|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FANNYAŭtoro: Edna Ferber |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La ŝipo, kiu portis Teodoron al Ameriko, estis la lasta de tiu speco, kiu forlasis la germanan havenon.
Dum multaj jaroj poste eliris nur militŝipoj, ĉar unu tagon post la forveturo el Bremen la granda milito eksplodis.
Fanny estis unu el tiuj milionoj da usonanoj, kiuj rifuzis akcepti la ideon pri milito. Ŝi rigardis ĝin persona ofendo. Tio estis neciviliza, antikva kaj malkonvena. Precipe malkonvena. Ŝi ĵus estis reveninta de Eŭropo, kie ŝi intertraktis pri milionkvantaj mendoj. Milito povus signifi, ke ŝi ne ricevos la menditajn varojn. Sekve por ŝi milito ne estis dezirinda.
Teodoro alvenis en la unua semajno de aŭgusto. Fanny liberigis sin du tagojn el la vendeja ĥaoso por akcepti lin en Novjorko. Sed nun ŝiaj okuloj, ŝiaj pensoj, longe subpremitaj sopiroj, emocio, ĉio koncentriĝis al la vasta, minace proksimiĝanta ŝipkorpo. La homamaso, kiu atendis la vaporŝipon estis nenormale granda. La emocio sur la kajo de Hoboken ĉife estis ankoraŭ pli frapa ol iam ajn, la amaso troviĝis en streĉa atendo, kiu inklinis al angoro, histerio. La matengazetoj ricevis sendratan sciigon, ke la vaporŝipo estis persekutata de franca rapidvaporŝipo kaj nur la interveno de la germana krozoŝipo ”Dresden” ebligis al ĝi eskapi. Tio kompletigis la streĉiĝon. La plimulto de la atendantoj staris kun larmplenaj okuloj, rigardante al la homplenaj ferdekoj. La salutvokoj estis pli kortuyaj ol kutime.
”Ĉu vi vidas ŝin?”
”Jen Jessie. Tio vere estas Jessie!”
”He, Jim, kara knabo, do venu malsupren.”
La okuloj de Fanny serĉis laŭlonge de la homdensaj pavezoj – ”Ted!” ŝi vokis kaj repuŝis singulton. ”Teddy!”
Ŝi ankoraŭ ne vidis lin. Ŝi serĉis grandan, blondan junulon, kun revaj okuloj kaj ridanta buŝo kun buklo, kiu intencas sin liberigi de la hararo, netrakteble pendanta sur lia frunto. Eble ŝi serĉis la knabon kun la mallonga pantalono kaj la malnova konata violunujo sub la brako.
Subite ŝi vidis lin en neimagebla maskovesto. Ŝi vidis lin, rekonis lin, malgraŭ la fakto, ke la afabla junulo ŝanĝiĝis en viron. Liaj haroj estis laŭ germana kutimo brosforme tonditaj. Lia vizaĝo aspektis zorgovelkinta, pli majuna ol ŝi povis imagi al si. Liaj tuta eksteraĵo, personeco, vestoj, sinteno kaj ĉio alia nerefuteble distingiĝis.
Ĉio estis karakterize germana. Ŝi vidis lin kaj li estis ŝia frato kaj ŝi estis lia fratino kaj ŝi etendis la manojn al li.
”Teddy!”
Ŝi ĉirkaŭbrakis lin preme kaj kaŝis sian kapon kontraŭ lia ŝultro.
”Teddy, vi! Ci! Spitzbube*.” Ŝi ridis mem pri tio, iom akre. ”Mi ja ne scias, kion signifas ’Spitzbube’, sed ĝi estas la plej germana vorto, kiun mi konas.”
* Fripono.
Tiu glate tondita kapo. Tiu pantalono. Tiu superĉemizo. Tiuj teruraj ŝuoj! Tiu kravato!
”Ho, Teddy, vi mem, vi mem, vi mem estas la plej germana objekto, kiun mi ĝis nun vidis.”
Ŝi refoje kisis lin, karese, amplene. Li kisis ŝin siavice, senparole. Ili liberigis sin el la amaso, tiam li parolis unuafoje:
”Dio! Fanny, mi ĝojegas revidi vin.”
Sonis tragedio en lia voĉo, ne estis profane! Li prenis ŝiajn manojn kaj nur tiam Fanny vidis, ke malantaŭ li staras kampulino aŭ simila virino, evidente vartistino, kiu portas infanon sur la brakoj. Tio estis infano kun la buŝo de Molly Brandeis, la okuloj de Fanny Brandeis, la rozkolora haŭto de Teodoro Brandeis kaj super ĉio ĉi nedifinebla, nepreciza esprimo, kiu nur povis esti simileco al la virino de la portreto, al la edzino de Teodoro, al Olga.
