|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FANNYAŭtoro: Edna Ferber |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Estis neeble loĝigi ĉiujn tri kun ŝi en la malgranda etaĝo. Ŝi trovis por ili meblitajn ĉambrojn en la proksimeco, kie ŝi instalis ilin kun mastrumistino. Ŝi estis tre lerta pri aranĝado de ĉiuj tiuj aferoj por agrabligi al la loĝantoj la restadon. Sunbrila ĉambro por Mizzi. Ankaŭ gaja ĉambro por Teodoro, por studi, kie estu antaŭ ĉio kviete. La bruego de Ĉikago ĝenis lin. Otti konsterniĝis pro ĉiu novaĵo, kiun ŝi vidis, ŝi ne sufiĉe povis miri pri la liftoj, senpolvigiloj, pelvoj kun fluanta varma akvo, radiatoroj.
”Neniu domo donas la komforton, kiun ili bezonas, neniu estas kompleta tiurilate,” ŝi asertis al Fenger post unu semajno da multa malfacila zorgado pri ili: ”Ili verdire bezonus kombinaĵon el palaco, loĝoŝipo, sanatorio kaj infanejo.”
”Atentu foje,” diris Fenger, ”se mi povos helpi vin... kial vi ne loĝigu ilin en mia vilao ekster la urbo? Ni mem preskaŭ la duonan jaron ne estas tie. Estas tro malvarme por mia edzino en septembro. Estus taŭge por la infano kaj via frato povus kviete studadi, ludi, kiom plaĉas al li.”
Fenger posedis domon, vastan vilaon kun verandoj apud Lake Forest, unu el tiuj luksaj loĝejoj, kiuj kuŝas sur la norda bordo de la lago. La gazonoj malkrute malsupreniris al la akvo. Estis gaja domo kun strihavaj markezoj, ruĝaj geranioj kaj toltegitaj ĝardenseĝoj. Tiu luksa vilaego ŝajnis same kontentigi la pribelecan inklinon de Fenger kiel la akvafortoj en la kontoro. Fanny pasigis tie jam sabaton kaj dimanĉon kun kelkaj aliaj gastoj, inter kiuj troviĝis ”Rimarkindaj Faktoj.” Ŝi skuis la kapon post la propono de Fenger.
”Imagu al vi la vizaĝon de sinjorino Fenger, kiam tie aperos sinsekve Teodoro kun sia violono, kun Mizzi kaj Otti kun sia ŝalo kaj la tuta havaĵaro. Tamen mi aprezas vian komplezon kaj trovas vin noblanima kaj vere kavalira.”
”Se mi povos fari ion por vi, mi ne agas pro afableco aŭ noblanimeco.”
”Vi ne povas ne esti modesta,” diris Fanny turmente.
Fenger rigardis al ŝi kaj diris: ”Vi prefere antaŭ mi ne ŝajnigu vin naiva, Fanny.”
La impresario de Teodoro, Kurt Stein, estus alveninta dek tagojn post li, sed la milito malhelpis tion, same kiel la milito malebligis tiom da aferoj. Fanny antaŭsentis, ke Ameriko estos superŝutata de muzikistoj dum la semajnoj tuj post la katastrofo kaj ŝi elpensis rimedojn por superruzi ilin. Reklamo! Jen, kion Teodoro bezonis.
Ŝi sufiĉe fidis lian talenton. Sed ŝia komerca inklino instruis ŝin, ke tiu talento estu propagandata. La impresario ne ĉeestis, sekve ŝi prizorgu la propagandon, ŝi ne preterlasis okazon atentigi pri la persono de Teodoro antaŭ la okuloj de la usona publiko kun ĝia kalejdoskopa spirito. Ŝi konigis lian nomon, kiom ŝi povis atingi tiun publikon. La viro, kiu devus prizorgi la publikigon estis germana amerikano, kies reklammaniero estis sufiĉe digna, sed pro tio tro malforta, senefika.
Kio koncernas la manieron de Fanny, jen tipa ekzemplo de sia iom kruda, tamen bonefika metodo. Otti kunportis nacian kampulan kostumon el Aŭstrujo. Ĝi estis kostumo, kian oni povas admiri ĉiutage en Vieno sur la ”Ring” en la urba parko aŭ kie ajn la vienaj vartistinoj kutimas kolekti sin kun siaj karaj ŝarĝoj. Por amerikaj okuloj ĝi estis kostumo el opereto, fabela, pitoreska, okulfrapa. Ĉu la vartistino estu juna ĉu maljuna, la jupo ĉiam estas mallonga, nur pendas ĝis iom sub la genuoj.
Ĝi similas lampŝirmilon, plej ofte estas helruĝa kaj borderita de nigra veluro. Sub tiu jupo estas tiom da subjupoj, ke la operetaspekto estas kompleta. La korsaĵa velura vesto preskaŭ ĉiuloke vidigas la blankan bluzĉemizon.
La kapkovrilo konsistas el fasko da rigide gladitaj blankaĵoj, kiu similas ion inter bretona farĝista kufo kaj aeroplano. Nigraj ŝtrumpoj kaj pantofloj kompletigas la kostumon.
Otti kaj Mizzi pasigis la septembrotagojn en Lincolnparko.
Otti, vestita per amerikaj strihavaj vestoj kaj antaŭtuko kaj Mizzi en la plej belaj bebovestoj, kiujn ŝia onklino povis akiri. Ŝiaj dikaj manetoj sukcesis malpurigi la senmakulan helbluan aŭ ruĝkoloran robeton en laŭ sia aĝo enviinde rapida maniero. Fanny pensis:
”Tio estas ŝia patrino, kiu manifestas sin en la filino.”
Iun pluvan tagon Fanny vizitis sian fraton kaj trovis tie Ottin plej bele ornamita de Viena vartistina kostumo.
Mizzi estis teda kaj malkara kaj por omuzi ŝin, trankviligi sin, Otti paradis per ĉio ĉi, nigraĵo kaj ruĝaĵo kaj la flugilhava kufo.
”Otti,” ekkriis Fanny. ”Vi estas belega, ĉarma. Kio estas tio, kion tio prezentas?”
Otti komprenis la signifon de la ekkrio, tamen ne la vortojn.
”So gehen wir in Wien*,” ŝi klarigis fiere kaj ŝi faris pozon.
”Ĉu ĉiuj? Ĉu ĉiuj infanistinoj, ’alle**’?”
”Aber*** certe.”
* Tiel vestitaj ni promenas en Vieno.
