|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FANNYAŭtoro: Edna Ferber |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La kabano de Heyl. Fanny staris antaŭ ĝi, kun la ŝlosilo en la mano, (ŝi trovis ĝin al snuro en la leterkesto), ŝi ekhavis strange trankvilan senton, kvazaŭ ŝi hejmenvenis post longa migrado.
”La fajro estas pretigita, la pinfruktoj, sekaj, kuŝas apude por baldaŭ povi ekbruligi ĝin per nura alumeto. Miaj libroj troviĝas laŭlonge de la muroj. La lito estas la cedroligna kesto kaj la lampoj estas plenigitaj. La provizoŝranko enhavas konservaĵojn. La montoj estas tie por spirite purigi, resanigi vin, knabino...”
Ŝi suriris la ŝtupareton el arbtrunkoj kaj metis la ŝlosilon en la ingon, ŝi malfermis la pordon larĝe kaj eniris.
Tiam ŝi fermis la okulojn momenton nur... ”eble ne estus vero.”
Sed la ligno kuŝis preta, la pinkonusoj same. Ŝi rekte iris tien, prenis alumeton kaj ekbruligis ĝin, tenis ĝin sub la ligno. Ĉio brulis kiel torĉo.
Libroj. Ĉie laŭlonge de la muroj. Dikaj, afablaj libroj, kiuj aspektis multlegitaj. Centoj da libroj. Lampo sur la tablo, pipo, nigrefumaĵita apude. Fanny prenis ĝin, ridetante, tenis ĝin en la mano, kvazaŭ ekzamenante, ĉu ĝi ankoraŭ estas varma.
”Estas kiel en fabelo,” ŝi pensis, ”en kiu oni rakontadas: ŝi eniris la sekvantan ĉambron, kaj tie ĉio estis tia, kiel la feino antaŭdiris.”
”Konservaĵoj estas en la provizejo.”
Ŝi iris al la kuirejeto kaj singarde malfermis la ŝrankon, timante eventualajn musojn. Sed provoke staris tie, bone ordigitaj, vicigitaj, ladaj ujoj, boteloj, samregule aranĝitaj. Kafo, kondensita lakto. Faboj, makaronioj, faruno, fruktoj, piroj, persikoj.
Flanke de la dormoĉambreto estis komike malgranda banejo kun zinka kuvo kaj aparato por varmigi akvon.
Fanny retiris la kapon kaj ridis tiom, kiom ŝi ne estis ridinta dum multaj monatoj.
”La sovaĝlibera vivo en la Rokmontaro,” ŝi diris laŭte.
Ŝi reiris al la loĝoĉambro kun la librovandoj. Estis ĉambrego kun multaj fenestroj kaj ĉiu fenestro estis kadro de pitoreska pentraĵo de la montoj, malsupre surkreskitaj de poploj, supre kovritaj de neĝo.
Fanny decidis atendi, ĝis fine la flamanta fajro fariĝos karbardaĵo. Tiam ŝi kovris ĝin zorge por konservi ĝin, surmetis dikan mantelon kaj kufon kaj eliris. Ŝi marŝis gaje kaj vigle, kio kaŭzis al ŝi en kvin minutoj jam senspirecon.
Ŝia koro batis sufoke, ŝiaj pulmoj doloris. Subite ŝi komprenis, ke la altego estas la kaŭzo. Ŝi haltis tremetante. Heyl ja fanfaronis, ke lia kabano staras pli ol naŭmil futojn alte. Ŝi komprenis, ke ŝi alkutimiĝu al tio.
Ne daŭris longe kaj refoje ŝi antaŭeniris same vigle kaj aŭdace kaj jen la ĝeno estis pli malgranda. La akra, maldensa aero pulsigis la sangon pli rapide, akcelis la spiradon.
Oni avertis ŝin en la gastejo, ke ŝi estu singarda en la unuaj tagoj kaj kviete agadu, ne estu tro scivola, tro rapidema. Oni ne faris demandojn. Fanny baldaŭ komprenis la valoron de ilia konsilo, same kiel ŝi komprenis multajn aliajn aferojn en la proksimaj tagoj. Ŝi lernis rekoni, distingi la bestojn, kiuj krucigis ŝian vojon, fulmrapide kvazaŭ ombroj. Ŝi lernis rosti lardon super fajro per rostpikilo.
