|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() DIALOGO INTER SURDULOJAŭtoro: Jean Codjo |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Jovotome estas grandega urbo, kie okazas ĉio okaze bla kaj neokazebla, ĉio permesata kaj nepermesata, tabuo ne ekzistas, ĉio estas libere manĝebla, libere direbla, libere farebla. Tie loĝas Dege, la blanka-nigra Dege.
Jovotome staras je centoj da kilometroj de Koaga, por viziti Dege necesas tagoj de marŝado, multaj tranoktadoj survoje por finfine admiri la gigantan vilaĝon, kie loĝas Dege. Li estas instruisto ĉe la plej grava lernejo en Jovotome, li instruas kiel surpaperigi pensojn, paroli lingvon de civilituloj, pensi kiel ili, alivorte kvazaŭ kiel iĝi blankulo. En tiu giganta vilaĝo vivas multaj homoj kun simila haŭtkoloro kiel Dege, ili verŝajne ankaŭ parolas la saman lingvon, ebla faras saman laboron, sed certe de Koaga ili ĉiuj ne venas. Dege loĝas en tre giganta loĝejo, sen kunulino, sen edzino, li ankoraŭ ne decidis, sed havas amikinon, eble estontan edzinon, li tamen ankoraŭ atendas, sed kion? Je la okulo de Koaganoj Dege devus havi ian malfacilaĵon edziniĝi, tia bela, inteligenta, valora homo ne havus kialon atendi, dum samaĝuloj en Koaga jam estas ĉe la tria edziniĝo. Tio povus esti la dorno sub piedplando de ĉiuj Koaganoj, ”kian valoron havus arbo sen kapabli produkti frukton,” tiel opinias la Koaganaoj. Delegacioj ĉiuspecaj el Koaga jam plurfoje vizitis Degen por informiĝi pri lia problemo tiurilate kaj eventuale helpi. ”La raran birdon mi ne ankoraŭ trovis” rebatas ofte Dege. ”Kia respondo,” miras delegacio el Koaga. ”Ĉu ino estas birdo?” ili ofte sin demandas. Dege kaj la Koaganoj certe ne plu havas saman vortprovizon, la interkompreno ofte malfacilas, sed neniu rezignas konvinkiĝi por pravigi sian vidpunkton.
Tia restas la situacio dum jaroj, ĝis kiam la rara birdo aperis, sed ĝi ne estas unu el tiuj de Koaga, iam Dege devas rakonti sian sperton al Koaganoj pri kiel enamiĝi, edzi(ni)ĝi. Ĉiuj senpacience atendas tiun tagon, la rakontado certe okazos iun specifan tagon, kiam Dege ne laboras, tio jam iom strangas, ĉar en Koaga ĉiam restas la sama tago, nur la sezono ŝanĝiĝas, ĉiam estas iu dimanĉo, sabato aŭ lundo. Alia strangaĵo estas la fakto, ke Dege ne rakontos nokte, ĉar li devas reiri al Jovotome por esti certa, ke la sekvantan tagon li frue vekiĝos por labori.
Ĉiuj Koaganoj devas alkutimiĝi al la nova situacio pro Dege, sed tio tamen indas, nova disponiĝo por nova scio.
Dege alvenis iun dimanĉon, kiel kutime per preskaŭ la sama moviĝanta domo, kvankam nenokte ĉiuj alvenis, neniu maltrafus tian okazintaĵon pro iu alia kialo, Medaho ankaŭ ĉeestas kaj sen aparta protokolo Dege ekrakontas:
”Post mia adoptiĝo fare de la blankulo mi akompanis lin hejmen, kie nur vivas blankuloj. Mi lernis kun blankuloj, eĉ tiel pli bone ol multaj aliaj blankuloj, ke mi iam iĝis unu el la plej premiitaj lernantoj en la lando. Pro tio admiris min multaj homoj, plejofte multaj deziris ligi kontakton kun mi, esti proksimaj al mi, alivorte amikiĝi kun mi. Inter la multnombraj geamikoj estis Rikardo el alia blanka lando tamen ege for de ni. Admirinda mi estas laŭopinie de Rikardo kaj pere de li mi konatiĝis kun la anĝelo, la plej bela ino surtere, ŝi nomiĝas Olom.
La unua kontakto okazis post reveno al Jovotome, sed ne ankoraŭ korpe.”