”Ha, jen estas la bebo!”
Ŝi turnis sin subite al Teodoro:
”Olga, kie ŝi estas?”
”Ŝi ne kuniris.”
”Ne kuniris?”
Teodoro skuis la kapon, en liaj okuloj estis dolora rigardo.
Kaj subite ĉio neklarigebla, kion Fanny vidis sur lia vizaĝo, fariĝis al ŝi tute klara. Ŝi redonis la malgrandan Mizzi al la vartistino.
”Venu, knabo, ni iru. Oni ne bezonos multe da tempo por prizorgi viajn kofrojn, nur sekvu min.”
Ili sukcesis eliri el la budego en mallonga tempo. Fanny, kiu venis al Hoboken per la metroo, nun trovis sufiĉe rapide komfortan senkovrilan aŭtomobilon, ŝi informis la ŝoforon kaj instalis la trion en la aŭtomobilon. El tiu trio Teodoro aspektis plej senhelpa. Li alkroĉis sin al sia violono kaj al Fanny.
”Mi sentas min elmigranto,” li diris. ”Fanjo, vi estas belega, vi ne povas imagi, kiel vi estas simila al via patrino kaj vi agas same kiel ŝi. Mi atentis tion kaj ĝi frapis min.”
Fanny ridis kaj prenis lian manon, premis ĝin sur la brusto kaj karesis ĝin.
”Kaj vi aspektas kiel ilustraĵo de ”Fliegende Blätter.” Tion ne nur la vestoj kaŭzas, ankaŭ via vizaĝo estas germana. Kio koncernas la malgrandan Mizzi,”... ŝi prenis la bebon ree sur la brakojn... ”vi ankoraŭ ne klarigis tiun nomon Mizzi, kial ĝuste Mizzi, ja estas tiom da nomoj en la mondo, kial Mizzi?”
Teodoro ridis pli grimace ol gaje.
”Ŝi nomiĝas Mizzi laŭ amikino de Olga. Komprenu bone, en Vieno preskaŭ ĉiu ĥoristino – vi ja nomas ilin tiel – nomiĝas Mizzi. Komparu tion kun ĉiuj knabinoj: Gladys, Flossie. Nu kaj la amikino de Olga, Mizzi...”
”Jes, mi komprenas jam. Nu, ĉiu nomo estas pli bona ol Fanny. Tio pensigas min ĉiam pri maljuna blanka ĉevalo.”
Kaj tiam la eta germana estaĵo sur ŝiaj brakoj pintigis siajn lipetojn en plej ĉarma maniero, post tio la buŝeto ree dissraŭbiĝis kaj post tiu preparo ŝi diris:
”Onklino Fanny, Ŝikako, onklino Fanny.”
”Ho, Mizzi Brandeis, vi, karulineto! Ĉu vi aŭdis tion, Teddy. Ŝi diris: onklino Fanny, Ĉikago, klare!”
”Ĉu mi aŭdas tion, mi dum la lastaj semajnoj aŭdis nenion alian.”
La dika virino sur la kontraŭa sidloko, kiu daŭre skuis sian kapon, nun minacis eksplodi, por fine havi okazon diri ion. Fanny kuraĝige kapkonsentis al ŝi kaj faris superhoman klopodon por memori la forgesitan germanan lingvon.
”Was ist Ihre Nahme?*” ŝi demandis hezite.
* ”Kio estas via nomo?”
”Otti.”
”Ho, mia ĉielo! Mizzi kaj Otti. Tio sonas same kiel en la unua akto de la ’Gaja vidvino’.”
Ŝi turnis sin al Teodoro.
”Nun trankviliĝu fine, sidu kviete kaj se vi absolute volas firme preni tiun violonujon, nu, faru tion iom pli elegante. Nun ni ankoraŭ ne povas paroli, babili. Novjorko estas terura en aŭgusto. Morgaŭ matene ni prenos vagonaron al Ĉikago. Kie mi loĝas, estas rave malvarma, alta kaj kvieta loko kaj la lago verdire kuŝas antaŭ la pordo. Hodiaŭ vespere ni verŝajne povos priparoli ion kaj... ho, Teddy, mi tiel ĝojas, ke vi ree estas tie ĉi, ke mi ree havas vin”... ŝi etendis la manon por karesi liajn vangojn – ”kaj ke mi povas ree tuŝi vin.”
