La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


DIALOGO INTER SURDULOJ

Aŭtoro: Jean Codjo

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

2

Hodiaŭ estas tute normala tago, tago kiel multaj aliaj tagoj en Koaga-vilaĝo, kie post la rikolto kaj dum la senpluva sezono, oni ĉiunokte renkontiĝas sub la plej giganta baobabo, sidas vid’al vide de la vilaĝanoj la plej aĝa kaj pro tio saĝa homo, por aŭskulti belajn mesa ĝojn de la naturo, de dioj, el la buŝo de la plej indikita homo. Neniu alia krom la saĝulo povus facile diveni la temon de ĉiunokta rakontado, tio instigas scivolemon kaj devigas ĉiujn alkuri al la baobabo por aŭskulti alian pli freŝdatan novaĵon. Tamen io en la ĉi nokta renkonto ŝanĝiĝas, la surscenigo iom ŝanĝiĝas, anstataŭ la plej aĝa kaj kutime rakontanto, staras antaŭ la spektantoj kaj aŭskultantoj la patro de sinjoro Dege, kvankam ne juna, sed ne la plej maljuna. Alparolo de Degeto, patro de Dege, certe por ĉiuj en la vilaĝo estas bonvena, estas tamen io escepta, sed kiu havus ion kontraŭ la patro de tiu, kiu naskigis la plej gravan homon en la vilaĝo? Neniu! Eĉ tia interveno estas delonge dezirata, ĉar la patro de gravulo certe devus esti grava homo, ne gravas lia aĝo. Ian sekreton certe devus havi Degeto por kapabli naskigi iun kiel sinjoron Dege. Degeno, patrino de Dege, ankaŭ certe kontribuis, ”tia familio certe ricevis benon de dioj por povi ĝui tian feliĉon,” flustras ĉiuj en Koaga.

La ĉi nokta rakontanto estas Degeto, la patro de la plej grava homo vivanta en civilizita vilaĝo, for je multtagaj piediroj de Koaga. Hodiaŭ la sinjoro patro de la gravulo malkaŝos sekreton kiel fari gravan idon, kiu scipovas la lingvon de blanka homo, aŭ almenaŭ parolos pri la blanka mondo, al kiu apartenas ankaŭ sia filo Dege. Degeto estas la dua plej fama homo en Koaga, li havas parolkapablan skatolon, certe donacita de lia filo, ĉe la manartiko ĉirkaŭas brakhorloĝo por indiki la pozicion de la suno aŭ alivorte la tempon, lia piedplando ne havas rektan kontakton kun la grundo pro piedforma aĵo farita el speciala ero el la blanka mondo, ĝi nomiĝas ŝuo; envii Degeton kaj klopodi esti kiel Degeto iĝas la celo de la vivo en Koaga. Kvankam ne reĝo, Degeto majeste paŝas, permesas al si ĉirkaŭrigardi, kun rideto ĉelipe, la brako kun la horloĝo preskaŭ horizontale streĉita por eble montri tion, kio ĉirkaŭas lian brakartikon, Degeto paŝas preskaŭ per la maleolo, la pinto de la ŝuo preskaŭ direktita al la ĉielo; la preterpaso de Degeto estas ĉiam okazintaĵo, bela spektaklo, kiun neniu en Koaga pro iu ajn kialo maltrafus. Hodiaŭ Degeto ne nur paŝas kaj afekte elmontras, sed ankaŭ rakontas. Apud la reĝo sur bela plekita mato sidas Degeto, la subo de la ŝuo bele elmontrita, la brakoj sufiĉe for de la trunko kaj brusto kvazaŭ por diri: ”rigardu min, mi estas dika kaj feliĉa homo”.

