La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ĈASHUNDO DE LA BASKERVILOJ

Aŭtoro: xxx

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 11: LA VIRO ĈE LA MONTETA PINTO

La eltiraĵo el mia privata taglibro, kiu formas la pasintan ĉapitron, kondukis mian rakonton ĝis la 18a de oktobro, je kiu tempo la okazaĵoj komencis moviĝi rapide al siaj teruraj konkludoj. La okazaĵoj de la postaj kelkaj tagoj estas neforviŝeble gravuritaj sur mia memoro, kaj mi povas rakonti ilin sen relego de la notoj faritaj tiutempe. Do mi komencas ekde la tago sekvinta tiun, en kiu mi konfirmis du faktojn tre gravajn: unue, ke sinjorino Laŭra Liono el Kum-Tresio skribis al kavaliro Karlo Baskervilo kaj starigis rendevuon kun li en la loko kaj horo mem de lia morto; due, ke la sinkaŝulo sur la erikejo troveblas inter la ŝtonaj kabanoj sur la monteta flanko. Posedante tiujn du faktojn mi sentis, ke aŭ mia inteligento aŭ mia kuraĝo devas esti mankhava, se mi ne povos ĵeti pli da lumo sur tiujn malhelajn lokojn. 

Mi ne havis okazon sciigi al kavaliro Henriko, kion mi eksciis pri sinjorino Liono la antaŭan vesperon, ĉar doktoro Mortimero restis kartludante kun li ĝis tre malfrua horo. Ĉe la matenmanĝo mi tamen informis lin pri mia eltrovo kaj demandis, ĉu li ŝatus akompani min al Kum-Tresio. Komence li tre deziris kuniri, sed laŭ posta pripenso al ni ambaŭ ŝajnis, ke la rezulto eble estus pli kontentiga, se mi irus sola. Ju pli formala la vizito, des malpli da informoj ni eble ricevus. Sekve mi postlasis kavaliron Henriko ne sen iom da konsciencriproĉo, kaj forveturis por mia nova esploro. 

Alveninte al Kum-Tresio mi ordonis al Perkinso enstaligi la ĉevalojn, kaj mi enketis pri la damo, kiun mi venis demandi. Ne estis malfacile trovi ŝian ĉambraron, kiu estis centra kaj bone ekipita. Servistino senceremonie enlasis min, kaj kiam mi eniris la virino sidanta antaŭ tajpilo Remingtono saltleviĝis kun agrable bonveniga rideto. Ŝia esprimo tamen desapontiĝis, kiam ŝi vidis nekonaton, kaj ŝi residiĝis kaj demandis pri la celo de mia vizito. 

La unua impreso postlasita de sinjorino Liono estis pri ekstrema belo. Ŝiaj okuloj kaj haroj estis same avelkoloraj, kaj ŝiaj vangoj, kvankam konsiderinde lentugaj, estis ardaj je la rava velureco de brunulino, tiu delikata ruĝeto sinkaŝinta en la koro de sulfurrozo. Admiro estis, mi ripetas, la unua impreso. Sed la dua estis kritikemo. Io subtile misis pri la vizaĝo, ia krudeco de esprimo, ia malmoleco, eble, de la okuloj, ia malstrikto de lipoj, difektanta ĝian belperfekton. Sed tiuj, kompreneble, estas postpensoj. Tiumomente mi simple konsciis, ke mi staras antaŭ virino tre bela, kaj ke ŝi demandas min pri la motivoj de mia vizito. Mi ne tute komprenis ĝis tiu momento ĝuste kiom delikata estas mia komisio. 

– Mi havas la plezuron koni vian patron, – mi diris. 

Tio estis enkonduko mallerta, kaj la damo sentigis tion al mi. 

– Nenio komuna ekzistas inter mia patro kaj mi, – ŝi diris. – Mi ŝuldas al li nenion, kaj liaj amikoj ne estas miaj. Sen la forpasinta kavaliro Karlo kaj kelkaj aliaj bonkoruloj mi povis malsatadi sen zorgigo de mia patro. 

