|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FANNYAŭtoro: Edna Ferber |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Estis la oka, kiam ŝi venis hejmen. Ŝi estis forpermesinta la servistinon la tutan tagon. Ŝaltinte la lumon en la haleto, ŝi restis staranta kontraŭ la pordo, kun la brako etendita sur la kadro. Estis, kvazaŭ ŝi karese palpas la pordon. Poste ŝi iris al la loĝoĉambro kaj restis rigardanta la rozkoloran lamplumon. Ŝi iris al la dormoĉambro kaj ĉirkaŭrigardis, kvazaŭ ŝi vidis ĉion unuafoje: la kremkolora lakita ligno, la ripozseĝo kun la ruĝaj kusenoj, kiuj tiel bone kontrastis kun ŝiaj nigraj haroj.
Sur ŝia tualettablo staris, provoke kontraŭ brosoj kaj boteletoj, longforma flava papero, telegramo. Kompreneble de Teodoro. Ŝi ŝirmalfermis ĝin kun sento de ĝojo.
Estis kvazaŭ karesanta mano etendas sin al ŝi subtene.
Estis letertelegramo.
”Foriros lundon per vŝ. ’Sankta Paŭlo’. Mizzi kuniras.
Mi rompis mian promeson, sed vi mensogis pri leteroj.
Mi trovis ilin en semajno antaŭ la koncerto. Mi kondukos ŝin reen kun mi aŭ militiros por Germanujo. Pardonu min, kara fratino.”
Ne pli ol kvardek vortoj! Lia germana maniero.
”Ne!” kriis Fanny laŭte. ”Ne! ne!”
Tiu krio forvibris kaj nova eksonis, kiu siavice foriĝis, refoje sonis unu kaj refoje, refoje... fariĝis plorveado, la telegramo tremetis en ŝiaj manoj. Ŝi relegis ĝin, akompanante la vortojn per lipmovado, kiel maljunuloj ofte legas. Post tio ŝi komencis ploregi, kun la pugnoj antaŭ la vizaĝo, la tuta korpo skuiĝis. Ŝia tuta kuraĝo foriĝis, la sinregado malaperis, ŝia forta volo rompiĝis.
Ŝi tamen ne estis virino, kiu ofte ploris. Krome ŝi jam multe ploris en la vagonaro. Tial la veado sonis des pli terure, ĉar ŝi ploris senlarme. Ŝi komencis marŝi en la ĉambro, ĉiufoje forigante la flirtantajn harojn for de la frunto malantaŭen. Kelkfoje ŝi refaldis la flavan ĉifitan telegramon kaj relegis ĝin. Ŝia spirito ŝajnis esti ĥaosa miksaĵo de pensoj kaj intencoj. Proksimume jene: ”Sed liaj koncertoj? – Tiel ankaŭ Bauer fuŝis sian karieron – Kian stultan mienon li prenis, kiam ŝia pugno trafis lian makzelon – Malvarme, kial ne funkcias la hejtado? Meze de oktobro – Teddy, kiel vi povis fari tion? – Ĉu li ankoraŭ kuŝas senpova sur la planko? Kompreneble la humila japano trovis lin – Se nur estus iu, kun kiu ŝi povus paroli... jes, ŝi bezonas iun, kun kiu ŝi povas paroli...”
Iun por interparoli. Ŝi staris meze en la ĉambro, la manoj parte etenditaj. Image ŝi laŭiris la vicon da personoj, kun kiuj ŝi en tiuj pasintaj jaroj sinsekve konatiĝis:
Fenger, ”Rimarkindaj Faktoj,” Ella Monahan, Nathan Heynes, ĉiuj gajaj, indiferentaj homoj, al neniu el ili, kiu pli aŭ malpli rilatis kun Fenger, ŝi povus turni sin. Clarence Heyl. Ŝi spiris pli libere. Clarence Heyl. Unufoje li ja helpis ŝin en tiu ĉi tago kaj duafoje penetris ĝis sia konscio io, kion li diris antaŭ longa tempo kaj kio kuŝis en kaŝejo de ŝia subkonscio.
Ŝi estis dirinta tiam: ”Kelkfoje mi ekhavas senton, inklinon, forsavi min el la kontoro, rekte al la strato, sen ĉapelo por kuri, kuradi, kuregi, ĝis fine mi atingos la horizonton.”
Heyl ja respondis al tio en sia kvieta, certa maniero:
”Iun tagon tiu inklino fariĝos tro forta. Se tiu tago venos, vi prenu la vagonaron al Denver. El Denver vi vojaĝu al Estes Park. Tie vi estos en la Rokmontaro kaj tie la horizonto estas reala. Vi petu tie la vojon al la kabano de Heyl. Oni transdonos vin de unu al la alia. Eble mi estos tie, sed verŝajne ne. La ŝlosilo pendas sur ŝnuro en la leterkesto.
Vi trovos en la forno lignon kaj fajrilojn: pinkonusojn.
