La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA KOLONOJ DE LA SOCIO

Aŭtoro: Henrik Ibsen

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

TRIA AKTO

(La ĝardena salono en la domo de Bernick.)

(Konsulo Bernick, kun kanbastono en la mano, venas en impeta kolero el la malantaŭa ĉambro maldekstre, kaj lasas la pordon duone malferma post si.)

KONSULO BERNICK:

Nu jen; fine fariĝis seriozo en tio; tiun vangofrapon mi opinias, ke li memoros. (al iu ene en la ĉambro) Kion vi diras? – Kaj mi diras, ke vi estas malprudenta patrino! Vi senkulpigas lin, konsentas al ĉiuj liaj bubaĵoj. – Ĉu ne bubaĵoj? Kion vi do nomas ilin? Ŝteliri el la domo nokte, iri surmaren per la fiŝistboato, resti for ĝis longe en la tago, kaj meti min en tian mortigan timon, mi, kiu havas tiom da aliaĵoj por pripensi. Kaj aldone tiu kanajlo kuraĝas minaci, ke li volas forkuri! Jes, ke li provu pri tio! – Vi? Ne, tion mi efektive kredas; vi ne multe zorgas pri lia savo kaj konduto. Mi volonte kredas, ke se li riskus la vivon –! – Nu? Jes, sed mi havas taskon postlasendan en ĉi tiu mondo; ne servas al mi fariĝi seninfana. – Neniuj kontraŭdiraĵoj, Betty; estu kiel mi diris; li havu ĉambran arestiĝon – (aŭskultas) Ŝŝ; ke neniuj ion rimarku.

(Plenrajtigito Krap envenas de dekstre.)

PLENRAJTIGITO KRAP:

Ĉu Vi havas liberan momenton, sinjoro konsulo?

KONSULO BERNICK:

(forĵetas la kanbastonon) Nu ja, jes ja. Ĉu Vi venas de la ŝipfarejo?

PLENRAJTIGITO KRAP:

Ĵus nun. Hm –

KONSULO BERNICK:

Nu? Ĉu certe ne estas iu ĝeno pri “La Palmo”?

PLENRAJTIGITO KRAP:

“La Palmo” povos forveli morgaŭ, sed –

KONSULO BERNICK:

“Indian Girl” do? Ĉu mi ne scietis ke tiu obstinulo –

PLENRAJTIGITO KRAP:

Ankaŭ “Indian Girl” povos forveli morgaŭ; sed – eble ne atingos foren.

KONSULO BERNICK:

Kion Vi aludas?

PLENRAJTIGITO KRAP:

Pardonu, sinjoro konsulo; tiu pordo estas nur duonfermita, kaj mi kredas, ke iu estas tie –

KONSULO BERNICK:

(fermas la pordon) Nu jen. Sed kio estas tio, kion neniu devas aŭdi?

PLENRAJTIGITO KRAP:

Estas tio, ke la konstruisto Aŭne certe intencas sinkigi “Indian Girl” kun aro da maristoj kaj musoj.

KONSULO BERNICK:

Sed Dio kompatu, kiel vi povas kredi –?

PLENRAJTIGITO KRAP:

Mi ne povas klarigi tion alimaniere, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK:

Nu, do diru al mi en malmultaj vortoj –

PLENRAJTIGITO KRAP:

Mi faros. Vi mem scias kiel prokrasteme la laboro fariĝis en la ŝipfarejo, post kiam ni ekhavis la novajn maŝinojn kaj la novajn malkutimiĝintajn laboristojn.

KONSULO BERNICK:

Jes, ja.

PLENRAJTIGITO KRAP:

Sed hodiaŭ matene, kiam mi venis tien, mi rimarkis, ke la riparado de la Usonano estis progresinta strange longe; la granda ŝtopilo en la fundo, – Vi scias pri la traputrita loko –

KONSULO BERNICK:

Jes, jes, kio pri ĝi?

PLENRAJTIGITO KRAP:

Tute riparita, – laŭŝajne; tegita; aspektis tute nove; mi aŭdis, ke Aŭne mem estis laborinta kun lumo tie malsupre la tutan nokton.

KONSULO BERNICK:

Nu ja, kaj plue?

PLENRAJTIGITO KRAP:

Mi estis tion pripensanta; la laboristoj ĝuste tiam ripozis por matenmanĝo, kaj mi trovis okazon por nerimarkite ĉirkaŭrigardi kaj ekstere kaj enŝipe; malfacile estis veni malsupren en la ŝarĝita ŝipo; sed mi sciiĝis pri vero. Okazas insidaĵoj, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK:

Mi ne povas kredi Vin, sinjoro Krap. Mi ne povas, mi ne volas kredi tiaĵon pri Aŭne.

PLENRAJTIGITO KRAP:

Doloras al mi, – sed estas la pura vero. Okazas insidaĵoj, mi diras. Neniuj novaj tabuloj enfiksitaj, laŭ tio kion mi komprenas; nur ŝtopita per stupo kaj supernitita per metalaj folioj kaj ŝirmotukoj kaj tiaĵoj. Pura fuŝo! “Indian Girl” neniam atingos al New York; ĝi sinkos kiel fendita kaldrono.

KONSULO BERNICK:

Tio ja estas terura! Sed kion Vi imagas, ke li intencas?

PLENRAJTIGITO KRAP:

Verŝajne li volas malkreditigi la maŝinojn; volas venĝi sin; volas denove dungi la malnovan laboristaron.

KONSULO BERNICK:

Kaj li do eble oferas ĉiujn tiujn homajn vivojn.

PLENRAJTIGITO KRAP:

Li ĵus diris: ne troviĝas homoj surŝipe en “Indian Girl”, – nur bestaĉoj.

KONSULO BERNICK:

Nu ja, eble tiel; sed ĉu li ne atentas pri la granda kapitalo, kiu perdiĝas?

PLENRAJTIGITO KRAP:

Aŭne ne precipe ŝatas la grandan kapitalon, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK:

Vere; li estas ribeliganto kaj tumultulo; sed senkonscienca ago kiel tiu –. Aŭskultu, sinjoro Krap; ĉi tiun aferon ni devas ekzameni du fojojn. Eĉ neniu vorto al iu ajn. Nia ŝipfarejo fariĝos kompromita, se homoj sciiĝos pri tiaĵo.

PLENRAJTIGITO KRAP:

Kompreneble, sed –

KONSULO BERNICK:

Dum la tagmanĝ-ripozo Vi devas tien reiri; mi devas havi plenan certecon.

PLENRAJTIGITO KRAP:

Vi ĝin ricevos, sinjoro konsulo; sed permesu min demandi: kion Vi tiam volas fari?

