|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MIRINDA HISTORIO DE PETRO SCHLEMIHLAŭtoro: Adelberto De Chamisso |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Post feliĉa, sed por mi tre peniga marveturo ni fine atingis la havenon. Tuj kiam mi albordiĝis kun la boato, mi ŝarĝis min mem per mia malgranda havaĵo, kaj, puŝpremante min tra la svarmanta homamaso, mi eniris en la unuan modestan domon, antaŭ kiu mi vidis pendanta ŝildon. Mi petis ĉambron; la botservisto ekzamenis min per rigardo kaj kondukis min en mansardon. Mi igis doni al mi freŝan akvon kaj precize priskribi, kie mi trovos sinjoron Tomo John[14]. – „Antaŭ la Norda pordego, la unua vilao dekstre; granda, nova domo el ruĝa kaj blanka marmoro kun multe da kolonoj.“ – Bone. – Estis ankoraŭ frue; mi tuj malligis mian paketon, elprenis mian nove transturnitan nigran frakon, orde vestis min, per miaj plej bonaj vestoj, enpoŝigis la rekomendan skribaĵon kaj tuj ekiris al la viro, kiu devis helpi min en la realigo de miaj modestaj esperoj.
Suprenirinte la longan Nordan straton kaj atinginte la pordegon, mi baldaŭ vidis la kolonojn brilantaj tra la verdaĵo. – „Do ĉi tie“, mi pensis. Mi forviŝis per mia naztuko la polvon de sur miaj piedoj, ĝustigis mian kravaton, kaj, rekomendante min al Dio, mi ektiris la sonorileton. La pordo salte malfermiĝis. En la vestiblo mi estis submetata al pridemandado; sed la pordisto anoncigis min, kaj mi havis la honoron, esti vokata en la parkon, kie sinjoro John promenis kun malgranda societo. Mi tuj rekonis la viron per la brilo de lia vastkorpa memkontento. Li akceptis min tre bone – kiel riĉulo neniohavanton; li eĉ turnis sin al mi, tamen ne deturnante sin de la cetera societo, kaj prenis la prezentatan leteron el mia mano. „Jen! de mia frato; mi longe ne aŭdis pri li. Li ja estas sana?“ – „Tie“, li daŭrigis, adresante sin al la societo kaj ne atendante mian respondon, dum li per la letero montris iun monteton, „tie mi farigos la novan konstruaĵon“. Li disrompis la sigelon, ne interrompante la konversacion, kiu turniĝis al la temo riĉeco. „Kiu ne estas posedanto de almenaŭ unu miliono“, li intermetis, „tiu estas, oni pardonu al mi la vorton, mizerulo!“ „Ho, kiom vere!“ mi plensente ekkriis. Tio kredeble plaĉis al li; li alridetis min, dirante: „Restu ĉi tie, juna amiko; poste mi eble havos tempon por diri al vi, kion mi pensas pri tio.“ Li montris la leteron, kiun li poste enpoŝigis, kaj ree turnis sin al la societo. – Li prezentis al juna sinjorino sian brakon, aliaj sinjoroj sin turnis al aliaj belulinoj, ĉio aranĝiĝis, kaj oni direktis sin al la monteto ĉirkaŭflorata de rozoj.
Mi ŝoviĝis post ili, neniun ĝenante, ĉar neniu ajn okupis sin pri mi. La societo estis tre gaja, oni petolis kaj ŝercis, oni iafoje pri facilanimaĵoj parolis gravige, kelkfoje pri gravaĵoj facilanime, kaj agrable la sprito ekzerciĝis precipe pri forestantaj amikoj kaj iliaj aferoj. Mi estis tro fremda, por multe kompreni el ĉio ĉi, tro afliktita kaj meditema, por turni mian penson al tiaj enigmoj.
