La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA ĈASHUNDO DE LA BASKERVILOJ

Aŭtoro: xxx

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 9: LA LUMO SUR LA ERIKEJO (Dua raporto de doktoro Vatsono)

Baskervila Halo, 15 okt. 

Mia kara Holmso. 

Kvankam mi estis devigita lasi vin grandparte sen novaĵoj dum la fruaj tagoj de mia komisio, vi devas agnoski, ke mi reakiras perditan tempon, kaj ke okazaĵoj jam premas nin dense kaj ofte. En mia lasta raporto mi finis je plej alta noto kun Barimoro ĉe la fenestro, kaj nun mi havas novaĵaron jam, kiu, se mi ne eraras, konsiderinde surprizos vin. La aferoj evoluis tiel, kiel mi ne povintus anticipi. Dum la pasintaj kvardek ok horoj ili iĝis parte pli klaraj, kaj parte ili iĝis pli komplikaj. Sed mi rakontos al vi ĉion, kaj vi juĝu mem. 

Antaŭ matenmanĝo post mia aventuro matene mi trairis la koridoron kaj esploris la ĉambron en kiu Barimoro estis la pasintan nokton. Mi rimarkis, ke la okcidenta fenestro, tra kiu li rigardadis tiel atentege, havas unu specialaĵon kompare al la aliaj fenestroj en la domo – ĝi posedas la plej proksiman elrigardon sur la erikejon. Troviĝas apertaĵo inter du arboj, kiu ebligas ke oni de tiu ĉi starpunkto rigardu rekte sur ĝin, dum tra ĉiuj aliaj fenestroj oni povas observi nur malproksiman fragmenton. Sekvas do, ke Barimoro, ĉar nur tiu ĉi fenestro utiliĝas por lia celo, certe serĉis ion aŭ iun sur la erikejo. La nokto estis tre malluma, tiel ke mi apenaŭ imagas, kial li esperis vidi iun. Mi ekpensis, ke eble disvolviĝas iu amintrigo. Tio klarigus liajn singardajn moviĝojn kaj ankaŭ la maltrankvilon de lia edzino. Tiu viro estas tre impona, tre bone ekipita por ŝteli la koron de kampulino, do tiu ĉi teorio estas apogebla. Tiu malfermiĝo de la pordo, kiun mi aŭdis reveninte el mia ĉambro, eble signifis, ke li eliris al kaŝa rendevuo. Tiel mi private rezonis en la mateno, kaj mi rakontas al vi la direkton de miaj suspektoj, kiom ajn la rezulto eble montris ilin senbazaj. 

Sed kia ajn eble estis la vera klarigo pri la moviĝoj de Barimoro, mi sentis netolerebla la respondecon konservi ilin al mi mem, ĝis mi havus klarigon. Mi interparolis kun la kavaliro en lia kabineto post la matenmanĝo, kaj mi rakontis ĉion, kion mi vidis. Li estis malpli surprizita ol mi atendis. 

– Mi scias, ke Barimoro ĉirkaŭvagas dum la noktoj, kaj mi emis paroli al li pri tio, – li diris. – Du-trifoje mi aŭdis liajn paŝojn en la koridoro, ire kaj revene, proksimume je la horo difinita de vi. 

– Eble li ĉiunokte vizitas tiun apartan fenestron, – mi sugestis. 

– Eble tiel. Se jes, ni povos postsekvi lin kaj konstati, kion li celas. Mi scivolas, kion farus via amiko Holmso, se li ĉeestus? 

– Mi opinias, ke li farus ĝuste tion, kion vi proponas, – mi diris. – Li postsekvus Barimoron kaj vidus, kion li faras. 

– Do ni faros tion kune. 

– Sed li aŭdos nin, ĉu ne? 

– Tiu viro estas iom surda, kaj ĉiuokaze ni devos riski tion. Ni sidos en mia ĉambro hodiaŭ nokte kaj atendos ĝis li preterpasos. – Kavaliro Henriko plezure kunfrotis siajn manojn, kaj estis evidente, ke li salutas la aventuron kiel malpeziĝon en lia iom kvieta vivado sur la erikejo. 

La kavaliro jam kontaktis la arĥitekton, kiu pretigis la desegnaĵojn por kavaliro Karlo, kaj entrepreniston el Londono, tial ni rajtas anticipi komenciĝon de grandaj ŝanĝoj ĉi tie baldaŭ. Venis dekoraciistoj kaj meblistoj el Plimuto, kaj estas evidente, ke nia amiko havas larĝajn ideojn, kaj li intencas ŝpari nek penojn nek elspezojn por restarigi la grandiozecon de sia familio. Kiam la domo estos renovigita kaj remeblita, li bezonos nur edzinon por kompletigi ĝin. Inter ni dirite, tiu ne mankos, se la damo konsentos, ĉar mi malofte vidis viron pli sorĉitan de virino ol estas li de nia bela najbarino, fraŭlino Stepeltono. Kaj tamen la evoluo de vera amo ne progresas tiel glate, kiel oni atendus en la cirkonstancoj. Hodiaŭ, ekzemple, ties supraĵon rompis tre neatendita ondeto, kiu kaŭzis al nia amiko konsiderindan perplekson kaj ĉagrenon. 

Post la citita konversacio pri Barimoro, kavaliro Henriko surmetis sian ĉapelon kaj pretiĝis eliri. Rutinece mi faris same. 

– Kio? Ĉu ankaŭ vi, Vatsono? – li demandis, rigardante min iom strange. 

