La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ELEKTITAJ NOVELOJ

Aŭtoro: Ivan Sergejeviĉ Turgenev

©2026 Geo

La Enhavo

BEĴIN-HERBEJO

Estis bela junia tago, unu el tiuj tagoj, kiuj pruvas, ke la bonvetero daŭros ankoraŭ longe. La ĉielo estas serena jam de la frua mateno. La matenruĝo ne flamas simile al brulego; ĝi estas disverŝita, kiel milda rozkoloraĵo. La suno – ne flambrila, rulruĝiganta, kiel dum varmega sekvetero, ne malserena-purpura, kiel antaŭ la ventego – sed la suno – afable radibrila – pace elnaĝas el sub mallarĝa kaj longa nubeto, lumas freŝkolore kaj eniĝas en ĝian bluan nebulon. Kiel serpentetoj lude brilas la supraj maldensaj randoj de la distirita nubeto; ili brilas, kvazaŭ ili estus el forĝita arĝento. Sed jen, ree flue ekŝpruciĝas petolemaj radioj; ĝoje kaj majeste, kvazaŭ altenflugante, aperas la potenca lumigilo. Ĉirkaŭ la tagmezo, kutime, videbliĝas amase rondaj altaj nuboj, orgrizaj, kun delikataj blankaj randoj. Simile al insuloj, disĵetitaj laŭlonge de la senlime disfluanta rivero, kiu ĉirkaŭas ilin per profunde diafanaj akvokoloj, egale bluaj, ili preskaŭ ne moviĝas. Pli malproksime, ĉe la firmamento, ili kunŝoviĝas, ariĝas, – ne estas plu videbla la ĉielbluaĵo inter ili. Sed ili estas same lazuraj kiel la ĉielo: la lumo, la varmo trapenetras ilin. La firmamento dum la tuta tago ne ŝanĝas sian malpezan, palvioletan koloron, ĉie egalan. Nenie la fulmotondra vetero mallume minacas; ie, foje, tiras sin malsupren, el la ĉielo, bluaj strioj: – apenaŭ rimarkebla pluvo falas, kiel tra kribrilo. Vespere tiuj nuboj foriĝas; la lastaj el ili, nigraj, senformaj, kiel la fumo, iĝas rozkoloraj vaporbuloj pro la radioj de la subiranta suno. Sur la loko, kie la suno subiris, same pace, kiel ĝi estis leviĝinta, nelonge starrestas ruĝeta brilkrono super la mallumiĝinta tero. Lumbriletante, kiel zorge portita vakskandelo, aperas tie la vesperstelo. En tiaj tagoj ĉiuj koloroj estas nehelaj, mildigitaj. Sur ĉio kuŝas la sigelo de ia kortuŝa packvieto. Dum tiaj tagoj foje estas varmege; sur la deklivoj de la kampoj la aero estas sufoka. Sed la vento disblovadas, dispeladas la amasiĝintan varmegon; la ĉirkaŭturnantaj blovatakoj – nepra signo de la persista bonvetero – per blankaj polvamasoj vagas sur vojo tra la grenkampoj. La terkulturisto ŝatas tian veteron por la rikolto de la greno.

Tian tagon mi ĉasis en la Ĉernska distrikto de la Tula gubernio[21]. Mi trovis kaj mortigis sufiĉe multe da ĉasaĵoj. Tro plena ĉassako tranĉe dolorigis mian ŝultron. Sed jam estis estingiĝanta la vesperruĝo; kaj en la aero, ankoraŭ klara, kvankam jam ne plu lumigita per radioj de la subirinta suno, densiĝis, disvastiĝis noktaj ombroj, kiam mi, fine, decidis reveni hejmen. Per rapidaj paŝoj mi transpaŝis longan „placon“ de arbustoj, supreniris la monteton kaj ekvidis tute fremdajn, nekonatajn de mi lokaĵojn. Anstataŭ la atendita konata ebenaĵo kun kverkarbareto, dekstre, kaj malalta blanka preĝejo en la malproksimo, ĉe miaj piedoj etendiĝis mallarĝa valo; rekte kontraŭ mi, kiel kruta muro, staris densa tremolarbaro. Mi haltis, mirigite ... ne povante kompreni, kie mi estas... Mi min returnis... „He,“ mi pensis, „mi devojiĝis, mi iris tro dekstren“, kaj, mirante pri mia eraro, mi rapidkure malsupreniris la monteton. Min tuj ekkaptis malagrabla, obtuza malsekeco, kvazaŭ mi estus enirinta kelon. Densa alta herbo en la fundo de la valo, tute malseka, blankiĝis kiel tablotuko. Estis timige surpaŝi ĝin. Mi rapide transpaŝis al alia flanko kaj iris, marŝante maldekstren, laŭlonge de la tremolaro. La vespertoj jam sin flugportis super ĝiaj senmovaj altaĵoj, misterplene turniĝante kaj tremetante en duonklara ĉielo. Petolrapide preterflugis malfruiĝinta akcipitreto, rapidante en sian neston.

„Jen, se mi nur atingus tiun angulon,“ mi pensis, „tuj mi trovus la veran vojon. Mi ja devojiĝis minimume je unu versto.“ Mi atingis, fine, la angulon de la arbaro, sed ne trovis tie ian vojon; iaj nefalĉitaj, malaltaj arbustoj vaste staris antaŭ mi; malantaŭ ili, en la malproksimo, vidiĝis dezerta kampo. Mi ree haltis. „Kia stranga okazintaĵo! Kie do mi estas?“ Mi rememorigis min, kiel kaj kien mi iris dum la tago.

„He, tio ja estas ‚Paraĥinaj‘ arbustoj“, mi fine ekkriis. „Certe! jen tie – eble, la Sindejeva arbareto! Sed kiel mi ĉi tien venis? Tiel malproksimen! Strange ... nun mi estas devigita reveni dekstren!“

Mi iris dekstren tra la arbustoj. Dume la nokto estis baldaŭ veninta kaj disvastiĝis kiel nubego fulmotondra. Ŝajnis, ke kune kun la vesperaj vaporoj el ĉie leviĝadis kaj eĉ de supre verŝiĝis la malhelo. Mi atingis sur ian vojon malebenbatitan, surkreskitan de herbo. Mi iris laŭlonge de ĝi, atente rigardante antaŭen. Ĉio ĉirkaŭ mi rapide nigriĝis kaj silentiĝis; nur skolopoj kriis de tempo al tempo. Malgranda noktbirdo, nelaŭte kaj malalte movanta siajn molajn flugilojn, preskaŭ tuŝis min kaj timeme deflankiĝis. Mi eliris sur la arbarrandon kaj marŝis nun laŭlonge de la kampo, sur la limo. Jam apenaŭ mi vidis la aĵojn en malproksimo, apenaŭ videbliĝis ĉirkaŭ mi la blankiĝanta kampo. Malantaŭ ĝi leviĝis malserena mallumo, alproksimiĝante ĉiumomente per grandegaj fumbuloj. La obtuza eĥo de miaj paŝoj sonis en la senmoviĝanta aero. La paliĝinta ĉielo ree bluiĝis, sed tio jam estis la bluo de la nokto. La steletoj ekbriletis en ĝi, kvazaŭ ili ekmoviĝus.

