La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FANNY

Aŭtoro: Edna Ferber

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO XV.

La unuan semajnon de junio ŝi estis denove en Novjorko.

Ella Monahan atendis ŝin sur la kajo, gaja, gratulabunda, radianta pro ĝojo. Fanny sentis sin feliĉega, kiam ŝi malkovris profunde sub si tiun karan, ruĝiĝantan vizaĝon en la amaso. La monato, kiu pasis, post kiam ŝi vidis Ellan en tiu sama cirkonstanco, ŝajnis forgliti en la neniecon. La doganfrmalaĵoj baldaŭ estis plenumataj.

Ella rezervigis ĉambron por ŝi en sia hotelo.

Kiam ili kune veturis al la supra urbo, feliĉaj, Ella malŝlosis sian valizeton kaj metis areton da leteroj kaj telegramoj antaŭ Fannyn.

”Mi kredas, ke Fenger estas tre gaja, almenaŭ se telegramoj havas multe da graveco. Mi ne supozas, ke ili estas ĉiuj de li, sed li diris, ke... ”

Sed Fanny rigardis al ŝi kun gajradia mieno.

”Li estas tie ĉi, Fenger estas ĉi tie.”

”Ĉu en Novjorko?” demandis Fanny, neinteresite.

”Jes.”

Ŝi ŝirmalfermis la leteron de Teodoro. Li venos al Novjorko en aŭgusto. La rusa rondiro estis brila sukceso.

Nun oni aranĝis serion da koncertoj en Usono. Li ludos sian propran koncerton. En Rusujo, Munkeno kaj eĉ en Berlino tio estis neebla, ĉar la temo estis karakterize juda, same juda kiel Kol Nidrej kaj same melankolia.

Tion oni ne ŝatis en Eŭropo. La antaŭjuĝo estis tie tro forta. Sed en Usono! Li estis pli feliĉa ol iam en multaj jaroj. Olga ne ŝatis akompani lin al Ameriko, sed ŝi verŝajne ŝanĝos siajn intencojn. La etulino fartis bone kaj lernis paroli. Ili instruis ŝin, elparoli la vortojn ”onklino Fanjo.”

”Ho!” kriis Fanny kaj ŝiaj okuloj brilis. Ŝi laŭtlegis partojn de la letero antaŭ Ella, kiu montriĝis la plej atenta aŭskultantino, kiun ŝi povus deziri. Ŝi ekkriis pro gojo en la ĝustaj momentoj kaj ŝi estis same ravita kiel Fanny. Ili ambaŭ forgesis pri Fenger, sia ĉefo. Sed apenaŭ ili estis duonhoron en la hotelo kaj Ella ne finis siajn dankesprimojn pro la valizeto, kiun Fanny donace kunportis por ŝi el Parizo, jam la telefono sonoris.

Fenger ne elspezis multajn vortojn por enkonduko.

”Mi akceptos vin je la kvara. Ni veturos tiam en la parko kaj laŭlonge de la rivero, post tio ni trinkos ie teon.”

”Tio estas belega! Tio volas diri: se Ella povos kuniri. Mi informiĝos, momenton!”

”Ĉu Ella?”

”Jes, ŝi ĝuste estas ĉi tie, atendu ĉe la aparato, ĉu?”

Ŝi turnis sin for de la telefono al Ella.

”Jen, estas sinjoro Fenger, li invitas nin ambaŭ al promenveturo hodiaŭ posttagmeze, ĉu vi povos kuniri?”

”Jes, mi povas!” respondis Ella, tro forte akcentante la vorton, kvazaŭ ŝi farus ĝin nevole.

Fanny iris reen al la telefono. ”Jes, tre volonte, ni ambaŭ estas liberaj, ni estos pretaj je la kvara.”

Fanny ne bone komprenis, kion Fenger grumblis, sed ŝi estis certa, ke tio ne povas esti tio, kion ŝi supozis aŭdi.

