRAŬLINO HESSEL:

Vi ankaŭ ne faru, infano!

FRAŬLINO BERNICK:

Ne, vi ne faru; kaj tial vi akompanu lin kiel lia edzino.

JOHAN TØNNESEN:

Jes, jes!

FRAŬLINO HESSEL:

Kion? Nun mi devas kisi vin, Marta! Tion mi ne atendis de vi.

FRAŬLINO BERNICK:

Ne, tion mi ja kredas: mi mem tion ne atendis. Sed iam tio devis erupcii en mi. Ho, kiel ni ĉi tie suferas sub mistraktado pere de kutimoj kaj statutoj! Ribelu kontraŭ tio, Dina. Fariĝu lia edzino. Okazu io kio spitas ĉiun tiun kutimon kaj uzon.

JOHAN TØNNESEN:

Kion Vi respondas, Dina?

DINA:

Jes, mi volas esti Via edzino.

JOHAN TØNNESEN:

Dina!

DINA:

Sed unue mi volas labori, fariĝi io mem, kiel Vi tia estas. Mi ne volas esti aĵo, kiu preniĝas.

FRAŬLINO HESSEL:

Jes, ĝuste; tiel estu.

JOHAN TØNNESEN:

Bone; mi atendas kaj esperas –

FRAŬLINO HESSEL:

– kaj gajnos, knabo! Sed nun surŝipen!

JOHAN TØNNESEN:

Jes, surŝipen! Ah, Lona, vi kara fratino, unu vorto; aŭskultu – (Li kondukas ŝin supren al la fono kaj parolas rapide al ŝi.)

FRAŬLINO BERNICK:

Dina, vi feliĉulino, – ke mi rigardu vin, – kisu vin ankoraŭ unu fojon, – la lastan.

DINA:

Ne la lastan; ne, kara amata onklino, ni certe revidiĝos.

FRAŬLINO BERNICK:

Neniam! Promesu tion al mi, Dina, neniam revenu. (kaptas ambaŭ ŝiajn manojn kaj rigardas ŝin) Nun vi iras al la feliĉo, vi amata infano; – trans la maron! Ho, kiom ofte en la lerneja ĉambro mi sopiris tien! Tie certe estas bele; pli granda ĉielo; la nuboj flugas pli alte ol ĉi tie, pli libera aero refreŝigas super la kapoj de la homoj –

DINA:

Ho, onklino Marta, iam vi postsekvos nin.

FRAŬLINO BERNICK:

Mi? Neniam; neniam. Ĉi tie mi havas mian etan vivotaskon, kaj nun mi kredas ke certe mi fariĝos tute plene kio mi devas esti.

DINA:

Mi ne povas imagi disiĝi de vi.

FRAŬLINO BERNICK:

Aĥ, homo disiĝas de multe, Dina. (kisas ŝin) Sed tion vi neniam spertos, dolĉa infano. Promesu al mi fari lin feliĉa.

DINA:

Mi ne volas ion promesi; mi malamas promesi; ĉio devas veni, kiel ĝi povas.

FRAŬLINO BERNICK:

Jes, jes, ĝi ja devas; vi nur restu kiel vi estas, – vera kaj fidela al vi mem.

DINA:

Tion mi volas, onklino.

FRAŬLINO HESSEL:

(kaŝas en la poŝon kelkajn paperojn, kiujn Johan donis al ŝi) Bone, bone, mia kara knabo. Sed nun survoje.

JOHAN TØNNESEN:

Jes, nun ne estas tempo por perdi. Adiaŭ, Lona; dankon pro via amo. Adiaŭ Marta, kaj dankon ankaŭ al vi pro via fidela amikeco.

FRAŬLINO BERNICK:

Adiaŭ, Johan! Adiaŭ, Dina! Kaj feliĉon al vi ĉiujn viajn tagojn!

(Ŝi kaj fraŭlino Hessel puŝas ilin al la pordo en la fono. Johan Tønnesen kaj Dina iras malsupren tra la ĝardeno. Fraŭlino Hessel fermas la pordon kaj altiras la kurtenon.)

FRAŬLINO HESSEL:

Nun ni estas solaj, Marta. Vi perdis ŝin kaj mi lin.

FRAŬLINO BERNICK:

Vi – lin?

FRAŬLINO HESSEL:

Ho, mi jam duone perdis lin tie transe. La knabo iris sopirante stari sur propraj piedoj; tial mi kredigis al li, ke mi suferis pro hejmveo.

FRAŬLINO BERNICK:

Tial? Jes, nun mi komprenas kial vi venis. Sed li volas postuli vin reen, Lona.

FRAŬLINO HESSEL:

Maljuna duonfratino, – kio ŝi estu por li nun? – La viroj disŝiras multade ĉirkaŭ si por atingi al la feliĉo.

FRAŬLINO BERNICK:

Foje okazas.

FRAŬLINO HESSEL:

Sed ni kuntenu, Marta.

FRAŬLINO BERNICK:

Ĉu mi povas io esti por vi?

FRAŬLINO HESSEL:

Kiuj pli? Ni du nutropatrinoj, – ĉu ni ne ambaŭ perdis niajn infanojn? Nun ni estas solaj.

FRAŬLINO BERNICK:

Jes, solaj. Kaj tial vi ankaŭ sciu, – mi amis lin pli alte ol kion ajn en la mondo.

FRAŬLINO HESSEL:

Marta! (kaptas ŝian brakon) Ĉu tio estas vero?

FRAŬLINO BERNICK:

La enhavo de mia tuta vivo kuŝas en tiuj vortoj. Mi amis lin kaj atendis lin. Ĉiun someron mi atendis, ke li venus. Kaj jen li venis; – sed li ne vidis min.

FRAŬLINO HESSEL:

Amis lin! Kaj vi mem estis tiu, kiu donis la feliĉon al li en la manon.

FRAŬLINO BERNICK:

Ĉu mi ne donus al li la feliĉon? mi ja amis lin? Jes, mi amis lin. Mia tuta vivo estis vivo por li, ekde kiam li forvojaĝis. Kiun kaŭzon mi havis por la espero, vi pensas? Ho, mi kredas, ke mi tamen havis iun kialon. Sed kiam li revenis, – estis kvazaŭ ĉio estas forviŝita el lia memoro. Li ne vidis min.