Tiu lasta frazo mirigis la aŭskultantojn. ”Kiel kontakti iun sen korpa kontakto?” frustis iu, sed tamen iom laŭte,
Dege devas daŭrigi por klarigi, denove regas silento por aŭskulti:
”La kontakto kun Olom je distanco estis tute hazarda, ni interŝanĝis ideojn metitaj sur papero kaj sendita unu al la alia, tiam ekis nenia aparta sento, temis nur pri oferto de servo, ĉar de Rikardo mi sciis, ke Olom devis alveni en Jovotome por disponigi sian scion al mia popolo.
Mia rolo estis informi ŝin pri eventualaj malfacilaĵoj kaj miskondutoj pro nealkutimiĝo al nia kulturo.
Post multaj interŝanĝoj de informoj, Olom finfine alvenis, restis ĉe alia familio en Jovotome sen kontakti min dum semajno, sed feliĉe ŝi telefonis min iun frumatenon kaj petis min renkonti ŝi en iu publika centro. En mi ne ankoraŭ vekiĝis iu aj fajro por ŝi, mi ne konis ŝin kaj ne povis imagi, kiel ŝi aspektus. Mi tuj kaj rapide surmetis iun nigran t-ĉemizon, survojiĝis kaj post kelkaj dekoj da minutoj atingis la lokon. Mi renkontis la belan tre blankan Olom, ni interparolis, mi informiĝis pri Rikardo, iom diskutis kaj kune eliris por trovi lokon por manĝeti sandviĉon, ni finfine atingis restoracion apud la maro post dekminuta vojaĝo per motociklo mia, sur kiu ni ambaŭ sidis, ŝi malantaŭ mi. Mi mendis sukeraĵon kaj sandviĉon por ŝi, dum mi kontentiĝis kun akvo, ĉar mi tiam jam havis plenan stomakon. La buŝo maĉanta samtempe parolis, ni parolis pri ĉio kaj nenio, sed neniam pri sento kaj amo, mi tiam ankoraŭ ne sciis, ke mi iam enamiĝos pro kompreneble multaj kialoj, i.e mi pensis, ke eble ŝi estas amikino de mia amiko Rikardo, kaj ne decus profiti, tio ĉe ni en Koaga estas malpermesata. Mi certe dum la unua interŝanĝo de vortoj sentis ion por ŝi, kiel ĉiuj viroj ĉe ni, sed ne por havi ŝin por mi. Ŝi finman ĝis kaj mi denove surmotocikligis ŝin al la centro, kie devis atendi Lidvino, unu el la knabinoj de ŝia gastiganta familio. Ni adiaŭis unu la alian kaj promesis denove renkontiĝi, mi diris, ke mi daŭre restos je ŝia dispono por eventualaj helpoj, necesis nur, ke ŝi telefonu.
Mi tiam sentis nenion strangan por ŝi, mi daŭrigis hejme kun mia normala ĉiutaga aktivado, mi restis la sama Dege serĉante ankoraŭ la raran birdon. Kelkajn tagojn poste alvenis ŝia dua telefonalvoko, ni renkontiĝis denove ĉe alia trinkejo, trinkis bieron, babilis kaj poste mi akompanis ŝin hejmen, la scenario ripetiĝis fojfoje ĝis iu tago, tute normala tago, sed kiu famiĝis pro la okazintaĵo.
