La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


DIALOGO INTER SURDULOJ

Aŭtoro: Jean Codjo

©2026 Geo

La Enhavo

4

En Jovotome vivas homoj de multnombraj devenoj kun malsimilaj lingvoj kaj kulturoj, sed la plejmulto el ili ne plu havas daŭran kontakton kun la devena kulturo, kelkaj eĉ forĵetis tiajn valorojn esperante kaj opiniante, ke la vivo en Jovotome estus la plej taŭga.

Kvankam en nigra tero plena de nigraj kulturoj Jovotome aspektas fremda vide al vide de la kulturo, sed pli impona kaj agresiva kun tute fremda farmaniero, kiu tamen estus konsiderita kiel tiu de la moderna kaj civilizita homo. Dege estus unu el tiuj homoj, kiuj ĉu en Jovotome, ĉu en alia vilaĝo kun modernismo, tiel agus.

Dum sia malagrabla vizito Doĝi eĉ spertis nekredeblan okazintaĵon ĉe najbaro de Dege. Kvankam kelkaj en Jovotome ne plu scipovas la lingvon de siaj praavoj, eĉ gepatroj pro daŭra manko de kontakto kun sia propra kulturo, kelkaj eĉ tute konscie permesas al si forgesi aŭ tutsimple forĵeti ĝin. En la familio apud la loĝejo de Dege oni eĉ malpermesis al la infanoj paroli la lingvon lokan.

Ĉiuj devas paroli, eĉ balbuti la lingvon de la blankulo por sin senti civilizita homo. Tiel netolerema kaj agresiva oni estis ĉie en Jovotome: en lernejoj, hejme, surstrate … Kiam iu kuraĝe frustris vorton el unu el la belaj lingvoj de la lando. En lernejo oni eĉ ricevis punon, kiam infanoj inter si ŝanĝis kelkajn frazojn en tiaj lingvoj; hejme oni povus bati la infanon, surstrate oni kovrus ĝin per ĉiuspecaj mokoj. Esti si mem en Jovotome ne facilas kaj tio postulas kuraĝon kaj energion. Tamen kiun ne allogas la bela nigra vojo de Jovotome, la restoracioj, la domoj kun tute helaj muroj, veturiloj, la vivstilo, alimaniere ĉio, kio faciligus aŭ agrabligus la homan ĉiutagan vivon. Al tio sopiris ĉiuj en Koaga, sed sen konscio pri la prezo, la sekvo kaj precipe pri la strategio tion atingi.

Ĉiuj en Koaga ĝojus, se io tia en ilia vilaĝo ankaŭ ekzistus, sed timis, ĉu tio ŝanĝus la tieajn moralplenajn kaj valorajn homojn.

La fiksita dato de la alveno de Dege en Koaga alproksimi ĝis, tia renkontiĝo iĝis iom post iom tradicio; oni kaptis okazon, ĉu por interesiĝi al vivo en Jovotome, ĉu por informiĝi pri strategioj ĉiuspecaj por instali tute homan socion kun saman avantaĝon kiel ĉe la blankulo.

Kiel kutime la rakonto de Dege okazis dum la tago kaj tiu tago, laŭ nombrigo de tempo ĉe la homoj en Jovotome, nomiĝas dimanĉo. Neniu en Koaga scias ĉu hieraŭ aŭ morgaŭ estus dimanĉo, oni nur sciis, ke iam li venos kaj tiam ĉiuj pretos ĉeesti. Laŭorde la demandojn nur pretigis Medaho por eviti nesencaj kondutoj el ĉie inter la aŭskultantoj. Dum la pasinta renkonto temis pri amrilato en la moderna mondo. Verŝajne venontfoje temos pri la sekreto pri materiala sukceso de blankulo aŭ eble pri tute alia problemo: ĉio dependos de la etoso.

Pro la malagrabla sperto de Doĝi dum lia vizito en Jovotome, multaj jam atendis kleriĝon pri tia maniero bonvenigi fremdulon. Medaho, kiel saĝulo, bone scias kiel eviti tian konflikton pro tro da ekscitaĵoj. Verŝajne li ne kondukos la rakonton sur tian terenon por permesi, ke post la rakonto ĉiuj enkapigu ion utilan. Pli kaj pli alproksimiĝas la tago, eble morgaŭ aŭ post tri tagoj, eble restas ankoraŭ unu semajno, ĉiuokaze tio ne okazis hieraŭ, ĉiuj pretas por ne maltrafi la okazontaĵon. Iam en Koaga oni devas eklerni kiel nombri la tempon en la moderna mondo, por ke ĉiuj antaŭvidite pretu ĉeesti la rakonton de Dege. Momente oni atendas, atendadas, eĉ je la malbono kaj kosto de la ĉiutagaj aktivadoj, kia revolucio!

