La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


LA MIRINDA HISTORIO DE PETRO SCHLEMIHL

Aŭtoro: Adelberto De Chamisso

©2026 Geo

La Enhavo

Antaŭparolo.

Antaŭ 100 jaroj, en 1822, aperis la unua tradukaĵo de Peter Schlemihl; franca, ĉe Ladvokat en Parizo. Ĝi estis farita de la frato de Chamisso, kontrolita de li mem kaj – ŝanĝita (laŭ komisio) de la eldonisto: por doni al ĝi francecan eksteraĵon[27].

Cent jaroj el Chamisso faris klasikulon; donis al li la rajton, sen la perado de koncesiema adaptisto paroli al la Tutmondo. Plenumiĝu do pri la libro Schlemihl la sorto de Schlemihl, ĝia heroo: La sepmejlobotoj Esperanto ĝin portu trans etnografiajn kaj geografiajn baraĵojn.

Ekiru vian vojon, rakonto pri la viro, kiu perdis sian ombron; – sian patrujon, kiel oni legis. Ĉie, kien ĉi-foje vi venos, vi renkontos homojn, al kiuj okazis same kiel al via dunacia elpensinto. Homojn, kiujn oni kulpigis pri simileco kun Schlemihl, pri nehavo de ombro-patrujo, sole ĉar ilia ombro vere havas la kvalitojn de ombro: ĉar ĝi ne malebligas la interproksimiĝon de la ombrohavantoj, povante sen difektiĝo kunfandiĝi kun aliaj ombroj al pli granda unuaĵo. Egale la esperantistoj kaj Chamisso spertis pri la neantoj de sia ombro:

„Se mi ĝin montris, ili pro intenc’ Ne vidis, rido ilin eksufokis. Sed oni portas tion malgraŭ vol’; Se nur senkulpo restas por konsol’.“

1916 (jaro de l’ tradukado) kaj 1922 (jaro de l’ revizio kaj apero). Eugen Wüster.

VIVO KAJ VERKADO DE CHAMISSO.

Adelberto de Chamisso[28] naskiĝis la 30. I. 1781 en Ĉampanio. Naŭjara li elmigris kun siaj gepatroj al Pruslando. Tie li komencis en 1798 la soldatan karieron enirante infanterian regimenton; li restis ankaŭ, kiam liaj gepatroj reiris Franclanden. La indigno pri la kapitulaco de Hameln instigis lin, forlasi la militistan profesion. Pasiginte kelke da tempo en sia naskolando, li ekdediĉis sin en 1812 al universitataj studoj kaj pli poste ĝoje akceptis la inviton al partopreno en mondvojaĝo kun filo de la komedia verkisto Kotzebue; li esperis, trovi per ĝi liberigon de la interna malharmonio, kiun kaŭzis en li la bataloj pro libereco. En 1818 li edziĝis kaj ricevis ŝtatan oficon en scienca fako. Tri jarojn, post kiam li estis eknomata membro de la Akademio de l’ Sciencoj, li mortis la 21. VIII. 1838, viktimo de speciale forta atako de kronika bronkito.

Liaj unuaj literaturaĵoj estis poemoj. Sekvis Petro Schlemihl, kiu estas tradukita en preskaŭ ĉiujn lingvojn de kulturo; la jaro de ĝia estiĝo estas 1813, kaj spegulas sin en ĝi la tiamaj malkvieto kaj senceleco de la aŭtoro mem. Kune kun Gaudy la poeto germanecigis la Chansons (Kantaĵojn) de Béranger kaj redaktis dum kelke da tempo la Musenalmenach (Almanakon de l’ muzoj). Kvankam laŭ naskiĝo Chamisso ja estis franco, li sukcesis la unua, doni al la tercetoj pure germanan karakteron; ekz. en siaj poemoj Retraite (Vespersignalo), Matteo Falcone, der Korse (..., la korsikano)[29] kaj, speciale citinda, Salas y Gomez. Krom la lingvistikaĵo Über die Hawaische Sprache (Pri la havaja lingvo) Chamisso postlasis ankoraŭ aliajn sciencajn verkojn, precipe naturhistoriajn: De animalibus quibusdam e classe vermium Linnaei etc. (Pri iaj bestoj el la klaso de l’ vermoj laŭ Linné k. s.), Übersicht der in Norddeutschland vorkommenden nützlichsten und schädlichsten Gewächse (Epitomo de la plej utilaj kaj de la plej malutilaj kreskaĵoj troviĝantaj en Nord-Germanio), Bemerkungen und Ansichten auf einer Entdeckungsreise unter Kotzebue (Rimarkoj kaj opinioj dum eltrova vojaĝo direktita de Kotzebue) kaj Beschreibung einer Reise um die Welt (Priskribo de vojaĝo ĉirkaŭ la mondo).