Mi devis kiel kutime akompani ŝin ĉe marbordo, la tago iom post malheliĝis, ni trinkis ion ĉe la restoracio apud la maro, mi eĉ manĝetis, devis esti tiam iom malhele, oni apenaŭ rekonis iun je dudek metroj de si, mi delonge eksentis ion por ŝi, sed ne volis ofendi, mi ne deziris deklari, mi tamen suferis, ŝi proponis iri iom laŭ la marobordo, mi kapjesis, ĉar vorto ne plu elfluis, ni denove ekbabilis, sed pri nenio, ŝia maldekstra mano malrapide kaj trankvile balanciĝis kaj tute hazarde kontraŭfrapis mian dekstran manon, senvorta interkonsento, niaj ambaŭ manoj haltis kvazaŭ ili havis ion por fari kune, tio ne haltis la normalan paŝadon, kvazaŭ neniu el ni rimarkis tion. Iu el ni devis kuraĝi ion diri, en Koaga tion faras viro, mi timis pri eventuala rifuzo, tio maltrankviligus min, sed el mi aŭdiĝis voĉo kiu diris: ’Dege, diru kion vi sentas,’ mi ne sciis je kiu distanco ni estis de nia restoracio, sen scii kial, mi konsilis, ke ni reiru al nia restoracio, ĉar eknoktiĝis, ŝi kapjesis sed je kelkaj metroj de tiu decidpunkto mi iom karese premis ŝian manon kaj diris: ’Olom, ĉu vi scias, ke mi amas vin?’. Kvazaŭ surprizita de mia deklaro, ŝi miris: ’Ho! ne, Dege, vi ne povas aserti tion ĉar vi ankoraŭ ne konas min,’ responde mi diris: ’Kion koni de vi?’ Ŝi aldonis: ’Ni bezonas temp…’ Ŝi ne povis fini la frazon, ni tiam jam estis tute proksimaj, vizaĝoj unu kontraŭ la alia, ŝi ne kapablis rigardi min, la kapo iom inkline al sur la mara sablo, mi petis respondon al mia demando, plu neniu vorto de ŝi, aŭ apenaŭ aŭdebla, ŝi lasis sian kapon fali sur mia brusto, levis sian kapon denove por rigardi min, sed jam atendis kiso, kiun ŝi akceptis, ni kisis unu la alian dum minutoj, mi ne deziris troigi, ŝi certe bezonus tempon por pripensi la aferon, por tute libere decidi, ĉu la tuta afero indus. Ŝi petis, ĉu mia loĝejo staras for de tie, mi kapjesis sed ne apogis la ideon laŭ kiu tuj post la deklaro ŝi vizitu min, mi akompanis ŝin hejmen, la 9-an de junio iĝas startpunkto de io tre grava por mi, tago de trovo de la rara birdo, Olom estas tiu rara birdo.”
La longe eltenita spiro liberiĝis, ĉiuj aŭskultantoj en Koaga estis aŭdantaj por la unua fojo tian rakonton fare de iu nekutima, sed ege interesa. Ĉiuj ege atente streĉis la orelojn por pli bone aŭdi, eltiri konsilojn, lerni kaj poste sperti ion pli romantikan. Oni por la unua fojo sciis, ke alproksimigi lipojn kaj interŝanĝi eble salivon aŭ karesi unu la alian ĉe buŝo eĉ per la lipoj estas ankaŭ signo de sento kaj de amo. Oni ankaŭ scias, ke ne nepre necesas perantoj de amo inter du uloj, kiuj sin amas, ili mem havas decidpovon. Pli gravas la sento por unu la alia. Jen fakte eko de nova revolucio, kiu prave aŭ malprave, profite aŭ malprofite ŝanĝos la pensmanieron en Koaga. ”Sed al kio utilos tia revolucio,” demandis Medaho sen ricevi konkretan respondon. Ĉiuokaze oni almenaŭ sciis, ke blankulo alimaniere deklaras sian amon, ke bele estas ankaŭ tiamaniere ami. Dege ne ankoraŭ finrakontis sian rakonton, li devis daŭrigi, kion li bele komencis:
”Horoj pasis kaj la vivo ĉe unu sen alia iĝis pli kaj pli malfacila, neeltenebla, eĉ preskaŭ neebla. Ni ankoraŭ ne estis paro, ĉiu el ni devis okupiĝi pri sia ĉiutaga aktivado, unu semajnon poste mi devis gvidi seminarion por indiĝena popolo en Faso, la seminario devis daŭri du semajnojn, jen aliaj du jarcentoj sen renkontiĝi, la intenco rezigni al la seminario pli kaj pli akriĝis en mi, sed mi restis pli forta. Ni ĉiuvespere post la laboro renkontiĝis por interparoli, fari vivo-planon, diskuti pri ĉio kaj nenio, sed ne ankoraŭ pri la grava punkto, pri kio ĉe ĉiuj viroj en Koaga parolus: kune en lito. Neniu el ni ankoraŭ pensis pri tio, almenaŭ ne mi ĝis iu vespero, tri tagoj antaŭ forflugo al Faso por la seminario, ŝi petis tranokti ĉe mi, ĉar ŝi ne plu emis iri noktmeze hejmen por tedi sian gastfamilion. Por la dua fojo mi ne apogis la ideon, ĉar por mi estis klare, ke mi ne sukcesos elteni kaj haltigi mian impulson, verŝajne ŝi ankaŭ dezirus ion tian, sed por mi estis ankoraŭ iom tro frue por fari ion tian.
