La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


SALOME

Aŭtoro: Oskar Wilde

©2026 Geo

La Enhavo

UNUA SCENO

Juna Siriano fikse rigardante en la palacon, flanke de li estas la paĝio de Herodias sur la ŝtuparo en la fundo de la scenejo. Naaman, la eksekutisto staras post la cisterno, li havas la glavon antaŭ si kaj tenas ĝin oblike kun ambaŭ manoj. La kapadociano kaj la nubiano sin trovas en la enirejo, dekstre. La unua soldato sidas sur la ŝtona benko, dekstre de la cisterno; la dua soldato, antdŭloke, kuŝas sur la ŝtona benko. Pli malfrue oni aŭdas la voĉon de Johanano en la cisterno. Ambaŭ enirejoj estas lumigitaj, la cetera scenejo estas malluma.

La juna Siriano:

– Kiel bela mienas la princino Salome hodiaŭ vespere!

Paĝio:

– Rigardu la lunon! Kiel eksterordinara ĝi mienas! Kiel virino, kiu eliris tombon. Kiel mortinta virino. Oni povus kredi, ke ĝi serĉas mortintaĵojn.

La juna Siriano:

– Tre eksterordinara ĝi mienas: ĝi similas al juna princino, kiu portas flavan vualon kaj kies piedoj estas el arĝento. Ĝi similas al princino, kiu havas piedojn kiel blanka kolombo. Oni povus kredi, ke ĝi dancas.

Paĝio:

– Al mortintino ĝi similas. Malrapide ĝi preterŝoviĝas. (Bruo en la festosalono).

Unua Soldato:

– Kio estas tiu bruo? Ĉu blekas sovaĝaj bestoj?

Dua Soldato:

– La judoj; tio estas ilia agmaniero; ili disputas refoje pri sia religio.

Unua Soldato:

– Kial ili disputas pri tio?

Dua Soldato:

– Mi ne scias. Ĉiam ili ĝin faras. La fariseoj diras ekzemple ke ne ekzistas anĝeloj, la sadukeoj kontraŭe diris ke anĝeloj vere ekzistas.

Unua Soldato:

– Laŭ mia opinio estas ridinde disputi pri io tia.

La juna Siriano:

– Kiel bela estas la princino Salome hodiaŭ vespere!

Paĝio:

– Ĉiam vi rigardas ŝin. Vi rigardas ŝin tro multe. Oni ne rigardu tiom la homojn, io terura povus okazi.

La juna Siriano:

– Tre bela ŝi estas hodiaŭ vespere.

Unua Soldato: (de sia sidloko rigardante en la palacon)

– La tetrarko mienas malgaja.

Dua Soldato: (irante al li).

– Jes, li mienas malgaja.

Unua Soldato:

– Li fikse rigardas ion.

Dua Soldato:

– Iun li rigardas.

Unua Soldato:

– Kiun?

Dua Soldato:

– Mi ne scias.

La Kapadociano kaj la Nubiano (iras al la aliaj soldatoj).

La juna Siriano:

– Ĉu la princino ne estas tre pala? Neniam mi vidis ŝin tiel palan. Ĉu ŝi ne mienas kiel blanka rozo en arĝenta spegulo?

Paĝio:

– Ne rigardu ŝin. Tro multe vi ŝin rigardas.

Unua Soldato:

– Herodias plenigis la pokalon de l’reĝo.

Kapadociano:

– Ĉu tio estas la reĝino Herodias, kun la kaptuko ornamita per perloj kaj la blue pudritaj haroj?

Unua Soldato:

– Jes, tio estas la tetrarkino.

Dua Soldato:

– La tetrarko multe amas la vinon; tri specojn de vino li posedas: la unuan de l’insulo Samos, purpuran kiel la mantelo de la imperiestro.

Kapadociano:

– Mi neniam vidis la imperiestron.

Dua Soldato:

– La duan, de la urbo Sirus, kaj flavan kiel oro.

Kapadociano:

– Mi tre amas la oron.

Dua Soldato:

– La trian, de Sicilujo, ruĝan kiel sango.

Nubiano:

– La dioj de mia patrujo tre amas la sangon. Dufoje ĉiujare ni oferas al ili junulojn kaj virgulinojn: kvindek junulojn kaj cent virgulinojn. Kaj tamen ŝajnas, ke ni ne donas al ili sufiĉe, ĉar ili estas tre malmildaj al ni.