Tiam la viro refoje fariĝis knabo. La vizaĝo kuntiriĝis iom dolore, lia kapo falglitis sur ŝian sinon apud la bebo kaj tiel ŝi tenis ilin ambaŭ firme, unu brako por la knabino, la alia sur la brostondita kapo de la junulo. En tiu momento ŝi estis efektive pli patrina ol unu el la ambaŭ virinoj, kiuj portis la du homojn, kiujn ŝi nun konsolis.
Fanny zorgis pri la hotelĉambroj, pri beboflegado, pri la fervojbiletoj, pri la mendoj, la manĝoj. Teodoro estis kvazaŭ fremdulo en fremda lando. Krom tio li tute ne ŝajnis povonta superi tion.
”Mi certe paroligos lin, hodiaŭ vespere,” Fanny diris al si mem, ”neniam ĉi tiu ĉargreniĝa esprimo foriĝos el lia mieno, se li ne rakontos ĉion al mi. Mi ja sciis, ke ŝi estas besto!”
Ŝi devigis lin ripozi iom, dum ŝi prizorgis la pakaĵojn kaj la biletojn. Ŝi forrestis du horojn. Kiam ŝi revenis, li sidis ridanta, terurita kaj senhelpa samtempe, antaŭ tri ĵurnalistoj kaj gazeta verkistino, kiuj bombardis lin per demandoj. La virinon akompanis desegnisto, kiu okupis sin pri skizo de Teodoro kun ties kompatonveka vizaĝo.
Fanny transvidis kaj tuj savis la situacion. Ŝi jam tro longe estis komercistino, por ke ŝi ne konu la valoron de bona reklamo. Ŝi proksimiĝis ĉarme, ne tro ĉarme. Teodoro trankviligita sin retiris. Jam li komprenis, ke li povos kalkuli pri sia fratino, tiu fratino, tiel lerta kaj vigla.
”Teddy, vi nun estas tro laca, mi parolu por vi.”
”Mia fratino, fraŭlino Brandeis,” diris Teodoro kaj faris malfortan prezentan mangeston al la demandanta kvino.
Fanny ridetis.
”Antaŭ ĉio, sidiĝu,” ŝi diris, ”vi ĉiuj sidiĝu kaj rakontu al mi, kiamaniere vi malkovris la signon de mia frato?”
Unu el ili klarigis:
”Ni havas kompreneble liston de la pasaĝeroj de la ŝipo kaj ni sciis, ke sinjoro Brandeis estas germana violonisto. Krom tio estis la rakonto pri la franca militŝipo, kiu persekutis... Sur la kajo ni ne sukcesis renkonti lin.”
”Sed li ne estas germana violonisto!” interrompis Fanny, ”Nepre atentigu pri tio. Li estas usonano, li estas nia usona violonisto – aŭ fariĝos tio, tuj kiam lia koncertvico komenciĝos. Estis Schabelitz mem, kiu eltrovis mian fraton kaj aŭguris al li brilan karieron. Atendu momenton!” – Ŝi rigardis foje la laboron de la desegnisto, – ”ĉu vi permesas al mi fari skizon de li, nur proamuze. Mi sufiĉe laŭdinde scipovas desegni portretojn. Ĉu vi vidis mian skizon en la gazeto ”Star,” la ”Procesianino,” okaze de la demonstracio de la virinoj pro la balotrajto en majo? Jes, tiu estis mia! Ĉar li nun portas brose tonditajn harojn kiel buĉisto, li ja ne estas germano, ne supozu tion. Vi ja ne volos aserti, ke Winnebago, Wisconsin situas en Germanujo?”
Ŝi skizis rapide, bone kaj majstre. Ŝi subtile distingigis ĉion en lia mieno: ŝi figuris la sufertrajton, la knabecan; la eksterlandan, kiun ŝi ne tute povis ignori, ŝi pretertuŝe reliefigis. Ŝi intence faris tion, ĉar ŝi sciis, kiom valoras stranga, eksterlanda aspekto, el reklamvidpukto.
Desegnante ŝi babilis kaj ŝi implikis nerimarkeble Teodoron en la konversacion, ĝuste kiam tio estis necesa.