AL ADELBERTO DE CHAMISSO.

Se franc’ germanon nun renkontas Kaj noble ardas ĉies kor’, Tuj kaptas ili kun fervor’ La glavon, kaj batal’ ekfontas. Pli alta kampo de batal’ Kunigas nin, en flam’ pli hela. Ho glor’ al vi, amik’ fidela, Kaj al la liga ideal’!

1813. Fouqué[30].

ADELBERTO DE CHAMISSO AL JULIUS EDUARD HITZIG[1].

Vi forgesas neniun, vi do supozeble ankoraŭ memoras iun Petro Schlemihl[2], kiun vi en pasintaj jaroj kelkfoje vidis ĉe mi; li estis longagamba homo, kiun oni opiniis mallerta, ĉar liaj movoj estis ĝenitaj, kaj kiu pro sia inerto estis konsiderata kiel maldiligenta. Mi amis lin. Vi ne povas esti forgesinta, kiel li foje en nia junula tempo pasis al ni tra la sonetoj; mi kunprenis lin al unu el la poeziaj tekunvenoj, kie li ekdormis ankoraŭ dum la skribado, ne ĝisatendante la legon. Nun mi ankaŭ memoras ŝercon, kiun vi faris pri li. Nome vi jam, Dio scias kie kaj kiam, vidis lin en malnova nigra kurtko[3], kiun, estas vere, li tiutempe ankoraŭ ĉiam surhavis, kaj vi diris: „Tiu homo devus esti nomata feliĉa, se lia animo estus nur duone tiom senmorta kiel lia kurtko“. – Tiel malalte vi ĉiuj taksis lin. Koncerne min, mi amis lin. – De tiu Schlemihl, kiun antaŭ multe da jaroj mi perdis el la vido, devenas la kajero, kiun mi volas konigi al vi. Nur al vi, Eduard, al mia plej proksima, plej intima amiko, al mia pli bona mio, de kiu mi povas kaŝi nenian sekreton, mi ĝin konigas; nur al vi kaj, memkompreneble, al nia Fouqué[4], same kiel vi radikanta en mia animo; sed en li mi ĝin konigas nur al la amiko, ne al la poeto. Vi ambaŭ komprenos, kiel malagrable estus al mi, se eble la konfeso, kiun honesta viro konfidante miajn amikecon kaj lojalon faris sur mia brusto, en verko de poeto estus fiksata al la pilorio; aŭ se nur iel ajn estus profane traktata, kvazaŭ malbona ŝerco, afero, kiu ne estas tio kaj ne devas esti. Mi mem, estas vere, devas konfesi mian bedaŭron, ke tiu historio, kiu nur fariĝis stultnaiva sub la plumo de la brava viro, ne povas esti prezentata de pli lerta fremda mano en sia tuta komikeco. Kion Jean Paul estus farinta el ĝi! – Cetere, kara amiko, eble en ĝi multaj estas cititaj, kiuj ankoraŭ vivas; ankaŭ tio devas esti atentata.

Ankoraŭ vorton pri la maniero, kiel mi ricevis tiujn foliojn. Hieraŭ matene ĉe mia vekiĝo oni transdonis ilin al mi. Stranga viro, kiu portis longan grizan barbon kaj surhavis tute eluzitan nigran kurtkon, kun botanika skatolo super tiu kaj, ĉe la malseka, pluva vetero, kun pantofloj sur siaj botoj, estis demandinta pri mi kaj lasinta por mi tion; li estis pretendinta veni el Berlino.