Ella okupis sin per elpakado de kofro kaj ŝi malbonigis al Fanny la ĝojon, dirante: ”Vi tute ne demandis pri via amiko Heyl. Ĉielo! Se mi havus tian amikon....”

”Ho, jes,” diris Fanny, malatente, ”vi ambaŭ sendube fariĝis varmaj amikoj. Li estas ĉarmulo.”

”Vi kontraŭdiris vin mem nun,” respondis Ella per voĉo multsignifa, ”tiu knabo... – vi ja nomas lin tiel – nu, ne ĉiam la viro kun la plej fortika pugno plej bone batalas – li superas min kiel...”

Ŝi sidis sur la planko apud la malfermita kofro kaj gestis per harbroso...” kiel aglo superas... ŝancelirantan anason. Ne, mi eraras, mi ne opinias, ke aglo el vidpunkto morala estas tiel supera. Nu, vi bone komprenas min. Heyl eĉ ne scias aŭ montras tion, kompreneble. Tute ne! Tamen li posedas ion spiritan, mi ne scias kion, sed li lernigas nin pensi, senti. Li malofte diras ion, sed kiam ni estas kune, jen la plej amuza, li igas min paroladi. Mi malkovras, ke mi diras aferojn, pri kiuj mi neniam pensis, ke mi scias ilin. Li pensigas min pri aferoj, kiujn mi ne kuraĝus konsideri sola. Pri gravaj aferoj. Pri internaj aferoj.”

Ŝi silentis dum momento, poste ŝi ekstaris, ĵetfermis la kofron kaj trenis ĝin al angulo de la ĉambro.

”Sendube vi scias, ke li estas for... mi supozas.”

”Ĉu for?”

”Jes, al la montaro aŭ kien ajn, tien, kie li kaptis tiun brilon en siaj okuloj. Ho, tia profesio plaĉus al mi! Somere oni lasas vagadi lin. Ĉar li estas naturesploristo, vintre li revenas.”

”Kaj kio okazas pri liaj artikoloj, lia kolumno?” demandis Fanny, ”Ĉu oni rezignas pri ili?”

”Mi supozas, ke li tie verkas ilin por la Gazeto. Ja li mem estas la kolumno. Tute ne gravas, pri kio li verkas. Ĉu vi scias, ke ĉiuj gazetoj transprenos ĝin laŭ kontrakto kun la Novjorka, ĉar ne estas artikolo nur pri tiu urbo, ne nur por Novjorka gazeto. Ĝi temas pri ĉio por ĉiu. Ĝi estas la plej profunda homa materialo. Li ne timas ion ajn. Novjorko ŝategas lin. Laŭ onidiro, li perlaboras neimageblan salajron. Kaj mi babiladas, kiam mi estas kun li. Sed tio ne estas ĝenaĵo, ĉar li prefere parolas pri vi.”

Fanny turnis sin rapide de la tualettablo, kie ŝi eltiris la pinglojn el sia abunddensa hararo.

”Kion li diris pri mi, Ella, kion?”

”Plej ofte li insultas. Nun mi iros al mia ĉambro. Mi ne lunĉos ĉi tie, sed mi estos reen antaŭ la kvara por tiu refreŝiga ekskurseto, al kiu Fenger ne povis ne inviti min, ĉu vere? Se mi estus vi, mi kuŝiĝus mallongan tempon por alkutimigi miajn krurojn al surtera promenado anstataŭ la surferdeka.”

Elirinte, ŝi ree metis la kapon tra la pordofendo:

”Vi ne aspektas, kvazaŭ vi bezonas ripozon, vi eĉ aspektas pli sana ol kiam vi foriris. Vi bone ĝuis ripozon. Jes, nenio estas pli kvietiga ol oceanvojaĝo.”

