La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KVAR NOVELOJ

Aŭtoro: Valerij Brjusov

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

"NUN, KIAM MI VEKIĜIS

Noticoj de psikopato

Certe, jam de mia infanaĝo oni opiniis min perversa; certe, oni asertis, ke miajn sentojn aprobas neniu. Mi do kutimiĝis mensogi al la homoj. Mi kutimiĝis diri banalajn vortojn pri kompatemo kaj amo, pri la feliĉo ami alian. Sed animprofunde mi estis konvinkita kaj estas konvinkita eĉ nun, ke la homo laŭ sia naturo estas krimema. Al mi ŝajnas, ke inter ĉiuj sensoj, kiujn oni nomas ĝuindaj, ekzistas nur unu inda je tiela epiteto – tiu, kiu konkeras la homon ĉe observado de alies suferoj. Mi opinias, ke la homo en sia origina stato povas soifi solon – turmenti la similulojn. Nia civilizacio bridis tiun naturan impulson. Jarcentoj da sklaveco igis la homan animon kredi, ke la suferoj de l’ aliaj afliktas ĝin. Kaj nun la homoj tute sincere ploras pro la aliaj kaj kompatas ilin. Sed tio estas nur miraĝo kaj sentotrompo.

Oni povas tiel fari miksaĵon el akvo kaj alkoholo, ke provenca oleo estas en ĝi astata en ĉiu pozicio, nek supreniĝante nek sinkante. Alivorte, la tera gravito ĉesas efiki je ĝi. En la lernolibroj de fiziko estas skribite, ke en tiuj okazoj, obeante nur la strebojn de siaj partikloj, la oleo alprenas globan formon. Simile, okazas momentoj, kiam la homa animo liberiĝas de la potenco de l’ gravito, de ĉiuj katenoj metitaj sur ĝin de la heredo kaj eduko, de ĉiuj eksteraj influoj kutime determinantaj nian menson: de la timo esti juĝota, de la timo antaŭ la publika opinio ktp. En tiuj momentoj niaj deziroj kaj agoj subiĝas nur al la praaj, aŭtentaj instinktoj de nia naturo.

Temas ne pri l’ horoj de la ordinara dormo kiam la taga konscio, kvankam estingite, plu kontrolas la dormantan memon; ankaŭ ne pri l’ tagoj de frenezo kaj alieno: tiam la rutinajn inklinojn anstataŭas aliaj eĉ pli despotaj. Temas pri la momentoj de tiu stranga stato, kiam nia korpo trankvilas en dormo, kaj la menso konscianta tion, sakramente anoncas al nia fantomo vaganta en la mondo de sonĝoj: vi estas libera! Kompreninte, ke niaj agoj ekzistos nur por ni mem, kaj ke ili restos nekonataj en la cetera mondo, ni volonte fordonas nin al la deziroj leviĝantaj el la malluma profundo de nia memo. Almenaŭ min en similaj okazoj neniam konkeris deziro entrepreni virtan, bonfaran agon. Tute male, sciante, ke mi restos absolute senpuna, mi hastis fari ion sovaĝan, malican kaj pekan.

Mi ĉiam pensis kaj plu pensas, ke la sonĝo estas egalrajta al la reala vivo. Ja kio estas nia realo? – niaj impresoj, niaj sentoj, niaj deziroj, nenio plu. Ĉio ĉi ekzistas ankaŭ en la sonĝoj. La sonĝo plenigas la animon samkiel la realo, same nin emocias, ĝojigas kaj triste premas. La agoj farataj ensonĝe restigas en la menso spurojn identaj al tiuj en la realo. Fakte, la sola diferenco inter la realo kaj sonĝo estas nur tio, ke la sonĝa vivo estas aparta por ĉiu homo, sed la reala estas ĉies, aŭ estas konsiderata ĉiesa… Tio konkludigas, ke por ĉiu aparta persono la sonĝoj estas dua realo. Preferon de unu el la du realaĵoj – sonĝa aŭ efektiva – determinas personaj inklinoj.