– Tio dependas, ĉu vi iros sur la erikejon, – mi diris. 

– Jes, mi iros tien. 

– Nu, vi scias pri miaj instrukcioj. Mi bedaŭras entrudiĝi, sed vi aŭdis kiel emfaze Holmso insistis, ke mi ne forlasu vin, kaj precipe ke vi ne iru sola sur la erikejon. 

Kavaliro Henriko metis manon sur mian ŝultron kun afabla rideto. 

– Kara homo, – li diris, – Holmso, malgraŭ sia saĝeco, ne antaŭvidis kelkajn aferojn, kiuj okazis de kiam mi estas sur la erikejo. Ĉu vi komprenas min? Mi certas, ke vi la lasta volus esti ĝojestingulo. Mi devas eliri sola. 

Tio starigis min en situacion plej malfacilan. Mi sciis nek kion diri, nek kion fari. Antaŭ ol mi povis decidi, li prenis sian bastonon kaj foriris. 

Sed kiam mi ekmeditis pri la afero, mia konscienco riproĉis min tre forte, ĉar pro iu ajn motivo mi permesis al li eliri el mia vidkampo. Mi imagis, kiaj estus miaj sentoj, se mi devus reiri al vi kaj konfesi, ke okazis ia misaĵo pro mia malatento al viaj instrukcioj. Mi certigas vin, ke miaj vangoj ruĝiĝis pro la nura penso. Eble eĉ nun ne estus tro malfrue atingi lin, do mi tuj eliris laŭ la direkto de Meripita Domo. 

Mi hastis laŭ la vojo kiel eble plej rapide sen ajna ekvido de kavaliro Henriko, ĝis mi alvenis la lokon, kie la erikeja pado disbranĉiĝis. Tie, timante ke eble mi malĝuste direktiĝis finfine, mi suriris monteton de kie mi povis vastigi mian vidkampon – tiun saman monteton el kiu fosiĝis la malhela ŝtonminejo. Tiam mi tuj vidis lin. Li estis sur la erikeja pado, proksimume kvaronan mejlon for, kaj ĉe lia flanko estis damo, kiu povis esti nur fraŭlino Stepeltono. Estis klare, ke jam ekzistis inter ili interkompreniĝo, kaj ke ili renkontiĝis laŭ aranĝo. Ili marŝis malrapide antaŭen en profunda konversacio, kaj mi vidis ŝin fari etajn rapidajn movojn per la manoj, kvazaŭ ŝi tre serioze parolus, dum li aŭskultis atente kaj unu-dufoje skuis sian kapon je forta malkonsento. Mi staris inter la rokoj rigardante ilin tre perpleksa kion jam fari. Sekvi ilin kaj rompi ilian intiman interparolon ŝajnis ofendege, kaj tamen mia klara devo estis neniam eĉ momente lasi ilin el mia vidkampo. Spione trakti amikon estis tasko malŝatinda. Tamen, pli bonan agmanieron mi ne trovis ol observi lin de sur la monteto kaj purigi mian konsciencon per posta konfeso al li pri tio, kion mi faris. Estas vere, ke se iu subita danĝero minacus lin, mi estus tro malproksima por utili, kaj tamen mi certas, ke vi konsentos, ke la situacio estis tre malfacila, kaj ke nenion plian mi povis fari. 

Nia amiko kavaliro Henriko kaj la damo haltis sur la pado kaj staris profundiĝinte en sia konversacio, kiam mi subite konstatis, ke mi estas ne la sola atestanto de ilia renkontiĝo. Io verda, flosanta en la aero, logis miajn okulojn, kaj dua ekrigardo montris al mi, ke ĝin portas sur bastono viro moviĝanta inter la terrompiĝoj. Tiu estis Stepeltono kun sia papilia reto. Li estis multe pli proksima al la paro ol mi, kaj ŝajnis ke li moviĝas direkte al ĝi. Tiumomente kavaliro Henriko subite tiris fraŭlinon Stepeltono al sia flanko. Lia brako ĉirkaŭis ŝin, sed ŝajnis al mi, ke ŝi streĉiĝas for de li kun vizaĝo forturnita. Li klinis sian kapon al ŝi, kaj ŝi levis unu manon kvazaŭ proteste. La postan momenton mi vidis ilin dissalti kaj haste turniĝi. Stepeltono kaŭzis la interrompon. Li kuris al ili senbride kun la reto absurde pendanta post li. Li gestadis kaj preskaŭ dancis pro ekscitiĝo antaŭ la geamantoj. La signifon de la sceno mi ne povis imagi, sed ŝajnis al mi, ke Stepeltono insultas kavaliron Henriko, kiu proponis klarigojn, kiuj iĝis ĉiam pli koleraj, kiam la alia rifuzis akcepti ilin. La damo staris apude en digna silento. Fine Stepeltono turniĝis abrupte kaj gestis decidige al sia fratino, kiu post hezitema ekrigardo al kavaliro Henriko formarŝis apud la frato. La koleraj gestoj de la naturesploristo montris, ke la damo estis inkluzivita en lia malaprobo. La kavaliro staris momente postrigardante ilin, kaj poste li retromarŝis malrapide laŭ la direkto, de kie li venis, kun la pendanta kapo – bildo de la deprimo mem. 

La signifon de ĉio ĉi mi ne povis imagi, sed mi profunde hontis, ke mi vidis scenon tiel intiman sen la scio de mia amiko. Mi do kuris suben laŭ la deklivo, kaj renkontis la kavaliron malsupre. Lia vizaĝo kolere ruĝis kaj lia frunto estis sulkiĝinta, kiel tiu de homo, kiu komplete ne sciis, kion fari. 