Kion mi opiniis arbareto, estis malluma kaj ronda nudmonteto.

„Sed kie mi ja estas?“ ripetis mi ree laŭtvoĉe, haltis kaj demande rigardis mian anglorasan flavmakulan hundinon, Dianka-n, la plej prudentan el ĉiuj kvarpiedaj bestoj. Sed la plej prudenta besto nur balancis la voston, malgaje kaj lace palpebrumis kaj ne donis al mi ian utilan konsilon. Mi hontis kaj ege kuris antaŭen, kvazaŭ mi subite klarsentis, kien oni devas iri. Mi ĉirkaŭiris la monteton kaj trovis min en neprofunda, ĉirkaŭe displugita valeto. Tiu ĉi krutvaleto aspektis kiel regulforma kaldrono kun plataj flankoj; sur ĝia fundo elstreĉiĝis stare kelke da grandaj blankaj ŝtonoj; ŝajne ili kunariĝis, malsuprerampinte, por ia sekreta, konsiliĝa kunveno. Tie estis mute, mallaŭte; tiel plate kaj malgaje pendis super tiu loko la ĉielo, ke mia koro eksentis veon. La besteto nelaŭte kaj plende pepkriis en la ŝtonoj. Mi rapide revenis sur la monteton. Ĝis nun mi ankoraŭ ne malesperis trovi la vojon al hejmo; sed nun mi estis fine certa, ke mi tute devojiĝis; mi ne penprovis plu, ekkoni la ĉirkaŭaĵon, preskaŭ dronintan en la nokta senlumo. Mi hazarde ekmarŝis antaŭen, direktate de la steloj. Proksimume duonhoron mi tiel paŝis, pene movante la piedojn. Ŝajnis, ke mi neniam estis en tiaj senvivaj lokoj: nenie trembrilis lumeto, nek aŭdebliĝis ia sono; unu kruta monteto sekvis la alian; senfine etendiĝis kampo post kampo; arbustoj kvazaŭ elstaris el la tero antaŭ mi. Mi ĉiam iris kaj jam intencis kuŝigi min ĝis la mateno, sed subite mi ekvidis antaŭ mi teruran abismon.

Mi rapide ekpaŝis malantaŭen kaj, tra apenaŭ travidebla noktkrepusko, ekvidis en la malproksimo sub mi grandegan ebenaĵon. Larĝa rivero ĉirkaŭfluis ĝin en duonrondo, kiun mi vidis ĉie; ŝtalsimilaj rebriloj de la akvo malserene kaj de tempo al tempo tremlumante desegnis ĝian fluadon. La monteto, sur kiu mi staris, malsupren kondukis per abrupta deklivo; ĝia grandega silueto sin distingis nigra de la duonblua aera malpleno. Rekte antaŭ mi, en la angulo, kiun formis la deklivo kaj la ebenaĵo, ĉe la rivero, kiu en tiu loko similis al senmova malluma spegulo, sub la kruta deklivo de la monteto mem, per ruĝa flamo brulis, ellasante fumon, du fajroj, unu apud la alia. Ĉirkaŭ ili svarmis homoj, ŝanceliĝis ombroj; foje estis hele lumigita la antaŭa parto de ies eta buklokapo.

Mi sciis nun, kie mi troviĝis. Tiu ĉi herbejo estas konata en nia regiono sub la nomo „Beĵin-Herbejo“. Sed mi ja ne povis revojaĝi hejmen, precipe nun, nokte; miaj piedoj ne moviĝis plu pro laceco. Mi decidis iri proksimen al la fajroj kaj atendi la matenruĝon en la societo de homoj, kiujn mi opiniis ĉevalkomercistoj[22].

Mi bone malsupreniris, sed apenaŭ mi ellasis el la manoj la lastan branĉon, je kiu mi tenis min, subite sin ĵetis sur min du grandaj blankaj hundoj, kolere bojante. Sonoraj infanaj voĉoj ekaŭdiĝis ĉirkaŭ la fajroj. Du – tri knaboj rapide leviĝis. Mi respondis al iliaj demandaj vokoj. Ili alkuris, revokis la hundojn, kiujn precipe mirigis la apero de mia Dianka, kaj mi alproksimiĝis.

Mi eraris, opiniante ĉevalkomercistoj la homojn, kiuj ĉirkaŭis la fajrojn. Ili estis kamparanaj infanoj el najbara vilaĝo, kiuj gardis ĉevalaron. Dum varmega somera tempo, ĉe ni, oni paŝtigas ĉevalojn en la kampo nokte, ĉar tage ilin maltrankviligus muŝoj kaj ojstroj[23].

Estas granda ĝojfesto por kamparanaj knaboj, vespere akompani en la kampon kaj frumatene hejmen – la ĉevalaron. Sen ĉapoj, en malnovaj duonpeltetoj, ili sidas sur la plej petolemaj ĉevaletoj kaj rapide rajdas, ĝoje kriante, elgorĝblekante, movante ĉiuflanken la manojn kaj piedojn, alte saltante sur la selo kaj sonore ridante ... Maldensa flava polvo leviĝas, postflugas sur la vojo; en malproksimo aŭdiĝas akorda piedfrapado, la ĉevaloj kuras, streĉante la orelojn; antaŭ ĉiuj, altlevante sian voston kaj senfine ŝanĝante la piedojn, kursaltas la ruĝeghara ĉevalaĉo kun pikherbo en vila kolhararo.

Mi diris al la knaboj, ke mi devojiĝis, kaj sidigis min ĉe ili. Ili demandis min, de kie mi venas, silentis iomete kaj donis al mi lokon. Ni iomete konversaciis. Mi min kuŝigis sub nudiĝinta arbusto kaj rigardis ĉirkaŭen. La bildo estis mirinde bela: ĉe la fajroj tremetis, kvazaŭ estingiĝante, eniĝante en la mallumon, ronda ruĝa respeguliĝo. La flamo, ekbrulante, de tempo al tempo, ĵetis trans la linion de tiu rondo rapidajn brillumetojn. Mallarĝa lango de la fajro lekis la nudajn sekbranĉetojn de salikarbeto kaj same rapide foriĝis... Tranĉliniaj longaj ombroj, subite aperante, alkuris ĝis la fajretoj; la malhelo luktis kun la lumo. Foje, kiam la flamo brilis pli malforte, la lumrondeto mallarĝiĝis, el alproksimiĝinta mallumego neatendite aperis ĉevalkapo, bruna aŭ tute blanka, atente kaj senpense rigardis nin, rapide maĉante longan herbon kaj ree malleviĝante tuj malaperis. Oni aŭdis nur, kiel ĝi ĉiam maĉis, spirblovante.

