La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ELEKTITAJ NOVELOJ

Aŭtoro: Ivan Sergejeviĉ Turgenev

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

POEMETOJ EN PROZO

HUNDO

Ni estas duope en la ĉambro – mi kaj mia hundo. Terura ventego blovas ekstere.

Kontraŭe de mi sidas mia hundo kaj rigardas en miajn okulojn.

Mi ankaŭ rigardas en ĝiajn okulojn.

Kvazaŭ ion diri ĝi volas al mi. Ĝi estas muta, senvorta, ĝi ne komprenas sin mem, – sed mi ĝin komprenas.

Mi komprenas, ke en tiu ĉi momento en ĝi, kiel ankaŭ en mi, vivas la sama sento, ke ne estas diferenco inter ni. Ni estas egalaj; en ĉiu de ni brulas, lumas sama tremetanta fajreto.

Alflugos la morto, svingos sian malvarman, larĝan flugilon ...

Kaj venos fino al ni!

Kiu scios poste, kia fajreto brilis en mi kaj kia – en ĝi?

Ne, tio ne besto kaj homo interŝanĝas rigardojn ...

Du paroj da egalaj okuloj estas fiksitaj unu al la alia ...

Kaj en ĉiu paro da okuloj, en la besto kaj en la homo, la sama vivo timeme sin alpremas al la vivo de l’ alia.

SFINKSO

Flavete-griza sablo supre molaĉa, malsupre malmola ... sablodezerto sen fino ... Super tiu ĉi sabla ebenaĵo, super tiu ĉi maro el morta cindro, sin levas grandega kapo de egipta sfinkso.

Kion volas elparoli tiuj ĉi dikaj, antaŭensaltintaj lipoj? tiuj ĉi senmove dislarĝigitaj, suprenfalditaj naztruoj – kion ili esprimas? Kion volas diri tiuj okuloj, duone ekdormintaj, duone atentemaj sub duobla arko de altaj brovoj? Ili volas ion eldiri! Ili eĉ diras ion, sed nur Ojdipus[42] povas solvi la enigmon, kompreni ilian senvortan paroladon.

Ho ... sed mi ekkonas tiujn ĉi trajtojn – en ili estas nenio egipta. Blanka, mallarĝa frunto, elsaltantaj vangostoj, mallonga, rekta nazo, bela blankdenta buŝo, molaj lipharoj, krispa barbeto ... sur la kapo – – haramaso kun hardisiĝo ... larĝe disstarigitaj malgrandaj okuloj ... sed tio estas vi ... mia samlandano ... rusa kamparano? De kiam do vi iĝis sfinkso? Ĉu vi ankoraŭ ion volas elparoli? Jes, vi ankaŭ estas sfinkso.

Viaj okuloj – – senkoloraj, sed profundaj – – parolas ankoraŭ. Ankaŭ sensona kaj enigma estas tiu parolado.

Sed kie – do sin trovas via Ojdipus?

Ho ve ... ne estas facile fariĝi via Ojdipus, vi, tutrusa sfinkso!

EGOISTO

Li posedis ĉion necesan por iĝi vipo de sia familio.

Li naskiĝis bonsana, riĉa, kaj dum sia tuta vivo, restante riĉa kaj bonsana, li neniam agis malbone aŭ erare, ne diris nenecesan vorton kaj ne trompiĝis.

Li estis senriproĉe honesta. Fiera pro sia honesteco, li turmentis per ĝi siajn parencojn, amikojn, konatojn.

Lia honesteco estis kapitalo ... kaj li, kiel procentegisto, demandis por ĝi procentegojn.

Lia honesteco ebligis al li kaj rajtigis lin esti senkompata kaj ne fari bonon, kio ne estis ordonita. Li estis senkompata, li ne bonfaradis ... ĉar la bonfarado ordonita ne estas bono ĝusta.

Pri neniu li zorgis, krom pri si mem – ĉar li estis modela. Li sincere indignis, kiam aliaj ne zorgis pri li!

Samtempe li ne opiniis sin mem egoisto. – Li plej severe mallaŭdegis kaj persekutis egoistojn. Kompreneble! – la egoismo de aliaj malhelpis al la lia.

Ne sciante sin kapabla al ia erareto, li ne komprenis, ne toleris ies erareton. Li ĝenerale komprenis nenion kaj neniun, ĉar li tuta, de ĉiuj flankoj, de supre kaj sube, estis ĉirkaŭita nur de si mem.

Li eĉ ne komprenis, kion signifas „pardoni“. Li mem al si ne havis okazon pardoni ... Kial do li devas pardoni aliajn?