De l’ infanaĝo la sonĝoj plaĉis al mi pli ol la realo. Mi nenial konsideris perdita la tempon pasigitan endorme, eĉ male: mi bedaŭris pri la sonĝohoroj ŝtelitaj de la reala vivo. Sed, certe, en la dormo mi serĉis vivon, tio estas sonĝojn. Ankoraŭ en la knaba aĝo mi kutimis opinii sensonĝan nokton grava manko. Se mi vekiĝis sen memori la sonĝon, mi sentis min malfeliĉa. Tiuokaze mi tra la tuta tago, hejme kaj lerneje, turmentis la memoron ĝis en iu el ĝiaj foraj anguloj mi trovis fragmenton de l’ forgesitaj bildoj kaj ĉe plia streĉo subite retrovis la tutan klaron de l’ nelga sonĝa vivo. Mi avide mergiĝis en la reviviĝintan mondon kaj restaŭris eĉ la plej etajn ĝiajn detalojn. Per tia trejnado de la memoro mi atingis, ke mi ne plu forgesis miajn sonĝojn. Mi atendis nokton kaj dormon kiel horon de la aspirata rendevuo.

Precipe mi ŝatis koŝmarojn pro la draste ŝoka forto de la impresoj. Mi evoluigis en mi la kapablon konscie elvoki ilin. Apenaŭ mi ekdormis, metinte la kapon pli suben ol la korpon, koŝmaro preskaŭ tuj premis min per siaj dolĉe-torturaj ungegoj. Mi estis vekiĝanta pro la neesprimebla langvoro kaj sufokiĝo, sed apenaŭ enspirinte freŝan aeron mi hastis ree fali tien, en la makabran abismon, en teruron kaj konvulsiojn. Monstraj muzeloj subite aperis el la ĉirkaŭa obskuro, simieskaj diabloj estis komencantaj interbatalon kaj subite kun ŝrikoj impetis al mi, surdorsigis kaj strangolis min; en la tempioj tamburis, estis dolore kaj terure, sed tiel admirinde, ke mi estis feliĉa.

Sed ekde la fruaj jaroj eĉ pli forte mi ŝatis tiun staton en la dormo, kiam mi konsciis, ke mi estas dormanta. Kaj mi komprenis, kiom majestan liberon de la spirito tio ebligas. Mi ne sciis okazigi tion laŭdezire. Dormante mi ricevis kvazaŭ elektroŝokon kaj tuj sentis, ke la mondo estas nun en mia dispono. Mi iris laŭ vojoj de l’ sonĝo, laŭ ĝiaj valoj kaj palacoj, ĉien – kien mi deziris. Ĉe volstreĉo mi povis vidi min en situacio, kiun mi ŝatis; mi povis enkonduki en la sonĝon ĉiujn, pri kiuj mi revis. En la frua infanaĝo mi uzis tiujn momentojn por mistifiki la homojn kaj diversmaniere petoli. Sed poste mi transiris al aliaj, pli sekretaj plezuroj; mi perfortis virinojn, mi faris murdojn kaj iĝis ekzekutisto. Kaj tiam mi komprenis, ke ekstazo kaj jubilo ne estas nur vortoj.

Pasis jaroj. Finiĝis la tagoj de la studoj kaj humilo. Mi restis sola, mi ne havis familion kaj ne bezonis labori por akiri mian ĉiutagan panon. Mi povis plena dediĉi min al mia feliĉo. Mi pasigis en la dormo kaj somnolo plejparton de l’ tempo. Mi uzis diversajn narkotajn drogojn – ne por la ĝuoj provokataj de ili, sed por plilongigi kaj profundigi la dormadon. La sperto kaj rutino ebligis al mi pli kaj pli ofte ĝui la plej absolutan el la liberoj, pri kiuj aŭdacas pensi la homo. Iom post iom mia nokta konscio atingis la tagan kaj, fakte, eĉ komencis superi ĝin. Mi sciis kaj vivi en miaj iluzioj kaj kontempli tiun vivon deflanke. Mi kvazaŭ observus mian fantomon fari en la sonĝoj tion aŭ alion; mi gvidis ĝin kaj samtempe arde travivis ĉiujn ties sensacojn.

Mi kreis la plej konvenajn kondiĉojn por miaj fatamorganoj. Tio estis vasta salono ie en la tera profundo. Ĝi estis lumigata de ruĝa fajro el du kolosaj fornoj. La muroj probable estis feraj kaj la planko – ŝtona. Tie estis ĉiuj konataj torturiloj: dyba[1], paliso, najlozaj seĝoj, instrumentoj por eltiro de muskoloj kaj survolvo de intestoj, ponardoj, pinĉiloj, skurĝoj, segiloj, brulvarmaj metalaj stangoj kaj rastiloj. Kiam la feliĉa sorto favoris min per la libero, mi preskaŭ ĉiam tuj rapidis al mia sekreta azilo. Per forta streĉo de l’ deziro mi venigis en la subteran arkaĵon ĉiun, kiun mi volis: foje konatojn, sed plejofte naskitojn de la imago, kutime gejunulojn, gravedajn virinojn kaj infanojn. Mi amuzis min per ili kiel la plej potenca el la despotoj de la mondo.