** Ĉu ĉiuj?
*** Akcento pri certeco (nepre).
Otti volonte uzis intermikse ĉiun anglan vorton, kiun ŝi scikonis pri la fremda lingvo.
Fanny rigardis ŝin atente kaj ŝiaj okuloj fermiĝis pro meditado.
”Morgaŭ estas sabato,” ŝi diris germanlingve, ”se estos bela vetero, vi iru promeni en la parko aŭ al la bestoparko en tiu kostumo kun Mizzi. Kiam oni turmentas vin, vi simple revenu hejmen. Se policano vin demandas, kial vi promenas en tiaj vestoj, vi nur diru, ke ĉiuj vienaj vartistinoj aspektas tiel. Vi diru vian nomon kaj precipe la nomon de via mastro. Kiam li ne parolos germane – tion li certe ne komprenos en Ĉikago – estos verŝajne iu, kiu povos traduki por vi.”
Ne estis dimanĉa ilustrita gazeto, kiu ne prezentis al siaj legantoj la ĉarman bildon de la belega Otti kun la ridanta Mizzi. La ĉievaganta gazetserva fotografisto ŝajne flaris siajn viktimojn de malproksime. Li kaptis la filinon de sinjoro Brandeis kun ŝia vartistino (en Viena kostumo), prezentis ilin en speciala eldono de la dimanĉa gazeto kaj tiu bildo valoris milojn da dolaroj, laŭ aserto de Fanny. Teodoro koleretis, kiam li trovis la fotografaĵon, foliumante la matengazetojn.
La unua apero de Teodoro en la muzikmondon estos kiel solisto en la Ĉikaga simfoniorkestro ĉe la malfermo de la sezono en oktobro. Ĉiu en Ĉikago, kiu konas muzikon, povus al vi rakonti, ke la simfoniorkestro ne nur estas organizo, kiu funkcias mirinde – kiam ĝi ludas Beethovenaĵon – sed ke ĝi estas modela institucio. Ŝiaj protektantoj bone rekonas la ekzistadon de similaj organizoj en Boston, Philadelphia kaj Novjorko, sed ne ilian superecon.
Teodoro ŝajnis tute germaniĝinta. Li alprenis strangajn fremdajn manierojn, havis provizeton da eksterlandaĵoj, kutimoj nekonataj. Li demetis la ĉapelon antaŭ viraj konatoj. Li kunklakis la kalkanumojn, riverencis rigide antaŭ maljunaj sinjorinoj, al kiuj li kisis la manon kaj ili adoris lin pro tio. Tio tute ne estis afektaĵo lia, tio nur estis kutimo, same kiel liaj strangaj germanaj vestaro kaj hararo. Fanny permesis al li riverenci kaj mankisi, sed ŝi insistis, ke li aĉetu aliajn vestojn kaj tondigu la harojn en alia maniero.
”Lasu ilin kreski, Teddy, tio ne volas diri, ke ili fariĝu tiel longaj, kiel ĉe Ysaye, sed tiu terure malbela broskapo estas netolerebla. Krom tio, tio tute ne aspektigas vin ĉarma.”
Li lasis kreski siajn harojn kaj Fanny malpacience atendis la aperon de maltraktebla buklo, kiu en lia knaba ĝo pendflirtis sur lia frunto. La efiko de la bonfasonaj novaj amerikaj vestoj estis ĉagrena. Fanny ekzamenante lin, skuis kompate la kapon.
”Kiam vi elsipiĝis en Novjorko, vi aspektis kiel germano en germanaj vestoj. Nun vi estas germano en usonaj vestoj. Mi ne scias certe, sed... mi kredas ke via vizaĝo estas kulpa pri tio, Teddy. Mi neniam povis imagi, ke dekjara restado en fremda lando povos tiel influi la formon de ies nazo, buŝo kaj vangostoj. Ĉu supozeble estus kulpa la ’Umlaut*’?”
”Eltranĉu ĝin!” li diris en la plej bona slango. Li ŝatis tiujn kutimfrazojn, modajn vortojn, sed en dek jaroj la manioj pri novaj vortoj kaj frazoj multe ŝanĝiĝis. Kelkfoje li eĉ konfuziĝis pro la uzado de malnova slango, kiu preskaŭ refoje estis uzata kiel nova. Lia konversacia lingvo estis tiel korekta, kiel tiu de naskitaj germanoj, tro korekta eĉ. Cetere estis tre klare, ke li estas afliktita, sed klopodas ŝajnigi sin feliĉa. Li studis ĉiutage kvar horojn.
Ofte li iris kun Mizzi al la parko kaj reveninte li grumblis pro la malpuraĵoj, bruego, trorapidemo kaj malĝentileco de la homoj, la homplenaj stratoj kaj pri ĉio tia en la tuta urbcentro.
”Tio ĉio estas ’Dummheit**’ ”, li trovis. Oni profanis la lagon, oni permesis, ke la herbo estas plattretata. Oni ĉien forĵetis paperon kaj bananŝelojn. Lia restado en Germanujo instruis lin rigardi ĉion ĉi pli aŭ malpli krima. Li evidente sopiris al Germanujo, kvankam li ne malpli malamis ĝin, same kiel li malamis kaj samtempe amis la virinon, kiu detruis lian vivon.
* germana supersigno.
** stultaĵo.
Fanny invitis lin al Haynes-Cooper iun tagon kaj ŝi montris al li ĉion. Li trovis tiun vendejon konsterna kaj enigma, nekredebla. Ŝi manovris per milionoj kaj li neniel komprenis la valoron. Tio malmulte interesis lin. Li rigardis al la oficistoj, al la ekspedistinoj kaj skuis la kapon, iom stulte. La radŝuojn, kiuj veturis tro malrapide, anstataŭis malgrandaj, malfortaj bicikloj, kun portilo super la antaŭrado. La biciklistoj pafis sin tra la koridoroj, la vastaj provizejoj, veturante ili kaptis la pakojn kaj transdonis ilin tiel lerte kaj rapide, ke ili ĉiuj ŝajnis ĵonglistoj.
”Nu,” diris Fanny, kiam ŝi sidis ree antaŭ sia skribtablo kaj ridetis al li, ”kion vi opinias pri ni?”
Tiam la senzorga, egoista Teodoro Brandeis diris ion tre rimarkindan:
”Fanny, mi laboros. Mi baldaŭ akiros kelkajn milionojn, kiuj kuŝas ĉi tie en la lando, kvazaŭ permane kapteblaj kaj mi eltiros vin el ĉi tie. Mi promesas tion.”
Fanny rigardis lin konfuzite.
”Vi parolas, kvazaŭ vi kompatus min.”
