La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


HEDDA GABLER

Aŭtoro: Henrik Ibsen

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

TRIA AKTO

(La ĉambro de gesinjoroj Tesman. La pordokurtenoj estas tiritaj antaŭ la aperturo. Tiel same antaŭ la vitra pordo. Sur la tablo la kerosenlampo kun ŝirmilo, meĉo malsuprenŝraŭbita, lumas malklare. En la forno, kies pordo estas malferma, estis fajro, kiu nun preskaŭ estingiĝis.)

(Sinjorino Elvsted, envolvita en granda ŝalo kaj kun la piedoj sur skabelo, sidas tute apud la forno, malantaŭenklinita en la apogseĝo. Hedda kuŝas vestita, dormante sur la sofo kun kovrilo sur si.)

ELVSTED

(post paŭzo, ekrektigas sin en la seĝo kaj aŭskultas atente. Poste, laca, ŝi denove malleviĝas kaj mallaŭte plendas) Ankoraŭ ne! – Ho Dio, – ho Dio, – ankoraŭ ne.

(Berte singardeme ŝteliras enen tra la pordo de la antaŭĉambro. Ŝi havas leteron en la mano.)

ELVSTED

(turnas sin kaj flustras maltrankvile) Nu, – ĉu iu venis?

BERTE

(mallaŭte) Jes, ĵus venis knabino kun tiu ĉi letero.

ELVSTED

(rapide, etendas la manon) Letero! Donu al mi!

BERTE

Ne, ĝi estas por la doktoro, Sinjorino.

ELVSTED

Nu tiel.

BERTE

Estis la servistino de fraŭlino Tesman, kiu alportis ĝin. Mi metos ĝin ĉi tien sur la tablon.

ELVSTED

Jes, tion faru.

BERTE

(demetas la leteron) Estas plej bone, ke mi estingu la lampon. Ĝi fumas.

ELVSTED

Jes, estingu. Baldaŭ fariĝos taglumo.

BERTE

(estingas) Jam estas taglumo, Sinjorino.

ELVSTED

Jes, hela tago! Kaj ankoraŭ ne hejmenveninta – !

BERTE

Ho, Dio, – mi pensis ke tiel okazus.

ELVSTED

Vi tion pensis?

BERTE

Jes, kiam mi vidis ke certa viro estas reveninta al la urbo, tiam – . Kaj ilin kuntiris. Ĉar pri tiu sinjoro oni ja aŭdis sufiĉe antaŭ iom da tempo.

ELVSTED

Ne tiom laŭte parolu. Vi vekas Sinjorinon.

BERTE

(rigardas al la sofo kaj suspiras) Ne, Dio, – lasu ŝin nur dormi, kompatindulinon. – Ĉu mi metu ion pli en la fornon?

ELVSTED

Dankon, ne por mi.

BERTE

Jen do. (ŝi malrapide eliras tra la pordo de la antaŭĉambro)

HEDDA

(vekiĝas pro la fermo de la pordo kaj suprenrigardas) Kio estas – !

ELVSTED

Estis nur la servistino – 

HEDDA

(ĉirkaŭrigardas) Ha, jen en la salono – ! Jes nun mi ja memoras – (rektigas sin, sidanta sur la sofo, streĉas sin kaj frotas siajn okulojn) Kioma horo estas, Tea?

ELVSTED

(rigardas sian horloĝon) Ĝi jam pasis la sepan.

HEDDA

Kiam revenis Tesman?

ELVSTED

Li ankoraŭ ne revenis.

HEDDA

Ankoraŭ ne hejmenvenis?

ELVSTED

(ekstaras) Eĉ ne unu revenis.

HEDDA

Kaj ni, kiuj sidis ĉi tie maldormante kaj atendante ĝis la kvara – 

ELVSTED

(tordas la manojn) Kaj tiel kiel mi lin atendis!

HEDDA

(oscedas kaj diras kun la mano kovrante la buŝon) Ho jes, – pro tio ni estus nin ŝparintaj.

ELVSTED

Ĉu vi iom dormis poste?

HEDDA

Ho jes, Mi opinias, ke mi dormis sufiĉe bone. Ĉu vi ne?

ELVSTED

Eĉ ne momenton. Mi ne povis, Hedda. Estis tute neeble por mi.

HEDDA

(ekstaras kaj proksimiĝas al ŝi) Nu, nu, nu! Ne estas kaŭzo por maltrankvilo. Mi bone komprenas kiel statas.

ELVSTED

Jes, kaj kion vi do kredas? Ĉu vi povas al mi diri?

HEDDA

Nu, kompreneble tre longe daŭris ĉe la asesoro – 

ELVSTED

Ho Dio, jes, – certe daŭris. Sed tamen – 

HEDDA

Kaj jen, vidu, tiam Tesman ne volis hejmenveni kaj fari bruon kaj sonorigi meze dum la nokto. (ridas) Eble li ankaŭ ne volis montri sin – tia ĵus post viveca festeno.

ELVSTED

Sed kara, – kien li do estus irinta?

HEDDA

Kompreneble li iris al la onklinoj kaj sin kuŝigis tie. Ili havas ja lian antaŭan ĉambron atendanta.