KONSULO BERNICK:

Kompreneble raporti la aferon. Ni do ne devas fariĝi kunkulpuloj en rekta krimo. Mi devas havi mian konsciencon senŝarĝita. Fariĝos bona impreso kaj en la gazetaro kaj en la socio en tute, kiam oni vidas, ke mi flanken puŝas ĉiujn personajn interesojn, kaj igas la justecon havi sian iron.

PLENRAJTIGITO KRAP:

Vere, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK:

Sed antaŭ ĉio kaj unue plena certeco. Kaj silento ĝis tiam –

PLENRAJTIGITO KRAP:

Neniu vorto, sinjoro konsulo; kaj la certeco, ĝin Vi ricevos. (Li eliras tra la ĝardeno kaj malsupren laŭ la strato.)

KONSULO BERNICK:

(duonlaŭte) Indignige! Sed ĉu? Ja ne eblas, – neimageble!

(Ĝuste kiam li volas iri en sian ĉambron, Hilmar Tønnesen venas de dekstre.)

HILMAR TØNNESEN:

Bonan tagon, Bernick! Nu, mi gratulas pri la venko en la komerca asocio hieraŭ.

KONSULO BERNICK:

Ho, dankon.

HILMAR TØNNESEN:

Estis ja glora venko, mi aŭdas; la venko de la inteligenta civitana animo super la egoismo kaj la antaŭjuĝo, – kvazaŭ franca razio kontraŭ la Kabyloj. Strange ke vi post la malagrablaj epizodoj ĉi tie –

KONSULO BERNICK:

Ja, ja, lasu tion.

HILMAR TØNNESEN:

Sed la decida batalo ankoraŭ ne estas frapita.

KONSULO BERNICK:

En la fervoja afero vi pensas?

HILMAR TØNNESEN:

Jes, vi ja certe scias pri kio redaktoro Hammer estas brasanta?

KONSULO BERNICK:

(streĉite) Ne! Kio estas tio?

HILMAR TØNNESEN:

Li ja kroĉis sin al la onidiro, kiu disvastiĝas, kaj el tiu li volas fari gazetartikolon.

KONSULO BERNICK:

Kiu onidiro?

HILMAR TØNNESEN:

Kompreneble pri la grandaj aĉetoj de bienoj laŭ la flanka fervojo.

KONSULO BERNICK:

Kion vi diras? Ĉu tia onidiro disvastiĝas?

HILMAR TØNNESEN:

Jes, iras tra la tuta urbo. Mi aŭdis ĝin en la klubo, kie mi faris viziteton. Unu el niaj advokatoj laŭdire estas en tuta silento komisie aĉetinta ĉiujn arbarbienojn, ĉiujn ercejojn, ĉiujn akvofalojn –

KONSULO BERNICK:

Kaj ne diriĝas por kiu?

HILMAR TØNNESEN:

En la klubo oni opiniis, ke devus esti por eksterurba kompanio, kiu scietiĝis pri tio, kion vi pretigis, kaj kiu rapidis antaŭ ol la prezoj de la bienoj kreskus – Ĉu ne estas indignige – uf!

KONSULO BERNICK:

Indignige?

HILMAR TØNNESEN:

Jes, ke fremduloj tiel premas sin enen en niajn teritoriojn. Kaj ke unu el la advokatoj de la urbo povas vendi sin al tiaĵo! Nun do eksterurbanoj eltiros la profiton.

KONSULO BERNICK:

Sed estas ja nur hazarda onidiro.

HILMAR TØNNESEN:

Oni tamen kredas ĝin, kaj morgaŭ aŭ postmorgaŭ redaktoro Hammer kompreneble volas fiksnajli ĝin kiel fakto. Estas jam ĝenerala inciteco tie. Mi aŭdis pluruloj diri, ke se tiu onidiro konfirmiĝas, ili forstrekos sin el la listoj.

KONSULO BERNICK:

Neeble!

HILMAR TØNNESEN:

Ĉu? Kiel kredas vi, ke tiuj komercanimoj tiel volonte akceptis vian entreprenon? Ĉu vi ne kredas, ke ili mem flaris naze, ke –?

KONSULO BERNICK:

Neeble, mi diras; tiom da civitana virto tamen troviĝas en nia eta komunumo –

HILMAR TØNNESEN:

Ĉi tie? Jes, vi ja estas optimisto, kaj tial vi juĝas aliulojn laŭ vi mem. Sed mi, kiu estas sufiĉe sperta observanto –. Ne estas unu, – kompreneble krom ni, – eĉ ne unu, mi diras, kiu tenas la standardon de la ideo alta. (al la fono) Uf, jen mi vidas ilin!

KONSULO BERNICK:

Kiujn?

HILMAR TØNNESEN:

La du usonanojn. (elrigardas dekstren) Kaj kun kiu ili iras? Jes, je Dio, ĉu ne estas la ŝipestro de “Indian Girl”. Uf!

KONSULO BERNICK:

Kion ili volas pri li?

HILMAR TØNNESEN:

Ho, estas ja sufiĉe konvena socio. Li laŭdire estis sklavkomercisto aŭ rabisto; kaj kiu scias pri kio la aliuloj sin okupis dum tiuj multaj jaroj.

KONSULO BERNICK:

Mi diras al vi, ke estas ege malĝuste pensi tiel pri ili.

HILMAR TØNNESEN:

Jes, vi ja estas optimisto. Sed nun kompreneble ni denove havos ilin sur la nukon; tial mi ĝustatempe – (iras al la pordo maldekstre)

(Fraŭlino Hessel venas de dekstre.)

FRAŬLINO HESSEL:

Nu, Hilmar, ĉu estas mi, kiu pelas vin el la ĉambro?

HILMAR TØNNESEN:

Tute ne; ĵus nun urĝas; mi parolos kun Betty. (iras en la malantaŭan ĉambron maldekstre)

KONSULO BERNICK:

(post mallonga silento) Nu, Lona?

FRAŬLINO HESSEL:

Jes.

KONSULO BERNICK:

Kiel mi aspektas por vi hodiaŭ?

FRAŬLINO HESSEL:

Kiel hieraŭ. Mensogo pli ol malpli –

KONSULO BERNICK:

Vi devas klariĝi en tio ĉi. Kien Johan iris?

FRAŬLINO HESSEL:

Li venos; li havis ion priparolendan kun iu viro.

KONSULO BERNICK:

Post tio kion vi aŭdis hieraŭ, vi komprenas, ke mia tuta estado estas detruita, se la vero venos en la lumon.

FRAŬLINO HESSEL:

Mi tion komprenas.

KONSULO BERNICK:

Estas kompreneble memsekvo, ke mi ne faris min kulpa en tiu krimo, pri kiu onidiras.