For ŝi estis. Fanny staris momenton senmove en la mezo de la ĉambro. Ŝi ŝajnis esti tute vigla kaj gaja, tiel ke ĉiu, kiu vidus ŝin, supozus, ke ŝi estas ĉiam aktiva. Ŝi iris al la fenestro kaj rigardis malsupren sur Novjorkon en junia tago. La somero ankoraŭ ne ŝanĝis la urbegon en fornegon el ŝtono kaj ŝtalo. De kie ŝi staris, ŝi povis vidi la verdaĵon de la parko kun arĝenta makulo en la mezo, tio estis la lago. Ŝia spirito, kiu alie tiel regule funkciis, nun estis taŭzita de interpuŝiĝantaj pensoj, el kiuj neniu malvolviĝis. Ŝi pensis pri Teodoro, sia frato, pri lia reveno. Lia progresado iris malrapide kaj malfacile.

Eble estus estinta ŝia devo, ke ŝi helpu lin pli, ŝi ja ĉiam atendis, ĝis fine li petis helpon, kiun ŝi proprainiciate povus esti doninta al li. Ŝi forpuŝis ĉi tiun penson kaj spirite migris al... Fenger. Li diris: ”Damne!” kiam ŝi parolis pri Ella kaj lia voĉo estis... Denove ŝi forpelis tiun penson... Clarence Heyl... ”Li pensigis min pri aferoj, pri kiuj mi ne kuraĝus pensi sola, pri gravaj aferoj interne de mi.”

Fanny turnis sin de la fenestro. Ŝi konkludis, ke ŝi tamen estas laca, ke tio nepre estas vera, ĉar ŝi havas nun ĉion, kio povas fari sin feliĉa, Teodoro revenos, ŝia vojaĝo al Eŭropo sukcesis. Ella kaj Fenger laŭdegis ŝin, hodiaŭ ŝi ankoraŭ veturos, trinkos teon kun ili kaj malgraŭ tio... ŝi sentis sin nekontenta kaj incitita. Ŝi decidis iri malsupren por lunĉi kaj poste iom promeni, kvaronhoron, precize sufiĉe por eltrovi, ĉu Kvina Avenuo restis samaspekta. Estis duono post la unua, kiam ŝi atingis la ĝenerale tiel regultrafikan avenuon. Nun tamen la trotuarojn kovris densa homamaso, kiu atendis. La rajdantaj policanoj brutrotigis la ĉevalojn por liberigi la mezan vojparton.

Kio ajn estu, kio kunigis ĉi tie tiom da homoj, tio venos el la malsupra urbo kaj videble jam baldaŭ, ĉar ĉies rigardoj direktiĝis jam tien. Fanny, firme premita inter la homvicoj, starigis sin surpiedfingre, sed vane, ŝi nenion vidis. Tio memorigis ŝin pri la tago, en kiu venis cirko en Winnebagon, kiam ŝi estis ankoraŭ knabineto. Elm-strato ondumis pro urbanoj kaj farmistoj, ĉiuj rigardantaj al Cherry-strato. Malproksime aperis la muziko, kaj tiam sonis la krio: ”Jen ili venas!”

Kaj ĝuste en tiu momento sonis same kiel tiam en Elm-strato de Winnebago: ”Jen ili venas!”

”Kio estas tio?” demandis Fanny al virino, kiu puŝpremi ĝis kontraŭ ŝi, ”kion oni atendas?”

”La procesion de la voĉdonontinoj,” respondis la virino, ”la granda voĉdonrajta procesio, ĉu vi ne scias pri tio?”

”Ne, mi ne estis ĉi tie dum longa tempo.”

Fanny seniluziiĝis, sed nun estis al ŝi neeble eliĝi el la amaso. Iom post iom ŝi vole-nevole estis antaŭenpuŝita trans la vojkruciĝon. Nun ŝi povis vidi la larĝan straton kaj preter la Dudekdua strato aperis moviĝanta densa amaso da homoj, super kiuj flirtis flagoj, standardoj, tukoj. La virino apud ŝi nepetite informis ŝin: ”La urbestro ne permesis al ili marŝi en procesio, sed oni devigis lin konsenti kaj oni diras, ke estas la plej granda demonstracio por voĉdonrajto de virinoj, kiun oni iam okazigis. Mi mem estus kunirinta, sed... ”

”Nu, kio... sed... ?”