”Certe mi kompatas vin, absolute kompatas, sed mi kompensos al vi, kompensos al vi ĉion.”
Estis unuafoje en ŝia sukcesa kariero, ke Fanny spertis kompaton pro la kariero mem. Ŝi sentis tion bone, sed kiu estis, kiu kompatis ŝin, Teodoro... la palpe serĉanta... ? Kiel ajn, io en ŝi diris: ”Li ĉiam estis sincera kaj vera.”
La impresario de Teodoro alvenis en septembro per holanda ŝipo, sur kiu li kunloĝis en unu kajuto kun tri aliaj. Kurt Stein estis naskita germano, sed li estis edukita en Usono, li posedis la amerikan inklinon al lukso kaj oportuna vojaĝado. Li estis ankoraŭ malbonhumora, kiam li alvenis al Ĉikago.
”Kiel fartas la laboro?” estis lia unua demando al Teodoro.
Li ekzamene rigardis lin.
”Vi aspektas pli bone, ne plu tiel melankolia, kiel en Vieno. La virinoj ĉi tie tamen ŝatas tian rigardon, sed melankolio ne utilas por la laboro.”
Antaŭ ol li foriris, li apartigis sin kun Fanny. Lia mieno fariĝis serioza. Evidente li estis embarasita.
”Tiu virino,” li komencis, ”pardonu min fraŭlino Brandeis, sed ŝi vizitis min, ŝi diris, ke ŝi malsatas, ŝi estas sola en Vieno. Ŝia... nu, ŝi estas nun sola tie. La milito, oni diras, daŭros jarojn, multajn jarojn. Ŝi pledis kaj plendis, por ke mi sin kunprenu ĉi tien.”
”Ne!” kriis Fanny, ”ne, li ne aŭdu tion. Li ne povas scii tion. Li...”
”Jes, mi scias, ŝi estas stranga, paradoksa virino, mi certigas al vi, ke ŝi preskaŭ decidigis min pri tio, ŝi posedas ion tian, kio samtempe forpuŝas kaj logas.”
Videble li trovis tion ĉi bela diraĵo, ĉar li ripetis ĝin kontentigite.
”Ĉiuokaze mi sendos monon al ŝi,” diris Fanny.
”Jes, sed oni asertas, ke la mono perdiĝos. Mi ne scias, kiel oni faras tion, sed ĝi malaperas.”
Li estis forironta, kiam li subite diris: ”Ho, jes, mi forgesis pri tio, mi havas komision por vi. Sur la vaporŝipo ankaŭ estis Schabelitz. Verŝajne li perdos sian tutan posedaĵaron, kiun li kolektis dum tiom da jaroj, la milito forglutos tion. Liaj bienoj en Polujo estas tretdetruataj. Lia mono, grandparte estas investita en hoteloj en Rusujo kaj Polujo, kaj tiuj hoteloj nun servas kiel kazernoj aŭ hospitaloj.”
”Ĉu Schabelitz, ĉu vi volas diri, ke vi havas komision de li por Teodoro? Estas belege, estas surprize!”
”Por Teodoro kaj ankaŭ por vi.”
”Ĉu por mi? Foje mi desegnis lian portreton, kiam mi estis bubino. Poste mi ne plu vidis lin dum multaj jaroj, ĝis mi aŭdis lin ludi okaze de la antaŭa koncertvojaĝo en Ameriko. Mi tiam deziris paroli kun li, sed mi ne kuraĝis, mia vizaĝo estis nemontreble ruĝa pro la plorado.”
”Li memoras vin ankoraŭ. Li intencas viziti vin kaj Teodoron. Li povos multon fari favore al Teodoro, kaj li faros tion certe. Li ŝarĝis min per jena komisio: – Diru al ŝi, ke mi ankoraŭ posedas la skizon, kiun ŝi faris de mi kun la mirakla skatoleto en la mano kaj tiu aparta esprimo sur la vizaĝo. Diru al ŝi, ke mi ofte pensas pri tio, kio fariĝis al la nigra bukla knabino kun la ruĝa bireto. Mi estas scivola, ĉu ŝi daŭrigis kapti la apartajn mienojn de la homoj. Se ŝi faris tion, ŝi fariĝos pli fama ol ŝia frato!”
”Ĉu li diris tion pri mi?”
”Jes, mi preskaŭ laŭvorte ripetas ĝin al vi.”
Teodoro estis kolera, kiam ŝi revenis post la foriro de Stein.
”Mi deziras, ke vi ne flustru kun Stein pri mi, kvazaŭ mi estus idiota flegato. Pri kio vi do parolis?”
”Pri nenio, Teddy, vere pri negravaĵoj.”
Li momenton sidis enpensiĝa. Tiam subite malstreĉi ĝis liaj trajtoj kaj lia vizaĝo heliĝis. Intuicie li akuze levis la montrofingron antaŭ Fanny kaj li diris:
”Li parolis kun ŝi!”
”Teddy, ni ja interkonsentis...”
”Ŝi troviĝas en malfacilaĵoj, pro la milito. Ŝi ne havas monon, mi jam scias, aŭskultu, ni sendu al ŝi monon, telegrafe.”
”Bone, mi faros tion, konfidu tion al mi.”
”Se ŝi estas ĉi tie, en la lando kaj vi mensogas al mi...”
”Ŝi ne estas ĉi tie, je mia honoro!”
Tio trankviligis lin.
Fanny havis komplikitan vivon dum tiuj tagoj. Reveninte ĉi tiun vesperon, ŝi trovis inter la leteroj unu koverton por Teodoro, kies poŝtstampo indikis ”Vieno”. Ĝi estis cenzurita. Teodoro promesis al Fanny, ke li ne korespondos kun Olga, nek sciigos al ŝi sian adreson. Olga riskis skribi al la adreso de Fanny. Fanny nedecideme rigardis la leteron. Teodoro venos por tagmanĝo, kiel li faris kvinfoje en ĉiu semajno. Starante en la vestiblo, ŝi aŭdis Teodoron meti la ŝlosilon en la serurtruon. Ŝi eskapis al sia dormoĉambro, kun la leteroj en la mano. Ŝi malfermis tirkeston de la tualeta tablo kaj ĵetis la leterojn en ĝin. Ŝaltinte la lumon, ŝi turnis sin al Teodoro, kiu staris en la pordo.
”Tagon, Fanjo!”
”Tagon. Teddy, kara mia, pfu, fi, via pipo odoraĉas! Kiel statas la laboro?”
”Hm, sufiĉas; ĉu korespondaĵoj por mi?”
”Ne.”
