La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SALOME

Aŭtoro: Oskar Wilde

©2026 Geo

La Enhavo

KVARA SCENO

La samaj sen Johanano.

Salome:

– Mi kisos vian buŝon, Johanano, mi kisos ĝin!

Unua Soldato:

– La kadavro devas esti forigata, la tetrarko ne volas vidi kadavrojn, escepte kadavrojn de homoj, kiujn li mortigis mem.

Paĝio:

– Li estis mia frato. Ve, ĉu mi ne antaŭdiris, ke okazus io terura? Mi antaŭdiris ĝin kaj ĝi okazis! Mi bone sciis, ke la luno serĉis mortinton. Ve, kial mi ne kaŝis lin antaŭ la luno? Ke mi estu kaŝinta lin en kaverno, tiam la luno ne estus lin vidinta! Li estis al mi pli intima ol frato. Mi donacis al li arbetaĵon de nardoj kaj ringon el agato, kiun li portis ĉiam al la mano. Vespere ni promenadis sur la bordo de l’rivero sub la migdalujoj, kaj li rakontadis al mi pri sia patrujo. Ĉiam li parolis tre mallaŭte. La sonoro de lia voĉo estis kvazaŭ la voĉo de fluto, sur kiu oni ludas. Ankaŭ li amis rigardi sin en la rivero; tion mi ofte al li riproĉis.

Dua Soldato:

– Vi estas prava, la kadavro devas esti kaŝata, la tetrarko ne devas vidi ĝin.

La soldatoj (forportas la kadavron kaj metas ĝin post la cisternon, kiam envenas Herodo).

Unua Soldato:

– La tetrarko ne venos tien ĉi, neniam li venas sur la terason, li tre timas la profeton.

Herodo (Herodias kaj ĉiuj korteganoj eniras).


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.