Antaŭ la juĝo de la propra konscienco, antaŭ la vizaĝo de sia Dio, li, miraklo, monstro de bona virtemo, levis la okulojn supren kaj elparoladis per firma, klara voĉo: „Jes, mi estas morala homo!“

Li ripetos tiujn vortojn, mortonte, kaj nenio tremetos eĉ tiam en lia ŝtona koro, en la koro sen fendeto, sen makuleto ...

Ho, la malbelo de la memkontentiĝa, nepardonema, malmultekoste akirita virteco, – ci estas pli abomeninda ol la malkaŝita malbelo de la malvirto!

LAZURREGNO

Ho, lazurregno! Ho, lando de lazuro, lumo, juneco, feliĉo!

Mi vidis vin ... en sonĝo ...

Ni estis kelke da vojaĝantoj en belega, ornamita boato. Kvazaŭ brusto de cigno iĝis blanka velo sub tornitaj mastoj.

Mi ne konis miajn kunvojaĝantojn, sed mi komprenis, ke ili estis same junaj, gajaj kaj feliĉaj kiel mi mem.

Mi eĉ ilin ne rimarkis. Ni vidis ĉirkaŭ ni nur la senliman lazurkoloran maron, kovritan per oraj skvameretoj ... super nia kapo – la ĉielon samkorolan kiel tiu lazura maro ... Sur ĝi, triumfante kaj kvazaŭ ridante, ruliĝis la karesplena suno.

Kaj de tempo al tempo aŭdiĝis inter ni rido sonora, gaja, kiel rido de dioj!

Foje ies buŝo eligis vortojn, versojn, mirinde belajn, plenajn de forto kaj de inspiro ... Ŝajnis, ke la ĉielo mem resonas responde kaj la maro ĉirkaŭa tremetas pro sama sento ... Kaj poste ree estiĝis feliĉega silento ...

Facile naĝante sur molaj ondoj, moviĝis nia rapidira boato. Ne la vento ĝin movis; ĝin direktis niaj propraj, ludantaj koroj. Ili ĝin portis tien, kien ni deziris.

Ni renkontis insulojn, sorĉfabelajn, duondiafanajn insulojn, rebrilantajn kiel juvelŝtonoj kaj smeraldoj. Ebriigaj bonodoroj alvenis de rondigitaj bordoj. La unuaj el tiuj insuloj surŝutis nin per pluvo el rozoj kaj konvaloj. De aliaj subite leviĝis ĉielarkokoloraj, longflugilaj birdoj.

La birdoj sin turnis super ni, la konvaloj kaj rozoj fandiĝis en perlsimila ŝaŭmo, glitanta laŭlonge de la glataj flankoj de nia boato. Kune kun la floroj alflugis dolĉaj sonoj. Aŭdiĝis inter ili virinaj voĉoj. Kaj ĉio ĉirkaŭa: la ĉielo, la maro, la bloviĝo de la velo supre, la plaŭdado de la akvofluo post la boato – ĉio parolis pri amo, pri feliĉiga amo!

Kaj ŝi, kiun amis ĉiu el ni, ŝi estis ĉi tie – nevidebla kaj proksima ... Ankoraŭ unu momento – kaj jen – ekbrilos ŝiaj okuloj, ekfloros ŝia rideto ... ŝia mano tuŝos la vian kaj fortiros vin en neniam velkontan paradizon!

Ho, regno lazura! Mi vidis vin ... en sonĝo ...

FESTO EN LA ĈIELO

Foje la Supera Estulo aranĝis grandegan feston en sia lazurlanda palaco.

Li invitis ĉiujn virtojn. La virtoj ja estas sinjorinoj; – tial li ne invitis sinjorojn.

Ili kuniĝis multnombraj ... grandaj kaj etaj. La etaj virtoj estis pli agrablaj, pli afablaj ol la grandaj. Sed ĉiuj ŝajnis kontentaj kaj ĝentile interkonversaciis, kiel decas al proksimaj parencoj kaj konatoj.

Sed jen – la Supera Estulo rimarkis du belajn sinjorinojn, kiuj, ŝajne, ankoraŭ ne konis unu la alian.

Li prenis la manon de l’ unu kaj alkondukis ŝin al la alia.

„Dankemo!“ li diris, montrante la unuan.

„Bonfarado!“ li diris, prezentante la duan.

Ambaŭ virtoj tre ekmiris: dum la tempo, ke la mondo ekzistas – kaj ĝi estas sufiĉe malnova –, ili nun la unuan fojon renkontis unu la alian.

HALTU!