”Ho, mi ne scias, mi ne bone kuraĝis, vi sciu, mi ne estas Novjorkanino.”

”Mi same,” diris Fanny.

Kiam Fanny konatiĝis kun virino en densa homamaso, ŝi ĉiam inkliniĝis al babilado. Tion verŝajne ŝi heredis de sia patrino. La muziko proksimiĝis. Fanny rigardis sian poŝhorloĝon. Ankoraŭ ne la dua. Sekve ŝi restis ankoraŭ iom, kvankam ŝia kapo estis ankoraŭ tro plena de impresoj el Eŭropo, tiel ke ĉi tiu spektaklo malmulte interesis sin, ŝi ne povis taksi ĝian valoron. Malgraŭ tio ŝi atendis.

La spektantvicoj puŝiĝis antaŭen, nun ne plu estis ”jen ili alvenas,” sed ”jen, ili estas.” Kaj ili vere estis antaŭ ŝi.

Trupo da rajdantaj policistoj sur fieraj ĉevaloj, la viroj mem fanfarone imponaj, antaŭe. Tuj tio faris, kiel ĉiam, impreson sur Fanny. Dua kolono da rajdistoj sekvis. Post tio la muzikistaro. Sekvis, tutblanke vestita, la rigardon fikse antaŭen, sur blanka ĉevalo, portante standardon, la juna vizaĝo malmildtrajta, la fama belulino kaj batalantino Mildred Innes. Ŝi estis unu el tiuj famaj belulinoj, kiuj efektive estas belegaj. Malantaŭ ŝi aris virinoj, virinoj, torento da virinoj, centoj, miloj, estis serpentumanta vicaro el grupoj kun standardoj. Instruistinoj, advokatinoj, kuracistinoj, verkistinoj, studantinoj, virinoj tute blankvestitaj, junulinoj, knabinoj, grizharulinoj. Virino en invalidĉareto ridetis. Viro flanke de Fanny komencis ŝercmoki. Li estis junulo kun ruĝa, skvameca vizaĝo kaj dikaj lipoj. Li fumis cigaron kaj kriis per malalta, raŭka voĉo al la preterirantaj virinoj. ”Halo’, Sadie, halo’, knabino mia.” La virinoj pluenpaŝis kun seriozaj vizaĝoj kaj trankvilaj okuloj. La virinfluego ne ĉesis. Estis grupoj, kiuj speciale aranĝis sin, ili vestis sin per grekaj roboj.