Ni estis atingintaj la rozoboskon. La bela Fanny[15], ŝajne la reĝino de l’ tago, obstinis mem derompi florantan branĉon; ŝi vundetis sin per dorno, kaj, kvazaŭ el malhelaj rozoj, purpuro fluis sur ŝian delikatan manon. Tiu okazaĵo movigis la tutan societon. Oni serĉis anglan tafton. Silenta, maldika, sengrasa, longeta, nejuna viro, kiu apude kune iris kaj kiun mi ankoraŭ ne rimarkis, tuj metis la manon en la tute aliĝantan al la korpo baskan poŝon de sia antikva frako el griza tafto, eligis malgrandan biletujon, malfermis ĝin, kaj, respekte riverencante, li prezentis al la sinjorino la deziritaĵon. Ŝi akceptis ĝin ne atentante la doninton kaj ne dankante; la vundo estis pansata, kaj oni daŭrigis supreniri sur la monteton, de kies dorso oni volis ĝui la vastan perspektivon trans la verdan labirinton de l’ parko al la senmezura oceano.
La vidaĵo vere estis granda kaj belega. Luma punkto aperis ĉe la horizonto inter la malhela maro kaj la bluo de la ĉielo. „Lornon!“ kriis John, kaj jam antaŭ kiam ekmoviĝis la servistaro aperanta pro la voko, la griza viro estis, kun modesta sinklino, metinta la manon en la poŝon de sia jako, eltirinta el ĝi belan Dollond[16]-lornon kaj ĝin prezentinta al sinjoro John. Tiu, tuj metante ĝin al la okulo, sciigis la societon, ke ĝi estas la ŝipo hieraŭ ekveturinta, kiun malfavoraj ventoj retenas en la vido de l’ haveno. La teleskopo iris de mano al mano kaj ne plu revenis en tiun de sia posedanto. Mi mem rigardis mirante tiun viron kaj ne sciis, kiamaniere la granda instrumento eliĝis el la malvastega poŝo; sed tio ŝajne frapis neniun, kaj oni ne pli okupis sin pri la grizulo ol pri mi mem.
Refreŝigaĵoj estis prezentataj, la plej maloftaj fruktoj de ĉiuj terzonoj en plej valoraj ujoj. Sinjoro John kun facila konveneco gastigi, kaj tiam li por la dua fojo alparolis min: „Manĝu; tion vi ne havis surmare.“ Mi klinis min, sed li ne vidis tion, li jam parolis kun iu alia.
Oni volonte estus ekkampinta sur la herbokovraĵo ĉe la deklivo de l’ monteto, kontraŭe de la etendita pejzaĝo, se oni ne estus timinta la malsekon de la tero. „Estus paradize“, iu societano diris, „se oni havus turkajn tapiŝojn, por ilin sterni ĉie tie.“ La deziro apenaŭ estis eldirita, kiam la viro en la griza vesto jam havis la manon en la poŝo kaj kun modesta, eĉ humila mieno penis eltiri el ĝi luksan, per oro trateksitan turkan tapiŝon. Servistoj akceptis ĝin, kvazaŭ devus esti tiel, kaj malfaldis ĝin sur la loko dezirita. La societo sen pluaĵoj sidiĝis sur ĝi. Mi mem ree frapite rigardis tiun viron, lian poŝon, la tapiŝon, kiu havis longon de dudek paŝoj kaj larĝon de dek, kaj frotis miajn okulojn, ne sciante, kion pensi pri tio; precipe, ĉar neniu ion trovis stranga en ĝi.
Mi estus dezirinta informi min pri tiu viro, demandi, kiu li estas; sed mi ne sciis, al kiu min turni, ĉar preskaŭ mi timis la servantajn sinjorojn ankoraŭ pli ol la sinjorojn servatajn. Fine mi kuraĝiĝis kaj aliris junan viron, kiu ŝajnis al mi malpli grava ol la aliaj kaj kiu kelkfoje staris sola. Mi mallaŭte petis lin, diri al mi, kiu estas tiu komplezema viro en la griza vesto. – „Tiu, kiu aspektas kiel restopeco de fadeno, forkurinta el kudrilo de tajloro?“ – „Jes, kiu staras sola.“ – „Tiun mi ne konas“, li respondis al mi, kaj, ŝajne por eviti pli longan interparolon kun mi, li forturnis sin kaj parolis kun iu alia pri indiferentaj aferoj.
