La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


HEDDA GABLER

Aŭtoro: Henrik Ibsen

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

UNUA AKTO

(Grandspaca, bele kaj elegante meblita salono kun dekoro en malhelaj koloroj. Sur la fona muro estas larĝa pordaperturo kun flankentiritaj kurtenoj. Tiu aperturo kondukas en pli malgrandan ĉambron, meblitan en la sama stilo kia la salono. Sur la dekstra muro de tiu ĉi estas duala pordo, kiu kondukas al la antaŭĉambro. Sur la kontraŭa, maldekstra muro estas vitra pordo, ankaŭ tiu kun flankentirita kurteno. Tra la fenestroj oni vidas parton de ekstera verando kun tegmento kaj foliarboj kun aŭtunaj koloroj. Antaŭe sur la planko staras ovala tablo kovrita de tuko kaj kun seĝoj ĉirkaŭe. Antaŭe sur la dekstra muro estas larĝa, malhela porcelana forno, altdorsa apogseĝo, skabelo kun kuseno kaj du taburetoj. En la dekstra angulo estas angulsofo kaj malgranda ronda tablo. Antaŭe, iom tirita de la muro, estas sofo. Interne apud la vitra pordo estas piano. Ambaŭflanke de la fona pordo staras etaĝeroj kun aĵoj el terakoto kaj majoliko. Ĉe la fona muro de la malantaŭa ĉambro oni vidas sofon, tablon kaj kelkajn seĝojn. Super tiu sofo pendas portreto de belaspekta, maljuna viro en uniformo de generalo. Super la tablo pendas lampo kun neklara, laktokolora, vitra kupolo. – Ĉirkaŭe en la salono estas multaj florbukedoj metitaj en vazojn. Aliaj kuŝas sur la tabloj. Sur la plankoj de ambaŭ ĉambroj kuŝas dikaj tapiŝoj. – Matena lumo. La suno brilas tra la vitra pordo.)

(Fraŭlino Juliane Tesman, kun ĉapelo kaj sunombrelo, envenas de la antaŭĉambro, akompanata de Berte, kiu portas bukedon, ĉirkaŭvolvitan de papero. Fraŭlino Tesman estas bonaspekta kaj bonanima sinjorino de proksimume 65 jaroj. Belete sed simple vestita en griza promena vesto. Berte estas iom aĝa servistino kun ordinara kampara aspekto.)

FRAŬLINO TESMAN

(haltas interne de la pordo, aŭskultas kaj diras mallaŭte) Vere mi kredas, ke ili ankoraŭ ne ellitiĝis.

BERTE

(same mallaŭte) Estas ja kiel mi diris, fraŭlino. Pensu, – tiom malfrue kiom la vaporŝipo alvenis en la nokto. Kaj jen poste! Dio mia, – kiom la juna sinjorino volis elpaki, antaŭ ol sin retiri por ripozi.

FRAŬLINO TESMAN

Jes, ja, – lasu ilin nur bone ripozi. Sed freŝan matenan aeron ili almenaŭ havu enen al si, kiam ili venos. (ŝi iras al la vitra pordo kaj tute malfermas ĝin)

BERTE

(apud la tablo, iom konfuzita kun la bukedo en la mano) Honto al mi se plu estas konvena loko. Mi opinias, ke mi metu ĝin ĉi tien, fraŭlino. (metas la bukedon antaŭe sur la pianon)

FRAŬLINO TESMAN

Do nun vi havas novajn gemastrojn, mia kara Berte. Dio sciu, ke estis por mi pli ol zorgoplene rezigni pri vi.

BERTE

(plorprete) Tamen pri mi, fraŭlino! Kion mi diru? Mi, kiu dum tiom da jaroj estis en la servo de la fraŭlinoj.

FRAŬLINO TESMAN

Ni devas trankvile akcepti la staton. Vere estas nenio alia farebla. Vidu, Jørgen devas havi vin en la domo ĉe si. Li devas. Vi ja kutimiĝis mastrumi por li ek de kiam li estis knabeto.

BERTE

Jes, sed tamen, fraŭlino, mi tiom zorge pensas pri ŝi, kiu kuŝas hejme. Kompatinda ŝi, kiu mem estas tute senhelpa. Kaj jen kun la nova servistino! Neniam en la mondo lernas ŝi kontentigi al la bezonoj de tiu malsana homo.

FRAŬLINO TESMAN

Nu, mi certe sukcesos instrui ŝin al tio. Kaj la plimulton mi kompreneble prenos sur min mem. Pro mia malfeliĉa fratino vi ne bezonas maltrankviliĝi, mia kara Berte.

BERTE

Nu jes, sed estas ankaŭ alia afero, fraŭlino. Mi multe timas, ke mi ne povos sufiĉe kontentigi al la juna sinjorino.

FRAŬLINO TESMAN

Nu bona Dio, – en la unua tempo eble okazos io tia.

BERTE

Ĉar aspekte ŝi estas tre pretendema.

FRAŬLINO TESMAN

Kompreneble. Filino de generalo Gabler. Kaj pripensu al kio ŝi estis kutimita dum la generalo vivis. Ĉu vi memoras, kiam ŝi kune kun sia patro rajdis laŭ la vojo? En la longa, nigra draprobo? Kaj kun plumo en la ĉapelo?

BERTE

Jes, jes, – estu certa! – Sed vere mi ne tiam imagis, ke fariĝus paro el ŝi kaj la kandidato.

FRAŬLINO TESMAN

Ankaŭ mi ne. – Sed atentu – Berte, – dum mi memoras: De nun vi ne titolu Jørgen kandidato. Vi devas diri “la doktoro”.

BERTE

Jes, ankaŭ la juna sinjorino menciis tion – ĉinokte, – ĵus kiam ili envenis la pordon. Ĉu vere estas tiel, fraŭlino?

FRAŬLINO TESMAN

Jes, efektive estas tiel. Imagu, Berte, – ili faris lin doktoro eksterlande. Nun dum la vojaĝo, komprenu. Pri tio mi aŭdis eĉ ne vorteton, – antaŭ ol li mem rakontis tie malsupre sur la ŝipkajo.

BERTE

Jes, ja, li certe kapablas fariĝi kio ajn. Tiom lerta kiom li estas. Sed mi neniam kredis, ke li ankaŭ volis komenci kuraci homojn.

FRAŬLINO TESMAN

Ne, ne estas tia doktoro, kia li fariĝis. – (kapskuas signifoplene) Tamen baldaŭ vi eble nomu lin io alia, kio estas ankoraŭ pli grandioza.

BERTE

Ĉu vere! Kio estos tio, fraŭlino?

FRAŬLINO TESMAN

(ridetas) Hm, – nu, tion vi scius! (emociita) Aj, Dio mia, – se karmemora Jochum povus rigardi el sia tombo, kaj vidi, kio fariĝis el lia knabeto! (ĉirkaŭrigardas) Sed aŭskultu, Berte, – kial vi jenon faris? – Forprenis la kovraĵojn de ĉiuj mebloj?

BERTE

Sinjorino diris, ke mi tion faru. Ŝi ne ŝatas kovraĵojn sur la seĝoj, ŝi diris.

FRAŬLINO TESMAN

Ĉu ili do uzos ĉi tiun ĉambron – ĉiutage?

BERTE

Jes, ŝajne. Almenaŭ laŭ Sinjorino. Ĉar li mem, – la doktoro, – li nenion diris.

(Jørgen Tesman venas kantetante de la dekstra flanko de la malantaŭa ĉambro, portante malplenan, malfermitan valizon. Li estas mezstatura, juneca viro de 33 jaroj, iom diketa, kaj kun fidema, ronda, kontenta vizaĝo, blondaj haroj kaj barbo. Li portas okulvitrojn, kaj estas vestita en komforta, iom neglektema hejma vestaĵo.)

FRAŬLINO TESMAN

Bonan matenon, bonan matenon, Jørgen!

TESMAN

(ĉe la pordo) Onklino Julle! Kara onklino Julle! (proksimiĝas kaj vigle agitas ŝian manon) Vi, ĉi tie – tiom frue en la tago! Ĉu?

FRAŬLINO TESMAN

Jes, kompreneble ke mi devis fari etan viziton al vi.

TESMAN

Kaj tio eĉ se vi ne havis sufiĉan ripozon dum la nokto!

FRAŬLINO TESMAN

Ho, neniel afektas min.

TESMAN

Nu, cetere vi venis bone hejmen de la kajo? Ĉu?

FRAŬLINO TESMAN

Jes, vere mi faris, – dank' al Dio. La asesoro ĝentile akompanis min ĝis la pordo.

TESMAN

Domaĝe ke ni ne povis kunpreni vin en la veturilo. Sed vi ja mem vidis – . Hedda havis tiom da skatoloj, kiujn ni devis kunpreni.