Ŝi lernis serĉi la ĝustan sunplenan elventan ripozejon sur plenventa deklivo por tie dorloti sin, ŝi lernis fiksi laŭ la suno la ĝustan horon, ŝi lernis danki pro la beleco de la mondo ĉirkaŭ ŝi, lasi kreskantaj la sovaĝajn florojn, ŝi lernis estingi zorge la kampadfajron kaj forbruligi la forĵetaĵojn post la restado, ĉar vera arbarvagisto kaj montgrimpisto estas same purema kiel franca mastrino. La tutan tagon ŝi estis ekstere. Vespere ŝi legis apud la fajro, sed je la naŭa ŝiaj palpebroj peziĝis. Kelkfoje ŝi iris al la gastejo, sed ne ofte.
Jen tio estis la sfero en kiu Fanny vivis, retrovis sin.
Ĉiurilate ŝi restis malproksime de Haynes-Cooper, kiom ajn. Post unu semajno ŝi povis kviete pripensi Teodoron kaj la okazaĵon kun Fenger. Ŝi eĉ konstruis krudan filozofion sur la ruboj de la domoj, ruiniĝintaj ĉirkaŭ ŝi. Ĉi tiu filozofio estis ankoraŭ tiel kruda, neellaborita, senforma, elementara, ke ŝi ne sukcesis esprimi ĝin per vortoj.
Ĝi proksimume enhavis la jenon: la pravigo de ies ekzistado, la celo kaj la signifo de la vivo mem. Cetere kia estis la vivo en rilato kun tiu de aliaj personoj, kun kiuj ŝi kuniĝis. Ĝi neniel rilatis al aŭ kun sukceso. Ŝi tion nun komprenis. La vivo estis nur servado, efektive. Ĝi estis tia, kian Molly Brandeis vivis, por aliaj homoj, helpinklina, malambicia. Fanny rezignis pri siaj klopodoj doni formon al tio, kio kreskis en ŝia menso. Eble estis nur deziro baldaŭ kompreni, kiuj sanĝiĝoj okazis en ŝi post tiu posttagmezo ĉe Fenger.
Post kelkaj tagoj la grimpado estis al ŝi pli facila. Ŝiaj koro kaj pulmoj ne tiel intense kontraŭstaris la neordinaran laboron. Iun tagon ŝi grimpis laŭ la vojeto al Long’s Peak ĝis la arbozono kaj trinkis teon ĉe Albert Edward Cobbins en la arbozona kabano. Albert Edward Cobbins, anglo, eksmaristo, aventuristo kaj ĝentilhomo, loĝanto de tiu kabano, estis la plej ermita homo de la Rokmontaro. Nokte li gastigis la turistojn, kiuj intencis grimpi sur la pinton de Long’s Peak, por admiri sunleviĝon aŭ malleviĝon. Sed tiuj turistoj en la nuna sezono estis vere maloftaj. Kiam Fanny atingis lin, ŝi estis la unua vizitantino en tri tagoj. Li estis kortuŝe ĝoja pro ŝia veno.
”Mi faros teon por vi,” li diris ekscitite, ”kvazaŭ antaŭsento diris al mi, ke iu venos viziti min, ĉar jen antaŭ dek minutoj mi finis friti patkukojn, francajn krespojn.”
Li estis belega virtipo, ses futojn alta, svelta, larĝŝultra kun bele formita kapo kaj inteligenta vizaĝo. Estis preskaŭ entuziasmige vidi lin okupita antaŭ sia malgranda bakforno.
”Morgaŭ,” rakontis Fanny, trinkinte teon, ”mi ellitiĝos frue, tiel ke je la tagmezo mi estos ĉi tie kaj poste mi plue grimpos al la ŝtonegkampo kaj eble al la ’Ŝlosiltruo’.”
