|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() DIALOGO INTER SURDULOJAŭtoro: Jean Codjo |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Sinjoro Dege naskiĝis iun lundon, li estas grava homo, je kiu kalkulas la tuta popolo, la popolo de Koaga, feliĉa popolo, kies loĝejo staras sur pinto de monto, ero de sekureco por eviti interbatalon kun aliaj popoloj. Io alia ĉe la Koaga-popolo certe vekas simpation de najbaraj popoloj, sed kio? eble la pozicio de la loĝejo, verŝajne ne tio, sed certe io alia, pri kio fieras ĉiuj Koaganu (loĝantoj de Koaga): sinjoro Dege scipovas la lingvon de la blanka homo, li pro tio estas akowe, homo kun blanka aŭ pura kolo; tiel nomiĝas intelektulo, homo, kiu supozeble estas pli inteligenta, tutsimple ĉar li pensas kiel la blanka homo pensas, manĝas, parolas … Sinjoro Dege estas do blanka homo kun nigra haŭto, sekve li estas gravulo, plej grava ero de fiereco de la Koaga-popolo. Tiel grava iĝas Dege, ke lia vilaĝo ne plu taŭgas por iu tiel civilizita kiel sinjoro Dege. Li vivas kun aliaj blankaj homoj kun nigra haŭto sur nigra tero, kie domoj staras sur aliaj domoj, neniam noktiĝas, ĉar troviĝas etaj rondaj sunoj ĉe ĉiuj enloĝantoj, akvo elfluas el tubo en la muro, alivorte, kie ĉio staras je dispono, kondiĉe ke oni verŝajne esprimu la bezonon. Tie loĝas sinjoro Dege, la gravulo, la intelektulo, la nigra-blankulo …
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.