El loko lumigita estas neeble vidi, kio okazas en la malhelo; tial ĉio en la proksimo ŝajnis vualita de preskaŭ nigra kurteno. Sed pli malproksime, ĉe la firmamento, malklare videbliĝis montetoj kaj arbaroj. Malhela, klara ĉielo, solene, neatingeble alte, pendis super ni en sia tuta misterplena belegeco. Dolĉe premis la bruston la aromo, la aparta, freŝa, turmenta aromaero de la ruslanda somera nokto. Nenia bruo aŭdiĝis en la ĉirkaŭaĵo. Nur de tempo al tempo subite sonore plaŭdigis akvon ia granda fiŝo, kaj la ĉeborda kanaro ekbruetis, apenaŭ ŝancelita de alfluanta ondo... Sole nelaŭte kraketis la fajretoj...

Ĉirkaŭ ili sidis la knaboj kaj apud ili tiuj du hundoj, kies intenco estis formanĝi min. Ili ankoraŭ longe ne povis paciĝi pro mia ĉeestado: dormeme duonfermante la okulojn kaj strabrigardante la fajron, ili de tempo al tempo bojkriegis kun eksterordinara digneco; unue ili blekegis, poste – nelaŭte kriis, kvazaŭ bedaŭrante la neeblecon – plenumi sian deziron.

La knaboj estis entute kvin: Fedja, Pavluŝa, Iljuŝa, Kostja kaj Vanja[24]. La nomojn de la knaboj mi eksciis el ilia interparolado kaj volas nun konatigi ilin al la leganto.

La plej maljuna el ĉiuj, Fedja, aspektis dekkvarjara. Li estis gracia knabo kun belaj, delikataj, iomete etaj vizaĝtrajtoj, buklaj blondaj haroj, klaraj okuloj kaj ĉiama duongaja, duondistra rideto. Laŭ ĉiuj signoj li apartenis al riĉa familio kaj paŝtis nokte ĉevalojn ne pro bezono, sed pro amuzo. Li surhavis multekoloran kalikotan bluzon, flave borderumitan. Malgranda nova feltmantelo, en kies manikoj li ne enŝovis la brakojn, pendis sur liaj mallarĝaj ŝultroj; sur la blua zonumo estis alligita la kombilo. La botoj kun nealtaj tibiingoj estis liaj – ne patraj. La dua knabo, Pavluŝa, havis senorde starantajn nigrajn harojn, grizajn okulojn, larĝajn vangostojn, vizaĝon palan, plenan je cikatroj; grandan, sed regulforman buŝon. Tuta lia korpo estis dikmalalta, mallertmova. La knabo ne estis bela, verdire, tamen li plaĉis al mi. Lia rigardo estis saĝa kaj sincera, en lia voĉo sonis la forto. Li ne aspektis dande: tuta lia vestaĵo konsistis el simpla ĉemizo kaj flikitaj pantalonoj. La vizaĝo de la tria, Iljuŝa, estis sufiĉe sensignifa: li havis kurbiĝintan nazon, longan kapformon, ne bone aspektis. Liaj vizaĝtrajtoj esprimis malspritan, malsanecan zorgemon. Liaj kunpremitaj lipoj ne malfermiĝis, la brovoj restis ĉiam kuntiritaj. Liaj flavaj, preskaŭ blankaspektaj haroj pendis kiel pintaj harligetoj el sub malalta felĉapo, kiun li ambaŭmane ŝovis sur siajn orelojn. Sur liaj piedoj li havis novajn bastŝuojn kaj piedajn ĉifonojn; dika ŝnuro, trivice zonita ĉirkaŭ lia talio, orde kuntiris lian puraspektan nigran kiteleton. Li, kiel Pavluŝa, estis, laŭvide, ne pli ol dekdujara. La kvara, Kostja, dekjara knabo, atentigis per sia meditema, malgaja rigardo. Lia vizaĝo estis eta, malgrasa, lentuga; li havis pintitan mentonon, kiel la sciuro. Oni apenaŭ distingis liajn lipojn. Sed strange impresis liaj okuloj – nigraj, fluide brilantaj. Ili, ŝajne, volis ion esprimi, sed por tio mankis vortoj al la knabo. Li estis malaltkreska, malsanaspekta, vestita mizere. La lastan, Vanja-n, mi komence ne rimarkis; li estis kaŭrekuŝanta sub la bastkovraĵo kun malregulaj randoj; li nur malofte montradis el sub ĝi sian buklan blondan kapeton. Ĉi tiu knabo estis nur sepjara.

Tiel mi kuŝis sub la arbusto, iomete malproksime, kaj observadis la knabojn. Malgranda kaldroneto pendis super unu el la fajroj; en ĝi estis kuirataj la terpomoj. Pavluŝa zorgis pri ili kaj, starante sur la genuoj, enpuŝis la ligneron en la bolantan akvon de tempo al tempo. Fedja kuŝis, sin apogante sur la kubuto, disvastigante la randojn de sia feltmantelo. Iljuŝa sidis apud Kostja kaj fiksrigardis ion per duonfermitaj okuloj. Kostja mallevis la kapon kaj rigardis ien en malproksimon. Vanja ne moviĝis sub sia bastkovraĵo. Mi ŝajnigis min dormanta.

La knaboj ree komencis interbabili. Unue ili priparolis tion kaj tion: la morgaŭajn laborojn, la ĉevalojn; sed subite Fedja sin turnis al Iljuŝa kaj – kvazaŭ renovigante interrompitan konversacion – demandis lin:

„Nu, kiel do, ĉu ci ĝin vidis vere, la hejmkoboldon?“

„Ne, mi ĝin ne vidis, ĝin ja ne estas eble vidi,“ respondis Iljuŝa per voĉo apenaŭ aŭdebla, raŭketa, kies sonoj tre bone konformiĝis al lia vizaĝesprimo, „sed mi aŭdis ... ne sole mi...“

„Kie ĝi loĝas?“

„En la malnova ĉerpejo[25].“

„Ĉu vi laboras en la fabriko?“

„Jes, mi kaj mia frato Avdjuŝka; ni estas papergladistoj.“

„Jen vi, fabrikuloj!“

„Nu, kiel do ci ĝin aŭdis?“ demandis Fedja.

