La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ĈASHUNDO DE LA BASKERVILOJ

Aŭtoro: xxx

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 10: ELTIRAĴO EL LA TAGLIBRO DE DOKTORO VATSONO

Ĝis nun mi povis citi el la raportoj, kiujn mi sendis dum tiuj tagoj al Ŝerloko Holmso. Nun tamen mi alvenis ĝis tiu punkto en mia rakontado, kie mi estas devigata rezigni pri tiu metodo kaj fidi ankoraŭfoje mian memoron, helpate de la taglibro, kiun mi tiutempe skribis. Kelkaj eltiraĵoj el ĝi portos min al tiuj scenoj, kiuj estas neforviŝeble fiksitaj ĉiudetale en mia memoro. Mi daŭrigas do ekde la mateno sekvinta nian abortitan ĉasadon de la bagnulo kaj niaj aliaj strangaj spertoj sur la erikejo. 

16 okt.

Tago nuba kaj nebuleca, kun senĉesa pluveto. La domo estas enfermita de ruliĝantaj nuboj, kiuj leviĝas de tempo al tempo por vidigi la mornajn kurbiĝojn de la erikejo, kun maldensaj arĝentaj vejnoj flanke de la montetoj, kaj la foraj rokegoj ekbrilantaj kie la lumo trafas iliajn malsekajn facojn. Estas melankolie ekstere kaj interne. La kavaliro troviĝas en nigra reago post la noktaj ekscitiĝoj. Mi mem konscias pri pezo ĉe mia koro kaj sento de minacanta danĝero – ĉiam ĉeesta, kiu tiom pli teruras, ĉar mi ne kapablas difini ĝin. 

Kaj ĉu mi havas kialon por tiel senti? Pripensu la longan sinsekvon de okazaĵoj, kiuj senescepte indikis al iu sinistra influo efikanta ĉirkaŭ ni. Kontribuas la morto de la lasta loĝanto de la Halo, plenumanta tiel ekzakte la kondiĉojn de la familia legendo, kaj ankaŭ la ripetitaj raportoj de kamparanoj pri la apero de stranga kreaĵo sur la erikejo. Dufoje mi propraorele aŭdis la sonon similan al fora blekado de ĉashundo. Estas nekredeble, neeble, ke ĝi estu ekster la normalaj leĝoj de la naturo. Fantoma ĉashundo, kiu postlasas materialajn piedsignojn kaj plenigas la aeron je hurlado estas, ĉu ne, nepripensinda. Stepeltono eble akceptu tian superstiĉon, kaj ankaŭ Mortimero; sed se mi posedas iun kvaliton en la mondo, tio estas ordinara sagaco, kaj nenio kredigos al mi tian aferon. Kredi tion signifus malleviĝi al la nivelo de tiuj kompatindaj kampuloj, kiuj ne kontentas pri nura hundo demona, sed sentas necesa priskribi ĝin kun infera fajro elsputiĝanta tra ĝiaj buŝo kaj okuloj. Holmso rifuzus aŭskulti tiajn fantaziaĵojn, kaj mi estas lia agento. Sed faktoj faktas, kaj mi dufoje aŭdis tiun hurladon sur la erikejo. Supozu, ke vere estus ia ĉashundego libera sur ĝi; tio multe kontribuus al klarigo pri ĉio. Sed kie povus tia ĉashundo resti kaŝita, kie ĝi trovas sian nutraĵon, de kie ĝi venis, kiel estas, ke neniu vidis ĝin tage? 

Konfesendas, ke natura klarigo proponas preskaŭ tiom da malfacilaĵoj, kiom la alia. Kaj ĉiam, senkonsidere pri la ĉashundo, temis pri la fakto de la homa interveno en Londono, la viro en la fiakro kaj la letero, kiu avertis kavaliron Henriko kontraŭ la erikejo. Almenaŭ tiuj realis, sed ili povus esti ago de protekta amiko, tiel facile kiel de malamiko. Kie estas tiu amiko aŭ malamiko nun? Ĉu li restis en Londono, aŭ sekvis nin ĉi tien? Ĉu li povus esti la nekonato, kiun mi vidis sur la montopinto? 