La ĉeestantoj jam ĝuas belan etoson eĉ antaŭ la komenco de la rakontado. Ĝis nun neniu vorto fluas el lia buŝo, sed laŭdoj elfluas ĉie, mawu we na we, alo towe die (gratulon, tion vi ŝuldas al Dio, ne al homo). Ĉiuj senescepte ĉeestos la ĉi noktan rakontadon, sed laŭtradicie la enkondukvorton ĉiam havas la saĝulo. Medaho, la plej aĝa kaj saĝa homo lasas sian maldekstran brakon fali sur la dekstra ŝultro de Degeto, iom karesas kun fiksitaj okuloj sur li kaj poste direktas sin al la ĉeestantoj por prezenti tiun, kiun ĉiuj jam konas:

Mechelemi (karaj gekunuloj), hodiaŭ venis la tago, la tempo por konati ĝi kun iu, kiu fakte iĝas la fiereco de la tuta Koaga-vilaĝo. En ĉiu homa socio estas homo kun pura sango tute nature donacita de Dio. La sinjoro apud min nuntempe estas unu el tiuj homoj sur nia tero. La fluanta sango en li estas pura, sed kaŝita. Ĝi pere de lia filo Dege publike elmontriĝis, sed ni ĉiuj tie ĉi kontribuis al realiĝo kaj elmontriĝo de tia sango. Nia filo Dege estas blanka homo, li loĝas kun blankuloj en blanka lando sur nigra tero, li estas preskaŭ tiel inteligenta kiel la blankuloj mem, pro tio li ankaŭ ne estas for de dioj, li tre bone scipovas la lingvon de la amikoj de Dio, sekve li kapablas solvi ĉiujn niajn problemojn. Lia genera patro mem alparolos vin, eble li ankaŭ povus klerigi nin pri sia filo.

Degeto, al vi nun la parolo!”

Degeto fiere leviĝas, tute konscia pri la pura sango fluanta en lia korpo, kaj salutas la ĉeestantojn. Kion nun rakonti? Ĉu kiel havi puran sangon en sia korpo? Ĉu kiel naskigi infanon kapabla scipovi lingvon de blankulo? Ĉu paroli pri tio, kiel funkcias la ilo ĉe lia brakartiko? Kiel komenci? Certe je la komenco, sed kiel? Ĉiuj atendas la unuan vorton el la buŝo de Degeto, ĝi certe alvenos. Degeto bone konscias pri sekvo kaj efiko de parolo, de vorto, al nesencaj vortoj li ne rajtas, ĉar ĉiu vorto el lia buŝo iĝas parolo evangelia por ĉiuj en Koaga. ”La patro de inteligenta kaj plurlingva parolanto certe estas ankaŭ inteligenta kaj plurlingvano,” opinias ĉiuj en Koaga. Degeto plurfoje aŭdis sian filon paroli la blankan lingvon dum vizitoj ĉe li kaj konas kelkajn vortojn aŭ nociojn rilate al legado de horo kaj salutado. Ĉiuj ĉeestantoj scias, ke je la fino de la ĉi nokta rakonto, ĉiu certe enkapigus kelkajn vortojn de la blankaj homoj. Oni senpacience atendas la alparolon de Degeto, li ĉirkaŭrigardas kaj aŭdigas: donc n jro na do bonjour nu mi hwe (do mi unue deziras saluti vin). La vortoj donc kaj bonjour estas certe tiuj de la blanka homo, sekve aperas parole per la unua prononcata frazo de Degeto duvorta vortaro sen scii fakte la signifon de tiuj du vortoj en la loka lingvo. Ĉiuj tuj rajtas ekuzi ĝin, el la ĉeestantoj venas bela frazo por demandi: donki o a jro na do xo dagbe nu mi (do vi deziras diri belan parolon al ni): Okulfrape estas la transformo de la vorto donc, kiu iĝas donki o, tio atentigas neniun el la ĉeestantoj, la demandfarinto eĉ tuj iĝas fama, ĉar post Degeto li estas la sekvanto, kiu por la unua fojo prononcas vorton de blankulo. La alparolo de Degeto estas bela teksto per dise ornamitaj fremdaj vortoj. Je la fino de ĉiu frazo fluas laŭdoj el la ĉeestantoj. ”Degeto estas spertulo pri blanka lingvo,” krias iu el ili por montri, ke li ankaŭ de nun iom scipovas, aŭdigas: ze komplan ganji (mi bone komprenas). Sed ĝis nun Degeto ne ankoraŭ komencis rakonti pri kiel lia filo Dege fine iĝis blankulo. La saĝulo postulas silenton por aŭskulti la veran rakonton de Degeto:

”Mia rakonto iras tra arbaro, naĝas trans riverego antaŭ ol surteriĝi sur la pinto de la monto apud Koaga.