„Jen kiel ... mi kun frato Avdjuŝka, kun Fedor Miĥejevskij, kun Ivaŝka Kosoj, kun alia Ivaŝka el Krasnije Ĥolmi, kaj ankoraŭ kun Ivaŝka Suĥorukov, kun aliaj knaboj ankoraŭ – entute ni estis dek: la tuta deĵorintaro. Ni estis devigitaj pasigi la nokton en la ĉerpejo. Tio estas – la laborobservisto Nazarov malpermesis al ni iri hejmen. ‚Kial vi,‘ li diris, ‚fraŭletoj, iros hejmen? Restu ĉi tie – ni havos morgaŭ multe da laboro.‘ Nu, ni restis en la fabrikejo, ni kuŝis tie are ... Avdjuŝka demandis: ‚Nu, knaboj, se la hejmkoboldo nun venus?‘ Apenaŭ li tion elparolis, iu ekmarŝis super ni. Ni kuŝis malsupre, ĝi do ekmarŝis super ni, ĉe la rado. Ni aŭdis: ĝi paŝas, la lignotabuloj fleksiĝas sub ĝi, krakas ... Li transkuris super niaj kapoj; la akvo ekplaŭdis sur la rado, kiu ekfrapis, ekturniĝis; sed la baro ĉe la defluilo[26] estas fermita. Ni estis mirigitaj: kiu levis la bartrabeton, por ke akvo povu flui? Sed la rado ne longe turniĝis kaj haltis. ‚Tiu‘ iris ree al la supra pordo kaj malsupreniris la ŝtuparon, malsupreniris ne rapide: la ŝtupetoj ĝemkraketas sub ĝiaj piedoj. Nu, ĝi alproksimiĝis al nia pordo, atendis iomete – tuj la pordo larĝe malfermiĝis ... Mi ektremis – rigardas – nenio estas videbla ... Sed la retĉerpilo, staranta ĉe la pelvo, ekmoviĝis, leviĝis, eniĝis por momento en la akvon, flugis iomete en la aero, kvazaŭ ĝi estus ŝprucilo kaj revenis al sia loko. Poste ĉe alia pelvo forflugis la hoko de la najlo kaj ree pendiĝis sur la najlon. Poste iu kvazaŭ alproksimiĝis al la pordo, ektusis, ekspirblovis kiel ŝafo, bruvoĉe... Ni ĉiuj falkuŝiĝis amase teren, unu rampis sur la alian. Kiel ni tiam ektimegis!“

„Jen kiel!“ elparolis Pavel. „Kial do ĝi ektusis?“

„Mi ne scias... Eble pro malsekeco en la mucido.“

Ĉiuj eksilentis.

„Nu,“ demandis Fedja, „ĉu la terpomoj estas kuiritaj?“

Pavluŝa palpis ilin.

„Ne, ankoraŭ ne... Jen, ĝi plaŭdigis akvon...“, aldiris li, rigardante la riveron. „Eble la ezoko. Jen, tie falis steleto.“

„Kion mi rakontos ankoraŭ al vi, fratuloj,“ ekparolis per pepvoĉo Kostja, „aŭdu nur, kion rakontis antaŭ nelonge la paĉjo en mia ĉeesto.“

„Nu, ni aŭdas“, diris protekteme Fedja.

„Vi ja konas Gavrila-n, la antaŭurban ĉarpentiston?“

„Jes, ni lin konas.“

„Sed ĉu vi scias, kial li estas tiel malgaja ĉiam? Tiel silentema? Jen, kial li estas malgaja: Li iris foje, rakontis mia paĉjo, al arbaro por serĉi nuksojn. Li iris en la arbaron kaj devojiĝis; Dio scias, en kia loko li troviĝis; li iradas, vagas, fratuloj, ne povas trovi la vojon, la nokto jam alproksimiĝas... Li sin sidigis sub arbon. ‚Ĉi tie‘, li pensis, ‚mi atendu la matenon‘, kaj ekdormis. En dormo li aŭdas, ke iu lin vokas. Li rigardas, sed neniun vidas. Ree li ekdormetis... ree li estas vokata... Li ree rigardas, vidas, – sidas antaŭ li sur la branĉo la nimfo, klarluma, balanciĝas, logas lin al si kaj ridas... La luno lumis tiel klare, ĉion lumigis... Ŝi vokas lin al si, – ŝi estas klara, blanka, kvazaŭ ploteto aŭ gobio, – ankaŭ karasoj estas iufoje tiel blanketaj, arĝentkoloraj... La ĉarpentisto Gavrila duonsvenis ... sed ŝi ridas kaj logas lin al si per la mano... Jam ekstaris Gavrila, intencis obei al la voko de la nimfo, – sed, fratuloj, eble Disinjoro lin inspiris: li faris krucosignon[27]. Estis pene al li fari la krucosignon, li diris: ‚Mia mano kvazaŭ ŝtoniĝis, ne moviĝis...‘ He, li! Ekvidinte, ke li faris krucosignon, la nimfo ne ridis plu, ŝi ekploris! Ŝi ploras, fratuloj, forviŝas siajn larmojn per la haroj; harojn ŝi havas verdajn, kiel kanabo. Jen rigardas ŝin Gavrila kaj demandas: ‚Kial ci, arbara kreskaĵaĉo, ploras?‘ Ekparolas la nimfo: ‚Kial ci, homo, faris krucosignon? Se ci ne estus farinta ĝin, ci restus kun mi en ĝojo ĝis la fino de la tagoj. Mi ĝemploras, mi veas, ĉar ci faris krucosignon. Sed ne mi sola tion priploros: ankaŭ ci ĝemploru ĝis la fino de ciaj tagoj...‘ Tuj ŝi, fratuloj, foriĝis, kaj tuj Gavrila ekvidis la vojon, per kiu li povis eliri el la arbaro. Kaj de tiu tempo li estas ĉiam malgaja.“

„Jen kia okazintaĵo!“ diris Fedja post ioma silento. „Kiel do kapablas tia arbara sorĉestaĵo difekti kristanan animon? Li ja ne obeis ŝin!“

„Jen, kapablas tamen...“, diris Kostja. „Gavrila asertis, ke ŝi havis voĉeton akran, plendan, kiel rano...“

„Ĉu cia paĉjo mem tion rakontis?“ daŭrigis Fedja.

„Li mem. Mi estis kuŝanta, mi ĉion aŭdis.“

„Stranga afero! Kial do li estas malgaja... Eble li plaĉis al ŝi, se ŝi lin alvokis...“

„Jes, plaĉis!“ ironie diris Iljuŝa. „Ne! Ŝi volis nur lin tikli ĝismorte... Ili okupas sin pri tio, la nimfoj...“

„Ĉi tie ja ankaŭ, eble, estas nimfoj“, diris Fedja.

„Ne“, respondis Kostja. „Ĉi tie la loko estas ‚pura‘, ‚libera‘[28]. Nur la rivero estas proksima.“

Ĉiuj eksilentis. Subite, ie malproksime, ekaŭdiĝis tiriĝanta, preskaŭ ĝemanta sono, unu el tiuj nekompreneblaj noktaj sonoj, kiuj naskiĝas iufoje en silento, leviĝas, restas en la aero kaj malrapide disvastiĝas ĉie, kvazaŭ svenante ... Vi aŭskultas ... nenion ... sed tamen io tintas ... Ŝajne iu longe kriis sub la firmamento mem, iu alia revokis per akra rido en la arbaro kaj nelaŭta, siblanta fajfado aŭdiĝis laŭlonge de la rivero ...

La knaboj rigardis unu la alian kaj faris la krucosignon[29] ...