Estas vere, ke nur unu ekvidon al li mi havis, kaj tamen pri kelkaj aferoj mi estas preta ĵuri. Li estas neniu, kiun mi vidis ĉi tie, kaj mi jam renkontis ĉiujn najbarojn. Tiu figuro estis multe pli alta ol Stepeltono, multe pli svelta ol Frenklendo. Ĝi eble povus esti Barimoro, sed ni lin lasis poste, kaj mi certas, ke li ne kapablis sekvi nin. Fremdulo do plu spuras nin, samkiel spuris nin fremdulo en Londono. Ni neniam forskuis lin. Se mi povus submanigi tiun homon, tiam fine ni eble troviĝus je la fino de ĉiuj niaj malfacilaĵoj. Al tiu sola celo mi devas jam dediĉi tutan mian energion. 

Mia unua impulso estis sciigi al kavaliro Henriko miajn planojn. Mia dua kaj plej saĝa estis ludi propran ludon kaj paroli laŭeble malmulte al iu ajn. Li estas silenta kaj distrita. Liajn nervojn strange skuis tiu sono sur la erikejo. Mi diros nenion, kio pliigus liajn zorgojn, sed mi agos proprapaŝe por atingi mian propran celon. 

Okazis malgranda disputo hodiaŭ matene post la matenmanĝo. Barimoro petis permeson interparoli kun kavaliro Henriko, kaj ili estis enfermitaj en lia kabineto dum kelka tempo. Sidante en la bilardejo, mi pli ol unufoje aŭdis la sonon de laŭtigitaj voĉoj, kaj mi sufiĉe bone komprenis, kiu afero estas pritraktata. Post iom da tempo la kavaliro malfermis sian pordon kaj alvokis min. 

– Barimoro opinias, ke li rajtas plendi, – li diris. – Li opinias, ke niaflanke estis mallojale persekuti lian bofraton, kiam li propravole sciigis al ni la sekreton. 

La domservisto staris antaŭ ni tre pala, sed tre sinrega. 

– Eble mi esprimis min tro arde, sinjoro, – li diris, – kaj se jes, mi certe petas vian pardonon. Samtempe mi tre surpriziĝis, kiam mi aŭdis vin du sinjorojn reveni hodiaŭ matene, kaj mi sciiĝis, ke vi ĉasis Seldenon. La kompatindulo havas jam sufiĉe da kontraŭluktaĵo sen tio, ke mi havigu al li pliajn spurantojn. 

– Se vi sciigus nin propravole, tio estus alia afero, – diris la kavaliro. – Vi nur sciigis nin, aŭ prefere via edzino nur sciigis nin, kiam vi estis devigita kaj vi ne povis tion eviti. 

– Mi ne supozis, ke vi profitos el tio, kavaliro Henriko, vere ne. 

– Tiu homo endanĝerigas la publikon. Troviĝas izolitaj domoj dise tra la erikejo, kaj li estas ulo, kiun hezitigus nenio. Sufiĉas vidi lian vizaĝon por konstati tion. Pripensu la domon de sinjoro Stepeltono, ekzemple, kun neniu krom li por defendi ĝin. Neniu estos sekura, ĝis li estos en prizono. 

– Li entrudiĝos en neniun domon, sinjoro. Mi donas al vi mian solenan ĵuron tiurilate. Kaj li neniam plu ĝenos iun ajn en tiu ĉi lando. Mi certigas vin, kavaliro Henriko, ke post tre malmultaj tagoj la necesaj aranĝoj estos kompletaj kaj li estos survoje al Suda Ameriko. Pro Dio, sinjoro, mi petegas vin, ke vi ne sciigu al la polico, kie li estas sur la erikejo. Ili rezignis pri la tiea persekutado, kaj li povas kuŝi trankvile ĝis la ŝipo pretos akcepti lin. Vi ne povas raporti pri li, ne enproblemigante mian edzinon kaj min. Mi petegas vin, sinjoro, diru nenion al la polico. 

– Kion vi opinias, Vatsono? 

Mi levis la ŝultrojn. 

– Se li estus sendomaĝe ekster la lando, tio iom malŝarĝus la impostitojn. 

– Sed kio pri la ebleco, ke li embuskos iun antaŭ ol foriri? 

– Li ne farus ion tiel frenezan, sinjoro. Ni provizis al li ĉion dezirindan. Fari krimon signifus indiki lian kaŝlokon. 