Ŝi rakontis al ili kredindan fabelon pri tio, pro kio li venis el Eŭropo. Ŝi tuŝis eĉ la malgrandan Mizzi kaj la dikan Otti por ornami la fabelon, ŝi eĉ atentigis pri la bona ortografio de tiuj nomoj. Pri Olga ŝi parolis supraĵe. Ŝi estis malsana, ne povis kuniri lastmomente, ŝi ne volis malhelpi la rondvojaĝon de sia edzo. Ŝi finis la skizon kaj donis ĝin al la raportistino. Estis belega pruvo de ŝia talento. Eble ĝi ne estus tiel belega, se oni konsiderus tion, kion ŝi efektive ŝajnigis per ĝi. Post tio ŝi adiaŭis ilin en takta maniero. Forirante, ili sciis ĉion, kion Fanny opiniis necesa kaj scienda kaj ŝi divenigis ilin pri tio, kio nepre estis divenenda.
”Pfu!” diris Fanny, ferminte la pordon.
”Gott im Himmel!*” diris Teodoro, ”mi ne sciis, ke Ameriko estas tia.”
* ”Dio en la ĉielo!”
”Sed Ameriko estas tia kaj ni igos ĝin riverenci antaŭ via arĉo.”
Teodoro rigardis senesperiĝe post tiu ŝiaopinia troigaĵo.
Fanny trovis, ke li okulfrape similas sian patron, kiel ŝi memoris lin el sia knabinaĝo, kiam la Brandeis-Bazaro eniĝis en la marĉon. Subite ŝi faris decidon, vidante lin en tia stato. Ŝi iris al Teodoro kaj metis la manon sur lian ŝultron.
”Nu, knabo, malpezigu la koron, tuj! Rakontu ĉion, kio trudas vin tiel preme.”
Li prenis ŝian manon kaj malespere tenis ĝin.
”Ho, Fanjo,” li komencis. ”Ĉio estis infera mizero por mi.”
Fanny diris nenion. Ŝi trankvile atendis, kuraĝige interesate.
Ŝi lernis, en kiuj momentoj oni ne parolu. Jen li komencis rakonti, tuj malkaŝe konfesante ĉion, kvazaŭ li sentis, ke ŝi jam divenis tro multe.
”Ŝi edziniĝis al mi pro porvivaĵo. Vi trovos tion ŝerco, kiam vi scios, kiom mi tiam en Vieno perlaboris kaj... vi kaj panjo ja oferis ĉion por subteni min. Sed en urbo, kie oni cirkuligas moneron, kiu valoras dudekonon de unu cendo, unu dolaro prezentas fortunon. Krom tio, du el ŝiaj amikinoj ankaŭ edziniĝis... al du nenionfarantaj oficiroj, sentaŭguloj. Ŝi estis ĵaluza, mi supozas. Pri tio mi tamen ne pensis. Min flatis la penso, ke ŝi atentegas min. Ŝi estis eksterordinare populara, laŭdire tre sprita. La aliaj knabinoj estis malbonmanieraj, krudaj eĉ, nu jes... bestoj. Vi neniel povos imagi kiel putras la vivo en Vieno. Olga povis tutan vesperon ridigi la tutan societon. Mi nun bone komprenas, ke tio ne estas merito, se mi pripensas, kiaj personoj konsistigas tiun societon: drinkejaj kantistinoj kaj stultaj, dikkapaj oficiroj, kun iliaj damnaj kolumoj, oraĵkovritaj, kun iliaj ridindaj glavoj kaj korsetoj, brilantaj ŝuoj kaj sub tio la plej terura mizero. Mi opiniis, ke mi havas bonŝancon. Mi estus bedaŭrinta ĉiun en Winnebago, se mi estus pensinta pri Winnebago. Mi neniam faris tion, escepte tiujn maloftajn fojojn, pri vi kaj panjo, kiam mi bezonis monon.
Feliĉe mi posedis tiom da saĝo, ke mi ne ĉesis labori, mi restis muzikanta. Tio estis tiam unu el miaj kutimoj: labori.
Nu, mi edziĝis.”
Li ridis, amare ridis, estis abrupta rido, kiu sanĝiĝis en ĝemon. Li metis sian kapon sur la ŝultron de Fanny kaj Fanny ĉirkaŭpremis lian kapon per unu brako.
”Fanny, vi ne faru... mi ne povas...”
Silento sekvis. La brako de Fanny premis pli forte kaj ŝi kisis la verton de la brossimila kapo, klinita tiel humile.