”Preferinde estas, ke vi ne faru tion, fraŭlino, vere, oktobro ne estas la taŭga monato por tio. Antaŭ ol vi tion rimarkos, vi estas surprizita de neĝblovego.”
”Sed en tiu okazo vi certe serĉos min, tiel okazas ja en libroj.”
”Libroj estas kelkfoje veraj, fraŭlino, sed mi mem ne estas montarvagisto. Por diri la veron, mi eĉ ne konas la vojon en distanco de kvindek futoj de la kabano. Oni ekzilis min ĉi tien, ĉar mi ŝatas la solecon kaj, cetere, mi povas bone kuiri, mi estis marista kuiristo antaŭ kaj dum multaj jaroj. Fakte mi do estas maristo. Mi do ne konsilas al vi riski tion, fraŭlino, ĉu ankoraŭ tason da teo?”
Sed Long’s Peak, la reĝo de la montaro, tro forte ravis, sorĉis ŝin de la unua momento. Ŝi ja sciis, ke estos neeble atingi la supron, sed ŝi absolute volis, deziris vidi la ŝtonmason de loko en la mezo de la montarspino. Ĝuste la malfacilaĵoj de la ekskurso pli multe estis logaĵoj.
Je tagmezo de la sekvinta tago, ŝi forlasis la kabanon de Albert Edward (li staris antaŭ la pordo, postrigardante ŝin, ĝis fine ŝi malaperis post la montmuro) kaj eksuriris la vojeton al la ŝtonegkampo, la roksovaĝejo. Baldaŭ ŝi lasis post si la terure ventegdifektitajn arbojn. Kompare kun la rokoj, kiujn ŝi nun vidis, tiuj sub la kabano kaj la Twin Sisters* estis nur montetoj.
* ĝemelfratinoj.
Ŝi grimpis facile kaj konstante, de tempo al tempo ŝi haltis por ripozi. Antaŭ kelkaj tagoj ŝi veturigis sin malsupren al la vilaĝo por aĉeti montarkostumon kaj fortikajn krurŝirmilojn. Ŝi ridis pri la timo de Albert Edward.
Je la unua ŝi atingis la Ŝtonegkampon. La rokoj estis kovritaj de tavolo da glacio. Iom super la ’Ŝlosiltruo’, la malgranda pordo en la rokmuro, la blua ĉielo subite ŝanĝiĝis en neĝanoncajn grizajn nubojn. Ŝi sciis, ke ŝi ne estas sufiĉe sperta por trairi sendanĝere la ŝtonsovaĝejon, sed ŝi tamen volis provi. Ŝi saltis de unu ŝtono sur la alian, proksimume duonhoron, tiam ŝi decidis reiri. Fari tiun decidon, rapidigis ŝin la tumulto, kaŭzita de tondrobato, kiu subite eksplodis kaj eĥiĝis per la rokmuroj. Ŝi rigardis ĉirkaŭ sin. Ĉie montopintoj, purpuraj, nigraj, flavaj amasoj, fantaziaj pro giganteco. Kavernoj, kolonoj, piramidoj kaj minaretoj. Ĉio tuj apud ŝi, tiel malmildaspekta.
Tiel fantome soleca, minaca. Subite ŝin kaptis la montarteruro, malsano okazanta al personoj, kiuj ne kutimas restadi en la montaro, kiun kaŭzas la senfineco kaj la kvieteco, la senbruo de la montoj. La granda amasaro timigis ŝin. Angoro kaptis ŝin. Estis kolose, frakase, konsterne...
Ŝi komencis kuregi. Tio estas grava eraro sur montara vojeto, ĉar oni ja tre facile perdas la vojon. Post kvin minutoj ŝi jam erarvagis. Ŝi restis staranta, sin riproĉante, rigardis ĉirkaŭ sin. Malproksime ŝi povis vidi la postsignon de siaj piedoj sur la forlasita vojo, ŝi almenaŭ imagis, supozis, ke ŝi vidas ĝin. Ŝi iris tien kaj vidis, ke ĝi tute ne estas postsigno. Ŝi sciis, ke ŝi estas nur proksimume unu horon for de la kabano de Albert Edward kun liaj teo kaj biskvitoj. Kial ŝi timu, ja estas absurde. Sed tamen ŝi estis timanta, terurita. La giganta rokamaso ŝajnis skuiĝi pro senbrua ridado. Ŝi refoje ekkuregis. Ŝi estis tre malvarma, akra vento ekblovis. Ŝi restis marŝanta, obstina kaj penis kun sindeviga kvieteco konvinki sin, ke ne estas kialo timi.