FRAŬLINO HESSEL:

Estis Dina, kiu ombris por vi, Marta.

FRAŬLINO BERNICK:

Ja, ke ŝi tion faris. Je lia forvojaĝo ni estis samaĝuloj; kiam mi revidis lin, – aĥ, tiu terura momento, – jen mi komprenis, ke mi estas dek jarojn pli aĝa ol li. Li estis vivinta ekstere en la vibranta sunlumo kaj suĉanta junecon kaj sanon el ĉiu spiro; kaj ĉi ene mi sidis dume ŝpinante kaj ŝpinante –

FRAŬLINO HESSEL:

– la fadenon de lia feliĉo, Marta.

FRAŬLINO BERNICK:

Jes, estis oro, kion mi ŝpinis. Neniun amarecon! Ĉu ne, Lona, ni estis por li du bonaj fratinoj?

FRAŬLINO HESSEL:

(ĉirkaŭbrakas ŝin) Marta!

(Konsulo Bernick elvenas de sia ĉambro.)

KONSULO BERNICK:

(al la sinjoroj tie ene) Jes, jes, estru pri la tuto, kiel vi volas. Kiam la tempo venos, mi certe – (fermas la pordon) Aĥ, ĉu vi jen? Aŭskultu, Marta, vi devas iomete ŝanĝi vestaĵojn. Kaj diru al Betty, ke ŝi faru la samon. Mi ne deziras ian pompon, kompreneble; nur beletan kun hejmeca fasono. Sed vi devas rapidiĝi.

FRAŬLINO HESSEL:

Kaj feliĉa, gaja mieno, Marta; ĝojajn okulojn vi devas briligi.

KONSULO BERNICK:

Ankaŭ Olaf malsupren venu; mi volas havi lin flanke de mi.

FRAŬLINO HESSEL:

Hm; Olaf –

FRAŬLINO BERNICK:

Mi diros al Betty. (Ŝi eliras tra la plej supra pordo maldekstre.)

FRAŬLINO HESSEL:

Ja, nun estas do la granda solena momento veninta.

KONSULO BERNICK:

(kiu maltrankvila iras tien kaj reen) Jes, ĝi tiel estas.

FRAŬLINO HESSEL:

En tia momento viro devas senti sin fiera kaj feliĉa, mi opinias.

KONSULO BERNICK:

(rigardas ŝin) Hm!

FRAŬLINO HESSEL:

La tuta urbo ja iluminiĝos, mi aŭdas.

KONSULO BERNICK:

Jes, ili ekpensis tiaĵon.

FRAŬLINO HESSEL:

Ĉiuj asocioj sin prezenos kun siaj standardoj. Via nomo lumos en fajro-literoj. Ĉi-nokte oni telegrafos al ĉiuj partoj de la lando: “Ĉirkaŭata de sia feliĉa familio konsulo Bernick hodiaŭ ricevis la omaĝon de siaj kuncivitanoj, kiel unu el la kolonoj de la socio”.

KONSULO BERNICK:

Tio okazos; kaj oni krios hura ekstere, kaj la amaso salute vokos min al la pordo tie, kaj mi fariĝos devigata klini min kaj danki.

FRAŬLINO HESSEL:

Nu, devigata al tio –

KONSULO BERNICK:

Ĉu vi opinias, ke mi sentas min feliĉa en ĉi tiu momento?

FRAŬLINO HESSEL:

Ne, mi ne kredas, ke vi povas senti vin tiel tute feliĉa.

KONSULO BERNICK:

Lona, vi malestimas min.

FRAŬLINO HESSEL:

Ankoraŭ ne.

KONSULO BERNICK:

Vi eĉ ne rajtas tion. Ne rajtas malestimi min! – Lona, vi ne povas imagi, kiel nedireble soleca mi staras ĉi tie en jena kuntirita, kripligita socio, – kiel mi jaron post jaro devis redukti mian postulon pri tute plenumiĝa vivotasko. Tio kion mi plenumis, kvankam multspeca ĝi tamen aspektas! Pecaĵoj, – okupetaĵoj. Sed aliaĵon aŭ ion pli oni ne toleras ĉi tie. Se mi volus iri paŝon antaŭ la sentoj kaj la opinio, kiuj je tiu tempo estis reganta, estus finite pri mia potenco. Ĉu vi scias, kio ni estas, ni, kiuj estas konsiderataj la kolonoj de la socio? Ni estas la laboriloj de la socio, ne pli, ne malpli.

FRAŬLINO HESSEL:

Kial vi tion vidas nur nun?

KONSULO BERNICK:

Ĉar mi lastatempe multe pripensis, – post kiam vi revenis, – kaj pleje ĉi tiun vesperon. – Ho Lona, kial mi ne konis vin profunde tiam – en la pasintaj tagoj.

FRAŬLINO HESSEL:

Kio sekve?

KONSULO BERNICK:

Neniam mi tiam rezignus pri vi; kaj se mi estus vin havinta, mi ne starus, kie mi nun staras.

FRAŬLINO HESSEL:

Kaj ĉu vi ne pensas pri tio, kio ŝi estus povinta fariĝi por vi, ŝi, kiun vi elektis en mia loko?

KONSULO BERNICK:

Mi almenaŭ scias, ke ŝi nenio fariĝis por mi el tio, kion mi bezonis.

FRAŬLINO HESSEL:

Ĉar vi neniam dividis vian vivotaskon kun ŝi; ĉar vi neniam starigis ŝin libera kaj vera en sia rilato al vi; ĉar vi igas ŝin iri ĉi tie faladante sub la riproĉo pro la honto, kiun vi amasigis sur ŝiajn proksimulojn.

KONSULO BERNICK:

Ja, ja, ja; ĉio devenas de la mensogo kaj malhonesteco.

FRAŬLINO HESSEL:

Kaj kial vi ne rompas kun tiu mensogo kaj malhonesteco?

KONSULO BERNICK:

Nun? Nun tio estas tro malfrue, Lona.

FRAŬLINO HESSEL:

Karsten, diru al mi, kian kontenton tiu ĉi ŝajno kaj trompo donas al vi.

KONSULO BERNICK:

Al mi donas ĝi nenion. Mi pereos kiel tuta ĉi tiu mizerigita socio. Sed elkreskos parencaro post ni; estas por mia filo, ke mi laboras; estas por li, ke mi adaptigas vivotaskon. Venos tempo, kiam enspiriĝos vero en la socian vivon, kaj sur ĝi li fondos pli feliĉan estadon ol tiun de sia patro.