FRAŬLINO HESSEL:

Estas memkompreneble. Sed kiu estas la ŝtelisto?

KONSULO BERNICK:

Ne estis iu ŝtelisto. Ne ŝteliĝis iu mono; eĉ ne ŝilingo malaperis.

FRAŬLINO HESSEL:

Kiel?

KONSULO BERNICK:

Eĉ ne ŝilingo, mi diras.

FRAŬLINO HESSEL:

Sed la onidiro? Kiel tiu abomena onidiro estas disvastigita, ke Johan –?

KONSULO BERNICK:

Lona, kun vi mi opinias, ke mi povas paroli, kiel al neniu alia; mi volas nenion prisilenti por vi. Mi havas mian parton en la kulpo, ke la onidiro disvastiĝis.

FRAŬLINO HESSEL:

Vi? Kaj tion vi povis fari kontraŭ li, kiu por vi –!

KONSULO BERNICK:

Vi ne juĝu sen memori kiel la aferoj tiam statis. Mi ja rakontis al vi tion hieraŭ. Mi revenis hejmen, kaj trovis mian patrinon implikigita en serio de malsaĝaj entreprenoj; diversaj malsukcesoj aldoniĝis; kvazaŭis ke ĉiuj malbonoj sturmis kontraŭ nin; nia firmao estis ĉe ruiniĝo. Mi estis duone nepripensema kaj duone malespera. Lona, mi opinias ke estis pleje por mutigi la pensojn, ke mi ekrilatis al tiu konekso, kiu kaŭzis ke Johan forvojaĝis.

FRAŬLINO HESSEL:

Hm –

KONSULO BERNICK:

Vi certe povas imagi al vi, kiel ĉiaj onidiroj cirkuliĝis, kiam vi kaj li estis for. Tio ĉi ne estis lia unua malsaĝeco, oni rakontis. Dorf estis ricevinta grandan sumon da mono de li por silenti kaj foriri, oni diris; aliuloj pretendis, ke ŝi ricevis ĝin. Samtempe ne kaŝiĝis, ke nia firmao spertis malfacilaĵojn pagi siajn ŝuldojn. Kio estis pli komprenebla, ke la klaĉantoj kunligis tiujn du onidirojn? Kiam ŝi restis ĉi tie kaj vivis en malriĉeco, oni pretendis, ke li estis preninta la monon kun si al Usono, kaj la onidiro ĉiam pligrandigis la sumon.

FRAŬLINO HESSEL:

Kaj vi, Karsten –?

KONSULO BERNICK:

Mi kaptis tiun famon kiel savtabulon.

FRAŬLINO HESSEL:

Vi pluen disvastigis ĝin?

KONSULO BERNICK:

Mi ne kontraŭdiris ĝin. La kreditoroj komencis treti al ni pli proksimen; mi devis trankviligi ilin; gravis ke oni ne ekhavus malfidon al la solideco de la firmao; momenta malbonŝanco estis nin frapinta; ili ne devus sin altrudi; nur atendi tempon; ĉiu ekhavus sian bonhavon.

FRAŬLINO HESSEL:

Kaj ĉiu ekhavis sian bonhavon?

KONSULO BERNICK:

Jes, Lona, tiu famo savis nian firmaon kaj faris min la homo, kiu mi nun estas.

FRAŬLINO HESSEL:

Mensogo do faris vin la homo, kiu vi nun estas.

KONSULO BERNICK:

Al kiu tio damaĝis tiam? Estis la intenco de Johan neniam reveni.

FRAŬLINO HESSEL:

Vi demandas, ĉu kiun ĝi damaĝis. Rigardu en vin mem, kaj diru al mi, ĉu vi mem ne kaptis damaĝon.

KONSULO BERNICK:

Ekrigardu en kiun ajn homon, kaj vi trovos en ĉiu ajn almenaŭ unu nigran punkton, kiun li devas kaŝi.

FRAŬLINO HESSEL:

Kaj Vi nomas Vin la kolonoj de la socio!

KONSULO BERNICK:

La socio ne havas pli bonajn.

FRAŬLINO HESSEL:

Kiom gravas, ke tia socio subteniĝas aŭ ne? Pri kio temas en tio ĉi? La ŝajno kaj la mensogo – kaj nenio alia. Jen vi vivas, la plej elstara viro de la urbo, en gloro kaj ĝojo, en potenco kaj honoro, vi, kiu gluis la krimulsignon sur senkulpulon.

KONSULO BERNICK:

Ĉu vi ne pensas, ke mi profunde sentas mian maljuston kontraŭ li? Kaj ĉu vi ne kredas, ke mi estas preta ree bonfari ĝin?

FRAŬLINO HESSEL:

Per kio? Parolante?

KONSULO BERNICK:

Ĉu tion vi povus postuli?

FRAŬLINO HESSEL:

Kio alia povus rebonigi tian maljustaĵon?

KONSULO BERNICK:

Mi estas riĉa, Lona; Johan povas prezenti postulon kiun ajn –

FRAŬLINO HESSEL:

Jes, ofertu al li monon, kaj vi aŭdos, kion li respondos.

KONSULO BERNICK:

Ĉu vi konas liajn intencojn?

FRAŬLINO HESSEL:

Ne, post hieraŭ li estas silenta. Estas kvazaŭ ĉio tio faris lin matura viro.

KONSULO BERNICK:

Mi devas paroli kun li.

FRAŬLINO HESSEL:

Jen li estas.

(Johan Tønnesen venas de dekstre.)

KONSULO BERNICK:

(al li) Johan –!

JOHAN TØNNESEN:

(deturnante) Unue mi. Hieraŭ matene mi donis al vi mian vorton por silenti.

KONSULO BERNICK:

Vi tion faris.

JOHAN TØNNESEN:

Sed tiam mi ankoraŭ ne sciis –

KONSULO BERNICK:

Johan, permesu al mi per du vortoj klarigi al vi la konekson –

JOHAN TØNNESEN:

Ne bezoniĝas; mi tute bone komprenas la konekson. La firmao estis tiam en malfacila stato; kaj kiam mi do estis for, kaj vi havis potencon super sendefenda nomo kaj famo –. Nu, mi ne ege imputas al vi tion; ni estis junaj kaj facilanimaj en tiuj tagoj. Sed nun mi bezonas la veron, kaj nun vi devas paroli.

KONSULO BERNICK:

Kaj ĝuste nun mi bezonas mian tutan moralan estimon, kaj tial mi ne povas paroli nun.

JOHAN TØNNESEN:

Mi ne ĝenas min pro la fikciaĵoj kiujn vi disvastigis pri mi; estas tio alia, por kio vi prenu la kulpon. Dina fariĝu mia edzino, kaj ĉi tie, en ĉi tiu urbo, mi volas vivi kaj loĝi kaj konstrui kun ŝi.