Post kelka tempo mi trovis ŝatatajn viktimtipojn. Mi konis ilin laŭnome. En kelkaj min imponis la korpa beleco, en aliaj kuraĝo dum suferado de plej drastaj torturoj kaj ilia malestimo al ĉiuj miaj artifikoj, en la triaj, male, la korpa kaj spirita feblo, ĝemoj kaj vanaj suplikoj. Foje, eĉ nemalofte, mi revivigis mortintojn pro miaj turmentoj por reĝui ilian suferplenan morton. Komence mi sola estis kaj ekzekutisto kaj spektanto. Poste mi kreis por mi helpantojn: gregon da hidaj nanoj, kies kvanto kreskis laŭ mia deziro. Ili donis al mi torturilojn, ili plenumis miajn ordonojn ridegante kaj grimacante. Inter ili mi festenis miajn orgiojn de sango kaj fajro, sakroj kaj blasfemoj.

Verŝajne mi restus freneza, izola kaj feliĉa. Sed miaj nemultaj amikoj, kredintaj min esti malsanulo proksimiĝanta al alieno, ekvolis min savi. Preskaŭ perforte ili de temp’ al tempo igis min forlasi la hejmon, viziti teatrojn kaj esti inter homoj. Mi suspektas, ke ili intence klopodis plej alloge prezenti al mi la junulinon, kiu poste iĝis mia edzino. Cetere, apenaŭ troviĝus viro, kiu ne trovus ŝin inda je adoro. Ĉiuj ĉarmoj virinaj kaj homaj kulminis en tiu, kiun mi ekamis, kiun mi tiel ofte nomis mia, kaj kiun mi ne ĉesos priplori ĝis mia lasta spiro. Ili montris al ŝi min, kiel nepre savendan suferantan malfeliĉulon. Ŝi komencis de scivolo kaj venis al la plej granda kaj la plej abnegacia pasio.

Longan tempon mi ne kuraĝis eĉ pensi pri edziĝo. Malgraŭ la potenco de la ama sento, kiu unuafoje sklavigis min, mi estis terurata de la penso perdi la solecon ebligantan al mi libere delici la sonĝajn viziojn. Tamen la norma vivo, kiun oni trudis al mi, iom post iom ombris la racion. Mi sincere ekkredis, ke en mia animo povas okazi transformiĝo, ke ĝi povas rezigni de sia vero, neagnoskata de la homoj. Je la nuptotago la amikoj gratulis min, kvazaŭ mi elirus el ĉerko al la suna lumo. Post la nupta vojaĝo mi kun la edzino ekloĝis en nova, hela kaj gaja domo. Mi kredigis min, ke min interesas mondeventoj kaj urbaj novaĵoj; mi legis ĵurnalojn kaj tenis mondumajn kontaktojn. Mi ree ekpovis maldormi tage. Nokte, post senfortigaj amoraj karesoj, min kutime kaptis morta, banala sonĝo sen foroj kaj imagoj. En la provizora blindiĝo mi pretis ĝoji pro mia resaniĝo, pro la resurekto el la freneza mondo al la realo.

Tamen, certe neniam – ho jes, neniam! – en mi plene mortis deziro de aliaj ĝuoj. Ĝi estis nur surdigita de la tro palpebla realo. Eĉ dum la mielaj tagoj de la unua geedza monato mi sentis en la animfundo nekontentigitan soifon al pli akraj kaj pli blindigaj impresoj. Kun ĉiu nova semajno tiu soifo turmentis min pli kaj pli forte. Kaj apud tiu obsedo kreskis alia neestingebla deziro, kiun mi komence ne volis konfesi eĉ al mi mem: la deziro venigi ŝin, mian amatan edzinon, al mia nokta diboĉo kaj vidi ŝian vizaĝon konvulsii pro la korpaj turmentoj. Mi batalis, mi longe spitis, penante konservi la racion sobra. Mi estis konvinkanta min per ĉiuj rezonoj de la prudento, sed mi ne povis kredi ilin. Vane mi serĉis distriĝon, vane mi ne permesis al mi resti sola – la tento vivis en mi, kaj mi nenien povis fuĝi de ĝi.