FRAŬLINO TESMAN

Jes, vere ege multe da skatoloj ŝi havis.

BERTE

(al Tesman) Eble mi eniru por demandi Sinjorinon, ĉu estus io pri kio mi povus ŝin helpi?

TESMAN

Ne, dankon, Berte, – vi ne faru. Se ŝi ion deziras, ŝi sonorigos, ŝi diris.

BERTE

(dekstren) Nu tiel.

TESMAN

Sed jen, – kunprenu tiun ĉi valizon.

BERTE

(prenas ĝin) Mi metos ĝin en la subtegmentejon.

(Ŝi eliras tra la pordo de la antaŭĉambro.)

TESMAN

Imagu, onklino, – tiun valizon mi havis tute plenŝtopita de nuraj kopioj. Estas nekredeble kiom mi sukcesis kolekti en la arkivoj. Malnovaj, strangaj dokumentoj pri kiuj neniu ion sciis – 

FRAŬLINO TESMAN

Jes certe, vi ne malŝparis vian tempon dum la nuptovojaĝo, vi, Jørgen.

TESMAN

Ne, tion mi ja povas diri. Sed demetu vian ĉapelon. Jen! permesu al mi malnodi la banton. Ĉu?

FRAŬLINO TESMAN

(dum li tion faras) Ho Dio mia, – tio ĉi estas ja kvazaŭ vi ankoraŭ estus hejme ĉe ni.

TESMAN

(turnas la ĉapelon en sia mano) Jen, – kian belan, grandiozan ĉapelon vi havigis al vi!

FRAŬLINO TESMAN

Mi aĉetis ĝin pro Hedda.

TESMAN

Pro Hedda? Ĉu?

FRAŬLINO TESMAN

Jes, por ke Hedda ne hontu pri mi, kiam ni kune promenos surstrate.

TESMAN

(karese frapetas ŝian vangon) Vi ja pensas pri ĉio, vi, onklino Julle! (metas la ĉapelon sur seĝon ĉe la tablo) Kaj nun, – jen, – ni eksidu ĉi tie en la sofo. Kaj iom babilu ĝis Hedda venos.

(Ili sidigas sin; ŝi metas sian sunombrelon en la angulon de la sofo.)

FRAŬLINO TESMAN

(prenas ambaŭ liajn manojn kaj rigardas lin) Kiom benate bone estas denove havi vin vigle vivanta antaŭ miaj okuloj, Jørgen! Ho vi, filo de nia karmemora Jochum!

TESMAN

Kaj kiom por mi! Ree rigardi vin, onklino Julle! Vin, kiu estis por mi kaj patro kaj patrino.

FRAŬLINO TESMAN

Jes, mi certe scias, ke vi daŭre amos viajn maljunajn onklinojn.

TESMAN

Sed estas do neniu plibonigo por onklino Rina. Ĉu?

FRAŬLINO TESMAN

Ho ne, kara, – estas ja neniu plibonigo atendebla por ŝi, povrulino. Ŝi kuŝas tiel, kiel ŝi kuŝis dum tiuj multaj jaroj. Sed Dio permesu al mi havi ŝin ankoraŭ iom da tempo! Ĉar alie mi ne scias por kio vivi, Jørgen. Eĉ pli nun, komprenu, kiam mi ne plu havas vin por kiu mastrumi.

TESMAN

(frapetas ŝian dorson) Nu, nu, nu, – !

FRAŬLINO TESMAN

(abrupte ŝanĝas temon) Kaj jen eĉ imagi ke vi estas edziĝinta viro, Jørgen! – Kaj ke estas vi, kiu kaptis Hedda Gabler! La ĉarmegan Hedda Gabler. Jen imagu! Ŝi, kiu havis tiom da amindumantoj ĉirkaŭ si!

TESMAN

(kantetas kaj ridetas kontente) Jes, mi vere kredas ke mi havas sufiĉe da bonaj amikoj promenantaj en la urbo, kiuj min envias. Ĉu ne?

FRAŬLINO TESMAN

Kaj ke vi ankaŭ povis fari tian longan nuptovojaĝon! Pli ol kvin, – preskaŭ ses monatojn – 

TESMAN

Nu, – por mi estis ja ia studvojaĝo samtempe. Kiom da arkivoj kiom mi devis ekzameni! Kaj kiom da libroj kiom mi devis tralegi, kara!

FRAŬLINO TESMAN

Nu jes, tiel do estas. (pli intime kaj iom mallaŭte) Sed aŭskultu nun, Jørgen, – ĉu vi ne havas ion – ion kroman rakontindan?

TESMAN

De la vojaĝo?

FRAŬLINO TESMAN

J-e-e-s.

TESMAN

Ne, mi ne scias pri io alia ol tio, kion mi rakontis al vi en la leteroj. Ke mi ricevis la doktoran rangon tie sude – tion mi ja rakontis al vi hieraŭ.

FRAŬLINO TESMAN

Jes, tiaj aferoj, jes. Sed mi pensas, – ĉu vi ne havas iujn, – iujn tiajn – esperojn – ?

TESMAN

Esperojn?

FRAŬLINO TESMAN

Dio mia, Jørgen, – mi ja estas via maljuna onklino!

TESMAN

Jes certe mi havas esperojn, ho jes.

FRAŬLINO TESMAN

Nu?

TESMAN

Mi havas ja la plej bonajn esperojn fariĝi profesoro post nelonge.

FRAŬLINO TESMAN

Jes, profesoro, jes – 

TESMAN

Aŭ, – mi povas rekte diri, ke mi certe scias, ke mi fariĝos. Sed kara, bona onklino Julle, – tion vi ja mem bone scias!

FRAŬLINO TESMAN

(ridetante) Jes, certe mi scias. Vi pravas. (ŝanĝas temon) – Sed ni parolis pri la vojaĝo. – Ĝi certe postulis multe da mono, Jørgen?

TESMAN

Nu, bona Dio, – la granda stipendio helpis ja longe.

FRAŬLINO TESMAN

Sed mi vere ne komprenas, ke ĝi estis sufiĉa por du.

TESMAN

Ne, ne. Tio ne estas facile komprenebla. Ĉu?

FRAŬLINO TESMAN

Kaj aldone tio, ke estas sinjorino, kun kiu oni vojaĝas. Ĉar tio estas ekstreme pli multekosta, laŭdire.

TESMAN

Jes, kompreneble, – iom pli multekosta tio ja estas. Sed Hedda devis havi tiun vojaĝon, onklino! Ŝi vere devis. Io alia ne konvenus.

FRAŬLINO TESMAN

Ne, ne, ja ne konvenus. Ĉar nuptovojaĝo estas ja kutimo nuntempe. – Sed diru nun, – ĉu vi jam sufiĉe trarigardis la apartamenton?

TESMAN

Ho jes, kredu. Mi jam estis surpiede de post heliĝo.

FRAŬLINO TESMAN

Kaj kiel ĉio al vi plaĉas?

TESMAN

Bonege! Tute bonege! Estas nur tio kion mi ne komprenas, por kio ni uzu la du malplenajn ĉambrojn, kiuj situas inter jena malantaŭa ĉambro kaj la dormoĉambro de Hedda?

FRAŬLINO TESMAN

(ridetas) Ho, mia kara Jørgen, tiujn vi certe bezonos – post iom da tempo.

TESMAN

Jes, certe vi pravas, onklino Julle! Ĉar kiam mia libraro kreskos, tiam – . Ĉu?

FRAŬLINO TESMAN

Ĝuste, mia kara knabo. Ĝuste pri via libraro mi pensis.

TESMAN

Plej kontenta mi ja estas pro Hedda. Antaŭ nia fianĉiĝo, ŝi ja ofte diris, ke ŝi nenie ŝatus loĝi krom en la vilao de ministrino Falk.

FRAŬLINO TESMAN

Jen imagu, – ke okazis, ke ĝi estis por vendo. Ĵus post via foriro.

TESMAN

Jes, onklino Julle, bonŝanco akompanis nin. Ĉu?

FRAŬLINO TESMAN

Sed multekoste, mia kara Jørgen! Multekoste estos por vi, – ĉio ĉi.

TESMAN

(rigardas ŝin iom timeme) Jes, eble fariĝos, onklino?

FRAŬLINO TESMAN

Ho, granda Dio!

TESMAN

Kiom, vi opinias? Proksimume? Ĉu?

FRAŬLINO TESMAN

Ne, tio neeblas por mi scii antaŭ ol ni estos ricevintaj ĉiujn fakturojn.

TESMAN

Nu, feliĉe ke asesoro Brack akiris avantaĝajn kondiĉojn por mi. Tion li mem skribis en letero al Hedda.

