|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MIRINDA HISTORIO DE PETRO SCHLEMIHLAŭtoro: Adelberto De Chamisso |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Kiam foje, kun haltigitaj botoj, mi kolektis likenojn kaj algojn sur la bordoj de Nordlando, subite blanka urso el post roko venis renkonten al mi. Mi volis, forĵetinte la pantoflojn, surpaŝi insulon kontraŭflanke lokitan, al kiu nuda roko, intere elstaranta el la ondoj, ebligis la transiron. La unu piedon mi firme metis sur la rokon, sed sur la alia flanko mi falegis en la maron: la alia pantoflo nerimarkite restis sur la piedo.
La granda malvarmo kaptis min; mi havis penon savi mian vivon de tiu danĝero. Tuj kiam mi ree havis teron sub mi, mi kuris kiel eble plej rapide al la Libia dezerto, por tie sekigi min en la sunbrilo. Sed kiam mi estis elmetita al ĝi, ĝi tiel brule trafis sur mian kapon, ke mi tre malsana denove ŝanceliris norden. Mi klopodis havigi al mi per forta moviĝado faciligon kaj kuris per nefirmaj, rapidaj paŝoj de okcidente al oriente kaj de oriente al okcidente. Jen mi troviĝis en la tago, jen en la nokto, jen en la somero kaj jen en vintra malvarmo.
Mi ne scias, kiel longe mi tiel ŝanceliradis sur la tero. Brula febro ardis tra miaj vejnoj; kun granda angoro mi sentis, ke mi perdas la konscion. Malfeliĉe ankoraŭ okazis, ke mi dum tiu nesingarda kurado surpaŝis ies piedojn. Mi eble kaŭzis al li doloron; mi ricevis fortan puŝon kaj ekfalis. –
Kiam mi rekonsciiĝis, mi trankvile kuŝis en bona lito, kiu staris inter multe da aliaj litoj en vasta kaj bela ĉambrego. Iu sidis ĉe la kapoparto de mia lito; homoj iris tra la ĉambrego de unu lito al la alia. Ili venis antaŭ la mian kaj interparolis pri mi. Sed ili nomis min „numero dekdu“. Kaj tamen sur la muro ja nigra marmora tabulo tute certe montris en grandaj oraj literoj mian ĝuste skribitan nomon
PETRO SCHLEMIHL.
Tio ne estis iluzio, mi povis klare legi la nomon. Sub ĝi troviĝis ankoraŭ du vicoj da literoj sur la tabulo; sed mi estis tro malforta, por deĉifri ilin. Mi refermis la okulojn. –
Mi aŭdis laŭte kaj kompreneble legi ion, en kio estis parolo pri Petro Schlemihl; sed mi ne povis koncepti la sencon. Mi vidis afablan viron kaj tre belan virinon nigre vestitan aperantaj antaŭ mia lito. Ili ne ŝajnis fremdaj al mi, sed mi ne povis rekoni ilin.
Pasis kelke da tempo, kaj mi refortiĝis. Mi estis nomata „numero dekdu“, kaj „numero dekdu“ pro sia longa barbo estis konsiderata kiel judo; sed pro tio li ne estis malpli zorge flegata. Ke li ne havas ombron, oni ŝajne ne estis rimarkinta. Miaj botoj, oni certigis min, kun ĉio, kion oni trovis sur mi ĉe mia akcepto en la domon, estis bone kaj sekure konservitaj, por esti redonataj al mi post mia resaniĝo. La loko, en kiu mi kuŝis malsana, havis la nomon SCHLEMIHLIUM[25]. Kio ĉiutage estis legata pri Petro Schlemihl, estis admono, preĝi por li, la bonfara fondinto de tiu establaĵo. La afabla viro, kiun mi estis vidinta ĉe mia lito, estis Bendel; la bela virino estis Mina.
Mi, ne rekonite, saniĝis en la Schlemihlium kaj eksciis ankoraŭ pli multe: Mi estis en la patrourbo de Bendel. Tie li estis fondinta sub mia nomo, per la restaĵo de mia oro, kiu ne alportis alian benon, tiun hospicon, kie malfeliĉuloj benis min; kaj li mem ĝin direktis. Mina estis vidvino; malsukcesa kriminala proceso estis kostinta al sinjoro Rascal la vivon kaj al ŝi mem la plejparton de ŝia posedaĵo. Ŝiaj gepatroj ne plu ekzistis. Ŝi vivis ĉi tie kiel diotima vidvino kaj plenumis farojn de kompatemo.