ELVSTED

Ne, ĉe ili li ne povas esti. Ĉar ĵus venis letero al li de fraŭlino Tesman. Jen ĝi kuŝas.

HEDDA

Ĉu? (rigardas la surskribon) Jes, vere estas de onklino Julle propramane. Nu, do li kompreneble restas ĉe la asesoro. Kaj Ejlert Løvborg, li sidas legante kun vitfolioj en la hararo.

ELVSTED

Ho Hedda, vi nur paroladas kaj diras ion pri kio vi mem ne kredas.

HEDDA

Vi vere estas stulta, Tea.

ELVSTED

Ho ja, bedaŭrinde, mi do eble tia estas.

HEDDA

Kaj kiel morte laca vi aspektas.

ELVSTED

Jes, mi vere estas morte laca.

HEDDA

Nu, tial vi faru, kiel mi diras. Iru en mian ĉambron kaj kuŝigu vin tempeton sur mia lito.

ELVSTED

Ho ne, ne, – mi tamen ne kapablas dormi.

HEDDA

Certe vi kapablas.

ELVSTED

Sed via edzo certe estos baldaŭ revenanta. Kaj jen mi devas tuj scii – 

HEDDA

Mi atentigos vin, kiam li revenos.

ELVSTED

Do, vi tion promesas, Hedda?

HEDDA

Jes, tion vi povas fidi. Nur eniru kaj dormu dume.

ELVSTED

Dankon. Do mi tion provu. (ŝi iras tra la malantaŭa ĉambro)

(Hedda iras al la vitra pordo kaj flankentiras la kurtenojn. Hela taglumo ŝutiĝas en la salonon. Poste ŝi prenas de la skribotablo malgrandan manspegulon, rigardas sin en ĝi kaj ordigas la harojn. Ŝi iras al la pordo de la antaŭĉambro kaj premas la butonon de la sonorilo.)

(Berte iom poste envenas tra la pordo.)

BERTE

Ĉu Sinjorino ion deziras?

HEDDA

Jes, bonvole metu ion pli en la fornon. Mi ja vere frostadas.

BERTE

Jes brr, – tuj kaj senprokraste estu varme.

(Ŝi kunrastas la ardaĵojn kaj enmetas lignopecon.)

BERTE

(haltas kaj aŭskultas) Nun oni sonorigas ĉe la ĉefpordo, Sinjorino.

HEDDA

Do eliru, kaj malfermu. Mi mem okupiĝu pri la forno.

BERTE

Baldaŭ ekflamos. (ŝi eliras tra la antaŭĉambra pordo)

(Hedda genuas sur la skabelon kaj metas plurajn lignopecojn en la fornon.)

(Post mallonga daŭro Jørgen Tesman envenas de la antaŭĉambro. Li aspektas laca kaj iom serioza. Ŝteliras piedpinte direkte al la pordaperturo, kaj volas engliti inter la kurtenojn.)

HEDDA

(apud la forno, ne suprenrigardante) Bonan matenon.

TESMAN

(turnas sin) Hedda! (proksimiĝas) Sed kara vi, – tiom frue ellitiĝinta! Ĉu?

HEDDA

Jes, mi tre frue ellitiĝis hodiaŭ.

TESMAN

Kaj mi, kiu estis certa, ke vi ankoraŭ kuŝus dormante! Jen imagu, Hedda!

HEDDA

Ne parolu tiom laŭte. Sinjorino Elvsted kuŝas ene ĉe mi.

TESMAN

Sinjorino Elvsted, ĉu ŝi restis dum la nokto?

HEDDA

Jes, neniu ja venis por ŝin serĉi.

TESMAN

Ne, do neniu faris.

HEDDA

(fermas la pordon de la forno kaj ekstaras) Nu, ĉu estis tiom amuze ĉe la asesoro?

TESMAN

Ĉu vi estis timoplena pro mi? Ĉu?

HEDDA

Ne, pri tio mi eĉ ne momenton pensis. Sed mi demandis, ĉu vi bone amuziĝis.

TESMAN

Jes vere. Tiun ĉi fojon, do – . Sed pleje en la komenco, ŝajnas al mi. Ĉar tiam Ejlert legis por mi. Ni alvenis ja pli ol horon tro frue, – jen imagu! Kaj Brack tiom okupiĝis pri la aranĝo. Sed dume Ejlert legis.

HEDDA

(eksidas dekstre de la tablo) Nu? Rakontu – 

TESMAN

(eksidas sur skabelon ĉe la forno) Sciu, Hedda, neeblas por vi imagi, kia verko tiu fariĝos! Certe estas io el la plej rimarkinda skribita. Jen imagu!

HEDDA

Ja, ja, tio ne interesas min – 

TESMAN

Mi devas ion konfesi al vi, Hedda. Kiam li estis leginta, – io malica kreskis en mi.

HEDDA

Io malica?

TESMAN

Mi sidis kaj enviis Ejlert, ke li kapablis skribi tiaĵon. Jen imagu, Hedda!

HEDDA

Jes, ja, mi ja imagas!