FRAŬLINO HESSEL:

Kun mensogo por fundamento? Pripensu kion vi donos al via filo herede.

KONSULO BERNICK:

(en subpremita malespero) Mi donas al li mil fojojn da pli malbona heredo ol vi scias. Sed iam tamen la kondamno devas cedi. Kaj tamen, tamen – (ekkriante) Kiel vi povis akumuli ĉion tion sur mian kapon! Sed nun tio jam okazis. Nun mi devas antaŭen. Vi ne sukcesu frakasi min!

(Hilmar Tønnesen, kun malferma bileto en la mano, envenas rapide kaj eturdite de dekstre.)

HILMAR TØNNESEN:

Sed tio ĉi ja estas –. Betty, Betty!

KONSULO BERNICK:

Kio nun? Ĉu ili jam venas?

HILMAR TØNNESEN:

Ne, ne; sed mi nepre devas paroli kun iu – (Li eliras tra la supera pordo maldekstre.)

FRAŬLINO HESSEL:

Karsten; vi parolas kvazaŭ ni venis por frakasi vin. Permesu do al mi diri, el kia erco li estas, ĉi tiu perdita filo, kiun via morala socio evitas kvazaŭ iun pestinfektitan. Li povas senesti de vi, ĉar nun li estas forvojaĝinta.

KONSULO BERNICK:

Sed li revenos –

FRAŬLINO HESSEL:

Johan neniam revenos. Li forvojaĝis por ĉiam, kaj Dina kunvojaĝis.

KONSULO BERNICK:

Ne revenos? Kaj Dina kunvojaĝis kun li?

FRAŬLINO HESSEL:

Jes, por fariĝi lia edzino. Tiel tiuj du frapas la vizaĝon de via deca socio, kiel mi iam – nu!

KONSULO BERNICK:

Forvojaĝis; – ankaŭ ŝi – kun “Indian Girl” –!

FRAŬLINO HESSEL:

Ne; tian karan kargon li ne kuraĝis konfidi al tiu malmorala bando. Johan kaj Dina forvojaĝas per “La Palmo”.

KONSULO BERNICK:

Aĥ! Kaj do – senutile – (iras rapide kaj malferme tiras la pordon al sia ĉambro kaj krias enen) Krap, haltigu “Indian Girl”; ĝi ne devas forveli ĉi-vespere!

PLENRAJTIGITO KRAP:

(interne) “Indian Girl” jam velas surmare, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK:

(fermas la pordon kaj diras senforte) Tro malfrue, – kaj senutile –

FRAŬLINO HESSEL:

Kion vi aludas?

KONSULO BERNICK:

Nenion, nenion. Foriru de mi –!

FRAŬLINO HESSEL:

Hm; vidu jen, Karsten. Johan dirigas al vi, ke li konfidas al mi la nomon kaj famon, kiun li iam pruntedonis al vi, kaj ankaŭ tiun, kiun vi rabis de li, dum li estis for. Johan silentas; kaj mi povas agi kaj pretendi en tiu afero, kiel plaĉas al mi. Vidu, jen mi tenas viajn du leterojn en mia mano.

KONSULO BERNICK:

Vi havas ilin! Kaj nun – nun vi volas – jam ĉi-vespere, – eble kiam la standarda procesio –

FRAŬLINO HESSEL:

Mi ne revenis hejmen por riveli vin, sed por tremigi vin tiel, ke vi libervole parolu. Mi ne sukcesis. Do restu staranta en la mensogo. Jen vidu; mi ŝiras viajn leterojn en pecojn. Prenu la pecojn; jen vi havas ilin. Nun estas nenio, kio atestas kontraŭ vi, Karsten. Nun vi estas sekura; estu nun ankaŭ feliĉa, – se vi povos.

KONSULO BERNICK:

(traskuita) Lona, – kial vi tion ĉi ne pli frue faris! Nun estas tro malfrue; nun la tuta vivo estas perdita por mi; mi ne povas daŭrigi mian vivon post tiu ĉi tago.

FRAŬLINO HESSEL:

Kio estas okazinta?

KONSULO BERNICK:

Ne demandu. – Sed tamen mi devas vivi! Mi volas vivi – por Olaf. Li restarigos ĉion kaj ĉion rebonigos –

FRAŬLINO HESSEL:

Karsten –! (Hilmar Tønnesen rapide revenas)

HILMAR TØNNESEN:

Neniu trovebla; for; eĉ ne Betty!

KONSULO BERNICK:

Kio estas al vi?

HILMAR TØNNESEN:

Mi ne kuraĝas diri.

KONSULO BERNICK:

Kio estas? Vi nepre diru al mi!

HILMAR TØNNESEN:

Nu do; Olaf forkuris kun “Indian Girl”.

KONSULO BERNICK:

(ŝanceliĝas malantaŭen) Olaf – kun “Indian Girl”! Ne, ne!

FRAŬLINO HESSEL:

Jes, li estas! Nun mi komprenas –; mi vidis lin saltanta tra la fenestro.

KONSULO BERNICK:

(ĉe la pordo de sia ĉambro krianta senespere) Krap, haltigu “Indian Girl” por kiu ajn prezo!

PLENRAJTIGITO KRAP:

(elvenas) Neeblas, sinjoro konsulo. Kiel Vi povas imagi al Vi –?

KONSULO BERNICK:

Ni devas haltigi ĝin; Olaf estas surŝipe!

PLENRAJTIGITO KRAP:

Kion vi diras!

GRANDKOMERCISTO RUMMEL:

(elvenas) Olaf forkurinta? Neeblas!

KOMERCISTO SANDSTAD:

(venas) Li resendiĝos per la piloto, sinjoro konsulo.

HILMAR TØNNESEN:

Ne, ne; li skribis al mi; (montras la bileton) Li skribas, ke li kaŝos sin en la kargo, ĝis ili estos sur libera maro.

KONSULO BERNICK:

Mi neniam plu vidos lin!

GRANDKOMERCISTO RUMMEL:

Ho, kia babilaĵo; forta kaj bona ŝipo, nove riparita –

KOMERCISTO VIGELAND:

(kiu ankaŭ elvenis) – de Via propra ŝipfarejo, sinjoro konsulo!