Vi trovos miajn librojn. La lito estas la cedroligna kesto. La montegoj ree faros homon el vi, la pinarboj...”
Fanny iris al la telefono kaj informiĝis pri forveturo de vagonaroj al Denver. En tiaj aferoj ŝi estis sperta, ŝi ĉiam devis serĉi sian propran vojon, serĉi sian fervojon, prizorgi sian kofron, plani sian ekskurson. Ŝi kelkfoje enviis tiujn virinojn, por kiuj tiuj aferoj estas ĉiam prizorgataj.
Unu duono de ŝia spirito funkciis klare kaj sisteme, la alia duono estis malkapabla. Multaj aferoj estis farotaj.
Tio kostos eĉ pli ol unu tagon. Sed la plimulton de tiuj aferoj ŝi ne povis ne neglekti. Informi al la kontoro. Aĉeti fervojbileton, rezervigi sidlokon, monon elkontigi en la banko, paki.
Kiam la servistino venis hejmen, Fanny estis plene okupita pri pakado de valizoj, en ŝia dormoĉambro kuŝis jen kaj tie ŝuoj, jupoj, roboj, manteloj.
Lunde posttagmeze Fenger telefonis. Ŝi ne respondis al li. Li sendis leteron, poste telegramon. Ŝi ne legis ilin.
Marde ŝi sidis en la vagonaro al Kolorado. Ŝi memoris nur malmulton pri la unua parto de sia vojaĝo. Ŝi kunportis librojn kaj gazetojn. Ŝi efektive legis ilin, sed evidente ŝia menso ne povis reteni tion, kion ŝi legis. Ŝi verŝajne pasigis multajn horojn rigardante tra la fenestroj al la senfinaj monotonaj Kansasaj stepoj. Tiu panoramo vere trankviligis ŝin. Ŝi ĝojis, ke la monotoneco ne estas interrompata de pecoj da aŭtuna arbaro, tentaj panoramoj; nenio rompis, trudis la senfinan neniaĵon. Tia ŝi trovis ĝin: io grandioza, supera, reala. Ho, bona, bela Kansasa panoramo. Mejlojn, multaj mejloj ĝi etendis sin.
Ŝi ekhavis senton, kvazaŭ ŝi volas elvagoniĝi por vagi tra la stepoj en tiu senfinaĵo.
”Sufiĉe malvarme tie, supre en Estes Park,” diris la konduktoro. ”Neĝis en la montaro.”
Ŝi aranĝis la vojaĝon tiel, ke ŝi en Denver havis ĝuste sufiĉan tempon por preni alian vagonaron, kiu kondukis ŝin laŭ flankvojo al Loveland kie – tiel oni diris al ŝi – ŝi trovos unu el tiuj pezaj montaraŭtomobiloj, per kiu ŝi atingos la cellokon. Por ŝi, kiu ja estis tiel lerta pri spiritaj aferoj, la ideo pri la loko, kien ŝi iris estis absolute malklara: ”la kabano de Heyl,” tio estis ĉio. Ordinare ŝi estus trovinta tian indikon sensencaĵo, sed nun ŝi simple atendis kaj nur fidis liajn informojn, la instrukciojn de Heyl.
Tuj kiam la unuaj montoj videbliĝis, la fiksrigardado de Fanny sanĝiĝis en interesiĝon. Se vi iam vojaĝis laŭ ĉi tiu fervojo, kiu kuŝas inter Denver kaj Park, vi scias, ke ĝi strange serpentumas. La montoj aperas krudkrutaj ĉitiuflanke de la vagono kaj tuj poste malaperas, por montri sin aliflanke. Fanny vere ridis pro tio, laŭte.
La montaraŭtomobilo haltis en Loveland. Estis nur malmultaj vojaĝantoj en tiu tempo de la jaro. La ŝoforo estis brunvizaĝa giganto, brungrizvestita de la kapo ĝis la krurŝirmiloj. Tiuj ŝoforoj estis famaj pro sia kvieta majesteco kaj la ”kahki”-vestoj, pro la facilega lerteco, per kiu ili veturigis la pezajn veturilojn sur la danĝeraj montoj, kvazaŭ Olimpaj dioj, kiuj veturigis siajn triumfĉarojn.
Fanny ricevis sidlokon flanke de tiu fama persono. La aŭtomobilo estis grandega veturilo, paradanta per kvin benkovicoj kaj tre simila al turistaŭtomobiloj, kiujn la fremduloj uzas por admiri la vidindaĵojn de la grandaj urboj.
”La kabano de Heyl,” diris Fanny kaj kun timo ŝi pensis:
”Kion mi faros, se la viro ne komprenas min, se tio ne sufiĉos.”
Sed la blonda dio diris: ”Vi certe tranoktos en la gastejo.”
”Mi... ne... scias,” balbutis Fanny, ”ĉu mi... ne rekte povos... iri al... la... kabano?”
”Povos.”
La montarŝoforoj ĝenerale ne estas elokventaj kaj babilemaj.