TESMAN

Kaj scii ke li, – tiel naturdotita – bedaŭrinde tamen estas neplibonigebla.

HEDDA

Ĉu vi ne sugestas, ke li havas pli da vitaleco ol la aliaj?

TESMAN

Ne, bona Dio – . Jen vidu, li tute ne povas moderigi sin meze en la ĝuo.

HEDDA

Kaj en kio rezultiĝis ĉio – fine?

TESMAN

Nu, mi trovas, ke vere estis bakanalo, Hedda.

HEDDA

Ĉu li havis vitfoliojn en la hararo?

TESMAN

Vitfoliojn? Ne, tion mi eĉ ne videtis. Sed li donis longan, konfuzan paroladon por la virino, kiu inspiris lin dum la laboro. Ja, tiel li sin esprimis.

HEDDA

Ĉu li nomis ŝin?

TESMAN

Ne, tion li ne faris. Sed mi ne povas imagi, ke estus iu alia ol sinjorino Elvsted.

HEDDA

Nu, – kie vi disiĝis de li?

TESMAN

Sur la vojo hejmen. Ni ekiris, – la lastaj de ni, – samtempe. Kaj Brack ankaŭ kuniris por spiri freŝan aeron. Kaj jen, vidu, ni decidis akompani Ejlert hejmen. Jes, ĉar li estis ja vere superŝarĝita!

HEDDA

Do li estis.

TESMAN

Sed nun vi aŭdu la plej rimarkindan, Hedda! Aŭ la bedaŭrindan mi estus prefere dirinta. Ho, – mi preskaŭ hontas – pro Ejlert – tion rakonti – 

HEDDA

Jen do – ?

TESMAN

Nu, dum ni tiel iris laŭvoje, vidu, jen mi hazarde iom malantaŭiĝis. Nur kelkajn minutojn, – jen imagu!

HEDDA

Jes, ja, Dio, sed – ?

TESMAN

Kaj kiam mi rapidas post la aliajn, jen, ĉu vi scias, kion mi trovas ĉe la vojrando? Ĉu?

HEDDA

Ne, kiel mi povus tion scii!

TESMAN

Nepre ne tion al iu ajn diru, Hedda. Atentu bone! Promesu al mi pro Ejlert. (tiras paketon en papervolvaĵo el la poŝo de la mantelo) Jen, imagu, – tion ĉi mi trovis.

HEDDA

Ĉu ne estas la paketo, kiun li kunportis ĉi tien hieraŭ?

TESMAN

Jes, ĝuste, estas lia valora, unika manuskripto! Kaj tiun li tie promenante perdis – sen tion rimarki. Jen nur imagu, Hedda! Kiom bedaŭrinde – 

HEDDA

Sed kial do vi ne tuj redonis al li la paketon?

TESMAN

Ne, tion mi ne kuraĝis – pro lia tiama stato – 

HEDDA

Ĉu vi eĉ ne diris al iuj el la aliaj, ke vi ĝin trovis?

TESMAN

Ho, tute ne. Kompreneble ke tion mi ne volis fari respekte al Ejlert.

HEDDA

Do estas neniu, kiu scias, ke vi havas la manuskripton de Ejlert Løvborg?

TESMAN

Ne, kaj tion ankaŭ neniu sciu.

HEDDA

Kaj poste, pri kio vi kun li interparolis?

TESMAN

Mi ne plu havis ŝancon kun li paroli. Ĉar kiam ni venis en la stratojn, tiam li kaj du aŭ tri aliaj tute malaperis por ni. Jen imagu!

HEDDA

Nu? Ili do akompanis lin hejmen.

TESMAN

Jes, aspekte ili tion faris. Kaj ankaŭ Brack foriris.

HEDDA

Kaj kien vi poste stumblis?

TESMAN

Jen, mi kaj kelkaj el la aliaj, ni akompanis unu el la vivecaj uloj, kaj trinkis matenkafon tie ĉe li. Aŭ pli ĝuste nomi ĝin noktokafo. Ĉu? Sed kiam mi nun estos iom ripozinta – kaj kiam mi opinios ke Ejlert, la kompatindulo, satdormis, tiam mi devos iri al li kun tio ĉi.

HEDDA

(etendas la manon por la paketo) Ne, – ne transdonu ĝin! Ne tuj, mi diras. Lasu min legi ĝin unue.

TESMAN

Ne, kara, bona Hedda, je Dio, tion mi ne kuraĝas.

HEDDA

Vi ne kuraĝas?

TESMAN

Ne, – ĉar vi bone povas imagi, kiom malespera li fariĝos, kiam li vekiĝas, kaj mankas al li la manuskripto. Ĉar sciu ke li ne havas kopion! Tion li mem diris.

HEDDA

(rigardas lin kvazaŭ esplorante) Kaj tiaĵon oni ne povas denove skribi? Ankoraŭ fojon, ĉu?

TESMAN

Tio neniam eblus, mi kredas. Ĉar la inspiro, – jen vidu – 

HEDDA

Jes, ja, – ĝuste tiel do estas – (pasante) Sed mi memoras, – jen letero por vi.

TESMAN

Ĉu, imagu – !