KONSULO BERNICK:

Mi neniam plu revidos lin, mi diras. Mi perdis lin, Lona, kaj – nun mi vidas – ke mi neniam posedis lin. (aŭskultas) Kio estas tio?

GRANDKOMERCISTO RUMMEL:

Muziko. Nun venas la standardprocesio.

KONSULO BERNICK:

Mi ne povas, mi ne volas akcepti iun!

GRANDKOMERCISTO RUMMEL:

Pri kio vi pensas? Tute ne eblas.

KOMERCISTO SANDSTAD:

Neeblas, sinjoro konsulo; pripensu tion, kio estas por vi endanĝerigita.

KONSULO BERNICK:

Kiom tio nun valoras por mi? Por kiu mi nun laboru?

GRANDKOMERCISTO RUMMEL:

Ĉu tiel vi povu demandi? Vi ja havas nin kaj la socio.

KOMERCISTO VIGELAND:

Jes, vera vorto.

KOMERCISTO SANDSTAD:

Kaj la konsulo do ne forgesas, ke ni –

(Fraŭlino Bernick venas tra la pordo maldekstra supre. La muziko aŭdiĝas mallaŭte, fore malsupre en la strato.)

FRAŬLINO BERNICK:

Nun venas la procesio; sed Betty ne estas hejme; mi ne komprenas kie ŝi –

KONSULO BERNICK:

Ne hejme! Jen vi vidas, Lona; neniun subtenon, nek en ĝojo, nek en aflikto.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL:

Fortiru la kurtenojn! Venu min helpi, sinjoro Krap. Venu ankaŭ vi, sinjoro Sandstad. Bedaŭrinda afero, ke la familio ĝuste nun estas disigita; tute kontraŭ la programo.

(La kurtenoj fortiriĝas de la fenestroj kaj la pordo. Oni vidas la tutan straton iluminata. Sur la domo transstrata estas granda tralumaĵo kun la enskribo: “Vivu Karsten Bernick, la kolono de nia socio!”.)

KONSULO BERNICK:

(paŝas malantaŭen eviteme) For tio ĉi! Mi ne volas vidi tion! Estingu, estingu!

GRANDKOMERCISTO RUMMEL:

Respekte demandite, ĉu vi ne estas tute prudenta?

FRAŬLINO BERNICK:

Kio estas al li, Lona?

FRAŬLINO HESSEL:

Tŝŝ! (parolas mallaŭte kun ŝi)

KONSULO BERNICK:

For tiu mokanta enskribo, mi diras! Ĉu vi ne vidas, ke ĉiuj tiuj lumoj elŝovas la langon al ni?

GRANDKOMERCISTO RUMMEL:

Ne, nun mi devas konfesi –

KONSULO BERNICK:

Ho, kion vi komprenas –! Sed mi, mi –! Ĉio tio estas lumo en kadavrejo!

PLENRAJTIGITO KRAP:

Hm!

GRANDKOMERCISTO RUMMEL:

Ne, sed haltu nun, – vi tro afliktiĝas.

KOMERCISTO SANDSTAD:

La knabo faros vojaĝon trans la Atlantiko, kaj jen vi havos lin reen.

KOMERCISTO VIGELAND:

Fidu al la mano de la ĉiopotenculo, sinjoro konsulo.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL:

Kaj al la ŝipo, Bernick; ĝi ja ne estas subakviĝinda, mi scias.

PLENRAJTIGITO KRAP:

Hm –

GRANDKOMERCISTO RUMMEL:

Jes, se estus unu el tiuj naĝantaj kadavrokestoj, pri kiuj oni aŭdas en la grandaj socioj –

KONSULO BERNICK:

Mi sentas miajn harojn griziĝi en ĉi tiu momento.

(Sinjorino Bernick, kun granda ŝalo super la kapo, envenas tra la ĝardena pordo.)

SINJORINO BERNICK:

Karsten, Karsten, ĉu vi scias –?

KONSULO BERNICK:

Jes, mi scias –; sed vi, – vi, kiu nenion vidas, – vi, kiu ne havas patrinan okulon por li –!

SINJORINO BERNICK:

Ho, aŭskultu do –!

KONSULO BERNICK:

Kial vi ne atentis pri li? Nun mi perdis lin. Redonu lin al mi, se vi povas.

SINJORINO BERNICK:

Jes, mi povas; mi havas lin!

KONSULO BERNICK:

Vi havas lin!

LA SINJOROJ

Ah!

HILMAR TØNNESEN:

Nu, tion mi ja pensis.

FRAŬLINO BERNICK:

Vi ricevis lin reen, Karsten!

FRAŬLINO HESSEL:

Jes, nun ankaŭ gajnu lin.

KONSULO BERNICK:

Vi havas lin! Ĉu estas vero, kion vi diras? Kie li estas?

SINJORINO BERNICK:

Tion vi ne scios, antaŭ ol vi estos lin pardoninta.

KONSULO BERNICK:

Ho ĉu, pardonis –! Sed kiel vi sciiĝis –?

SINJORINO BERNICK:

Ĉu vi ne kredas, ke patrino vidas? Mi estis en morta timo por ke vi ion scius. Kelkaj vortoj kiujn li hazarde ekdiris hieraŭ –; kaj ĉar lia ĉambro estis malplena, kaj dorsosako kaj vestaĵoj estis for –

KONSULO BERNICK:

Jes, jes –?

SINJORINO BERNICK:

Mi kuris; trovis Aŭne; ni elvelis en lia velboato; la usona ŝipo estis ekvelonta. Dank' al Dio ke ni venis en ĝusta tempo, – grimpis surŝipen, – serĉis en la holdo, – trovis lin. Ho, Karsten, vi ne devas puni lin!

KONSULO BERNICK:

Betty!

SINJORINO BERNICK:

Kaj ankaŭ ne Aŭne!

KONSULO BERNICK:

Aŭne? Kion vi scias pri li? Ĉu “Indian Girl” denove estas velanta?

SINJORINO BERNICK:

Ne, tio ja estas la afero –

KONSULO BERNICK:

Diru, diru!

SINJORINO BERNICK:

Aŭne estis same skuata kiel mi; la serĉo daŭris; mallumiĝis, kaj la piloto protestis; kaj jen Aŭne kuraĝis – en via nomo –

KONSULO BERNICK:

Nu?

