La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


LA ĈASHUNDO DE LA BASKERVILOJ

Aŭtoro: xxx

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ANTAŬVORTOJ DE LA TRADUKINTO

Mi neniel pardonpetas pro mia esperantigo de propraj nomoj en tiu ĉi traduko. Min ĉiam ĝenas fremdlingvaj nomoj, ofte por mi neprononceblaj, meze de Esperanta teksto, ĉar ili ĉiam hezitigas la rapidan fluon de mia legado. Ne nur tio, sed la fremdlingvaj nomoj ne akceptas nature adjektivigon aŭ adverbigon, kaj – plej grave – akuzativigon. Ne ekzistas regulo, kiu tekstas: La akuzativo estas deviga, krom en la kazo de propraj nomoj; aŭ: objekto ne ekzistas, kiam temas pri propraj nomoj. Agi tiel estas subtila subfoso de nia lingvo, kaj vidigas mankon de fido pri ĝi entute. 

Alilandula fuŝprononco de anglaj propraj nomoj nur konfirmas por mi mian sintenon. 

En la kazo de Dr Watson (tiel), la nomo mem jam ŝajnas havi akuzativan finaĵon, kio estas maloportuna (ĉu Dr Watson'on – ba!), do mi uzas: doktoro Vatsono. 

Vivanta homo eble havas rajton al sia nomo, sed tio ne nepre validas kaze de fikcia kreaĵo. Ni devas liberigi nin de imponiĝo antaŭ la nomaj ideogramoj, kaj restarigi la fluantecon de nia ŝatata lingvo! 

Alia problemeto leviĝas jam en la titolo: temas pri la angla vorto hound, kiu tute ne sinonimas al la angla vorto dog (= hundo). Ŝajnas, ke multaj aliaj lingvoj tute ne rekonas similan diferencon (france: Le Chien des Baskerville). La vorto hound jam entenas en si nuancon de minaco, ĉar ĉiam ĝi sentigas pri ĉasado (krom se oni uzas ĝin sarkasme aŭ satire). Pri hundoj ni britoj estas tre sentimentalaj, sekve The Baskervilles Dog (oni simple neniam dirus The Dog of the Baskervilles) pensigus nin nepre pri dorlotata hejma amiko. La vorto hound estas esenca al la etoso de la verko. Kaj sekve en la Esperanta traduko la uzado de ĉashundo estas nepre necesa. Tion cetere konfirmas ĉiuj angla-Esperantaj vortaroj. 

William Auld


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.