Fanny ne trovis ilin interesaj. Jen grupoj pli realistaj. Jen grupo tre stranga, mizeraspekta, tragedisimila. Sur la standardo Fanny legis: ”Konfekcikudristinoj, infanvesta sekcio.” Ĉe la kapo marŝis knabino, kiu portis bastonon, kiu estis tro dika kaj peza. Ŝi estis nur malgranda, malgranda eĉ kompare kun la aliaj, palaj, neplenkreskintaj, nesufiĉe nutritaj junulinoj. La tuko flirtis maloportune pro la vento. Kredeble ŝi estis rusa judino. Ŝiaj ŝuoj estis neportinde difektitaj. La ŝupintoj krispruliĝis, la kalkanumoj estis stumpeluzitaj. Ŝiaj vestoj estis speco de parodio pri kvazaŭ praa modo. Sed en ŝia mieno, kiel ŝi marŝis tie kun la flirtanta standardo, kuŝis rigardo tia, kian oni ofte vidas sur pentraĵoj de Jeanne d’Arc. Tiu esprimo sur ŝia vizaĝo estis historia tragedio. En ĝi kuŝis historio de popolo. En ĝi kuŝis la rakonto pri multjara subpremado en Rusujo. Oni povus vidi en ĝi la luktantajn grupojn da studantaj intelektuloj, kiuj en sekreta loko kunvenis por obtuze, sed fiere interparoli. Oni vidis en ĝi la nepriskribeblan mizeron de Siberujo. Oni vidis en ĝi la progromojn kaj masakrojn de Kievo kaj Kisinevo. Oni vidis mallumajn, mallarĝajn stratojn, zorge ŝlositajn fenestrojn kaj malantaŭ tiuj fenestroj la varman, flavan ardon de la sepbraka ”sabbos”-lumo. Super tio ŝvebis la aŭreolo de kuraĝo de raso, kiu sanktiĝis per la scio, ke ĝi ne povos formorti. Ĉion ĉi oni povus vidi en tiu unu mizerplena vizaĝo sub la standardo, ĉion ĉi tion, heligitan per la brilo de espero, kiu pensigis pri la Kruecmilitantoj. Ĉi tiu virinmovado, ĉi tiu agado de la batalantinoj por voĉdonrajto, estis por la spirito de ĉi tiu nesufiĉe nutrita, revema, sentema rusa kudristino, kiu pro tromulta legado estis hiperekscitita, la glora rimedo por atingi sopire deziratan celon. Ŝi idealigis ĉi tiun movadon per sia imago, eco de ŝia raso. Ŝi imagis en ĝi la promesojn, eble neniam realiĝontaj al ŝi. Ŝi tiel daŭre marŝis kaj fiere portis sian flagon, mizera, sed samtempe groteska, grandioza figuro. Ŝi estis pli ol figuro, ŝi estis simbolo.

Fanny sekvis ŝin per la okuloj, ĝis fine ŝi ne plu povis vidi ŝin. Ŝi viŝis per la mano sian vangon, kiu estis malseka.

Ŝi staris, kaj la procesio preterpasis, ŝajne senfina kaj ŝi vidis ĝin tra nebulo; muziko, standardoj, ree muziko kaj inter ili virinoj, virinoj, nur virinoj.

”Mi kutime ploras, kiam mi rigardas procesion,” diris Fanny al la virino apud ŝi, kiu ne kuraĝis kunmarŝi, kvankam ŝi tre ŝatis.

”Vi estas prava,” diris la virino; ”vi vere estas tre prava,” kaj ŝi ridis, ĉar ankaŭ ŝi ploris. Kaj subite ŝi faris ion surprizan. Perkubute ŝi traboris sin tra la amaso, preter la ruĝvizaĝan viron kun la cigaro kaj ŝi antaŭenkuris, engrupigis sin kaj kunmarŝis en la vicoj, la bruston antaŭen, la kapon altlevata.

Fanny rigardis sian brakhorloĝon. Estis kvarono post la kvara. Ŝia emociiĝo eliĝis per retenata singulto, ŝi komencis liberigi sin el la amaso, estis luktado, pro kiu ŝi ricevis plurajn skrapojn kaj ŝirojn. Senspira, varmega kaj sen poŝtuko ŝi atingis senhoman flankstraton, tiel ke ŝi povis eniri post kelkaj minutoj sian hotelon. En la vestiblo atendis Ella kaj Fenger, Ella enuante, Fenger kolera.

”Kie vi restas, en nomo de la ĉielo?” komencis Ella.

”Mi eniĝis en la amason, mi ne povis liberigi min, kaj mi ankaŭ ne volis. Estis brile, brilege.”

Ŝi premis la manon de Fenger kaj nur tiam konsciiĝis, ke ŝi aspektas kiel karikaturo, ke ŝi perdis sian poŝtukon.

Ŝi serĉis en sia valizo, kiam Fenger lasis sian manon, sed vane. Li ne ankoraŭ parolis, tiam li diris:

”Kio okazis al viaj okuloj?”