Haltu! Tia, kia mi vin vidas nun – restu por ĉiam en mia memoro! El viaj lipoj eliĝis lasta inspirplena sono, viaj okuloj ne brilas, sed estingiĝas, troplenaj de feliĉo, de kvietega konscio de l’ beleco, de tiu beleco, kiun vi sukcesis esprimi, de tiu beleco, al kiu vi etendas viajn triumfantajn, viajn laciĝantajn brakojn.

Kia lumo, pli maldensa, pli pura ol la sunlumo, surverŝas viajn membrojn, la faldetojn de via vestaĵo?

Kia Dio per karesblovo de sia spiro forblovis de via frunto viajn disĵetitajn buklojn?

Lia kisado brulas sur via pala, kvazaŭ marmora, frunto!

Jen ĝi – la malkaŝita sekreto, la sekreto de l’ poezio, de l’ vivo, de l’ amo! Ne ekzistas alia senmorteco, – oni ne bezonas alian! – En tiaj momentoj vi estas bela!

Ili forpasos – kaj vi estos ree iomete da cindro, virino, infano ...

Sed tio vin ne interesas! En tiu momento vi iĝis pli alta, vi troviĝis ekster la pasema, templimita ... – Tiu via momento neniam finiĝos.

Haltu! Permesu al mi esti partoprenanto de via senmorteco, faligu en mian animon la fajreron rebrilantan de via eterneco!

MORGAŬ! MORGAŬ!

Kiom vana, malplena, bagatela estas preskaŭ ĉiu tago travivita! Kiom malmulte da sekvoj ĝi postlasas! Kiel sensence, sensaĝe forkuris horoj post horoj!

Tamen la homo ĉiam volas ekzisti; kara al li estas la vivado, li esperas, li atendas ion de l’ tempo estonta ... Ho, sed kian bonon?

Sed kial li imagas, ke aliaj, venontaj tagoj ne estos similaj al la tago ĵus forpasinta?

Li ne meditas pri tio. Li ĝenerale ne ŝatas mediti, – kaj li estas prava. –

„Morgaŭ, morgaŭ“, li konsolas sin mem, ĝis kiam tiu „morgaŭ“ entombigos lin.

– Nu, se vi estos en la tombo, kontraŭvole vi ne meditos plu ...

ROZO

La lastaj tagoj de l’ aŭgusto.

La suno subiris ... Subita, fortega pluvo sen tondro, sen fulmo, ĵus estis transfluginta super vasta ebenaĵo.

La ĝardeno antaŭ la domo fumis kaj brulis, tute surverŝita de la fajrego de la sunsubiro, de la pluvego ...

Ŝi sidis ĉe la tablo en la salono kaj obstine enpense rigardis la ĝardenon tra la duonmalfermita pordo.

Mi sciis, kio pasis tiam en ŝia animo. Mi sciis, ke post nelonga sed turmenta lukto, ŝi en tiu momento sin donis al la sento, kiu jam delonge estis pli forta ol ŝi ...

Subite ŝi levis sin, rapide eliris en la ĝardenon kaj malaperis.

Forpasis horo ... ankoraŭ unu ... ŝi ne revenis.

Tiam mi levis min, eliris el la domo kaj iris laŭlonge de la aleo, en kiu, mi ne dubis, iris ŝi.

Ĉio ĉirkaŭe mallumiĝis. Noktiĝis ... Sed sur la malseka sablo de la vojeto, hele ruĝiĝante en la mallumo, videbliĝis ia ronda aĵeto.

Mi klinis min. Tio estis juna, apenaŭ disvolviĝinta rozo. Antaŭ du horoj mi vidis tiun ĉi rozon sur ŝia brusto.

Mi zorge levis ĝin, kaj, reveninte en la salonon, mi kuŝigis ĝin sur la tablon, antaŭ ŝia seĝego.

Ŝia vizaĝo paliĝis kaj samtempe pliviviĝis. Rapide, kun gaja konfuzo, ĉiuflanken rigardis ŝiaj mallevitaj, kvazaŭ malgrandiĝintaj, okuloj.

Ŝi ekvidis la rozon, ekprenis ĝin, rigardis ĝiajn ĉifonitajn, malpurigitajn florfolietojn, sin turnis al mi – kaj ŝiaj okuloj, subite haltintaj, ekbrilis pro larmoj.

„Pro kio vi ploras?“ demandis mi.

„Pri ĉi tiu rozo ... Rigardu, kia ĝi iĝis...“

Mi ekvolis esprimi saĝecon.

„Viaj larmoj forlavos la malpuron“, mi diris kun signifplena esprimo ...