HEDDA

(ĝin donante) Venis frue ĉi-matene.

TESMAN

De onklino Julle. Kio do estas? (metas la paketon sur la alian skabelon, malfermas la leteron, trakuras ĝin kaj eksaltas)

TESMAN

Ho Hedda, – ŝi skribas, ke la bedaŭrinda onklino Rina kuŝas ĉe la morto!

HEDDA

Tion oni devus ja atendi.

TESMAN

Kaj se mi dezirus ankoraŭ fojon vidi ŝin, mi devas rapidi. Mi tuj kuros tien.

HEDDA

(subpremas rideton) Vi eĉ volas kuri?

TESMAN

Ho, plej kara Hedda, – se vi povus decidigi vin kuniri! Jen imagu!

HEDDA

(ekstaras kaj diras lace kaj repuŝante) Ne, ne; ne petu min pri tiaĵo. Mi ne volas vidi malsanon kaj morton. Ne trudu al mi ion malbelan.

TESMAN

Nu, Dio do – ! (ĉirkaŭkuras) Mian ĉapelon – ? Mian mantelon – ? Nu, en la antaŭĉambro – . Mi kore esperas, ke mi ne venos tro malfrue, Hedda? Ĉu?

HEDDA

Ho, nur kuru, kaj – 

(Berte venas ĉe la pordo de la antaŭĉambro.)

BERTE

Asesoro Brack staras ekstere, kaj demandas ĉu li povus enveni.

TESMAN

Je tiu ĉi tempo! Ne, nun ne eblas por mi akcepti lin.

HEDDA

Sed mi povas. (al Berte) Petu la asesoron enveni. (Berte eliras)

HEDDA

(rapide flustrante) La paketon, Tesman! (ŝi prenas ĝin de la skabelo)

TESMAN

Jes, donu ĝin al mi!

HEDDA

Ne, ne, mi kaŝos ĝin por vi dume.

(Ŝi iras al la skribotablo, kaj metas ĝin en la librobreton. Tesman penas pro urĝeco kaj ne kapablas surtiri la gantojn.)

(Asesoro Brack envenas de la antaŭĉambro.)

HEDDA

(kapklinas al li) Nu, vi ja estas frumatena birdo.

BRACK

Jes, vi trovas, ĉu ne? (al Tesman) Ĉu ankaŭ vi eliros?

TESMAN

Jes, mi nepre devas viziti la onklinojn. Imagu, – la malsana, ŝi kuŝas ĉe la morto, la bedaŭrinda.

BRACK

Nu Dio, ĉu tiel? Sed jen ne lasu min reteni vin. En tia serioza momento – 

TESMAN

Jes, mi vere devas kuri – . Adiaŭ! Adiaŭ!

(Li rapidas eksteren tra la antaŭĉambra pordo.)

HEDDA

(proksimiĝas) Aspekte estis pli ol vivece hejme ĉe vi ĉi tiun nokton, sinjoro Asesoro.

BRACK

Mi eĉ ankoraŭ ne ŝanĝis vestojn, sinjorino Hedda.

HEDDA

Ankaŭ vi ne?

BRACK

Ne, kiel vi vidas. Sed kion Tesman rakontis pri la noktaj travivaĵoj?

HEDDA

Oho, ion tedegan. Nur ke ili ie eniris kaj trinkis kafon.

BRACK

Pri tiu kafokunveno mi jam estas informita. Tie Ejlert Løvborg ne partoprenis, mi opinias?

HEDDA

Ne, antaŭe ili jam akompanis lin hejmen.

BRACK

Ankaŭ Tesman?

HEDDA

Ne, sed kelkaj aliaj, li diris.

BRACK

(ridetas) Jørgen Tesman vere estas naiva animo, sinjorino Hedda.

HEDDA

Jes, Dio scias ke li estas. Sed ĉu io kaŝiĝas en la afero?

BRACK

Jes, via suspekto ne estas senfunda.

HEDDA

Nu jen! Eksidu, kara Asesoro. Tiel vi rakontos pli bone.

(Ŝi eksidas maldekstre de la tablo. Brack ĉe la longa flanko de la tablo proksime al ŝi.)

HEDDA

Nu jen, do?

BRACK

Mi havis apartajn kialojn por postsekvi la vojojn de miaj gastoj – aŭ pli ĝuste dirite, de kelkaj el miaj gastoj ĉi-nokte.

HEDDA

Kaj inter ili eble estis ankaŭ Ejlert Løvborg?

BRACK

Mi devas konfesi – li estis.

HEDDA

Nun vi vere igas min scivolema – 

BRACK

Ĉu vi scias, kie li kaj kelkaj el la aliaj pasigis la reston de la nokto, sinjorino Hedda?

HEDDA

Se decas tion rakonti, jen faru.

BRACK

Kompreneble, decas rakonti. Nu, ili vizitis neordinare animitan vesperkunvenon.

HEDDA

De la pasia speco?

BRACK

De la plej pasia speco.