– Ĝuste pro la forpasinta kavaliro Karlo Baskervilo mi venis viziti vin. 

La lentugoj videbliĝis sur la dama vizaĝo. 

– Kion mi povas sciigi al vi pri li? – ŝi demandis, kaj ŝiaj fingroj palpetis nervoze la klavojn de ŝia tajpilo. 

– Vi konis lin, ĉu ne? 

– Mi jam diris, ke mi ŝuldas al li multon pro lia bonkoreco. Se mi kapablas vivteni min, tio ŝuldiĝas grandparte al lia intereso pri mia malfeliĉa situacio. 

– Ĉu vi korespondis kun li? 

La damo rapide suprenrigardis kun kolera ekbrilo en la avelaj okuloj. 

– Kion celas tiuj demandoj? – ŝi akre demandis. 

– La celo estas eviti publikan skandalon. Estas preferinde, ke mi demandu ĉi tie ol ke la afero pasu ekster nian regatecon. 

Ŝi silentis, kaj ŝia vizaĝo estis tre pala. Fine ŝi suprenrigardis kun malprudento kaj defio en sia sinteno. 

– Nu, mi respondos, – ŝi diris. – Kiaj estas viaj demandoj? 

– Ĉu vi korespondis kun kavaliro Karlo? 

– Mi certe skribis al li unu-dufoje por agnoski lian delikatecon kaj lian malavaron. 

– Ĉu vi konas la datojn de tiuj leteroj? 

– Ne. 

– Ĉu vi iam renkontis lin? 

– Jes, unu-dufoje, kiam li venis al Kum-Tresio. Li estis homo tre retiriĝema, kaj li preferis bonfari kaŝe. 

– Sed se vi vidis lin tiel malofte kaj skribis tiel malofte, kiel li sciis sufiĉe pri viaj aferoj por helpi vin, kiel laŭ vi li faris? 

Ŝi renkontis mian demandon tute senhezite. 

– Troviĝis kelkaj sinjoroj, kiuj konis mian malĝojan historion kaj unuiĝis por helpi min. Unu el ili estis sinjoro Stepeltono, najbaro kaj intima amiko de kavaliro Karlo. Li estis elstare afabla, kaj pere de li kavaliro Karlo eksciis pri miaj aferoj. 

Mi jam sciis, ke kavaliro Karlo Baskervilo utiligis Stepeltonon kiel peranton plurokaze, tial la deklaro de la damo portis la stampon de vereco. 

– Ĉu vi iam skribis al kavaliro Karlo petante, ke li renkontu vin? – mi daŭrigis. 

Sinjorino Liono denove ruĝiĝis kolere. 

– Vere, sinjoro, tio estas tre eksterordinara demando. 

– Mi bedaŭras, sinjorino, sed mi devas ripeti ĝin. 

– Do mi respondas: nepre ne. 

– Ĉu ne en la tago mem de la morto de kavaliro Karlo? 

La ruĝiĝo forvelkis tuj, kaj mortpala vizaĝo vidiĝis antaŭ mi. Ŝiaj sekaj lipoj ne kapablis prononci la “Ne”, kiun mi pli vidis ol aŭdis. 

– Certe via memoro perfidas vin, – mi diris. – Mi povas eĉ citi parton el via letero. Ĝi legiĝis: “Bonvolu, mi petas, estante ĝentlemano, bruligi tiun ĉi leteron kaj estu apud la pordeto je la deka horo”. 

Mi pensis, ke ŝi svenis, sed per ekstrema klopodo ŝi refortiĝis. 

– Ĉu neniu estas ĝentlemano? – ŝi spasme eligis. 

– Vi traktas maljuste kavaliron Karlo. Li ja bruligis la leteron. Sed kelkfoje letero legeblas eĉ bruligite. Vi konsentas, ke vi skribis ĝin, ĉu? 