SINJORINO BERNICK:

Haltigi la ŝipon ĝis morgaŭ.

PLENRAJTIGITO KRAP:

Hm –

KONSULO BERNICK:

Ho, kia nedirebla feliĉo!

SINJORINO BERNICK:

Vi ne estas kolera?

KONSULO BERNICK:

Ho, kia supermezuro de feliĉo, Betty!

GRANDKOMERCISTO RUMMEL:

Vi do estas tro konscienca.

HILMAR TØNNESEN:

Jes, tuj kiam estas pri eta batalo kun la elementoj, ja – uf!

PLENRAJTIGITO KRAP:

(supre ĉe la fenestroj) Nun la procesio venas tra la ĝardena pordo, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK:

Jes, nun ili povas veni.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL:

La tuta ĝardeno pleniĝas de homoj.

KOMERCISTO SANDSTAD:

La tuta strato estas plenŝtopita.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL:

La tuta urbo estas surpiede, Bernick. Tio ĉi vere estas ardiga momento.

KOMERCISTO VIGELAND:

Ni prenu tion per humila animo, sinjoro Rummel.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL:

Ĉiuj standardoj estas kunportataj. Kia procesio! Jen la festkomitato kun adjunkto Rørlund antaŭe.

KONSULO BERNICK:

Ke ili venu, mi diras!

GRANDKOMERCISTO RUMMEL:

Sed aŭskultu; la skuita animstato, en kiu vi estas –

KONSULO BERNICK:

Kiel?

GRANDKOMERCISTO RUMMEL:

Mi ne estos neinklina preni la vorton en via nomo.

KONSULO BERNICK:

Ne dankon; ĉi-vespere mi mem parolos.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL:

Sed ĉu vi ankaŭ scias, kion vi devas diri?

KONSULO BERNICK:

Jes, fidu min, Rummel, – nun mi scias, kion mi devas diri.

(La muziko dumtempe ĉesis. La ĝardena pordo malfermiĝas. Adjunkto Rørlund antaŭanta la festkomitaton entretas, akompanata de kelkaj dungitaj servistoj, kiuj portas kovritan korbon. Post ili venas la burĝoj de la urbo el ĉiuj tavoloj, tiom kiom trovas lokon en la salono. Senfina nombro da standardoj kaj flagoj vidiĝas ekstere en la ĝardeno kaj sur la strato.)

ADJUNKTO RØRLUND:

Alte estimata sinjoro konsulo! Mi vidas el la surprizo, kiu pentriĝas en via vizaĝo, ke ni ĉi tie kiel neatenditaj gastoj ŝovas nin enen al vi en vian feliĉan familian rondon, en vian pacan hejmon, ĉirkaŭita de honestaj kaj agemaj amikoj kaj kuncivitanoj. Sed estis por ni kora bezono porti al vi nian saluton. Ne estas la unua fojo, ke tiaĵo okazas, tamen la unua fojo en tia vasta mezuro. Ni multfoje portis al Vi nian dankon pro la ampleksa morala fundamento, sur kiu Vi, tiel dirite, konstruis nian socion. Ĉi tiun fojon ni salutas Vin ĉefe kiel la klarvidan, senlacan, neegoisman, eĉ memoferan kuncivitanon, kiu kaptis la iniciativon por entrepreno, kiu laŭ la opinio de ĉiuj spertuloj donos potencan antaŭenpuŝon al la prospero kaj bonstato de tiu ĉi socio.

VOĈOJ: INTER LA AMASO

Bravo, bravo!

ADJUNKTO RØRLUND:

Sinjoro konsulo, dum vico da jaroj vi donis brilan ekzemplon al nia urbo. Ĉi tie mi ne parolas pri via modela familia vivo, ankaŭ ne pri Via senmakula morala konduto entute. Tiaĵoj estu referencitaj al la sekreta ĉambreto kaj ne al la festsalono! Sed mi parolas pri via burĝa aktiveco, tia, kia ĝi kuŝas malferma al ĉiuj okuloj. Bone ekipitaj ŝipoj velas el viaj ŝipfarejoj, kaj montras la flagon sur la plej foraj maroj. Multnombra kaj feliĉa laboristaro estimas vin kiel patron. Vokante al vivo novajn profesiajn branĉojn vi fondis la bonfarton de centoj da familioj. Per aliaj vortoj – Vi estas la fundamenta kolono de tiu ĉi socio en eminenta signifo.

VOĈOJ:

Aŭskultu, aŭskultu, bravo!

ADJUNKTO RØRLUND:

Kaj ĝuste ĉi tiu malegoisma aspekto, kiu karakterizas ĉiun vian konduton, estas tio, kio impresas tiel nedireble bonfare, precipe en ĉi tiuj tempoj. Vi nun estas havigonta al ni – jes, mi ne hezitas mencii la vorton prozaĵe kaj rekte – fervojon.

MULTAJ VOĈOJ:

Bravo! Bravo!

ADJUNKTO RØRLUND:

Sed tiu entrepreno aspekte renkontas malfacilaĵojn, precipe diktitajn de malvastaj egoismaj celoj.

VOĈOJ:

Aŭskultu; aŭskultu!

ADJUNKTO RØRLUND:

Ne restis ja nesciate, ke certaj individoj, kiuj ne apartenas al nia socio, estas antaŭvenintaj al la laboremaj burĝoj de nia loko, kaj ekposediĝis de certaj avantaĝoj, kiuj rajte venus profite al nia propra urbo.

VOĈOJ:

Jes, jes! Aŭskultu!

ADJUNKTO RØRLUND:

Tiu bedaŭrinda fakto estas kompreneble veninta al Via scio, sinjoro konsulo. Sed tamen ne malpli vi persiste daŭrigas vian entreprenon, bone sciante, ke ŝtatano ne nur atentu pri sia propra komunumo.

DIVERSAJ VOĈOJ:

Hm! Ne; ne! Jes; jes!