– Tio estas vera, – diris kavaliro Henriko. – Nu, Barimoro… 

– Dio benu vin, sinjoro, kaj dankon el mia koro! Mortigus mian kompatindan edzinon lia rekaptiĝo. 

– Supozeble ni helpas kaj subtenas krimon, Vatsono, ĉu? Sed post ĉio aŭskultita mi ne sentas, ke ni povus transdoni la ulon, do jen finita la afero. En ordo, Barimoro, vi rajtas foriri. 

Post kelkaj balbutaj dankvortoj la homo sin turnis, sed li hezitis kaj poste revenis al ni. 

– Vi tiom bonkoris al ni, sinjoro, ke mi ŝatus laŭeble komplezi al vi reciproke. Mi scias ion, kavaliro Henriko, kaj eble mi devis ĝin diri pli frue, sed longe post la mortenketo mi eltrovis ĝin. Mi neniam ĝis nun elspiris vorton tiurilate al ajna mortemulo. Temas pri la morto de kompatinda kavaliro Karlo. 

La kavaliro kaj mi ambaŭ stariĝis. 

– Ĉu vi scias, kiel li mortis? 

– Ne, sinjoro, tion mi ne scias. 

– Kion, do? 

– Mi scias, kial li estis ĉe la pordeto je tiu horo. Por renkonti virinon. 

– Por renkonti virinon? Ĉu li? 

– Jes, sinjoro. 

– Kaj la nomo de tiu virino? 

– Mi ne povas sciigi la nomon, sinjoro, sed mi povas sciigi al vi la inicialojn. Ŝiaj inicialoj estas L. L. 

– Kiel vi scias tion, Barimoro? 

– Nu, kavaliro Henriko, via onklo ricevis leteron tiumatene. Li kutime ricevis multajn leterojn, ĉar li estis publika viro kaj bone konata pro sia bonkoreco, tiel ke ĉiu ĉagrenito volonte turnis sin al li. Sed tiumatene, hazarde, alvenis nur unu letero, do mi tiom pli atentis ĝin. Ĝi alvenis el Kum-Tresio, kaj ĝi estis adresita laŭ virina manskribo. 

– Nu? 

– Nu, sinjoro, mi ne plu pensis pri la afero, kaj neniam pensus sen interveno de mia edzino. Antaŭ nur kelkaj semajnoj ŝi purigadis la kabineton de kavaliro Karlo – ĝi estis komplete netuŝita depost lia morto – kaj ŝi trovis la cindron de bruligita letero funde de la kameno. Ĝia pliparto estis brulite dispecigita, sed unu peceto, la fino de paĝo, kunkroĉiĝis, kaj la skribo estis ankoraŭ legebla, kvankam griza sur nigra fono, kaj tio legiĝis: “Bonvolu, mi petas, estante ĝentlemano, bruligi tiun ĉi leteron, kaj estu apud la pordeto je la deka horo.” Sube estis subskribite per la inicialoj L. L. 

– Ĉu vi havas tiun peceton? 

– Ne, sinjoro, ĝi tute dispeciĝis post kiam mi movis ĝin. 

– Ĉu kavaliro Karlo pli frue ricevis aliajn leterojn laŭ la sama manskribo? 

– Nu, sinjoro, mi ne aparte atentis liajn leterojn. Mi ne rimarkus tiun ĉi, se ĝi hazarde ne venus sola. 

– Kaj vi tute ne scias, kiu estas L. L.? 

– Ne, sinjoro. Ne pli ol vi mem. Sed mi supozas, ke se ni povus submanigi tiun damon, ni jam scius pli pri la morto de kavaliro Karlo. 

– Mi ne komprenas, Barimoro, kiel okazis, ke vi kaŝis tiun gravan informon? 

– Nu, sinjoro, tuj post tio venis al ni nia propra problemo. Kaj cetere, sinjoro, ni ambaŭ tre ŝatis kavaliron Karlo, kiel konvenas pro ĉio, kion li faris por ni. Elrasti tion ne helpus nian kompatindan mastron, kaj indas esti singarda, kiam temas pri damo en la afero. Eĉ la plej virta el ni… 

– Ĉu vi pensis, ke tio eble lezus lian reputacion? 