„Ke la kruco nin protektu!“ flustris Iljuŝa.

„He, vi, korvinoj[30]!“ ekkriis Pavel: „Kial vi ektimis? Rigardu nur, la terpomoj estas jam kuiritaj!“ (Ĉiuj alŝovis sin kaj komencis manĝi la fumantajn terpomojn; nur sole Vanja ne moviĝis.) „Kaj ci?“ diris Pavel.

Sed li ne elrampis el sub sia bastaĵo. La kaldroneto estis baldaŭ malplena.

„Ĉu vi aŭdis, fraŭletoj,“ komencis Iljuŝa, „kio okazis antaŭ nelonge ĉe ni, en Varnavicaj?“

„Ĉu sur la digo?“ demandis Fedja.

„Jes, jes, sur la digo, rompita de akvo ... Jen malpura loko, malbenita, senviva ... Ĉirkaŭe troviĝas profundaj kavegoj, terfendaĵoj. En la kavegoj loĝas serpentoj...“

„Kio do okazis? Rakontu!“

„Jen, kio okazis. Ci, eble, Fedja, ne scias, sed tie, ĉe vi, estas enterigita droninto. Li droniĝis jam antaŭlonge, kiam la starlageto estis ankoraŭ profunda. Nur lia tombeto estas apenaŭ videbla, – eta monto ... Jen, antaŭ nelonge, vokas la servistarestro la hundgardiston Jermil kaj diras al li: ‚Iru, Jermil, poŝton.‘ Jermil ĉe ni ĉiam veturas poŝton. Ĉiuj liaj hundoj mortis; ne estis scieble, kial ili ĉe li ne restas vivantaj; sed li estas hundgardisto bona, modela ... Jermil rajdis poŝton, restis en la urbo longe kaj hejmrevenas iomete ebria ... Jam noktiĝis, la nokto estas klara, la luno brilas ... Jermil transrajdas la digon; la vojo ja iris tiuflanke ... Rajdas li, la hundgardisto Jermil, kaj vidas: sur la tombo de la droninto marŝas ŝafideto, tiel blanka, bukla, beleta ... vagas ... Jen pensas Jermil: ‚Mi ĝin prenos, ĝi ja ĉi tie pereos.‘ Li prenis la ŝafidon en siajn brakojn. La ŝafido ne kontraŭstaras. Jermil alproksimiĝas al sia ĉevalo, kun la ŝafido en la brakoj. Sed la ĉevalo forsaltas de li, spirblovas, skuas sian kapon[31]. Li krie trankviligas ĝin, sin sidigas por rajdi kun la ŝafido, tenante la besteton antaŭ si. Li rigardas la ŝafidon, la ŝafido lin ankaŭ rigardas rekte en la okulojn. Ektimiĝis Jermil, la hundgardisto. ‚Mi ne sciis,‘ li pensis, ‚ke ŝafoj rigardas onin tiel rekte en la okulojn, sed kontraŭ tio oni povas nenion fari ...‘ Li ĝin karesas per la mano kaj diras: ‚Bjaŝa! bjaŝa!‘ Subite la ŝafo montris al li la dentojn kaj ankaŭ diris: ‚Bjaŝa! bjaŝa!‘“

Apenaŭ la rakontinto eldiris la lastan vorton, ambaŭ hundoj leviĝis samtempe, konvulsie bojante, forkuris de la fajro kaj malaperis en la mallumo. La knaboj ektimis. Vanja eksaltis el sub sia bastkovraĵo. Pavluŝa kun krio sekvis la hundojn. Ilia bojado aŭdiĝis el malproksimo. Oni aŭdis ankaŭ la senordan kuradon de la maltrankviligita ĉevalaro ... Pavluŝa laŭtvoĉe ekkriis: „Grizulo! Ĵuĉka[32]!“ Post kelkaj momentoj la bojado haltis, aŭdebliĝis el malproksimo jam la voĉo de Pavluŝa. Preterpasis ankoraŭ iomete da tempo. La knaboj mire rigardis unu la alian, kvazaŭ atendante, kio okazos. Subite aŭdiĝis la piedfrapado de kuranta ĉevalo. Abrupte ĝi haltis ĉe la brullignaro, kaj, sin tenante je la kolharoj, rapide malsuprensaltis Pavluŝa. Ambaŭ hundoj ankaŭ eksaltis en la lumrondon, kaj tuj sin sidigis, elpendigante siajn ruĝajn langojn.

„Kio okazis? kio?“ demandis la knaboj.

„Nenio“, diris Pavluŝa, forsendante la ĉevalon. „Eble la hundoj ion elflaris ... Mi pensis, ke tio estas lupo“, aldiris li per indiferenta voĉo, rapide spirante.

Nevole mi admiris Pavluŝa-n. Li estis tre interesa en ĉi tiu momento. Lia malbela vizaĝo, vigligita pro rapida rajdado, kvazaŭ brulis pro kuraĝeco, pro firma decidemo ... Sen bastono, nokte, li, nenion pripensante, saltrajdis por forpeli la lupon. „Kia bravulo!“ pensis mi, lin rigardante.

„Ĉu oni ilin vidas tie ĉi, la lupojn?“ demandis la timemulaĉo Kostja.

„Ili ĉiam estas multnombraj ĉi tie“, respondis Pavel. „Sed danĝeraj ili estas nur vintre.“

Li ree kaŭrekuŝigis sin ĉe la fajro. Sin sidigante sur la teron, li faligis sian manon sur la haran nukon de unu el la hundoj; kaj la ĝojigita besto longe ne deturnis la kapon, fiere-dankeme rigardante deflanke Pavluŝa-n.

Vanja ree forkaŝis sin sub sia bastaĵo.

„Sed kiajn teruraĵojn, ci, Iljuŝa, al ni rakontis?“ ekparolis Fedja. Li estis la filo de la riĉa vilaĝano kaj, kiel tia, li komencis ĉiam, unua, la konversacion. „Ankaŭ la hundojn igis boji ia diabla forto!... Certe, mi aŭdis, ĉe vi tiu loko estas malbenita...“

„Varnavicaj! Sendube: tre malpura loko! Tie ofte oni vidadis la maljunan sinjoron, la mortintan ... Vagas li, oni rakontas, en longbaska kaftano[33], ĉiam sopirĝemas, serĉas ion sur la tero ... Foje lin renkontis la maljuna Trofimiĉ. – ‚Kion vi, sinjoro Ivan Ivaniĉ, bonvolas serĉi sur la tero?‘“

„Li demandis la sinjoron?“

„Jes, li demandis...“

„Nu, kuraĝulo li ja estas, ĉi tiu Trofimiĉ. Kion do la sinjoro respondis?“

„‚Sorĉan herbon[34]‘ diras li, ‚mi serĉas.‘ Tiel obtuze elparolas: ‚sorĉan herbon‘ ... ‚Kial do vi bezonas sorĉan herbon, Ivan Ivaniĉ?‘