– Saluton, Vatsono! De kie vi enfalis? – li diris. – Vi ne volas diri, ĉu, ke vi sekvis min malgraŭ ĉio? 

Mi ĉion klarigis al li: kiel mi trovis neeble resti for, kiel mi sekvis lin, kaj kiel mi vidis ĉion okazintan. Momente liaj okuloj flamis kontraŭ min, sed mia senkaŝeco malarmis lian koleron, kaj finfine li ekridis iom malgaje. 

– Oni supozus la mezon de tiu prerio sufiĉe sekura loko por privateco, – li diris, – sed, je la tondro, la tuta najbaraĵo ŝajne eliris por vidi mian amindumon, kaj entute tre magran amindumon! Kie vi luis sidlokon? 

– Mi estis sur tiu monteto. 

– Tute en la lasta vico, ĉu ne? Sed ŝia frato bone proksimis en la antaŭvicoj. Ĉu vi vidis lin elveni kontraŭ nin? 

– Jes, mi vidis. 

– Ĉu li iam ŝajnis al vi freneza – tiu ŝia frato? 

– Mi ne povas diri, ke jes. 

– Supozeble ne. Mi ĉiam taksis lin sufiĉe sanmensa ĝis hodiaŭ, sed vi povas kredi min, ke aŭ li aŭ mi devus esti en frenezjako. Kio misas ĉe mi, ĉiuokaze? Vi loĝis proksime al mi dum kelkaj semajnoj, Vatsono. Diru malkaŝe nun! Ĉu ekzistas io, kio malhelpus min esti bona edzo de la virino, kiun mi amas? 

– Laŭ mia opinio, ne. 

– Li ne povas malaprobi mian situacion en la mondo, do devas esti mi mem, kiun li malakceptas. Kion li havas kontraŭ min? Mi neniam dolorigis viron aŭ virinon dum mia vivo, laŭ mia scio. Kaj tamen li ne permesis, ke mi tuŝu la pintojn de ŝiaj fingroj. 

– Ĉu tion li diris? 

– Tion, kaj amason pli. Mi diras al vi, Vatsono, ke mi konis ŝin nur de ĉi kelkaj semajnoj, sed ekde la komenco mi sentis certecon, ke ŝi estas kreita por mi, kaj ankaŭ ŝi estis feliĉa kun mi, kaj tion mi ĵuras. En virinaj okuloj estas lumo, kiu parolas pli laŭte ol vortoj. Sed li neniam permesas al ni duopi, kaj la unuan fojon hodiaŭ mi havis eblecon diri al ŝi kelkajn vortojn en solo. Ŝi ĝojis renkonti min, sed farinte tion ŝi ne volis paroli pri amo, kaj ŝi ankaŭ ne permesus, ke mi parolu pri ĝi, se ŝi povus tion malhelpi. Ŝi konstante revenis al tio, ke tiu ĉi loko estas danĝera, kaj ke ŝi neniam estos feliĉa ĝis kiam mi forlasos ĝin. Mi diris al ŝi, ke vidinte ŝin mi ne rapidemas forlasi ĝin, kaj se ŝi vere volas, ke mi foriru, la sola rimedo aranĝi tion estas, ke ŝi akompanu min. Tion dirinte mi laŭvorte proponis al ŝi geedziĝon, sed antaŭ ol ŝi povis respondi elvenis tiu ŝia frato, kurante al ni kun la vizaĝo kvazaŭ de frenezulo. Li estis tute blanka pro kolero, kaj liaj helaj okuloj flamis furioze. Kion mi faris pri la damo? Kiel mi aŭdacis dediĉi al ŝi atenton, kiu estas abomena al ŝi? Ĉu mi supozas, ke pro tio, ke mi estas kavaliro, mi rajtas fari kion ajn mi volas? Se li ne estus ŝia frato, mi scius pli senerare kiel respondi al li. Ĉiuokaze mi diris al li, ke miaj sentoj pri lia fratino estas tiaj, pri kiaj mi ne hontas, kaj mi esperas, ke ŝi honorigos min edziniĝante al mi. Tio ŝajne ne plibonigis la aferon, do poste ankaŭ mi perdis prudenton, kaj mi respondis al li iom pli arde ol mi devis, eble, tial ke ŝi staris proksime. Do finiĝis per lia foriro kun ŝi, kiel vi vidis, kaj jen mi homo tiom perpleksa kiom iu ajn en la lando. Nur diru al mi, kion signifas ĉio ĉi, Vatsono, kaj mi ŝuldos al vi pli ol mi iam esperos repagi. 

Mi provis unu-du klarigojn, sed efektive mi mem estis tute perpleksigita. La titolo de mia amiko, lia bonhavo, lia aĝo, lia karaktero, kaj lia aspekto ĉiuj favoras lin, kaj mi scias nenion kontraŭ li, krom se temas pri tiu malbela fatalo troviĝanta en lia familio. Ke lia amindumo estis rifuzita tiel bruske sen atento al la opinio de la damo, kaj ke la damo akceptis tiun situacion senproteste, estas vere konsterne. Tamen, niajn konjektojn trankviligis vizito de Stepeltono mem tiun saman posttagmezon. Li venis proponante pardonpeton pro lia malĝentileco matena, kaj post longa privata intervidiĝo kun kavaliro Henriko en ties kabineto, la rezulto de ilia interparolado estis, ke la breĉo estas tute riparita, kaj ke ni vespermanĝos en Meripita Domo je la venonta vendredo kiel signo de tio. 