Fine mi cedis. Mi ŝajnigis min entrepreni grandan studon pri historio de l’ religioj. Mi starigis en mia biblioteko grandajn sofojn kaj enŝlosis min tie pornokte. Pli poste mi pasigis tie tutajn tagojn. Mi ĉiel kaŝis la sekreton de la edzino; mi tremis pensante, ke ŝi povos penetri en tion, kion mi kriptis plej ĵaluze. Ŝi estis al mi kara samkiel pli frue, ŝiaj karesoj ĝuigis min ne malpli ol sojle de nia komuna vivo, sed min logis pli granda kaj pli potenca volupto. Mi ne povis klarigi al ŝi mian konduton kaj preferis, ke ŝi pensu, ke mi ĉesis ami ŝin kaj ke mi neglektas ŝin. Kaj ŝi vere tiel pensis, suferis kaj senfortiĝis. Mi vidis ŝin paliĝi kaj velki, mi vidis, ke la tristo venigos ŝin en la tombon. Sed kiam, cedante al subita deziro, mi diris al ŝi la kutimajn amajn vortojn, ŝi revigliĝis nur por nelonge: ŝi ne povis kredi min, ĉar miaj agoj, videble, tre kontrastis kun la vortoj.

Sed kvankam mi, samkiel pli frue, pasigis en la sonĝoj preskaŭ la tutan tempon, fordonante min al la ĥimeroj eĉ pli plene ol en la fraŭla aĝo, mi ial perdis la iaman kapablon havi la absolutan liberon. Tutajn semajnojn mi kuŝis sur miaj sofoj, vekiĝante nur por iom restarigi la fortojn per vino aŭ buljono, por akcepti novan dozon da barbituraĵo, sed la sopirata momento ne venis. Mi estis travivanta dolĉajn turmentojn de l’ koŝmaroj, iliajn pompon kaj senkompaton, mi povis rememori kaj fiksi vicojn da diverstipaj sonĝoj, jen konsekvencaj kaj teruraj ĝuste pro tiu triumfanta konsekvenco, jen sovaĝe kalejdoskopaj, admirindaj kaj grandiozaj pro la frenezo de la kombinoj, – sed mia konscio plu restis kvazaŭ vualita. Mi ne havis la povon direkti la sonĝon, mi devis aŭskulti kaj kontempli tion, kio estis donata elekstere, de iu.

Mi aplikis ĉiujn manierojn kaj rimedojn, kiujn mi konis: mi malreguligis la sangocirkuladon, hipnotis min mem, uzis morfinon, haŝiŝon, kaj ĉiujn ceterajn dormigilojn, sed ili donis al mi nur siajn proprajn sorĉojn. Post ekscito provokita de l’ barata papavdemono komenciĝis dolĉa langvoro, malforta hulo de l’ dormema boato en la senlima oceano, naskanta el siaj ondoj ĉiam novajn hantaĵojn – sed tiuj vizioj ne obeis miajn sorĉalvokojn. Vekiĝinte, mi kun freneza indigno estis rememoranta la senfinajn bildoŝanĝiĝojn okazintaj antaŭ mi, sed ili aperis ne pro mia arbitro kaj foriĝis ne miavole. Mi estis forkonsumiĝanta pro la furiozo kaj dezirego, sed mi ne povis interveni.

Probable pasis iom pli ol duona jaro ekde kiam mi revenis al la portempe rompita sonĝoĝuo ĝis tiu tago, kiam mia plej kara feliĉo estis redonita al mi. Endorme mi sentis la bone konatan elektran ŝokon kaj mi tuj komprenis: mi estas denove libera, mi dormas, sed povas regi la sonĝon, mi povas plenumi ĉiujn dezirojn, kaj ĉio ĉi restos nur sonĝo! Ondo da mirinda ekstazo plenigis mian animon. Mi ne povis spiti la delongan tenton: mia unua intenco estis tuj trovi la edzinon. Sed mi ne volis iri en la subteran palacon. Mi preferis trafi en tiujn cirkonstancojn, al kiuj ŝi kutimis kaj kiujn ŝi kreis mem. Tio estus pli fajna ĝuo! Kaj tuj per la dua dormanta memo mi ekvidis min stari post la biblioteka pordo.

“Iru, – mi diris al mia fantomo, – iru, ŝi dormas nun, kaj kunprenu la fajnan ponardon kun la ebure inkrustita tenilo”.