– Nu, sinjoro, mi pensis, ke sekvus nenio bona. Sed nun vi estis bonkora al ni, kaj mi sentas, ke mi traktus vin nelojale, se mi ne sciigus al vi ĉion, kion mi scias pri la afero. 

– En ordo, Barimoro, vi rajtas foriri. 

Post kiam la domservisto forlasis nin, kavaliro Henriko sin turnis al mi: 

– Nu, Vatsono, kion vi opinias pri tiu ĉi nova lumo? 

– Ĝi ŝajnas lasi la mallumon pli nigra ol antaŭe. 

– Tion ankaŭ mi pensas. Sed se nur ni povus spuri L. Lon, tio devus klarigi la tutan aferon. Tiom ni gajnis. Ni scias, ke ekzistas iu, kiu konas la faktojn, se nur ni povos trovi ŝin. Kion laŭ via opinio ni faru? 

– Ni sciigu ĉion al Holmso senprokraste. Tio havigos al li la indikon, kiun li serĉis. Mi multe eraras, se tio ne alkondukos lin. 

Mi iris tuj al mia ĉambro kaj verkis mian raporton pri la matena konversacio por Holmso. Estis klare al mi, ke li lastatempe estas tre okupata, ĉar la leteretoj el Bakerstrato estis maloftaj kaj mallongaj, sen komentoj pri la informoj, kiujn mi sendis, kaj apenaŭ aludis mian taskon. Sendube lia ĉantaĝa kazo absorbas ĉiujn liajn kapablojn. Kaj tamen tiu ĉi nova faktoro certe devos kapti lian atenton kaj renovigi lian intereson. Mi volas, ke li estu ĉi tie. 

17 okt.

La tutan hodiaŭan tagon la pluvo faladis, siblante sur la hedero kaj gutante de la tegmentorando. Mi pensis pri la bagnulo ekstere sur la senkolora, malvarma, senŝirma erikejo. La kompatinda! Kiel ajn li krimis, li iom suferas por kompensi tion. Kaj poste mi pensis pri tiu alia: la vizaĝo en la fiakro, la figuro antaŭ la luno. Ĉu ankaŭ li estas ekstere en tiu diluvo – la nevidata gvatanto, la viro malluma? Vespere mi surmetis mian pluvmantelon kaj mi promenis larĝe sur la tramalseka erikejo, plena je malhelaj imagoj, dum la pluvo batis en mian vizaĝon kaj vento fajfis ĉirkaŭ miaj oreloj. Dio helpu tiujn, kiuj vagas nun en la grandan marĉon, ĉar eĉ la firmaj altejoj iĝas marĉoj. Mi trovis la nigran pinton, sur kiu mi vidis la solecan gvatanton, kaj de sur ĝia supro mi mem elrigardis al la melankolia montetaro. Pluvskualoj drivis trans ties ruĝbrunan facon, kaj la pezaj ardezkoloraj nuboj pendis malalte super la pejzaĝo, treniĝantaj grizgirlande suben sur la flankoj de la fantaziecaj montetoj. En la malproksima kavaĵo maldekstre, duone kaŝitaj en la nebuleto, la du maldikaj turoj de Baskervila Halo leviĝis super la arboj. Tiuj estis la solaj signoj de homa vivo, kiujn mi povis vidi, krom nur tiuj prahistoriaj kabanoj dense kuŝantaj sur la montetaj deklivoj. Nenie estis signo pri tiu soleca viro, kiun mi vidis samloke antaŭ du noktoj. 

Dum mi retropromenis, min atingis doktoro Mortimero veturanta en sia kariolo sur malglata erikeja pado, kiu kondukis el la periferia farmdomo de Kotaĉo. Li tre zorgis pri ni, kaj apenaŭ pasis tago, en kiu li ne vizitus la Halon por konstati, kiel ni fartas. Li insistis, ke mi grimpu sur lian kariolon kaj li veturigis min hejmen. Mi trovis lin ĉagrenita pro la malapero de lia spanieleto. Ĝi vagis sur la erikejon kaj neniam revenis. Mi konsolis lin laŭeble, sed mi pensis pri la poneo sur la Grimpena Marĉo, kaj mi ne supozas, ke li revidos sian hundeton. 