– Mi ne diras nun, ke li ne estas frenezulo, – diris kavaliro Henriko; – mi ne kapablas forgesi la esprimon en liaj okuloj, kiam li alkuris min hodiaŭ matene, sed mi ja konsentas, ke neniu povus pardonpeti pli senrezerve ol li. 

– Ĉu li donis klarigon pri sia konduto? 

– Lia fratino estas ĉio en lia vivo, li diris. Tio estas sufiĉe natura, kaj mi ĝojas, ke li konstatas ŝian valoron. Ili ĉiam vivis kune, kaj laŭ lia rakonto, li estis viro tre soleca kun ŝi kiel sola kunulo, tiel ke la penso, ke eble li perdos ŝin, estis al li vere terura. Li ja ne komprenis, li diris, ke mi allogiĝis al ŝi, sed kiam li vidis propraokule, ke vere estas tiel, kaj ke ŝi eble estos forprenita de li, tio kaŭzis al li tian ŝokiĝon, ke dum kelka tempo li ne respondecis pri siaj diroj kaj faroj. Li tre bedaŭris ĉion okazintan kaj rekonis kiel stulta kaj egoisma estas la supozo, ke li povus reteni al si virinon belan, kia estas lia fratino, dum ŝia tuta vivo. Se necesus, ke ŝi forlasu lin, estus preferinde, ke ŝi iru al najbaro kia mi ol al iu ajn alia. Sed ĉiuokaze tio estas bato al li, kaj li bezonus iom da tempo por prepari sin por akcepti. Li nuligus ĉiun kontraŭstaron liaflankan, se mi promesus dum tri monatoj prokrasti la aferon, kaj estus kontenta kultivi la amikecon de la damo sen pretendo al ŝia amo. Tion mi promesis, kaj tia la afero restas. 

Do jen unu el niaj etaj misteroj estas klarigita. Valoras iom, ke fundon ni trovis ie en la marĉo, en kiu ni baraktas. Ni nun scias, kial Stepeltono rigardis malfavore la svatiĝanton de sia fratino – malgraŭ ke tiu svatiĝanto estas tiel admirinda kiel kavaliro Henriko. Kaj nun mi pasas al alia fadeno, kiun mi eltiris el la implikita volvaĵo, la mistero pri la plorĝemoj noktaj, pri la larmospura vizaĝo de sinjorino Barimoro, pri la sekreta aliro de la domservisto al la okcidenta latisfenestro. Gratulu min, mia kara Holmso, kaj diru, ke mi ne seniluziigis vin kiel agento – ke vi ne bedaŭras la fidon montritan pri mi, kiam vi sendis min ĉi tien. Ĉiuj ĉi aferoj estas per ununokta laboro komplete klarigitaj. 

Mi ja diris “per ununokta laboro”, sed efektive temis pri dunokta laboro, ĉar dum la unua ni tute malprosperis. Mi sidis kun kavaliro Henriko en ties ĉambro ĝis preskaŭ la tria matene, sed nenian bruon ni aŭdis krom sonoro de la horloĝo sur la ŝtuparo. Ĝi estis vigilio plej melankolia, kaj finiĝis, kiam ni ambaŭ ekdormis sur niaj seĝoj. Feliĉe ni ne senkuraĝiĝis, kaj ni decidis provi denove. La postan nokton ni senlumigis la lampon kaj sidis fumante cigaredojn, tute neniom bruante. Estis nekredeble kiel malrapide preterrampis la horoj, tamen helpis nin travivi ĝin la pacienca intereso, kian spertas ĉasisto gvatante kaptilon, en kiun espereble falos la predo. Sonoris la unua horo, kaj la dua, kaj ni preskaŭ la duan fojon rezignis malespere, kiam subite ni ambaŭ rektiĝis sur niaj seĝoj, kun ĉiuj lacaj sentoj denove atentaj. Ni ja aŭdis grincon de paŝo en la koridoro. 

Ni aŭdis la paŝadon tre singarde pluiri ĝis ĝi formortis en la foro. Tiam la kavaliro tre delikate malfermis sian pordon, kaj ni ekiris persekute. Nia viro jam ĉirkaŭiris la galerion, kaj la koridoro estis tute senluma. Mallaŭte ni ŝteliris ĝis ni atingis la alian alon. Ni ĝustatempe ekvidis la altan nigrabarban figuron, kun kurbigitaj ŝultroj, iranta piedpinte laŭ la koridoro. Poste li trairis tiun saman pordon kiel antaŭe, kaj la lumo de lia kandelo kadrigis ĝin en la mallumo kaj direktis unuopan flavan radion trans la sombron de la koridoro. Ni glitis singarde al ĝi, esplorante ĉiun tabulon antaŭ ol ni riskis surmeti al ĝi nian tutan pezon. Ni jam antaŭzorgis lasi poste niajn ŝuojn, sed malgraŭ tio la malnovaj tabuloj kraketis kaj grincis sub nia tretado. Kelkfoje ŝajnis neeble, ke li ne aŭdu nian proksimiĝon. Tamen tiu viro feliĉe estas iom surda, kaj lin tute obsedis tio, kion li faris. Kiam fine ni alvenis la pordon kaj trarigardis, ni trovis lin kaŭranta ĉe la fenestro, kandel-en-mane, kun la blanka atenta vizaĝo premita al la vitro, precize kiel mi vidis lin antaŭ du noktoj. 