– Jes, mi skribis ĝin, – ŝi ekkriis, elverŝante sian animon en vorttorento. – Mi skribis ĝin. Kial nei tion? Mi ne havas motivon honti pri tio. Mi deziris, ke li helpu min. Mi opiniis, ke per interparolado mi povus gajni lian helpon, do mi petis, ke li renkontu min. 

– Sed kial je tia horo? 

– Ĉar mi nur tiam sciiĝis, ke li iros al Londono la postan tagon kaj eble forestos dum monatoj. Ekzistis kialoj, ke mi ne povis aliri pli frue. 

– Sed kial rendevuo en la ĝardeno anstataŭ en la domo? 

– Ĉu vi supozas, ke virino povus iri sola je tia horo al la domo de fraŭlo? 

– Nu, kio okazis, kiam vi venis tien? 

– Mi neniam venis. 

– Sinjorino Liono! 

– Ne, mi ĵuras al vi je ĉio sankta al mi. Mi neniam iris. Io intervenis por malhelpi mian iron. 

– Kio estis tio? 

– Tio estas afero privata. Mi ne povas sciigi ĝin. 

– Vi konsentas, do, ke vi starigis rendevuon kun kavaliro Karlo je la precizaj horo kaj loko, en kiuj li renkontis sian morton, sed vi neas, ke vi aliris la rendevuon, ĉu? 

– Tio estas vera. 

Ĉiam denove mi pridemandis ŝin, sed mi neniam sukcesis pasi tiun punkton. 

– Sinjorino Liono, – mi diris stariĝante post tiu longa kaj senkonkluda intervidiĝo, – vi akceptas gravan respondecon kaj metas vin en pozicion tre falsan, ne deklarante ĉion, kion vi scias. Se mi devos alvoki helpon de la polico, vi trovos, kiel grave vi estas kompromitita. Se via pozicio estas senkulpa, kial vi unuavice neis, ke vi skribis al kavaliro Karlo je tiu dato? 

– Ĉar mi timis, ke iu falsa konkludo estus tirita el tio, kaj ke mi eble envolviĝus en iu skandalo. 

– Kaj kial vi tiom insistis, ke kavaliro Karlo detruu vian leteron? 

– Se vi legis la leteron, vi scias tion. 

– Mi ne diris, ke mi legis la tutan leteron. 

– Vi citis el ĝi. 

– Mi citis la postskribon. La letero estis, kiel mi diris, bruligita, kaj la tuto ne estis legebla. Mi demandas vin ankoraŭfoje, kial vi tiom insistis, ke kavaliro Karlo detruu tiun leteron, kiun li ricevis en la tago de sia morto. 

– La afero estas tre privata. 

– Tiom pli grave, ke vi evitu publikan esploradon. 

– Mi sciigos vin, do. Se vi aŭdis ion pri mia malfeliĉa historio, vi scias, ke mi malprudente edziniĝis kaj havis kaŭzon bedaŭri tion. 

– Mi aŭdis tion. 

– Mia vivo estis senĉesa persekutado far la edzo, kiun mi abomenas. La juro subtenas lin, kaj ĉiutage mi frontas la eblecon, ke eble li devigos min vivi kun li. Samtempe kiam mi skribis tiun leteron al kavaliro Karlo, mi sciiĝis, ke ekzistis ebleco, ke mi regajnu mian liberecon, se certaj elspezoj estu pageblaj. Tio signifis al mi ĉion: kontentan menson, feliĉon, memrespekton – ĉion. Mi konis la bonfaremon de kavaliro Karlo, kaj mi pensis, ke se li aŭdus mian situacion el mia propra buŝo, li helpus min. 

– Do kial okazis, ke vi ne iris? 

– Ĉar mi intertempe ricevis helpon el alia fonto. 

– Kial do vi ne skribis al kavaliro Karlo por klarigi tion? 

– Tion mi ja farus, se mi ne legus pri lia morto en ĵurnalo la postan matenon. 