FRAŬLINO TESMAN

Jes ja, pri tio neniam timu, mia knabo. – Krome por mebloj kaj tapiŝoj mi garantiis.

TESMAN

Garantiis? Vi? Kara onklino Julle, – kian garantion povis vi doni?

FRAŬLINO TESMAN

Mi asignis miajn rentojn.

TESMAN

(eksaltas) Kion! Viajn – kaj la rentojn de onklino Rina!

FRAŬLINO TESMAN

Jes, mi ne trovis alian eblecon, kara.

TESMAN

(starigas sin antaŭ ŝin) Sed ĉu vi tute freneziĝis, onklino! Tiuj rentoj, – estas ja la sola vivtenado por vi kaj onklino Rina.

FRAŬLINO TESMAN

Nu, nu, – ne ekscitiĝu pro tio. Estas ja nur afero de formo, komprenu. Tion ankaŭ diris asesoro Brack. Ĉar estas li, kiu tiom bonvoleme ordigis ĉion por mi. Nur afero de formo, li diris.

TESMAN

Jes, eble bone. Sed tamen – 

FRAŬLINO TESMAN

Ĉar nun vi ja ricevos vian propran salajron por pagi. Kaj, Dio mia, eĉ se ni devus iom elspezi – ? Iom aldoni komence – ? Estus ja nur ia feliĉo por ni.

TESMAN

Ho, onklino, – neniam vi laciĝas oferi vin por mi!

FRAŬLINO TESMAN

(ekstaras kaj metas siajn manojn sur liajn ŝultrojn) Ĉu mi do havas iun alian ĝojon en tiu ĉi mondo, krom ebenigi la vojon por vi, mia kara knabo? Vi, kiu havis nek patron nek patrinon al kiuj vin teni. Kaj nun ni staras ĉe la celo, kara! Aspektis malespere kelkfoje. Sed, bona Dio, nun vi superas, Jørgen!

TESMAN

Jes, estas strange kiel ĉio aranĝis sin avantaĝe.

FRAŬLINO TESMAN

Jes, – kaj tiuj, kiuj kontraŭstaris vin – kaj volis bari al vi la vojon, – ili devas nun resti sube. Ili falis, tiuj, Jørgen! Tiu kiu estis por vi la plej danĝera, – li falis plej fatale, li. – Kaj nun li kuŝas tiel, kiel li por si sternis, – povra, miskonduta homo.

TESMAN

Ĉu vi ion aŭdis pri Ejlert? Nome post kiam mi forvojaĝis?

FRAŬLINO TESMAN

Nenion krom tio ke li eldonus novan libron.

TESMAN

Kion? Ejlert Løvborg? Ĵus nun? Ĉu?

FRAŬLINO TESMAN

Jes, tion oni diras. Dio scias ĉu ĝi ion valoras, ĉu? Ne, sed kiam la via nova libro aperos, – tio estos ja io alia, Jørgen! Pri kio ĝi temos?

TESMAN

Ĝi temos pri la hejma industrio en Brabant en la Mezepoko.

FRAŬLINO TESMAN

Jen, imagu, – ke vi povas skribi ankaŭ pri tia temo!

TESMAN

Cetere eble daŭros ankoraŭ longe pri tiu libro. Mi havas ja tiujn kompleksajn kolektojn, kiujn mi devas unue ordigi, komprenu.

FRAŬLINO TESMAN

Jes, ordigi kaj kolekti, – tion vi vere scipovas. Ne vane vi estas la filo de karmemora Jochum.

TESMAN

Mi tre antaŭĝojas komenci pri tio. Precipe nun, kiam mi ekhavis mian propran domon kaj hejmon kie labori.

FRAŬLINO TESMAN

Kaj antaŭ ĉio nun, kiam vi gajnis ŝin, kiun via koro sopiris, kara Jørgen.

TESMAN

(ĉirkaŭbrakas ŝin) Ho jes, jes, onklino Julle! Hedda, – ŝi estas ja la plej ŝatinda el ĉio! (rigardas al la pordo) Jen mi kredas, ke ŝi venas. Ĉu?

(Hedda venas de maldekstre tra la malantaŭa ĉambro. Ŝi estas sinjorino de proksimume 29 jaroj. Vizaĝo kaj staturo aspektas noble. La koloro de la haŭto iom pala. La okuloj estas ŝtalgrizaj kaj esprimas malvarman, serenan trankvilon. La hararo estas bele bruneta, sed ne tre densa. Ŝi estas vestita en eleganta, libere pendanta antaŭtagmeza kostumo.)

FRAŬLINO TESMAN

(iras al Hedda renkonte) Bonan matenon, kara Hedda! Kore al vi bonan matenon!

HEDDA

(donas al ŝi la manon) Bonan matenon, kara fraŭlino Tesman! Vizitante tiom frue? Estas ja tre afable.

FRAŬLINO TESMAN

(aspektas iom ĝenata) Nu, – ĉu la juna sinjorino bone dormis en sia nova hejmo?

HEDDA

Nu ja, dankon! Elteneble.

TESMAN

(ridas) Elteneble! Jen, jen, vi trovas esprimon, Hedda! Vi vere dormis profunde kiel ŝtono, kiam mi ellitiĝis.

HEDDA

Feliĉe. Krome oni devas ja sin kutimigi al ĉio nova, fraŭlino Tesman. Iom post iom. (rigardas maldekstren) Hu, – jen la ĉambristino lasis la pordon de la altano malferma. Enondas kvazaŭ maro da suno.

FRAŬLINO TESMAN

(iras al la pordo) Nu, do ni ĝin fermu.

HEDDA

Ne, ne, tion ne! Kara Tesman, kuntiru la kurtenojn. Tio donas pli malakran lumon.

TESMAN

(ĉe la pordo) Nu jes, – nu jes. Jen, Hedda, – nun vi havas ombron kaj ankaŭ freŝan aeron.

HEDDA

Jes, freŝa aero estas ĉi tie vere bezonata. Ĉiuj tiuj benitaj floroj – . Sed, kara, – bonvolu preni sidlokon, fraŭlino Tesman!

FRAŬLINO TESMAN

Ne, dankon. Nun mi ja scias, ke ĉio statas bone, – dank' al Dio! Kaj nun mi devas trovi mian vojon hejmen. Al ŝi, kiu kuŝas kaj sopire atendas, la kompatinda.

TESMAN

Do vi kore salutu ŝin multfoje de mi. Kaj diru al ŝi, ke mi faros viziton al ŝi iom poste hodiaŭ.

FRAŬLINO TESMAN

Jes, ja, tion mi faros. Sed jen atentu, Jørgen – (serĉas en la poŝo de sia robo) Tion mi preskaŭ forgesis. Jen io kion mi kunportis por vi.

TESMAN

Kio estas do tio, onklino? Ĉu?

FRAŬLINO TESMAN

(eltiras platan paketon en gazetpapero kaj donas ĝin al li) Jen, mia kara knabo.

TESMAN

(elpakas) Ho, bona Dio, – ĉu vi vere gardis ilin por mi, onklino Julle! Hedda! Estas vere kortuŝe, kara! Ĉu?

HEDDA

(ĉe la etaĝeroj dekstre) Jes, kara, kio do estas?

TESMAN

Miaj malnovaj matenŝuoj! La pantofloj, vidu!

HEDDA

Nu do. Mi memoras, ke vi ofte parolis pri ili dum la vojaĝo.

TESMAN

Jes, mi vere sentis la mankon de ili. (proksimiĝas al ŝi) Jen, rigardu ilin, Hedda!

HEDDA

(iras al la forno) Ne, dankon, ili vere ne interesas min.

TESMAN

(postsekvas ŝin) Imagu – tiujn onklino Rina brodis por mi kuŝante en sia lito. Eĉ malsana kia ŝi estis. Ho, vi ne povas imagi, kiom da memoroj ili revokas.

HEDDA

(ĉe la tablo) Efektive ne por mi.

FRAŬLINO TESMAN

Pri tio Hedda ja pravas, Jørgen.

TESMAN

Jes, sed mi opinias, ke nun, kiam ŝi apartenas al la familio – 

HEDDA

(interrompante) Kun tiu ĉambristino ni certe neniam interakordos, Tesman.

FRAŬLINO TESMAN

Ne interakordos kun Berte?

TESMAN

Kara, – kial vi tiel ekpensas? Ĉu?

HEDDA

(montras) Jen rigardu! Tie ŝi postlasis sian malnovan ĉapelon sur la seĝo.

TESMAN

(konsternita, perdas la pantoflojn sur la plankon) Tamen Hedda do – !

HEDDA

Imagu, – se iu venus kaj tiaĵon vidus.

TESMAN

Tamen, Hedda, estas ja la ĉapelo de onklino Julle!

HEDDA

Ĉu?