Kunersdorf[5], la 27an de septembro 1813a. Adelbert von Chamisso.

P.S. Mi almetas por vi desegnaĵon de la okulfrapa figuro, faritan de la lerta Leopold[6], kiu ĝuste staris ĉe sia fenestro. Kiam li vidis, kiom grava estas por mi tiu skizo, li volonte donacis ĝin al mi[31].

FOUQUÉ AL LA SAMA.

Estas taskigite al ni, kara Eduard, konservi la historion de la kompatinda Schlemihl; konservi tiel, ke ĝi estu ŝirmita de la okuloj, kiuj ne devas enrigardi en ĝin. Jen malfacila tasko. Da tiaj okuloj ekzistas sufiĉe multe, kaj kiu mortemulo povas determini la sortojn de manuskripto; de aĵo preskaŭ pli gardenda ol eldirita vorto. Jen do mi agas kiel iu kaptita de kapturno, kiu en sia timo preferas tuj salti en la abismon: mi presigas la tutaĵon.

Kaj tamen, Eduard, ekzistas pli seriozaj kaj pli bonaj motivoj por mia konduto. Se mi ne plene eraras, en nia kara Germanio batas multe da koroj kapablaj kaj ankaŭ indaj kompreni la kompatindan Schlemihl, kaj trans la vizaĝon de ne malmultaj veraj samlandanoj pasos rideto de kortuŝo ĉe la maldolĉa ŝerco, kiun aranĝas la vivo pri li, kaj ĉe la senmalica, kiun li aranĝas pri si mem. Kaj vi, mia Eduard, kiam vi rigardos tiun funde sinceran libron kaj ĉe tio pensos, ke multe da nekonataj korparencoj kun ni ekamos ĝin, eble ankaŭ sentos guton de balzamo falanta en la ardan vundon, kiun al vi kaj al ĉiuj vin amantaj faris la morto.

Kaj fine: ekzistas – mi konvinkiĝis pri tio per multaj spertoj – ekzistas por la presitaj libroj genio, kiu metas ilin en la ĝustajn manojn kaj, se ne ĉiam, tamen tre ofte detenas de ili la malĝustajn. Ĉiukaze li havas nevideblan pendseruron antaŭ ĉiu vera verko de spirito kaj koro kaj scias kun tute neerarigebla lerto ŝlosi kaj malŝlosi ĝin.

Al tiu genio, mia tre kara Schlemihl, mi konfidas vian rideton kaj viajn larmojn. Kaj nun, gardu vin Dio!

Nennhausen[7], fino de majo 1814a. Fouqué.

HITZIG AL FOUQUÉ.

Jen do la rezultaĵoj de via ekstrema decido, presigi la Schlemihl-historion, kiun ni devis konservi kiel sekreton konfiditan nur la ni: ne sole francoj kaj angloj, holandanoj kaj hispanoj tradukis ĝin kaj amerikanoj depresis ĝin de la angloj, kiel mi detale sciigis en mia „Gelehrtes Berlin[8]; sed ankaŭ por nia kara Germanio estas aranĝata nova eldono kun la desegnaĵoj de la angla, kiujn faris la fama Cruikshank[9] laŭ la vivo, per kio la afero nedubeble ankoraŭ multe pli diskonatiĝos. Se mi ne konsiderus vin sufiĉe punita pro via propraŭtoritata procedo (ĉar al mi vi ja en 1814 tute nenion diris pri la eldonado de la manuskripto) per tio, ke nia Chamisso ĉe sia velirado ĉirkaŭ la mondo, en la jaroj 1815a ĝis 1818a, certe en Ĉilo kaj Kamĉatko kaj eble eĉ ĉe sia amiko, la nun mortinta Tameiamaia sur O-Wahu plendis pri ĝi, – tiam mi ankoraŭ nun postulus de vi publike pravigon.