HEDDA

Iom pli pri tio ĉi, Asesoro – 

BRACK

Løvborg estis antaŭe invitita, ankaŭ ili. Mi pri tio estis bone informita. Sed tiam li rifuzis veni. Ĉar nun li ja surmetis novan homecon, kiel vi scias.

HEDDA

Tie norde ĉe la notario Elvsted. Sed li tamen iris?

BRACK

Jes, vidu, sinjorino Hedda, – jen, bedaŭrinde, ĉe mi vizitas lin la genio ĉivespere – 

HEDDA

Jes, tie li ja inspiriĝis, mi aŭdas.

BRACK

Treege inspiriĝis. Nu, jen li ekhavis alian ideon, mi opinias. Ĉar ni virhomoj, bedaŭrinde ne ĉiam estas tiom principfirmaj kiom ni devus esti.

HEDDA

Nu, vi mem ja estas escepto, asesoro Brack. Sed jen pri Løvborg – ?

BRACK

Jes, mallonge, – la fino estis, ke li alvenis en la salonojn de fraŭlino Diana.

HEDDA

De fraŭlino Diana?

BRACK

Estis fraŭlino Diana, kiu prezentis la vesperkunvenan programon. Por elektita rondo de amikinoj kaj admirantoj.

HEDDA

Ĉu tiu estas iu ruĝhara?

BRACK

Ĝuste.

HEDDA

Iu tia – kantistino?

BRACK

Nu ja, – ankaŭ tio. Kaj krome ega ĉasistino – de sinjoroj, – sinjorino Hedda. Vi certe aŭdis pri ŝi. Ejlert Løvborg estis unu el ŝiaj plej varmaj protektantoj – en siaj pli prosperaj jaroj.

HEDDA

Kaj kiel tio ĉi finiĝis?

BRACK

Ne tre amikece, aspektas. Fraŭlino Diana verŝajne de la plej kortuŝa akcepto transiris al luktado – 

HEDDA

Kontraŭ Løvborg?

BRACK

Jes. Li kulpigis ŝin aŭ la amikinojn, ke ili priŝtelis lin. Li pretendis, ke lia poŝbiletujo malaperis. Kaj ankaŭ aliaj aĵoj. Mallonge, li estus farinta teruregan tumulton.

HEDDA

Kaj en kion rezultis tio?

BRACK

Tio rezultis en komunan bataladon inter kaj sinjorinoj kaj sinjoroj. Feliĉe fine alvenis la polico.

HEDDA

Ĉu ankaŭ la polico?

BRACK

Jes. Sed tio certe fariĝos multekosta ŝerco por Ejlert Løvborg, tiu freneza homo.

HEDDA

Nu!

BRACK

Laŭdire li senbride kontraŭstaris. Li estus frapinta unu el la policistoj sur la orelon kaj disŝirinta lian mantelon. Jen li sekve estis kondukata al la stacio.

HEDDA

De kie vi nun sciiĝis pri tio?

BRACK

De la polico mem.

HEDDA

(rigardas penseme antaŭen) Tiel do ĉio okazis. Kaj sekve li ne havis vitfoliojn en la hararo.

BRACK

Vitfoliojn, sinjorino Hedda?

HEDDA

(ŝanĝas voĉtonon) Sed diru al mi nun, Asesoro, – kial vi do tiel postsekvas kaj kaŝobservas Ejlert Løvborg?

BRACK

Unue ne estas tute indiferente por mi se informiĝos dum la ekzamenadoj, ke li venis rekte de mi.

HEDDA

Ĉu ankaŭ fariĝos ekzamenoj?

BRACK

Kompreneble. Cetere tio estu kiel tio estas. Sed mi opinias, ke mi, kia amiko de la familio, devis havigi al vi kaj al Tesman kompletan informon pri liaj noktaj heroaĵoj.

HEDDA

Kial vere tion, asesoro Brack?

BRACK

Nu, ĉar mi havas vivan suspekton, ke li volas uzi vin kiel ian ŝirmilon.

HEDDA

Ĉu, sed kial povas vi imagi tiaĵon!

BRACK

Ho Dio, – ni ja ne estas blindaj, sinjorino Hedda. Atentu nur! Tiu sinjorino Elvsted, verdire ŝi certe ne forlasos la urbon tiom frue.

HEDDA

Nu, ĉu estus io inter tiuj du, jen estas multaj aliaj lokoj, kie ili povos renkontiĝi.

BRACK

Neniu hejmo. Ĉiuj decaj domoj estos de nun denove fermitaj por Ejlert Løvborg.

HEDDA

Kaj tia ankaŭ la mia devas esti, vi opinias?

BRACK

Jes. Mi konfesas, ke estus por mi pli ol ĝene, se tiu sinjoro estus enlasita ĉi tien. Se li, kia superflua – kaj entrudulo – sin enŝovus en –

HEDDA

En la triangulon?

BRACK

Ĝuste. Estus por mi same kiel fariĝi senhejma.

HEDDA

(rigardas lin ridetante) Do, – sola koko en la korto, – tio estas via celo.

BRACK

(kapklinas malrapide kaj malaltigas la voĉon) Jes, estas mia celo. Kaj por tiu celo mi batalos – kun ĉiuj rimedoj, pri kiuj mi disponas.