FRAŬLINO TESMAN

(prenas la ĉapelon) Jes vere, ĝi estas mia. Kaj cetere ĝi ne estas malnova, kara sinjorineto Hedda.

HEDDA

Mi vere ne proksime rigardis ĝin, fraŭlino Tesman.

FRAŬLINO TESMAN

(ligas la ĉapelon sur sin) Kredu min, vere la unuan fojon mi nun portas ĝin. Jes, Dio scias ke tiel estas.

TESMAN

Kaj grandioza ĝi estas. Vere grandioza!

FRAŬLINO TESMAN

Nu, ne bombastu, mia kara Jørgen. (ĉirkaŭrigardas) La sunombrelon – ? Nu, jen. (prenas ĝin) Ĉar ankaŭ tiu estas mia. (grumbletas) Ne tiu de Berte.

TESMAN

Novan ĉapelon kaj novan sunombrelon! Jen, Imagu, Hedda!

HEDDA

Belaj, eĉ belegaj ili estas.

TESMAN

Jes, ĉu ne? Ĉu? Sed onklino, pririgardu nun vere Hedda antaŭ ol vi foriros! Vidu kiom belega ŝi estas!

FRAŬLINO TESMAN

Ho, kara, tio estas ja nenio nova. Hedda estis ja ĉarmega ĉiujn siajn tagojn. (ŝi kapsalutas kaj foriras dekstren)

TESMAN

(sekvas ŝin) Jes, sed ĉu vi rimarkis ke ŝi fariĝis iomete korpulenta kaj floranta? Kiom ŝi ete dikiĝis dum la vojaĝo?

HEDDA

(transpaŝas la plankon) Ho, lasu nun tion – !

FRAŬLINO TESMAN

(haltas kaj sin turnas) Dikiĝis?

TESMAN

Jes, onklino Julle, vi ne povas tion bone vidi nun, kiam ŝi portas tiun robon. Sed mi, kiu havas okazon – 

HEDDA

(ĉe la vitra pordo, senpacience) Ho, vi ne havas okazon al io ajn!

TESMAN

Certe estas la montara aero tie sude en Tirolo – 

HEDDA

(abrupte, interrompante) Mi estas nun ĝuste tia, kia mi estis je la forvojaĝo.

TESMAN

Jes, tion vi pretendas, vi. Sed honto al mi se vi estas. Ĉu ne ankaŭ al vi tiel aspektas, onklino?

FRAŬLINO TESMAN

(kunplektas la manojn kaj rigardas ŝin) Rava, – rava, – rava estas Hedda. (iras al ŝi, per ambaŭ manoj klinigas ŝian kapon, kaj kisas ŝian hararon) Dio benu kaj gardu Hedda Tesman. Pro Jørgen.

HEDDA

(sin zorgeme deŝirante) Ho – ! Lasu min nun.

FRAŬLINO TESMAN

(en kvieta kortuŝo) Ĉiun opan tagon mi enrigardos ĉe vi du.

TESMAN

Jes, tion faru, onklino. Ĉu?

FRAŬLINO TESMAN

Adiaŭ, adiaŭ!

(Ŝi eliras tra la pordo de la antaŭĉambro. Tesman akompanas ŝin elen. La pordo restas malferma. Oni aŭdas Tesman ripeti siajn salutojn al onklino Rina, kaj danki pro la matenŝuoj)

(Samtempe Hedda iras tien kaj reen sur la planko, suprenlevas la brakojn, pugnigas la manojn kvazaŭ en kolero. Ŝi tiras la kurtenojn for de la vitra pordo, restas tie staranta, kaj elrigardas.)

(Iom poste Tesman ree envenas kaj fermas la pordon post si.)

TESMAN

(prenas la pantoflojn de la planko) Al kio estas vi rigardanta, Hedda?

HEDDA

(denove trankvila kaj sinrega) Mi simple staras rigardante la foliaron. Ĝi estas tre flava. Kaj kiom velka!

TESMAN

(enpakas la ŝuojn kaj metas ilin sur la tablon) Jam estas ja Septembro.

HEDDA

(denove maltrankvila) Jes, pensu, – jam estas – estas Septembro.

TESMAN

Ĉu vi ne trovas, ke onklino Julle aspektis tre strange? Preskaŭ solene? Ĉu vi povas kompreni ŝian konduton? Ĉu?

HEDDA

Mi apenaŭ konas ŝin. Ĉu ŝi ne ofte estas tia?

TESMAN

Ne, ne kia hodiaŭ.

HEDDA

(iras for de la vitra pordo) Ĉu vi kredas, ke ŝi sentas sin afliktita pro tio pri la ĉapelo?

TESMAN

Eh, ne multe. Eble iom en la momento – 

HEDDA

Sed kia maniero estas do tio, deĵeti la ĉapelon ĉi tie en la salono. Tio ne estas kutimo.

TESMAN

Nu, vi povas esti certa, ke onklino Julle tion neniam plu faros.

HEDDA

Cetere mi certe trankviligos ŝin.

TESMAN

Jes, kara, kara Hedda, se vi tion volus!

HEDDA

Kiam vi iros al ili poste hodiaŭ, vi povos ja inviti ŝin ĉe ni por la vespero.

TESMAN

Jes, tion mi efektive faros. Kaj estas ankaŭ alia afero, per kiu vi povus ege ĝojigi ŝin.

HEDDA

Nu?

TESMAN

Se vi nur povus decidigi vin familiane alparoli ŝin. Pro mi, Hedda? Ĉu?

HEDDA

Ne, ne, Tesman – je Dio, ne petu min pri tio. Mi tion al vi diris iam antaŭe. Mi provos nomi ŝin onklino. Kaj tio sufiĉu.

TESMAN

Nu do tiel. Sed mi opinias, ke nun, kiam vi apartenas al la familio, nun – 

HEDDA

Hm, – mi ne ĝuste scias ĉu –

(Ŝi iras trans la plankon al la porda aperturo.)

TESMAN

(iom poste) Ĉu io estas al vi, Hedda? Ĉu?

HEDDA

Mi ja rigardas mian malnovan pianon. Ĝi ne bone harmonias kun la aliaj mebloj.

TESMAN

La unuan fojon kiam mi ricevos salajron, mi aranĝu por ĝin ŝanĝi.

HEDDA

Ne, ne, – ne ŝanĝi. Mi ne volas malhavi ĝin. Prefere ni metu ĝin tien en la malantaŭan ĉambron. Kaj anstataŭe ni povos havi alian ĉi tie. Laŭokaze, mi opinias.

TESMAN

(iom embarasita) Jes, – tion ni ja povos fari.

HEDDA

(prenas la bukedon de sur la piano) Tiuj floroj ne estis ĉi tie ĉinokte, kiam ni venis.

TESMAN

Eble onklino Julle kunportis ilin por vi.

HEDDA

(rigardas en la bukedon) Vizitkarton. (elprenas ĝin kaj legas) “Revenos iom poste”. Ĉu vi povas diveni de kiu?

TESMAN

Ne. De kiu do? Ĉu?

HEDDA

Estas subskribite “Sinjorino notario Elvsted”.

TESMAN

Ĉu vere? Sinjorino Elvsted! Fraŭlino Rysing, kiel ŝi nomiĝis antaŭe.

HEDDA

Jes, ĝuste. Tiu kun la iritanta hararo, per kiu ŝi parade sensaciis. Via antaŭa flamo, laŭdire.

TESMAN

(ridas) Nu, ne daŭris longe. Kaj estis ja antaŭ ol mi konatiĝis kun vi, Hedda. Sed imagu, – ke ŝi estas en la urbo.

HEDDA

Strange ke ŝi vizitas nin. Mi konas ŝin ja nur de la instituto.

TESMAN

Jes, mi vere ne vidis ŝin de post – Dio scias, kiom da tempo. Strange ke ŝi eltenas tie norde en tia izolejo. Ĉu?

HEDDA

(iom pripensas kaj subite diras) Aŭdu, Tesman, – ĉu ne estas tie norde, ke li loĝas, – tiu, – Ejlert Løvborg?

TESMAN

Jes, estas ĝuste norde en tiu regiono.

(Berte venas ĉe la pordo de la antaŭĉambro)

BERTE

Sinjorino, nun ŝi revenis, tiu sinjorino, kiu antaŭ iom da tempo enrigardis kaj donis florojn. (montras) Tiujn, kiujn Sinjorino tenas.

HEDDA

Aha, ŝi venis? Jes, envenigu ŝin.

(Berte malfermas la pordon por sinjorino Elvsted, kaj mem eliras. – Sinjorino Elvsted estas stature svelta kun belaj, molaj vizaĝtrajtoj. Helbluaj okuloj, grandaj, rondaj kaj iom elstarantaj, kun timema, demanda esprimo. La hararo estas frapante hela, preskaŭ blankeflava, kaj neordinare riĉa kaj ondanta. Ŝi estas nur paron da jaroj pli juna ol Hedda. La vestaĵo estas malhela vizitkostumo, eleganta, sed ne tute laŭ la plej nova modo.)

