La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KVAR NOVELOJ

Aŭtoro: Valerij Brjusov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

MARMORA KAPO

Rakonto de trampo

Li estis juĝita pro ŝtelo kaj kondamnita por unujara mallibero. Min konsternis kaj la konduto de l’ oldulo dum la proceso, kaj la karaktero mem de la krimo. Mi sukcesis aranĝi rendevuon kun la kondamnito. Komence li evitis min, silentis, sed finfine li rakontis sian vivon al mi.

– Vi pravas, – li komencis, – mi havis pli bonajn tagojn, ne ĉiam mi estis surstrata mizerulo, ne ĉiam mi dormis en tranoktejoj por senhejmuloj. Mi ricevis bonan kleron, mi estas teknikisto. Dum la juneco mia monujo ne estis malplena, mi vivis brue: ĉiuvespere mi vizitis festenojn kaj balojn, kaj ĉiam ili finiĝis per drinkado. Tiun tempon mi memoras bone, memoras detale. Sed en mia memoro estas manko, kaj por plenigi ĝin mi pretas oferi la tutan reston de miaj kadukaj tagoj – temas pri ĉio kio rilatas al Nina.

Jes, ŝia nomo estis Nina, kara sinjoro, Nina – mi certas pri tio. Ŝi estis edzino de malgrava fervoja oficisto. Ili vivis malriĉe. Tamen ŝi iel sukcesis esti eleganta kaj speciale delikata en tiu mizera etoso! Ŝi mem kuiris, sed ŝiaj manoj estis kvazaŭ cizelitaj. El siaj ĉipaj roboj ŝi kreis ion delire miraklan. Tuŝinte ŝin, ĉio rutina fariĝis fantasta. Revidante ŝin, ankaŭ mi ĉiufoje iĝis alia, pli bona, forskuante de mi la ĉiutagan banalecon, kvazaŭ pluverojn.

Dio pardonos tion, ke ŝi pekis aminte min. Ĉirkaŭ ŝi ĉio estis tiel kruda, ke ŝi ne povis ne ekami min: junan, belan, sciantan parkere multegajn poemojn. Sed mi ne povas restarigi en mia memoro, kie kaj kiel mi ekkonis ŝin. El tenebro elŝiriĝas nur apartaj bildoj. Jen ni sidas en teatro. Ŝi, feliĉa kaj gaja (ege malofte ŝi havis ŝancon esti tia!) ensorbas ĉiun vorton de spektaklo, ridetas al mi… Ŝian rideton mi memoras. Jen ni ie estas duope. Ŝi klinis la kapon kaj diris al mi: “Mi scias, ke vi estas efemera feliĉo por mi; ne gravas – ja mi havis la veran vivon”. Tiujn vortojn mi memoras. Sed kio sekvis poste, kaj ĉu efektive ĉio ĉi okazis kun Nina? Mi ne scias.

Certe estis mi, kiu forlasis ŝin. Tio ŝajnis al mi tute natura. Ĉiuj miaj konatoj kondutis same: ili aranĝis amintrigon kun edzinigita virino, kaj post kelka tempo forlasis ŝin. Mi nur agis same kiel la aliaj, kaj en mia kapo eĉ ne estis penso, ke mia konduto estas fia. Fie estas ŝteli monon, ne repagi ŝuldon, denunci, sed forlasi amdonantinon estas afero kutima! Antaŭ mi estis brila estonto, kaj mi ne povis ligi min per iu romantika amo. Mi sentis doloron, grandan doloron, sed mi venkis min kaj eĉ taksis heroa tion, ke mi sukcesis superi tiun doloron.