Tiam popoloj ĉiutage interbatalis, militis, kaj tio okazigis migradojn ĉiuspecajn al ĉiuj direktoj. La multtaga kaj sezona vojaĝo el fora lando, kie la tiamaj homoj interman ĝis, lacigis niajn praavojn, sed tamen ili retrovis ian forton por supreniri la monton, kies pinto preskaŭ tuŝas la sunon. Tagoj pasis, jaroj forpasis kun popolo tute dediĉita al sia kredo kaj sekve pro tio feliĉa ĝis mi edziniĝis kun iu bela ino, la nepino de kuzo de mia avino. Ŝi estis ege bela, hela ĉe la haŭto, mallonghara ino kun sufiĉe larĝa brusto, sur kiu staris rekte du belaj kaj foje tremantaj mamoj preskaŭ perpendikaj al la tuta korpo. Se iu havus la ŝancon iam vidi ŝian paŝadon, la movon de ŝiaj du rondaj sidvangoj, nu, iu kvazaŭa peza ŝtono elfalas la koron, oni plezure emus perdi tutan tagon nur por admiri tian kreitaĵon de Gbedoto (patro de la universo = Dio). Se krome ŝi alparolas vin; nu – kia beno! – vi rimarkas, ke ŝi ne parolas, sed kantas kiel anĝelo el la ĉielo. Kia bela voĉo! Ŝi estas vere bel…”

Sen finprononci la lastan vorton de lia frazo, ĉiuj aŭskultantoj sopiris, imagis al si tian belan inon kiel edzinon ”A da Jonnu (vi vere edziniĝis),” aŭdigis iu el la aŭskultantoj.

Na desu we (ŝi estas vere princino),” kriis alia.

Kunjokunwe (pura sango),” aldonis iu alia.

”Kun tia ino kiel edzino, mi certe ne plu rajtas fari zorgojn,” opiniis iu.

Jovokunwe (blanka deveno),” asertis ankaŭ iu.

De ĉie venas opinioj ĉiuspecaj pri la kvazaŭa Diino, edzino de Degeto. Medaho denove postulas silenton por daŭrigo de la ĵus komencita rakonto. Degeto petis laŭtradicie permeson por daŭrigi, ”n kanhhebio (kun via permeso),” li diris kaj daŭrigis jene:

”Mi tiam jam havis du edzinojn kun ĉirkaŭ 4 infanoj po edzino, mi jam estis patro, ĉefo de familio, sed rajtis havi pliajn, gustumi alian malpermesitan frukton, alporti puran sangon en mia familio. Mi estis sufiĉe forta, laborema, riĉa kaj sekve supozeble feliĉa, sed mi tiam rimarkis sen tia ino apud mi, io mankus en tia feliĉo. Neniu familio rifuzus fordoni sian filinon al feliĉa viro kiel mi, sed mi mem imagis, ke tia ino kostus tutan teron, kaj neniu kapablus aĉeti tutan teron. Mian deziron mi esprimis al mia avino, ankoraŭ vivanta, kaj pere de ŝi al onklino de la estonta edzino, la anĝelo, la diino. Sendube ĉio sukcese okazis, Abla iĝis mia edzino kaj kune kun ŝi ni faris Dee … g …”

Ĉiuj aŭskultantoj finprononcis la vorton dege, regis dum kelkaj minutoj nekontrolebla dialogo inter ili.

Glegbenu (viro vi estas),” kriis kelkaj.

A gbo kan ni (vi elprenis ion de ŝi),” laŭdis aliaj.

Alo towe die (gratulon).”

Denove Medaho devis postuli silenton, lia voĉo estas sufiĉe impona, ĉiuj denove sidas, la okuloj denove fiksitaj sur Degeto, ĝis nun nenio ankoraŭ pri la miraklo de la kapableco de lia filo Dege scipovi la blankan lingvon.

Oreloj sufiĉe streĉitaj, oni atendas la momenton, sed Degeto devas daŭrigi sian belan kaj longan rakonton. Intertempe aŭdiĝas bela sono el tamtamo por anonci malgrandan paŭzon kaj dancon, ĝi ŝajnas malĝustatempe alveni, tio tamen estas tradicio, ĉiuj devas danci, kanti, ĝui … Per la dekstra mano perpendikla al la maldekstra Medaho signas por haltigi la tamtamon:”Gboogli! Gbogli!

