La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SALOME

Aŭtoro: Oskar Wilde

©2026 Geo

La Enhavo

DUA SCENO

La samaj. Salome. Poste Sklavo.

Salome:

– Ne, mi ne restas; ne povas resti. Kial la tetrarko tiom min rigardas per siaj talpokuloj el sub la tremantaj palpebroj? Strange, ke la edzo de mia patrino tiel min rigardadas. Mi scias kion ĝi signifas – ho jes, mi scias.

La juna Siriano:

– Ĉu vi forlasis la feston, princino?

Salome:

– Ah! freŝa estas tie ĉi la aero, fine mi povas spiri! Jen estas judoj el Jerusalemo, kiuj sin disŝiros reciproke en pecojn pro siaj simplaj moroj; kaj barbaroj, kiuj nur trinkadas kaj verŝadas la vinon sur la plankon; kaj grekoj el Smirno kun pentritaj okuloj, pudritaj vangoj kaj krispaj, frizitaj haroj; kaj silentemaj ruzaj egiptanoj kun longaj ungoj el renŝtono, kaj brunaj manteloj; kaj romanoj, malcivilizitaj, arogantaj, ĉiam blasfemantaj. Vulgara kanajlaro, kaj ili agas kvazaŭ ili estas homoj de la plej alta nobeleco!

La juna Siriano:

– Ĉu vi ne volas eksidi, princino?

Paĝio:

– Kial vi ŝin alparolas? Kial vi tiom ŝin rigardas? – Okazos teruraĵo.

Salome:

– Kiom da bono ĝi faras rigardi la lunon! Ĝi mienas kiel malgranda monero. Ĝi similas al malgranda floro el arĝento. Ĝi estas malvarmeta kaj pura; certe, ĝi estas pura, ĝi havas la puran belecon – jes, ĝi estas pura. Neniam oni ĝin makulis. Neniam ĝi estis tuŝata kiel ĉiuj aliaj diaĵoj.

Voĉo de Johanano:

– La Sinjoro venis! La Filo de la homoj venis! La centaŭroj sin kaŝis en la riverojn, kaj la sirenoj forlasis la riverojn kaj sin kaŝas en la arbaroj en la foliaron.

Salome:

– Kiu vokis?

Dua Soldato:

– Tio estas la profeto, princino.

Salome:

– Ah! La profeto, kiun la tetrarko tiom timas?

Dua Soldato:

– Pri tio ni scias nenion, princino; li estas la profeto Johanano.

La juna Siriano:

– Ĉu vi ordonas, princino, ke mi alportigu al vi la portseĝon? La vetero estas bela en la ĝardeno.

Salome:

– Terurigajn aferojn li diras pri mia patrino, ĉu ne vere?

Dua Soldato:

– Ni neniam komprenas kion li diras, princino.

Salome:

– Jes, li diris terurigajn aferojn pri ŝi.

Manaso: (venas el la palaco).

– Princino, la tetrarko petas vin reveni al la festo.

Salome:

– Mi ne volas reveni.

La juna Siriano:

– Pardonu, princino, povus okazi io malbona, se vi ne reiras.

Salome:

– Ĉu la profeto estas maljuna?

La juna Siriano:

– Reiru, princino, estas pli bone. Ĉu mi povas konduki vin?

Salome:

– La profeto, ĉu li estas maljuna?

Unua Soldato:

– Ne, princino, li estas ankoraŭ juna viro.

Dua Soldato:

– Tion oni ne scias, la homoj diras, ke li estas Eliaso.

Salome:

– Kiu estas Eliaso?

Dua Soldato:

– Antaŭe li estis profeto en ĉi tiu lando, princino.

Manaso:

– Kiun respondon de l’princino mi alportos al la tetrarko?

Voĉo de Johanano:

– Ne ĝojkantu, ho lando de Palestino pro tio ke estas rompita la verĝo, kiu frapis vin. Ĉar el la spermo de la serpento venos drako, kies naskitaĵo englutos la birdojn.

Salome:

– Kia rimarkinda voĉo! Mi dezirus paroli kun li.

Unua Soldato:

– Neeble, princino!

Salome:

– Tamen mi volas!

La juna Siriano:

– Kredu al mi, princino, estus pli bone, se vi returnus al la festo.

Salome:

– La profeto eliru la cisternon.

Manaso: (eniras en la palacon post signo de la juna siriano).

Unua Soldato:

– Tion ni ne povas riski, princino.

Salome: (iras al la rando de la cisterno kaj rigardas malsupren).

– Kiel mallume estas tie malsupre! Devas esti terurige sidi en tia malluma truego! Ĝi similas al tombo. (Ŝi sin turnas refoje al la soldatoj. ) Ĉu vi ne komprenis min? La profeto eliru, mi volas lin vidi.

Dua Soldato:

– Princino, mi petegas vin, ne postulu tion de ni!

Salome:

– Vi atendigas min longe!

Unua Soldato:

– Princino, nia vivo apartenas al vi, sed ni ne povas fari kion vi deziras, ne al ni vi devas vin turni pro tio.

Salome: (Rigardante la junan sirianon).

– Ah!

Paĝio:

– Ve, kio okazos

– certe fariĝos io terura.

Salome: (irante al la juna siriano).

– Ĉu ne vere, Narabot, vi faros tion por mi? Mi ĉiam estis bona al vi. Vi faros tion por mi. Nur rigardi mi volas lin, tiun rimarkindan profeton. Oni rakontis tiom multe pri li, multfoje mi aŭdis la tetrarkon paroli pri li. Mi kredas, ke li timas lin. Kaj vi, Narabot, ĉu vi ankaŭ timas lin?

La juna Siriano:

– Ne, princino, neniun mi timas. Sed la tetrarko malpermesis ke kiu ajn levu la kovrilon de tiu cisterno.

Salome:

– Vi faros al mi tiun komplezon, Narabot, kaj morgaŭ, kiam en mia portseĝo mi preteriros sub la pordo ĉe la vendistoj de la statuetoj de l’dioj, mi lasos fali por vi malgrandan floron, malgrandan vordan floron.

La juna Siriano:

– Princino, mi ne povas, mi ne povas!

Salome: (ridante).

– Vi ĝin faros, Narabot. Vi scias, ke vi faros por mi tiun komplezon. Kaj morgaŭ, klam mi preteriros en mia portseĝo trans la ponton ĉe la vendistoj de la statuetoj de l’dioj, mi rigardos vin tra la muslina vualo, mi rigardos vin, Narabot, eble mi ankaŭ ridetos.

– Narabot, rigardu min!

– Vi bone scias, ke vi faros kion mi deziras de vi. Vi bone scias tion, ĉu ne vere? Mi ĝin scias.

La juna Siriano: (donas signon al la dua soldato).

– Elirigu la profeton, la princino deziras lin vidi.

Dua Soldato (eniras la cisternon, oni aŭdas la tintadon de ĉenoj kaj la bruon de peza metala pordo, kiu fermiĝas).

Salome:

– Ah!

Paĝio:

– O, kiel eksterordinare mienas la luno; kiel la mano de mortinto, kiu volas tiri sur sin mortotukon.

La juna Siriano:

– Strange ĝi mienas, certe; kiel princino kun okuloj el sukceno; tra nuboj de muslino ĝi ridetas, kiel juna princino.

Johanano (eliras la cistenon, lin sekvas la soldato).

Salome (paŝas malantaŭen ĉe lia rigardo).


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.