|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MIRINDA HISTORIO DE PETRO SCHLEMIHLAŭtoro: Adelberto De Chamisso |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
(ekster 2 kaj 17 devenantaj de la tradukinto)
[1] Pron. Julius (–́⏑⏑) Eduard (–́⏑⏑) Hicig (⏑́⏑): berlina verkisto, amiko kaj biografo de Chamisso.
[2] Pron. Ŝlemil (––́). Schlemihl, aŭ pli bone Schlemiel, estas hebrea nomo kaj signifas Teofilo aŭ Amata de Dio. En la popola lingvo de l’ judoj tio estas la nomo de mallertaj kaj malbonŝancaj homoj, kiuj sukcesas pri nenio en la mondo. Tia Schlemihl rompas sian fingron en la veŝta poŝo, li falas sur la dorson, rompas sian nazan oston, li ĉiam venas malĝustatempe. Schlemihl, kies nomo fariĝis proverba, estas persono, pri kiu la Talmudo rakontas jenan okazaĵon: Li havis interrilatojn kun la edzino de rabeno, lasas sin kapti ĉe tio kaj estas mortigata. La komento elmontras la malbonŝancon de tiu Schlemihl, kiu devas tiel alte elpagi, kion ĉiu alia faras sen puno. (Chamisso)
[3] kurtko (FGR), radiko enkondukita de la tradukinto: pola militista tuniko, F kurtke aŭ kurtka, G Kurtka.
[4] Barono de la Motte-Fouqué, pron. de (⏑) la (⏑) Mot-Fuke (⏑́––́): germana poeto, amiko de Chamisso, aŭtoro de Ondino (trad. Myslik).
[5] Pron. Kunersdorf (–́⏑⏑).
[6] Pron. Leopold (–́⏑⏑): germana formo de Leopoldo.
[7] Pron. Nenhaŭzen (⏑–́⏑).
[8] Pron. Gelertes Berlin (⏑–́⏑⏑–́): „Instruita Berlino“, gazeto eldonita de Hitzig.
[9] Pron. Krukŝenk (⏑́⏑): angla karikaturisto kaj kuprogravuristo.
[10] Pron. Hofman (⏑́–): romantika verkisto-komponisto; detala artikolo pri li troviĝas en la libro La Vendreda Klubo (Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig 1921).
[11] Pron. Burgŝtrase (⏑́–⏑): „Fortikkastela strato“.
[12] La dua eldono havis alaĵon de poemoj.
[13] Tiun poemon Chamisso antaŭmetis al la tria eldono.
[14] Pron. Jon (–) aŭ, angle, Ĝon (⏑).
[15] Pron. Fani (⏑́–), mallongiga formo de Franciskino.
[16] Pron. Dolend (⏑́⏑): anglo, kiu en 1757 konstrukciis la unuan lornon.
[17] Diversaj, troviĝantaj en la buŝo de ĉiu vartistino, valoraĵoj kaj talismanoj de niaj popolrakontoj. – La kreviga radiko malfermas ĉiun pordon kaj disbatas ĉiun seruron. La nigra pego (Picus martius) ĝin konas. Li konstruas sian neston en kavaj arboj, kaj oni devas ŝtopi la aperturon, post kiam la birdo elflugis. Li alportos la radikon, por malfermi sian neston; oni devas kapti lin, por ĝin havigi al si. – La rakontoj pri la mandragoro estas tre diferencaj. Estas tre malfacile, havigi ĝin al si; ĝi donas specialan kapablon, akiri trezorojn. – Naskemaj moneroj estas kupraj moneroj, kiuj ĉiufoje, kiam oni turnas ilin, demetas ormoneron. – Rabtalero estas talero, kiu ĉiam revenas al sia mastro kunportante la monerojn survoje tuŝitajn. – La telertuko estas tablotuko, kiu kovras sin per ĉiuj manĝaĵoj dezirataj. – La pendigila gnomo estas enbotela diablo faranta, kion oni volas, kaj donanta, kion oni postulas. Oni aĉetas lin por mono, sed oni povas siavice vendi ĝin nur por prezo malpli granda, ol oni mem donis. Lia rajto estas, kiel propraĵon kunpreni la lastan posedanton, kiu jam ne povas liberigi sin de li, ĉar la prezo fariĝis tro malalta. (Chamisso)
[18] La Magia Ringo (Der Zauberring): verko de Fouqué (v. 4).
[19] Pron. Bendel (⏑́⏑): la nomo de la servosoldato de Chamisso.
[20] Faf(f)ner (⏑́⏑): laŭ la norda mitologio drako gardanta trezoron de oro.
[21] Pron. Reskel (⏑́⏑): angla vorto signifanta „fripono“.
[22] Pron. Mina (–́⏑): mallongiga formo de Vilhelmino.
[23] Latina, pron. Justo (⏑́–) judikio (–⏑́⏑–) Dei (⏑́–) judikatus (–⏑–́⏑) sum (⏑); ... kondemnatus (⏑⏑–́⏑) sum: Per la justa juĝo de Dio mi estas juĝita, per la justa juĝo de Dio mi estas kondamnita.
[24] sepmejlobotoj: botoj, kiuj ĉe ĉiu paŝo antaŭenportas sian posedanton sep mejlojn.
[25] Latina, pron. Ŝlemilium (––́⏑⏑): „Schlemihl-ejo“.
[26] Latina, pron. Tikius (–́⏑⏑), De (–) rebus (–́⏑) gestis (⏑́–) Polikili (⏑⏑⏑́–): Pri la elfaroj de Knabo-Fingro. Celita estas Tieck, Leben und Taten des kleinen Thomas, genannt Däumchen (Vivo kaj agoj de la malgranda Tomo, nomata Dikfingreto).
[27] Valorajn servojn ĉe la revizio de ĉi tiu esperanta tradukaĵo faris la bonega franca de Auguste Dietrich (Parizo 1888).
[28] Pron. Ŝamiso (⏑⏑́–).
[29] Ĝi pritraktas la saman temon kiel la jam (trifoje) esperantigita samnoma proza rakonto de Prosper Mérimée.
[30] Vidu la noton 4 en la fino de la libro.
[31] Tia bildo troviĝis en la unuaj eldonoj de Schlemihl.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.