Tiun vesperon, kiam li estis foririnta, ŝi prenis la leteron el la tirkesto, turnis ĝin; ŝi eĉ ne pripensis legi ĝin, ŝi konsideris ĝian neniigon. Fine ŝi kaŝis ĝin en sia gantujo.
”Eble post la dekkvina de oktobro. De tio dependos ja ĉio,” ŝi pensis.
La dekkvina de oktobro venis. La tempo unue ŝajnis rampi, sed fine ĝi galopis tro rapide. Fanny jam alkutimi ĝis vidi la portreton de Teodoro sur la reklamtabuloj ekster la Orkestra Halo kaj en la muzikkolonoj de la gazetoj:
Brandeis, Teodoro Brandeis, la violonisto. La nomo sonis en ŝiaj oreloj kiel kanto. Kiam ŝi preterpasis en tiu semajno la koncertejon, ŝi devigis sin ne marŝi ŝtelrigardante al la anoncaj tabuloj. Ofte ŝi pensis tiam pri la virino kun la maleleganta griza jupo kaj la nigratlasa antaŭtuko, kiu tiom penis en sia butiko por iam briligi la nomon de Teodoro super la programo per dikpresaj literoj:
Solisto: SINJORO TEODORO BRANDEIS, Violono.
Estonte Teodoro gajnu la favoron de la usona publiko kun ĝia malvarma temperamento, sed kiu scias laŭdi sian favoraton, kiam la glacio de rezervo estas degelinta.
Li rigardos malsupren al la bruanta, entuziasma amaso, kiu kolektiĝis antaŭ la podio en Carnegie Hall, postulante pli, ankoraŭ pli, post sukcesa koncerto. Sed nun li ĉiurilate estis ekscitita, nerve kaj spirite. Lia ludado montris tion.
Fanny venis malfrue, kun Teodoro. Ŝi sentis, ke ŝi ne povos sidi kviete dum la unua parto de la programo. Ili atendis kune en la solista ĉambro. Teodoro, tre svelta kaj knabece aspektanta en sia smokingo, daŭre rondiris en la ĉambro. Fanny havis inklinon pli bone aranĝi lian kravaton, forigi imagan fadenon de lia kostumo, pli bone meti la blankan floron en lia butontruo (li ĝuste forĵetis tiun blankan floron, ĉar ĝi ĉifiĝos pro lia violono, li diris).
Ŝi inklinis fari iujn el tiuj bagateloj, kiuj povos malstreĉi ŝiajn tro incititajn sentojn. Sed ŝi ja lernis sin regi, ŝi rezignis pri ĉio tia. Cetere ĉio, kion ŝi diris, estis sufiĉe malgrava kaj sensignifa.
”Kiel mi aspektas?” demandis Teodoro, starigante sin antaŭ sin.
”Belege!” diris Fanny kaj ŝi estis serioza.
Teodoro frotis la vangon per la mano.
”Mi tranĉis min, razante, damne!”
”Nenio videbla!”
Li komencis refoje marŝi tien kaj reen en la ĉambro.
Kelkfoje li haltis kaj interfrotis la manojn, kvazaŭ lavante ilin. Fine karese li diris: ”Ĉu ne estos preferinde, ke vi foriru nun?”
Fanny ekstaris silentante; ŝi estis tre bela. Ŝiaj vangoj ruĝetiĝis pro eksciteco kaj ŝiaj okuloj brilegis. Momenton ŝi rigardis lin; li rigardis ŝin kaj ili ĉirkaŭbrakis unu la alian, longe, amplene. Post tio Fanny turnis sin kaj rapide foriris. Kiam ŝi supreniris la ŝtuparon, ŝi preskaŭ stumblis.
La sonorilo sonis en la paŭzejo. La publiko reiris al la salonego, multe tro malrapide, trovis Fanny. Ili ramppaŝis.
Ŝi diris al ŝi, ke ŝi nun ne permesos al siaj nervoj turmenti ŝin tiel. Ŝi ĉirkaŭrigardis la salonegon, ŝajne tre kvieta. Ŝiaj okuloj renkontis tiujn de Fenger. Li sidis sola.
Ŝi estis dirinta, ke ŝi preferas esti sola. Ili rigardis unu la alian, ne kapsalutinte kaj ne ridetante. La publiko sidigis sin kun la kutima brumovado.
Iu malantaŭ Fanny diris: ”Kiu estas tiu Brandeis?”
”Mi ne scias. Novulo. Germano, mi kredas. Oni diras, ke li estas bona violonisto. Mi mem tamen ĉiam preferos aŭdi Kreisleron.”
La muzikistoj sidiĝis. Stock, la orkestrestro, venis el flankpordo, sekvata de Teodoro. Aŭdiĝis malgranda aplaŭdo. Stock suriris la estran podieton kaj patre rigardis al Teodoro, kiu maldekstre de li staris kun violono kaj arĉo en la mano, riverencante. Lia knabeca aspekto ŝajnis plaĉi al la aŭskultantaro. Denove eksplodis aplaŭdo kaj li riverencis, abrupte, tiel ke liaj vestpintoj malantaŭe leviĝis salte. Li tenis la kalkanumojn kaj genuojn unuj kontraŭ la aliaj, laŭ germana maniero. Post tio li riverencis rigide antaŭ Stock kaj la orkestranoj. La longaj mallarĝaj manoj de Stock leviĝis. Estis, kvazaŭ li perfingre desegnas en la aero antaŭ la homoj la unuajn notojn de la koncerto de Teodoro. Teodoro staris atendante, silenta, rekte. La vizaĝo de Fanny, fikse turnita al li, estis kvazaŭ preĝo. Subite Teodoro tire rektigis la refaldaĵon de sia frako, (estis movo, kiun Fanny memoris el lia knabaĝo), li metis la violonon dolĉe kontraŭ la mentonon kaj ekludis.
Fanny preskaŭ nenion aŭdis. Ŝiaj manoj estis glacimalvarmaj, ŝiaj vangoj ardis. La viro, kiu staris tie, ne estis Teodoro Brandeis, la violonisto, sed Teddy, la knabo kun blondaj haroj kaj mallonga pantalono, kiu ludis antaŭ la homoj en la flavaj benkoj en la Winnebaga sinagogo.
La jaroj ŝajnis forfandiĝi. Li klinis sin super la violono por aŭdigi la malaltajn tonojn, per kiuj li estis famiĝonta, glorota kaj nun li alprenis preskaŭ la saman malelegantan teniĝon, kiun li jam kutimis montri kiel knabo. Fanny atentis liajn piedojn, kiam li ŝunĝis la starmanieron.
