La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


ELEKTITAJ NOVELOJ

Aŭtoro: Ivan Sergejeviĉ Turgenev

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

PIEDNOTOJ

[1] Kamparana domo en Nordruslando.

[2] Longa surtuto kuntirita ĉe la talio, nacia vestaĵo en Nordruslando.

[3] Pud = rusa pezmezuro (16,36 kilogramoj).

[4] La servutuloj, kiuj plenumis diversajn servojn en la domo mem de gesinjoroj, estis nomataj: „kortanoj“. Diversaj ankaŭ estis la oficoj, okupitaj de ili.

[5] Diablo, arbarkoboldo: insultaj vortoj.

[6] Pekis, nominte la diablon.

[7] Rusaj popolaj herooj, posedintaj eksterordinaran fortecon.

[8] Samovaro, temaŝino, en kiu oni boligas la akvon por prepari la teon.

[9] Akompanistinoj estis virinoj, kiuj ĉirkaŭis la nobelinon por amuzi ŝin, legi al ŝi laŭtvoĉe ktp. Ili estis, plejparte, nobelaj vidvinoj aŭ nobelaj fraŭlinoj el malriĉaj familioj.

[10] Ili iris saluti la sinjorinon kaj, elpetante ŝian benon je ilia geedziĝo, ili alportis donacojn.

[11] Kun Dio, tiuj vortoj devis esti diritaj antaŭ ĉiu vojaĝo.

[12] La ruĝa tuko, kun kiu oni iras svatiĝi je fraŭlino.

[13] En tiu tempo ĉiu urbo aŭ vilaĝo havis sian limbaraĵon.

[14] La mansvingo, gesto de senespero.

[15] La ĉambelano venis ĉiumatene al la sinjorino por raporti al ŝi pri domaj aferoj kaj ricevi ordonojn.

[16] Popola rimedo kontraŭ sveno.

[17] Ŝĉi = brasiksupo sen aŭ kun viando, rusa nacia manĝaĵo.

[18] Versto, rusa distancmezuro, 1066 metroj.

[19] La soldatedzino, en tiu epoko la militservo daŭris longe; tial la edzino de la soldato restis prizorgata de la tuta vilaĝo. Ankaŭ oni soldatigis ofte ribelajn servutulojn.

[20] Ikonoj: sanktaj bildfiguroj.

[21] En Nordruslando, gubernio en la najbareco de la Moskvo.

[22] Ĉevalkomercistoj vendas kaj aĉetas po amase ĉevalojn, paŝtigante ilin en la stepoj.

[23] Insekto, pikanta precipe ĉevalojn; ruse: ovod; greke: ojstros; latine: oestrus; france: œstre; itale: estro; germane: Bremse.

[24] Karesnomoj de – Fedor, Pavel, Ilja, Konstantin kaj Ivan.

[25] Ĉerpejo, en la paperfabrikoj oni nomas la ejon, kie oni elĉerpas la paperon en pelvegoj. Ĝi troviĝas ĉe la digo mem, sub la rado de la papermuelilo.

[26] Defluilo, laŭlonge de ĝi la akvo kuras al la rado.

[27] La eco de krucosigno, forpeli la ĉarmigon senditan de diablo.

[28]Pura“, la diablo ne havas sur ĝi potencon; „libera“, de diablaj servistoj.

[29] La rusa popola fantazio lokas ĉie homfigurajn „spiritojn“: En la arbaro loĝas arbarkoboldo, malbona petolulo, kiu devojigas pasantojn. En la riveroj loĝas virinaspektaj estaĵoj = „nimfoj“. Ili allogas virojn. En la domo loĝas „domovoj“ = „domspiritoj“. Ĉiujn tiujn „spiritojn“ oni nomas „malicaj, malpuraj, malbonaj“. La krucosigno, farata en oportuna momento, forpelas la diablan forton. Estas lokoj, konataj kiel „malpuraj, malbenitaj“.

[30] Korvinoj, timemaj birdoj.

[31] La bestoj, laŭ superstiĉaj kredoj, sentas diablan forton.

[32] Nomoj de la hundoj.

[33] Kaftano, kamparana surtuto.

[34]Sorĉa herbo“, havas econ disfosi la teron.

[35]Gepatra sabato“ = sabato de la karnavala semajno, antaŭ la Grandega Fastado, kiu daŭras ĝis Paska dimanĉo. La tago, en kiu oni rememoras la mortintojn, simila al franca „Toussaint“, germana „Allerseelen“.

[36] Veremulo, homo bonmora, bonfaranta, vivanta laŭ Dia leĝo. – La kolombo estas opiniata sankta birdo. Sur sanktaj bildoj la popola fantazio personigas la „Sanktan spiriton“ en la figuro de kolombo.

[37] La kamparanoj rusaj tiel nomas la sunan mallumiĝon, pensante, ke ĝi antaŭdiras tujan finiĝon de la mondo.

[38]Izba“, kamparana domo en Nordruslando.

[39] En la legendo pri la alveno de „Triŝka“, kiu pereigos homajn animojn, eble estas ripetata la legendo pri Antikristo.

[40] Hejmsiduloj, en la senco: vi sidas hejme kaj nenion scias.

[41] Akvotruo, la akvo, kiu restas post la printempa degelo kaj rivera elbordiĝo; ĝi ofte ne sekiĝas eĉ somere.

[42] Ojdipus, lat. Oedipus, reĝo mita en Tebaj (Grekujo), solvis la enigmon de la Sfinkso, monstro, kiu mortigis ĉiun, kiu ne povis solvi ĝian enigmon. La grekoj imagis ĝin kiel virgulinon kun leona korpo kaj birdflugiloj. La egiptaj sfinksoj, kiel simboloj de l’ forto, estis regule viraj.

[43] Greka paŝtista dio, dio de la verdiĝanta naturo.

[44] Arbarnimfoj.

[45] Aninoj de Bakĥo, la dio de l’ vino.

div>

<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.