Gbogli! Degeto devas nun daŭrigi,” li ordonis.

”Tagoj kaj jaroj forpasis, la malgranda Dege kreskas, li havas similan vervon kiel sia patrino, li kreskas, kreskadas, trapasas la vivan ekzamenon, la neeviteblan ceremonion en arbarego, kie necesas lerni esti viro, sed tian ekzamenon trapasis Dege je pli malalta aĝo, tamen li restas viro kiel ĉiuj aliaj knaboj en la vilaĝo, tiam nenion specialan li ankoraŭ havis ĝis iu tago, tago de la alveno de nova ordo fare de fremduloj, kiun ni antaŭe neniam vidis. La fremduloj alvenis per giganta domo flosanta sur akvo, ili haltis for de nia monto, je semajnoj da paŝado, en ejo, kie renkontiĝas multaj aliaj popoloj el nia regiono. La fremduloj estis ŝajne senditoj de la granda Dio, ili similas al li, ili estas helaj, tute blankaj kun longa hararo, rideto ĉebuŝe, tute alie vestite. Blankulo estas vere ĝentila, afabla, li efektive estas kuzo de Dio. El la pinto de nia monto videblas fumo el la giganta domo de la blankuloj, iun matenon ekis en mi la scivola ideo alproksimiĝi al tia fumo el iu kameno. Mi sciigis la intencon al Degeno, ŝi aprobis kiel kutime, deziris ĉion plej bonan al mi, laŭdis niajn diojn, por ke ili akompanu min.

Mi sciis, ke la vojaĝo daŭrus semajojn, mi ekpaŝis, paŝadis, foje kuris, kuradis, paŭzis se necesis, plenigis stomakon per kelkaj fruktoj plukitaj el fruktarboj laŭlonge de la vojeto, la vojaĝo daŭris, unu, du, tri, kvar tagoj sen finfine atingi la celon, unu semajno pasis kaj feliĉe en la dua mi alvenis, sed ne kuraĝis alproksimiĝi al la fumoproduktanta domo, mi staris je kelkaj distancoj de ĝi, tamen aŭskultis konversacion el la domo, ili parolis tute alian lingvon, nekromprenita de mi: ĉu eble tiel parolas Dio? Ĉu ĝi estas lernebla de homo kun nigra haŭto? Mi restis tamen apude, iom for de ili, kiam je mia granda surprizo, mi vidis alian homon simila al mi, do kun nigra haŭto, kiu iel interŝanĝas vortojn kun unu el la blankuloj.

Ekas espero pli alproksimiĝi, sed daŭre mankas kuraĝo, jes la nigrulo povus esti unu el la malamikoj de mia vilaĝo Koaga, eble tute ne, sed kiel scii? Mi daŭre atendas por observi, la konduto de la nigrulo malpravigis min, li vestas sin tute alie kaj pli bele ol miaj najbaroj, li laboras kun la blankuloj, manĝas ĉe la sama manĝotablo, sed nokte restas ekstere de la domo, antaŭ la pordo, kvazaŭ por malhelpi homojn eniri, aŭ eble preventi ion malbonan, ĉu blankuloj ne ŝatas tranokti en sama domo kun nigrulo? mi demandis min, sed ŝajne feliĉa estas tiu nigrulo, li fiere plenumas sian taskon. La deziro alproksimiĝi restis sen kuraĝo, mi ne devas resti eterne en mia kaŝloko, iam mi devas kuraĝi alproksimi ĝi, eble li estas tute neofenda. Finfine mi decidis kaj faris paŝon al li nokte, kiam dormas la kuzoj de Dio.

Unue li surpriziĝis, sed mi rimarkis, ke al li ankaŭ mankis homo kiel li, kun kiu konversacii. Li parolis dialekton simila al nia lingvo, tamen sufiĉe klare por interkompreni ĝi, ni babilis la tutan nokton, li rakontis multon pri la kuzo de Dio, klarigis al mi pri sia rolo dum la nokto, fakte li protektas ilin kontraŭ eventualaj malamikoj kaj sovaĝaj bestoj, ĉemane li havas longan bastonon el fero, el kio venas aĵoj kapablaj mortigi homojn kaj bestojn je longa distanco. ”Ĝia nomo estas pafilo,” li aldonis. La Blankuloj nomas lin ”Boj”. Boj estas feliĉa kun sia situacio, lia alproksimiĝo al tia homo jam sufiĉas por feliĉigi lin, mi tuj enviis lin kaj eĉ proponis, ke li konvinku ilin, ke mi restu kune kun li por efike fari la laboron. Oni favore akceptis la peton, tiel mi iĝis la dua Boj de la blankuloj.