FRAŬLINO HESSEL:

Vi jenon volas?

KONSULO BERNICK:

Kun Dina! Kiel via edzino? Ĉi tie en la urbo!

JOHAN TØNNESEN:

Jes, ĝuste ĉi tie; mi volas resti ĉi tie por spiti ĉiujn tiujn mensogantojn kaj kalumniantojn. Sed por gajni ŝin, estas necese, ke vi liberigu min.

KONSULO BERNICK:

Ĉu vi pripensis, ke se mi konfesos la unuan, mi ankaŭ samtempe prenos sur min la duan? Vi volas diri, ke el niaj libroj mi povas pruvi, ke neniu trompo estas okazinta? Sed tion mi ne povos; niaj libroj tiam ne tiel akurate teniĝis. Kaj eĉ se mi povus, – kion per tio gajniĝus? Ĉu mi ne almenaŭ starus kiel la homo, kiu iam savis sin per mensogo, kaj kiu dum dek kvin jaroj lasis tiun mensogon kaj ĉiujn la aliaĵojn fiksiĝi, sen esti farinta paŝon kontraŭe? Vi ne plu konas nian socion; alie vi devus scii ke tio ĉi frakasus min ĝisfunde.

JOHAN TØNNESEN:

Mi povas nur diri al vi, ke mi volas preni la filinon de sinjorino Dorf kiel edzinon, kaj vivi kun ŝi en ĉi tiu urbo.

KONSULO BERNICK:

(sekigas la ŝviton de la frunto) Aŭskultu, Johan, – kaj ankaŭ vi, Lona. Ne estas ordinaraj cirkonstancoj en kiuj mi staras ĝuste en tiuj ĉi tagoj. Mi staras tiel, ke se tiu ĉi frapo direktiĝos al mi, vi estos min detruintaj, kaj ne nur min, sed ankaŭ grandan benoriĉan estontecon por la socio, kiu tamen estis via hejmo dum la infanaj jaroj.

JOHAN TØNNESEN:

Kaj se mi ne direktos la frapon kontraŭ vin, mi detruos mem mian tutan estontan feliĉon.

FRAŬLINO HESSEL:

Parolu daŭre, Karsten.

KONSULO BERNICK:

Do aŭskultu. Estas pri la fervoja afero, kaj tiu afero ne estas tute tiel simpla, kiel vi opinias. Vi certe aŭdis priparolata pasintan jaron marbordan linion? Ĝi ricevis multajn, gravajn voĉojn por si ĉi tie en la urbo kaj ankaŭ en la ĉirkaŭaĵo; sed mi malhelpis ĝin, ĉar ĝi malutilus al nia vaporŝiptrafiko laŭ la marbordo.

FRAŬLINO HESSEL:

Ĉu vi mem interesiĝis en tiu vaporŝiptrafiko?

KONSULO BERNICK:

Jes. Sed neniu kuraĝis suspekti min de tiu flanko; mi havis mian estimitan nomon kiel ŝildon kaj ŝirmilon super mi. Cetere mi estus povinta porti la perdon; sed la loko ne estus ĝin portinta. Do decidiĝis por la internlanda linio. Kiam tio estis okazinta, mi certigis al mi en tuta silento, ke flanka fervojo povus esti metata ĉi-malsupren al la urbo.

FRAŬLINO HESSEL:

Kial en tuta silento, Karsten?

KONSULO BERNICK:

Ĉu vi aŭdis priparolataj la grandajn aĉetojn de arbaraj propraĵoj, de minejoj kaj de akvofaloj –?

JOHAN TØNNESEN:

Jes, estas ja eksterurba asocio –

KONSULO BERNICK:

Tiel ke tiuj bienoj nun situas, ili estas preskaŭ senvaloraj por la disaj posedantoj; ili tial estas venditaj sufiĉe malmultekoste. Se oni atendus ĝis la flanka fervojo estus priparolata, la posedantoj postulus malmoderajn prezojn.

FRAŬLINO HESSEL:

Bone, bone; sed kio sekve?

KONSULO BERNICK:

Nun venas tio, kio povas esti malsame eksplikata, – tio, kion homo en nia socio nur povas konfesi, se li havas nemakulitan kaj estimatan nomon al kiu sin apogi.

FRAŬLINO HESSEL:

Nu?

KONSULO BERNICK:

Estas mi, kiu aĉetis ĉion.

FRAŬLINO HESSEL:

Vi?

JOHAN TØNNESEN:

Je propra respondeco?

KONSULO BERNICK:

Je propra respondeco. Se la flanka fervojo realiĝos, mi estos milionulo; se ĝi ne realiĝos, mi estos ruinigita.

FRAŬLINO HESSEL:

Tio estas riska, Karsten.

KONSULO BERNICK:

Mi riskis mian tutan kapitalon sur tio ĉi.

FRAŬLINO HESSEL:

Mi ne pensas pri la kapitalo; sed kiam tio malkaŝiĝos, ke –

KONSULO BERNICK:

Jes, tie estas la nodpunkto. Kun la nemakulita nomo, kiun mi ĝis nun portis, mi povas preni tiun aferon sur miajn ŝultrojn, porti ĝin antaŭen, kaj diri al miaj kuncivitanoj: Vidu, tion mi riskis por la bono de la socio.

FRAŬLINO HESSEL:

Por la socio?

KONSULO BERNICK:

Jes; kaj eĉ ne unu volas dubi pri miaj intencoj.

FRAŬLINO HESSEL:

Tamen troviĝas homoj, kiuj agis pli malferme ol vi, sen subintencoj, sen flankaj konsideroj.

KONSULO BERNICK:

Kiuj?

FRAŬLINO HESSEL:

Kompreneble kaj Rummel kaj Sandstad kaj Vigeland.

KONSULO BERNICK:

Por gajni ilin mi devis inici ilin pri la afero.

FRAŬLINO HESSEL:

Kaj sekve?

KONSULO BERNICK:

Ili rezervis al si kvinonon de la profito por divido.

FRAŬLINO HESSEL:

Ho, tiuj kolonoj de la socio!

KONSULO BERNICK:

Ĉu ne estas la socio mem, kiu devigas nin iri laŭ insidaj vojoj? Kio okazus ĉi tie, se mi ne estus aginta en silento? Ĉiuj estus sin enĵetintaj en la entreprenon, dividantaj, disigantaj, fuŝantaj la tuton. En ĉi tiu urbo estas neniu homo krom mi, kiu komprenas kiel gvidi tian grandan entreprenon, kiel tiu ĉi fariĝos; en ĉi tiu lando estas entute nur la enmigrintaj familioj, kiuj havas talenton por pli grandaj entreprenoj. Tial mia konscienco absolvas min en tiu ĉi rilato. Nur en miaj manoj ĉi tiuj propraĵoj povos fariĝi daŭra beno por la multaj, al kiuj ili havigos panon.