Tiam venis la neĝo, ne iom post iom, sed subite densa vualo kovris ĉion, same kiel okazas ofte en la montaro.
Subite la angoro foriĝis, ŝi sentis sin forta kaj vigla, la sango tiklis en ŝiaj fingropintoj. La psikologio de angoro estas stranga aĵo. Fanny troviĝis en la dua stadio. Ŝi sentis apenaŭ sian korpon, ŝi forgesis siajn dolorajn piedojn.
Ŝi tute ne plu konsciis pri la malvarmo. Ŝi trotmarŝis nun, facile kaj la tero ŝajnis instigi ŝin. Ŝi jam rezignis pri serĉado de la perdita vojo, ŝi mistifikis sin, ke ŝi, pluen marŝante, iam fine atingos la valon, se ne, ke ŝi rondiros laŭ cirklo kaj estos englutita de unu el tiuj insidaj fendegoj.
Ŝi haltis momenton kaj klopodis rigardi tra la neĝkurteno, sed ŝi nenion vidis. Ŝi ree komencis galopi, duonridante. Subite ŝia piedo puŝiĝis kontraŭ io, premfiksi ĝis kiel ajn kaj ŝi stumblis, falis sur lignan tabulon, kiu elstaris el la tero. Dum momento ŝi restis senkonscia.
Tiam ŝi eksidis kaj rigardis la lignan objekton. Verŝajne arbotrunko. Tiuokaze ŝi ja estus proksime de la arbzono.
Ŝi klinis sin antaŭen por pli bone rigardi. Estis kruda ligna tabulo. Pli proksimen. Vortoj troviĝis sur ĝi. Ŝi kuŝigis sin plate por deĉifri la vortojn, pene.
Ĉi tie kuŝas Sarah Cannon.
Mortis kaj ripozas en soleco
la 26-an de aprilo 1893.
Fanny aŭdis pri la historio de Sarah Cannon, ŝi estis homevitema virino, kiu sola kun gvidisto grimpis sur Long’s Peak kaj sur la returnvojo al ŝi okazis akcidento.
Ŝia gvidisto forlasis ŝin por serĉi helpon, kiam li revenis post kelkaj horoj, ŝi estis mortinta.
Fanny haltis, ŝi sentis novan energion, sovaĝan forton, ŝi sentis sin strange malpeza kaj klarpensa. Ŝi rekuris, haltis, refoje kuris. Ŝi kuris tien kaj reen, ne sciante kien.
La neĝo falis pli dense. Ŝi supozis, ke ŝi jam kuris dum multaj horoj, sed la minutoj fariĝis horoj. Ŝi falis, ekstaris, falis post dek paŝoj denove kaj restis kuŝanta kun fermitaj okuloj. Ŝiaj genuoj ne posedis plu forton fleksiĝi, porti ŝin.
”Nur ripozi momenton,” ŝi trompis sin, ”tuj mi daŭrigos. Tuj, nur iom ripozi.”
”Halo... o... o!” sonis de ie malantaŭ la neĝdensaĵo.
”Halo... o... o!”
Fanny subite sidis rekte. Ŝi kriis, raŭke vokis. Ŝi ekstaris ŝanceliĝante. Clarence Heyl venis al ŝi.
Li diris: ”Vi meritas batregalon pro ĉi tio!”
Fanny ekploris. Ŝi tute ne pensis pri la miraklo de lia subita ĉeesto. Ja, ŝi ne estis certa, ke tio ne estas imago.
Ŝi premis glacimalvarman manon en lian por konvinki sin. Li komprenis la signifon, ĉar li diris:
”Jes, mi vere estas, mi, realaĵo! Ĉu vi povos marŝi?”
”Jes.”