ADJUNKTO RØRLUND:

Do estas la homo kiel burĝo en la ŝtato, – la viro kiel li estu kaj devas esti, – al kiu ni ĉi-vespere en vi salutu. Ke via entrepreno fariĝu al vera kaj daŭra prospero por tiu ĉi socio! La fervojo certe povos fariĝi vojo per kiu ni riskos alkonduki ruinigajn elementojn de ekstere, sed ankaŭ fariĝi vojo, kiu rapide kvitigas nin pri ili. Kaj de fiaj elementoj de ekstere ni ja ne povas, eĉ nun, teni nin liberaj. Sed ke ni ĝuste nun ĉi tiun festenan vesperon, post kio la onidiro sciigas, sukcese kaj pli rapide ol atendite, kvitiĝis de tiaj elementoj –

VOĈOJ:

Tŝŝ! Tŝŝ!

ADJUNKTO RØRLUND:

– tion mi prenas kiel feliĉa antaŭdiro por la entrepreno. Ke mi tuŝas tiun punkton ĉi tie, montras ke ni troviĝas en domo, kie la etika postulo metiĝas pli alten ol la familia ligo.

VOĈOJ:

Aŭskultu! Bravo!

KONSULO BERNICK:

(samtempe) Permesu al mi –

ADJUNKTO RØRLUND:

Nur malmultaj vortoj ankoraŭ, sinjoro konsulo. Kion vi plenumis en ĉi tiu komunumo, vi certe ne plenumis kun la subintenco, ke vi mem el ĝi tirus realan avantaĝon. Sed etan signon de la rekonado de viaj kuncivitanoj vi do ne rifuzos, kaj tion ja absolute ne en tiu ĉi grava momento, kiam ni, laŭ la certigo de spertaj homoj, staras ĉe la komenco de nova tempo.

MULTAJ VOĈOJ:

Bravo! Aŭskultu! Aŭskultu!

(Li donas al la dungitaj servistoj signon; ili alportas la korbon pli proksimen; la membroj de la festkomitato dum tio, kio sekvas, elprenas kaj prezentas la aĵojn pri kiuj paroliĝos.)

ADJUNKTO RØRLUND:

Nun estas do por ni la tasko prezenti al Vi arĝentan kafoservicon. Ke ĝi beligu Vian tablon, kiam ni estontece kiel tiom ofte antaŭe, kolektiĝos en tiu ĉi gastama domo. Kaj ankaŭ Vin, miaj sinjoroj, kiuj tiel prete asistis al nia plej elstara civitano, ni petas akcepti etan memoraĵon. Tiu ĉi arĝenta pokalo estas por Vi, grandkomercisto Rummel. Vi ofte, en elokventaj vortoj, sub la tintado de pokaloj defendis la burĝajn interesojn de tiu ĉi socio; ke vi ofte trovu indajn okazaĵojn por levi kaj malplenigi ĉi tiun pokalon. – Al Vi, sinjoro komercisto Sandstad, mi transdonas tiun ĉi albumon kun fotografaĵoj de kuncivitanoj. Via konata kaj rekonata humaneco metis vin en tiun agrablan staton nombri amikojn ene en ĉiuj partioj en la socio. – Kaj al Vi, sinjoro komercisto Vigeland, por ornamaĵo en via sekreta ĉambreto, mi povas prezenti tiun ĉi doman predikaron sur veleno kaj en luksa bindo. Dum la maturiganta influo de la jaroj vi atingis al serioza vivkoncepto; Via agado en la ĉiutagaĵoj dum vico da jaroj estis purigita kaj nobeligita de la penso pri tio pli alta kaj pri tio transa. (turnas sin al la amaso) Kaj per tio ĉi, miaj amikoj, vivuon por konsulo Bernick kaj liaj kunbatalantoj! Vivuon por la kolonoj de nia socio!

LA TUTA KUNVENARO:

Vivu konsulo Bernick! Vivu la kolonoj de la socio! Hura, hura, hura!

FRAŬLINO HESSEL:

Bonfeliĉon, bofrato!

(Atendoplena silento.)

KONSULO BERNICK:

(komencas serioze kaj malrapide) Miaj kuncivitanoj, – per via prezidanto diriĝis, ke ni staras antaŭ la komenco de nova tempo, – kaj mi esperas ke fariĝos tiel. Sed se tio okazu, ni devas proprigi al ni la veron, – la veron, kiu ĝis ĉi-vespere, ĝenerale kaj en ĉiuj rilatoj, estis sendoma en tiu ĉi socio.

(Surprizo inter la ĉirkaŭstarantoj.)

KONSULO BERNICK:

Mi devas nun komenci refutante la laŭdvortojn, per kiuj Vi, adjunkto, laŭ kutimo kaj uzo ĉe tiaj okazaĵoj, superŝutis min. Mi ne meritas ilin; ĉar ĝis hodiaŭ mi ne estis iu malegoisma viro. Eĉ se mi ne ĉiam aspiris monan avantaĝon, mi tamen estas konscia, ke avido kaj deziro al potenco, influo, prestiĝo estis la motiva potenco en la plimulto de miaj agoj.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL:

(duonlaŭte) Kio nun?

KONSULO BERNICK:

Vidalvide al miaj samburĝanoj mi ne riproĉas min; ĉar mi kuraĝas ekstari en la antaŭa linio inter la plej lertaj ĉi tie ĉe ni.

MULTAJ VOĈOJ:

Jes, jes, jes!

KONSULO BERNICK:

Sed tio, pro kio mi riproĉas min mem estas, ke mi ofte pro malforteco agis inside, ĉar mi konis kaj timis la emon de nia socio videti malpurajn motivojn malantaŭ ĉio, kion homo ĉi tie entreprenas. Kaj nun mi venas al la punkto, kiu koncernas tion ĉi.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL:

(maltrankvila) Hm – hm!

KONSULO BERNICK:

Disvastiĝas onidiroj pri grandaj aĉetoj de bienoj supre en la lando. Tiujn bienojn mi aĉetis, ĉiujn, mi sola.

DUONLAŬTAJ VOĈOJ:

Kion li diras? La konsulo? Konsulo Bernick?

KONSULO BERNICK:

Ĝis nun ili estas en mia mano. Kompreneble mi konfidis min al miaj kunlaborantoj, la sinjoroj Rummel, Vigeland kaj Sandstad, kaj ni samopiniis pri –

GRANDKOMERCISTO RUMMEL:

Ne estas vero! Pruvo – pruvo –!

KOMERCISTO VIGELAND:

Ni ne samopiniis pri io ajn!