Semajnoj pasis, oni instruis al ni ambaŭ pri la nova vivmaniero, miaj tri edzinoj forlasis la vilaĝon por resti kun mi en dometo sur tero ne for de la rivero, sur kiu flosas la giganta domo de la blankuloj, mi iĝis laboristo por blankulo, tion mi faris dum jaroj, sezonoj, for de mia vilaĝo, kune kun familio, mi trovis la blankulojn tre interesaj kaj inteligentaj, sed kiuj ili vere estas, tion mi neniam sciis. Mi nur sciis, ke ili scipovas multajn aferojn, kiujn ni en nia vilaĝo ne scias, ili pli faciligas la vivon per sia scio, esti pli forta ne sufiĉas por plibonigi sian vivon, tion mi lernis de ili, plej grava estas la scio, kiu estas ĉe ĉiu homo, nur necesas reveki ĝin kaj oni malkovras, ke en ni abundas multo kaj ĉio. Sed la plej grava demando estas, kiel lerni tiun scion, ĉu homo kiel mi, je tiu aĝo, kapablas lerni kiel scii kiel blankulo? Ĝis tiam mi ankoraŭ ne scipovis konversacii kun ili, kvankam mi jam delonge laboris por ili, ĝis iu tago, kiam unu el ili trovis Dege diligenta kaj interesa, ili iĝis amikoj, ĉiam kune ili ambaŭ restis, Dege ekfaris signon sur papero, ŝajnis, ke eblis meti sian penson sur tiu papero, estis vere mirinde, mia filo ekkapablis paroli kun lia amiko blanka, de li mi eksciis kiel saluti, Dege scipovis la blankan lingvon, lingvon de kuzoj de Dio. ’Ĉu amiko de kuzo de Dio, ne estus ankaŭ amiko de Dio,’ tiel mi opiniis.

Iun tagon oni neatendite anoncis al ni la finon de la restado ĉe ni, kaj ke ili devas daŭrigi aŭ reiri hejmen, kie nur vivas blankuloj. Mi kaj mia familio devas reveni en nia vilaĝo, sed sen Dege, ĉar lia amiko ne povis elteni vivi sen li. Tiel Degen mi lasis ĉe la blankulo kaj revenis hejmen kune kun tuta familio al Koaga. Jaroj pasis, plu neniu novaĵoj de Dege, nek de la blankulo, sed mi certis, ke li bone fartis, ĉar blankuloj neniam malbonon faras al iu ajn. En Koaga renormaliĝis nia antaŭa vivo kun la escepto, ke unu el nia filo estas kun blankuloj en verŝajne blanka lando. Multaj dubis pri la ekzisto de homo tia sur nia mondo, ’blanka homo estas en alia mondo, spirita mondo,’ tiel opinias ĉiuj en Koaga. ’Ĉu Dege iĝis Dio dum via restado ekster la vilaĝo?’ demandis iu?

Je mia historio nur kredis mia familio kaj mi.”

La aŭskultantoj ekmontras alian mienon dum la daŭrigo de la rakonto, neniu kapablas diveni la sekvon de la rakonto, kelkaj trovis Degeton nerespondeca homo por permesi lasi sian filon al fremduloj, kiujn li ne bone konis. Kelkaj eĉ ploras, sed Degeto devas daŭrigi la rakonton, kelkaj el la aŭskultantoj perdas emon aŭskultadi, sed Medaho petas atenton por la daŭrigo de la rakonto.

Degeto eble ankaŭ ekkonscias pri sia eraro lasi la filon de la plej bela el siaj edzinoj. Li preskaŭ ploris sed, ĉar li konas la sekvon de sia rakonto, li scias, ke baldaŭ ĉiuj ĝojos. ”Ĉiuj aŭskultu la sekvon,” ordonis Medaho.

”Dekoj da jaroj pasis sen iu ajn vivosigno de Dege.