Ni ne havis antaŭdeciditan planon, sed la kavaliro estas homo, al kiu la plej rekta vojo estas ĉiam la plej natura. Li marŝis en la ĉambron, kaj kiam li faris tion, Barimoro stariĝis ĉe la fenestro kun akra spirosiblo, kaj staris, grizvizaĝa kaj tremanta, antaŭ ni. Liaj malhelaj okuloj, rigardegantaj el la blanka masko de lia vizaĝo, plenis je hororo kaj mirego, dum li rigardis de kavaliro Henriko al mi. 

– Kion vi faras ĉi tie, Barimoro? 

– Nenion, sinjoro. – Lia agitiĝo estis tiel forta, ke li apenaŭ kapablis paroli, kaj la ombroj saltis supren-suben pro la tremado de lia kandelo. – Temis pri la fenestro, sinjoro. Mi ĉirkaŭiras nokte por certiĝi, ke ili estas riglitaj. 

– Ĉu sur la dua etaĝo? 

– Jes, sinjoro, ĉiuj fenestroj. 

– Vidu, Barimoro, – diris kavaliro Henriko severe, – ni decidiĝis havigi el vi la veron, do ŝparos al vi ĝenojn, se vi diros ĝin frue prefere ol malfrue. Ek, do! Sen mensogoj! Kion vi faris ĉe tiu fenestro? 

La ulo rigardis nin senhelpe, kaj li kuntordis siajn manojn kiel homo ĉe la fina ekstremo de dubo kaj mizero. 

– Mi faris nenion misan, sinjoro. Mi tenis kandelon al la fenestro. 

– Kaj kial vi tenis kandelon al la fenestro? 

– Ne demandu min, kavaliro Henriko, ne demandu min! Mi ĵuras al vi, sinjoro, ke la sekreto ne estas mia, kaj mi ne povas riveli ĝin. Se ĝi tuŝus neniun krom mi mem, mi ne provus kaŝi ĝin antaŭ vi. 

Subita ideo venis al mi en la kapon, kaj mi levis la kandelon de la fenestra sojlo, kien metis ĝin la domservisto. 

– Devas esti, ke li tenis ĝin signale, – mi diris. – Ni vidu, ĉu venos respondo. 

Mi tenis ĝin tiel, kiel li, kaj rigardegis en la noktan mallumon. Svage mi povis vidi la nigran masivon de la arboj kaj la pli helan etendiĝon de la erikejo, ĉar la luno estis malantaŭ nuboj. Kaj tiam mi eligis triumfan krion, ĉar eta pinglopinto da lumo subite trapikis la malluman vualon, kaj ardis senŝancele ĉe la centro de la nigra kvadrato kadrita de la fenestro. 

– Jen ĝi! – mi ekkriis. 

– Ne, ne, sinjoro, tio estas nenio… Entute nenio, – la domservisto enŝovis; – mi certigas vin, sinjoro… 

– Movu vian lumon trans la fenestron, Vatsono! – kriis la kavaliro. – Vidu, ankaŭ la alia moviĝas! Nun, fripono, ĉu vi neas, ke tio estas signalo? Ek, parolu! Kiu estas via komplico tie ekstere, kaj kia estas la komploto efektiva? 

La esprimo de la viro iĝis malkaŝe defia. 

– Tio estas mia afero, kaj ne via. Mi rifuzas diri. 

– Do vi forlasos tuj mian servadon. 

– En ordo, sinjoro. Se necesas – necesas. 

– Kaj vi foriros malhonore. Je la tondro, vi nepre devus honti. Via familio vivis kun la mia dum pli ol cent jaroj sub tiu ĉi tegmento, kaj jen mi trovas vin profundiĝinta en malluma komploto kontraŭ mi. 

– Ne, ne, sinjoro; ne kontraŭ vi! 

Aŭdiĝis virina voĉo, kaj sinjorino Barimoro, pli pala kaj terurita ol ŝia edzo, estis staranta ĉe la pordo. Ŝia peza figuro en ŝalo kaj jupo povus esti komika, se ne vidiĝus la forta emocio sur ŝia vizaĝo. 

– Ni devas foriri, Eliza. Finiĝis tiel la afero. Iru paki niajn posedaĵojn, – diris la domservisto. 

– Ho, Johano, Johano, ĉu mi venigis vin al tio ĉi? Estas mia kulpo, kavaliro Henriko, tute mia. Li faris nenion krom komplezi al mi, kaj ĉar mi petis tion. 

– Parolu do! Kion ĝi signifas? 

– Mia malfeliĉa frato malsategas sur la erikejo. Ni ne povas lasi lin perei antaŭ nia pordo mem. La lumo signalas al li, ke manĝaĵoj estas pretaj por li, kaj lia lumo ekstere montras la lokon, al kiu ĝi estu portita. 

– Do via frato estas… 

– La eskapinta bagnulo, sinjoro – Seldeno, la krimulo. 

– Tio estas vera, sinjoro, – diris Barimoro. – Mi diris, ke ĝi ne estas mia sekreto, kaj ke mi ne povis malkaŝi ĝin al vi. Sed jam vi aŭdis ĝin, kaj vi konstatos, ke se ekzistas komploto, ĝi ne estas direktita kontraŭ vi. 

Tia do estis la klarigo pri la kaŝaj noktaj eliroj kaj la lumo ĉe la fenestro. Kavaliro Henriko kaj mi ambaŭ gapis al la virino mirante. Ĉu eble, ke tiu senemocia respektindulino estas samsanga kun unu el la plej misfamaj krimuloj en la lando? 