FRAŬLINO HESSEL:

En tio mi opinias ke vi pravas, Karsten.

JOHAN TØNNESEN:

Sed mi ne konas tiujn multajn, kaj la feliĉo de mia vivo estas en risko.

KONSULO BERNICK:

La bonstato de via naskiĝloko estas en risko. Se malkaŝiĝos aferoj, kiuj ĵetas ombron sur mian antaŭan konduton, mia kontraŭuloj kun unuiĝintaj fortoj atakos min. Junula malprudento neniam forviŝiĝas en nia socio. Oni volas ekzameni mian tutan intertempan vivon, eltiri milojn da etaj okazaĵoj, interpreti kaj ekspliki ilin en la lumo de tio, kio malkaŝiĝus; oni volas frakasi min sub la pezo de famoj kaj kalumnioj. El la fervoja afero mi devos retiriĝi; kaj se mi malkaptos ĝin, ĝi falos, kaj mi estos samtempe ruinigita kaj civitane morta.

FRAŬLINO HESSEL:

Johan, post tio kion vi nun aŭdis, vi devas forvojaĝi kaj silenti.

KONSULO BERNICK:

Jes, jes, Johan, tion vi devas!

JOHAN TØNNESEN:

Jes, mi forvojaĝos kaj ankaŭ silentas; sed mi revenos, kaj tiam mi parolos.

KONSULO BERNICK:

Restu tie transe, Johan; silentu, kaj mi volonte dividos kun vi –

JOHAN TØNNESEN:

Retenu vian monon, sed redonu al mi mian nomon kaj mian reputacion.

KONSULO BERNICK:

Kaj oferi mian propran!

JOHAN TØNNESEN:

Pri tio vi kaj via socio devas akordiĝi. Mi devas kaj volas gajni Dina por mi. Tial mi forvojaĝos jam morgaŭ per “Indian Girl” –

KONSULO BERNICK:

Per “Indian Girl”?

JOHAN TØNNESEN:

Jes. La ŝipestro promesis kunpreni min. Mi transvojaĝos, mi diras; mi vendos mian bienon kaj ordigas miajn aferojn. Post du monatoj mi estos reveninta.

KONSULO BERNICK:

Kaj tiam vi volas paroli?

JOHAN TØNNESEN:

Tiam la kulpulo prenu la kulpon mem.

KONSULO BERNICK:

Ĉu vi forgesas, ke tiam mi devos preni tion sur min, pri kio mi ne estas kulpa?

JOHAN TØNNESEN:

Kiu antaŭ dek kvin jaroj utiligis tiun hontindan famon?

KONSULO BERNICK:

Vi pelas min al malespero! Sed se vi parolos, mi ĉion neos! Mi diros, ke estas komploto kontraŭ mi; venĝo; ke vi venis ĉi tien por elpremi monon de mi!

FRAŬLINO HESSEL:

Honto al vi, Karsten!

KONSULO BERNICK:

Mi estas malespera, mi diras; kaj mi luktos por la vivo. Mi neos ĉion, ĉion!

JOHAN TØNNESEN:

Mi havas viajn du leterojn. En mia kofro mi trovis ilin inter miaj aliaj paperoj. Ĉi-matene mi tralegis ilin; ili estas sufiĉe klaraj.

KONSULO BERNICK:

Kaj tiujn vi volas prezenti?

JOHAN TØNNESEN:

Se fariĝos necese.

KONSULO BERNICK:

Kaj post du monatoj vi denove estos ĉi tie?

JOHAN TØNNESEN:

Mi tion esperas. La vento estas bona. Post tri semajnoj mi estos en New York –, se “Indian Girl” ne subakviĝos.

KONSULO BERNICK:

(ekmire) Subakviĝos? Kial “Indian Girl” subakviĝus?

JOHAN TØNNESEN:

Ne, ankaŭ mi tiel pensas.

KONSULO BERNICK:

(preskaŭ ne aŭdeble) Subakviĝi?

JOHAN TØNNESEN:

Jes, Bernick, nun vi do scias, kio atendas; dume vi devas konsideri la situacion. Adiaŭ! Salutu al Betty, kvankam ŝi ne akceptis min kiel fratino. Sed Marta mi tamen volas vidi. Ŝi diru al Dina –; ŝi promesu al mi –

(Li eliras tra la malantaŭa pordo maldekstre.)

KONSULO BERNICK:

(al si mem) “Indian Girl” –? (rapide) Lona, vi devas malhelpi tion ĉi!

FRAŬLINO HESSEL:

Vi mem vidas, Karsten, – mi ne plu havas potencon super li.

(Ŝi iras post Johan en la ĉambron maldekstre.)

KONSULO BERNICK:

(en maltrankvilaj pensoj) Subakviĝi –?

(Ŝipkonstruisto Aŭne venas de dekstre.)

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE:

Je via permeso, ĉu estas konvene por la konsulo –?

KONSULO BERNICK:

(turnas sin impete) Kion Vi volas?

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE:

Peti ĉu mi povu fari demandon al la konsulo.

KONSULO BERNICK:

Nu ja; rapidiĝu. Pri kio Vi volas demandi?

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE:

Mi volas demandi, ĉu estas firma decido, – neŝanĝeble firma decido, – ke mi estus maldungata de la farejo, se “Indian Girl” ne povus forveli morgaŭ?

KONSULO BERNICK:

Kio nun? La ŝipo ja fariĝos preta por forveli.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE:

Jes, – ĝi fariĝos. Sed se ĝi ne fariĝos, – ĉu mi tiam maldungiĝus?

KONSULO BERNICK:

Por kio tiaj senutilaj demandoj?

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE:

Mi ege volus scii tion, sinjoro konsulo. Respondu al mi pri tio: Ĉu mi maldungiĝus?

KONSULO BERNICK:

Ĉu mia vorto kutime estas fiksa aŭ ne?

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE:

Mi do morgaŭ estus perdinta la pozicion, kiun mi havas en mia domo kaj inter tiuj al kiuj mi plej proksime apartenas, – perdinta mian influon en la rondo de la laboristoj, – perdinta la eblecon bonfari inter la malaltaj kaj malriĉaj homoj en la societo.

KONSULO BERNICK:

Aŭne, pri tiu punkto ni estas finitaj.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE:

Nu, do “Indian Girl” forvelu. (mallonga silento)

KONSULO BERNICK:

Aŭskultu; mi ne povas direkti miajn okulojn en ĉiujn lokojn; ne povas respondeci por ĉio; – Vi povas aserti al mi, ke la riparado estas neriproĉeble farita?