‚La tombo min premas,‘ li diras, ‚Trofimiĉ ... For el la tero mi volas, for!‘“

„Jen, kia li estas!“ diris Fedja. „Ĉu li ne sufiĉe vivis?“

„Stranga afero!“ elparolis Kostja. „Mi pensis, ke la mortintojn oni povas vidi nur ‚gepatran sabaton‘[35].“

„La mortintojn oni povas vidi ĉiam“, certige diris Iljuŝa. Li, kiel mi rimarkis, pli bone ol aliaj knaboj sciis ĉiujn vilaĝanajn superstiĉajn „onidirojn“. „Sed ‚gepatran sabaton‘ vi ankaŭ povas vidi la vivanton, kies vico estas – morti en la sama jaro... Sidigu cin nur sur la preĝejan peronon, rigardu la vojon... Preterpaŝos ĉiuj tiuj, kiuj estas mortontaj dum la jaro... Ĉe ni pasintan jaron Uljana iris al la preĝeja perono...“

„Nu, ĉu ŝi iun vidis?“ sciavide demandis Kostja.

„Certe... Unue ŝi sidis longe, nenion aŭdis, neniun vidis ... nur ie kvazaŭ hundeto bojas... Subite vidas ŝi: iu knabo iras sur la vojo, vestita sole de ĉemizo. Ŝi fiksrigardis: iras Ivaŝka Fedosejev.“

„Ĉu tiu, kiu mortis printempe?“

„Li, la sama. Li iras, ne levas la kapon. Uljana lin rekonis... Poste ŝi rigardas – iras virino. Ŝi fiksrigardas – ho, Disinjoro, do tio estas ŝi mem, Uljana!“

„Ĉu eble estas, ke ŝi mem?“

„Je Dio, ŝi mem.“

„Nu, ŝi ja ankoraŭ ne mortis?“

„La jaro ne forpasis ankoraŭ. Sed rigardu ŝin – ŝi apenaŭ marŝas, apenaŭ spiras.“

Ĉiuj ree eksilentis. Pavel ĵetis la manplenon da sekaj branĉetoj en la fajron. Akre nigriĝis ili sur la subite ekflamanta lumo, ekkraketis, ekfumiĝis, kurbiĝis, levante la brulitajn pintojn. La lumrebrilo disvastiĝis ĉiuflanken kaj, tremetante, leviĝis alten. Neatendite aperis blanka kolombeto, – flugis rekte sur tiun rebrilon, time turniĝis, tute surverŝita de varmega helo kaj foriĝis en sonora flugado.

„Eble ĝi devojiĝis kaj ne trovas sian hejmon“, diris Pavel. „Nun ĝi flugos, trovos ian lokon kaj tie noktpasigos ĝis la mateno.“

„Ĉu ci ne pensas, Pavluŝa,“ diris Kostja, „ke tio estis la animo de iu veremulo[36], fluginta ĉielen, he?“

Pavel ĵetis ankoraŭ unu manplenon en la fajron.

„Verŝajne“, li diris fine.

„Diru do, Pavluŝa,“ komencis Fedja, „ĉu ĉe vi, en Ŝalomovo, estis ankaŭ videbla la ĉiela antaŭdiro[37]?“

„Kiam la suno malaperis? Kompreneble, jes...“

„Ĉu vi ankaŭ ektimis?“

„Ne nur ni... Nia sinjoro, kvankam li diris al ni antaŭe, ke estos la suna mallumiĝo, tamen, kiam mallumiĝis, tiel ektimis, terure... En la ‚izba‘[38], kie loĝas la servistaro, la kuiristino, kiam mallumiĝis, ekkaptis la fornan forkon kaj rompis, batante per ĝi, ĉiujn potojn en la kuirforno. ‚Neniu bezonas ja nun manĝi,‘ ŝi diris, ‚la mondo ja pereas!‘ La brasiksupo tiamaniere tuta forfluis. En nia vilaĝo, fratuloj, disvastiĝis jenaj famoj: ke blankaj lupoj transkuros la landon, ili manĝos homojn, ĉie flugos rabobirdoj kaj finfine oni ekvidos Triŝka-n[39] mem.“

„Kian Triŝka-n?“ demandis Kostja.

„Ĉu ci ne scias?“ arde ekparolis Iljuŝa. „Nu, frato, de kie ci venas, se ci ne konas Triŝka-n? Hejmsiduloj vi estas en via vilaĝo, veraj hejmsiduloj[40]! Triŝka – tio estas mirinda homo, kiu venos. Li estos mirinda, ĉar neniu lin povos kapti, kaj nenion oni povos fari kontraŭ li... Ekzemple: la popolo volos lin kapti, ili atakos lin per bastonegoj, ĉirkaŭos lin per ĉenegoj, sed li elglitos tiel, ke ili komencos batali kontraŭ la siajn mem. Oni metos lin, ekzemple, en la malliberejon, – li petos kruĉeton da akvo por trinki, oni alportos al li kruĉeton – li ensaltos en ĝin kaj malaperos en ĝia fundo. Oni katenos lin, li frapos per la manplatoj, tuj la katenoj falos teren. Nu, ĉi tiu Triŝka irados tra kamparoj, tra urboj... Ĉi tiu Triŝka estos homo malica, li delogos la kristanan popolon, sed oni ne povos ion fari kontraŭ li... Tia homo li estos, ruzmalica...“

„Nu, jes,“ plu parolis Pavluŝa per sia malrapidiĝanta voĉo, „li estos tia... Tiun oni ankaŭ atendis ĉe ni... La maljunuloj diris: kiam komenciĝos la ĉiela fenomeno, tuj venos Triŝka. Jam ĝi komenciĝis. Ĉiuj eliris el la domoj, iris sur la straton, la kampon, atendas, kio okazos. Ĉe ni, kiel vi scias, estas multe da loko, estas vaste... Oni vidas – el la antaŭvilaĝo la monton malsupreniras iu stranga kun kapo mirinda... Ĉiuj ekkriis: ‚Ho, jen venas Triŝka! venas Triŝka!‘ Kaj ĉiuj diskuris, ĉiu, kien li povis! Nia vilaĝestro rampis en la akvofosejon, lia edzino eksenmoviĝis sur la sojlo de sia pordego kaj ektimigis tiel sian korthundon, ke ĝi forkuris de la ĉeno, transsaltis la baraĵon kaj malaperis en la arbaro! La patro de Kuzka, Dorofejiĉ, saltis en avenkampon, sin duonsidigis tie, ekkriis kiel koturno: ‚Eble la animpereigisto do kompatos birdojn, tiu malamiko!‘ Jen tiel ĉiuj maltrankviliĝis! Sed tio estis nia barelisto, Vavila; li aĉetis novan kruĉeton kaj metis ĝin, irante, sur sian kapon.“

Ĉiuj knaboj ekridis kaj ree eksilentis por momento, kiel tio okazas ofte inter homoj, konversaciantaj ekstere de la domo.