Ŝi klopodis kaj rimarkis, ke ŝi ne povas fari tion. Ŝi estis tro laca por pensi.
”Mi stumblis, falis pro tiu terura objekto... estas tomboŝtono aŭ io simila... mi dolorigis mian kruron, mi ne scias...”
Ŝi apogis sin sur li, senpova.
”Aŭskultu momenton,” diris Heyl, ”mi iros al la kabano por serĉi helpon kaj vi dume atendos ĉi tie.”
”Ĉu vi ne povos helpi min sola, se mi klopodas, se mi provas marŝi?”
”Neeble!” Lia tono estis kruda. ”Sidiĝu tie.”
Ŝi ree eksidis rezignacie. Ŝi sentis bedaŭron kaj samtempe ĝojon, estis tiel strange kaj tute ne malvarme. Ŝi rigardis seninterese al li. Li ridetis.
”Ĉu bone?”
Ŝi rigardis konsente. Li turnis sin kaj tuj malaperis, pro la neĝkurteno.
”Ĉi tie kuŝas Sarah Cannon, mortis sola...”
Ŝi kuŝigis la kapon sur la brakoj. Ŝi sciis, ke tio estas la fino. Ŝi prefere dormu. Ĉagrenita ŝi ne estis, pli ĝuste ŝi estis feliĉa.
”Ĉu vi efektive supozis, ke mi forlasos vin tiel, Fanjo?”
Ŝi malfermis la okulojn. Heyl staris antaŭ ŝi. Li klinis sin kaj dolĉe metis sin sur la piedoj.
”La kabano de Albert Edward estas nur cent jardojn de ĉi tie. Mi nur faris tion por elprovi vin.”
Ŝi posedis ankoraŭ sufiĉe da spirito por diri: ”Fiulo!”
Tiam li levis ŝin kaj portis ŝin malsupren. Li ne portis ŝin sur la brakoj, kiel oni kutimas fari en filmoj kaj romanoj.
Tiel li certe ne eltenus tion cent futojn de tie. Li portis ŝin sur la ŝultro, kiel sakon da faruno, tenante unu manon kaj unu kruron. Ĉiu skolto scipovas tiun lertaĵon kaj scias, kiel oportune oni portas homon tiamaniere, tio nur estas malmulte romantika. Tiel ili alvenis al la arbozona kabano. Albert Edward staris ĉe la pordo. Heyl metis ŝin singarde sur la benkon, kiu staris apud la tablo.
Sur la tablo staris baldaŭ du tasoj kun varmega, vaporiĝanta teo. La lipoj de Fanny estis krevintaj. Ŝia nazo estis senhaŭtigita kelkloke, ŝiaj haroj estis taŭzitaj, ŝiaj okuloj estis ruĝrandaj. Ŝi trinkis la teon per avidaj glutoj.
Poste ŝi iris al la dormoĉambreto kaj rampe grimpis en unu el la litŝrankoj kaj ekdormis.
Kiam ŝi vekiĝis, ŝi eksaltis timeme, puŝiĝis per la kapo kontraŭ unu el la tabuloj de la supra dormejo kaj vokis:
”Clancy!”
”Jup,” sonis el la apuda ĉambro. Li rigardis tra la fendo de la pordo. La akra odoro de iliaj pipoj incitis sian flarsenton.
”Ĉu vi bone ripozis?”
”Kioma horo estas?”
”La sepa, manĝotempo, ŝinko kaj ovoj.”
Ŝi ellitigis sin, iom rigide, lavis sian veterdifektitan vizaĝon kaj aperigis pudrujon (tion oni ja kunportas en batalo kontraŭ danĝero kaj morto) kaj pudris sian senhaŭtan nazon. Ŝi ordigis la harojn, siajn densajn abundajn harojn, kiuj brilis en la lumo da le lampo, glatigis sian bluzon kaj rigardis bedaŭre siajn difektitajn ŝuojn.
Ŝi purigis la ŝuojn kiel eble plej bone per tolĉifono kaj rigardis sin atente en la ŝanceliĝanta speguleto, poste eniris la ĉambron. La du viroj estis kviete parolantaj.