„Larmoj ne lavas, larmoj bruligas“, ŝi respondis kaj, sin turninte al la kameno, ĵetis la floron en la mortantan flamon.

„La fajro bruligos pli bone ... ol larmoj“, ŝi ekkriis kun ia vanteco – kaj ŝiaj okuloj, ankoraŭ brilantaj, ekridis provokante kaj feliĉe.

Mi komprenis, ke ŝi ankaŭ estas ekbruligita.

NIMFOJ

Mi staris antaŭ monta plataĵo ĉirkaŭita de ĉenmontaro kvazaŭ de duonrondo. Juna, verda arbaro kovris ilin de supre ĝis malsupre.

La diafana ĉielo suda estis blua; en la altaĵo brilludis sunradioj.

Malsupre, kuŝitaj en la herbo, plaŭdetis rapidkuraj fontoj.

Kaj mi ekmemoris antikvan legendon pri tio, kiel en la unua centjaro post kristnasko greka ŝipo naĝis sur la Egea maro.

Estis tagmezo ... La vetero estis trankvila ... Subite, en la supro, iu klare diris: „Kiam vi preternaĝos la insulon, voku per laŭta voĉo: ‚La granda Pan[43] estas mortinta!‘“

La ŝipdirektanto miris kaj ektimis ... Sed, kiam la ŝipo venis preter la insulo, li obeis kaj vokis: „La granda Pan estas mortinta!“

Kaj tuj, responde al lia voko, laŭlonge de la insula bordo (ĝi estis neloĝita) aŭdiĝis laŭtaj plorĝemoj, plendaj krioj: „Mortinta! Mortinta estas la granda Pan!“

Mi ekmemoris ĉi tiun legendon ... kaj stranga penso venis en mian cerbon. – Se mi vokus?

Sed ĉio ĝojegis ĉirkaŭ mi ... mi ne povis pensi pri morto ... Mi do fortege elkriis: „Reviviĝis, reviviĝis la granda Pan!“

Kaj tuj, – kia miraklo! responde al mia voko aŭdiĝis akorda ridado en la vasta duonrondo de l’ verda montaro, gajaj paroloj, plaŭdadoj. „Li reviviĝis! Pan reviviĝis!“ brusonis junaj voĉoj.

Ĉio tie antaŭe subite ekridis, pli hele ol la alta suno, pli petoleme ol la fontoj, plaŭdetantaj sub la herbo. Aŭdiĝis rapidanta piedfrapo de malpezaj paŝoj, tra la verdaĵo vidiĝis marmora blanko de ondantaj tunikoj, viva ruĝo de nudaj korpoj. La nimfoj, driadoj[44], bakĥaninoj[45] malsuprenkuris en la valon.

Samtempe ili ĉiuj montriĝis ĉe la arbarrandoj. Bukloj disvolviĝis sur diinaj kapetoj, graciaj brakoj levas florkronojn kaj tamburinojn, – kaj la rido, brila, olimpa rido, kuras kaj malsuprenruliĝas kun ili.

Antaŭe paŝas diino. Ŝi estas la plej alta, plej bela el ĉiuj – sur ŝia dorso sagujo, en la manoj pafarko, sur levitaj bukloj arĝenta luna falĉileto.

Diana, ĉu tio estas ci?

Sed subite haltis la diino ... kaj post ŝi ekhaltis ĉiuj nimfoj.

Eksilentis la sonora ridado ... Mi vidis, kiel paliĝis la vizaĝo de la diino, subite mutiĝinta. Mi vidis, kiel ŝtoniĝis ŝiaj piedoj, kiel neesprimebla teruro malfermis ŝian buŝon, larĝigis la okulojn, fiksitajn malproksimen ... Kion ŝi ekvidis? Kion ŝi rigardis?

Mi turnis min tieflanken, kien ŝi rigardis.

Sur la ĉielrando, post la malalta strio de kampoj, fajre brilis la pinto de l’ ora kruco sur la blanka sonorilejo de la kristana preĝejo. Tiun krucon ekvidis la diino.

Mi aŭdis post mi daŭran ĝemsopiron, similan al la tremetado de rompiĝinta kordo. Kiam mi ree returniĝis, la nimfoj estis foriĝintaj. Ĉie, kiel antaŭe, estis verda la vasta arbaro, nur iuflanke, tra la branĉdensaĵo, vidiĝis, malaperante en la aero, blankaj pecetoj ... ĉu tio estis tunikoj de la nimfoj, aŭ la vaporo, leviĝanta el la vala fundo – mi ne scias ...

Sed kiom bedaŭris mi la foriĝintajn diinojn!

div>

<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.