Li estis nerva. Li ne plene povis regi sin. Ŝi vidis tion per la muskolkuntiriĝo sur liaj vangostoj. Sekve li ne ludis tiel bone, kiel li povis. Ŝi ne povis aŭdi tion.
Ŝia aŭdsento estis perturbita. Ŝi perceptis ĝin laŭ la eksteraj signoj. Sinjorino apud ŝi plej atente legis la programon kaj regule kaj zorgbrue turnis la foliojn. Fanny povus mortigi ŝin permane. Ŝi klopodis aŭskulti pli atente.
La muziko estis konata al ŝi. Teodoro ripetfoje estis ludinta ĝin antaŭ ŝi. Precipe la lasta parto estis profunde kortuŝinta ŝin. Ĝi estis la venkokrio de elprovita kaj kuraĝa popolo. Ŝi aŭskultis ĝin nun, eĉ ne emociate. Teodoro refoje riverencis rigide kaj malelegante kaj li premis la manojn de Stock kaj de la unua violonisto. Tiam li foriris. Fanny sidis, la manojn en la sino. La aplaŭdado plifortiĝis. Teodoro revenis kaj nun riverencis profunde, la brakojn rekte pendantaj. Tio estis tre gracia kaj eleganta sintenado, laŭ Fanny. Tamen fremda, li nepre konservu ĝin, ŝi opiniis, ĝi plaĉos al la aŭskultantaro.
Refoje Teodoro foriris. Refoje tondris aplaŭdado. Ripetoj estis kontraŭregulaj en la koncertejo, sekve la publiko aplaŭdis pro vera ŝatado.
La dua programero konsistis el serio da hungaraj dancoj.
Sovaĝaj, pasiaj ciganaĵoj, kelkfoje aliformiĝantaj en frenezigaĵojn. Li ludis kun spirito kaj poete. Aŭskultante ilin, oni sentis pli forte, kante pulsantan la sangon en la vejnoj. Fanny vere ekscitiĝis kaj pensis ree pli klare.
”Pro tio panjo ja tiom laboregis, pro tio ŝi donis la vivon. Tio vere ne estis senvalora ofero. Se necese ankaŭ vi aldonu vian oferadon. Nenio alia estas grava. Kion li nun bezonos, tio estas lukso. Li estas mortlaca pro bataloj kontraŭ la mizero. Ripozo, komforto, liberaj horoj! Vi ja povas doni tion al li. Ne, Fanny, vi perdos, nenio malhelpos tion!”
En tiu spirita momento ŝi atingis mejloŝtonon en sia kariero, kiun ŝi ne povis preterpasi reen.
Teodoro denove riverencis. Fanny eĉ ne rimarkis, ke li finis. La koncerto estis finita.
”... tiuj hungaraj dancoj, jes!”
Fanny aŭdis diri la viron malantaŭ ŝi, kiam li helpis la knabinon surmeti la mantelon, ”tamen tiu unua parto ne plaĉis al mi, preĝeja muziko, ne taŭga por koncertejo.”
Fanny serĉis sian vojon al la solista salono. Teodoro parolis kun la orkestrestro kaj du, tri aliaj. Li aspektis laca, estis kvazaŭ liberiĝo, kiam li ekvidis Fanjon. Ŝi iris al li. Li prezentis ŝin, sekvis gratuloj. Liberiginte sian manon, ŝi premegis tiun de Teodoro.
”Venu, karulo, vi estas laca, ĉu ne?”
Ĉe la pordo Fenger atendis ilin. Teodoro akceptis liajn formalajn gratulojn, preskaŭ malkaŝe montrante sian malŝaton.
”Mia aŭtomobilo atendas vin ekstere, ĉu vi permesas al mi hejmenveturigi vin?”
Averta puŝeto de Teodoro sekvis.
”Dankon, ni jam mendis aŭtomobilon. Teodoro estas tre laca.”
”Mi povas tion imagi al mi.”
”Ne, mi ne estas laca,” grumblis Teodoro, kiel knabo, ”sed mi malsategas, mi neniam manĝas, antaŭ ol mi devas ludi.”
Kurt Stein, la impresario, suspekte turnis ĉirkaŭ li, ŝtelrigardante al Fenger.
”Pripensu, ke vi morgaŭvespere denove devos ludi. Estos preferinde frue enlitiĝi.”
Fenger, preskaŭ modeste, rapide sin retiris. Li tamen sukcesis haste flustri al ŝi:
”Mi havas grandan novaĵon. Dimanĉon mi absolute parolu kun vi. Se ĉi tio estos pasinta, mi telefonos al vi. Morgaŭ vi ne bezonos labori.”
Fanny balancis la kapon kaj foriris kun Teodoro. Teodoro komforte sidkuŝigis sin en la veturilo, sed ne estis signo de malstreĉiĝo en lia mieno. Liaj nervoj restis same streĉitaj kiel kordoj de violono.
”Sufiĉetis, ĉu ne? La usona publiko vere similas al glacio.”
Fanny estis memorigonta lin pri lia propra diraĵo, ke la publiko tute estas indiferenta al li, sed ŝi retenis sin.
”Ho, mi malsategas! Kion celas tiu Fenger, li ĉirkaŭŝvebas vin tede! Mi diros al li, ke li prefere forrestu. La maniero, en kiu li rigardis al vi, neniel plaĉas al mi. Mi proponas, ke ni iru ien ajn amuzi nin hodiaŭ, Fanjo, aŭ invitu kelkajn amikojn. Mi ne povas kviete sidi hejme, post ludado. Olga ĉiam aranĝis vespermanĝon aŭ ion tian.”
”Bone. Teddy, ĉu ni iru al teatro?”
Unuafoje en sia vivo Fanny sentis iomete da simpatio por la malamata Olga. Eble, post konsidero de ĉio, ŝi fine tute ne meritis mallaŭdon, ne estis sola kulpa.
Teodoro devis foriri dimanĉmatene al Cleveland, kie li ludos lundon. Li insistis kunporti la etan Mizzi, kvankam Fanny kontraŭstaris forte. Teodoro tamen insistis kaj venkis.
”Ŝi jam alkutimiĝis, ŝi ŝatas vojaĝadi, ĉu ne, Mizzi? Se vi povus esti rigardanta ŝin en Rusujo, tra la tuta Germanujo kaj en Svedujo. Ŝi vere pli bone povas elteni vojaĝadon ol ŝia paĉjo.”