HEDDA

(proksimiĝas amike) Bonan tagon, kara sinjorino Elvsted. Ŝatinde foje revidi vin.

ELVSTED

(nervoza, provas regi sin) Jes, estas longa tempo post kiam ni laste renkontiĝis.

TESMAN

(donas al ŝi la manon) Kaj same ni du. Ĉu?

HEDDA

Dankon pro viaj ravaj floroj – 

ELVSTED

Ho, mi petas – . Mi volis viziti vin jam hieraŭ posttagmeze. Sed mi sciiĝis, ke vi estas for, vojaĝante – 

TESMAN

Vi ĵus venis urben? Ĉu?

ELVSTED

Mi venis ĉi tien hieraŭ tagmeze. Ho, mi vere malesperis, kiam mi aŭdis, ke vi ne estas hejme.

HEDDA

Malesperis! Kial do?

TESMAN

Sed bona, kara sinjorino Rysing – sinjorino Elvsted mi volus diri – 

HEDDA

Espereble ne estas malbono okazonta?

ELVSTED

Vere estas. Kaj mi konas eĉ ne unu homon ĉi tie, al kiu mi povus min turni.

HEDDA

(metas la florbukedon sur la tablon) Venu, – kaj ni eksidu ĉi tien sur la sofon – 

ELVSTED

Ho, mi havas eĉ ne momentan kvieton sidi!

HEDDA

Certe vi havas. Nu, venu.

(Ŝi tiras sinjorinon Elvsted malsupren sur la sofon, kaj eksidas apud ŝi.)

TESMAN

Nu? Kaj kio, Sinjorino – ?

HEDDA

Ĉu io eksterordinara okazis tie norde ĉe vi?

ELVSTED

Jes, – okazis kaj ne okazis. Ho, – mi ege dezirus, ke vi ne min miskomprenu – 

HEDDA

Sekve vi vere plej saĝe faros malkaŝe rakonti, sinjorino Elvsted.

TESMAN

Ĉar estas ja pro tio, ke vi venas. Ĉu?

ELVSTED

Jes, ja, estas ja pro tio. Kaj jenon mi devas diri al vi, sinjorino, – se vi tion ne jam scias, – ke ankaŭ Ejlert Løvborg estas en la urbo.

HEDDA

Løvborg estas – !

TESMAN

Ĉu vere! Ejlert Løvborg revenis! Jen imagu, Hedda!

HEDDA

Ho Dio, mi ja aŭdas.

ELVSTED

Li jam estas ĉi tie dum semajno. Imagu tion – tutan semajnon! En ĉi danĝera urbo. Sola! Kun aro de malbona societo troviĝanta ĉi tie.

HEDDA

Sed kara sinjorino Elvsted, – kiel li vere koncernas vin?

ELVSTED

(rigardas ŝin timeme kaj diras rapide) Li estis instruisto por la infanoj.

HEDDA

Por viaj infanoj?

ELVSTED

Por tiuj de mia edzo. Mi neniujn havas.

HEDDA

Do, por la edzinfanoj.

ELVSTED

Jes.

TESMAN

(iom hezitante) Ĉu li estis tiom, – mi ne scias kiel min esprimi, – tiom – regula en vivado kaj konduto, ke oni povis dungi lin al tio? Ĉu?

ELVSTED

Dum la lastaj kelkaj jaroj li nenion mallaŭdindan faris.

TESMAN

Vere ne? Jen imagu, Hedda!

HEDDA

Mi aŭdas.

ELVSTED

Eĉ ne ereton, mi asertas al vi, sinjoro! En neniu rilato. Sed tamen – . Nun, kiam mi scias, ke li estas ĉi tie – en la granda urbo – . Kaj kun tiom da mono en la manoj. Nun mi morte timas pro li.

TESMAN

Sed kial li ne prefere restis tie norde, kie li estis? Ĉe vi kaj via edzo? Ĉu?

ELVSTED

Kiam la libro estis eldonita, li ne plu kontentiĝis en kvieto tie fore ĉe ni.

TESMAN

Jes vere, – onklino Julle diris, ke li eldonis novan libron.

ELVSTED

Jes, grandan, novan libron, kiu temas pri la kultura progreso – tiel iom ĝenerale. Okazis antaŭ dek kvar tagoj. Kaj ĉar la publiko ĝin aĉetis kaj legis tiom avide – kaj ĝi vekis tian grandan atenton – 

TESMAN

Nu, jenon ĝi do faris? Do certe estas io, kion li havis kŭsanta ĉe si de la bonaj tagoj.

ELVSTED

De pli frue, vi opinias?

TESMAN

Nu jes.

ELVSTED

Ne, li ĉion skribis norde ĉe ni. Nun – la lastan jaron.

TESMAN

Vere ĝojige aŭdi. Hedda! Jen imagu!

ELVSTED

Ah jes, se nur daŭrus.

HEDDA

Ĉu vi renkontis lin ĉi tie?

ELVSTED

Ankoraŭ ne. Mi tiom klopodis trovi lian adreson. Sed ĉi-matene mi fine sukcesis.

HEDDA

(rigardas ŝin esplore) Vere mi opinias, ke estas strange de via edzo – hm – 

ELVSTED

(skuiĝas nervoze) De mia edzo! Kio?

HEDDA

Ke li sendas vin al la urbo en tia komisio. Ke li ne mem iras por atenti sian amikon.

ELVSTED

Ho ne, ne, – mia edzo ne havas tempon por tio. Kaj estas ankaŭ – kelkaj aĉetoj, kiujn mi devus fari.

HEDDA

(ridetas supraĵe) Do, tio estas ja alia afero.

ELVSTED

(ekstaras maltrankvila) Kaj nun mi humile petas vin, sinjoro Tesman, amike akceptu Ejlert Løvborg, se li vizitos vin! Kaj tion li certe faros. Bona Dio, – vi du estis ja tiom bonaj amikoj pasinte. Estas ja ĝuste la samaj studoj, kiujn vi ambaŭ faras. La samaj sciencoj, – laŭ mia kompreno.

TESMAN

Nu, tiel estis ja almenaŭ pasinte.

ELVSTED

Jes, kaj tial mi insiste petas vin, ke vi absolute – ankaŭ vi – ke vi zorge atentu lin. Ĉu ne, sinjoro Tesman, – vi promesas tion al mi?

TESMAN

Jes, tre volonte, sinjorino Rysing – 

HEDDA

Elvsted.

TESMAN

Mi certe faros por Ejlert ĉion, kio al mi eblas. Pri tio vi fidu.

ELVSTED

Ho kiom benite afabla vi estas! (premas liajn manojn) Dankon, dankon, dankon! (timigita) Ĉar mia edzo ja tiom multe ŝatas lin!

HEDDA

(ekstaras) Vi devus sendi al li leteron, Tesman. Ĉar eble li ne venos al vi tiel el propra instigo.

TESMAN

Jes, estus eble pli ĝuste, tiel, Hedda? Ĉu?

HEDDA

Kaj faru ju pli frue des pli bone. Tuj, mi opinias.

ELVSTED

(pete) Ho jes, se vi tion volus!

TESMAN

Mi skribos tuj ĉi-momente. Ĉu vi havas lian adreson, sinjorino – sinjorino Elvsted?

ELVSTED

Jes. (prenas el la poŝo slipeton, kaj donas al li) Jen ĝi estas.

TESMAN

Bone, bone. Mi eniros – (ĉirkaŭrigardas) Momenton, – la pantoflojn? Nu, jen. (prenas la paketon kaj volas foriri)

HEDDA

Skribu nun vere kore kaj amike. Kaj ankaŭ sufiĉe longe.

TESMAN

Jes certe, tion mi faru.

ELVSTED

Sed nepre neniun vorton, ke mi petis por li!

TESMAN

Ne, tio ja estas memkomprenebla. Ĉu?

(Li trairas la malantaŭan ĉambron dekstren.)

HEDDA

(proksimiĝas al sinjorino Elvsted, ridetas kaj diras) Jen! Nun ni batis du muŝojn en unu frapo.

ELVSTED

Kiel tio?

HEDDA

Ĉu vi ne komprenis, ke mi volis forigi lin?

ELVSTED

Jes, por skribi tiun leteron – 

HEDDA

Kaj por mi sola paroli kun vi.

ELVSTED

(konfuzita) Pri tio sama!

HEDDA

Jes, ĝuste pri tio.

ELVSTED

(timigita) Tamen ne estas pli, sinjorino Tesman! Vere ne pli!