Mi inventis ion por malhelpi la proponon, mi deziris, ke ŝi sentu sin pli sekura sen premo, sed samtempe rimarkis, ke la deziro resti kun mi tiun nokton estis forta ĉe ŝi, ankaŭ ĉe mi: mi proponis neŭtralan lokon, gastejon tute apud la maro, tre romantikan ejon. Ŝi tuj kapjesis, estis tiam preskaŭ noktmeze, ni atingis la ejon post kelkaj minutoj, la tiea noktgardisto akceptis nin kaj donis al ni unu el la plej belaj ĉambroj. Antaŭ nia alveno en la gastejo ni interkonsentis pri tio, kion fari sur la lito: nokto sen seksumo. Mi intencis vere observi kaj respekti tion, espereble ŝi ankaŭ. Mi provis ne ofendi ŝin pro iu misfaro, sed kio estas misfaro por ŝi? Mi demandis min; ĉu ŝia ’ne’ estas vere ’ne’ aŭ kiel ĉe inoj en Koaga, la ’ne’ povus signifi ’jes’. En la gastejo tiunokte mankis kurento, ĉie malheliĝis, la gardisto alportis kandelon, li petis al kio li povus helpi, neniu el ni pensis pri kondomo, ĉar estis konsentite, ke io tiurilate ne okazus. Ĉiukaze el angulo, kie staris la kandelo venis lumeto, sufiĉe hela por tamen vidi la anĝelon en la lito, tute nuda, tiel bela ŝi estas, sen lumo ŝi eĉ kapablus heligi la ĉambron, tiel helblanka ŝi estis. Kio tiam vere okazis en mia kapo, kiel elteni tutan nokton kun malpermesita frukto tute apud mi? Mi ankaŭ demetis miajn vestaĵojn, estingis la malhelan lumon el la kandelo, mia haŭtkoloro tute bone akordiĝis kun la mallumo, ŝi eble ne vidis min, nenion de mi, kiu timigus ŝin, sed kio timigus inon kreskan ĉe viro? Mi kuŝis tute apud ŝi en la malgranda lito, estis pro tio neeble eviti kontakton de korpo, mi sentis, ke ŝi iom tremis, ĉu pro timo? Mi ankaŭ ektremis, la etoso ne plu estas regenda, mi ĵetis min sur ŝi, tuj ŝi akceptis kisojn multnombrajn sur sia tuta vizaĝo, ni ĵus komencis malobei la de ni faritan leĝon. Kia bela nokto! Iam io tia devis okazi por ke ĉiu el ni pli intime sciu aŭ konu unu la alian: tia nokto ĝis nun restas unu el niaj neforgeseblaj momentoj, ĝi iĝas ankaŭ tre speciala, ĉar temis fakte pri amorado sen vere penetri en mian anĝelon.”
Tiu lasta frazo mirigis la aŭskultantojn,
”Kiel seksumi sen peniso?” miris iu.
”Blankulo devas esti stranga homo, kiu certe ne ŝatas veran plezuron,” aldonis iu alia.
”Dio mia! kun tia anĝelo en lito mi neniam kisus,” serioze kriis iu.
”La ina afero nur manĝas tiun inter la gamboj de viro,” ŝerce diris iu.
El la aŭskultantoj regas bruo pro demandoj ĉiuspecaj samtempe adresitaj al Dege. Ĉiu imagas al si, kiel tio eblus. Iu eĉ dubis pri la vireco de Dege. ”Ĉu vi tiam eble perdis vian virpotencon?” li demandis. Dege kapneis, tio tute ne konvinkis ilin, sed Dege devas daŭrigi sian rakonton.
”Se la Edena paradizo ekzistus, ĝi certe estus tiu, kion ni spertis en la gastejo. La nokto iĝis bela kaj interesa,
Olom plurfoje asertis, ke ŝi amis min antaŭ mia deklaro, kaj ke ŝi ne kuraĝis diri tion al mi. Tiu nokto estis la lasta nokto antaŭ la forflugo al Faso, ŝi ekploris, ĉar certe ŝi ne povos elteni mian foreston dum du semajnoj, mi ankaŭ ne imagis tion, sed tio ankaŭ helpus pripensi trankvile, ĉu indus daŭrigi. Mi akompanis ŝin hejmen, ni adiaŭis unu la alian, estis vere neelteneble.