La rakonto de la virino koheriĝis kaj ĉiuj miaj demandoj ne sukcesis ŝanceli ĝin. Mi povus kontroli ĝin nur per esploro, ĉu ŝi fakte komencis eksedziniĝan proceson je aŭ ĉirkaŭ la tempo de la tragedio. 

Estis neverŝajne, ke ŝi riskas diri, ke ŝi ne iris al Baskervila Halo, se vere ŝi iris, ĉar kabrioleto necesus por veturigi ŝin tien, kaj ne povus reveni al Kum-Tresio ĝis frua matena horo. Tia ekskurso ne estus kaŝebla. Estis do verŝajne, ke ŝi rakontis la veron, aŭ almenaŭ parton de la vero. Mi foriris perpleksite kaj malkuraĝigite. Mi denove atingis tiun barilon, kiu ŝajnis konstruita trans ĉiun padon, laŭ kiu mi provis kontakti la celon de mia komisio. Kaj tamen ju pli mi pensis pri la vizaĝo kaj la sinteno de la damo, des pli mi sentis, ke io estas rifuzita al mi. Kial ŝi tiel paliĝis? Kial ŝi luktis kontraŭ ĉiu konfeso ĝis ĝi estis devige eltrenita? Kial ŝi estis tiel silentema, kiam la tragedio okazis? Certe la klarigo pri ĉio ĉi ne povis esti tiel senkulpa, kiel ŝi volis kredigi al mi. Dume mi ne povis pluiri tiudirekten, sed devis returniĝi al tiu alia indiko serĉota inter la ŝtonaj kabanoj sur la erikejo. 

Kaj tio estis direkto plej malpreciza. Tion mi konstatis, dum mi veturis reire kaj notis, kiel monteto post monteto vidigis postsignojn de la antikva popolo. La sola indiko de Barimoro estis, ke la nekonato loĝas en unu el la forlasitaj kabanoj, kaj plurcento da ili estis dismetita tra la longo kaj larĝo de la erikejo. Sed mi havis mian propran sperton kiel gvidilon, ĉar tiu vidigis al mi la viron mem staranta ĉe la supraĵo de la Nigra Pinto. Tie do estu la centro de mia serĉado. Ekde tie mi esploru ĉiun kabanon sur la erikejo ĝis mi trovos la ĝustan. Se tiu viro estas interne, mi ekscios de liaj propraj lipoj, se necese per alcelo de mia revolvero, kiu li estas kaj kial li tiel longe postsekvas nin. Li forglitis de ni en la homamaso sur Regentstrato, sed perpleksus lin fari tion sur la soleca erikejo. Aliflanke, se mi trovus la kabanon kaj ĝia loĝanto ne enestus, mi devus resti tie, kiom ajn longa estos la vigilio, ĝis li revenos. Holmso maltrafis lin en Londono. Estus por mi vera triumfo, se mi povus finspuri lin post la malsukceso de mia mastro. 

Malbonŝanco ĉiam trafis nin dum tiu ĉi enketo, sed nun finfine la ŝanco favoris min. Kaj la mesaĝisto de la favora fortuno estis neniu alia ol sinjoro Frenklendo, kiu staris, grizbarba kaj ruĝvizaĝa, apud sia ĝardenpordeto, kiu malfermiĝis al la ĉefvojo, laŭ kiu mi veturis. 

– Bonan tagon, doktoro Vatsono, – li kriis kun nekutima bonhumoro, – vi vere devas ripozigi viajn ĉevalojn kaj enveni por trinki glason da vino kaj por gratuli min. 

Miaj sentoj pri li tute ne estis amikaj post tio, kion mi aŭdis pri lia traktado de la filino, sed mi tre deziris sendi hejmen Perkinson kaj la kabrioleton, kaj la ebleco estis oportuna. Mi eliris kaj sendis mesaĝon al kavaliro Henriko, ke mi almarŝos por la vespermanĝo. Poste mi sekvis Frenklendon en lian manĝoĉambron. 