Foje ŝi interparolis ĉe la lito de „numero dekdu“ kun sinjoro Bendel. „Kial, nobla sinjorino“, li demandis, „vi volas tiel ofte elmeti vin al la danĝera aero ĉi tie reganta? Ĉu do la sorto estus tiel malmilda kontraŭ vi, ke vi dezirus morti?“ – „Ne, sinjoro Bendel, de kiam mi finsonĝis mian longan sonĝon kaj vekiĝis de mia interna dormo, mi bone fartas; de tiam mi ne plu deziras, nek timas la morton. De tiam mi serene pensas pri la pasinta kaj la estonta tempoj. Ĉu ne ankaŭ vi sentas silentan internan feliĉon, nun servante al via sinjoro kaj amiko en maniero tiel dioplaĉa?“ – „Jes, nobla sinjorino, dankon al Dio! Mirinde ja okazis al ni. Multe da ĝojo kaj da maldolĉa aflikto ni senkonsidere sorbis el la plena kaliko. Nun ĝi estas malplena; nun oni povus opinii, ke ĉio ĉi estis nur provo kaj ke nun necesas, saĝigite atendi la veran teatraĵon. Sed malsama estas la vera teatraĵo, kaj oni ne deziras la revenon de la unua iluzio; kaj tamen oni entute ĝojas, ke oni ĝin vivis, kia ĝi estis. Kaj mi ankaŭ akiris la fidon, ke nia malnova amiko nun trovas sin pli bone ol tiam.“ – „Ankaŭ mi tion pensas“, la bela vidvino respondis, kaj ili preteriris min.
Tiu interparolo estis profunde impresinta min; sed mi ŝanceliĝis, ĉu rekonigi min aŭ ĉu nerekonite foriri. – Mi decidiĝis. Mi donigis al mi paperon kaj krajonon kaj skribis la vortojn:
„Ankaŭ via malnova amiko nun trovas sin pli bone ol tiam; kaj, se li elpagas sian kulpon, ĝi estas elpago repaciga.“
Post tio mi diris, ke mi volus vesti min, ĉar mi sentas min pli forta. Oni alportis la ŝlosilon de la malgranda ŝranko, kiu staris apud mia lito. Enestis ĉio, kio apartenis al mi. Mi surmetis miajn vestojn, pendigis super mia nigra kurtko la botanikan skatolon, en kiu mi ĝojante retrovis miajn likenojn de l’ nordo, kaj surpiedigis la botojn. Poste mi metis la skribitan papereton sur mian liton, kaj tuj, kiam malfermiĝis la pordo, mi jam estis malproksime, sur la vojo al Tebio.
Kiam mi sekvis laŭlonge de la siria bordo la vojon, sur kiu mi foriris la lastan fojon de hejme, mi vidis mian kompatindan Figaron veni renkonten al mi. La bonega pudelo ŝajne volis sekvi laŭ la postsignoj sian mastron, kiun kredeble li longe atendis hejme. Mi haltis kaj kriis al li. Bojante li alsaltis al mi kun mil kortuŝaj elmontroj de sia naiva, senbrida ĝojo. Mi prenis lin sub la brakon, ĉar kompreneble li ne povis sekvi min, kaj reportis lin kun mi hejmen.
Tie mi trovis ĉion en la sama ordo, kaj laŭ la mezuro, kiel mi rericevis fortojn, mi iom post iom revenis al miaj antaŭaj okupoj kaj al mia malnova vivmaniero. Sole mi evitis dum tuta jaro la polusan malvarmon, kiun mia korpo tute ne povis elporti. –
Kaj tiel, mia kara Chamisso, mi vivas ankoraŭ hodiaŭ. Miaj botoj ne eluziĝas, kion komence igis timi min la tre sciencoplena verko de la fama Tieckius: De rebus gestis Pollicilli[26]. Ili perdas neniom de sia povo. Sole mia forto konsumiĝas. Sed mi havas la konsolon, ke mi uzis ĝin, ne senfrukte, por sekvi nevarian celon. Ĝis kie atingis miaj botoj, mi pli funde, ol antaŭ mi iu ajn homo, koniĝis la teron, ĝian formon, ĝiajn altaĵojn, ĝian temperaturon, ĝian ŝanĝiĝantan atmosferon, la fenomenojn de ĝia magneta forto kaj la vivon sur ĝi, precipe en la plantaro. La faktojn mi elmontris, kun kiel eble plej granda precizo kaj laŭ klara ordo, en pluraj verkoj; miajn konkludojn kaj opiniojn mi skize notis en kelke da traktaĵoj. Mi fiksis la geografion de la interno de Afriko kaj de la arktaj landoj, de la interno de Azio kaj de ĝiaj orientaj marbordoj. Mia Historio de la plantoj de ambaŭ mondoj reprezentas grandan fragmenton de la universala plantaro de l’ tero kaj eron de mia sistemo de l’ naturo. Mi opinias, ke en ĝi mi ne nur pliigis la nombron de la konataj specoj per almenaŭ pli ol triono, sed ke mi ankaŭ alportis kontribuaĵon por la natura sistemo kaj por la geografio de l’ plantoj. Mi nun diligente laboras pri mia bestaro. Mi zorgos, ke antaŭ mia morto miaj manuskriptoj estu deponataj ĉe la berlina universitato.
Kaj vin, mia kara Chamisso, mi elektis kiel konservonton de mia mirinda historio, por ke ĝi eble post mia foriro de la tero povu servi al iuj el ĝiaj loĝantoj kiel utila instruo. Kaj vi, amiko mia, se vi volas vivi inter la homoj, lernu unue respekti la ombron, kaj poste la oron. Se vi volas vivi nur por vi kaj por la pli bona parto en vi, tiam vi ne bezonas konsilon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.