– Cetere, Mortimero, – mi diris, dum ni skuiĝis sur la malglata pado, – mi supozas, ke loĝas en veturdistanco de ĉi tie malmultaj homoj, kiujn vi ne konas, ĉu? 

– Apenaŭ unu, supozeble. 

– Ĉu vi povas sciigi al mi la nomon de virino, kies inicialoj estas L.L? 

Li pripensis kelkajn minutojn. 

– Ne, – li diris. – Troviĝas kelkaj ciganoj kaj laboristoj, pri kiuj mi ne povas atesti, sed inter la farmistoj kaj sinjoroj estas neniu kun tiuj inicialoj. Momenton, tamen, – li aldonis post paŭzo. – Troviĝas Laŭra Liono, kies inicialoj estas L. L., sed ŝi loĝas en Kum-Tresio. 

– Kiu ŝi estas? – mi demandis. 

– Ŝi estas filino de Frenklendo. 

– Kio? Ĉu maljuna Frenklendo la manietulo? 

– Ĝuste. Ŝi edziniĝis al artisto nomata Liono, kiu venis skizi sur la erikejo. Li pruviĝis kanajlo kaj forlasis ŝin. La kulpo, laŭ miaj informoj, eble ne estis tute unuflanka. Ŝia patro rifuzis reakcepti ŝin, ĉar ŝi edziniĝis sen lia konsento, kaj eble pro unu-du aliaj kialoj krome. Do inter la maljuna pekulo kaj la juna la knabino spertis sufiĉe malfavoran sorton. 

– Kiel ŝi subtenas sin? 

– Mi konjektas, ke maljuna Frenklendo havigas al ŝi sumeton, sed tio ne povas esti multa, ĉar liaj propraj aferoj estas konsiderinde komplikaj. Kion ajn ŝi meritis, oni ne povis permesi, ke ŝi komplete ruiniĝu. Ŝia historio diskoniĝis, kaj pluraj el la lokaj homoj faris ion por ebligi al ŝi perlaboron de honesta pano. Ekzemple, Stepeltono helpis, kaj ankaŭ kavaliro Karlo. Mi mem aldonis obolon. Tio estis por ke ŝi starigu tajpistinan servon. 

Li volis scii la celon de miaj demandoj, sed mi sukcesis kontentigi lian scivolemon ne tro informinte lin, ĉar neniu kialo estas por konfidi al iu ajn. Morgaŭ matene mi vojos al Kum-Tresio, kaj se mi povos renkonti tiun sinjorinon Laŭra Liono, dube reputacia, longa paŝo estos farita al klarigo de unu okazaĵo en tiu ĉi ĉeno da misteroj. Mi certe akiris la saĝon de la serpento, ĉar kiam doktoro Mortimero persistis per siaj demandoj ĝis maloportuna kvanto, mi demandis al li senemfaze, al kiu speco apartenas la kranio de Frenklendo, kaj tial aŭdis pri nenio krom kraniologio dum la cetero de nia veturado. Mi ne vane kunvivis dum jaroj kun Ŝerloko Holmso. 

Mi devas registri nur unu plian okazaĵon dum tiu ĉi tempesta kaj melankolia tago. Tio estis mia ĵusa interparolo kun Barimoro, kiu donas al mi ankoraŭ unu fortan karton per kiu mi povos siatempe ludi. 

Mortimero restis por vespermanĝi, kaj li kaj la kavaliro ludis poste ekarteon[7]. La domservisto alportis al mi kafon en la biblioteko, kaj mi trafis la okazon por starigi al li kelkajn demandojn. 

– Nu, – mi diris, – ĉu tiu misa parenco via jam foriris, aŭ ĉu li ankoraŭ sin kaŝas tie ekstere? 

– Mi ne scias, sinjoro. Mi esperas je la ĉielo, ke li iris, ĉar li alportis ĉi tien nenion krom ĝenoj! Mi nenion aŭdis de li, post kiam mi lastfoje elmetis por li nutraĵon, kaj tio estis antaŭ tri tagoj. 

– Ĉu tiam vi vidis lin? 

– Ne, sinjoro, sed la nutraĵo estis for, kiam poste mi laŭiris tiun vojon. 

– Do li certe estis tie, ĉu? 

– Tiel oni supozus, sinjoro, krom se prenis ĝin la alia viro. 

