La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


FANNY

Aŭtoro: Edna Ferber

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

1 2 3 4 5 6 7 8 9
10 11 12 13 14
15 16 17 18 19

ĈAPITRO I.

Pli ol unu semajnon neniu povus loĝi en Winnebago sen ekscii pri sinjorino Brandeis. Winnebago estis urbo kun dekmil loĝantoj, kaj ĉiuj estis gravaj personoj, de Hen Cody, dum la labortagoj veturilisto, en blua sekuriga kitelo, (dimanĉmatene transsorĉita per nigra togo en mildaniman diakonon de la preĝejo) de Hen Cody ĝis A. J. Dawes, kiu estis posedanto de la akvokondukilaro, antaŭ ol la urbestraro aĉetis ĝin.

Nu, sinjorino Brandeis estis la superlativo de graveco.

Winnebago ne sciis tion. La Winnebaganoj, kiuj aĉetis ludilojn, argilaĵojn, rubandon, ladajn ilojn kaj pupojn ĉe sinjorino Brandeis en la bazaro de Brandeis, nur iomete komprenis, ke ŝi ja estas alia iu.

Kiam oni eniris la tubforman, malvarmaspektan vendejon en Elmstrato, sinjorino Brandeis mem iris renkonte por servi, se ŝi ne estis okupita de servado de du albäj klientoj. Servis du komizoj en la butiko, pli ĝuste tri, se oni kunnombris Aloision, la komisibubon – sed sinjorino Brandeis rezervis al si la rajton malfermi la intertraktadon kun la klientoj. Kiam okaze estis neniu aĉetanto en la butiko, oni, enirinte, preskaŭ certe povis trovi sinjorinon Brandeis leganta en la maldekstra antaŭa angulo apud la ŝranko de la pupokapoj, plumoj, krajonoj kaj lerniloj. Kaj tiam oni vidus fortikan, rektestaran virinon; ŝi estis de la tipo, kiu ŝajnas esti pli granda ol ŝi estas efektive, virino kun rekta, inteligenta nazo, kiu donas impreson pri ŝia karaktero. Ja ĉio en ŝi efikis tiel: ŝia densa kaj abunda buklohararo ne malpli ol la maniero, en kiu ŝi metis la kalkanumojn sur la teron. Ŝi estis, oni povus diri, tre decidema virino. Sed unue frapis la atenton ja ŝiaj okuloj. Okuloj povas esti penetraj kaj samtempe veluraj, ĉu ne? Nu, mi supozas, ke la penetrada en ŝiaj okuloj estas spirita eco, la velura, io fizika. Sed kiel ajn, ŝiaj okuloj ĉiam pensigis pri sovaĝaj violoj, la bruna speco. Se Winnebagano estus peninta atenti la titolon de la libro, kiun ŝi metis renverse sur la krajonskatolojn, kiam iu eniris, tiu Winnebagano estus vidinta, ke estas libro de Balzac aŭ eble de Zangwill aŭ Zola.

Ŝi ne povis preterlasi okazon ŝtellegi ĉapitron en tiuj senklientaj momentoj; ŝi ne povis venki tiun kutimon.

Vespere ŝi estis tro laca por povi legi. Okazis ofte, ke ŝi havas momenton por sin fordoni al tiu kutimo, kiam la Wisconsina urbeto kuŝis fermentanta en la aŭgusta suno aŭ kiam ĝi formaldilatiĝis dum la januaraj pluvoventegoj kaj la plej grava butikstrato estis same senhoma kiel la ĉefstrato de tre fora vilaĝo. Sed pli ofte ŝi venis en tiaj tagoj el la malantaŭaĵo de la butiko kun ĉie sur la nigratlasa antaŭtuko tufoj da lignofibraĵo. Tiam oni sciis, ke ŝi helpas Aloision ĉe la elpakado de sendaĵo da lavpelvoj aŭ de kesto da porcelanaĵoj aŭ glasaro. Per kreto ŝi skribis la prezon sur ĉiu peco, kiam ĝi estis elfosita el sia nesto el pajlo kaj papero.

”Kiel vi fartas?” ŝi ĉiam diris, ”per kio mi povas servi?”