Kiel patro, mi eĉ ekpensis pri edzinigo, li devas estis sufiĉe aĝa kaj kreska por edziniĝi, mi iĝis vere malfeliĉa.

Mia edzino neniam ĉesis tedi min per demandoj stultaj:

’Mi devas serĉi nian filon,’ sed kie? Ni ĉiuj restis senpovaj, sen ideoj konkretaj, sen espero. La plej eta espero perdiĝis iom post iom, ĝis plu nenio restis. Sed iun tagon, en la datreveno de la naskiĝo de Dege, aŭdiĝis subite bruego, kiun neniu el Koaga antaŭe aŭdis. Aperis subite io simila al la domo flosanta de la blankuloj, sed tiu ĉi havas kvar rondajn piedojn kaj la kameno, el kiu fluas la fumo, estas sub la domo. Kia strangaĵo! Post kelkaj minutoj malfermiĝis je unu flanko pordeto kaj je nia granda surprizo montriĝis mia filo Dege. El alia pordeto, la blanka homo. Estis grava okazintaĵo, retrovo de perdita filo, la tuta vilaĝo tuj kolektiĝis sub tiu ĉi arbo, kelkaj scivoleme tuŝis lin por esti certa, ke vere temis pri Dege, li apenaŭ parolis, restis longe sen vorto, li jen kaj jen alparoletis la blankulon. ’Ĉu li forgesis nian lingvon,’ mi demandis min, li verŝajne ne plu sentis sin hejme,

’kion enkapigis la blankulo al mia filo,’ mi time denove demandis min, ’mi devas ion fari,’ mi decidis kaj ĉirkaŭbrakis lin, Degeno same kiel mi alproksimiĝis, ĉiuj kaptis la okazon por ion diri, saluti, tuŝi, fari demandojn … Tia okazo neniam prezentiĝis en Koaga, indas preterlasi la okupon de tiu tago por ĝui la revenon de Dege. Neniu pro iu ajn kialo maltrafus tian okazintaĵon, aŭdi Dege paroli, sed kian lingvon? Tre verŝajne la blankan lingvon, certe tiun de Dio. Vidindaĵoj ne mankis, veturilo, blanka homo, ŝanĝita Dege, lingvo de kuzo de Dio, kaj tiel plu. Atendante la alvenon de Medaho, ĉiuj kaptis la okazon por fari demandojn ĉiuspecajn, kelkfoje sensencajn, sed tamen indajn demandojn. Medaho finfine alvenis, petis silenton, ĉirkaŭrigardis, montris, ke malgraŭ la okazintaĵo li restis la unua gravulo tie ĉi, sidis fiksante okulojn surprize sur la fremduloj por deziri bonvenon.

Kun rideto ĉelipe Dege kapjesis same kiel la blankulo, tia konduto en Koaga estis tute nova, neniu tiel respondis al deziro de Medaho, sed entute Dege estas blankulo kaj tio ne ofendis Medahon. Ĉiuokaze neniu kolerus kontraŭ amiko de kuzo de Dio. Dege devas nun paroli, li leviĝis kaj direktis sin iom mezen de la korto, kvazaŭ instruisto meze de liaj lernantoj, ĉiuj spektantoj apenaŭ eltenis sian spiron, ili atente rigardis, eĉ bruo de fluganta muŝo aŭdeblis, Dege devis paroli, kaj tiel li komencis:

Dege:

’Karaj gepatroj, karaj Koaganoj, mi unue deziras peti pardonon pro uzado de klekajn fremdaj vortoj en mia alparolo, ĉar kompreneble mi de longe forlasis Koaga kaj sekve forgesis preskaŭ ĉion, sed feliĉe kelkaj nocioj restis. Mi alvenis kun iu, kiu fakte iĝis de mia forlaso de tie ĉi mia patro. Li adoptis min, sendis min al lernejo kaj mi lernis multon pri la vivo, la homo, kaj tiel plu. Mi vivis kun multaj aliaj homoj kun simila haŭtkoloro, ili ĉiuj estis tre afablaj, gastigemaj kaj inteligentaj. Mi neniam forgesis vin, sed ebleco vin atingi ne ekzistis. Mi nun estas instruisto, mi instruas kiel paroli la lingvon de la blankulo, sed ĉefe kiel ŝanĝi sian ĉirkaŭon kaj medion por plibonigi vivkondiĉon de la homo. Mi nun loĝas en granda vilaĝo je kelkaj tagoj da paŝado de tie ĉi, tie mi instruas al la infanoj de tieaj homoj. Ni fakte alvenis hodiaŭ por anonci, ke mi revenis de kelkaj tagoj de la lando de la blankulo kaj ke mi decidis stari je la dispono de mia popolo kaj ĉiuj najbaraj popoloj, mi dankas vin.’ ”