Denove oni atendas, ĝis kiam aŭdeblos el la fora arbaro bruo de veturilo, kiu iom post iom alproksimiĝas.

Sen dubo temos pri Dege. Ĉiuj haste pretiĝos por bonvenigi Dege; tiuj, kiuj tiam ankoraŭ estus ĉe la ĉiutaga laboro tuj finlaboros por ĉeesti, la alveno de Dege en Koaga ĉiam estas tute escepta okazintaĵo. La bruo de lia veturilo jam estis signalo por ĉesi labori, tio denove dum tiu tago okazis, verŝajne estis certe, ke temis pri alia dimanĉo, dum kiu neniu en Jovotome laboras.

Kiel kutime atendas ĉiuj sub la giganta baobabo antaŭ la halto de la veturilo ne for de la palavro-arbo, Dege povus esti unu el tiuj fiuloj en Jovotome, kiuj sen kialo povus aresti Doĝi, sed admiro por homoj en tiu urbo restas granda pro tiuj aĵoj kiel veturilo kaj aliaj vidindaj aferoj. ”Kio fakte estus en tiu moviĝanta domo kiel tiu de Dege kaj de multaj aliaj en Jovotome?” daŭre sin demandas ĉiuj en Koaga.

Majeste Dege eliris, la maldekstra gambo unue ekstere kaj poste la dekstra, ĉiuj kaptis la okazon por denove rigardi kiel aspektas la eno de la veturilo; por kelkaj, rigardi tion la tutan tagon estus pli interesa ol la rakonto fare de Dege mem, sed feliĉe ĉeestis Medaho por regi ordon. ”Ĉiuj sidu!” postulis li; malantaŭpaŝante kelkaj iris ĝis siaj sidlokoj, sed ĉiam kun la okuloj ankoraŭ fiksitaj sur la veturilo. Baldaŭ komenciĝos la rakonto, sed unue la enkondukvorto de Medaho.

”Karaj kunuloj, jen denove Dege, filo de la granda Koaga, inter ni por rakonti iom pri la blanka mondo. Ni intertempe informis lin kaj li promesis alveni iun dimanĉon: jen hodiaŭ estu dimanĉo kaj kiel promesite li alvenis.

Nun ni silentu por aŭdi la novaĵon ĉiam bona de blankulo.”

Dege ekpripensis, ne ankoraŭ sciis pri kio rakonti, ĉu daŭrigi kun sia amrilato aŭ elekti tute alian temon, tamen ion li devis ekrakonti kaj tiel li komencis.

”La vera blanka lando, kien mi iris por lerni pri la vivo, estas sur nia terglobo kiel nia Koaga. Ĝi estas ege for de tie ĉi, tiel for, ke eĉ per mia veturilo oni ne kapablus atingi ĝin post semajnoj, sed ĝi tamen troviĝas sur la sama tero kiel nia vilaĝo. La tero, sur kiu ni nun staras estas giganta, eĉ neimagebla je nia scio kaj okulo, ĝi estas ronda kaj daŭre moviĝas.”

Inter la aŭskultantoj regas subite silento, oni rigardis unu la alian por esti certa, ke la alia ankaŭ ĵus aŭdis la mensogon de Dege: oni neniam rimarkis, ke la tero movi ĝas, verŝajne devas esti nur tiu de la blanka lando, sed kiel eblus tia fenomeno? Iu frustris al sia apuda amiko:

”Dege mensogas”; neniu ankoraŭ kuraĝis atentigi lin pri tio kaj ĉiuj, senpacience atendante la taŭgan momenton por sciigi tion, daŭre aŭskultis. Dege daŭrigis:

”La tero neniam ĉesas moviĝi kaj ĉirkaŭ la suno. Kelkaj partoj de la tero malofte vidas la sunon, pro tio ofte malvarmiĝas tie, eĉ pli ol la malvarmo sur la pinto de nia monto. Oni povus morti pro tia malvarmo, se oni ne sin protektas kontraŭ tio per dika kaj varma vestaĵo. Mi mem preskaŭ jam spertis tion, kiam mi por la unua fojo iris tien. Por agrabligi kaj elteni la malvarmon oni varmigas la ĉambron per speciala karbono aŭ per tute alia maniero ĉu per varmiga akvo fluanta en taŭga tubo, aŭ per tute specifa aero. Por efikigi la tutan sistemon la pordo kaj fenestroj restas daŭre fermitaj. Al mi tiam ŝajnis tia mondo stranga, sed tiel ili devu batali kontraŭ la naturo por ebligi la vivon sur sia tero. Vivi estas daŭre batali kontraŭ kaj por la naturo, ĉu por adaptiĝi aŭ por ŝanĝi.

Ĉiu en sia angulo kaj dum sia epoko faras ion por antaŭenigi pozitive la vivkondiĉon. Praavoj de blankuloj nunaj jam plenumis multon: tiu ĉi veturilo ne estas rezulto de unu sola kaj unika blanka homo, sed laboro de homoj tra diversaj generacioj. Blanka homo estas homo kiel ni ĉiuj tie ĉi, sed verŝajne pli scias, kion li vere bezonas kaj sekve agas por tion atingi. Multon iliaj praavoj ne havis kaj devis adaptiĝi al la nenio, poste al minimumo ĝis elpensado de maksimumo de nia epoko.

Tiun maksimumon, kiun Doĝi spertis en Jovotome dum lia vizito, estas ankaŭ sekvo de tiu daŭra elpensado de homo por igi nian vivmedion agrabla kaj viveltenebla.

En la tiama kaj eĉ la ĝisnuna blanka lando ĉiu homo ludas rolon por la socio: kelkaj interesiĝas pri la materiala flanko, aliaj pri la socio, la rilato inter homoj, kiel vivi kune, kaj tiel plu. Iliaj praavoj opiniis, ke nur per ordigado de specifaj principoj, ke la homoj povus agrable kunvivi, kaj pro tio eksurpaperigis tiajn modifieblajn principojn, kiujn oni konsideras kiel leĝojn. Tiuj leĝoj ne konsistas el deziroj de ĉiuj, sed la minumumo de ĉiuj por ebligi la kunvivadon. La surpaperigado de tiaj principoj ne sufiĉis por esti respektataj, necesas ankaŭ edukado de la homoj. Ĉiuj devas interkonsenti respekti kaj interkonsenti ricevi punon okaze, ke oni faras ion kontraŭ la enhavo de la principoj. Tiel evoluis kaj evoluas la ĉiutaga vivo en la blanka lando. Saĝulo restas gravulo, kondiĉe ke li ankaŭ respektu la principojn konscie disponigitaj de ni ĉiuj. La enhavo evoluas laŭ deziro de la plejmulto kaj laŭ cirkonstancoj tute antaŭe priskribitaj de ĉiuj.

Neniu havas la avantaĝon malobei la leĝon, eĉ la saĝulo.

Neniu ankaŭ estus pli inteligenta ol la alia, ĉiu en sia kampo valoras kaj havas la rajton vivi, elekti kaj esti elektata kiel gvidanto aŭ estro, disponigi la minimumon por sin vivteni, kaj tiel plu. Alivorte, ĉiu homo havas rajton por la vivo aŭ ĉiuj devas observi la principojn de la homa rajto. Estas pruvite kaj rimarkite, ke en ĉiu homa socio, kie tiu bazaj principoj estas respektataj, la vivo por preskaŭ ĉiuj iĝas agrabla kaj eltenebla. Ĉar ĉiu rajtas vivi libere pensante kaj opiniante, ekas en ĉiu fantazioj ĉiuspecaj rilate al elpensado, inventado de ĉio, kio faciligas la vivkondiĉon. Tiel inventiĝis kaj fabrikiĝis veturilo, aviadilo, radio, televidilo, kurento, ŝipo … Ĉio tio ne estas miraklo, sed perfekta strukturiĝo de socio, kiu sin donas ian celon kaj batalas por tion atingi. La strukturiĝo ne esence similiĝas de unu socio al la alia, sed laŭbaze de ĉiu realeco kaj bezono. Tiel en la giganta blanka lando estas ankaŭ multaj popoloj malsimilaj unu de la alia, sed ĉiu el tiuj popoloj havas bazajn principojn, same kiel ĉe ni en Koaga. La diferenco staras ĉe la maniero respekti tiujn principojn.”