La matengazetoj estis afablaj sed ne entuziasmaj. Ili uzis vortojn jenajn: multpromesa, malekvilibra, troambicia, naturdotita. Teodoro ĉifis la gazeton, ĵetis ĝin sur la plankon, forte sakrante. Poste li reglatigis kaj formetis ĝin por zorge konservi ĝin. Tiun vesperon li ludis pli aŭdace, la sabatvespera aŭskultantaro estis entuziasma.
Lia ludo estis plena de ardo, kiu mankis la antaŭan vesperon.
Teodoro estis surprizita kaj kolera, ke la kritikistoj ne pli akcentas la judan karakteron de lia koncerto, ili preskaŭ nenion diris pri ĝia signifo. Ili akceptis ĝin kiel muzikaĵon kun juda temo. Ĝi povus esti titolata same malgrave per: ”Printempo”.
”Ni ne estas en Francujo aŭ Rusujo,” diris Fanny. ”Oni ne konas ĉi tie religian antagonismon. Se ekzistas iu antagonismo, ĝi estas persona. Vi ja ne scias tion ĉi, ĉar vi forestis tiel longe de ĉi tiu lando. Ili ne malŝatas nin, pro raso aŭ sekto, sed pro la tipo. Tio estas la malfacilaĵo, diras Clarence Heyl. Ni povas konstrui tiom da sinagogoj, kiom plaĉas al ni kaj preĝi plentagon tie, laŭdezire.
Sed tion ni ne deziras. La batalo ne plu estas rasobatalo, sed individua batalo. Unu brugaja, multmova hebreo en restoracio povos kaŭzi pli da naŭzo ol dekmiloj da judoj, kiuj kunvenis por religia servo en Union Parko.”
Teodoro meditis momenton. ”Sekve ni estas ĉiuj persone respondaj, ĉi tie?”
”Jes, mi supozas tion.”
”Sed, rigardu, mi estas ĉi tie dek semajnojn kaj renkontis viajn geamikojn. Inter ili ne estas eĉ unu judo. Kial?”
Fanny ruĝiĝis momenton.
”Ho, tio estas hazarda.”
Teodoro rigidmiene rigardis sin.
”Tio volas diri, ke vi intence aranĝis tiel.”
”Jes.”
”Fanjo, ni ambaŭ estas malfortuloj, konsidere tion, kia patrino nin naskis. Mi ne scias, kiu estas pli egoista, ĉu vi aŭ mi.”
Sed subite, vidinte ke li dolorigas ŝin, li tuj aldonis karesan frazon.
”Pardonu min, injo, vi ja tiel dorlotas min kaj Mizzin, nin ĉiujn. Mi nur estas violonistaĉo. Vi estas la pli forta el ni.”
Fenger telefonis sabaton. Li kaj lia edzino troviĝis en sia vilao apud la lago. Fanny iru tien dimanĉmatene per la vagonaro.
Ŝi deziris esti tie, kvazaŭ sopire. La vetero estis tro varma, laŭ la sezono, kelkfoje tio okazas plu en oktobro en Ĉikago. Lastmomente ŝi klopodis decidigi Teodoron ne kunpreni la etulinon kaj ŝian vartistinon Otti, sed ĉio estis vana.
”Mi ne povas malhavi ŝin,” diris Teodoro.
La voĉo de Fenger sonis en la telefono retene ekscitita, same kiel lia voĉo malmilde aŭdiĝis kelkfoje en krizaj momentoj.
”Fanny, finiĝis, ĉio estas finita! Hodiaŭ mi havis konferencon. Tiu ĉi monato estas mia lasta ĉe Haynes.”
”Tio estas nur serco, ĉu ne? Vi mem ja estas Haynes-Cooper. Kiel ili povis konsenti lasi vin foriri?”
”Tion mi nun ne povas klarigi. Morgaŭ mi priparolos ĉion. Mi havas novajn planojn. Ili elaĉetis min, ĉu vi komprenas? Kaj je kiu sumo... nu, mi opiniis, ke mi jam bone alkutimiĝis al ĵonglado per milionoj, sed ĉi tiu propono eĉ konsternis min. Ĉu vi venos? Ĉu frue? Prenu la vagonaron je dek post la oka.”
”Estas tro frue. Mi venos je la deka.”
La milda oktobra tago ravis ŝin. Fanny, ankoraŭ tute ekscitita pro la debuto de Teodoro kaj la adiaŭo de ĉi tiu mateno, kun antaŭvido de gravafera interparolado ĉe Fenger, avide ensorbis la belecon de la apudfervojaj arbaroj.
Fenger akceptis ŝin en la stacidomo. Neniam ŝi vidis lin tiel vigla kaj petola, ŝajnjuna.
”Eniĝu!”
Li veturis ŝin en malgranda senkovrila veturilo.
”Ĉu la frato jam foriris? Bona Dio, jen iu, kiu scipovas ludi kaj tion vi ebligis al li, vi estas mirakla knabino.”
”Tia, kia vi nun estas, vi povos rigardi kiun ajn mirakla,” ridis Fanny. ”Vi ja estas kontenta pri vi mem kaj pri ĉiu.”
Fenger ridis siavice kaj veturigis la veturilon pli rapide.
Ili trairis la pordegon. Anstataŭ la geranioj, pompis dalioj, la markezoj estis for.
”Estas la lasta semajno de mia loĝado tie ĉi,” diris Fenger. ”Nun estas tro malvarme por Katarino ekster la urbo. Morgaŭ ni transloĝiĝos urben. Tial ni nur havas ĉi tie la japanon por servi.”
”Ne ekskuzu vin, mi ĝojas, ke mi estas ĉi tie post tia semajno da streĉado. Nu, tuj rakontu, kio okazis.”
”Unue ni lunĉos, mi timas tamen, ke vi senkulpigu Katarinon, ŝi kredeble ne venos malsupren por lunĉi.”
La japano pretigis la tablon sur la verando, sed de la lago ekblovis trofreŝa aero, tiel ke la tableto estis forportata al la manĝoĉambro.
”Ĉu vi povus imagi tion? Certe ne, kiam vi forlasis la urbon, ĉu?” diris Fenger. ”La lago kelkfoje tamen surprizas nin tiel,” poste al la japano: ”Ĉu la sinjorino lunĉos malsupre?”
La viro skuis la kapon: ”Nossa.”
La konversacio dum la lunĉo temis pri Teodoro kaj lia estonteco. Fenger diris, ke "Teodoro bezonos fortan gvidan manon, specon de kombinaĵo de impresario kaj sklavpelisto. Eble inteligenta, ambicia virino povus atingi la saman rezulton. Tion ni ĉiuj bezonas. Virinon, por kiu ni laboru kaj kiu laborigas nin.”