La suno nun komencis brili pli forte kaj ekĝenis la sinjorinojn; la bela Fanny malceremonie direktis al la grizulo, kiun, laŭ mia scio, neniu ankoraŭ alparolis, la senkonsideran demandon: ĉu li eble ne havas kun si ankaŭ tendon? Li respondis ĝin per tiel profunda riverenco, kvazaŭ estas farata al li ne meritita honoro; kaj jam li havis la manon en la poŝo, el kiu mi vidis eliĝantaj ŝtofojn, stangojn, ŝnuretojn, feraĵon, mallonge: ĉion, kio apartenas al plej luksa ekskursotendo. La junaj sinjoroj helpis etendi ĝin, kaj ĝi superpendis la tutan amplekson de la tapiŝo, – kaj neniu trovis ion eksterorda en tio.
Mi jam de longe sentis hororeton, eĉ ian teruron; imagu plie mian animstaton, kiam, ĉe la deziro ĉi-poste eldirita, mi lin vidis eltiranta el sia poŝo ankoraŭ tri rajdoĉevalojn; jes, tri belajn, grandajn ĉevalojn kun selo kaj ilaro! – Pripensu iom, pro Dio! ankoraŭ tri selitajn ĉevalojn el la sama poŝo, el kiu jam eliĝis paperujeto, lorno, maŝteksita tapiŝo, longa dudek paŝojn kaj larĝa dek, tendo, same granda, kaj ĉiuj stangoj kaj feraĵoj apartenaj! – Se mi ne asertus al vi, ke mi vidis tion proprokule, vi certe ne kredus ĝin.
Kiom ajn embarasita kaj humila la viro ŝajnis mem, kiom ajn malmulte la aliaj atentis pri li, tamen tiu pala aperaĵo, de kiu mi ne povis deturni la okulojn, fariĝis por mi tiel hororetiga, ke mi ne pli longe povis elporti ĝin.
Mi decidis, elŝteliĝi el la societo, kio pro la negrava rolo, kiun mi ludis en ĝi, ŝajnis al mi tre facila. Mi volis reiri al la urbo, la venontan matenon ree provi, kion mi atingos de sinjoro John, kaj, se mi trovus la kuraĝon por tio, demandi pri la stranga griza viro. – Ho, ke mi nur estu sukcesinta tiel forkuri!
Mi efektive jam estis feliĉe ŝtelirinta tra la rozobosko, malsupren de la monteto, kaj troviĝis sur senarba herbokovrita placo; tiam mi, timante esti renkontata ekster la vojoj en la herbaĵo, esplore rigardis ĉirkaŭen. – Kiom mi ektimis, vidante la viron en la griza frako sekvanta kaj alproksimiĝanta min. Li tuj demetis la ĉapelon antaŭ mi kaj tiel profunde riverencis, kiel neniu ankoraŭ faris antaŭ mi! Estis ne dubeble, ke li volis alparoli min, kaj, se mi ne volis esti malĝentila, mi ne povis eviti tion. Mi ankaŭ demetis la ĉapelon, responde klinis min kaj staris nudkapa en la sunbrilo kvazaŭ alforĝita. Plena de timo mi fikse rigardis lin kaj similis birdon, kiun rigidigis la vido de serpento. Li mem ŝajnis tre embarasita; li ne levis la rigardon, klinis sin diversajn fojojn, proksimiĝis kaj alparolis min per mallaŭta, nefirma voĉo, proksimume en la tono de almozpetanto.
„La sinjoro bonvolu pardoni mian trudiĝemon, se mi kuraĝas, tiel nekonata aliri lin; mi havas ion por prezenti al li. Permesu favore –“ – „Sed, pro Dio, sinjoro!“ mi eksplodis, plenigita de timo, „kion mi povas fari por viro, kiu –.“ Ni ambaŭ konfuziĝis kaj, ŝajnas al mi, ruĝiĝis.