Mi aŭdis ke poste Nina kun la edzo foriris suden, kaj tie ŝi baldaŭ mortis. Sed ĉar la rememoroj pri Nina tamen turmentis min, tiam mi evitis ĉiujn informojn pri ŝi. Mi klopodis nenion scii pri ŝi kaj eĉ ne pensi pri ŝi. Mi ne plu havis ŝian portreton, ŝiajn leterojn mi redonis al ŝi, komunajn konatojn ni ne havis – kaj iom post iom la aspekto de Nina forviŝiĝis en mia memoro. Komprenu, mi iom post iom venis al tio, ke mi forgesis Ninan, forgesis komplete, forgesis ŝian vizaĝon, ŝian nomon, tutan nian amon. Rezultis tiel, kvazaŭ ŝi ne ekzistus en mia vivo… Aĥ, estas io hontiga por homo en ties kapablo forgesi!

Jaroj pasis. Mi ne rakontu al vi, kiamaniere mi “karieris”. Sen Nina mi certe revis nur pri ekstera prospero, pri mono. Iutempe mi preskaŭ atingis la celon, mi povis prodigi milojn, mi loĝis eksterlande, mi edziĝis, patriĝis… Poste ĉio eksinkis; entreprenoj lanĉitaj de mi malsukcesis; edzino mortis, fiaskinte vivi kun la infanoj, mi disloĝigis ilin ĉe parencoj kaj – Dio pardonu min – mi eĉ ne scias, ĉu nun miaj filoj estas vivaj… Kompreneble, mi drinkis kaj hazardludis. Mi fondis iun oficejon, sed malsukcesis, kaj en ĝi pereis miaj lastaj fortoj kaj mono… Mi provis plibonigi la aferon per hazardludo kaj preskaŭ enprizoniĝis – cetere, ne tute senkaŭze… Miaj konatoj ignoris min, kaj komenciĝis mia falo.

Iom post iom mi iĝis tia, kian vi nun vidas. Mi, por tiel diri, “demisiis” el la klera socio kaj surfundiĝis. Kiun lokon povis pretendi mi, aĉe vestita, preskaŭ ĉiam ebria? En la lastaj jaroj mi vivtenis min kiel laboristo en uzinoj dum tiuj monatoj kiam mi ne drinkis. Kaj kiam mi drinkis – tiam mi vegetis en bazaro kaj en tranoktejoj por malriĉuloj. Mi iĝis terure malica kontraŭ homoj kaj revis, ke subite la sorto ŝanĝiĝos kaj mi denove estos riĉa. Eble mi atendis iun neekzistantan heredaĵon aŭ ion similan. Mi malestimis miajn novajn amikojn pro tio, ke ili ne havis tian esperon.

Foje mi, frostiĝinta kaj malsata, hazarde venis en iun korton, mi ne plu memoras pro kio. Subite kuiristo kriis al mi: “Hej, karulo, ĉu ci estas seruristo?” – “Seruristo”, – mi respondis. Oni venigis min por ripari seruron en skribotablo. Mi venis ŝikan kabineton, ĉie estis briloraĵo kaj pentraĵoj. Mi iom laboris, riparis ĉion necesan, kaj la mastrino venis por doni al mi unu rublon. Mi prenis la monon kaj subite rimarkis marmoran kapon sur blanka koloneto. Unue mi stuporiĝis pro nekonata kialo, fikse rigardis ĝin, kaj ne povis kredi – estis Nina!

Mi diras al vi, kara sinjoro, ke mi definitive forgesis Ninan, kaj unuafoje mi komprenis ĝuste tiam: mi komprenis, ke mi forgesis ŝin. Subite antaŭ mi bildiĝis ŝia aspekto, kaj tuta universo de sentoj, revoj, pensoj – kiu estis sepultita en mia animo simile al iu Atlantido – revekiĝis, reviviĝis, resurektis… Mi treme rigardis al la marmora busto kaj demandis: “Ĉu eblas ekscii, sinjorino, kio estas ĉi tiu kapo?” – “Ĝi estas, – ŝi respondis, – tre multekosta, farita antaŭ kvincent jaroj, en la 15a jarcento”. Ŝi nomis la skulptiston, sed mi ne komprenis ĝin. Ŝi diris ke ŝia edzo kunportis tiun kapon el Italio kaj ke pro tio okazis eĉ diplomatia korespondado inter italia kaj ruslanda registaroj. “Sed ĉu, – la mastrino demandis min, – vi ŝatis ĝin? Do vi havas tre modernan artguston! Ja la oreloj, – ŝi diris, – estas malkorekte lokigitaj, la nazo malĝustas…” – kaj ŝi ekparolis longe kaj abunde.