”Mi ploris,” Fanny konfesis gaje.

”Ĉu... ploris?”

”La procesio. En ĝi estis knabino...” Ŝi silentis. ”Ĉi tiu knabino certe tute ne interesas sinjoron Fenger. Nu, se estus Clancy, li sendube estus...”

Ella interrompis ĉi tiun penson.

”Vi certe ne scias, ke antaŭ la hotelo atendas jam pli ol duonhoron plej gracia aŭtomobilo kun malfermita kovrilo. Tio okazus neniam al mi, ke mi atendigus tian veturilon tiel. Tio estas verdire kontraŭ mia principo.”

”Mi bedaŭras, vere. Ni iru, mi estas preta.”

”Vi eraras, viaj haroj aspektas kiel broso, kaj viaj okuloj nu...”

Fenger metis la manon sur ŝian brakon kaj diris: ”Iru momenton al via ĉambro... Iom da pudro, ne rapidu, mia intenco estas fari plezuran veturadon.”

Supreniĝante per lifto, ŝi ekpensis: ”Li fariĝis dika, sed tio ja ne estis ebla en unu monato. Strange, ke mi ne rimarkis tion pli frue, li eĉ aspektas iom pufa. Li eble tro malmulte ekzercadas por resti svelta.”

Kiam ŝi revenis en alia bluzo, kun aliaj gantoj, neniu postsigno estis videbla de la perfida ruĝo ĉirkaŭ la okuloj.

Estis neeble suriri Kvinan Avenuon. Ili laŭiris Madison Avenuon al la parko. La Plaza estis movplena de lacaj partoprenintinoj al la procesio, kiu ankoraŭ daŭre marŝis sur Kvina Avenuo. Fenger tute ne atentis tion. Li tuj komencis paroli pri la Eŭropa vojaĝo. Fanny rakontis al li ĉiujn detalojn. Ŝi ripetis, kion ŝiaj leteroj kaj telegramoj jam sciigis. Fenger estis pli ekscitita ol Fanny iam vidis lin. Li mikse demandis, kritikis, laŭdis ŝin kaj faris konkludon el ĉiu parto de la konversacio. Ĝenerale li ne interesiĝis pri la labormetodo, sed pri la rezulto.

Fanny kontraŭe, unufoje plenuminte sian taskon, malmulte interesiĝis pri la atingita. La milionoj, amasigitaj ĉe Haynes-Cooper ne tuŝis ŝin, nur la maniero, en kiu ili estis kolektataj. Ella aŭskultis kun la konscio de iu, kiu admiras la superan laboron de kolegino.

”Mi nur volas diri, sinjoro Fenger, se mi povus rigardigi vin kaj per mia Eŭropa vojaĝo kaj per mia venko super ĉi tiuj fremdaj komercistoj, mi sentus min, kvazaŭ mi donace ricevas tutjaran salajron, eĉ ne konsiderante la turmenton de via esplordemandado.”

Fenger ridis, iom memfide.

”Tiu esplordemandado lernigas min, kiel ŝi efektive sukcesis. Mi ne bezonas al vi konfirmi, kiel grava estas la vojaĝo de fraŭlino Brandeis,” kaj turnante sin al Fanny kun knabeca rido:

”Nu, ne pozu, vi ŝajnigas. ke tiu laŭdo tedas vin, sed mi scias, ke tio estas nur afektado, vi vere ĝojas, ĉu ne?”

”Ĉiuokaze, mi opinias,” interrompis Ella, ”por hodiaŭ tiu pridemandado sufiĉas, eĉ se la atestantino ĝojas pri ĝi, ĉar ŝi aspektas vere laca. Fanny, pli komforte sidiĝu kaj ĝuu pri la verdaĵo de la parko. De proksime la verdaĵo ne estas tiel verda, kiel ĝi ŝajnas esti de malproksime vidite, escepte de tiu herbejo. La Centra Parko estas vere malbela kaj eĉ preskaŭ senfolia.”