Kaj dirante tion, ŝi jam klasifikis kaj taksis iun. Ĉu oni estis kamparanino kun nigra ŝalo kaj tre eluzita ĉapelo, kiun flirtanta velkinta rozo ornamis, ĉu unu el la dandinoj el la orienta kvartalo, kiuj frekventis la Brandeisbazaron, (ĉar sinjorino Brandeis posedis tiel abundsortimentan, senegalan kolekton da rubandoj kaj bantoj, kiel nenie ĉiflanke de Ĉikago), se sinjorino Brandeis, salutinte, vokis: ”Sadie, ŝtrumpojn!” (supozite, ke vi petis pri tio), nepre vi sciis, ke sinjorino Brandeis taksis vin kaj konstatis ion nekontentigan en vi.

Ĉiam estis ilia butiko, almenaŭ tiom longe, kiom Fanny povis memori. Ofte ŝi pensis pri tio, ke estos mirige, se ŝi devos aĉeti pinglojn, kudrilojn, telerojn, sapon aŭ aliajn mercerojn. Ĉiuj ĉi tiuj objektoj estis en provizo en la vendejo kaj ankoraŭ pli. Oni nur bezonis rigardi la fenestran elmontrejon por havi ideon pri la diverseco interne.

Winnebago trovis tiujn elmontrejojn verdire iom nedignindaj. Estis ankoraŭ antaŭ la modo de sobreco pri dekoracio kaj la du stabloj, starantaj sub la fenestroj estis abunde provizitaj per lampoj, vazoj, kaldronoj, balailoj kaj korbetoj. Foje la ”Winnebaga Kuriero” publikigis sarkasman artikoleton, en kiu temis pri ”orienta bazaro” (la kaŭzo estis, ke la ĉefredaktoro, Lem Davis, iun fojon estis faletinta pro elstaranta ludveturilo, kiu skrapvundetis lin), sed sinjorino Brandeis lasis ĉion tia, kia ĝi estis. Ŝi sciis, ke la farmistinoj, kiuj kun siaj edzoj preteriris en vivoplenaj sabatoj, nenion komprenos pri la ”sobreco en la elmontrejo,” sed ke ili komprenos plej bone tion, kion surhavas la preziloj, pendantaj de la elmontritaj artikloj – ĉi tiu fruktvazaro 1,59 dolarojn, ĉi tiu lampo 1,23 dolarojn, ke ili parolos pri tio kaj forpaŝetos, revenos kaj poste eniros por aĉeti.

Ŝi tre bone sciis, kiam ŝi estu antikva kaj kiam moderna.

Sinjorino Brandeis vere povis esti hipermoderna siatempe.

Ŝi estis la unua en Winnebago, kiu portis mallongajn jupojn. Tiuj longaj jupoj nur treniĝis sur la planko kaj kaŭzis nubojn da polvo. Unu el ŝiaj indignitaj najbarinoj (sinjorino Nathan Pereles) foje ŝtele flustris al ŝi, ke deca virino ne povas vesti sin tiel.

”Venontjare, kiam ankaŭ vi portos tiajn jupojn,” diris sinjorino Brandeis, ”mi memorigos vin foje pri tio.” Kaj ŝi faris tion efektive. Ŝi portis ĉemizbluzon kun larĝa ŝultrofaldetaĵo, ”à la Gibson,” kiam la aliaj Winnebaganinoj marŝis ankoraŭ laĉpremitaj en korsetoj kaj rigidaj subŝtofoj.

Tamen ne supozu, ke ŝi okupiĝas pri emancipado aŭ feminismo aŭ io alia progresema. Oni apenaŭ pensis pri tio en tiuj tagoj. Ŝi ne estis io plia ol eksterordinare vigla virino, kaj spirite kaj fizike, kun klara komprenpovo pri la komerco.

Molly Brandeis ne povis pretigi tablon sen forgesi kulerojn, salon aŭ ion alian, sed fulmrapide ŝi adiciis parkere du vicetojn da ciferoj.