Kun granda plezuro atentas ĉiuj aŭskultantoj, kelkaj kun bona mieno, aliaj ne; tia rakonto profunde revolucios la socion en Koaga: kelkaj tute perdos influon, sed multaj timas pri la sekvo de tia revolucio. Ĉiuj momente staras antaŭ tute nova rakontado, en la kapoj intermiksis sin demandoj ĉiuspecaj, sed neniu ankoraŭ kuraĝis fari la taŭgan, eble ĉiu atendu, ke alia komencu. Oni sin rigardis, eble Medaho mem komencu, sed li ankaŭ konkrete ne komprenis multajn konceptojn kaj nociojn; el kio vere konsistas la principoj? Al li strangis, ke ĉiuj kontribuu al farado de principoj, dum en Koaga tio nur estas afero de grupo da homoj, ne nepre demokrate elektita. Al kiu kaj kio profitus la rakontado de Dege en Koaga? Certe ne ankoraŭ al la saĝulo, sed tian paŝon ne dezirus ankaŭ la aliaj. La blanka homo devus esti tute alia homo en tute alia socio. Rifuzi progreson per akirado de tiuj allogaj materialoj estas ankaŭ nerealisma, ĉu rezigni al la nuna pensmaniero estus la prezo de tiu nova ideo de Dege? Ĉiuj rigardis Dege kvazaŭ li havus la solvon por disponigi ĉion rilate al plibonigo de vivo en Koaga, kelkaj sin demandis, ĉu rezigno al tiu pensmaniero tuj havigos al ili ĉion. Dege tute konsciis pri la sekvo de sia rakonto, sed sciis, ke li havis avantaĝon, ke neniu dezirus malbonon por li pro lia situacio kiel kleriganto de la tuta vilaĝo, sed ĝis kia grado efikus tiu influo?

En Koaga ekregis eta dubo pri la ĝistiama ordo pro la rakonto de Dege. Ĉe ĉiu familio ekis debateto pri tio, ĉiu esprimis sian ideon pri la afero, oni facile povus diveni porulojn kaj kontraŭulojn; eĉ io tia okazis inter la saĝuloj, kiuj por tiu cirkonstanco renkontiĝis ĉe Medaho.

Oni kontraŭstaris al multaj vidpunktoj de Dege, sed tamen faris al si demandojn pri la sekvo de eventuala neadaptiĝo al tiaj pensoj tamen belaj kaj homaj. Apud tia realismo staras la homa egoismo, miopeco, kiuj sur tia tereno neniam facile pravigas la realisman flankon de la afero. Medaho plej ofte enkondukis la debaton kaj atendis la finon de ĉiuj intervenoj por konkludi. Sed ĉi foje ne temis pri kutima renkontiĝo, pri vere io serioza ekster okuloj de gejunuloj. Ĉedie, unu el la saĝuloj, lanĉis la unuan vorton plena de zorgoj pri la estonto kun tia starpunkto de Dege.

Ĉedie: ”Al kia socio nin kondukus Dege, se okazus, ke lia penso enradikiĝus en Koaga?”

Soglo: ”Hm … Ĉedie, ŝajnas, ke ni ambaŭ faras al ni samajn zorgojn. Ĉu finfine kun tia penso saĝulo kiel ni ekzistus en Koaga? Iel ni devas ĉion fari por bremsi la enradikiĝon de io tia.”

Medaho: ”Ne kontraŭ ĉiuj ventoj oni kapablas stari.

Ĝi povus esti pli forta ol la forto de nia solidareco.”

Ĉedie: ”Io tamen farendus, ĉu?”

Soglo: ”Kia socio! Kie sklavoj kaj gravaj homoj kiel ni devas sidi ĉe sama tablo por diskuti, debati pri aferoj de Koaga. La mondo certe malprogresas.”

Ĉedie: ”Bone, ke vi ankaŭ samopinias. Ni certe tiel sopirus al malorda socio sen minimuma respekto por nia socia tavolo. Mi neniam, mian tutan vivon, aŭdis kaj eĉ spertis, ke junulo havas respondecan opinion. En Koaga ĉiam opinis saĝuloj, kaj tiel ĝi restis, restas kaj restos ĝis fino de la mondo. Ĉiuokaze tia penso enradikiĝos nur post mia forpaso.”