– Hodiaŭ estas tago grandioza por mi, sinjoro, unu el la elstaraj tagoj en mia vivo, – li ekkriis kun multaj ridglugloj. – Mi sukcesis pri duobla evento. Mi intencas instrui al la homoj en tiu ĉi regiono, ke leĝo estas leĝo, kaj ke ĉi tie estas homo, kiu ne timas apelacii ĝin. Mi konfirmis irorajton tra la centro de la parko de la olda Mideltono, rekte tra ĝi, sinjoro, malpli ol cent metrojn for de lia dompordo. Kion vi opinias pri tio? Ni instruos al tiuj magnatoj, ke ili ne povas trampli la rajtojn de la ordinaruloj, damnu ilin! Kaj mi fermis la arbaron, kie la homoj en Filikindo kutimis pikniki. Tiuj inferuloj ŝajnas supozi, ke ne ekzistas propraĵrajtoj, kaj ke ili povas svarmi laŭplaĉe kun siaj paperoj kaj boteloj. Ambaŭ kazoj deciditaj, doktoro Vatsono, kaj ambaŭ miafavore. Tian tagon mi ne pasigis de kiam mi kulpigis kavaliron Johano Morlando pri senrajta eniro, ĉar li sportpafis ĉe sia propra kuniklejo. 

– Kiel diable vi faris tion? 

– Legu pri ĝi en la arĥivoj, sinjoro. Vi profitos el la legado de “Frenklendo kontraŭ Morlando, Kortumo de la Reĝina Juĝistaro”. Tio kostis al mi £200, sed mi akiris mian verdikton. 

– Ĉu ĝi iel utilis al vi? 

– Neniel, sinjoro, neniel. Mi fieras diri, ke mi estis senpartia en la afero. Mi agas tute pro sento pri publika devo. Mi ne dubas, ekzemple, ke la homoj en Filikindo hodiaŭ nokte bruligos mian pajlofiguron. Mi diris al la polico, kiam lastfoje oni faris tion, ke ili devos ĉesigi tiujn hontindajn elmontradojn. La graflanda policistaro statas skandale, sinjoro, kaj ĝi ne provizis al mi la protekton, al kiu mi rajtas. La kazo de “Frenklendo kontraŭ Reĝino” atentigos la publikon pri la afero. Mi ja diris al ili, ke ili havos okazon bedaŭri sian traktadon de mi, kaj jam miaj vortoj realiĝis. 

– Kiel do? – mi demandis. 

La maljunulo mienis tre scioplene. 

– Ĉar mi povus sciigi al ili, kion ili avidas scii; sed nenio persvados min helpi iel ajn tiujn friponojn. 

Mi estis pripensanta iun pretekston, per kiu mi povus eskapi lian klaĉadon, sed nun mi komencis deziri aŭdi pli el ĝi. Mi jam sufiĉe konstatis la kontraŭeman naturon de la maljuna pekulo por kompreni, ke forta signo de interesiĝo estus la plej certa maniero haltigi liajn konfidencojn. 

– Iu kazo de ŝtelĉaso, sendube? – mi diris kun indiferenta mieno. 

– Ha, ha, junulo mia, afero multe pli grava ol tio! Kio pri la bagnulo sur la erikejo? 

Mi eksaltis: 

– Ĉu vi volas diri, ke vi scias, kie li estas? 

– Mi eble ne scias precize, kie li estas, sed mi tute certas, ke mi povus helpi la policon kapti lin. Ĉu vi neniam ekpensis, ke por trovi tiun viron oni malkovru, de kie li akiras sian nutraĵon, kaj tiel spuri ĝin al li? 

Li certe ŝajnis tre senkomfortige proksimiĝi al la vero. 

– Sendube, – mi diris, – sed kiel vi scias, ke li estas ie sur la erikejo? 

– Mi scias tion, ĉar mi vidis propraokule la komisiiton, kiu portas al li lian manĝaĵon. 

