|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() SALOMEAŭtoro: Oskar Wilde |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La Samaj. Johanano.
Johanano: (haltante sur la rando de la cisterno).
– Kie estas li, kies pokalo jam estas plena je abomenaĵoj? Kie estas li, kiu mortos iam en arĝenta trenvesto, antaŭ la tuta popolo? Venigu lin ĉi tien, por ke li aŭdu la voĉon de tiu, kiu aŭdigis sian vokon en la dezertoj kaj en la reĝaj palacoj.
Salome:
– Pri kiu li parolas?
La juna Siriano:
– Tion oni neniam scias, princino.
Johanano:
– Kie estas ŝi, kiu vidis sur la vando [2] bildojn de viroj, bildojn de ĥaldeanoj, pentritajn per koloroj; kiu sin donis al la volupto de siaj okuloj, kiu sendis kurierojn al Ĥaldeo?
Salome:
– Li parolas pri mia patrino!
La juna Siriano:
– Certe ne, princino!
Salome:
– Jes, pri mia patrino li parolas!
Johanano:
– Kie estas ŝi, kiu malaltiĝis al asiriaj soldatestroj, kiuj ĉirkaŭas siajn lumbojn per ĉirkaŭrimenoj, kaj kiuj portas multkolorajn kronojn sur la kapoj? Kie estas ŝi, kiu malaltiĝis al egiptaj junuloj, kiuj, vestitaj per tolo kaj hiacintŝtonoj, portas orajn ŝildojn kaj kaskojn el arĝento, kaj havas korpojn kiel grandeguloj? Ŝi leviĝu de sia lito de voluptoj, de la lito de adulta sangomikso por ekaŭdi la parolon de tiu, kiu ebenigas la vojon de l’Sinjoro, por ke ŝi povu pentadi siajn pekojn! Se ŝi tamen ne povas plu eksenti pentadon, sed persistadas sian abomenaĵon, ŝi spite tio venu, ĉar la Sinjoro jam tenas la vergon en sia mano!
Salome:
– Terurige! terurige!
La juna Siriano:
– Ne restu ĉi tie, princino, mi vin petas.
Salome:
– La plej teruraj estas liaj okuloj. Ili similas al nigraj truoj, kiujn oni bruligis per torĉoj en turkan tapiŝon. Ili similas al nigraj kavaĵoj, kie drakoj loĝas, al nigraj kavaĵoj de Egipto, kie loĝas la drakoj. Al nigraj maroj ili similas, kiujn lumigas fantaziaj lunoj – kredu, li parolos ankoraŭ unu fojon!
La juna Siriano:
– Ne restu ĉi tie, princino, mi petegas vin!
Salome:
– Kiel malgrasa li estas! Li similas al ebura figuro! al arĝenta statuo; sendube li estas ĉasta kiel la luno. Li similas al lumradio, al arĝenta lumradio. Lia karno devas esti malvarma kiel eburo – mi dezirus rigardi lin de proksime.
La juna Siriano:
– Ne, ne, princino!
Salome:
– Mi devas rigardi lin de proksime!
La juna Siriano:
– Princino princino!
Johanano:
– Kia virino estas tiu, kiu rigardas min? Mi ne volas, ke ŝi min rigardu. Kiom ŝi rigardas min per siaj oraj okuloj el sub la delogantaj palpebroj! Mi ne scias, kiu ŝi estas, ne volas tion scii; ŝi foriru; mi ne volas kun ŝi paroli.
Salome:
– Mi estas Salome, princino de Judeo kaj la filino de Herodias.
Johanano:
– For de mi, filino de Babilono! Ne alproksimiĝu la elektiton de la Sinjoro! Via patrino plenigis la teron per siaj abomenaj faroj kaj la krio de ŝiaj pekoj penetris ĝis en la orelojn de Dio.
Salome:
– Daŭrigu, Johanano, via voĉo ebriigas min.
La juna Siriano:
– Princino! princino! princino!
Salome:
– Daŭrigu, Johanano, kaj proklamu al mi, kion mi faros.
Johanano:
– Ne alproksimiĝu, ho filino de Sodomo, sed kovru vian vizaĝon per vualo, kaj ŝutu cindron sur vian kapon kaj forkuru en la dezerton por serĉi la filon de la homoj.
Salome:
– Kiu estas la filo de la homoj? Ĉu li similas al vi pri beleco, Johanano?
Johanano:
– Forigu vin de mi, forigu vin de mi! La flugilbaton de la mortanĝelo mi aŭdis en la palaco.
La juna Siriano:
– Princino, mi petegas vin, returnu!
Johanano:
– Kion vi serĉas tie ĉi kun via glavo, ho anĝelo de Dio, mia Sinjoro! Kion vi serĉas en tiu ĉi malicplena palaco? La tago de tiu, kiu mortos en arĝenta vesto, ankoraŭ ne aperis.
Salome:
– Johanano!
Johanano:
– Kiu vokas?
Salome:
– Johanano! mi amas vian korpon, ĉar ĝi estas blanka kiel la lilio de kampo, kiun ankoraŭ ne tuŝis la falŝisto; ĝi estas blanka kiel neĝo, kuŝanta sur la montoj de Judeo kaj kiu malsuprenfluas en la valojn. La rozoj en la ĝardeno de l’reĝino de Arabujo ne estas tiel blankaj kiel via korpo, nek la dolĉo de la krepusko, kiam ĝi glitas sur la foliojn, nek la brusto de la luno, kiam ĝi kuŝas supre la maro; nenio en la mondo estas tiel blanka kiel via korpo. Lasu min tuŝi vian korpon.