HEDDA

(perdante sian rideton) Aspekte vi estas danĝera homo, – kiam temas pri realigo.

BRACK

Vi tion opinias?

HEDDA

Jes, mi nun komencas tion kredi. Kaj mi estas kore ĝoja – tiom longe, ke vi ne potencas super mi.

BRACK

(ridas dusence) Ja-ja, sinjorino Hedda, – vi eble pravas pri tio. Kiu scias, ĉu mi okaze ne estus viro por elpensi eĉ ion kaj alian.

HEDDA

Do, sed aŭskultu nun, asesoro Brack! Aspektas ja kvazaŭ vi sidas tie minacante.

BRACK

(ekstaras) Ho, tute ne! La triangulo, vidu, – ĝi prefere fortikiĝu kaj defendiĝu libervole.

HEDDA

Tion ankaŭ mi opinias.

BRACK

Jen mi do diris kion mi deziras. Kaj mi nun ree devas trovi la vojon urben. Adiaŭ, sinjorino Hedda!

(Li iras al la vitra pordo.)

HEDDA

(ekstaras) Vi iras tra la ĝardeno?

BRACK

Jes, por mi estas pli mallonge.

HEDDA

Jes, kaj krome estas ja vojo kaŝa.

BRACK

Tute ĝuste. Mi ne estas kontraŭ kaŝaj vojoj. Foje ili povas esti sufiĉe pikantaj.

HEDDA

Kiam oni pafas per kugloj, vi opinias?

BRACK

(ĉe la pordo, ridas al ŝi) Ho, oni vere ne pafas siajn dresitajn kortkokojn!

HEDDA

(ankaŭ ŝi ridas) Ho ne, kiam oni ne havas pli ol unu solan, – 

(Ili kapsalutas adiaŭe, sub ridado. Li foriras. Ŝi fermas la pordon post li.)

(Hedda staras momenton serioze rigardante eksteren. Poste ŝi iras kaj rigardas tra la kurteno de la fona muro. Ŝi iras al la skribotablo, prenas la paketon de Løvborg el la librobretaro kaj volas foliumi la paperojn. La laŭta voĉo de Berte aŭdiĝas de la antaŭĉambro. Hedda turnas sin kaj aŭskultas. Rapide ŝi metas la paketon en la tirkeston, ŝlosas kaj metas la ŝlosilon sur la skribilaron.)

(Ejlert Løvborg en mantelo kaj kun ĉapelo en la mano, tirmalfermas la pordon de la antaŭĉambro. Li aspektas freneze kaj ekscitite.)

LØVBORG

(turnita al la pordo de la antaŭĉambro) Kaj mi diras al vi, ke mi devas kaj volas eniri! Jen do!

(Li fermas la pordon, turnas sin, vidas Hedda, regas sin tuj kaj salutas.)

HEDDA

(ĉe la skribotablo) Nu, sinjoro Løvborg, estas ege malfrue ke vi venas serĉi Tea.

LØVBORG

Aŭ ege frue ke mi envenas ĉe vi. Mi petas vin pardoni.

HEDDA

Kiel vi scias, ke ŝi daŭre estas ĉe mi?

LØVBORG

Oni diris en ŝia loĝejo, ke ŝi estis ekstere la tutan nokton.

HEDDA

(iras al la salona tablo) Ĉu vi povis ion rimarki en la mienoj, kiam ili tion diris?

LØVBORG

(rigardas ŝin demande) Rimarki en la mienoj?

HEDDA

Mi aludas, ĉu aspektis, kvazaŭ ili pensus ion aŭ iel pri tio?

LØVBORG

(subite komprenas) Ho jes, tiel ja estas! Mi tiras ŝin malsupren kun mi! Cetere mi nenion povis rimarki. – Tesman eble ankoraŭ ne ellitiĝis?

HEDDA

Ne, – mi ne kredas – 

LØVBORG

Kiam li hejmenvenis?

HEDDA

Tre malfrue.

LØVBORG

Ĉu li ion al vi rakontis?

HEDDA

Jes, mi aŭdis ke estis sufiĉe viglece ĉe asesoro Brack.

LØVBORG

Nenion pli?

HEDDA

Ne, mi kredas ke ne. Krome mi estis tiel ege dormema – 

(Sinjorino Elvsted envenas tra inter la kurtenoj sur la fona muro.)

ELVSTED

(proksimiĝas al li) Ho, Løvborg! Fine – !

LØVBORG

Jes, fine. Kaj tro malfrue.

ELVSTED

(rigardas lin en timo) Kio estas tro malfrue!

LØVBORG

Nun ĉio estas tro malfrue. Pri mi estas finite.

ELVSTED

Ho ne, ne, – tion ne diru!

LØVBORG

Vi mem diros la samon, kiam vi aŭdos – 

ELVSTED

Mi volas nenion aŭdi!

HEDDA

Vi eble deziras paroli kun ŝi sola? Ĉar do mi foriros.

LØVBORG

Ne, restu, – ankaŭ vi. Mi petas vin pri tio.

ELVSTED

Jes, sed mi nenion volas aŭdi, mi diras!