Mi sidis kun mia kafotaso duonvoje al mia buŝo kaj gapis al Barimoro. 

– Ĉu vi scias, ke ekzistas alia viro? 

– Jes, sinjoro, alia viro estas sur la erikejo. 

– Ĉu vi vidis lin? 

– Ne, sinjoro. 

– Sed kiel vi scias pri li? 

– Seldeno informis min pri li, sinjoro, antaŭ unu semajno aŭ pli frue. Ankaŭ li sin kaŝas, sed li ne estas bagnulo, laŭ mia supozo. Tio ne plaĉas al mi, doktoro Vatsono; mi diras al vi rekte, sinjoro, ke tio ne plaĉas al mi. – Li parolis laŭ maniero subite pasie serioza. 

– Nu, aŭskultu min, Barimoro! Min ne koncernas tiu ĉi afero, krom rilate vian mastron. Mi venis ĉi tien nur kun la celo helpi lin. Diru al mi, vere, kio ne plaĉas al vi. 

Barimoro hezitis momente. Kvazaŭ li bedaŭrus sian eksplodon, aŭ trovus malfacile esprimi vorte la proprajn sentojn. 

– Temas pri ĉiuj ĉi okazaĵoj, sinjoro, – li ekkriis finfine, gestante per sia mano al la pluvdraŝata fenestro kiu frontis la erikejon. – Misagado troviĝas ie, kaj nigra kanajlaĵo infuziĝas, tion mi ĵuras! Tre ĝoja mi estus, sinjoro, vidante kavaliron Henriko survoje al Londono! 

– Sed kio precize alarmas vin? 

– Vidu la morton de kavaliro Karlo! Tio estis sufiĉe malbona malgraŭ la diroj de la mortenketisto. Pensu pri la noktaj bruoj sur la erikejo. Neniu konsentus transiri ĝin post la sunsubiro, eĉ pagite. Pensu pri tiu fremdulo kaŝiĝanta tie ekstere, rigardanta kaj atendanta! Kion li atendas? Kion tio signifas? Ĝi signifas nenion bonan al iu ajn, kiu nomiĝas Baskervilo, kaj tre kontente mi forlasos ĉion en la tago, kiam la novaj servistoj de kavaliro Henriko estos pretaj transpreni la Halon. 

– Sed kio pri tiu fremdulo? – mi demandis. – Ĉu vi povas diri al mi ion pri li? Kion diris Seldeno? Ĉu li trovis ties kaŝlokon aŭ kion li faras? 

– Li vidis lin unu-dufoje, sed tiu estas ruzulo kaj nenion perfidas. Komence Seldeno supozis lin policano, sed baldaŭ li konstatis, ke li havas iun propran projekton. Speco de ĝentlemano li estas, kiom li povis juĝi, sed kion li faras, Seldeno ne povas diveni. 

– Kaj kie, laŭ li, tiu loĝas? 

– Inter la malnovaj domoj sur la monteta flanko – la ŝtonkabanoj, kie la prauloj kutimis loĝi. 

– Sed kio pri ties nutraĵo? 

– Seldeno eltrovis, ke li havas junulon, kiu laboras por li kaj alportas al li ĉiujn bezonaĵojn. Supozeble li iras al Kum-Tresio por ĉio, kion li deziras. 

– Tre bone, Barimoro. Ni eble pli parolos pri tio ĉi alian fojon. 

Post la foriro de la domservisto mi iris al la nigra fenestro, kaj mi trarigardis nebuligitan vitron al la peliĝintaj nuboj kaj la skuiĝanta konturo de la ventoblovataj arboj. Eĉ de interne temas pri nokto sovaĝa, kaj kia ĝi nepre estas en ŝtona kabano sur la erikejo? Kia pasia malamo motivas homon kaŝiĝi en tia loko kaj je tia tempo? Kaj kiun profundan kaj seriozan celon povas havi tiu, kiu postulas tian aflikton? Tie, en tiu kabano sur la erikejo, ŝajnas kuŝi la centro mem de tiu problemo, kiu tiel dolorige ĝenis min. Mi ĵuras, ke ne forpasos alia tago ĝis mi estos farinta ĉion en homa kapablo por atingi la kernon de la mistero.  


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.