La vizaĝo de Fanny pli sereniĝis ol ĝi estis dum la tuta veturado. Ili iris en la ombro de la aleoj, kiuj vere aspektis kiel kvazaŭarbaro.

”Mi jam ekhavis la impreson, ke ĝi estas senkreskaĵa, ĝi similas maldikan maljunulinon, ĝi neniel similas nian boskohavan abundbelan florpienan parkon, niajn rozoĝardenojn. Sed kiel ajn, ĝia sobreco impresas min, ekzemple tiu herbeja makulo, en la malfrua posttagmezo kun sia nebulo, la malhelrozkolora aero kaj tiu lumreklamo, tiuj elektraj literoj pri ’Ies pneumatikoj’ aŭ kies ajn, kiuj intermite brilegas.”

”Vi estas stranga knabino!” Fenger interrompis ŝin, ”vi estas tute senesprima, kvazaŭ indiano, kiam ni parolas pri milionoj kaj fariĝas subite lirika, parolante pri vermrodita parto de parko kun subiranta suno kaj elektra reklamilo. Ho, eble tio faras vin tia, kia vi estas.”

Ella miris iomete pri tiu lia diraĵo.

Ili trinkis teon ĉe Claremont ĉe tableto, donanta rigardon sur la riveron.

Fenger estis homo, al kiu la kelneroj ĉiam disponigas tableton, kies loko havigas superbelan rigardon trans io vidinda. Post la teo ili veturis laŭlonge de la rivero kaj ili revenis, kiam la vespero komencis tromalvarmiĝi. Fanny silentemiĝis kaj Fenger inkliniĝis same al tio. Ella obstine klopodis plivigligi la konversacion. Estis preskaŭ la sepa, kiam ili reatingis Kvinan Avenuon.

”Rigardu!” ŝi kriis admire, ”ili ankoraŭ ĉiam marŝadas. Dum la tuta tempo, kiun ni pasigis veturante kaj trinkante.”

Efektive la procesio ankoraŭ ne finiĝis. Miloj da virinoj preterfluis kiel senfina rivero. Ili ĉiam estis marŝantaj. Kion oni ne povis atingi per plumo kaj vortoj, per alvokoj pro justeco kaj samrajteco, oni klopodis akiri per la bruta forto de la multnombro. Ses horojn jam la strato blankiĝis de la homa ondo en blankaj vestoj. La ruĝvizaĝa gapisto, kiu antaŭ kelkaj horoj staris apud Fanny, jam delonge ĉesigis sian insultadon kaj li foriris, li enuegis.

Insultado al dek, kvindek aŭ cent, eĉ al kvincent virinoj estis eltenebla, sed al kvardek mil, tio montriĝis neebla.

La aŭtomobilo ĉirkaŭsvingiĝis laŭ la angulo de Madison Avenuo kaj Fenger turnis sin, rigardante la homan torenton sur la ”Plaza”. La giganta demonstracio, la grandega nombro vere imponis lin. Kvardek mil virinoj, sen konsidero de tio, pro kio ili batalas, ne povis ne impresi sur Haynes-Cooperan menson. Michael Fenger ja respektis ĉiun nombron de kvardek mil. Li kuntiris la palpebrojn kaj enpensiĝis pri la realigo de la nombro.

”Ĉu tio ne estas iom troigita?” li diris. ”Aliflanke, kion ili ja celas? Kompreneble mi ne agados kontraŭ ili. Tiuj miloj da virinoj fine nur efikos per la granda nombro. Se ekzistus iu, kiu povus kunmeti en unu objekton, same forte imponantan, kiel ĉi tiu granda nombro, ĉifron, por montri al la lando,... kiu povus impresi sammaniere...”

Fanny subite eksaltante petis: ”Haltigu la aŭtomobilon, mi devos eliri momenton.”