Soglo: ”Jes, mi ankaŭ staros je via flanko. Ni ne rajtas lasi knabon naskita antaŭ nur kelkaj sezonoj malordigi nian socion. De kiam li naskiĝis por pretendi disponigi tian opinion publike? Eĉ lia patro neniam havis tian opinion. Karaj kunuloj, ni konfesu, ke ni forgesu nian blanknigran filon Dege. Li ne plu estas unu el niaj filoj kun tia starpunkto.”

Ĉedie: ”Li jam per la rakonto pri sia amrilato kun Olom semis gigantan dubon en la kapoj de genujuloj.

En Koaga ĉiuj gejunuloj sopiras nun al tia amrilato, dum de pratempo ĝis nun neniu junulo rekte paŝis al tia etapo sen konsento de siaj gepatroj.”

La debato dum longa tempo restis inter Soglo kaj Ĉedie sen interveno kaj starpunktoj de aliaj saĝuloj ĉeestantaj.

Ili verŝajne samopiniis kaj pro tio silentis, aŭ eble ne ankoraŭ kuraĝis akcepti la strategion de Soglo kaj Ĉedie. Ankaŭ Medaho ne ankoraŭ disponigis sian opinion pri la afero. Soglo kaj Ĉedie daŭre superŝutis siajn fortajn starpunktojn kaj kompreneble esperis konvinki la aliajn pri tio. Ili parolis, paroladis. Opinio de unu perfekte kompletigis tiun de la alia, kaj ĉio en bela simbiozo okazis. La aliaj ĉeestantoj, ĝis tiam spektantoj, ankaŭ devis sciigi siajn opiniojn, sed ŝajne la vervo de Soglo kaj Ĉedie por konvinki iel ĵetis timon, tiel ke ili ne kuraĝis tuj kontraŭstari. Inter la saĝuloj ne ekzistis malpermeso esprimi siajn opiniojn, sed en Koaga oni maksimume evitemis tian koleraspektan interŝanĝon de opinion. Tio eble estus la kialo de la kvazaŭa reganta paco en Koaga.

Sed ĉi foje temas pri la estonto de Koaga, pri elekto de tio, kio bonus por Koaga kaj ties gefiloj. Iu nematura kaj nepripensa eraro povus okazigi malfeliĉon. Starpunktoj diversaj restas bonvenaj, egale de kie kaj kiu ili venas.

”Pro tio ĉiuj saĝuloj tie ĉi devas esprimi klare sen timo sian opinion pri la afero,” ordonis Medaho. Li ja bezonas tion por povi demokrate eltiri ion bonan por Koaga.

La interveno de Medaho donas iel sekuran senton al kelkaj el la saĝuloj, kiuj verŝajne povus kontraŭstari la opiniojn de Soglo kaj Ĉedie. La etoso iĝis iom maldensa, ĉiu sin sentas iom libera diri ion, ĉu sencan aŭ nesencan, ĉu por aŭ kontraŭ la enkonduko de novaj sociaj reguloj.

Tiel okazis tio, kio neniam antaŭe okazis: vera interŝanĝo de opinioj. Eble inter la saĝuloj la revolucia vento ekblovis, verŝajne ne ankoraŭ tiel forta. Medaho postulis intervenon de aliaj saĝuloj, por ke ili sciigu tion, kion ili ankaŭ opiniis pri la afero. Soglo kaj Ĉedie preskaŭ certis pri la samopinio ĉe la aliaj, ĉar kontraŭstarpunkto preskaŭ neniam okazis dum tia renkontiĝo, sed la interveno de Medaho peti ĉiujn paroli, estis iom nekutima, tio signifas, ke povus esti kontraŭstarpunktoj.

Ĉiuj rigardis unu la alian; kiu kuraĝos ekparoli? Aŭ diri ion malsimilan al tio, kion opiniis Soglo kaj Ĉedie? Mabede, kuzo de la reĝa familio, staris kaj petis permeson ion diri.

Mabede: ”Niaj kunuloj Soglo kaj Ĉedie tute brile esprimis tion, kion la revolucia ideo de Dege okazigus en Koaga. Kiel kutime niaj kunuloj denove pravas: ĉu facile akcepti transformon aŭ metamorfozon de niaj praavaj valoraj? Kio poste restus, se tiaj valoroj perdus pro enradikiĝo de tia ideo el blanka lando? Mi samopinias, ke oni ne lasu tian knabon kiel Dege influi nian socion.

Jen mia opinio, mia moŝto Medaho.”