HEDDA

Efektive estas. Estas konsiderinde pli. Tiom mi ja komprenas. Jen venu, – kaj ni eksidu konfideme kune.

(Ŝi devigas sinjorinon Elvsted eksidi sur la apogseĝon apud la forno, kaj mem sidigas sin sur unu el la taburetoj.)

ELVSTED

(timema, rigardas sian horloĝon) Sed kara, bona Sinjorino – . Mi vere intencis nun foriri.

HEDDA

Ho, ne tiom urĝas. – Nu? Rakontu al mi iom kiel vi fartas en via hejmo.

ELVSTED

Ho, estas ĝuste tio, kion mi plej malvolonte tuŝu.

HEDDA

Sed al mi, kara – ? Bona Dio, ni estis ja kune en la instituto.

ELVSTED

Jes, sed vi estis en klaso super mi. Ho, kiom mi tiam vin timis!

HEDDA

Vi min timis?

ELVSTED

Jes, mi estis ege timema. Ĉar kiam ni renkontiĝis en la ŝtuparo, vi kutimis taŭzi miajn harojn.

HEDDA

Ne, ĉu mi tion faris?

ELVSTED

Jes, kaj iam vi diris, ke vi volis per fajro senharigi min.

HEDDA

Ho, tio estis ja nur babilaĉo, vi komprenu.

ELVSTED

Jes, sed tiam mi estis ja tiom stulta. – Kaj poste almenaŭ – ni disiĝis – foren disiĝis unu de la alia. Niaj rondoj estis ja ege malsimilaj.

HEDDA

Nu, do ni denove alproksimiĝu. Aŭskultu nun! En la instituto ni intimiĝis kaj antaŭnomis unu la alian – 

ELVSTED

Ne, en tio vi certe eraras.

HEDDA

Ho ne, certe ne! Mi memoras tute klare. Kaj tial ni estu koramikinoj, nun kiel antaŭe. (proksimiĝas sur la tabureto) Jen! (kisas ŝin sur la vangon) Nun ni estu amikinoj kaj vi nomas min Hedda.

ELVSTED

(premas kaj frapetas ŝiajn manojn) Ho, tiom da boneco kaj afableco – ! Al tio mi tute ne estas kutimiĝinta.

HEDDA

Nu, nu, nu! Kaj mi estas via amikino, kiel antaŭe, kaj nomas vin mia kara Tora.

ELVSTED

Tea mi nomiĝas.

HEDDA

Jes ĝuste. Kompreneble. Tea mi dirus. (rigardas ŝin kompateme) Do vi ne kutimiĝis al boneco kaj afableco, vi, Tea? En via propra hejmo?

ELVSTED

Ho, se mi vere havus hejmon! Sed mi neniun havas. Mi neniam havis.

HEDDA

(iom rigardas ŝin) Mi komprenetis, ke estus io tia.

ELVSTED

(rigardas antaŭen senhelpe) Jes, – jes, – jes.

HEDDA

Mi ne certe memoras nun. Sed ĉu ne estis unue kiel mastrumistino, ke vi venis tien norde al la notario?

ELVSTED

Vere mi estus guvernistino. Sed lia edzino – la tiama, – ŝi estis malsaneca, – kaj plej ofte kuŝis en lito. Jen, mi devis ankaŭ ŝarĝi min pri la mastrumado.

HEDDA

Sed poste, – fine, vi fariĝis dommastrino.

ELVSTED

(peze) Jes, fine mi tio fariĝis.

HEDDA

Mi pripensu – . Kiom longe estas de tiam, – proksimume?

ELVSTED

Post kiam mi edziniĝis?

HEDDA

Jes.

ELVSTED

Estas nun kvin jaroj de tiam.

HEDDA

Jes, ĝuste; tiom devas esti.

ELVSTED

Ho, tiuj kvin jaroj – ! Aŭ pli ĝuste la du – tri lastaj. Ho, se vi, Sinjorino, povus imagi al vi – 

HEDDA

(frapetas ŝian manon) Sinjorino? Hontu, Tea!

ELVSTED

Ne, ne, mi provos. – Ja, – se vi nur povus imagi kaj kompreni – 

HEDDA

(preterpase rimarkante) Ejlert Løvborg loĝas ja tie norde dum tri jaroj, mi opinias.

ELVSTED

(rigardas ŝin iom necerte) Ejlert Løvborg? Jes – li faras.

HEDDA

Ĉu vi konis lin jam ĉi tie en la urbo?

ELVSTED

Apenaŭ. Nu ja, – de nomo, kompreneble.

HEDDA

Sed tie norde, – li do venis en vian domon?

ELVSTED

Jes li vizitis nin ĉiun tagon. Li devis ja legi kun la infanoj. Ĉar laŭtempe mi sola ne kapablis ĉion fari.

HEDDA

Ne, kompreneble. – Kaj via edzo – ? Li verŝajne ofte vojaĝas?

ELVSTED

Jes. Sinjorino, – ne Hedda, – vi komprenas, ke kiel notario li devas ofte vojaĝi ĉirkaŭe en la distrikto.

HEDDA

(apogante sin al la seĝbrako) Tea, – kompatinda, dolĉa Tea, – nun vi ĉion rakontu al mi, – tiel kiel estas.

ELVSTED

Jes, kaj jen vi demandu.

HEDDA

Kia vere estas via edzo, Tea? Mi pensas, – kia en – ĉiutagaj rilatoj. Ĉu li traktas vin bone?

ELVSTED

(eviteme) Li certe mem kredas, ke li ĉion plej eble bone faras.

HEDDA

Ŝajnas al mi, ke li estas tro maljuna por vi. Certe pli ol dudek jarojn pli maljuna?

ELVSTED

(incitita) Ankaŭ tio. Unu rilato aldone al alia. Ĉio pri li estas por mi malsimpatia! Ni havas eĉ ne unu penson kune. Nenion en la mondo, – li kaj mi.

HEDDA

Sed ĉu li tamen ne iel amas vin? Tiel siamaniere?

ELVSTED

Ho, mi ne scias kion li sentas. Mi vere nur estas utila por li. Kaj ne kostas multe dungi min. Mi estas malmultekosta.

HEDDA

Estas malsaĝe de vi.

ELVSTED

(agitas la kapon) Ne povas esti alimaniere. Ne kun li. Ŝajne li vere ŝatas neniun alian krom si mem. Eble iomete la infanojn.

HEDDA

Kaj ankaŭ Ejlert Løvborg, Tea.

ELVSTED

(rigardas ŝin) Ŝatas Ejlert Løvborg! Kiel vi havas tiun ideon?

HEDDA

Sed, kara, – ŝajnas al mi, ke ĉar li sendas vin eĉ ĉi tien al la urbo post lin – (ridetas preskaŭ nerimarkeble) Kaj krome vi ja mem tion diris al Tesman.

ELVSTED

(kun nervoza spasmeto) Nu do? Jes, eble mi tion faris. (eldiras kviete) Nu. – Pli bone ke mi diru al vi ĉion. Ĉar tamen malkaŝiĝos.

HEDDA

Sed, mia kara Tea – ?

ELVSTED

Do, mallonge kaj rekte! Mia edzo tute ne sciis, ke mi forvojaĝis.

HEDDA

Ĉu vere! Via edzo nenion sciis?

ELVSTED

Kompreneble ne. Krome li ne estis hejme. Faris vojaĝon, ankaŭ li. Ho, mi ne plu eltenis, Hedda! Tute neeble! Tiel sola kia mi de nun estus tie norde.

HEDDA

Nu? Kaj poste?

ELVSTED

Jen, mi pakis kelkajn el miaj aĵoj. La plej necesajn. Tiel kaŝe. Kaj jen mi forlasis la domon.

HEDDA

Senpere?

ELVSTED

Jes. Kaj vojaĝis per fervojo rekte ĉi tien al la urbo.

HEDDA

Sed, mia kara, bona Tea, – ke vi tion kuraĝis!

ELVSTED

(ekstaras kaj paŝas sur la planko) Nu ja, kion en la tuta mondo mi alie farus!

HEDDA

Sed kion via edzo diros, kiam vi revenos hejmen?

ELVSTED

(ĉe la tablo, rigardas ŝin) Tien norden al li?

HEDDA

Nu jes, nu jes?

ELVSTED

Tien norden al li mi neniam plu revenos.

HEDDA

(ekstaras kaj proksimiĝas) Vi do – tute serioze, – forvojaĝis de ĉio?

ELVSTED

Jes. Mi ne opiniis, ke por mi estas io alia farebla.

HEDDA

Kaj – ke vi foriris tiel tute malsekrete.

ELVSTED

Ho, tiaĵon oni tamen ne povas teni sekreta.

HEDDA

Sed kion vi pensas, ke homoj diros pri vi, Tea?

