La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() KVAR NOVELOJAŭtoro: Valerij Brjusov |
©2023 Geo |
La Enhavo |
[1] Dyba (Ruse: дыба). Tortura reko kun ŝnuro fiksita al la postdorse kunligitaj pojnoj de la torturato. Tirante la ŝnuron, oni levas la torturaton, foje por luksacii la brakojn; simila inkvizicia torturilo estis nomata “strappado”.
[2] Gravuro de Dürer. Temas pri la gravuro Kavaliro, Morto kaj Diablo (1513) de la germana pentristo kaj grafikisto Albrecht Dürer (1471–1528). Kelkaj opinias, ke la gravuron inspiris traktaĵo de Erasmo de Roterdamo Gvidilo de kristana kavaliro (1501).
[3] Astrala. Okulta termino por signi apartenon al la astralo: fluida substanco pli subtila ol la materia. Laŭ okultismo la astrala korpo estas la animo, la pensanta substanco de la homo, kiu ĉe certaj kondiĉoj kapablas moviĝi en la tempo kaj spaco sendepende de la fizika korpo.
[4] “Cosi ti cirkonfulse luce viva”. Ĉe Danto estas “Cosi mi cirkonfulse luce viva” (Paradizo: XXX, 49); en la traduko de Peterlongo: “Same ĉirkaŭis min lum’ viva”. La Diablo ŝanĝas min al vin.
[5] Tremeri. “Fari unuopan ektremon (Ruse: вздрогнуть, France: sursauter, Angle: to start, Germane: zusammenzucken). Ŝanceliĝi, ekskuiĝi estas tro fortaj; ektremi povas egale signifi kaj komencon de daŭra tremado – Ruse: задрожать, France: se mettre à trembler – kaj unuopan tremeron. Cetere oni proponis por tiu senco neologismon ciki (Germane: zucken)”. (Pokrovskij S. Notoj de la tradukinto // Bulgakov M. La majstro kaj Margarita. Jekaterinburg: Sezonoj, 1991. P. 354).
[6] Flammarion, Camille (1842–1925). Franca astronomo kaj spiritisto, fondinto de la franca astronomia societo (1887), aŭtoro de popularaj libroj pri astronomio.
[7] Wells, Herbert George (1866–1946). Angla verkisto, ĵurnalisto kaj historiisto. En Esperanto aperis: La dormanto vekiĝas (1929) kaj La tempo-maŝino (1938)
[8] … Faŭsto falis vizaĝ-al-planke, kiam aperis la Terspirito. Laŭ Goeto Faŭsto tamen falis ne ĉe la apero, sed post la malapero de la spirito (Parto 1. Nokto).
[9] … Semela estis cindrigita ekvidinte Zeŭson. En la greka mitologio, filino de Kadmo kaj Harmonia, amatino de Zeŭso. Laŭ sugesto de Hera, la edzino de Zeŭso, Selena petis Zeŭson vidigi sin je la aŭtenta aspekto. Kiam Zeŭso aperis fulmofajrante, la dormejo de Selena kaj ŝi mem estis bruligitaj.
[10] … la magia formulo de l’ Glora Cipriano. Kutime oni klarigas, ke temas pri frazo el la kontraŭenvulta preĝo de Sankta Cipriano (Thaschus Cæcilius Cyprianus, ĉ. 200–258), episkopo de Kartago, aŭtoro de teologiaj studoj, martiro de kontraŭkristanismo. Sed eble temas pri magia frazo el mezepoka okulta libro konata sub pluraj nomoj (Nigra libro, Sesa libro de Moseo k. a.)
Aleksander Korĵenkov
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.