Mia koro tremis pro Barimoro. Estis serioza afero troviĝi sub la potenco de tiu malica maljuna trudulo. Sed lia posta komento malŝarĝis mian menson. 

– Surprizos vin aŭdi, ke lian manĝaĵon al li portas infano. Mi vidas lin ĉiutage tra mia teleskopo sur la tegmento. Li iras laŭ la sama pado je la sama horo, kaj al kiu li irus se ne al la bagnulo? 

Jen efektive estis bonŝanco! Kaj tamen mi subpremis ĉiun signon de interesiĝo. Infano! Barimoro ja diris, ke nian nekonaton provizas knabo. Ĝi estis ties spuro, kaj ne de la bagnulo, kiun Frenklendo hazarde trafis. Se mi povus akiri lian scion, tio eble ŝparus al mi longan kaj lacigan serĉadon. Sed nekredemo kaj indiferento estis evidente miaj plej valoraj kartoj. 

– Mi emas diri, ke multe pli verŝajne temas pri filo de unu el la erikejaj ŝafpaŝtistoj, kiu portas la tagmanĝon al sia patro. 

Plej malgranda supozo pri kontraŭdiremo fajrigis la maljunan aŭtokraton. Liaj okuloj rigardis min malice, kaj lia griza barbo hirtiĝis kvazaŭ sur kolera kato. 

– Ĉu vere, sinjoro! – li diris, indikante la larĝe etenditan erikejon. – Ĉu vi vidas tie tiun Nigran Pinton? Nu, ĉu vi vidas trans ĝi la malaltan monteton kun la dornarbustoj sure? Tio estas la plej ŝtonoza parto de la tuta erikejo. Ĉu en tia loko ŝafpaŝtisto verŝajne lokigus sian postenon? Via sugesto, sinjoro, estas tute absurda. 

Mi humile respondis, ke mi parolis ne sciante ĉiujn faktojn. Mia submetiĝo plaĉis al li kaj spronis lin al pliaj konfidencoj. 

– Mi povas esti certa, sinjoro, ke mi disponas pri tre bona fundamento antaŭ ol formi opinion. Mi vidis la knabon ĉiam denove kun sia pakaĵo. Ĉiutage, kaj iam dufoje tage, mi povis… Sed momenton, doktoro Vatsono. Ĉu miaj okuloj trompas min, aŭ ĉu ĝuste nun io moviĝas sur tiu monteta flanko? 

Ĝi malproksimis kelkajn mejlojn, sed mi povis klare vidi etan malhelan punkton kontraŭ la obtuzaj verdo kaj grizo. 

– Venu, sinjoro, venu! – kriis Frenklendo, kurante supren laŭ la ŝtuparo. – Vi vidos propraokule kaj juĝos mem. 

La teleskopo, instrumento respektinda, starigita sur stativo, troviĝis sur la plataj ardezaĵoj de la domo. Frenklendo ŝovis okulon al ĝi kaj eligis kontentan krieton. 

– Rapidu, doktoro Vatsono, rapidu, antaŭ ol li transpasos la deklivon! 

Jen li, efektive, malgranda bubo kun eta pakaĵo surŝultre, penanta malrapide supren sur la deklivo. Kiam li atingis la verton, mi vidis la ĉifonan maldelikatan figuron momente konturita antaŭ la malvarma blua ĉielo. Li ĉirkaŭrigardis, kun mieno kaŝiĝema kaj ŝtelira, kvazaŭ li timus persekuton. Poste li malaperis trans la montoverton. 

– Nu! Ĉu mi ne pravas? 

– Certe, ekzistas knabo, kiu ŝajnas havi sekretan mision. 

– Kaj kio estas la misio, eĉ kampara policano kapablas diveni. Sed eĉ unu vorton ili ne ricevos de mi, kaj mi ligas ankaŭ vin al la sekreteco, doktoro Vatsono. Neniun vorton! Ĉu komprenite? 