La starpunkto de Soglo kaj Ĉedie pli kaj pli akceptiĝis,

Mabede estis fame konata en Koaga kiel homo, kiu neniam klare esprimis sian veran vidpunkton, sed en tia okazo nur gravas la parolo. Mabede sidis kun la sento, ke li ankaŭ ion diris, certe ne por ofendi almenaŭ la du unuajn intervenintojn. Ĉiuokaze ĉiuj devas paroli, Medaho atendas, ĝis ĉiuj ion diros rilate al la situacio. Asuka, alia saĝulo, ekstaris, ĉirkaŭrigardis kaj petis per la kapo permeson ĉe Medaho por ion diri. Tiu momento estis ege grava, ĉar Asuka estas unu el tiuj raraj homoj en Koaga, kiuj preskaŭ neniam timas disponigi propran opinion, eĉ se ĝi devus okazigi malagrablaĵon por ili. Soglo kaj Ĉedie ekkonsciis, ke se Asuka kontraŭstaros iliajn opiniojn, tio certe relanĉus la debaton, kiu dum la pasinta epoko jam finiĝis.

Asuka: ”Nkan ĥe bio (mi petas permeson). Mi tre bone aŭskultis Soglon,

Ĉedien kaj ĵus Mabeden. Ili ĉiuj tre bone parolis kaj eble pravis. Sed kiu inter ni iam renkontis homon, kiu propravole deziris esti blinda? Kiu inter ni ne dezirus esti riĉa, koni alian kulturon, disponigi necesajn materialojn por plibonigi sian propran vivon? Mi dubas, ke iu tie ĉi sopirus esti malfeliĉa apud aferoj, kiuj povus lin feliĉigi.

Ni ne forgesu, ke Dege estas unue unu el niaj gefiloj kaj sekve li neniam povus enkonduki malbonintencan aferon en Koaga. Mi ankaŭ iel timas pri enkonduko de tia penso, sed unue ni provu kompreni konkrete la penson, kiun nia blanka filo Dege dezirus enkonduki, antaŭ ol kapabli konstraŭstari. Ĉiuokaze oni nur povus stari kontraŭ io, kion oni bone konas, m bayi (jen mia opinio).”

Medaho kapgestis por indiki, ke Asuka rajtis eksidi.

Almenaŭ du malsimilaj opinioj regis inter la ĉeestantoj, ĝis nun tri homoj kontraŭ unu sola, sed restis multaj, kiuj ne ankoraŭ esprimiĝis. Preskaŭ ĉiuj post la interveno de Asuka evoluis en la saman direkton: necesis daŭra renkonto kun Dege por konkrete kompreni la ideon el la blanka lando, ĉu ĝi estas tipa blanka aŭ tutmonda, adaptebla en ĉiu homa socio, ĉu nigra aŭ flava? La ideo ne rompi kontakto kun la nova penso demokrate gajnis.

En Koaga ĉiuj sciis, ke denove Dege estos inter ili por daŭrigi sian jam komencitan kaj interesan rakonton pri la inda vivmaniero por la homaro kaj sekve por Koaga.

Medaho denove devis informi Dege pri alia rakonto, li sendis denove Doĝi al Jovotome por transdoni la mesa ĝon. Ĉi foje Doĝi havis sperton pri la vivon en granda urbo kiel Jovotome. Tia renkontiĝo en Koaga ripetiĝis plurfoje ĝis la nocio de tempo kaj dato enradikiĝis: ĉiu en Koaga sciis, ke ĉiu septago estas dimanĉo, do la tago de renkonto kun Dege por lerni pri la vivo. Se okazus, ke Dege ne honoris sian rendevuon, tio do signifus, ke eble Dio iom forpuŝis la dimanĉon pro tute natura kialo propra al Dio mem. En Koaga oni opinias, ke ne homo regu la tempon, sed nur Gbedoto (kreinto de la universo). La venontan dimanĉon, eble post sep, ok, naŭ aŭ dek tagoj, Dege daŭrigos sian rakonton. Ĉiu atendis dimanĉon, ĉiuj en Koaga sub la granda baobabo por atendi Dege, neniu koleris, se okazis, ke li ne alvenis: tio signifis, ke tiu tago ne estis kaj devus esti dimanĉo, oni daŭre atendis la veran dimanĉon, kiam efektive venis Dege.

Hodiaŭ ankaŭ estas dimanĉo, ĉar Dege ĵus alvenis.