LØVBORG

Ne estas pri la noktaj travivaĵoj, ke mi volas paroli.

ELVSTED

Pri kio do – ?

LØVBORG

Estas pri tio, ke niaj vojoj devas nun disiĝi.

ELVSTED

Disiĝi!

HEDDA

(senvole) Mi tion sciis!

LØVBORG

Ĉar mi ne plu bezonas vin, Tea.

ELVSTED

Kaj jenon vi povas diri! Ne plu bezonas min! Mi ja helpos vin nun kiel antaŭe? Kompreneble ni daŭre kunlaboru?

LØVBORG

De nun mi ne plu intencas labori.

ELVSTED

(rezigne) Por kio mi do uzu mian vivon?

LØVBORG

Vi devas provi vivi, kvazaŭ vi neniam konis min.

ELVSTED

Sed tion mi ja ne kapablas!

LØVBORG

Provu ĉu vi kapablus, Tea. Vi devas revojaĝi hejmen – 

ELVSTED

(ribele) Neniam en tiu ĉi mondo! Kie vi estas, tie ankaŭ mi deziras esti! Mi ne lasas min tiel forpeliĝi! Mi volas esti ĉi tie! Esti kune kun vi, kiam la libro eldoniĝos.

HEDDA

(duonlaŭte, en streĉa atento) Ho, la libro, – jes!

LØVBORG

(rigardas ŝin) La libro mia kaj de Tea. Ĉar tia ĝi estas.

ELVSTED

Jes, tia mi sentas, ke ĝi estas. Kaj tial mi ankaŭ rajtas esti ĉe vi, kiam ĝi venos! Mi volas vidi, ke denove ŝutiĝas estimo kaj honoro super vin. Kaj la ĝojo, – la ĝojo, tiun mi volas dividi kun vi.

LØVBORG

Tea, – nia libro neniam eldoniĝos.

HEDDA

Aj!

ELVSTED

Ne eldoniĝos!

LØVBORG

Neniam eldoniĝos.

ELVSTED

(en timema suspekto) Løvborg, – kien vi formetis la kajerojn!

HEDDA

(rigardas lin atente) Jes, la kajerojn – ?

ELVSTED

Kie vi havas ilin!

LØVBORG

Ho, Tea, – prefere ne demandu min pri tio.

ELVSTED

Jes, jes, mi volas tuj ekscii. Mi rajtas tion tuj ekscii.

LØVBORG

La kajerojn – Nu do, – la kajerojn, tiujn mi disŝiris en mil pecojn.

ELVSTED

(krias) Ho ne, ne – !

HEDDA

(senvole) Sed tio ja tute ne – !

LØVBORG

(rigardas ŝin) Ne vero, vi opinias?

HEDDA

(regas sin) Nu jes. Kompreneble. Ĉar vi mem tion diras. Sed ŝajnis al mi nekredeble – 

LØVBORG

Tamen vero.

ELVSTED

(tordas la manojn) Ho Dio, – ho Dio, Hedda, – disŝiris sian propran verkon.

LØVBORG

Mi disŝiris mian propran vivon. Sekve mi ankaŭ povis disŝiri mian vivoverkon – 

ELVSTED

Kaj tion vi do faris ĉinokte!

LØVBORG

Jes, aŭdu. En mil pecojn. Kaj ŝutis ilin en la fjordon. Tre fore. Tie almenaŭ estas freŝa salakvo. Lasu ilin flosi en ĝi. Flosi laŭ fluo kaj vento. Kaj post ioma tempo ili subakviĝos. Pli kaj pli profunden. Kiel mi, Tea.

ELVSTED

Sciu do, Løvborg, ke tio pri la libro – . Ĉiujn miajn tagojn tio staros antaŭ mi, kvazaŭ vi mortigus etan infanon.

LØVBORG

Vi pravas. Estas kvazaŭ infanmortigo.

ELVSTED

Sed kiel vi do povis – ! Ankaŭ mi havis ja mian parton de la infano.

HEDDA

(preskaŭ senvoĉe) Ho, la infano – 

ELVSTED

(spiras peze) Do, finite. Ja, ja, nun mi foriros, Hedda.

HEDDA

Sed vi tamen ne forvojaĝos?

ELVSTED

Ho, mi ne mem scias, kion mi faros. Nun ĉio antaŭ mi estas mallumo.

(Ŝi eliras tra la pordo de la antaŭĉambro.)

HEDDA

(Hedda staras, iom atendante) Vi do ne volas akompani ŝin hejmen, sinjoro Løvborg?

LØVBORG

Mi? Tra la stratoj? Do la homoj vidus, ke ŝi irus kune kun mi?

HEDDA

Mi ja ne scias, kio cetere okazis ĉi-nokte. Sed ĉu do estas tiom tute neripareble?

LØVBORG

Tiu ĉi nokto ne restos la sola. Tion mi certe scias. Sed ankaŭ estas tio, ke mi eĉ ne emas pluvivi tian vivon. Ne nun denove. Estas la vivoforto kaj necedemo, kiujn ŝi rompis en mi.