Mi forflugis la sekvintan tagon al Faso, la seminario laŭplane okazis, sed ĉiu tago estas enfero por mi sen Olom, la seminario finiĝis kaj ree al Jovotome, kie jam atendis Olom, floro bela ĉemane, signo de vera amo. Ni estis en la dua fazo de rilato, la dusemajna foresto kontribuis al plifortiĝo de nia amo, nun estas decidite, ke ni estas faritaj unu por la alia, kaj ke la vivo de unu sen la alia ne plu eblus. Ŝi forlasis sian gastfamilion kaj vivis kun mi ĝis nia geedziĝo-ceremonio tute laŭtradicie aranĝita en Koaga.”
Nun pli bone spiras la aŭskultantoj ĉar la celo de aventuro devus esti geedziĝi finfine. La rakonto estis nekutima, temis pri io tute alia kompare al la ĉiutaga vivo en Koaga, sed bele kaj interese. Jam noktiĝis kaj Dege devis denove reiri al Jovotome por povi labori la sekvantan tagon. Li startis sian veturilon kaj per la maldekstra mano adiaŭis la tutan vilaĝon. Ĉiu en sia domo kaj familio povus daŭrigi la komentadon laŭvole, aprobi kal malaprobi, sed evidentiĝis, ke tio alportis gravan misordon, ŝanĝon, dubon, kiun antaŭe ne ekzistis. Kelkaj eĉ timis pri perdo de influo, manko de obeo, tro da libereco …
Koaga restis prave aŭ malprave la sama bonŝanca kaj fama vilaĝo, al kies kvazaŭa sukceso ege sopiris la najbaraj popoloj kaj vilaĝoj. Ĉiutage vizitis amaso da homoj por sperti si mem tion, kio okazas en Koaga. Koaganu (enloĝanto de Koaga) restas la sama, eble kun la sento egoisma, ke li estas fanfarone gravulo, sen vere scii la kialon. Oni tamen konsciis, ke estis pro Dege, sed kion konkrete alportis li por la bono de la vilaĝo, krom la ĝisnuna nura rakonto pri sia amrilato kun Olom. Pri tio Koaganu ne samopiniis, kelkaj eĉ ekprononcis vortojn de la blanka homo pro kompreneble Dege, por kelkaj tio ne estus la celo de la ekzisto kaj bono de Koaga, ĉiuokaze ĉiuj trovas en Dege ion bonan kaj malbonan por la vilaĝo, por ĉiuj li restas admirinda. Necesus tamen provoki alian renkonton por priparoli aferojn pli utilaj por Koaga. Neniu laciĝus pri ĉiutaga rakonto de Dege; Medaho devis sendi mesaĝiston al Jovotome por informi Dege pri nova invito al Koaga. Tia vojaĝo kompreneble daŭras kaj necesas sendi seriozan homon por ne perdi tempon. Medaho elektis Doĝi por plenumi tian malfacilan taskon. Kun saketo ĉemane li forlasis la vilaĝon iun frumatenon por vojaĝo relative longa. Doĝi famiĝis pro tia longa vojaĝo, laŭdire sola sur la vojo li preskaŭ flugas, sed nur ekster la okuloj de aliaj homoj, li verŝajne strange marŝas aŭ havas iun sekreton, kiun neniu alia devas scii. Ĉiuokaze Doĝi ofte pli frue atingis lokon supozita pli for por ĉiuj aliaj en Koaga, kelkaj eĉ asertis, ke Doĝi havas la povon redukti mirakle distancon, sed kiel? Tion sciis neniu, kaj neniu emas scii, ĉar temas tutsimple pri nesciinda afero.
Tiel okazas la ĉiutaga vivo en Koaga, tiel pensas ĉiuj Koaganu, sufiĉe piaj por nur kredi, ne por tro opinii aŭ filozofii. Filozofii rajtas ĉiutempe unu homo, la plej aĝa, la saĝulo, momente Medaho: ”tiel okazis ĉe niaj praavoj, kaj tiel ĝi restos,” asertis Medaho. ”Nur tiu scias, kiu spertis,” li aldonis, kaj en Koaga nur saĝulo havas sperton.