Kapadociano:

– En mia patrujo ne ekzistas plu dioj; la Romanoj forpelis ilin. Oni diras, ke ili forkuris en la montaron, sed tion mi ne kredas. Mi pasigis tri noktojn sur la montaro por ilin serĉi, tamen mi ne ilin trovis. Fine mi vokis ilin per iliaj nomoj, sed ili ne aperis. Sekve ili estas mortintaj.

Unua Soldato:

– La judoj preĝas al nur unu Dio, kiun povas neniu vidi.

Kapadociano:

– Tio estas al mi neklarigebla!

Unua Soldato:

– Ili nur kredas al nevideblaĵoj.

Kapadociano:

– Tre ridinde!

Voĉo de Johanano:

– Post mi venos aliulo, kiu estos pli potenca ol mi. Mi ne indas malligi liajn ŝurimenojn. Sub liaj paŝoj la dezertoj ekfloros kiel lilioj. La blindaj okuloj ekvidos la lumon kaj la oreloj de la kolomboj malfermiĝos; la novenaskito metos sian manon sur la kuŝejon de la drako, kaj kondukos la leonon per ĝiaj kolharoj.

Dua Soldato:

– Silentigu lin do; ĉiam li parolas tian malsaĝaĵon.

Unua Soldato:

– Ho ne. Li estas pia homo. Li estas ankaŭ milda. Ĉiutage li dankas, kiam mi portas al li la manĝajon.

Kapadociano:– Kiu do li estas.

Unua Soldato:

– Profeto.

Kapadociano:

– Kiel li nomiĝas?

Unua Soldato:

– Johanano.

Kapadociano:

– De kie li venis?

Unua Soldato:

– De la dezerto; tie li sin nutris per akridoj kaj sovaĝa mielo. Li havis veston el kamelharoj kaj sur la lumboj li portis ledan ĉirkaŭrimenon. Li mienas tre sovaĝa! Granda aro da homoj sekvis lin. Eĉ disciplojn li havas!

Kapadociano:

– Kion do li ĉiam parolas?

Unua Soldato:

– Ni ne scias tion. Kelkfoje li parolas pri aferoj, kiuj timigas nin; neeble tion kompreni.

Kapadociano:

– Ĉu oni povas vidi lin fojon?

Unua Soldato:

– Ne, la tetrarko ne permesas tion.

La juna Siriano:

– La princino kaŝas la vizaĝon post la ventumilon. Ŝiaj malgrandaj blankaj manoj similas al flugetadantaj kolomboj, kiuj flugas en sian kolombejon. Ili estas kiel blankaj papilioj, ĝuste kiel blankaj papilioj.

Paĝio:

– Ne okupu vin pri tio! Kiom vi ŝin rigardas! Vi ne ŝin rigardu.

– Io terura povus okazi.

Kapadociano (montrante la cisternon).

– Stranga malliberejo!

Dua Soldato:

– Malnova akvujo.

Kapadociano:

– Malnova cisterno. En ĝi devas esti malsaniga!

Dua Soldato:

– Ho ne! La frato de la tetrarko ekzemple, lia pli maljuna frato, la unua edzo de Herodias la tetrarkino, kuŝis dekdu jarojn en ĝi kaj ne mortis. Fine oni devis stringli [1] lin.

Kapadociano:

– Stringli? Kiu kuraĝis tion fari?

Dua Soldato: (montrante la ekzekutiston, grandeffan negron)

– Li kuraĝis, Naaman.

Kapadociano:

– Ĉu li ne ektimis?

Dua Soldato:

– Ne. La tetrarko estis sendinta al li sian ringon.

Kapadociano:

– Kiun ringon?

Dua Soldato:

– La mortringon. Tial li ne ektimis.

Kapadociano:

– Estas tamen io teruriga, stringli reĝon.

Unua Soldato:

– Kial do? Reĝoj same kiel aliaj homoj havas nur unu kolon!

Kapadociano:

– Ĝi tamen ŝajnas al mi teruriga.

La juna Siriano:

– La princino ekstaras! Ŝi forlasas la tablon. Ŝi mienas enuiĝa. – Ha! Si venas tien ĉi!! Jes, ŝi iras rekte al ni! Kiel pala ŝi estas! Tiel mi ankoraŭ neniam ŝin vidis.

Paĝio:

– Ne rigardu ŝin! Mi vin petegas, ne rigardu ŝin.

La juna Siriano:

– Kiel kolombo, kiu perdis la vojon – kiel narciso, kiu moviĝas en la vento – kiel floro el arĝento.

Salome (venas el la palaco).


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.