Johanano:
– For de mi, ho filino de Babilono; de la virino la peko eniris la mondon; ne parolu al mi, mi ne volas aŭskulti vin. Mi aŭdas nur la vortojn de mia Dio, la Sinjoro.
Salome:
– Via korpo estas abomeninda. Ĝi similas al korpo de leprulo. Ĝi similas al plastrumita vando, kie la viperoj loĝas, al prastrumita vando, kie la skorpionoj konstruas siajn nestojn. Ĝi similas al plastrumita tombo plena je abomenaĵoj. Ĝi estas teruriga; ĝi estas teruriga, via korpo. Sed viajn harojn mi amas, Johanano. Ili estas kiel la vinberoj, kiel la malhelaj vinberoj, kiuj pendas al la vinberarboj de Edomo en la lando de la Edomanoj. Ili estas kiel la cedroj de Libanono, kiuj disdonas siajn ombrojn al la leonoj kaj al la rabistoj, kiam ili sin kaŝas en la tago. Ne estas tiel nigraj la longaj mallumaj noktoj, kiam la luno ne lumas kaj la steloj timas. La silento, loĝanta en la arbaroj, ne estas tiel nigra, nenio en la mondo estas tiel nigra kiel viaj haroj; lasu al mi tuŝi viajn harojn!
Johanano:
– Forigu vin, ho filino de Sodomo. Ne tuŝetu min! La templon de mia Dio kaj Sinjoro neniu devas tuŝeti.
Salome:
– Viaj haroj estas terurigaj. Ili estas rigidaj pro malpuraĵo kaj polvo; ili similas al dornokrono, kiun oni premis sur vian kapon, ili similas al fasko da nigraj serpentoj, kiun oni ĵetis ĉirkaŭ vian kolon. Viajn harojn mi ne amas! Ĝi estas via buŝo, kiun mi amas, Johanano! Ĝi estas kiel skarlata strio sur ebura turo, kiel granato, tranĉita per ebura tranĉilo. La granatfloroj, kiuj kreskas en la ĝardeno de Tiruso kaj kiuj superas la ruĝon de la rozoj, ne estas tiel ruĝaj; la ruĝaj fanfaroj de la trumpetoj, kiuj anoncas la alvenon de l’reĝoj kaj ektimigas la malamikojn, ne estas tiel ruĝaj. Pli ruĝa estas via buŝo ol la piedoj de tiuj, kiuj dispremas la vinberojn en la vinpremejo; pli ruĝa ol la piedoj de la kolomboj, kiuj loĝas en la templo kaj estas nutrataj de la pastroj; pli ruĝa ol la piedoj de la viro, elirante la arbaron post kiam li mortigis la sovaĝan leonon. Via buŝo estas koralbranĉo, kiun trovis la fiŝkaptistoj en la krepusko de la maro, kaj kiun ili destinis al reĝoj! Ĝi similas al cinarbo, kiun trovas la moabanoj en la minejoj de Moabo, kaj kiun la reĝoj ricevis de ili; ĝi similas al la pafarko de la persa reĝo, pentrita per cinobro kaj havanta kornojn el koraloj. Nenio en la mondo estas tiel ruĝa, kiel via buŝo; lasu al mi kisi vian buŝon.
Johanano:
– Neniam, ho filino de Babilono, ho filino de Sodomo, neniam!
Salome:
– Vian buŝon mi volas kisi Johanano, mi volas kisi vian buŝon!
La juna Siriano:
– Princino! princino! mirtbranĉeto, kolombo el ĉiuj kolomboj, ne rigardu lin tiom, ne rigardu lin tiom! Ne diru al li tiajn aferojn, tion mi ne povas elporti – princino, ne diru al li tiajn aferojn!
Salome:
– Vian buŝon mi volas kisi, Johanano!
La juna Siriano (eligas ekkrion, sin trapikas kaj falas inter Salome kaj Johanano. )
Salome (ne ekvidas ĝin).
Paĝio: (irante al la kadavro).
– La juna siriano mortigis sin! La juna soldatestro mortigis sin! Tiu, kiu estis mia amiko, mortigis sin! Malgrandan arbetaĵon kun nardoj, kaj orajn orelringojn mi donacis al li, kaj li mortigis sin!
Unua Soldato:
– Princino, la juna soldatestro ĵus mortigis sin.
Salome:
– Vian buŝon lasu al mi kisi, Johanano!
Johanano:
– Ĉu vi ne timas, ho filino de Herodias? Ĉu mi ne proklamis al vi, ke mi aŭdis la flugilbaton de la mortanĝelo en la palaco, kaj, ĉu la anĝelo ne aperis?
Salome:
– Vian buŝon lasu al mi kisi!
Johanano:
– Ho filino de honto, estas nur unu viro, kiu povas ankoraŭ vin savi! Ĝi estas tiu, pri kiu mi al vi parolis. Iru kaj serĉu lin. En boato sur la maro de Galileo li sidas kaj parolas al siaj disciploj. Genufleksu sur la marbordo kaj voku lian nomon. Li al ĉiuj venas, kiuj vokas lin, kaj kiam li venos al vi, tiam genufleksu antaŭ liaj piedoj kaj preĝu pardonon pro viaj pekoj.
Salome:
– Vian buŝon lasu al mi kisi!
Johanano:
– Estu malbenita, ho filino de sangomiks-adulta patrino, estu malbenita!
Salome:
– Vian buŝon mi volas kisi, Johanano!
Johanano:
– Mi ne volas rigardi vin. Mi ne volas rigardi vin. Vi estas malbenita, Salome. Vi estas malbenita! (Li refoje malsupreniras en la cisternon).
Dua Soldato (sekvas, oni aŭdas refoje la tintadon de ĉenoj kaj la bruon de la fermiĝanta pordo).
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.