Mi rigardis ĉirkaŭen: reĝe kaj solene staris la nokto, la mucidan malvarmeton de la vespero anstataŭis meznokta seka varmeco, kaj ankoraŭ longe ĝi estis kuŝonta kiel mola tavolo super la dormantaj kampoj; ankoraŭ multe da tempo restis ĝis la unua balbutflustrado, ĝis la unuaj roseroj de la matenruĝo. La luno forestis en la ĉielo; ĝi estis leviĝonta pli malfrue. Multnombraj oraj steletoj, ŝajne, silente flugmoviĝis ĉiuj, lumbriletante kvazaŭ vete, sin direktante al la „Laktvojo“. Ilin rigardante, vere, vi kvazaŭ sentis mem neklare antaŭenrapidantan, senhaltan kuradon de la tero ... Subite stranga, vea akra krio ekaŭdiĝis dufoje, unu post la alia, super la rivero, kaj reaŭdiĝis baldaŭ pli malproksime ...

Kostja ektremis. „Kio tio estas?“

„La ardeo krias“, trankvile respondis Pavel.

„La ardeo“, ripetis Kostja. „Kion do mi hieraŭ aŭdis vespere“, aldiris li post iometa silento. „Ci eble scias...“

„Kion ci aŭdis?“

„Jen kion: Mi iris el Kamenaja Grjada al Ŝaŝkino. Mi iris unue laŭlonge de niaj nuksarbustoj, poste mi transiris la herbejon, ci scias, tie, kie ĝi abrupte turniĝas en la kavego; tie ankaŭ estas profunda akvotruo;[41] ĝi ne estas videbla sub la kreskanta kanaro. Nu, mi preteriris, fratuloj, tiun akvotruon, – el ĝi ekĝemas iu, tiel plendplene: ‚u–u! u–u! u–u!‘ Mi ektimis, fratuloj; estis malfrue nokte, kaj la voĉo – tiel ĝemplena! Ŝajnis al mi, ke mi mem ekploras! Kio tio estis, he?“

„En tiu akvotruo antaŭlaste pasintan someron rabistoj dronigis la arbargardiston Akim-on,“ diris Pavluŝa, „eble lia animo plendas...“

„Estas eble, fratuloj“, rediris Kostja, larĝigante siajn grandajn okulojn. „Mi ja ne sciis, ke oni dronigis Akim-on en tiu truego, – mi estus ankoraŭ pli ektimiĝinta.“

„Oni diras, ke ekzistas ankaŭ tiaj etaj ranoj,“ daŭrigis Pavluŝa, „kiuj tiel plende krias.“

„La ranoj! Nu, tio estis ne ranoj! ... kiaj ranoj!“ (La ardeo ree eligis ĉe la rivero akran krion.) „He, ĝi!“ malgraŭvole elparolis Kostja, „ĝi krias, kvazaŭ la arbarkoboldo.“

„La arbarkoboldo ne krias,“ diris Iljuŝa, „ĝi estas muta. Ĝi nur frapas per la manplatoj kaj kraketas...“

„Ĉu ci lin eble vidis, la arbarkoboldon?“ mokeme interrompis lin Fedja.

„Ne, mi ne vidis, ke Dio gardu ĝin vidi. Sed aliaj vidis antaŭ kelke da tagoj, ĉe ni, li devojigis kamparanon, igis lin vagi en la arbaro, ĉiuflanken, ĉiam ĉirkaŭ la sama kampeto. Apenaŭ li trovis la vojon frumatene.“

„Nu, ĉu li ĝin vidis?“

„Li vidis. Li rakontas: staras tiel grandega, malluma, envolvita, malantaŭ la arbo ... ne klare videbla ... rigardas ... palpebrumas ... rigardas per siaj okulaĉoj kaj palpebrumas...“

„He,“ ekkriis Fedja, ektremetante kaj skuante la ŝultrojn, „fi!“

„Kial do tia aĉajo disvastiĝis en la mondo?“ diris Pavel, „verdire!“

„Ne insultu, ĝi aŭdos!“ atentigis Ilja.

Ree ĉiuj eksilentis.

„Rigardu, rigardu, fraŭletoj“, ekaŭdiĝis neatendite la infaneca voĉo de Vanja. „Rigardu la Diajn steletojn: kvazaŭ abeletoj ili flugas, amase...“

Li elmontris sian freŝan vizaĝeton el sub la bastkovraĵo kaj malrapide levis al la ĉielo siajn grandajn, mildajn okulojn. La okuloj de ĉiuj knaboj leviĝis al la ĉielo kaj ne baldaŭ malleviĝis.

„Diru, Vanja,“ karese ekparolis Fedja, „ĉu cia fratino Anjutka bone fartas?“

„Jes, bone“, respondis Vanja, iomete kartave.

„Demandu ŝin, kial ŝi ne venas al ni.“

„Mi ne scias.“

„Diru al ŝi, ke ŝi venu!“

„Mi diros.“

„Diru al ŝi, ke mi ion al ŝi donacos.“

„Kaj al mi ankaŭ?“

„Jes, ankaŭ.“

Vanja ekĝemetis.

„Ne, ni ne bezonas ion ... Donu al ŝi: ŝi estas bonkora etulino.“ Vanja ree kuŝigis sin. Pavel ekstaris kaj prenis la malplenan kaldroneton.

„Kien ci iros?“ demandis lin Fedja.

„Al la rivero; mi volas ĉerpi akvon, mi soifas.“

La hundoj leviĝis kaj iris post li.

„Atentu nur, ne falu en la riveron!“ kriis Iljuŝa al la foririnta kunulo.

„Kial do li falos?“ diris Fedja. „Li estas singardema.“

„Jes, singardema ... Ĉio povas okazi: li kliniĝos, ĉerpos akvon, tuj la akvokoboldo ekkaptos lian manon, tiros lin al si. Poste oni diros: la knabo falis en la riveron! Sed ne li mem falis! Jen, li rampas en la kanaron“, aldiris li, aŭskultante.

Vere la kanaro, disiĝante, kraketis.

„Ĉu estas vero, ke Akulina sensaĝiĝis de tiu tempo, kiam ŝi estis en la akvo?“ demandis Kostja.

„Jes, de tiu tempo ... Kia ŝi nun estas! Antaŭe, laŭ onidiroj, ŝi estis belulino. La akvokoboldo difektis ŝin. Li, eble, ne sciis, ke oni baldaŭ ŝin eltiros el la akvo. Li ŝin difektis tie, ĉe si, en la riverfundo.“

(Mi ofte renkontis tiun Akulina-n. En ĉifonvestaĵoj, terure malgrasa, kun karbonigra vizaĝo, malklariĝinta rigardo, ĉiam montrante siajn dentojn, ŝi vagas dum kelkaj horoj sur la sama loko, ie sur la vojo; la manojn ŝi ĉiam alpremas al la brusto, malrapide balanciĝante, jen sur unu, jen sur alia piedo, kvazaŭ la besto en la kaĝo. Ŝi komprenas nenion, kion ajn oni diras al ŝi, kaj nur de tempo al tempo konvulsie ridas.)