Fanny ridetis.
”Mizzi estos sufiĉe virina por li, mi timas. Bedaŭrinda Teddy.”
Ili ekstaris.
”Nun, pri la aferoj,” diris Fenger. Sed ĝuste en tiu momento sonoris la telefono, kaj la ĉie ĉeestanta japano venis, por informi lin pri tio. Li estis reen en kelkaj minutoj, serioze li diris: ”Estas Haynes. Domaĝe. Mi timas, ke tio daŭros certe duonhoron. Ĉu vi volos dormeti iom aŭ eble promeni laŭlonge de la lago?”
”Ne maltrankviliĝu pri mi. Mi intencas fari promenadon.”
”Sed revenu post duonhoro.”
Kiam ŝi revenis, li tamen estis ankoraŭ telefonanta. Ŝi prenis libron, oportune instalis sin sur kaj inter la kusenoj de la ripozoseĝo kaj post kelka tempo ekdormis.
Kiam ŝi vekiĝis, Fenger sidis kontraŭ ŝi. Li ne fumis, ne legis. Evidente li estis sidinta tie, nur rigardante ŝin.
”Ho, ĉielo! Ĉu mi dormis... kun la buŝo malfermita?”
Fanny momenton batalis kun la intenco rigardi tiel kolere, kia ŝi efektive estis.
”Kioma horo estas? Kial vi ne vekis min?”
Estis tutkviete en la domo. Zorge ŝi glatige ordigis la harojn kaj aranĝis siajn vestojn.
”Kie estas ĉiuj? Ĉu sinjorino Fenger ankoraŭ ne estas malsupre?”
”Ne. Ĉu mi nun rakontu pri miaj planoj?”
”Kompreneble, pro tio mi ja venis ĉi tien. Mi ne komprenas, kial vi ne priparolis tion pli frue. Vi estas ruza kiel ĉino. Nu, mi aŭskultas.”
Fenger ekstaris kaj komencis ”paŝe mezuri” la ĉambron, ne ekscitite, sed kun sinteno de retenata forto.
”Mi parolos koncize. Hieraŭ ni okazigis konferencon en la kontoro de Haynes. Kompreneble ni jam antaŭe priparolis la aferon. Vi scias tion. Haynes sciis, ke mi rifuzos resti sub la novaj reguloj kaj kondiĉoj. Pri tio ni ne longe diskutis. Ni sciis ambaŭ, ke ni estonte ne plu povos interkonsente kunlabori. Nur restis al ni, fiksi la kondiĉojn. Vi scias, ke mi posedas kontrakton kaj akciojn. Nu, ni akordiĝis kaj Haynes konsentis pri du kaj duona milionoj.”
Li restis staranta antaŭ Fanny.
”Du kaj duona milionoj da... kio?” demandis Fanny.
”Dolaroj.” Li ridis. ”Per ĉeko!”
”Unu ĉeko?”
”Jes, per unu ĉeko.”
Fanny bezonis kelkan tempon por spirite digesti tion.
”Mi supozis, ke mi jam alkutimiĝis kalkuli per milionoj. Sed tio... tian ĉekon mi vere dezirus teni en la mano, nur tuŝi momenton.”
”Tion vi tuŝos.”
Li alŝovis sian seĝon.
”Pripensu foje, Fanny. Ekzistas nenio, surtere, kion vi kun mi ne povos fari per tiuj du kaj duona milionoj. Nenio.
Ni konas la ekspedludon, kiel neniu alia duo en la mondo. Kaj ĝi nur estas en sia juneco. Mi konas la teknikan flankon. Vi konas la homan flankon. Mi certigas vin, ke vi kaj mi en kvin jaroj estos nacia potenco. Ne nur simplaj ĉefoj en prospera ekspedentrepreno, sed gravaj financaj figuroj. Kiel fartis Haynes-Cooper en tiuj kvin jaroj? Estas nekredeble, mirakle. Sed ĉio estas bagatelo, kompare kun tio, kion ni ambaŭ kapablos efektivigi.
Vi posedas la scikonon pri homoj, vi konas genie la sentojn de la homoj, iliajn bezonojn, iliajn mankojn.
Mi konas la faktojn, la praktikon. Mi posedas du kaj duonan milionojn por komenci, mi povas kompletigi tion ĝis tri milionoj. Antaŭ dekkvin jaroj Haynes-Cooper posedis kelkajn centmilojn. En kvin jaroj ni povos aspektigi la aferon de Haynes-Cooper, kiel vilaĝa bazaro, kompare kun nia. Tio ne estas fantazio, tio estas faktoj.
Vi scias kiel laboras mia menso, kiel ŝtalmalmola ĉizilo.
Mi vidas la tutan landon, eĉ inkluzive Eŭropon, post la milito, kuŝantajn antaŭ ni. Dio, kial ne! Kvazaŭ operacioto antaŭ la ĥirurgoj. Vi atentu la koron, mi observos la muskolojn kaj ligamenton. Mi kondukos vin al loko, kiun antaŭe neniu virino okupis. Mi havas centojn da novaj planoj, pretaj, tuj. Kaj vi same. Estas nur afero pri konstruaĵoj. Pri brikoj, traboj, maŝinoj kaj homoj por funkciigi tiujn maŝinojn. Tuj kiam ni posedos ilin – tio ja nur daŭros kelkajn monatojn – ni povos ekentrepreni kaj plenumi aferojn, ĝisnunajn imagaĵojn, nerealigeblajn halucinojn!”
Fanny sidis kviete en sia seĝo, la okulojn fikse turnitaj al la vizaĝo de la viro, kiu estis tiel nevenkeble decidema, tiel nedevigeble forta. Kiam li finis paroli kaj ekstaris, ankaŭ ŝi eksaltis, daŭre rigardante lin. Ŝi preme interplektis la fingrojn, konvulsie.
”Mi ne estas efektiva komercistino, vi eraras, mi... ne, atendu momenton... mi nur havas la lertecon senti, kion aliaj homoj pensas, deziras, sopiras. Sed tio ja ne estas negoco.”
”He, ĉu tio ne estas komerco? Tio estas la esenco de komerco. Estas tio, kion la eminentuloj nomas komerca psikologio kaj tio estas nepre necesa, hodiaŭ, nuntempe, kiel kapitalo hieraŭ. Sen kapitalo oni tamen povas agadi, oni ne nepre bezonas ĝin, oni povas ĝin havigi al ŝi, sed tiu alia estas nur kunnaskita.”