Ferdinando Brandeis estis revulo kaj ĉiurilate poeto kaj tio estas malbonaj ecoj por viro, kiu komercas ĉiajn artiklojn. Kvarfoje post sia edziniĝo Molly Brandeis malstarigis siajn mastrumaĵojn, adiaŭis siajn geamikojn kaj sekvis kun siaj du idoj, Fanny kaj Teodoro, sian edzon sur novaj vojoj. Tio estis lamentiga historio, sed plivastigis la rigardon. Ĵus edziniĝinte, ŝi nenion sciis pri aĉetado kaj vendado, sed en la daŭro de la jaroj ŝi lernis nekonscie, kion oni prefere ne faru en komerco, nur vidinte, kiel Ferdinando Brandeis faris ĉion malĝuste. Ŝi eĉ decidis proponi ŝangon, sed tio neniel efikis. Ferdinando estis dolĉanima kaj afabla viro hejme, sed en sia butiko li estis grumblulo kaj koleremulo. Tion kaŭzis la fakto, ke li vidis de la komenco, ke lia entrepreno estas malsukceso kaj li restis okupanta sin pri ĝi tiel longe, ke pasis la tempo por komenci ion alian. Li ne fariĝis amiko de la multgestaj vojaĝistoj, kiuj atake enkuris lian butikon, frapis liajn ŝultrojn, proponis cigaron, informiĝis pri lia sanstato, malŝlosis siajn specimenkofrojn, fiokulumis al la butikistino, ĉio en unu spiro. Li estis viro, kiu malmulte parolis, aŭdis malmulte kaj lernis malmulton.

Li neniam sukcesis kapti la artifikon rapide en- kaj elspezi monon, tiun artifikon nepre necesan por la bonfarto de provinca vendejo.

Kaj tial okazis, ke en la jaro antaŭ la morto de Ferdinando Brandeis ofte malafabla vizitanto eniris la butikon.

Hermano Walthers, kasisto de la ”Unua nacia banko” en Winnebago, alitempe estis boneca, kvankam ruza urbeta bankiero, sed al Ferdinando Brandeis kaj lia edzino tiuj ade plinombriĝantaj vizitoj ŝajnis ĉiel teruraj kaj timigaj, por ili tiuj vizitoj signifis mizeron kaj senesperi ĝon. Li kutimis, ekzemple, eniri en bela somermateno kun afabla saluto. Tiam li restis momenton staranta en la antaŭa parto de la vendejo, dolĉe balanciĝante jen surkalkane, jen surpiedfingre, ĉirkaŭrigardis, laŭvice perokule laŭiris ĉiujn bretojn kaj ŝrankojn kaj same reen, kun parada sintenado, rapide kalkulante. Post tio li kviete kaj atente promenis laŭlonge de la bretaro, dum liaj ruzaj germanaj okuletoj taksis la provizon. Zumkantante nediveneblan arieton, li vagis tute kviete tra la unua interirejo kaj poste tra la dua (estis nur du), okaze elprenis porcelanan tason, turnis ĝin por rigardi la markon, frapis kontraŭ ĝi perfingre, remetis ĝin singarde, post kio, akompanante sin per mallaŭta muziko, li pluiris al la lavilaro, lampoj, ŝtrumpoj, feraj iloj, ludiloj. Kaj fine, ĉiam zumetante, kun la manoj sur la dorso, li iris tra la eksteren malfermebla pordo, reen al la sunbrila Elmstrato, postlasante timon kaj angoron. Iun jaron, post kiam Molly Brandeis estis transpreninta la komercon, la vizitoj de Hermano Walthers ĉesis kaj ankoraŭ unu jaron pli poste eĉ okazis, ke li ekstaras en sia anguleto por saluti ŝin, kiam ŝi eniris la bankon.

Nevole mi nun devos tuŝi la aferon pri la pluŝa portretalbumo.

La pluŝa portretalhumo estas konkreta ekzemplo por montri, kiel butikentrepreno povos sukcesi aŭ ne. Pli ĝuste, la mallonga historio de la pluŝa portretalbumo karakterizas komplete Ferdinandon kaj Molly’n Brandeis. Antaŭ dek jaroj Ferdinando aĉetis grandan kvanton da kristnaskartikloj, celuloidaj tualetiloj, ledaj kolumskatoloj, veluraj gantujoj. Ankaŭ troviĝis en tiu kolekto glanforma, giganta fotoalbumo kun pluŝa bindaĵo, ĝi estis abomeninda kaj krom tio tre multekosta. Ĝi staris sur kupra subtenilo, la folioj estis sur la rando orumitaj, la koloroj estis palblua kaj palverda kaj ĉion konsiderante, oni destinus ĝin por ornami malvarmaspektan, senvivan, pompan ĉambron de iu Wisconsina farmdomo. Ferdinando Brandeis fiksis la prezon je ses dolaroj kaj elmontris ĝin kiel kristnaskan donacon. Tio okazis antaŭ dek jaroj.