Albert Edward sin movis inter la forno kaj la tablo, ili ambaŭ ekrigardis, kiam ŝi eniris, kaj ŝi rigardis al Heyl.
Ili restis longe rigardantaj unu la alian.
Albert Edward ne estas malpli ĝentilhomo ol la eksreĝo, kies nomo estis sama. Li iris eksteren por prizorgi la ĉevalon de Heyl, li diris. Li preskaŭ nenion sciis pri ĉevaloj kaj por diri la veron, li eĉ timis ilin, kiel decas al maristo, tamen li iris al la ĉevalo. Heyl kaj Fanny ankoraŭ rigardis unu la alian.
”Estas absurde,” diris Fanny, ”estas okazaĵo malofte okazinta.”
”Tio estas tre simpla, vere malkomplika,” respondis Heyl. ”Mi renkontis Ellan Monahan en Ĉikago kaj ŝi rakontis al mi, kion ŝi scias kaj kion ŝi konjektas. Mi atendis kelkajn tagojn antaŭ ol reiri ĉi tien. Estis, kvazaŭ mi estas puŝata, pelata.”
Li ridetis.
”Nu, jen la rezulto de via egoista kariero!”
Ŝi ekridetis ankaŭ, iom pentĉagrene, sed ŝia sublipo tremetis, ŝi mordis ĝin en la lasta klopodo de memfido, de sinrego.
”Ne faru... ne tiel...” ŝi plendis.
Subite ŝiaj manoj leviĝis, por kaŝi la larmojn, sed vane.
Ŝi kuŝigis la brakojn sur la tabloplaton kaj faligis la kapon sur ilin, tiel ke la manĝilaro tinte interpuŝiĝis. Poste ĉio estis kvieta.
Clarence Heyl rigardis senhelpe, kiel povas rigardi viro, kiu unuafoje en sia vivo devos konsoli larmantan virinon. Sed lia instinkto helpis lin. Per du paŝoj li estis apud ŝi, li metis la manojn sur siajn ŝultrojn kaj levis singarde la klinitan kapon de la malvarma, malmola tabloplato kaj ripozigis ĝin sur la varma, tabakodora molaĵo de sia jako. Tie ĝi restis kuŝanta komforte.
Tio estis tre natura, same nature la brakoj de Fanny levis sin al lia kolo. Tiel ili restis sidantaj momenton, ĝis fine li klinis sin, tiel ke liaj lipoj tuŝis siajn harojn. Ŝi eklevis la kapon, tiel ke ĝi puŝis lian mentonon pro kio ili ambaŭ ridis, rigardante unu la alian. Kion ili tiam vidis, tio ĉesigis la ridadon, seriozigis ilin.
”Karulino,” diris Heyl, ”karinjo!”
Fanny fermis la okulojn.
”Rigardu do min,” diris Heyl.
Ŝi klopodis malfermi aŭdace la okulojn, sed vane.
Tiam li reklinis sin kaj kisis Fanjon, kiel virino deziras, ke viro, kiun ŝi amas, kisu ŝin iam. La kiso dolorigis ŝiajn lipojn, ŝiajn dentojn, ŝian kolon, ŝi senspiriĝis, preskaŭ svenis. Kiam ŝi malfermis la okulojn (ĉar ino tiuokaze fermas ilin) li kisis ŝin refoje, ĉi tiun fojon tre karese, tre singarde. Ŝi respondis per kiso kaj estas rimarkinde, ke ĉi tiu kiso ankoraŭ longe restis en ŝia memoro, kiam jam ĉiuj aliaj estis forgesitaj.
”Ho, Clancy! Mi fuŝis ciel, ĉiom! Tiel terure mi fuŝis la aferon. La knabino kun la ruĝa bireto valoris certe dekoble tiom, kiom mi mem kaj fakte mi ne komprenas, kial vi amas min.”
”Ĉar vi estas la plej bela virino de la mondo, la plej brava, la plej aminda.”