– Laŭ via volo. 

– Oni traktis min hontinde… hontinde. Kiam la faktoj riveliĝos en “Frenklendo kontraŭ Reĝino”, mi riskas supozi, ke ondo da indigniĝo trakuros la landon. Nenio persvados min helpi iel ajn la policon. Ne ĝenus ilin, se estus mi anstataŭ mia pajlofiguro, kiun tiuj friponoj bruligis sur ŝtiparo. Sed vi ne iras, ĉu? Vi helpos min malplenigi la karafon honore al tiu ĉi grandioza okazaĵo! 

Sed mi rezistis ĉiujn liajn invitojn kaj sukcesis forturni lin de lia anoncita intenco akompani min hejmen. Mi restis sur la vojo tiel longe kiel li rigardis min, kaj poste mi deviis sur la erikejon kaj direktiĝis al la ŝtonoza monteto trans kiu la knabo malaperis. Ĉio energie favoris min, kaj mi ĵuris, ke mi ne maltrafos pro manko de energio aŭ de obstino la eblecon, kiun la fortuno ĵetis sur mian vojon. 

La suno estis jam subiranta, kiam mi venis al la supraĵo de la monteto, kaj la longaj deklivoj sub mi estis ore-verdaj unuflanke kaj grizombraj aliflanke. Nebuleto kuŝis malalte ĉe la fora horizonto, el kiu elstaris la fantaziaj formoj de Beilvero kaj Vulpina Pinto. Tra la vasta etendaĵo okazis nek sono nek moviĝo. Unusola granda griza birdo, mevo aŭ numenio, soris alte en la blua ĉielo. Ĝi kaj mi ŝajnis la solaj vivantaĵoj inter la enorma arkaĵo de la ĉielo kaj la dezerto sube. La malfekunda scenejo, la sento pri izoleco, kaj la mistero kaj urĝeco de mia tasko, ĉiuj frostigis mian koron. La knabo estis nenie videbla. Sed sube de mi en fendaĵo de la montetoj staris cirklo de la ŝtonaj prakabanoj, kaj meze de ili estis unu, kiu retenis sufiĉe da tegmento por roli ŝirmilon kontraŭ la vetero. Mia koro eksaltis, kiam mi vidis ĝin. Tio nepre estis la truo, en kiu la nekonato kaŝis sin. Finfine mia piedo estis antaŭ la sojlo de lia kaŝloko. Lia sekreto estis trovota. 

Almarŝante la kabanon tiel singarde, kiel paŝus Stepeltono kiam li kun levita reto proksimiĝus al sidanta papilio, mi konfirmis al mi, ke tiu loko efektive estas uzata kiel loĝejo. Svaga padeto inter la rokoj kondukis al la kaduka malfermaĵo kiu rolis pordon. Ĉio silentis interne. La nekonato eble embuskis tie, aŭ li eble vagis sur la erikejo. Miaj nervoj vibris pro la sento de aventuro. Forĵetinte mian cigaredon, mi manpremis la tenilon de mia revolvero, kaj marŝinte rapide ĝis la pordo mi enrigardis. La kabano estis senhoma. 

Sed vidiĝis sufiĉe da indikoj, ke mi ne sekvis falsan spurodoron. Certe ĉi tie loĝis la viro. Kelkaj lankovriloj volvitaj en akvoimuna tolo kuŝis sur ĝuste tiu ŝtona plato, sur kiu iam dormis neandertala homo. La cindroj de la fajro estis amasigitaj en kruda kameno. Apud ĝi kuŝis kelkaj kuiriloj kaj sitelo duonplena je akvo. Rubaĵo de malplenaj ladskatoloj montris, ke la loko estis okupita jam de kelka tempo kaj mi vidis, kiam miaj okuloj kutimiĝis al la obtuza lumo, poteton kaj duonplenan botelon da alkoholaĵo starantajn en angulo. Meze de la kabano plata ŝtono uziĝis table, kaj sur ĝi staris eta tola pakaĵo – tiu sama, sendube, kiun mi vidis per la teleskopo sur la ŝultro de la knabo. Ĝi enhavis panbulkon, ladskatolon da langaĵo, kaj du ladskatolojn da konservitaj persikoj. Kiam mi remetis ĝin, mia koro saltis vidante, ke sub ĝi kuŝis paperfolio, sur kiu estis skribaĵo. Mi levis ĝin, kaj jen kion mi legis krude skribaĉitan krajone: 

“Doktoro Vatsono iris al Kum-Tresio”. 