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE:

Vi fiksis mallongan tempolimon, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK:

Sed la riparo estas taŭga, Vi diras?

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE:

Ni havas ja bonan veteron kaj somertempon. (denova paŭzo)

KONSULO BERNICK:

Ĉu Vi havas ion pli al mi direndan?

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE:

Mi ne scias pri io alia, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK:

Do, – “Indian Girl” forvelos –

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE:

Morgaŭ?

KONSULO BERNICK:

Jes.

ŜIPKONSTRUISTO AŬNE:

Nu ja. (Li salutas kaj foriras.)

(Konsulo Bernick staras momenton sendecida; tuj poste li iras rapide al la elireja pordo, kvazaŭ volante revoki Aŭne, sed haltas maltrankvila kun la mano sur la anso. Samtempe malfermiĝas la pordo de ekstere, kaj plenrajtigito Krap envenas.)

PLENRAJTIGITO KRAP:

(mallaŭte) Aha, li estis ĉi tie. Ĉu li konfesis?

KONSULO BERNICK:

Hm –; ĉu Vi ion malkaŝis?

PLENRAJTIGITO KRAP:

Ĉu tio bezoniĝas? Ĉu la konsulo ne vidis la malbonan konsciencon ekrigardi el liaj okulanguloj?

KONSULO BERNICK:

Ho ĉu; – tiaĵo ne vidiĝas. Ĉu Vi ion malkaŝis, mi demandas?

PLENRAJTIGITO KRAP:

Mi ne povis alveni; estis tro malfrue; ili jam estis tiranta la ŝipon el la doko. Sed ĝuste tiu urĝo klare montras, ke –

KONSULO BERNICK:

Montras nenion. La inspekto do jam okazis?

PLENRAJTIGITO KRAP:

Kompreneble; sed –

KONSULO BERNICK:

Vi do nun vidas. Kaj oni kompreneble trovis nenion priplendindan?

PLENRAJTIGITO KRAP:

Sinjoro konsulo, Vi certe scias kiel tiaj inspektoj okazas, precipe en ŝipfarejo, kiu havas tian bonan nomon kiel la nia.

KONSULO BERNICK:

Same bone; ni do estas senplendindaj.

PLENRAJTIGITO KRAP:

Sinjoro konsulo, ĉu Vi vere nenion rimarkis en Aŭne, ke –?

KONSULO BERNICK:

Aŭne tute trankviligis min, mi diras al Vi.

PLENRAJTIGITO KRAP:

Kaj mi diras al Vi, ke mi estas morale konvinkita, ke –

KONSULO BERNICK:

Kion tio ĉi signifu, sinjoro Krap? Mi ja komprenas, ke Vi portas malamikan senton kontraŭ la viro; sed se Vi volas iel malutili al li, Vi devas elekti alian okazon. Vi scias kiel grave estas por mi – aŭ pli ĝuste por la ŝipsocieto – ke “Indian Girl” forvelu morgaŭ.

PLENRAJTIGITO KRAP:

Nu bone; tio okazu; sed kiam ni aŭdos ion de tiu ŝipo – hm!

(Komercisto Vigeland envenas de dekstre.)

KOMERCISTO VIGELAND:

Estime bonan tagon, sinjoro konsulo. Ĉu Vi havas liberan momenton?

KONSULO BERNICK:

Je Via servo, sinjoro Vigeland.

KOMERCISTO VIGELAND:

Jes, mi nur volus aŭdi, ĉu ne ankaŭ Vi subtenas la decidon, ke “La Palmo” forvelu morgaŭ?

KONSULO BERNICK:

Jes; tio ja estas interkonsentita afero.

KOMERCISTO VIGELAND:

Sed nun la ŝipestro venis al mi informante, ke estas prognozo por ventego.

PLENRAJTIGITO KRAP:

La barometro multe falis de post la mateno.

KONSULO BERNICK:

Ĉu? Ĉu ni povas atendi ventegon?

KOMERCISTO VIGELAND:

Almenaŭ fortan venton; sed ne kontraŭventon; male –

KONSULO BERNICK:

Hm; nu, kion Vi do diras?

KOMERCISTO VIGELAND:

Mi diras, kiel mi diris al la ŝipestro, ke “La Palmo” estas en la mano de la providenco. Kaj cetere ĝi ja unue velos nur trans la Nordan Maron; kaj en Anglio la frajtaj prezoj estas ja nun tiel kontentige altaj, ke –

KONSULO BERNICK:

Jes, kaŭzus al ni perdon, se ni atendus.

KOMERCISTO VIGELAND:

La ŝipo estas ja solida, kaj krome plene asekurita. Ne, sed tiarilate estas pli riske por “Indian Girl” –

KONSULO BERNICK:

Kiel tio?

KOMERCISTO VIGELAND:

Ĝi ja ankaŭ forvelos morgaŭ.

KONSULO BERNICK:

Jes, la ŝipsocieto forte urĝis, kaj cetere –

KOMERCISTO VIGELAND:

Nu, se tiu malnova kesto kuraĝas forveli, – kaj krome kun tia ŝipanaro, – estus honto, se ni ne –

KONSULO BERNICK:

Nu bone. Supozeble Vi havas la ŝipdokumentojn kun Vi?

KOMERCISTO VIGELAND:

Jes, jen.

KONSULO BERNICK:

Bone; nun bonvole eniri kun sinjoro Krap.

PLENRAJTIGITO KRAP:

Bonvolu; estos tuj aranĝata.

KOMERCISTO VIGELAND:

Dankon. – Kaj la rezulton ni metos en la manon de la ĉiopova, sinjoro konsulo.

(Li iras kun plenrajtigito Krap en la antaŭan ĉambron maldekstre. Adjunkto Rørlund envenas tra la ĝardeno.)

ADJUNKTO RØRLUND:

Ah, ĉu mi renkontu Vin hejme je tiu ĉi tempo de la tago, sinoro konsulo?

KONSULO BERNICK:

(enpense) Kiel Vi vidas.

ADJUNKTO RØRLUND:

Jes, tamen estis pro la sinjorino, ke mi eniris. Mi imagis al mi, ke ŝi bezonus iun konsolan vorton.

KONSULO BERNICK:

Ŝi eble bezonus. Sed ankaŭ mi volus iomete paroli kun Vi.

ADJUNKTO RØRLUND:

Kun plezuro, sinjoro konsulo. Sed kio estas al Vi? Vi aspektas tute pale kaj konfuzite.

KONSULO BERNICK:

Ĉu? Ĉu mi tiel aspektas? Jes, kiel povas esti aliaspekte, – tiom kiom nuntempe amasiĝas antaŭ min? Tuta, mia granda komerco, – kaj ankaŭ la fervoja establaĵo –. Aŭskultu: en unu vorto, sinjoro adjunkto; permesu al mi fari al Vi demandon.