KOMERCISTO SANDSTAD:

Ne, nun mi do devas diri –

KONSULO BERNICK:

Estas tute ĝuste; ni ankoraŭ ne samopiniis pri tio, kion mi volis mencii. Sed mi certe esperas, ke la tri sinjoroj akordiĝos kun mi, kiam mi rakontos, ke mi ĉi-vespere samopiniis kun mi mem, ke ĉi tiuj bienoj ofertiĝos al ĝenerala mendo de akcioj; kiu ajn kiu volas, povas preni parton en ili.

MULTAJ VOĈOJ:

Hura! Vivu konsulo Bernick!

GRANDKOMERCISTO RUMMEL:

(mallaŭte al konsulo Bernick) Kia fia perfido –!

KOMERCISTO SANDSTAD:

(same) Do trompis nin –!

KOMERCISTO VIGELAND:

Nu, do la diablo ŝiru –! Ho kruco, kion mi estas diranta?

LA AMASO:

(ekstere) Hura, hura, hura!

KONSULO BERNICK:

Silenton, miaj sinjoroj. Mi ne meritas ĉi tiun saluton; ĉar tio, kion mi nun decidis, ne estis de komence mia intenco. Mia intenco estis rezervi ĉion por mi mem, kaj mi daŭre havas la opinion, ke ĉi tiuj bienoj plej bone estos utiligataj, se ili restos kune en unu mano. Sed oni povas elekti. Se oni tion deziras, mi estas preta administri ilin laŭ plej bona juĝo.

VOĈOJ:

Jes! Jes! Jes!

KONSULO BERNICK:

Sed unue miaj kuncivitanoj devas koni min ĝisfunde. Ke ĉiu opulo esploru sin mem, kaj ke tio estu decidita, ke ekde ĉi-vespere komenciĝas nova tempo. La malnova, kun sia ŝminkaĵo, kun sia hipokriteco kaj sia falso, kun sia mensoga dececo kaj siaj mizeraj konsideroj, staru por ni kiel muzeo, malferma por instruo; kaj al ĉi tiu muzeo ni donacas, – ĉu ne, miaj sinjoroj? – la kafoservicon, la pokalon kaj la albumon kaj la dompredikaron sur veleno kaj en luksa bindaĵo.

GRANDKOMERCISTO RUMMEL:

Jes, kompreneble.

KOMERCISTO VIGELAND:

(murmuras) Ĉar Vi prenis la aliaĵojn, do –

KOMERCISTO SANDSTAD:

Bonvolu.

KONSULO BERNICK:

Kaj nun la ĉefa reguligo kun mia socio. Diriĝis ke fiaj elementoj forlasis nin ĉi-vespere. Mi povas aldoni, kion oni ne scias: La viro al kiu celiĝas, ne forvojaĝis sola; lin akompanis por fariĝi lia edzino –

FRAŬLINO HESSEL:

(laŭte) Dina Dorf!

ADJUNKTO RØRLUND:

Ĉu!

SINJORINO BERNICK:

Kion vi diras! (granda moviĝo)

ADJUNKTO RØRLUND:

Fuĝis? Forkurinta – kun li! Neeblas!

KONSULO BERNICK:

Por fariĝi lia edzino, sinjoro adjunkto. Kaj mi aldonas pli. (mallaŭte) Betty, regu vin, kaj portu tion, kio nun venas. (laŭte) Mi diras: Levu la ĉapelon por tiu viro; ĉar li grandanime prenis la pekon de aliulo sur sin. Miaj samcivitanoj, mi volas penetri el la malvero; ĝi estis preta venenigi ĉiun opan fibron en mi. Vi sciu ĉion. Mi estis antaŭ dek kvin jaroj la kulpulo.

SINJORINO BERNICK:

(malrapide kaj treme) Karsten!

FRAŬLINO BERNICK:

(same) Aĥ, Johan –!

FRAŬLINO HESSEL:

Jen vi fine revenkis vin mem!

(Konsternita surprizo inter la ĉeestantaro.)

KONSULO BERNICK:

Jes, miaj samcivitanoj, mi estis la kulpulo, kaj li forvojaĝis. La malicajn kaj malverajn onidirojn, kiuj poste disvastiĝis, ne povas homa potenco kontraŭ-pruvi. Sed pro tio mi ne kuraĝas plendi. Antaŭ dek kvin jaroj mi altiĝis pere de tiuj onidiroj; se mi nun pro ili falu, pri tio ĉiu ajn konsideru en si mem.

ADJUNKTO RØRLUND:

Kia fulma frapo! La elstarulo de la urbo –! (mallaŭte al sinjorino Bernick) Ho, kiel mi bedaŭras vin, sinjorino!

HILMAR TØNNESEN:

Kia konfeso! Nu, jen mi diru –!

KONSULO BERNICK:

Sed neniu decido ĉi-vespere. Mi petas ĉiu ajn iri al la sia, – pripensi, – rigardi en si mem. Kiam trankvilo regas la animojn, montriĝos, ĉu mi perdis aŭ gajnis parolante. Adiaŭ! Mi ankoraŭ havas multon, multon por penti; sed tio koncernas nur mian konsciencon. Bonan nokton! For la festa luksaĵo. Tion ni ĉiuj sentas, ke tiaĵo ne havas sian ĝustan lokon ĉi tie.

ADJUNKTO RØRLUND:

Certe ne. (mallaŭte al sinjorino Bernick) Forkurinta! Ŝi do estis al mi tute maldigna. (duonlaŭte al la festkomitato) Jes, miaj sinjoroj, post tio ĉi mi opinias, ke plej bone estas, ke ni foriru en kompleta silento.

HILMAR TØNNESEN:

Kiel oni de nun povu teni alte la standardon de la ideo, tio –. Uf!

(La informo intertempe iris flustre de buŝo al buŝo. Ĉiuj partoprenantoj en la standarda procesio foriras tra la ĝardeno. Rummel, Sandstad kaj Vigeland foriras dum vigla, sed mallaŭta disputo. Hilmar Tønnesen ŝteliras elen dekstre. En silento restas en la salono konsulo Bernick, sinjorino Bernick, fraŭlino Bernick, fraŭlino Hessel kaj plenrajtigito Krap.)

KONSULO BERNICK:

Betty, ĉu vi havas pardonon por mi?

SINJORINO BERNICK:

(rigardas lin ridete) Sciu, Karsten, ke nun vi malfermis por mi la plej ĝojan esperon dum multaj jaroj!

