La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


ELEKTITAJ NOVELOJ

Aŭtoro: Ivan Sergejeviĉ Turgenev

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ANTAŬPAROLO KUN BIOGRAFIO DE IVAN S. TURGENEV

La librokolekto „Internacia Mondliteraturo“ havas la taskon, konigi al la Esperantistaro per karakterizaj verkoj la plej famajn verkistojn de diversaj nacioj. Starante antaŭ la demando, kiu rusa poeto meritas, kiel unua reprezenti la literaturon de sia popolo en ĉi tiu libroserio, oni sen hezito donos sian voĉon al Ivan Turgenev; ĉar lin antaŭ ĉiuj honoras la ĝenerala juĝo, ke li estas inter la rusaj verkistoj „la plej klasika“. Krome oni nomis lin ankaŭ „la plej eŭropa“, aludante per tio, ke Turgenev estis la arta reprezentanto de la „Okcidentemuloj“, rusa partio politika kaj literatura, kiu volis enigi en Ruslandon la tuteŭropan modernan kulturon kun ĝiaj klereco kaj liberecaj ideoj. Pro tio neruso plej bone komencos la studadon de la rusa literaturo per ĉi tiu poeto, ĉar liaj pensmaniero kaj stilo estas por ĉiu klaraj kaj facile kompreneblaj, kaj li kvazaŭ sur oportuna vojo enkondukas en la fremdecan regnon de la rusa animo.

La epoko, en kiu ekverkis Turgenev, estas ĉefe karakterizita per la mizera stato de sklaveco, en kiu vivis grandega parto de la rusa popolo. Regis tiam ankoraŭ la malbeninda sistemo de l’ servuto, kiu subigis ĉiujn sociajn rilatojn al siaj kruelaj leĝoj. Sub la „servuta rajto“ ekzistis nur du precipaj klasoj: sinjoroj kaj servutuloj. La rusa regnestraro sub Nikolaj Ia celis per ĉiuj rimedoj daŭrigi kiel eble plej longe tiun staton. Tial ĝi malpermesis kaj persekutis ĉion, kio povus – rekte aŭ malrekte – akceli la forigon de la servuto. Per feraj manoj la registaro retenis la kamparanojn, kiuj aspiris la liberecon, kaj same la sklavposedantojn, kiuj mem protestis kontraŭ la indigninda sklaveco de siaj sampopolanoj. Estis sinjoroj, kies konscienco ne permesis al ili ĝui komfortan vivadon, kiam apud ili suferis homoj, sur kies sango kaj larmoj apogiĝis la „civilizacio“ de tiu epoko.

Tamen tre forte staris ankoraŭ la muroj de la sklaveco kaj nerompeblaj ŝajnis la katenoj de l’ mallibero. La ribeloj de la servutuloj estis subpremataj per pafiloj kaj kanonoj, kaj malfortaj estis la voĉoj de tiuj servutsinjoroj, kiuj – kvankam hontante pri la malhonesteco de la aĉetado, vendado kaj ekspluatado de homoj kiel de bestoj – tamen ne riskis malkaŝe kaj kuraĝe agi kontraŭ tiu profunde enradikiĝinta institucio. Sed ekstaris aliaj – noblaj kaj bravaj filoj de Ruslando, kiuj ne povis toleri senage tiun hontegon kaj laŭte protestis kontraŭ la servuto je la nomo de vera amo al sia patrolando, je la nomo de la piedpremitaj homrajtoj. Ivan Turgenev apartenis al tiuj noblaj kaj bravaj homoj.

ist

Ivan Sergejeviĉ Turgenev (1818-1883) naskiĝis en la urbo Orel, en riĉa nobela familio. Sian infanaĝon li pasigis en la granda vilaĝobieno Spasskoje-Lutovinovo, kiu apartenis al lia patrino. En tiu tempo estis kutimo en la nobelaj familioj, inviti eksterlandajn edukistojn. Tial la juna Turgenev havis guvernantojn francajn kaj germanajn kaj parolis perfekte tiujn du lingvojn. Malgraŭ la senzorga, luksa vivo la juna Turgenev ne estis feliĉa. Li tro frue rimarkis la malgajan sorton de la servutularo, bedaŭrinde en sia hejmo mem. Lia patrino estis kruela al la servutularo kaj hejma servistaro. Por ĉiam en la juna animo de la estonta eminenta verkisto restis la malgajaj okazintaĵoj el la vivo de la kamparanoj, la sklavoj de la sinjoroj. Dekunujara Turgenev estis sendata al Moskvo en edukejon, kie li perfekte ellernis ankaŭ la anglan lingvon. Dekkvinjara li jam iĝis studento de la Moskva universitato, kie li studis historion kaj filologion. Sed baldaŭ li estis devigata reveni en la vilaĝon, ĉar lia patro mortis.