ADJUNKTO RØRLUND:

Tre volonte, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK:

Estas penso, kiu falis en min. Kiam oni staras antaŭ tia vastatinga entrepreno, kiu postulus unu opan oferon –?

ADJUNKTO RØRLUND:

Kiel vi pensas?

KONSULO BERNICK:

Ekzemple mi supozas: viro intencas establi grandan fabrikon. Li scias certe – ĉar ĉiuj spertoj montris tion – ke frue aŭ malfrue dum la ekspluatado en tiu fabriko homaj vivoj perdiĝos.

ADJUNKTO RØRLUND:

Jes, tio estas nur tro verŝajna.

KONSULO BERNICK:

Aŭ iu ĵetas sin sur ekspluatado de minejoj. Li prenas kaj familiaj patroj kaj junaj vivfortaj homoj en sian servon. Ĉu oni ne povas kun certeco diri, ke ne ĉiuj tiuj travivos.

ADJUNKTO RØRLUND:

Jes bedaŭrinde, sendube estas tiel.

KONSULO BERNICK:

Nu. Tia viro ja scias antaŭe, ke la entrepreno, kiun li realigos, sendube iam kostos homa vivo. Sed tiu entrepreno estas ĝenerale utila; por ĉiu vivo, kiun ĝi kostas, ĝi same sendube progresigas la bonfarton de multaj centoj.

ADJUNKTO RØRLUND:

Aha, Vi pensas pri la fervojo, – pri ĉiuj tiuj danĝeraj fosadoj kaj krevigadoj de rokoj kaj ĉio tio –

KONSULO BERNICK:

Jes; nu jes; mi pensas pri la fervojo. Kaj krome, – la fervojo fariĝos kaŭzo por fabrikoj kaj ekspluatado de minejoj. Sed ĉu Vi tamen ja opinias –?

ADJUNKTO RØRLUND:

Kara sinjoro konsulo, Vi estas preskaŭ tro konscienca. Mi pensas, ke kiam Vi metas la aferon en la manon de la providenco –

KONSULO BERNICK:

Jes; certe ja; la providenco –

ADJUNKTO RØRLUND:

– Vi estas senkulpa. Vi konstruu fidoplene la fervojon.

KONSULO BERNICK:

Jes, sed nun mi supozas specialan okazon. Mi supozas, ke troviĝis bor-truo, kiu eksplodiĝus, kaj tio en danĝera loko; sed se tiu bor-truo ne eksplodiĝus, ne eblus realigi la fervojon. Mi supozas, ke la inĝeniero scias, ke kostos la vivo de tiu laboristo, kiu brulfajrigu la meĉon; sed fajrigata ĝi devas esti, kaj estas la devo de la inĝeniero sendi laboriston tien por fari la taskon.

ADJUNKTO RØRLUND:

Hm –

KONSULO BERNICK:

Mi scias, kion Vi volas diri. Estus laŭdinde, se la inĝeniero mem prenus la meĉon, kaj irus al la bor-truo por ĝin brulfajrigi. Sed tiaĵon oni ne faras. Li sekve devas oferi laboriston.

ADJUNKTO RØRLUND:

Tion inĝeniero neniam farus ĉe ni.

KONSULO BERNICK:

Neniu inĝeniero en la grandaj landoj hezitus tion fari.

ADJUNKTO RØRLUND:

En la grandaj landoj? Nu, tion mi ja kredas. En tiuj koruptaj senkonsciencaj socioj –

KONSULO BERNICK:

Ho, tamen estas multaj bonoj en tiuj socioj.

ADJUNKTO RØRLUND:

Kaj tion Vi povas diri, Vi, kiu mem –?

KONSULO BERNICK:

En la grandaj socioj ili tamen havas eblecojn antaŭenigi utilan entreprenon; tie ili havas kuraĝon oferi ion por granda afero; sed ĉi tie oni restriktiĝas de ĉiaspecaj malgrandanimaj konsideroj kaj skrupuloj.

ADJUNKTO RØRLUND:

Ĉu homa vivo estas malgrandanima konsidero?

KONSULO BERNICK:

Kiam tiu homa vivo staras kiel minaco al la bono de miloj.

ADJUNKTO RØRLUND:

Sed Vi starigas tute nepenseblajn kazojn, sinjoro konsulo! Mi tute ne komprenas Vin hodiaŭ. Kaj Vi eĉ montras al la grandaj socioj. Jes, tie fremde, – kion valoras homa vivo tie? Tie ili ne kalkulas per homaj vivoj, sed per kapitaloj. Sed ni ja staras sur tute alia morala starpunkto, mi opinias. Rigardu al nia honesta profesio de ŝipposedantoj! Menciu unu solan ŝipposedanton ĉe ni, kiu por fia gajno volus oferi homan vivon! Kaj imagu tiujn friponojn en la grandaj socioj, kiuj por avantaĝo ĉartedonas unu nemartaŭgan ŝipon post la alia –

KONSULO BERNICK:

Mi ne parolas pri nemartaŭgaj ŝipoj!

ADJUNKTO RØRLUND:

Sed mi parolas pri ili, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK:

Jes, sed pro kio? Tio ja ne rilatas al la afero. – Ho, tiuj bagatelaj timoplenaj konsideroj! Se generalo ĉe ni kondukus siajn homojn en la pafadon kaj ekhavus ilin mortpafataj, li poste ricevus sendormajn noktojn. Tiel ne estas aliloke. Vi aŭdus kion tiu tie interne rakontas –

ADJUNKTO RØRLUND:

Li? Kiu? La usonano –?

KONSULO BERNICK:

Nu jes. Vi aŭdus, kiel oni en Usono –

ADJUNKTO RØRLUND:

Li estas tie? Kaj tion Vi ne diras al mi. Mi volas tuj –

KONSULO BERNICK:

Vi ne sukcesos; Vi nenien atingos pri li.

ADJUNKTO RØRLUND:

Tion ni vidu. Nu, jen li estas.

(Johan Tønnesen venas de la ĉambro maldekstre.)

JOHAN TØNNESEN:

(Parolas malantaŭen tra la malferma pordo:) Jes, jes, Dina, ke tiel estu; sed mi tamen ne lasos vin. Mi revenos, kaj tiam fariĝos bone inter ni.

ADJUNKTO RØRLUND:

Je Via permeso, al kio vi aludas per tiuj vortoj? Kion Vi volas?

JOHAN TØNNESEN:

Mi volas, ke tiu juna knabino, antaŭ kiu Vi hieraŭ nigrigis min, fariĝu mia edzino.