– Jes, sinjoro, mia nomo estis Seldeno, kaj li estas mia pli juna frato. Ni tro dorlotis lin, kiam li estis knabo, kaj ni permesis al li ĉion, kion li volis, ĝis li venis al supozo, ke la mondo estis kreita por plezurigi lin, kaj li rajtas fari laŭvole. Poste, pliaĝiĝinte, li renkontis misajn kunulojn, kaj la diablo eniris lin, ĝis li rompis la koron de mia patrino kaj trenis nian nomon en la koton. De krimo al krimo li pli kaj pli alfundiĝis, ĝis nur la Dia kompato savis lin de eŝafodo; sed al mi, sinjoro, li ĉiam estis la eta buklokapa knabo, kiun mi vartis kaj kunludis, kiel pliaĝa fratino kutimas. Tial li forkuris el la karcero, sinjoro. Li sciis, ke mi estas ĉi tie, kaj ke ni ne povus rifuzi al li helpon. Kiam iun nokton li trenis sin ĉi tien, laca kaj malsata, kun la provosoj dense persekutantaj, kion ni povis fari? Ni enlasis lin kaj nutris lin kaj prizorgis lin. Poste vi revenis, sinjoro, kaj mia frato opiniis, ke estos pli sekure por li sur la erikejo ol aliloke ĝis finiĝos la fervora serĉado, do li kaŝis sin tie. Sed ĉiun duan nokton ni certiĝis ke li estas daŭre tie, per meto de lumo en la fenestro, kaj kiam venis respondo, mia edzo portis por li iom da pano kaj viando. Ĉiutage ni esperis, ke li jam foriris, sed dum li estis tie, ni ne povis forlasi lin. Tio estas la tuta vero, laŭ mi kiel honesta kristanino, kaj vi vidos, ke se en la afero estas kulpo, ĝi ne troviĝas ĉe mia edzo, sed ĉe mi, por kiu li faris ĉion faritan. 

La vortoj de la virino aŭdiĝis tiel streĉe serioze, ke ili kunportis kun si konvinkon. 

– Ĉu vere, Barimoro? 

– Jes, kavaliro Henriko. Ĉiuvorte. 

– Nu, mi ne povas kulpigi vin pro subtenado de la propra edzino. Forgesu, kion mi diris. Iru al via ĉambro, vi du, kaj ni plu priparolos la aferon matene. 

Kiam ili foriris, ni denove rigardis tra la fenestro. Kavaliro Henriko ĵetmalfermis ĝin, kaj malvarma nokta vento enbatiĝis al niaj vizaĝoj. Fore en la nigra malproksimo daŭre ardis tiu unuopa punkto de flava lumo. 

– Mi miras pri lia riskemo, – diris kavaliro Henriko. 

– Eble ĝi estas tiel metita, ke ĝi videblas nur de ĉi tie. 

– Tre verŝajne. Kiom ĝi distancas, laŭ via takso? 

– Apud la Fendita Monteto, mi opinias. 

– Ne pli ol unu-du mejloj. 

– Apenaŭ tiom. 

– Nu, ne povas esti malproksime, se Barimoro devis porti tien la manĝaĵon. Kaj li atendas, tiu kanajlo, apud la kandelo. Je la tondro, Vatsono, mi eliros por kapti tiun viron! 

La sama penso estis veninta en mian kapon. Ne temis pri tio, ke la geBarimoroj konfidis al ni. Ilia sekreto estis elpremita el ili. Tiu viro estis danĝero al la komunumo, absoluta kanajlo por kiu ekzistas nek kompato nek pravigo. Ni nur farus nian devon, akceptante la eblecon remeti lin tien, kie li ne povos fari misaĵojn. Pro lia bruta kaj violenta karaktero, aliaj devus pagi la prezon se ni retenus niajn manojn. Iunokte, ekzemple, niaj najbaroj Stepeltonoj eble estos atakotaj de li, kaj eble ĝuste tiu penso tiom entuziasmigis kavaliron Henriko pri la aventuro. 

– Mi kuniros, – mi diris. 

– Do prenu vian revolveron kaj surmetu viajn ŝuojn. Ju pli frue ni komencos des pli bone, ĉar tiu ulo eble estingos sian lumon kaj forkuros. 

Post kvin minutoj ni estis ekstere, komencante nian ekspedicion. Ni rapidis tra la malhela arbustaro, meze de la obtuza ĝemado de la aŭtuna vento kaj la siblo de la falantaj folioj. Sur la nokta aero pezis la odoro de malseketo kaj putro. De tempo al tempo la luno elgvatis momente, sed nuboj drivis trans la ĉielon, kaj ĝuste kiam ni eliris sur la erikejon, maldensa pluvo ekfalis. La lumo daŭre brulis senŝancele antaŭ ni. 

– Ĉu vi estas armita? – mi demandis. 

– Mi havas rajdvergon. 

– Ni devas enfermi lin rapide, ĉar laŭdire li estas violenta ulo. Ni surprizos lin kaj tenos lin je nia dispono antaŭ ol li povos rezisti. 

– Aŭdu, Vatsono, – diris la kavaliro, – kion dirus Holmso pri ĉio ĉi? Kiel statas pri tiu malluma horo, dum kiu la mispotenco ekzaltiĝas? 