ELVSTED

Kara Dio, ili diru, kion ili volas. (sidigas sin inerte kaj peze sur la sofon) Ĉar mi faris nenion alian ol kion mi devis fari.

HEDDA

(post mallonga paŭzo) Kion vi nun intencas fari? Kiun okupon vi volas komenci?

ELVSTED

Tion mi ankoraŭ ne scias. Mi nur scias ke mi devas vivi tie, kie Ejlert Løvborg vivas. – Se mi do pluvivu.

HEDDA

(prenas seĝon de ĉe la tablo, eksidas ĉe ŝi kaj frotetas ŝiajn manojn) Vi Tea, – kiel estiĝis tiu – tiu amikeco – inter vi kaj Ejlert Løvborg?

ELVSTED

Nu, evoluis tiel iom post iom. Mi ekhavis kvazaŭ ian influon sur lin.

HEDDA

Nu?

ELVSTED

Li formetis siajn antaŭajn kutimojn. Ne ĉar mi petis lin pri tio. Ĉar tion mi neniam kuraĝis fari. Sed li certe notis, ke tiaĵojn mi ne emis. Kaj tial li ilin forlasis.

HEDDA

(kaŝas spontanan mokridon) Vi do restarigis lin – kiel oni diras, – vi, eta Tea.

ELVSTED

Jes, tion li almenaŭ mem diras. Kaj li – siavice, – li faris ian veran homon el mi. Lernigis min pensi – kaj kompreni ion kaj tion.

HEDDA

Ĉu li legis ankaŭ kun vi?

ELVSTED

Ne precize legis. Sed li parolis kun mi. Parolis pri senfine profundaj pensoj. Kaj poste venis tiu rava, feliĉa tempo, kiam mi partoprenis lian laboron! Kiam mi permesiĝis helpi lin!

HEDDA

Do, tion vi povis?

ELVSTED

Jes. Kiam li ion skribis, ni devis ĉiam labori kune.

HEDDA

Do, kiel du bonaj kamaradoj.

ELVSTED

(viglece) Kamaradoj! Jes, imagu, Hedda – tiel ankaŭ li nomis nin! – Ho, mi devus ja senti min korege ĝoja. Sed eĉ tion mi ne povas. Ĉar mi ja ne scias, ĉu tio daŭros kun la tempo.

HEDDA

Ĉu via fido al li ne estas pli forta ol tio?

ELVSTED

(peze) Virina ombro staras inter Ejlert Løvborg kaj mi.

HEDDA

(rigardas ŝin intense) Kiu tiu estus?

ELVSTED

Mi ne scias. Iu aŭ alia de – de lia pasinteco. Iu kiun li verŝajne neniam forgesas.

HEDDA

Kion li diris – pri tio?

ELVSTED

Nur unu fojon – preterpase – li aludis.

HEDDA

Do! Kaj kion li jen diris?

ELVSTED

Li diris, ke kiam ili disiĝis, tiam ŝi volus pafi lin per pistolo.

HEDDA

(malvarme, sinrege) Ho ĉu! Tiaĵon oni ne kutimas fari ĉi tie.

ELVSTED

Ne. Kaj tial mi kredas, ke estas la ruĝhara kantistino, kun kiu li dum tempo – 

HEDDA

Jes, povas esti.

ELVSTED

Ĉar mi memoras, ke oni diris pri ŝi, ke ŝi kunportis ŝargitajn armilojn.

HEDDA

Nu, – do kompreneble estas ŝi.

ELVSTED

(tordas la manojn) Jes, sed pensu, Hedda, – nun mi aŭdas, ke tiu kantistino, – ŝi estas denove en la urbo! Ho, – mi estas tute malespera – 

HEDDA

(ekrigardas al la malantaŭa ĉambro) Ts! Tesman venas. (ekstaras kaj flustras) Tea, – ĉio devas resti inter vi kaj mi.

ELVSTED

(eksaltas) Ho jes, – jes! Pro Dio – !

(Jørgen Tesman, kun letero en la mano, venas de dekstre tra la malantaŭa ĉambro.)

TESMAN

Jen, – nun la epistolo estas prete verkita.

HEDDA

Estas ja bone. Sed sinjorino Elvsted jam volas foriri, mi kredas. Atendu iomete. Mi akompanos al la ĝardenpordego.

TESMAN

Jen, Hedda, – eble Berte povas ekspedi tiun ĉi?

HEDDA

(prenas la leteron) Mi diros al ŝi.

(Berte venas de la antaŭĉambro.)

BERTE

Asesoro Brack venis, kaj diras, ke li deziras viziti la gesinjorojn.

HEDDA

Jes, petu la asesoron bonvole enveni. Kaj, jen – metu tiun ĉi leteron en la poŝtkeston.

BERTE

(prenas la leteron) Jes, Sinjorino.

(Ŝi malfermas la pordon por asesoro Brack kaj mem eliras. La asesoro estas 45 jara sinjoro. Diktrunka, sed de bona staturo kaj kun elastaj movoj. La vizaĝo estas ronda, sed kun nobla profilo. La haroj estas tonditaj mallongaj kaj estas preskaŭ ankoraŭ nigraj kaj zorge frizitaj. Okuloj vivece ludantaj. Brovoj dikaj. Same la lipharoj, kun tonditaj pintoj. Li portas elegantan promenan kostumon, tamen iom tro juneca por lia aĝo. Li uzas nazpinĉilon, kiun li foje kaj refoje lasas pendi.)

ASESORO BRACK

(kun la ĉapelo en la mano; salutas) Ĉu oni kuraĝas fari viziton tiom frue en la tago?

HEDDA

Kompreneble oni kuraĝas.

TESMAN

(premas lian manon) Ĉiam bonvena vi estu. (prezentas) Asesoro Brack – sinjorino Rysing – 

HEDDA

Oho – !

BRACK

(reverence) Ah, – treege ĝojigas min – 

HEDDA

(rigardas lin kaj ridas) Estas vere amuze rigardadi vin dum hela tago, asesoro!

BRACK

Ŝanĝigita – vi eble trovas?

HEDDA

Jes, iomete pli juna, ŝajnas al mi.

BRACK

Dankas kompleze.

TESMAN

Sed kion vi diras pri Hedda! Ĉu? Ĉu ŝi ne aspektas florante? Ŝi rekte – 

HEDDA

Ho, lasu nun min netuŝita. Prefere danku la asesoron pro la peno, kiun li havis – 

BRACK

Nu, nu, – estis por mi nura plezuro – 

HEDDA

Jes vi estas fidela estaĵo. Sed por mia amikino urĝas foriri. Ĝis revido, asesoro. Mi baldaŭ revenos.

(Reciprokaj salutoj. Sinjorino Elvsted kaj Hedda eliras tra la antaŭĉambra pordo.)

BRACK

Nu, – ĉu via edzino estas sufiĉe kontenta – ?

TESMAN

Jes, ni ne povas sufiĉe danki vin. Konsentite ke – ioma ŝanĝo estos necesa, mi aŭdas. Kaj io kaj io mankas. Fariĝos necese havigi aldone kelkajn aĵojn.

BRACK

Nu do? Vere?

TESMAN

Sed pri tio vi ne estu ĝenata. Hedda diris, ke ŝi mem volas aranĝi pri tio kio mankas. – Sed ĉu ni ne sidiĝu? Ĉu?

BRACK

Dankon, momenton. (eksidas ĉe la tablo) Estas io, pri kio mi volus paroli kun vi, kara Tesman.

TESMAN

Nu? Aha, mi komprenas! (eksidas) Estas verŝajne la serioza parto de la festeno, kiu nun komencas. Ĉu ?

BRACK

Nu, tiuj monaferoj ankoraŭ ne tiom urĝas. Krome mi dezirus, ke ni estus nin aranĝintaj iom pli simple.

TESMAN

Sed tio ja tute ne decus! Pensu do pri Hedda, kara! Vi kiu konas ŝin tiel bone – . Ne eblis ja proponi al ŝi tute etburĝajn ĉirkaŭaĵojn!

BRACK

Ne, ne, – estas ja tio la dilemo.

TESMAN

Kaj – feliĉe – ne povas longe daŭri, ĝis mi estos nomita profesoro.

BRACK

Nu, jen vidu, – tiaj aferoj ofte estas longedaŭraj.

TESMAN

Ĉu vi eble aŭdis ion pli detale? Ĉu?

BRACK

Nenion deciditan – . (interrompante) Sed, jen mi memoras, – novaĵon, kiun mi povas rakonti.

TESMAN

Nu?

BRACK

Via iama amiko, Ejlert Løvborg, revenis urben.

TESMAN

Tion mi jam scias.

BRACK

Nu? Kie vi kaptis tiun sciigon?

TESMAN

Ŝi tion rakontis, la sinjorino, kiu eliris kun Hedda.