KONSULO BERNICK:

Kiel –?

SINJORINO BERNICK:

Dum multaj jaroj mi kredis, ke mi iam posedis vin, sed poste perdis vin. Nun mi scias, ke mi neniam posedis vin; sed mi gajnu vin.

KONSULO BERNICK:

(ĉirkaŭbrakas ŝin) Ho, Betty, vi jam gajnis min! Tra Lona mi unue lernis koni vin. Sed nun Olaf venu.

SINJORINO BERNICK:

Jes, nun vi ricevu lin. – Sinjoro Krap –!

(Ŝi parolas mallaŭte kun li en la fono. Li eliras tra la ĝardena pordo. Dum tio kio sekvas estingiĝas laŭvice ĉiuj tralumaĵoj kaj lumoj en la domoj.)

KONSULO BERNICK:

(mallaŭte) Dankon, Lona, vi savis la plej bonan en mi – kaj por mi.

FRAŬLINO HESSEL:

Ĉu ion alian mi volis?

KONSULO BERNICK:

Nu ĉu, – aŭ ĉu ne? Mi ne tute komprenas vin.

FRAŬLINO HESSEL:

Hm –

KONSULO BERNICK:

Do ne malamo? Ne venĝo? Kial vi do revenis transen?

FRAŬLINO HESSEL:

Malnova amikeco ne rustas.

KONSULO BERNICK:

Lona!

FRAŬLINO HESSEL:

Kiam Johan rakontis al mi tion pri la mensogo, mi ĵuris en mi mem: La heroo de mia juneco staru libera kaj vera.

KONSULO BERNICK:

Ho, kiom malmulte mi mizera homo meritis tion de vi!

FRAŬLINO HESSEL:

Jes, se ni virinoj demandus pri la gajno, Karsten –!

(Ŝipkonstruisto Aŭne venas kun Olaf de la ĝardeno.)

KONSULO BERNICK:

(al li renkonte) Olaf!

OLAF:

Patro, mi promesas, ke mi neniam plu –

KONSULO BERNICK:

Forkuros?

OLAF:

Jes, jes, tion mi promesas al vi, patro.

KONSULO BERNICK:

Kaj mi promesas al vi, ke vi neniam ekhavos kaŭzon por tio. De nun vi kresku, ne kiel heredanto de mia vivotasko, sed kiel tiu, kiu mem havas vivotaskon atendanta.

OLAF:

Kaj ĉu mi ankaŭ rajtas fariĝi, kion mi volas?

KONSULO BERNICK:

Jes vi rajtas.

OLAF:

Dankon. Do mi ne volas fariĝi kolono de la socio.

KONSULO BERNICK:

Nu? Kial ne?

OLAF:

Ne, ĉar mi kredas, ke tio estas vere teda.

KONSULO BERNICK:

Vi fariĝu vi mem, Olaf; kaj la sekvo iru kiel ĝi povas. – Kaj Vi, Aŭne –

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE:

Mi scias, sinjoro konsulo; mi havas mian maldungon.

KONSULO BERNICK:

Ni daŭrigos kune, Aŭne; kaj pardonu al mi –

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE:

Kiel? La ŝipo do ne forvelos ĉi-vespere.

KONSULO BERNICK:

Ĝi eĉ ne forvelos morgaŭ. Mi donis al Vi tro mallongan tempolimon. Ĝi bezonas pli profundan inspekton.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE:

Okazu, sinjoro konsulo – kaj eĉ per novaj maŝinoj!

KONSULO BERNICK:

Tiel estu. Sed profunde kaj honeste. Estas multo ĉe ni, kiu bezonas profundan kaj honestan riparon. Nun, bonan nokton, Aŭne.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE:

Bonan nokton, sinjoro konsulo; – kaj dankon, dankon, dankon! (Li eliras dekstre.)

SINJORINO BERNICK:

Nun ĉiuj estas for.

KONSULO BERNICK:

Kaj ni estas solaj. Mia nomo ne plu lumas per fajraj literoj; ĉiuj lumoj estingiĝis en la fenestroj.

FRAŬLINO HESSEL:

Ĉu vi dezirus ilin denove eklumigitaj?

KONSULO BERNICK:

Ne por kiu ajn prezo en la mondo. Kie mi do estis! Vi timiĝos, kiam vi scios tion. Nun estas kvazaŭ mi revenis al konscio post veneniĝo. Sed mi tion sentas, – ke mi povos denove fariĝi juna kaj freŝa. Ho, venu pli proksimen, – tuj apude ĉirkaŭ mi. Venu Betty! Venu, Olaf, mia knabo! Kaj vi, Marta; – ŝajnas al mi, ke mi ne vidis vin ĉiujn tiujn ĉi jarojn.

FRAŬLINO HESSEL:

Ne, tion mi efektive kredas; via socio estas socio de fraŭloanimoj; vi ne vidas la virinon.

KONSULO BERNICK:

Vere, vere; kaj ĝuste tial, – nu, tio staras fikse, Lona, – vi ne forvojaĝos de Betty kaj mi.

SINJORINO BERNICK:

Ne, Lona, tion vi ne devas!

FRAŬLINO HESSEL:

Ne, kiel mi povus defendi forvojaĝo de vi, junuloj, kiuj komencos establi hejmon? Ĉu mi ne estas eduka patrino? Mi kaj vi, Marta, ni du maljunaj onklinoj –. Por kio vi rigardas?

FRAŬLINO BERNICK:

Kiel la ĉielo klariĝas. Kiel lumas super la maro. “La Palmo” havas la feliĉon kun si.

FRAŬLINO HESSEL:

Kaj la feliĉon surŝipe.

KONSULO BERNICK:

Kaj ni – ni havas longan seriozan labortagon atendanta; pleje mi. Sed ke ĝi venu; kunigu vin dense al mi, vi fidelaj veroamaj virinoj. Tion mi ankaŭ lernis dum tiuj ĉi tagoj: Estas vi virinoj, kiuj estas la kolonoj de la socio.

FRAŬLINO HESSEL:

Do vi lernis kadukan saĝon, bofrato. (metas la manon peze sur lian ŝultron) Ho ne; la spiritoj de vero kaj libereco, – tiuj estas la kolonoj de la socio.

Kurteno



<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.