”Fanjo, ĉu vi memoras tiun virinon en la libro: ’La tri muskedistoj’, tiun fivirinon, kiun ĉiuj viroj amis kaj kondamnis. Tia estas Olga. Mi ne troigas, mi nur klopodas klarigi al vi la situacion. Fakte mi eĉ ne deziras, ke vi ĉion komprenu. Ho, vi ne povas kompreni, kiel malfacile estas rakonti al vi ĉion ĉi kaj tamen mi fine trovis iun al kiu...” Li prenis ŝian manon, angore. ”Vi amas min, ĉu? Fanjo. Ĉu vi amas min, Fanjo?”
”Pli ol iun ajn en la mondo,” Fanny trankviligis lin, ”tiom, kiom panjo amus vin, se ŝi ankoraŭ vivus.”
Li ĝemetis, kvazaŭ peza ŝarĝo forruliĝis de lia koro kaj li daŭrigis:
”Ĉio estus irinta iom pli bone, se mi estus perlaborinta iom pli.”
Tio trapikis al Fanny la koron kaj ŝi fermis por momento siajn okulojn.
”Sed mi ne povis, mi diris, ke ŝi paciencu. Vi ne scias, kiel oni vivas tie. Veran hejmon oni ne konas. Oni vivas en trinkejoj. Oni vizitas kafejon vintre por serĉi varmon kaj por klaci, por trinki ĉiam kafon, kafon. Ĉiu kafejo – estas miloj da tiaj – estas rendevuejo. Ni havis du ĉambrojn, sufiĉe komfortajn, por Vieno almenaŭ, mi klopodis klarigi al ŝi, ke, se mi povos labori multe, ludi en koncertoj, povos komponi, mi fariĝos riĉa, fama kaj ni estos feliĉaj, ŝi povos aĉeti ĉarmajn vestojn kaj juvelojn. Sed ŝi estis tro stulta aŭ eble tro maldiligenta. Olga apartenas al tiu speco de virinoj, kiuj nur kredas en tion, kion ili vidas.
La situacio pli kaj pli graviĝis. Ŝi estis malbonhumora.
Mi ankaŭ posedas iun humoron, almenaŭ mi posedis ĝin. Sed kiam ŝi estis malbonhumora, nu... estis timige. Ŝi diris vortojn, ne ripeteblajn al deca homo. Foje ŝi insultis min pri mia raso. La unuan fojon, kiam ŝi faris tion, mi ekhavis senton, kvazaŭ mi devus mortigi ŝin.
Mia eraro estas, ke mi ne faris tion. Vere estus rekomendinde mortigi iun tian. Tamen mi bedaŭrinde ne faris tion.”
”Teddy! knabo! Ne diru tion, fraĉjo, vi ja estas tiel laca, tro ekscitita.”
”Ne, mi ne estas tia. Lasu nur paroli min. Mi vere scias, kion mi diras. Vere povus esti bone murdi iun.”
Dum momento li meditis pri tiu diraĵo, poste li daŭrigis obstine per la sama mallaŭta voĉo:
”Vi ne povos imagi al vi, kiel granda estas la netoleremo reciproka kaj la antisemitismo en Prusujo, en tuta Germanujo, precipe en Bavarujo. Tio estis unu kialo pri la malŝatego de Olga pri Munkeno. Plej rimarkinde estas, ke ĉiu kontraŭstaro instigis en mi ion, kio longan tempon subbrulis interne.”
Lia voĉo, kiu sonis ĝis tiam obtuza, plifortiĝis, plivigli ĝis. Parolante tiel, li komencis en la anglan lingvon miksi pure germanajn vortojn, al kiuj lia lango dum la lastaj jaroj adaptiĝis. Eĉ la konstruo de liaj frazoj fariĝis germana. Nun li estis videble ekscitita.
”Mia ludado komencis pliboniĝi. Plej ofte, ekzemple post tia abomena tumulto kun Olga... tia naŭza malpaco... mi ekstudis, ludis pli bone ol iam. Mi certigas vin, tiuokaze mi vere ludis. Nun mi komprenas tion. Iun matenon, ree post tia kverelego, mi ekhavis la ideon pri tiu koncerto kun psalmoj. Juda muziko. Tiel juda, kiel Kol Nidrej. Mi deziris figuri en tiu ĉi verko la pasion, la fajron, la historion de popolo. De mia popolo. Kial? Ĉu vi scias, eble? Selbst weiss es nicht*. Se mi nur povus doni en ĝi milonon de iliaj humiligo kaj gloro, iliaj tragedio kaj triumfo, iliaj doloroj kaj grandeco, de iliaj persekuto, ”Weltschmerz, Volkschmerz!**”. Jen tio, kion mi deziris. Kaj teksita tra ĉio estu unu granda ”Leitmotiv***”.