Sed, se mi eĉ volus, – kio okazis, ne estas malfarebla kaj via atendo estis prava: multaj, multaj geamikoj kun ni ekŝatis la libreton en la lastaj dek tri sortoplenaj jaroj, antaŭ kiuj ĝi eniris la mondon. Neniam mi forgesos la horon, en kiu mi legis ĝin unuafoje al Hoffmann[10]. Ekster si pro plezuro kaj atentostreĉo, li estis alforĝita al miaj lipoj, ĝis kiam mi finis; li estis malpaciencega, koniĝi la poeton persone, kaj, ĝenerale tiom malinklina al ĉia imito, li tamen ne kontraŭstaris al la tento, krei sufiĉe nesukcesan varianton de la ideo de l’ perdita ombro en la perdita spegula bildo de Erasmo Spikher (en sia rakonto La aventuroj de la silvestra nokto). Eĉ inter la infanojn nia mirinda historio sukcesis trabati al si vojon; foje, en hela vintra vespero, mi iris kun ĝia rakontinto sur la Burgstraße[11], kiam knabo okupiĝanta sur la glitkurejo ridis pri li; li kaptis la knabon kaj metis lin sub sian ursan mantelon, kiun vi bone konas. La knabo silentis kaj ne movis sin; sed kiam li estis remetita teren kaj jam sufiĉe malproksime de ni – irintaj pluen, kvazaŭ nenio okazis –, tiam li lautvoĉe postkriis al sia rabinto: „Gardu vin, Petro Schlemihl!“

Tiel, mi pensas, la brava homo ankaŭ en sia nova, delikata vesto ĝojigos multajn, kiuj ne vidis lin en la simpla kurtko de 1814. Por tiu kaj tiu krome ankoraŭ estos surprize, en la diplomita prusa oficiro, la botanikisto kaj mondvojaĝisto, ankaŭ historiografo de la fama Petro Schlemihl, plie koniĝi lirikiston, kiu, ĉu eksonigante malajajn ĉu litovajn melodiojn, ĉie elmontras, ke lia poezia koro estas ĝuste lokita[12].

Tial kara Fouqué, en la fino tamen ankoraŭ sinceran dankon pro la aperigo de la unua eldono; kaj akceptu kun niaj amikoj mian bondeziron por ĉi tiu dua.

Berlino, en januaro 1827a. Eduard Hitzig.

AL MIA MALNOVA AMIKO PETRO SCHLEMIHL[13].

Post longe jen skribaĵo via venas
Sub mian manon ree, kaj – ho mir’! –
Pri nia amikeco pens’ min prenas
Dum la unua en la mondo ir’.

Malĝusta honto min jam ne retenas,
Maljuniĝinta kaj grizhara vir’:
Mi kiel iam nomos vin amiko,
Konfesos tia min al la publiko.

Amiko kompatinda, ne suferis
Mi tiom de l’ Ruzulo, kiom vi.
Al kio mi celadis kaj esperis,
Ja preskaŭ ĉio restis iluzi’;
Sed ke la ombro min al li liveris,
Ne gloros la grizulo sin pri mi.

La ombro kunnaskita al mi restis,
Kaj ĝi neniam ajn perdita estis.
Sed min, de infanpura konscienc’,
Anstataŭ vian mankon ili mokis. –
Ĉu inter ni ne estas diferenc’? –

Schlemihl, la ombro? oni min postvokis;
Se mi ĝin montris, ili pro intenc’
Ne vidis, rido ilin eksufokis.
Sed oni portas tion, malgraŭ vol’;
Se nur senkulpo restas por konsol’.

„Kaj kio do la ombro estas vere?“
Mi nun demandas, kiel oni min,
Ke ĝin taksadas tiel malmodere
De l’ mondo senkompata la rutin’?

Deknaŭmiltaga vivospert’ surtere
Forprenas tian juĝon en la fin’;
Ĉar ni la ombron estantaĵo fidas,
Ĝis ni estaĵojn ombriĝantaj vidas.

Konsentas tion ni per manoprem’,
Schlemihl, senŝanĝe ni antaŭeniros;
Ankoraŭ pli donitaj al ni mem,
Nenies ajn favoron ni aspiros.

Ni proksimiĝas jam al la ekstrem’:
Ĉu ridon, ĉu riproĉon ni akiros,
Post la ventego ni en la haveno
Dormados tamen sane kaj sen ĝeno.

Berlino, aŭguston 1834an.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.