Ĝi estis tro multekosta aŭ tro parada, eble eĉ tro malbela, por mistifiki kamparanon. Kiel ajn, ĉiujare ili reprenis ĝin el la elmontrejo, senpolvigis ĝin kaj denove starigis ĝin sur la starilon, dek sinsekvajn jarojn. La tagon post Kristnasko ĝi ĉiam ĉeestis, kun sia brilglata pluŝa ”vizaĝo” konfuze rigardis super la restaĵojn de la kristnaska ekspozejo. Post tio ĝi refoje estis pakita en sian skatolon por sia somerdormado. Tri urbojn ĝi vidis kaj grandan aron da ŝanĝoj, sed la dolarkvaro, kiun Ferdinando investis en ĝin, restis senprofita.

En iu neĝa tago en novembro (Ferdinando Brandeis mortis du semajnojn poste), sinjorino Brandeis, enirinte la butikon, vidis du virinojn mokridantajn antaŭ la kristnaskstablo. Unu el ili riverencis tre elegante antaŭ io nevidebla. Sinjorino Brandeis nenion komprenis.

Unue ŝi rigardis la virinojn, el kiuj ŝi unu konis. Fine ŝi paŝis al la virinoj kaj demandis kun senesprima mieno, lakone, kvankam ŝia sagaca prijuĝo jam konjektigis sin tion, kio okazas: ”Antaŭ kio vi riverencas?”

La riverencintino facile ruĝiĝis, sed subridante, ŝi respondis:

”Mi salutas mian malnovan amikon, la pluŝan albumon. Kvin sinsekvajn jarojn okaze de Kristnasko mi ĝin revidis.”

Ferdinando Brandeis mortis subite pli ol unu semajnon post tio. Tio estis terura tempo, kiu tute estus embarasinta malpli decideman virinon. Montriĝis esti malnovaj ŝuldoj, krom la pagota sumo por la tuta provizo da kristnaskartikloj.

La tagon post la enterigo Winnebago estis mutkonsternita.

La domo de Molly Brandeis estis laŭvorte superŝutita de kondolencantaj vizitantoj. Ĉiuj anoj de la malgranda juda societo en Winnebago faris funebran viziton, same kiel ili ĉeestis la enterigon. Kaj tiuj, kiuj tiam ne kunportis kukon, salaton, viandon aŭ torton, faris tion nun laŭ netuŝebla prakutimo en la funebraj tagoj.

Sed ankaŭ aliaj homoj el la urbo vizitis ŝin, estis amikoj kaj konatoj de Ferdinando Brandeis. Kaj kio ĉiujn tiujn homojn gapigis, estis tio: sinjorino Brandeis forlasis la domon. Laŭ ĉies supozo, ŝi nun estus sidanta hejme en mallumigita ĉambro, en nigra vesto, kun Fanny kaj Teodoro premataj kontraŭ ŝi, dum ŝi tenis poŝtukon kun nigra rando en la mano, por senlarmigi la ruĝajn okulojn.

Kaj por diri la veron, ŝi ŝatus fari tion ĉi, ĉar ŝi amis sian edzon multe kaj volonte plenumis ceremoniajn kutimojn. Sed tamen ŝi faris alie: la tagon post la enterigo ŝi surmetis matene je la sepa blankan bluzon kaj nigran antaŭtukon. La butiko estis fermita la antaŭan tagon. Kvaronon antaŭ la oka ŝi eniris la butikon, kie Aloisio estis balaanta per segaĵo kaj balaileto. Je la oka aŭ iom pli poste alvenis la vendistinoj, speciale dungitaj por Kristnasko, supozante, ke dum unu horo almenaŭ aŭ du estos festeno por la musoj. Dek minutojn post la oka Molly Brandeis paŝis neatendite al la pluŝa albumo, forigis la prezmontrilon de ses dolaroj kaj alligis al ĝi belaspektan karteton, sur kiu estis zorge skribite: ”Hodiaŭ 79 cendojn!” Tiun posttagmezon la pluŝa albumo estis portata en farmista veturilo al nova hejmo.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.