”Jes, sed... en la lasta tempo, nur logis min la homa flanko. Mi ne scias la kialon. Evidente la interesiĝo pri la meĥanika flanko foriĝis.”
Fenger staris, rigardante ŝin kun klinita kapo. Ruĝa strio, kiun ŝi neniam antaŭe vidis sur lia frunto, aperis kiel ruĝa zono. Li alproksimiĝis al ŝi. Ŝi levis la manon intuicie. Ŝi faris paŝon malantaŭen kaj tuŝetis la seĝon, de kiu ŝi ĵus ekstaris, falsidiĝis en ĝin. Ŝi restis sidanta, senpove rigardante lin. Lia mano, kiun li metis sur la apogilon de la seĝo, tremis, lia voĉo ankaŭ tremis.
”Fanjo, Katarino ne estas ĉi tie.”
Fanny rigardis lin senparole.
”Katarino foriris hieraŭ. Ŝi estas en la urbo.”
Poste li diris – pro sia terurita mieno, – ”ŝi estis ankoraŭ ĉi tie, kiam mi hieraŭ telefonis al vi. Hieraŭ posttagmeze ŝi ekhavis intencon, ke ŝi reiros al la urbo, estis tro malvarme por ŝi ĉi tie. Mi lasis ŝin iri. Mi ne nuligis la inviton al vi, mi deziris, ke vi venu.”
”Nu, mi nur diru, ke tio estas sufiĉe triviala. Krome, nun la laca aferisto bezonos sian melodraman scenon, ĉu ne? Kion mi faru? Hm? Ĉu mi frapu mian bruston kaj ekkriu. Ĉu mi bategu la pordon?”
Fenger mire rigardis ŝin.
”Fanny, ne priridu min.”
”Kial ne ridi? Mi ja devas ridi, mi amuziĝas. Mi vere amuzas min. Nu, sinjorino Fenger, estu serioza. Ni reiru al la bilionoj. Mi nepre kaptu la vagonaron je kvarono post la kvina!”
”Mi ne ŝercas, mi estas serioza.”
”Nu, se vi atendas, ke mi ludos la rolon de persekutata heroino, mi bedaŭras, sed mi nepre elrevigu vin. Jes, nun mi komprenas. Vi forlasis la Haynes-Cooper-aferon por okupi vin pri filmarto. Kaj tio estas provoludaĉo por sensacia filmo.”
”Ho, vi, forta, malgranda diablino, vi...”
Li etendis nerezisteble sian fortan manon kaj kaptis ŝian ŝultron.
”Vi, belega, rava knabino!”
La mano, kaptinte ŝian ŝultron, tiris ŝin al lia korpo. Ŝi vidis lian vizaĝon kun la ŝvelintaj vejnoj, kiuj aspektis kordoj sur liaj tempioj, liaj okuloj brilis sovaĝe kaj strange.
Ŝi neniam vidis lin tia. Li parolis, rapide, preskaŭ balbute, malkohere, daŭre ripetante la saman:
”Mi estas freneza... pro vi... mi serĉis jam longe virinon tian... kiel vi... dum mia tuta vivo... mi freneziĝos... pro vi... mi amegas vin!”
Tiam Fanny sentis reaperi siajn sinregadon kaj memfidon kaj ŝi pensis pri sia patrino. Ŝi komencis lukti, barakti kaj ŝi diris, kiel ĉiuj aliaj knabinoj:
”Lasu min, lasu min, vi dolorigas min, lasu... do!”
Kaj subite tio, kion ŝi konservis en angulo de sia cerbo, ĝis ŝi bezonis ĝin, kion Clarence Heyl diris al ŝi, klariĝis al ŝi. Ŝia memoro priskribis ĝin komplete: ”Kiam vi pugnigas vian maneton, jen tiel kaj flankenmetu la dikan fingron, rigardante bone lokon proksimume kvin centimetrojn ĉitiuflanke de la mentono, vi etendu kaj retiru fulmrapide la pugnon, kiel piston de maŝino, la ulo, kiu atakas vin, terenfalos senmove. Precize sur tiu loko estas nervo, kiu rekte iras al la cerbo, kaj vi vidigas al li stelojn, lumradiojn kaj...”
Ŝi lasis sin gliti malrigide inter liaj brakoj, ŝi fermis la okulojn. Li lasis ŝin, premis malpli firme, mirigita, gaja.
Kun la okuloj sur tiu loko apud la mentono ŝi levis la brakon, malrapide pugnigis la manon kaj neatendite, kiel pisto de maŝino... puf!
Liaj dentoj kunklakis obtuzsone... Lia vizaĝo mallonge estis komika masko, surprizita, konsternita, preskaŭ idiota. Tiam li terenfalis, precize kiel Heyl antaŭdiris, sveninta. Ne subite, sed konvulsie firmtenante sin, tiel ke ŝi preskaŭ estis kuntrenata.
Fanny por momento rigardis al li. Poste ŝi viŝis la buŝon per la dorso de la mano. Ŝi eliris la ĉambron kaj trairis la vestiblon. Ŝi vidis la japanon subite aperi el pordo kaj ŝi piedbatis sur la planko, diris: ks! – ks! kvazaŭ por forpeli raton. Ŝi prenis siajn ĉapelon kaj mantelon de la tablo, forlasis kure la domon kaj suriris la vojon al la stacio. Ŝi kuris, kuregis. Estis sufiĉe granda distanco al la ampelopskovrita stacidometo, sed ŝi ne konsciis pri la distanco kaj pri laciĝo. Certe duonhoron ŝi senĉese kuris.
Kiam ŝi atingis la fervojon, la kontrolisto sciigis al ŝi, ke la venonta vagonaro foriros ne antaŭ la sesa. Ŝi atendis trankvile. Ŝi surmetis la ĉapelon, kiun ŝi dumvoje tenis en la mano kaj ordigis siajn harojn. Enirinte la vagonon, ŝi trovis malplenan kupeon, ŝi sidiĝis kaj apogis la kapon per la manoj. Nur tiam ŝi sentis dolori sian manon.
Ŝi rigardis kaj vidis, ke la artikoj de la fingroj estas kontuzitaj kaj ke sango elfluetis.
”Nu,” ŝi diris al si, ”ĉi tio estas sendube la plej stranga aventuro, kiu okazis al reala virino, kiu staras ekster novelo.”
Ŝi esplore rigardis la fingrojn. Ŝi ridetis kaj ridetante ŝi sentis dikaĵon ekesti en sia gorgo, antaŭ ŝiaj okuloj venis nebulo, ŝi ekploris sovaĝe, kaŝite en sia angulo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.