Dum unu minuto mi staris kun la papero en la manoj, cerbumante pri la signifo de tiu kurta mesaĝo. Do estis ĝuste mi, sed ne kavaliro Henriko, kiu estis sekvata de tiu sekreta viro. Li ne sekvis min mem, sed li postirigis agenton, eble la knabon, por sekvi min, kaj tio ĉi estis ties raporto. Eble mi faris neniun paŝon, de kiam mi troviĝis sur la erikejo, kiu ne estis observita kaj transkonigita. Ĉiam sentiĝis ia forto nevidata, delikata reto tirita ĉirkaŭ ni per tiaj senfina lerto kaj malpezo, tenanta nin tiom leĝere ke nur je iu kriza momento oni konstatis, ke oni fakte estas implikita en ties maŝo. 

Ĉar troviĝis unu raporto, povus troviĝi aliaj, do mi ĉirkaŭrigardis la kabanon serĉante ilin. Mankis signo tamen de io ajn simila, kiel mi ankaŭ ne trovis indikon, kiu eble difinus la karakteron aŭ la intencojn de la viro, kiu loĝis en tiu eksterordinara loko, krom ke liaj moroj nepre estis spartecaj, kaj li malmulte zorgas pri la vivkomforto. Kiam mi pensis pri la pluvegoj kaj rigardis la gapan tegmenton, mi komprenis, kiom forta kaj neŝancelebla devas esti la celo, kiu tenis lin en tiu malgastigema loĝejo. Ĉu li estis nia malicega malamiko, aŭ ĉu eble li estis nia gardanĝelo? Mi ĵuris, ke mi ne forlasos la lokon ĝis mi scios. 

Ekstere la suno subeniĝis kaj la okcidento flamis skarlate kaj ore. Ties spegulaĵon repuŝis en ruĝecaj pecoj la foraj flakegoj kuŝantaj sur la granda Grimpena Marĉo. Jen la du turoj de la Baskervila Halo, kaj jen iu fora fumnebulaĵo signanta la vilaĝon Grimpeno. Inter la du, malantaŭ la monteto, estis la domo de la Stepeltonoj. Ĉio estis dolĉa, matura kaj trankvila en la ora vespera lumo, kaj tamen kiam mi rigardis ilin, mia animo neniom partoprenis la naturtrankvilon, sed tremetis pro la malprecizeco kaj la timego de tiu intervidiĝo, kiun ĉiu momento proksimigis. Kun vibraj nervoj, sed kun fiksita celo, mi sidis en la malhela interno de la kabano kaj atendis sombre pacience la alvenon de ĝia loĝanto. 

Kaj tiam finfine mi aŭdis lin. Fore aŭdiĝis la akra sono de boto frapiĝanta sur ŝtono. Poste alia kaj ankoraŭ alia, venantaj ĉiam pli proksimen. Mi retrokaŭris en la plej malhelan angulon kaj armis la pistolon en mia poŝo, firme decidinte, ke mi ne rivelos min ĝis mi havos okazon iom vidi la nekonaton. Sekvis longa paŭzo, kiu pruvis, ke li haltis. Poste denove la paŝoj alproksimiĝis, kaj ombro falis sur la aperturon de la kabano. 

– Estas bela vespero, mia kara Vatsono, – diris bone konata voĉo. – Mi vere opinias, ke vi sentos vin pli komforta ekstere ol interne.  


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.