ADJUNKTO RØRLUND:

Via –? Kaj Vi povas imagi al Vi, ke –?

JOHAN TØNNESEN:

Mi volas havi ŝin edzine.

ADJUNKTO RØRLUND:

Nu, do vi spertu – (iras al la duone malferma pordo) Sinjorino Bernick, Vi bonvole devas esti atestanto –. Kaj ankaŭ Vi, fraŭlino Marta. Kaj igu Dina enveni. (vidas fraŭlinon Hessel) Aĥ, ĉu ankaŭ Vi ĉeestas?

FRAŬLINO HESSEL:

(en la pordo) Ĉu ankaŭ mi venu?

ADJUNKTO RØRLUND:

Ĉiuj kiuj volas; ju pli des pli bone.

KONSULO BERNICK:

Kion vi intencas?

(Fraŭlino Hessel, sinjorino Bernick, fraŭlino Bernick, Dina kaj Hilmar Tønnesen venas el la ĉambro.)

SINJORINO BERNICK:

Sinjoro adjunkto, per mia plej bona volo mi ne kapablis malhelpi lin –

ADJUNKTO RØRLUND:

Mi malhelpos lin, sinjorino. – Dina, Vi estas senpripensa knabino. Sed mi ne multe riproĉas Vin. Tro longe Vi staris ĉi tie sen morala starpunkto, kiu subtenus Vin. Mi riproĉas min mem, ke mi ne antaŭe donis al Vi tiun starpunkton.

DINA:

Vi ne parolu nun.

SINJORINO BERNICK:

Sed kio estas?

ADJUNKTO RØRLUND:

Ĝuste nun mi devas paroli, Dina, kvankam Via konduto hieraŭ kaj hodiaŭ faris la staton dekoble pli malfacila por mi. Sed por Via savo ĉiuj aliaj konsideroj devas cedi. Vi memoras la vorton, kiun mi donis al Vi. Vi memoras, kion Vi promesis respondi, kiam mi trovus la tempon matura. Nun mi ne kuraĝas pli longe heziti, kaj tial – (al Johan Tønnesen:) tiu ĉi juna knabino, kiun Vi aspiras, estas mia fianĉino.

SINJORINO BERNICK:

Kion vi diras?

KONSULO BERNICK:

Dina!

JOHAN TØNNESEN:

Ŝi! Via –?

FRAŬLINO BERNICK:

Ne, ne, Dina!

FRAŬLINO HESSEL:

Mensogo!

JOHAN TØNNESEN:

Dina, – ĉu tiu viro diras la veron?

DINA:

(post mallonga paŭzo) Jes.

ADJUNKTO RØRLUND:

Per tio espereble ĉiuj logantaj artaĵoj fariĝis senpotencaj. La paŝon kiun mi por la bono de Dina decidis fari, povas libere esti konigata al nia tuta komunumo. Mi nutras la certan esperon, ke ĝi ne miskompreniĝas. Sed nun, sinjorino, mi opinias ke plej bone estas, ke ni konduku ŝin de ĉi tie, kaj provu redoni trankvilon kaj ekvilibron en ŝian animon.

SINJORINO BERNICK:

Jes, venu. Oh Dina, kia feliĉo por vi!

(Ŝi kondukas Dina eksteren maldekstre; adjunkto Rørlund sekvas ilin.)

FRAŬLINO BERNICK:

Adiaŭ, Johan! (Ŝi eliras.)

HILMAR TØNNESEN:

(ĉe la ĝardena pordo) Hm – jen priparolindaĵo –

FRAŬLINO HESSEL:

(kiu sekvis Dina per la okuloj) Ne perdu kuraĝon, knabo! Mi restos kaj atentos pri la pastoro. (Ŝi eliras dekstre.)

KONSULO BERNICK:

Johan, nun vi ne forvojaĝos per “Indian Girl”.

JOHAN TØNNESEN:

Ĝuste nun.

KONSULO BERNICK:

Sed vi do ne revenos?

JOHAN TØNNESEN:

Mi revenos.

KONSULO BERNICK:

Post tio ĉi? Kion vi volas ĉi tie post tiu okazaĵo?

JOHAN TØNNESEN:

Venĝi min al vi ĉiuj; kraŝi plej eble multajn el vi.

(Li eliras dekstre. Komercisto Vigeland kaj plenrajtigito Krap venas de la ĉambro de la konsulo.)

KOMERCISTO VIGELAND:

Nun fine, la paperoj estas en ordo, sinjoro konsulo.

KONSULO BERNICK:

Bone, bone –

PLENRAJTIGITO KRAP:

(mallaŭte) Kaj do estas fikse decidite, ke “Indian Girl” forvelos morgaŭ.

KONSULO BERNICK:

Ĝi forvelos.

(Li iras en sian ĉambron. Komercisto Vigeland kaj plenrajtigito Krap eliras dekstre. Hilmar Tønnesen volas sekvi ilin, sed samtempe Olaf metas la kapon singarde elen tra la pordo maldekstre.)

OLAF:

Onklo! Onklo Hilmar!

HILMAR TØNNESEN:

Uf, ĉu estas vi? Kial vi ne restas supre? Vi ja estas en aresto.

OLAF:

(paŝon antaŭen) Tŝŝ! Onklo Hilmar, ĉu vi scias novaĵon?

HILMAR TØNNESEN:

Jes, mi scias, ke vi bastoniĝis hodiaŭ.

OLAF:

(rigardas minace al la ĉambro de la patro) Li ne batos min pli ofte. Sed ĉu vi scias, ke onklo Johan forvelos morgaŭ kun la usonanoj?

HILMAR TØNNESEN:

Kiel tio koncernas vin? Irigu vin supren.

OLAF:

Eble ankaŭ mi iam faros bizon-ĉasadon, onklo.

HILMAR TØNNESEN:

Babilaĉo; tia malkuraĝulo, kiel vi –

OLAF:

Nu, atendu nur; vi certe scios ion morgaŭ!

HILMAR TØNNESEN:

Stultulo!

(Li iras eksteren tra la ĝardeno, Olaf reen kuras en sian ĉambron, kaj fermas la pordon, kiam li vidas plenrajtigiton Krap, venanta de dekstre.)

PLENRAJTIGITO KRAP:

(iras al la pordo de la konsulo kaj malfermas ĝin duone) Pardonu ke mi denove venas, sinjoro konsulo; sed kuntiriĝas al ventego. (atendas momenton; neniu respondo.) Ĉu “Indian Girl” tamen forvelu? (Post mallonga paŭzo respondiĝas de:)

KONSULO BERNICK:

(ene en la ĉambro:) “Indian Girl” tamen forvelos.

(Plenrajtigito Krap fermas la pordon kaj reiras elen dekstre.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.