* Mi mem ne scias.
** Mondsufero, popoldoloro!
*** Ĉeffadeno.
Ĉiufoje revenanta, por montri ilian nedetrueblon. La granda batalkrio: ”Oni ne pereigos nin!”
Li ekstaris. Liaj okuloj brilis. Li komencis transversi la luksan ĉambron. Iliaj rigardoj renkontiĝis. Ŝi rigardis lin, ravita, kortuŝita. Ŝi malsekigis siajn lipojn per la lango:
”Kaj vi faris ĝin, Teddy, ĉu vi efektive faris tion?”
Teodoro ekstaris, rektigis sin, grandigis sin.
”Jes,” li diris simple. ”Jes, mi sukcesis!”
Ŝi iris al li kaj metis ambaŭ manojn sur liajn ŝultrojn.
”Kara Teddy, ĉu vi iam pardonos min? Mi klopodos rebonigi, kompensi tion. Mi ne sciis tiam. Mi estis blinda. Pli ol blinda, mi estis krima!”
Ŝi ekploris furioze, ĉagrene kaj li karesis dolĉe ŝin, konsolgeste, flustrante afablajn vortojn.
”Ĉu? Pardoni vin? Kion pardoni al vi?”
”Tiujn jarojn de mizero. La suferigajn jarojn, kiujn vi pasigis kun ŝi, kun tiu malicega virino.”
”Ne, ne diru tion.”
Li bruspiris inter la dentoj. Lia vizaĝo prenis refoje tiun hipoĥondrian, senesperiĝan esprimon. Fanny, vigle rapide, kiel ĉiam, tuj konsciis, ke ŝi nun persistu, por ĉion ekscii.
”Kial Olga ne akompanis vin? Kial ŝi ne estas kune kun siaj edzo kaj idino?”
”Ĉar ŝi estas ĉe – kun alia – viro.”
”Kun alia... ?”
”Jes, tio daŭris jam longan tempon. Mi estis la lasta, kiu aŭdis pri tio. Tio okazas ja ĉiam tiel, ĉu ne? Li estas oficiro, frenezulo. Nun li povos demeti siajn veluran kolumon kaj korseton, siajn brilajn ŝuojn, li devos militiri.
La damnindulo! Mi dezirus, ke oni mortigu lin per cent bajonetoj, unu post alia, ke lia korpo putru! Ili daŭre trompis min kaj ili ambaŭ priridis min. Mi rimarkis nenion pri tio antaŭ mia vojaĝo al Usono. Kiam mi riproĉis ŝin pri ĝi, ŝi ridegis. Ŝi diris, ke ŝi malamegas min, ke ŝi preferas morti pro malsato ol akompani min, forlasante lin. Ŝi diris, ke mi estas ludaĉanta frenezulo, ŝi...”
Li tremetis pro memoro pri la honto.
”Dio, mi ne povas ripeti ĉion, kion ŝi diris. Mi forkuris kun Mizzi kaj la vartistino.”
”Ho, dank’al Dio!” kriis Fanny, ”mi dankas Dion pro tio! Sed nun, Teddy, ni forgesu ĉion, ŝin, la ĉagrenon, kiun ŝi kaŭzis al vi. Ĉi tie vi trovos la rekompencon, ĉiun minuton da sufero ni kompensos al vi. Mi prizorgos tion. Kiam vi vidos, kiel oni aplaŭdas, kiom oni revokas vin, adoros vin, tiam malaperos ĉiuj ĉi mizeraj jaroj el via memoro. Vi estos Teodoro Brandeis, la fama, talenta, la granda Teodoro Brandeis. Neniam plu pensu pri ŝi. Vi neniam revidu ŝin, tiun bestaĉon! Tiun fivirinon!”
Sed la vizaĝo de Teodoro tordiĝis pro doloro. Li levis la manon.
”Jen la malfacilaĵo. Ĝuste tio dolorigas min. Vi ne scias, kio estas amo. Vi ne konas malamon! Vi ne scias, kiom mi malamas, kondamnas min mem. Ŝi estas nur mizera, tute malnobla, triviala, sed se ŝi vokus min en ĉi tiu momento, mi irus reen al ŝi. Jen, kio estas!”
Li kovris sian vizaĝon per ambaŭ manoj, tiel ke liaj vortoj atingis ŝin malklare, kvazaŭ singultoj.
”Mi malamas ŝin, malamegas ŝin. Mi bezonas ŝin, ne povas malhavi ŝin!”
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.