Doĝi finfine atingis Jovotome, kie preskaŭ neniam malheliĝas: li alvenis vespere, kiam la ĉielo ne plu estis klare videbla, sed lumo el ronda aĵo sur pinto de staranta alia aĵo heligis ĉiujn domojn en Jovotome. Per okuloj admirinde malfermitaj Doĝi senlace kaj esplore rigardis ĉion, faris al si etan senvortan opinion pri la tuto, sed plej grava por li estas sukcesi trovi la domon de la plej grava homo por li, certe ankaŭ por ĉiuj en Jovotome.
”Filo el Koaga, plej grava vilaĝo ĉe la etno Agenu kaj ankaŭ vivanta en Jovotome, restas certe gravulo,” tiel opiniis Doĝi. ”Ĉiuj en Jovotome devas koni Dege,” li diris.
Sed en Jovotome ĉiuj ne scipovas la lingvon parolatan en Koaga, do sekve kiel fari la demandon por trovi Dege en tia giganta Jovotome? Apud iu strato li staris, rideto ĉelipe kvazaŭ li havis bonan mesaĝon por anonci, sed neniu el la multnombraj pasantoj interesiĝis aŭ atentis pri li. Li dum horoj staris ĝis subite li memoris, ke por saluti Dege iam diris dum lia unua vizito kun la blankulo en Koaga: ”Bonjour”. Nun mankas la kuraĝo tion diri, ĉar nur salutvorto ne sufiĉas por trovi Dege. Li tamen provis prononcante iel malbone la salutvorton, kvazaŭ kantante dum denove horoj sen respondo. Iu finfine alproksimi ĝis, sed la dialogo ne daŭris pro manko de komuna lingvo. Li daŭre provis, provadis sensukcese, ie kaj iel li devas tranokti, baldaŭ meznoktiĝos, pli malpi da homoj pasis, Doĝi komprenis, ke Dege verŝajne troviĝas nenie en Jovotome, almenaŭ dum tiu vespero. Li rigardis la lastajn pasantojn senespere, li finfine sidis apud la strato, poste metis sian saketon surteren kaj uzis ĝin kiel kapkusenon por dormi. Li ekdormis, kiam subite alvenis homoj strangaj en uniformo, ili eliris el veturilo kiel tiu, per kio Dege vizitis Koaga, sed ĉifoje ĝi faris tro da bruo, kvazaŭ nur por veki lin, ili tuj sin ĵetis sur Doĝi kvazaŭ por atrapi fuĝantan beston en Koaga, la tuta afero tiel rapide okazis, ke Doĝi senvorte restis sen iu ajn sindefendo.
Kelkajn horojn poste li troviĝis kun multaj aliaj homoj en malgranda ejo. La sekvintan tagon oni alparolis lin petante personan legitimilon, paperon por pruvi kiu li estas. Nenion komprenis Doĝi, finfine la policisto kriis por peti, ĉu iu kapablu kompreni Doĝi. Feliĉe aperis iu por traduki. Doĝi komprenis la demandon de la policisto, sed miris, ke oni petis lin pri papero aŭ pri io por pruvi aŭ montri, kiu li estas, dum li mem staras antaŭ la demandanto. ”Mi estas Doĝi el Koaga,” li diris. ”Doĝi,” li aldonis montrante sian vizaĝon, kvazaŭ por diri, ke fakte li estas pli grava ol papero antaŭe petita de la policisto.
Sed la policisto obstine postulis lian legitimilon sensukcese, perforte puŝis lin denove en la malgrandan ejon, kie oni kvazaŭ stokas misfarantojn kiel varojn. La tuta sceno aspektis stranga por Doĝi. ”Ĉu tiel kondutas homoj en la blanka lando?” demandis sin Doĝi. En lia kapo ekis ĉiuspecaj demandoj sen respondoj: kial aresti iun sen motivo? aŭ tutsimple ĉar tiu ne havas paperon?
”Kia stranga mondo,” Doĝi daŭre miris, sed oni apenaŭ atentis pri li. Kiam li finfine vidos Dege por transdoni la mesaĝon al li? Laŭplane Doĝi devus nur transdoni la mesaĝon de Medaho kaj tuj reveni en Koaga, sed nun li ankoraŭ ne vidis Dege kaj eĉ ne sciis, kiam li reiros hejmen. Li pli kaj pli seniluziĝis pri tiu mondo, al kiu sopiris ĉiuj en Koaga, kie almenaŭ abundas loko por libere tranokti ie ajn, interparoli kun iu ajn. ”Se tiel vivas Dege,” li diris, ”mi prefere rezignu esti blanka homo,” li responde aldonis. Sed en tiu eta ejo ne plu urĝas fari al si demandojn, sed pripensi kiel eliri por retrovi sian liberecon en Koaga.