Post momento de silentado li ree ekparolis: „Dum la mallonga tempo, kiam mi ĝuis la feliĉon, esti proksime de vi, sinjoro, mi kelkajn fojojn – permesu, ke mi tion diru al vi – vere kun nedirebla admiro povis rigardi la belan, belan ombron, kiun vi en la sunbrilo kaj kvazaŭe kun ia nobla malestimo, mem ne atentante tion, ĵetas for de vi, la belegan ombron jen ĉe viaj piedoj. Pardonu al mi proponon, vere trokuraĝan: ĉu vi eble ne malinklinus, transcedi al mi vian ombron?“
Li eksilentis, kaj mi havis senton, kvazaŭ en mia kapo turniĝus mueleja rado. Kion opinii pri tiu stranga propono, aĉeti de mi mian ombron? Li supozeble estas freneza, mi pensis, kaj per ŝanĝita tono, pli bone akordanta kun la humileco de la lia, mi jene respondis:
„Ej, Ej! karulo, ĉu via propra ombro do ne sufiĉas al vi? Jen kion mi nomas negoco de tute stranga speco.“ Tuj li reekparolis: „Mi havas en mia poŝo diversajn aĵojn, kiuj al la sinjoro eble ne ŝajnus tute senvaloraj; por tiu netaksebla ombro mi konsideras la plej altan prezon nesufiĉa.“
Nun ree min ekkaptis frostotremo, kiam mi estis memorigata pri tiu poŝo; kaj mi ne komprenis, kiel mi povis nomi lin „karulo“. Mi ree prenis la parolon kaj klopodis, laŭ eblo ripari tion per senlima ĝentileco.
„Sed, sinjoro, pardonu al via humila servisto. Mi kredeble ne ĝuste komprenas vian diron; kiel do mia ombro povus – –“. Li interrompis min: „Mi petas sole la permeson de via moŝto, levi vian noblan ombron kaj enpoŝigi ĝin; kiel mi faros tion, estu mia afero. Kompense, por pruvo de mia dankeco al la sinjoro, mi lasos lin elekti inter ĉiuj valoraĵoj, kiujn en la poŝo mi portas kun mi: la vera kreviga radiko, la mandragoro, naskemaj moneroj, rabtaleroj, la telertuko de la ŝildoportisto de Rolando, pendigila gnomo por laŭvola prezo; sed ĉio ĉi kredeble ne konvenas por vi: pli bone la magia ĉapeleto de Fortunato, nove kaj solide rebonigita; ankaŭ monsaketo, kia estis la lia[17].“ – „La monsaketo de Fortunato!“ mi interrompis lin, kaj kiel ajn granda estis mia timo, per tiu unu vorto li estis kaptinta mian tutan spiriton. Mi ricevis kapturnon, kaj antaŭ miaj okuloj estis trembrilado kvazaŭ de duoblaj dukatoj. –
„Via moŝto favore bonvolu rigardi kaj provi tiun saketon.“ Li metis la manon en la poŝon kaj per du fortikaj ledolaĉoj eltiris modere grandan solide kudritan saketon el kordova ledo kaj transdonis ĝin al mi. Mi metis la manon en ĝin kaj eltiris dek ormonerojn, kaj ree dek, kaj ree dek, kaj ree dek; mi rapide prezentis al li la manon: „Bone! ĝi estu; por la saketo vi ricevos mian ombron!“ Li konsente kaptis mian manon, poste tuj ekgenuis antaŭ mi, kaj mi vidis lin kun admirinda lerto delikate deiganta de la herbaĵo mian ombron de l’ kapo ĝis la piedoj, levanta, kunrulanta kaj faldanta kaj fine enpoŝiganta ĝin. Li leviĝis, ankoraŭ unu fojon riverencis antaŭ mi kaj poste retiriĝis al la rozujaro. Ŝajnis al mi, ke tie mi aŭdas lin mallaŭte subridanta. Sed mi forte tenis la saketon per ĝiaj laĉoj; ĉirkaŭ mi la tero estis sunluma kaj en mi ankoraŭ ne estis klara konscio.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.