Kvazaŭ responde al liaj vortoj, leviĝis subite el la vasta malhelo de la erikejo tiu stranga krio, kiun mi pli frue aŭdis rande de la granda Grimpena Marĉo. Ĝi venis sur la vento tra la nokta silento, longa profunda murmuro, poste fortiĝanta hurlo, kaj poste la malĝoja ĝemo laŭ kiu ĝi forvelkis. Ĉiam denove ĝi resonis, dum la tuta aero pulsis je ĝi, strida, sovaĝa kaj minaca. La kavaliro kaptis mian manikon, kaj lia vizaĝo ekbrilis blanke tra la mallumo. 

– Bona ĉielo, kio estas tio, Vatsono? 

– Mi ne scias. Ĝi estas sono, kiun oni havas sur la erikejo. Mi aŭdis ĝin unu fojon antaŭe. 

Ĝi formortis, kaj absoluta silento enfermis nin. Ni staris streĉante nian aŭdon, sed nenio aŭdiĝis. 

– Vatsono, – diris la kavaliro, – tio estis bleko de ĉashundo. 

Mia sango fridiĝis en miaj vejnoj, ĉar aŭdiĝis hezito en lia voĉo, kiu sentigis la subitan hororon, kiu kaptis lin. 

– Kio oni nomas tiun sonon? – li demandis. 

– Kiuj? 

– La homoj en la najbaraĵo. 

– Ho, ili estas malkleraj. Kial atenti tion, kion ili nomas ĝin? 

– Diru al mi, Vatsono. Kion oni diras pri ĝi? 

Mi hezitis, sed ne povis eviti la demandon. 

– Oni diras, ke tio estas bleko de la Baskervila ĉashundo. 

Li ĝemis, kaj silentis kelkajn momentojn. 

– Ĝi ja estis ĉashundo, – li diris finfine, – sed ĝi ŝajnis origini je mejloj for, tiudirekte mi opinias. 

– Estis malfacile juĝi, kie ĝi originis. 

– Ĝi fortiĝis kaj malfortiĝis laŭ la vento. Ĉu ne kuŝas tiudirekte la granda Grimpena Marĉo? 

– Jes, vere. 

– Nu, ĝi venis el tie supre. Diru, Vatsono, ĉu vi mem ne opinias, ke tio estis bleko de ĉashundo? Infano mi ne estas. Ne necesas, ke vi timu diri la veron. 

– Stepeltono estis kun mi, kiam mi aŭdis ĝin antaŭe. Li diris, ke ĝi eble estas krio de iu stranga birdo. 

– Ne, ne, tio estis ĉashundo. Dio mia, ĉu eble estas iom da vero en tiuj rakontoj? Ĉu eblas, ke mi vere estas en danĝero pro kialo tiom malhela? Tion vi ne kredas, Vatsono, ĉu? 

– Ne, ne. 

– Kaj tamen unu afero estas priridi ĝin en Londono, kaj tute alia stari ĉi tie en la erikeja mallumo kaj aŭdi tian krion. Kaj mia onklo! Piedsigno de la ĉashundo apudis lin kuŝantan. Ĉio kongruas. Mi ne supozas min malkuraĝulo, Vatsono, sed tiu sono ŝajnis frostigi mian sangon mem. Palpu mian manon! 

Ĝi estis tiel malvarma kiel bloko marmora. 

– Morgaŭ ĉe vi estos en ordo. 

– Laŭ mia opinio mi ne sukcesos forigi el mia kapo tiun krion. Kion vi konsilas, ke ni faru nun? 

– Ĉu ni returniĝu? 

– Ne, je la tondro, ni elvenis por kapti nian ĉasaĵon, kaj tion ni faros. Ni persekutas la bagnulon, kaj infera ĉashundo, tre probable, persekutas nin. Ek do. Ni persistos ĝisfine, eĉ se ĉiuj demonoj en la infero estus liberaj sur la erikejo. 

Ni stumblis antaŭen malrapide en la mallumo, kun la nigra baŭmo de la rokecaj montetoj ĉirkaŭ ni, kaj la flava punkto da lumo brulanta senŝancele antaŭ ni. Nenio estas tiel trompa kiel la distanco de lumo en peĉnigra nokto, kaj jen la ekbrilo ŝajnis malproksima ĉe la horizonto kaj jen ĝi povis esti nur kelkajn metrojn for. Sed finfine ni povis vidi de kie ĝi lumis, kaj tiam ni sciis, ke ni efektive tre proksimas. Flagranta kandelo estis fiksita en rokfendeto, kiu ŝirmis ĝin ambaŭflanke de la ventoblovo, kaj ankaŭ malhelpis, ke ĝi estu videbla, krom el la direkto de Baskervila Halo. Rokego granita kaŝis nian alproksimiĝon, kaj kaŭrante malantaŭ ĝi, ni transrigardis ĝin al la signallumo. Estis strange vidi tiun unuopan kandelon tie flamanta meze de la erikejo, kun neniu vivosigno en la proksimo – nur unu rektan flavan flamon kaj la rebrilon de la roko ambaŭflanke. 

– Kion ni faru nun? – flustris kavaliro Henriko. 

– Ni atendu ĉi tie. Li nepre apudas sian lumon. Ni provu ekvidi lin. 