Obeante la ordonon, mi ekiris la konatan vojon tra la mallumaj ĉambroj. Al mi ŝajnis, ke mi ne iras per la krura movo, sed flugas kiel normale okazas en sonĝoj. Trairante la salonon mi ekvidis post la fenestroj tegmentojn de la urbaj domoj kaj pensis: “Ĉio ĉi estas en mia povo”. La nokto estis senluna, sed surĉiele brilis steloj. El sub la foteloj ekaperis miaj nanoj, sed mi mangeste igis ilin fuĝi. Mi mallaŭte malfermetis la dormejan pordon. La ĉambro estis sufiĉe bone lumigata de lucerneto. Mi alpaŝis la liton, sur kiu dormis la edzino. Kuŝante, ŝi aspektis tre febla, malgranda kaj magra; ŝiaj haroj, ordigitaj pornokte en du ligoj, pendis de sur la lito. Ĉe la kuseno kuŝis tuko: ŝi ploris dormonte, ŝi ploris pro tio, ke mi denove ne venis al ŝi. Morna sento premis mian koron. Mi pretis tiumomente ekkredi la kompaton. En la cerbo fulmis la deziro fale surgenuiĝi antaŭ la lito kaj kisi ŝiajn fridiĝintajn gambojn. Sed mi memorigis al mi, ke estas sonĝo.

Mirinde stranga sento premis min. Finfine mi povus efektivigi la sekretan revon kaj fari al tiu virino ĉion, kion mi dezirus. Kaj ĉio ĉi restos konata nur al mi. Sed en la realo mi povus ĉirkaŭi ŝin per ekstazaj karesoj, konsoli, ami kaj dorloti ŝin… Klininte min al la korpo de la edzino mi fortamane premis ŝian kolon, ke ŝi ne povu krii. Ŝi tuj vekiĝis, apertis la okulojn kaj per la tuta korpo skuiĝis sub mia mano. Sed mi kvazaŭ najlus ŝin al la lito, kaj ŝi serpente movis sin penante min forpuŝi, diri ion al mi, rigardante min per siaj frenezaj okuloj. Kelkajn momentojn mi rigardis en la bluan fundon de tiuj okuloj, sentante nevortumeblan sentokulminon, kaj poste mi subite ponardis ŝian flankon subkovrile.

Mi vidis kiel ŝi ektremis per la tuta korpo, rektiĝis, plu ne povante krii, sed ŝiaj okuloj pleniĝis je larmoj de l’ doloro kaj despero, kaj larmoj ekstriis laŭ ŝiaj vangoj. Kaj laŭ mia mano, tenanta la ponardon, ekfluis viskoza kaj varmeta sango. Mi komencis nehaste fari pliajn frapojn, forĵetis de sur ŝi la kovrilojn kaj plu pikis ŝin nudan, dum ŝi klopodis ŝirmi sin, leviĝi, rampi. Ho, kiel dolĉajn ĝuon kaj teruron mi sentis, tranĉante per la klingo la elastajn pufaĵojn de ŝia korpo kaj dekorante la tutan belegan, teneran kaj amatan korpon per skarlataj rubandoj de l’ vundoj kaj sango! Fine, kaptinte ŝian kapon, mi enpikis la ponardon en la kolon, trapikinte ĝin post la karotido, streĉis ĉiujn fortojn kaj disŝiris la gorĝon. La sango stertore ekŝaŭmis, ĉar la agoniantino penis spiri; ŝiaj manoj konvulsie penis ion kapti aŭ forsvingi. Kaj poste ŝi restis senmova.

Tiam mian animon ekregis tiel terura despero, ke mi tuj impetis vekiĝi, sed sensukcese. Mi faris ĉiajn eblajn volstreĉojn, atendante, ke la muroj de l’ ĉambro subite disfalos, foriros kaj degelos, kaj mi ekvidos min sur mia sofo en la biblioteko. Sed la koŝmaro daŭris. La sangoza kaj kripligita korpo de la edzino kuŝis antaŭ mi sur la sange aspergita lito. Kaj en la pordo jam svarmis homoj kun kandeloj, kiuj ĵetis sin ĉi tien, aŭdinte la batalbruon, kaj iliaj vizaĝoj estis nerekoneblaj pro l’ hororo. Ili diris nenion, sed ĉiuj rigardis al mi, kaj mi vidis ilin.

Ĉi tiam mi subite komprenis, ke ĉi-foje, ĉio kio okazis, estis ne en sonĝo.

Tradukis Aleksander Korĵenkov


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.