La vivo-sistemo en Jovotome glate funkciis, ĉiu okupi ĝis pri tio, kio alportis al oni avantaĝon, oni apenaŭ havis tempon por saluti unu la alian. Dege ĉiumatene frue leviĝis por iri al sia laborejo kaj ofte nokte revenis hejmen, same kiel sia edzino. Post laboro ili plej ofte ne manĝis hejme tro lacaj por kuiri, sed vizitis restoracion, kie vespermanĝas ĉiuj, kiuj pro simila kialo tie troviĝas.
Tiun ĉi vesperon troviĝis kelkaj gravuloj de la polico, kiuj babilis pri la situacio ĉe la policejo kaj ŝercis pri la okazintaĵo rilate al iu el fora vilaĝo nomata Koaga. La nomo Koaga altiris la atenton de Dege kaj lia edzino, ili tuj alproksimiĝis por informiĝi pri la homo, pri kiu ili ĵus parolis. Dege sin prezentis kiel iun el Koaga kaj petis renkonti la arestitan homon. La du policistoj miris, sed tamen trovis la ideon interesa, tiel Dege povos pli bone klerigi ilin. Kune ili tuj iris al la policejo, Doĝi eksaltis pro ĝojo, ĉar li finfine ne nur trovis Dege, sed ankaŭ certe forlasos tiun senhoman mondon, tamen konsiderita kiel feliĉa mondo. Doĝi estis finfine liberigita, kompreneble post subskribo de dokumento nekonata al li, kune ili iris unue al la restoracio, kie antaŭe troviĝis Dege kaj sia edzino, ili mendis ion por Doĝi kaj por si mem, manĝante ili babilis, sed Doĝi ne apetite manĝis, verŝajne pro la manĝaĵo kaj ankaŭ pro la maniero manĝi en blanka mondo, ne per mano, sed per ilo, kiu povus vundi. Ili multe babilis, Dege petis informojn pri ĉiuj en la vilaĝo,
Doĝi transdonis la mesaĝon de Medaho pri eventuala invito al Koaga por daŭrigi la antaŭan komencitan rakonton.
Doĝi kompreneble kaptis la okazon por fari la demandon jam farita en la malliberejo, ricevis kelkajn nekonvinkajn respondojn, sed tia mondo je lia okulo restis stranga. La vivmedio ĉe Dege kontraŭis al tio, kion li spertis en la policejo: la lukso, bela lito, seĝo … ”En Jovotome certe vivas kune bono kaj malbono,” li konkludis.
Doĝi tranoktis en tute mola lito, parolkapabla skatolo tute apud por aŭdi informojn kaj muzikon, pli vidinda estis ankaŭ la necesejo. ”Tiel devus aspekti la mondo de Dio,” li opiniis.
La sekvintan tagon Doĝi forlasis frumatene Jovotome, ĉar tiam Medaho devis esti faranta al si zorgojn pro lia nereveno. Li havis sufiĉe por rakonti hejme antaŭ la alveno de Dege en Koaga, li rakontados pri la stranga kaj samtempe bela Jovotome, kiun eble indus viziti. Li rapide kaj haste paŝis por pli frue atingi Koaga, la sama saketo ĉiam ĉemane kun iom da donacoj el Jovotome. Li pro tio iĝos gravulo. La nokto ĉe Dege daŭre revenis en lia kapo kiel sonĝo: la bela necesejo, kie oni tamen povis tranokti sen iu ajn ĝenanta malbona odoro, la parolanta skatolo nome radio-aparato, li eĉ vidis homojn en alia pli giganta skatolo nome televidilo, la kuirejo de Dege, kie la muro ĉiam restas blanka, kvazaŭ oni eĉ ne tie kuiras aŭ eble oni kuiras sen fajro, ”sed kiel tio eblus?” li sin demandis. Multajn demandojn li ne kuraĝis fari al Dege pro honto, sed li verŝajne faros ilin dum la venonta rakontado en Koaga.
En Koaga ĉiuj ekfaris al si zorgojn pro Doĝi, oni daŭre rigardis la vojon aŭ direkton el kie devis montriĝi li.