Degeto:

”La alparolo estis sufiĉe klara, ĉiuj admiris Dege, fieris pri li, sed tamen faris al si kelkaj demandojn kaj zorgojn pri kelkaj de liaj asertoj rilate al instruo de la vivo. Ĝis tiam en Koaga nur pli aĝa homo kaj saĝulo instruas pri la vivo, estus do pretende de iu kiel Dege, knabo je la okulo de maljunuloj, asertu ion tian. Tio tamen ne okazigis konflikton, ĉar pli gravis la pozitiva aspekto de lia alparolo. La fremduloj devis forlasi, tra la samaj pordetoj ili eniris la domon, sed kelkaj sekundoj ĝi ekfaris la antaŭan bruegon, elfluigis fumegon el sub ĝi kaj finfine ekantaŭeniris ĝis malapero per la vojeto tra la arbaro.

’Kia strangaĵo,’ diris iu.

’Hm … li estas pretenda, sed havas la povon movigi tian domon,’ aldonis iu alia.

’Restas nur, ke li pliheliĝos por rifuzi esti Koagano,’ ŝerce diris iu.

’Mi eĉ tuŝis la blankulon,’ ĝoje asertis iu infano.

’Vi certe baldaŭ iĝos blanka,’ respondis iu kreskulo.”

Tiel finiĝis la rakonto de Degeto, la spektantoj gratulis, kantis kaj dancis. Medaho prenis denove la parolon, petis silenton kiel kutime kaj jene konkludis:

”Al ni donis Dio tiun belan donacon, pura sango neniam perdiĝas, vi ĉiuj vidas, ke Dege revenis kaj eĉ kun projekto por niaj popoloj. Morgaŭ ni daŭrigos kun la rakonto, sed ĉi foje tio temos pri la avantaĝo konkreta de tio, kion Dege lernis ĉe la blankulo. Mi deziras al vi trankvilan kaj pacan nokton.”

La nokto certe ne iĝos trankvila, motivo por daŭrigi la debaton nun ekzistas, komentado, kritiko, laŭdo, ĉiuj Koaganoj sentas sin koncernataj, ĉu por sopiri kaj envii la vivon de Dege, ĉu por pripensi la tuton, apogi aŭ kontraŭstari, sed alloga kaj admirinda tamen restas la nuna vivostilo de Dege. Degeto kaj Degeno estis sendube la plej gravaj homoj post la foriro de Dege, egale ĉu Dege havas novan patron aŭ ne, evidentiĝas, ke ili restas la generaj gepatroj de Dege, almenaŭ de la nigra Dege, sed ”sango de Koaga certe ankoraŭ fluas en lia korpo,” opinias ĉiuj. Komentado rilate al Dege daŭris la tutan nokton, kelkaj interesiĝis pri la konduto de la blanka akompaninto, la supozata nova patro de Dege, li apenaŭ parolis dum la renkonto, ĉiuj trovas ion por aldoni, eĉ la belaj knabinoj de Koaga imagas sin kiel estontaj edzinoj de Dege, kelkaj gepatroj deziras por si infanon kiel Dege, la vorto Dege staras almenaŭ ĉiusekunde ĉe lipo de ĉiuj en Koaga. La sekvonta tago ne rapide alvenas, ankoraŭ ne heliĝas, ”morgaŭ estos alia bela tago,” lanĉis iu tute dormante, baldaŭ komenciĝos nova tago, kaj nova vespero kaj denove nova nokto por alia nova nokta rakontado, verŝajne denove pri Dege. Sed unue devas tagiĝi, regas ankoraŭ malhelo, la kokoj ekkokerikas, bela signo, ke baldaŭ ektagiĝos, sed kiam? Post kiom da krioj de koko? Oni senpacience atendas, atendadas kun la espero, ke iam tagiĝos.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.