HEDDA

(rigardas penseme antaŭen) La dolĉa, eta stultulino fingrumis homan sorton. (rigardas lin) Sed tamen kial vi povis esti tiom senkora kontraŭ ŝi?

LØVBORG

Ho, ne diru, ke mi estis senkora!

HEDDA

Tiel detrui tion, kio plenigis ŝian animon dum longaj, longaj tempoj! Tion vi ne nomas senkora!

LØVBORG

Al vi mi povas diri la veron, Hedda.

HEDDA

La veron?

LØVBORG

Unue promesu al mi, – donu al mi vian promeson, ke tio, kion mi nun konfidas al vi, pri tio Tea neniam sciiĝu.

HEDDA

Jen mia promeso.

LØVBORG

Bone. Do mi volas diri al vi, ke ne estas vero, kion mi al ŝi rakontadis.

HEDDA

Tio pri la kajeroj?

LØVBORG

Jes. Mi ne disŝiris ilin. Ankaŭ ne ĵetis ilin en la fjordon.

HEDDA

Ne, ne – sed kie do ili estas?

LØVBORG

Mi tamen detruis ilin. Funde kaj efike, Hedda!

HEDDA

Tion ĉi mi ne komprenas.

LØVBORG

Tea diris, ke tio, kion mi faris, al ŝi estas kvazaŭ infanmortigo.

HEDDA

Jes, – tion ŝi diris.

LØVBORG

Sed mortigi sian infanon, – ne estas la plej fia, kion patro povas fari kontraŭ ĝi.

HEDDA

Tio ne la plej fia?

LØVBORG

Ne, sed aŭdi la plej fian, de tio mi volis ŝpari Tea.

HEDDA

Kaj kio do estas tio, la plej fia?

LØVBORG

Imagu nun, Hedda, ke viro, – tiel je frua matena horo, – post freneza, diboĉega nokto revenis hejmen al la patrino de sia infano kaj diris: Jen aŭdu – tie mi estis kaj tie. En tiuj kaj tiuj lokoj. Kaj mi kunprenis nian infanon. En tiajn kaj tiajn lokojn. La infano por mi perdiĝis. Tute perdiĝis. Diablo scias en kies manojn ĝi falis. Kies manoj kaptis ĝin.

HEDDA

Ho, – sed finfine tio – ĉi tio estis ja nur libro – 

LØVBORG

La pura animo de Tea estis en tiu libro.

HEDDA

Jes, mi komprenas.

LØVBORG

Kaj tial vi ja ankaŭ komprenas, ke inter ŝi kaj mi neniu estonteco estas.

HEDDA

Kaj kiun vojon vi nun iros?

LØVBORG

Neniun. Nur aranĝi pri fino de ĉio. Ju pli frue, des pli bone.

HEDDA

(paŝon pli proksimen) Ejlert Løvborg, – jen aŭskultu – Ĉu vi ne povus aranĝi, ke – ke okazos en beleco?

LØVBORG

En beleco? (ridetas) Kun vitfolioj en la hararo, kiel vi en pli fruaj tagoj imagis – 

HEDDA

Ho ne. La vitfolioj, – je tiuj mi ne plu kredas. Sed tamen en beleco! Unu solan fojon! – Adiaŭ! Foriru nun. Kaj ne pli ofte revenu.

LØVBORG

Adiaŭ, sinjorino. Kaj salutu Jørgen Tesman de mi. (li volas foriri)

HEDDA

Ne, atendu! Kunprenu memoraĵon de mi.

(Ŝi iras al la skribotablo kaj malfermas la tirkeston kaj la skatolon kun pistoloj. Ŝi returnas al Løvborg kun unu el la pistoloj.)

LØVBORG

(rigardas ŝin) Tiun? Do tiu estas la memoraĵo?

HEDDA

(kapklinas malrapide) Vi rekonas ĝin? Iam ĝi leviĝis kontraŭ vin.

LØVBORG

Tiam vi estus devinta ĝin uzi.

HEDDA

Jen! Uzu ĝin vi nun.

LØVBORG

(metas la pistolon en la brustpoŝon) Dankon!

HEDDA

Kaj en beleco, Ejlert Løvborg. Promesu al mi nur tion!

LØVBORG

Adiaŭ, Hedda Gabler. (li eliras tra la pordo de la antaŭĉambro)

(Hedda aŭskultas momenton ĉe la pordo. Poste ŝi iras al la skribotablo, kaj elprenas la paketon kun la manuskripto, iom rigardas inter la kovraĵon, duone elprenas kelkajn foliojn kaj rigardas ilin. Poste ŝi kunprenas ĉion kaj eksidas en la apogseĝon apud la forno. La paketon ŝi havas ĉe la sino. Iom poste ŝi malfermas la pordon de la forno kaj poste ankaŭ la paketon.)

HEDDA

(ĵetas unu el la kajeroj en la fajron kaj flustras antaŭen) Nun mi forbruligas vian infanon, Tea! – Vi kun la krispa hararo! (ĵetas pliajn kajerojn en la fornon) Vian infanon kaj tiun de Ejlert Løvborg. (enĵetas la restantajn) Nun bruligas, – nun bruligas mi la infanon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.