Mi forkuris de tie kvazaŭ haladziĝinta. Tio estis ne similaĵo, sed la vera portreto, eĉ pli – iu marmora rekreo de l’ vivo… Diru al mi, kiu miraklo helpis la skulptiston en la 15a jarcento fari tute samajn orelojn, kurbe lokitajn, kiujn mi tre bone konis, tute samajn iomete oblikvajn okulojn, malĝustan nazon kaj longan klinitan frunton, kio neatendite rezultigis la plej belan, plej allogan virinan vizaĝon? Kiamirakle povis vivi du samaj virinoj – unu en la 15a jarcento, alia nuntempe? Mi ne dubis, ke la virino kies kapo estis skulptita estis precize sama, identa kun Nina, ne nur vizaĝe sed ankaŭ karaktere kaj anime.

Tiu tago ŝanĝis mian tutan vivon. Mi komprenis kaj la tutan malnoblecon de mia pasinta konduto, kaj la profundon de mia falo. Mi komprenis Ninan kiel anĝelon senditan de la sorto al mi, kiun anĝelon mi ne rekonis. Ne eblas revenigi la pasinton. Sed mi avide ekkolektis la rememorojn pri Nina, kiel oni kolektas splitojn de frakasita valora vazo. Ili estis tre malmultaj! Malgraŭ miaj penoj mi ne povis kompili ion unuecan. Estis nur pecoj kaj splitoj. Sed kiom mi jubilis kiam mi estis sukcesinta retrovi en mia animo ion novan. Enpensiĝinte kaj rememorante mi pasigis horojn. Oni mokis min, sed mi estis feliĉa. Mi estas olda, estas jam malfrue rekomenci la vivon, sed mi ankoraŭ povas purigi mian animon de vulgaraj pensoj, de kontraŭhoma malico kaj de plendoj kontraŭ la Kreinto. En la rememoroj pri Nina mi estis trovanta la puriĝon.

Mi obsede deziris denove rigardi la statuon. Mi vagis dum vesperoj ĉirkaŭ la domo, kie ĝi staris, klopodante ekvidi la marmoran kapon, sed ĝi estis malproksima de la fenestroj. Mi tutajn noktojn staris antaŭ la domo. Mi ekkonis ĉiujn ĝiajn enloĝantojn, eksciis dispozicion de la ĉambroj, konatiĝis kun servistoj. Somere la gemastroj forveturis al vilao. Kaj mi ne plu povis rezisti mian deziron. Ŝajnis al mi ke, denove rigardinte al marmora Nina, mi tuj rememoros absolute ĉion. Mi do decidis fari tion, pro kio mi estis juĝita. Vi scias, ke mi malsukcesis. Mi estis kaptita ankoraŭ en koridoro. Dum la proceso evidentiĝis ke mi estis en la ĉambroj kiel seruristo, kaj ke oni plurfoje rimarkis min ĉe la domo… Mi estis mizerulo, kiu rompis serurojn… Tamen la historio estas finita, kara sinjoro!

– Sed ni apelacios, – mi diris, – kaj vi estos absolvita.

– Por kio? – la oldulo malkonsentis. – Mia kondamno neniun zorgigas nek malhonorigas, kaj ĉu estas grave, kie mi pensos pri Nina: en tranoktejo por senhejmuloj aŭ en prizono?

Mi ne povis trovi respondon, sed la oldulo subite ekrigardis min per siaj strangaj velkaj okuloj kaj daŭrigis:

– Nur unu afero min ĝenas. Ĉu eblas, ke Nina neniam ekzistis, kaj mia povra menso, malfortiĝinta pro drinkado, elpensis la historion pri tiu ĉi amo, dum mi rigardis la marmoran kapon?

Tradukis Grigorij Arosev


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.