Ĉiuj jam sidis kaj pretis ekaŭskulti.

Dege: ”Kiel mi jam menciis la pasintan fojon, en la blanka lando la respekto de la homa digno kaj valoro ege gravas. Ĉiu homo havas ian talenton, eĉ se ĝi ne estus videbla. Eble Dio mem kreis la mondon, por ke ĉiu dependu unu de la alia. La diferenco inter sociaj tavoloj estas invento de homo, sed tamen la reciproka dependeco de unu tavolo al la alia restas videbla: reĝo bezonas sian popolon por esti reĝo, riĉulo difinas sian staton kompare al malriĉulo, la malforta bezonas helpon de pli forta, kaj tiel plu. Sed ĉio tio funkcias baze de principoj konscie difinitaj de ĉiuj. Se la afero efektive en tia senco okazus, homoj facile akceptas sekvojn ĉu gravaj aŭ malgrablaj de la principoj. Tiuj principoj kompreneble diferenciĝas de unu popolo al la alia, sed tamen kun multaj similaj punktoj, ĉar temas ĉie pri homo, ĉu nigra, blanka, ruĝa aŭ flava. La blanka homo manĝas, dormas, dancas, laboras, pripensas same kiel la nigra homo. Vi certe nun rimarkas, ke ne ekzistas granda diferenco krom la haŭtkoloro. Tamen ĉiuj popoloj, ĉu en Koaga aŭ en Jovotome ne vivas aŭ spertas saman vivkondiĉon, realecon, kaj sekve ĉiu popolo devas kapabli inventi ian principon aŭ krei kondiĉon, kiu kontribuu al feliĉigo en sia medio. Tian principon ĉiu popolo devus mem kapabli inventi surbaze de sia realeco kaj bezono. Pro tio mi ne instigas vin ĉiujn kopii la vivmanieron de blanka homo, sed provi kompreni kaj okazigi ŝanĝon por ideala kunvivado en Koaga. Ĉiuj en Koaga, saĝuloj, komercistoj, laboristoj, virinoj kaj viroj; alivorte, ĉiuj homoj en Koaga devas sidi sub nia baobabo por inventi ian vivmanieron taŭgan por plibonigo de la vivkondiĉoj por ĉiuj en Koaga. Tio neniel signifas forigon de ĉio, kio jam ekzistis kiel socia strukturiĝo fare de nia praavoj, sed elprenu ĉion, kio bonas kaj forlasu la reston. Ĉion, kio bonas aŭ malbonas por la popolo de Koaga vi mem difinu, sed kun kontribuo de ĉiuj ekzistantaj tavoloj en Koaga. En la mala okazo vi mem semos frustraciojn ĉiuspecajn, kiuj de tempo al tempo okazigus konfliktojn inter vi mem. Ĉiu en Koaga ankaŭ devas konscii, ke persona deziro de unu sola homo ne estas la plej grava por evoluado de iu popolo, sed nur tiu de la popolo, al kio la sola homo ankaŭ apartenas. Unuopulo rajtas provi konvinki tutan popolon pri sia bela ideo por antaŭenigi la socion kaj devas preti debati pri tio, sed neniel rajtas imponi tion.

Karaj saĝuloj kaj Koaganu (loĝantoj de Koaga), jen fakte tio, kio ebligus ĉion, kio allogas homojn kiel vin al la blanka vivmaniero ebligita per invento de teknikaĵoj, kiu neniel estas ero de magio kaj miraklo.”

Tia renkonto inter Dege kaj Koaganu ripetiĝis dum jaroj kaj eble ankoraŭ dum jarcentoj, sed la tuta afero pli kaj pli iĝis feina rakonto sen konkreta propono por la Koaganu, kiuj atente aŭskultas sen ion konkrete kompreni.

Neniu Koaganu, eĉ la saĝulo Medaho kuraĝis dum la renkontoj multnombraj diskuti, demandi, interŝan ĝi, debati pri la ideo nova kun Dege mem. Dege nur brile literatumis kvazaŭ dum la fama palavro-arbo en la pratempa epoko. Dekoj da jaroj pasis, enkonduko de la teknikaĵoj el la blanka lando iĝis realeco, multaj Koaganu havigis por si veturilojn, radio-aparatojn; alivorte ĉion, kion siatempe Dege havis en Jovotome. Sed en Koaga daŭre vivas malfeliĉuloj kun preskaŭ ĉio el la blanka lando.


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.