Horoj post horoj daŭre sidis homoj por rigardi, ĉiu dezirus esti la unua homo, kiu anoncus lian alvenon, kelkaj eĉ perdis esperon.
”Eble li decidis resti por esti kiel Dege,” opiniis iu.
”Doĝi estas honesta homo, li certe unue revenos,” diris iu alia.
”Ni esperu, ke vi ambaŭ pravu,” aldonis iu saĝulo.
La vivo en Koaga dum tiu tempo iel haltiĝis, ĉiuj deziris scii, kio okazis; ĉu sendi iun alian por serĉi Doĝi?
”Tio verŝajne ne estus saĝa ideo,” opiniis iu. Baldaŭ denove noktiĝos por la kvina fojo, sed neatendite aperis subite el la malhela vojo Doĝi tute malseka pro ŝvito, la tuta Koaga eksplodis pro ĝojo, kelkaj saltis por bonvenigi lin, ĉiuj deziris samtempe scii la kialon de la malfruo, sed al ĉiuj samtempe Doĝi ne povas respondi, li unue devis raporti al Medaho pri la longa vojaĝo. La rajton unue ripozi donis Medaho, tio signifas, ke ĉiuj devis atendis ĝis la sekvonta tago por ion scii pri la vojaĝo al de ĉiuj sopirita Jovotome. Neniu en Koaga verŝajne profunde tranoktos sen la alportita novaĵo el Jovotome, ĉiuj senpacience atendas anoncon de koko por la tago, oni eĉ provis nombri la batojn de la koro por diveni kiom da sekundoj restas ĝis la fino de la nokto, sed iam tagiĝos kaj ĉiuj orelstreĉite aŭdos la raporton de Doĝi.
La sekvintan tagon okazis efektive la raportrenkonto, ĉiuj scivolemuloj ĉeestis, ankaŭ Medaho kaj Degeto.
Doĝis ekrakontis:
”El semo de maizo oni neniam rikoltas fazeolon, mi ĉiam restas la Doĝi, kiun vi ĉiuj konis kaj certe tiel restos, ĉar filo de Koaga neniam forgesas sian devenon. La vojaĝo al Jovotome bone okazis per la helpo de niaj dioj, mi povis renkonti Dege kaj li promesis alveni post kelkaj tagoj. Tamen okazis kelkaj malagrablaĵoj, verŝajne pro nescio flanke de mi pri la ordo en giganta vilaĝo kiel Jovotome, aŭ eble pro manko de komuna lingvo por sin interkompreni. Mi ĝis nun ankoraŭ ne scias la kialon, sed alveninte en Jovotome kelkaj homoj en simila uniformo perforte atakis, arestis kaj ĵetis min en kaĝo eĉ netaŭga por la bestoj en Koaga. Mi restis tie sen kapabli interŝanĝi kelkajn vortojn kun ili ĝis alveno de Dege kaj lia edzino. Poste mi tranoktis ĉe ili, en tre bela domo, kie eĉ en mallumo refletiĝas lumo sur la muro, eĉ en la necesejo neniu malodoro kaj sekve tranokteblas tie. Ĉiuokaze Dege efektive vivas en Jovotome en domo kiel ĉe blankuloj, sed en lando, kie oni rajtas fari malbonon sen timi iun ajn. La alveno de Dege estos bela okazo por nin klerigi pri la tiea vivo.”
Kia seniluziiĝo! Ĉiuj buŝmalfermite kaj mirstultige rigardis Doĝin, kvazaŭ li ĵus rakontis mison pri Jovotome, ili ne kredis al sia orelo, ke en tia granda, fama kaj eĉ supozite civilizita vilaĝo oni tiumaniere bonvenigas homojn aŭ almenaŭ iun el nia granda Koaga. Doĝi neniam mensogis kaj ne estus kialo nun malfidi lin aŭ ne kredi je lia rakonto, sed tamen indus por la unua fojo erari kaj atendi konfirmon de Dege mem dum lia venonta vizito.
”Ne, homoj vivantaj kun nia Dege en Jovotome ne tiel kapablus agi,” miris iu. La alveno de Dege estus la sola solvo por klerigi kiel kutime, ĉiuj lin jam atendis kvazaŭ li venos post kelkaj horoj, sed ili devis ankoraŭ atendi, verŝajne atendadi dum ankoraŭ tagoj, eĉ semajnoj.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.