La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


KVAR NOVELOJ

Aŭtoro: Valerij Brjusov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Noveloj de Valerij Brjusov

b

Valerij Jakovleviĉ Brjusov (Валерий Яковлевич Брюсов, 1873–1924) estas konata precipe kiel brila poeto kaj tradukisto (interalie, de Infero kaj Faŭsto), kunfondinto de la rusa poezia simbolismo. La prozo de Brjusov estas malpli bone konata, probable ĉar en Sovetunio liajn prozajn verkojn oni eldonis malpli ofte ol la poeziajn, kaj iom post iom la ordinaraj legantoj preskau forgesis, ke la apero de liaj romanoj Flamanta Anĝelo (1908) kaj Altaro de venko (1911–1912) estis grava evento en la jarcent-komenca rusa literaturo. (Surbaze de la unua romano Sergej Prokofjev en 1927 komponis operon.)

Sed kvankam la unua ampleksa (sepvoluma) verkaro de Brjusov aperis nur meze de la jaroj 1970aj, veraj literaturamantoj ĉiam alte taksis liajn novelojn en La akso de Tero (1907) kaj Noktoj kaj tagoj (1913).

La akso de Tero enhavis, spud la dramo Tero, novelojn, kiujn Brjusov nomis “situaciaj”, ĉar en ili, malkiel en la “karakteraj” noveloj, la situacioj kaj eventoj pli gravas ol la personeco de la protagonistoj. Ĉiu el tiuj noveloj estis intence verkita kun konsidero de la okcidenta novelarto – France, Poe, Stendhal, Wells, Wilde k. a. – jen temis pri influo stila, jen pri pruntita intrigo.

Plurfoje la situaciaj modeloj en La akso de Tero estis kreitaj por demonstri la tre svagan limon inter la reala kaj fantazia mondoj, ilian reciprokan influon kaj efikon je la protagonisto – tiel Brjusov kombinis la rimedojn de la poezia simbolismo kaj la “horornovelan” tradicion de Poe. Noktoj kaj tagoj montris distanciĝon de Brjusov disde la pastiĉa eksperimentado, precipe en Fianĉiniĝo de Daŝa, sed la simbolisma influo daŭris.

Ĉi tiu broŝuro enhavas tri novelojn el La akso de Tero, kiuj demonstras la interfinfluon de la realo kaj imago, kaj la novelon Nokta aventuro el Noktoj kaj tagoj, kiu estas teme proksima al Flamanta Anĝelo.

Brjusov lingve ne laŭas la klasikan stilon de la “grandaj rusaj romanoj”, nek sekvas la stilrimedojn de Ĉeĥov. La tradukintoj devis konsideri, ke temas pri proza parolo de poeto, perita de divers-kleraj protagonistoj, kun kiuj li sin ne identigis (tion Brjusov aparte klaŭzis en la prefaco de la unua novelaro). Lingve nekutima estas la lasta novelo, kiu bezonas glosojn eĉ por rusaj legantoj.

La traduka teamo akceptis la defion, kaj nun la esperantista legantaro povas ricevi pli adekvatan opinion pri Valerij Brjusov per la kvina volumo en la libroserio “Rusa literaturo”.

Aleksander Korĵenkov


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.