BRACK

Nu tiel. Kiel ŝi nomiĝas? Mi ne bone aŭdis – 

TESMAN

Sinjorino Elvsted.

BRACK

Aha, – do la edzino de la notario. Jes, – estas ja ĉe ili, ke li restadis.

TESMAN

Kaj pensu, – kun ĝojo mi aŭdas, ke li refariĝis tute bonkonduta homo!

BRACK

Jes, oni ja tion pretendas.

TESMAN

Kaj laŭdire li ankaŭ estas eldoninta novan libron. Ĉu?

BRACK

Jes ja, vere!

TESMAN

Kaj ĝi ankaŭ vekis atenton!

BRACK

Eĉ ege neordinaran atenton ĝi vekis!

TESMAN

Imagu, – ĉu tio ne estas ĝojige aŭdi? Li, kun siaj mirindaj talentoj – . Mi estis senespere konvinkita, ke li komplete perdiĝis por ĉiam.

BRACK

Tio estis ja la ĝenerala opinio pri li.

TESMAN

Sed mi ne povas imagi, kion li nun volas komenci! De kio li do nun poste vivu? Ĉu?

(Hedda dum la lastaj vortoj envenis tra la pordo de la antaŭĉambro.)

HEDDA

(al Brack, ridas moke) Tesman ĉiam kunportas zorgojn pri la enspezoj por vivi.

TESMAN

Nu Dio, – ni sidas ĉi tie parolante pri tiu kompatinda Ejlert Løvborg.

HEDDA

(rapide rigardas lin) Nu tiel? (eksidas sur la apogseĝon apud la forno, kaj demandas indiferente) Kio estas al li?

TESMAN

Ja, – la heredon li certe jam foruzis antaŭ longe. Kaj novan libron li apenaŭ povas skribi ĉiun jaron. Ĉu? Nu, – kaj jen mi vere demandas, kio fariĝos el li?

BRACK

Pri tio mi povus eble iom informi vin.

TESMAN

Do?

BRACK

Vi devas memori, ke li havas parencojn kun ne malgranda influo.

TESMAN

Ho, bedaŭrinde, – la parencoj, ili al li ja turnis la dorson.

BRACK

Iam ili nomis lin la espero de la familio.

TESMAN

Jes ja, iam! Sed tiun esperon li ja mem perdigis.

HEDDA

Kiu scias? (ridetas) Norde ĉe la notario Elvsted ili ja restarigis lin – 

BRACK

Kaj aldone tiu libro, kiu eldoniĝis – 

TESMAN

Bone, bone, Dio permesu, ke ili vere lin helpu al io aŭ alia. Mi ĵus skribis al li leteron. Hedda, mi invitis lin ĉe ni hodiaŭ vespere.

BRACK

Tamen kara, vi partoprenos ja mian fraŭlofestenon ĉivespere. Tion vi ja promesis sur la kajo ĉinokte.

HEDDA

Ĉu vi tion forgesis, Tesman?

TESMAN

Jes vere, tion mi forgesis.

BRACK

Cetere vi povas esti trankvila, kaj fidi ke li ne venos.

TESMAN

Kial vi tion supozas? Ĉu?

BRACK

(iom hezitante, ekstaras kaj apogas la manojn sur la seĝdorso) Kara Tesman – . Kaj ankaŭ vi, Sinjorino – . Mi ne povas lasi vin en nescio pri io, kio – kio – 

TESMAN

Kio koncernas Ejlert – ?

BRACK

Ambaŭ vin; vin kaj lin.

TESMAN

Sed, kara asesoro, diru do!

BRACK

Vi devas antaŭvidi, ke via enoficiĝo eble ne okazos tiom frue, kiom vi deziras kaj atendas.

TESMAN

(eksaltas maltrankvile) Ĉu io intervenis? Ĉu?

BRACK

La enoficiĝo por la posteno estos eble submetata al konkuro – 

TESMAN

Konkuro! Jen imagu, Hedda!

HEDDA

(duonkuŝigas sin pli malantaŭen en la seĝo) Aha, jen, jen!

TESMAN

Sed kun kiu do! Vere ne kun – ?

BRACK

Jes, ĝuste. Kun Ejlert Løvborg.

TESMAN

(kunfrapas la manojn) Ne, ne, – tio ĉi estas ja tute nepensebla! Tute neebla! Ĉu?

BRACK

Hm, – tamen ni tion do eble spertos.

TESMAN

Sed, sed asesoro Brack, – estus nekredebla senkonsidero kontraŭ mi! (agitas per la brakoj) Jes, ĉar – konsideru, – mi estas edziĝinta homo! Ni ja geedziĝis sub tiuj perspektivoj, Hedda kaj mi. Akiris pezan ŝuldon. Prunteprenis monon eĉ de onklino Julle. Ĉar, Dio mia, – mi ja preskaŭ ricevis promeson pri la posteno. Ĉu?

BRACK

Nu, nu, nu, – la postenon vi probable ricevos. Sed nur post konkuro.

HEDDA

(senmova en la apogseĝo) Imagu, Tesman, – estos kvazaŭ ia sporto.

TESMAN

Sed, plej kara Hedda, kiel vi povas trakti tion ĉi tiel senzorge!

HEDDA

(kiel antaŭe) Tion mi tute ne faras. Mi vere estas streĉe interesita pri la rezulto.

BRACK

Ĉiuokaze, sinjorino Tesman, estas bone, ke vi nun sciu, kiel statas la aferoj, – jam antaŭ ol vi komencos aĉetadi, pri kio vi minacas, kiel mi aŭdis.

HEDDA

Tio ĉi povas neniun ŝanĝon fari.

BRACK

Nu tiel? Tio estas alia afero. Adiaŭ! (al Tesman) Kiam mi faros mian posttagmezan promenadon, mi enrigardos por vin serĉi.

TESMAN

Ho, jes ja, – el tio ĉi mi ne vidas vojon, nek elen nek enen.

HEDDA

(kuŝanta, antaŭenstreĉas la manon) Adiaŭ, Asesoro. Kaj bonvenon reen.

BRACK

Koran dankon. Adiaŭ, adiaŭ.

TESMAN

(akompanas lin al la pordo) Adiaŭ, kara Asesoro! Mi vere petas vin pardoni – (Asesoro Brack eliras tra la pordo de la antaŭĉambro)

TESMAN

(paŝas tien reen sur la planko) Ho, Hedda, – oni neniam devus riski enpenetri la fabelolandon. Ĉu?

HEDDA

(rigardas lin ridetante) Ĉu vi tion faras?

TESMAN

Ho jes, – ne eblas nei, – estis fabelriske edziĝi kaj aĉeti domon kun nuraj necertaj perspektivoj.

HEDDA

Vi eble pravas.

TESMAN

Nu, – nian ŝatindan hejmon ni tamen havas, Hedda! Imagu, – la hejmon, pri kiu ni kune revadis. Reve fantaziadis mi dirus. Ĉu?

HEDDA

(ekstaras malrapide kaj lace) La interkonsento estis, ke ni vivu festene. Grandsinjore.

TESMAN

Jes, bona Dio, – kiom mi antaŭĝojis al tio! Imagu, – vidi vin kiel mastrinon, – en elektita rondo! Ĉu? – Jes ja, – intertempe ni du devas elteni kune en soleco, Hedda. Nur foje vidi onklinon Julle ĉe ni. – Ho vi, kiu devus sperti ion alian – ion tute alian – !

HEDDA

Livre-vestitan serviston mi kompreneble unue ne ricevos.

TESMAN

Ho ne, – bedaŭrinde. Dungi serviston, – vidu, pri tio ne eblas pensi.

HEDDA

Kaj la rajdĉevalon, kiun mi havus – 

TESMAN

(timigita) La rajdĉevalon!

HEDDA

– pri ĝi mi certe nun eĉ ne plu kuraĝas pensi.

TESMAN

Ne, Dio gardu min, – estas ja memkompreneble!

HEDDA

(paŝas sur la planko) Nu – per unu afero mi almenaŭ povas min ĝojigi dume.

TESMAN

(ĝoje) Ho, Dio benata, dankon! Kaj kio estas do tio, Hedda? Ĉu?

HEDDA

(ĉe la pordo, rigardas lin kun kaŝata moko) Miaj pistoloj, – Jørgen.

TESMAN

(timigate) La pistoloj!

HEDDA

(kun glaciaj okuloj) La pistoloj de generalo Gabler.

(Ŝi eliras tra la malantaŭa ĉambro maldekstren.)

TESMAN

(kuras al la pordaperturo kaj vokas post ŝi) Ne, Dio benu vin, plej kara Hedda, – ne tuŝu tiujn danĝerajn objektojn! Pro mi, Hedda! Ĉu?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.