Li efektive parolis la veron, ĉar li rigardis ŝin kaj ja ŝia nazo estis senhaŭtiĝinta pro la vento kaj la suno de la montaro, ŝiaj lipoj estis krevintaj, ŝiaj vangoj krudaj, ŝiaj okuloj ruĝaj kaj ja ŝi tute aspektis neprezentebla.
Kaj ŝi siavice kredis lin sendube, ĉar ŝi premis lian vangon sur sian, ĝemante pro kontentiĝo... tamen ŝi diris: ”Ĉu ni vere ne tro kontrastos?”
”Certe, ni tre kontrastas,” diris Heyl. ”Kaj ĝuste pro tio ni estos tiel eĝe feliĉaj. Nu, jes, eble okazos, ke mi preterpasos la Singer-konstruaĵon kaj pensos, ke ĝi estas bagatelo kompare kun Long’s Peak kaj tiam mi forkuros, rifuĝos al la montaro.”
”Eble al mi okazos,” respondis Fanny, ”kiam ni estas ĉi tie, ke mi memoras, kiel aspektas Kvina Avenuo en belega tago ĉirkaŭ la kvina. Tre verŝajne mi forsavos min al Novjorko.”
Tiam komenciĝis tiel malsaĝa interparolado, kian nur geamantoj povas kompreni, kies amo malrapide kaj certe kreskis. Proksimume jene: ”Kiam vi unuafoje eksciis, ke vi amas min?”
”Memoru tiun tagon en la dunoj, ĉu vi ne diris tion, kaj vi celis tamen tion ĉi, ion alian.”
Albert Edward Cobbins anoncis sian venon per tumulta piedfrapado kaj frotado, kredeble por senneĝigi siajn botojn. Li rigardis ŝajnserioze kaj kvazaŭ kiel trudanto.
”Restu ĉi tie, hodiaŭ nokte,” li diris, ”neĝtempesto! Mi ne havis tian bonŝancon dum multaj monatoj.”
Li tre multe okupis sin pri ŝinko, ovoj kaj la tepoto.
”Ĉu malsataj?”
”Tute ne,” diris Fanny kaj Heyl samtempe.
”Hm,” diris Albert Edward kaj rompis ses ovojn super la pato pro tiu respondo.
Post la tagmanĝo ili helpis Alberton purigi la manĝilaron.
Tiam li ekbruligis sian plej belan pipon kaj rakontis siajn maristajn aventurojn, pri kiuj neniu iam demandis, ĉu ili estas veraj. Post tio li eligis la cindron el la pipo kaj ekdormis apud la fajro, tiel ke li verdire ne plu ĉeestis, plej konsilinde por tria persono en unu ĉambro. Ili babilis mallaŭte, sed, laŭ sia opinio, tre saĝe kaj agrable.
Fanny frotis la nazon per la fingro (lia) kaj diris:
”Vi ĉiuokaze vidis min en plej abomeninda stato.”
Li atake respondis: ”Mi devas konfesi, ke mi estas homo, kiu ĵetas malsekajn lavtukojn en la lavujon.”
Momenton Fanny estis tre serioza, kiam ŝi demandis:
”Ĉu vi supozas, ke Lasker emos dungi min?”
”Li diris tiam: ’Se vi deziras oficon, nur revenu.’ ”
”Ĉu li efektive estus serioze parolinta?”
”Lasker ĉiam parolas la veron.”
”Sed,” iom hezite kaj malmemfide ŝi diris: ”Ĉu mi mem povus ankoraŭ fari tion? Imagu, ke ĉio estas for, mia desegna kapablo, mi celas, nu... kiel puno!”
”Ne, kontraŭe, vi ĝuste nun trovos ĝin por ne plu perdi ĝin. Antaŭ du jaroj estis neniu karikaturisto, kiu povis egali vin, nek viro, nek virino. Post du jaroj vi estos tiel progresinta, ke mi... nur estos... nu... la edzo de la fama Fanny Brandeis, jen ĉio.”
Tiam ili ambaŭ eksplodis en rido, tiel ke Albert Edward Cobbins vekiĝis, kaj rigardis, kvazau li tute ne estus dorminta. Li ne sukcesis kaj pro tio li stultmiene, dormoprete ridis al ili.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.