„Oni diras,“ daŭrigis Kostja, „ke Akulina ĵetis sin en la riveron, ĉar ŝia amanto ŝin trompis.“

„Jes, pro tio.“

„Ĉu ci memoras al Vasja?“ malgaje aldiris Kostja.

„Kia Vasja?“ demandis Fedja.

„Tiu, kiu estas droninta“, respondis Kostja, „en ĉi tiu sama rivero. Kia knabo li estis! kia knabo! Lia patrino, Feklista, kiel ŝi amis lin, Vasja-n! Kvazaŭ ŝi, Feklista, antaŭsentis, ke en la akvo li trovos sian pereon! Ofte iris Vasja por bani en la rivero kun ni, knaboj; ŝi timtremis ... Aliaj virinoj ne timas, preteriras kun trogoj, sed Feklista ĉiam metis la trogon teren kaj vokis lin: ‚Revenu, mia lumeto, revenu, mia falketo!‘ Kaj kiel li dronis, nur Dio scias: li amuziĝis tie, sur la bordo, la patrino estis ankaŭ tie – ŝi rastis fojnon. Subite ŝi aŭdis, kvazaŭ iu ellasas vezikojn en la akvo, ŝi rigardas – naĝas nur la ĉapeto de Vasja. De tiu tempo Feklista kvazaŭ sensaĝiĝis: ŝi sin kuŝigas ofte sur la lokon, kie li estas droninta. Ŝi kuŝas, fratuloj, kaj kantas tiun kanteton, kiun Vasja kantadis – vi memoras ... Ŝi ĝin kantas kaj ploras, vee plendas al Dio...“

„Jen Pavluŝa venas“, diris Fedja.

Pavel alproksimiĝis al la fajro kun la kaldroneto plena de akvo.

„Nu, fraŭletoj“, li komencis post iometa silentado. „Ne bona afero okazis.“

„Kio do?“ rapide demandis Kostja.

„Mi aŭdis la voĉon de Vasja.“

Ĉiuj ektremis.

„Ĉu vere, ĉu vere?“ ekbalbutis Kostja.

„Je Dio ... Mi kliniĝis al la akvo, subite mi estas vokata ... la voĉo de Vasja ... kvazaŭ el la akvo ... ‚Pavluŝa ... venu ĉi tien!‘ Mi deiris; tamen mi ĉerpis iomete da akvo.“

„Ho Dio, ho Dio!“ diris la knaboj, farante krucosignon. „La akvokoboldo ja vokis cin, Pavel“, aldiris Fedja. „Ni ĵus parolis pri li, pri Vasja...“

„Ho, tio estas malbona signo“, malrapide diris Iljuŝa.

„Nu, kion fari!“ diris Pavel decide. „Oni ne evitos sian sorton!“

La knaboj eksilentis. La vortoj de Pavel, videble, profundanime ilin impresis. Ili kuŝigis sin antaŭ la fajro, intencante tie dormi.

„Kio estas tio?“ demandis Kostja, duonlevante la kapon.

„Tio – skolopoj flugas, fajfas...“

„Kien ili flugas?“

„Tien, kie, oni rakontas, ne ekzistas la vintro.“

„Ĉu ekzistas tiaj landoj?“

„Jes...“

„Ĉu malproksime?“

„Tre malproksime, trans varmaj maroj...“

Kostja sopire ekĝemis kaj malfermis la okulojn.

Jam pasis pli ol tri horoj de tiu tempo, kiam mi najbariĝis ĉe la knaboj. Fine leviĝis la luno; sed mi ĝin ne tuj rimarkis. Tiom ĝi estis malgranda kaj mallarĝa. La senluma nokto plu estis belega ... Sed jam multaj steloj alproksimiĝis al la malhela rando de la tero; steloj, ankoraŭ antaŭ nelonge alte starintaj en la ĉielo. Ĉio eksilentis ĉirkaŭe, kiel kutime ĉio eksilentas antaŭ la mateno. Ĉio eniĝis en fortan senmovan antaŭmatenan dormadon.

Ne tiel forte odoris la aero, kvazaŭ disverŝiĝis sur ĝin la mucido... Ne longaj estas someraj noktoj! La konversacio de la knaboj estis estingiĝanta kune kun la fajroj. La hundoj ankaŭ dormis... La ĉevaloj, kiom mi povis distingi en la apenaŭ lumtremetanta, malforta brileto de la steloj, ankaŭ estis kuŝantaj, mallevinte la kapojn. Kvazaŭ sveno ekkaptis min, mi ekdormetis...

Freŝa flueto tuŝis mian vizaĝon. Mi malfermis la okulojn: jam mateniĝis... Oni ankoraŭ ne vidis la matenruĝon, sed la oriento jam blankiĝis... Kvankam neklare, mi jam povis vidi ĉirkaŭ mi ĉion... Palgriza ĉielo heliĝis, malvarmiĝis, ekbluiĝis; la steloj jen trembriletis, jen foriĝis... La tero malsekiĝis, la folioj kvazaŭ ŝvitis, ie aŭdiĝis jam vivaj voĉoj, kaj fluanta, frumatena venteto jam komencis vagi kaj flirti super la tero. Mia korpo respondis al ĝi per facila, gaja tremeto. Mi rapide ekstaris kaj alproksimiĝis al la knaboj. Ili ĉiuj dormis, kvazaŭ senvivuloj, ĉirkaŭ la finbruletanta lignaro; nur Pavel duonleviĝis kaj rigardis min fikse.

Mi kapsalutis lin kaj foriris laŭlonge de la ekfumiĝinta rivero. Apenaŭ mi tramarŝis du verstojn, jam ĉirkaŭ mi ekverŝiĝis – unue rozruĝaj, poste purpuraj, orkoloraj fluoj de la juna varma lumo ... elverŝiĝis sur la vasta herbejo malseka – antaŭe, malantaŭe – sur ekverdiĝintaj montetoj, de unu arbaro ĝis la alia, sur la longa polva vojo, brilantaj ekruĝiĝintaj arbustoj, sur la rivero, honteme bluiĝanta el sub la maldensiĝanta nebulo. Ĉio ekmoviĝis, vekiĝis, ekkantis, ekparolis... Kiel diamantaj radilumoj ekruĝiĝis grandpecaj gutoj de roso. Al mi renkonte flugis la sonorado, la sonoj, klaraj, laŭtaj, ŝajnis kvazaŭ ankaŭ lavitaj de la matena freŝmalvarmeto ... Subite preterpasis kure la ripozinta ĉevalaro, pelita de la konataj knaboj.

Bedaŭrinde mi estas devigita aldiri, ke Pavel mortis en la sama jaro. Li ne dronis: li mortiĝis, falante de la ĉevalo ... Domaĝe, li estis bravulo!

div>

<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.