Unu jaron Turgenev pasigis en la bieno de sia patrino. Iliaj interrilatoj malboniĝis pro tio, ke Turgenev ne povis toleri ŝian kruelan konduton al la servutularo, kaj la fiera, despotema nobelino ne ŝatis la humanajn ideojn de sia filo. Turgenev forlasis la hejman vilaĝon por viziti la Peterburgan universitaton. Atinginte la gradon de kandidato, li vojaĝis en la jaro 1838a al Germanlando kaj studis ĉe la Berlina universitato klasikan filologion, historion kaj filozofion. Reveninte en sian patrujon post du jaroj, Turgenev definitive disiĝis de sia patrino, rifuzis monrimedojn de ŝi kaj komencis vivi de siaj literaturaj laboroj.

Turgenev dediĉis en la komenco de sia literatura agado sian grandegan verkistan talenton al la priskribo de la malgaja vivado de la servutularo. Liaj rakontoj el la kamparana vivo aperis en la jaro 1852a sub la titolo: „Memoraĵoj de ĉasisto“. La libro faris tre grandan impreson sur la legantojn kaj fondis lian famon. Kun veremo Turgenev kuraĝe montras en ĝi la hontindan sklavostaton de milionoj da rusoj. La caro Aleksander IIa, tiam ankoraŭ kronprinco, tre ŝatis la libron de Turgenev. La bela rakontaro sendube akcelis multe la liberigon de la kamparanoj en la jaro 1861a.

En la jaro 1856a Turgenev transloĝiĝis en Parizon, kie li restis ĝis sia morto. Tie li skribis siajn rimarkindajn romanojn: „Nobela nesto“, „Patroj kaj filoj“ kaj aliajn. Krom admirinda beleco de la lingvo kaj de la stilo, krom la arto belege priskribi ia naturon, la verkoj de Turgenev estas plenaj de humanaj ideoj. Tiu ĉi granda verkisto alvokas la kompaton al ĉiuj malfeliĉuloj kaj persekutatoj, la amon al ĉio nobla kaj ideala. Mortinte en la jaro 1883a en Bougival apud Paris, Turgenev estis enterigata en Peterburgo, en la famkonata tombaro Volkova, kie ripozas apud li en eterna dormado ankaŭ aliaj eminentaj kaj noblaj filoj de la rusa lando ...

Baldaŭ Turgenev iĝis famglora ankaŭ en eksterlando. Eminentaj aŭtoroj skribis pri li kaj liaj verkoj: Daudet, Renan, Carlyle k. a. – Turgenev estis amiko de Merimée, Flaubert, Rolstown kaj Tennyson. – Li apartenas al la tuta homaro!

La noveloj de Turgenev, kiujn mi elektis por ĉi tiu libro, apartenas al diversaj periodoj de lia verkado.

La novelo „Mumu“ aperis en la jaro 1852a. Sub ĝia arta vesto kaŝiĝas akra kritiko kontraŭ la socia institucio, kiu permesis la sklavigon de homo per alia homo. Kaprica maljuna nobelino forprenas de liaj terkulturaj laboroj surdmutan grandegulon, Gerasim, kaj destinas lin kortgardisto por sia domo en Moskvo. Apenaŭ kutimiĝinte al la nova vivo en la grandurbo, la soleca Gerasim ekamas la humilan, simplaniman lavistinon Tatjana. Sed, laŭ ordono de la sinjorino, Tatjana estas edzinigata kun drinkemulo. Poste Gerasim koraliĝas al la hundeto Mumu, kiun li trovis kaj prenis kun si, sed ree la sinjorino, al kiu la hundeto de ŝia servutulo ne montris la atenditan respekton, ĉagrenas la bonkoran mutulon, ordonante forigi la hundon. Fine Gerasim devas mem dronigi sian karulon. La angla verkisto Carlyle nomis la novelon „Mumu“ la plej kortuŝa el ĉiuj rakontoj, kiujn li iam legis.

La dua rakonto „Beĵin-Herbejo“ estas prenita el la libro „Memoraĵoj de ĉasisto“, aperinta en la jaro 1852a. Ĉasante Turgenev pasigas la nokton sur la Beĵin-Herbejo en la societo de kamparanaj knaboj, kiuj dumnokte gardas paŝtiĝantajn ĉevalojn. La simpla elkora babilado de la knaboj konigas al ni rusajn superstiĉojn, kiuj devenas parte de la malklereco – la kamparanoj ne povas klarigi naturajn fenomenojn – parte estas restaĵoj de la idolana religio, kiu strange intermiksiĝas en kredoj kaj ritoj kun la kristana. – La bela rakonto estas kvazaŭ kadrumita de admirinda naturpriskribo.

Kiel fina akordo sonas la lirikaj „Poemetoj en prozo“, aperintaj en la jaro 1881a. La lacanima majstro esprimas en ili krom altaj tuthomaraj ideoj ankaŭ siajn proprajn personajn sentojn, meditas pri sia sorto, pri morto kaj senmorteco.

Alexandra Mexin

div>

<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.