Apenaŭ miaj vortoj eliris mian buŝon, ni ambaŭ ekvidis lin. Trans la rokojn, ĉe la fendeto, en kiu flamis la kandelo, elŝoviĝis malbonema flava vizaĝo, terure bruteca vizaĝo, tute trasulkita kaj makulita je mispasioj. Kotoŝmirita, kun hirta barbo, kaj franĝita je kungluiĝintaj haroj, ĝi tre bone povus aparteni al iu el la prasovaĝuloj, kiuj loĝis en la montflankaj truoj. La lumo sub li respeguliĝis en liaj ruzaj okuletoj, kiuj gvatis feroce dekstren kaj maldekstren en la mallumon, kvazaŭ lerta sovaĝulo aŭdinta la paŝojn de ĉasantoj. 

Evidente io vekis lian suspektemon. Eble Barimoro disponis iun privatan signalon, kiun ni ne uzis, aŭ la ulo havis iun alian motivon por supozi, ke ne estas ĉio en ordo, sed mi povis legi liajn timojn sur la malbonema vizaĝo. Iumomente li eble puŝestingus la lumon kaj malaperus en la mallumon. Sekve mi saltis antaŭen, kaj samon faris kavaliro Henriko. Sammomente la bagnulo elkriĉis sakron kontraŭ ni kaj ĵetegis ŝtonegon, kiu disfrakasiĝis sur la rokego ŝirminta nin. Mi unufoje ekvidis lian malaltan stumpan fortikan figuron, kiam li saltleviĝis kaj forturniĝis por fuĝi. Sammomente pro feliĉa hazardo la luno trarompis la nubaron. Ni kuris trans la verton de la monteto, kaj jen estis nia celato kuranta rapidege suben laŭ la alia flanko, transsaltante la rokojn survojajn per la vigleco de monta kapro. Bonŝanca pafo per mia revolvero eble lamigus lin, sed mi kunportis ĝin nur por defendi min atakatan, sed ne por pafi forkurantan senarmilulon. 

Ni ambaŭ estis rapidaj kurantoj kaj bonsanaj, sed ni baldaŭ konstatis, ke ni ne havis eblecon atingi lin. Ni longatempe vidis lin en la lunlumo, ĝis li iĝis nura punkto moviĝanta rapide inter la rokegoj flanke de fora monteto. Ni kuris, kuregis, ĝis tute mankis al ni la spiro, sed la distanco inter ni senĉese pligrandiĝis. Fine ni haltis kaj sidis anhelante sur du rokoj, dum ni rigardis lin malaperanta en la foro. 

Ĝuste tiumomente okazis io stranga kaj neatendita. Ni jam stariĝis de sur niaj rokoj kaj turnis nin por hejmeniri, rezigninte pri la senespera persekuto. La luno malaltis dekstre, kaj la segilforma pinto de granita montosupro elstaris antaŭ la suba kurbiĝo de ĝia arĝenta disko. Tie, sur la montopinto antaŭ la brila fono, mi vidis la figuron de viro konturita nigre, kiel ebona statuo. Ne supozu tion iluzio, Holmso. Mi certigas vin, ke mi neniam en mia vivo ion pli klare vidis. Kiom mi kapablis juĝi, la figuro estis tiu de viro alta, svelta. Li staris kun la kruroj iom disigitaj, kun la brakoj kunfalditaj, la kapo klinita, kvazaŭ li meditus pri tiu enorma sovaĝejo torfa kaj granita, kiu etendiĝis antaŭ li. Li povus esti la spirito mem de tiu terura loko. Tiu ne estis la bagnulo. Tiu viro troviĝis malproksime de la loko, kie tiu lasta malaperis. Cetere, li estis viro multe pli alta. Kun surprizokrio mi indikis lin por la kavaliro, sed dum la momento en kiu mi turnis min por kapti ties brakon, la viro jam estis for. Jen estis la akra pinto granita plu tranĉanta la suban randon de la luno, sed ĝia supro portis neniun postsignon de tiu silenta kaj senmova figuro. 

Mi volis iri tien kaj esplori la montopinton, sed ĝi iom foris. La nervoj de la kavaliro ankoraŭ tremetis pro tiu bleko, kiu revokis la malhelan historion de lia familio, kaj li ne emis al pluaj aventuroj. Li ne vidis tiun unuopulon sur la pinto, kaj ne povis sperti la sorĉon, kiun ties stranga ĉeesto kaj komanda sinteno vekis en mi. “Provoso, sendube, – li diris. – La erikejo svarmas je ili, de kiam tiu ulo eskapis.” Eble lia klarigo estas ĝusta, sed mi ŝatus havi iom pli da pruvo pri tio. Hodiaŭ ni intencas komuniki al la homoj en Princurbo, kie ili devus serĉi sian mankanton, sed estas domaĝe, ke ni ne travivis la veran triumfon rekonduki lin kiel nian propran kaptiton. Tiaj estis la aventuroj de hieraŭ nokte, kaj vi devas agnoski, mia kara Holmso, ke mi bone regalis vin rilate raporton. Multo el tio, kion mi sciigas al vi, estas sendube tute senrilata, sed tamen mi opinias, ke pli bone mi sciigu al vi ĉiujn faktojn kaj lasu, ke vi elektu mem tiujn, kiuj plej servos al vi por helpi al viaj konkludoj. Ni certe iom progresas. Kiom koncernas la Barimorojn, ni trovis la motivon de ilia agado, kaj tio multe klarigis la situacion. Sed la erikejo kaj ties misteroj kaj strangaj loĝantoj restas tiel nepenetreblaj kiel antaŭe. Eble en mia venonta raporto mi povos ĵeti iom da lumo ankaŭ sur tion. Plej bone el ĉio estus, se vi povus veni al ni. Ĉiuokaze mi kontaktos vin dum la venontaj kelkaj tagoj.  


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.