”Certe, nekonsilinde, prefere vi restu en la gastejo, ni atingos ĝin antaŭ mallumo, morgaŭ vi iru al Heyl.”
Poste li klinis sin antaŭen kaj kaptserĉis lerte inter la aro da teniloj, preniloj, haltigiloj, valvoj, la granda veturilo tiam malsuprenglitis dolĉe, senskue. Fanny profunde spiris.
La montaro ne estas priskribebla. Vortoj diras nenion.
Certe ne pri la Rokmontaro en Kolorado en oktobro, kiam la poploj velkas, nu, ili velkas, oriĝantaj. Tiuj, kiuj vidis velkantajn poplojn, kredas en feojn, al fabeloj. Nu, tiuj homoj ja ne bezonos sekajn priskribaĵojn, por subteni sian fantazion. Kio koncernas la efikon de la montaro sur Fanny, unualoke ĝi malsatigis ŝin. Tion kaŭzis la akrodora, kapturniga aero. La montarvojo estas por tiu, kiu neniam laŭiris ĝin, fonto de plezura timtremego kaj agrabla kvazaŭteruro. Ĝi estas mallarĝa vojrubando, elhakita en la rokmuro, vojeto, kiu ondumas kaj serpentumas, laŭ vico da ĉevalferaj kaj harpinglaj kurbiĝoj.
Fanny efektive tremegis kaj premalkroĉis sin de tempo al tempo al la benko. Tamen tio pasis. Big Thompson Canyon ne permesis tempon por teruro.
La viro apud ŝi tamen ŝajnis tre konfidinda, li ŝajnis hejme inter haltigiloj kaj leviloj. Fanny ŝtelrigardis lin de tempo al tempo. Li ade rigardis rekte antaŭ sin. Rigardo dekstren, aŭ maldekstren signifus supozeble pereon aŭ almenaŭ nedeziratan banon en la rivero.
Fanny riskis demandon:
”Ĉu vi konas sinjoron Heyl?”
”Ĉu Heyl? Veturis lin antaŭhieraŭ malsupren.”
”Ĉu malsupren?”
”Al la vilaĝo, li reiris al la oriento.”
Fanny ne sciis precize, ĉu la skuo, kiun ŝi sentis, estis pro ĝojo aŭ konsterniĝo.
En Estes la blonda dio transdonis ŝin al ŝoforo de veturilo, kiu kondukos ŝin al la gastejo en la supra montaro, en valo je la alto de naŭmil futoj. Estis vojaĝo, kiun Fanny neniam forgesos. Fenger, Teddy, Haynes-Cooper, ŝiaj laboro kaj planoj, ĉio similis bagatelon kompare kun la grandiozeco de la panoramo, kiun ĉiu vojkurbiĝo disvolvis antaŭ ŝiaj okuloj. Alten, ĉiam pli alten ŝi iris, la aero fariĝis maldensa, malvarma, sed agrabla.
Estis mallume, kiam ili ekvidis la lumojn de la gastejo.
La pordego estis ĵetmalfermata, kiam ili skue svingi ĝis tra la barilo. Granda, loga fajro brulis en la fajrejo.
La manĝoĉambro estis okupita de dekduo da lacaj, sanaj homoj, en bombazinaj vestoj, lanaj vestoj kaj pezaj botoj, kiuj kviete parolis pri montgrimpado, fiŝkaptado kaj rajdado.
Oni surtabligis tiun vesperon frititan kokidaĵon. Fanny supozis, ke ŝi estas tro laca por manĝi, ĝis ŝi ekmanĝis kaj evidentiĝis, ke ŝi estas tro malsata por baldaŭ ĉesi.
Post la manĝo ŝi sidis momenton antaŭ la fajrejo en la malalta salono kun la lignaj supraĵtraboj, la senornamaj benkoj kaj la verdaj kaj brunaj kusenoj. Ŝi forgesis sian ĉagrenon. Ŝi forgesis pri ĉio, krom pri tio, ke ŝi estas agrable lacega. Ŝi suriris la primitivan spiralŝtuparon, kies apogilo konsistis el brulmarkita, strangkurba arbtrunko, al la dormoĉambreto, lumigata per lampeto, tre malgranda, tre kvieta, tre pura. Ŝi malfermis la fenestron kaj rigardis sur la ŝtonmason de Long’s Peak, al la steloj kaj ŝi aŭdis la murmuradon de la rivereto, kiu serĉis sian vojon malsupren tra la korto de la gastejo. Ŝi rapide malvestis sin, enlitiĝis. plene konvinkita, ke ŝi estas tre malfeliĉa.
La sekvanta, kion ŝi konsciis, estis la mateno, oktobra mateno en bluo kaj oro! La montoj! Nu, ja ne ekzistas vortoj por figuri la montaron. Fanny rigardis ilin, intermite dum la sinvestado. Denove ŝi konvinkiĝis pri siaj malfeliĉo, mizero. Tamen la sola , pri kio ŝi povis pensi, plene atenti, estis kafo, ŝinko, ovoj kaj pano kun konfitaĵo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.