Fenger kaj Ella mire rigardis.

”Kial?”

Sed Fenger plenumis sian peton.

”Mi devos aĉeti ion en tiu papervendejo.”

Antaŭ ol la aŭtomobilo tute haltis, Fanny jam estis elirinta.

”Sed mi povos fari tion por vi.”

”Ne, tio ne estas ebla, nur atendu momenton.”

Ŝi eniris la butikon. En kelkaj minutoj ŝi revenis kun plata paketo en la mano.

”Kartono,” ŝi respondis al la faritaj demandoj.

Kiam Fenger estis adiaŭonta antaŭ la hotelo, li proponis sian akompanadon por tiu vespero. Fanny rigardis lin. Ŝia kapo estis plena de aliaj aferoj kaj ŝi pensis, ke li nun precize similas la grandajn komercistajn sinjorojn kaj ĝuste en tiu momento ŝi tute ne ŝatis grandkomercon kaj ĝiajn akcesoraĵojn.

”Estas preskaŭ la sepa,” diris Fenger, ”kaj se ni volas taŭge elspezi la tempon hodiaŭ vespere, ni rapidu. Vi nepre refreŝigu vin iom, poste ni manĝos, vizitos teatron, fine vespermanĝos ie. Al kiu teatro vi preferas iri?”

Ella rigardis al Fanny, sed Fanny skuis la kapon.

”Dankon, vi estas tre afabla, sed... ne...”

”Kial ne?” demandis Fenger kolere.

”Ĉar mi kredas, ke mi estas iom laca kaj mi havos ion alian por fari.”

Fenger penetre rigardis sin, sed ŝi ne atentis tion. Ella ne estis korpremita. Fanny etendis la manon.

”Ĉu vi morgaŭ reiros?” demandis Fenger. ”Mi restos ĝis mardo.”

”Jes, morgaŭ mi iros kun Ella. Bonan vesperon, sinjoro Fenger. Estis rava veturo, mi tute bone ripozis.”

”Kaj ĵus vi diris, ke vi estas iom laca.”

La pordo de la lifto fermiĝis kaj Fenger kun sia kolera mieno ne plu estis videbla.

”Ho, kiel ekscitema kaj facile ofendebla estas ĉi tiu viro!” diris Ella. ”Mi vere ĝojas, ke vi malakceptis, mi estas mortlaca. Mi nur deziras kimonon por la resto de la vespero.”

Fanny ŝajnis apenaŭ aŭskulti ŝin. Post kapsaluto al Ella ŝi eniris sian ĉambron. Kaj tie ŝi ne plu estis malrapida.

Mantelon kaj ĉapelon ŝi ĵetis sur la liton. Ŝi ŝaltis ĉiujn lumojn, trenportis sian valizon sur la tablon, ŝovis la tablon kontraŭ la muron, renversis la valizon, tiel ke la plej glata flanko turniĝis supren kaj aranĝis sur tiu improvizita tabulo folion da papero. Ŝi sovis sian seĝon tute apude kaj serĉis en sia pako la ĵus aĉetitajn krajoningojn. Ŝiaj okuloj sin direktis al la blanka papero.

La tablo posedis subbreton, kio malhcipis al Fanny krucigi la krurojn kaj tio ĝenis sin. Tiam ŝi pretigis siajn krajoningojn, sidis en nekonscia protesto, frotante la tibiojn kontraŭ la breto. Ŝi ekstaris, trairis la ĉambron, staris maldecide momenton, levis fadenon de la planko kaj residiĝis. Ŝi prenis sian krajonon, rulis ĝin inter la fingroj, tiam subite ĉirkaŭpremis la krurojn de sia seĝo per la piedopintoj, komencis desegni, unue hezite, ne certe, nerve, sed iom post iom pli firme kaj decideme.

Kiu tiam starus malantaŭ ŝi, povus vidi, ke ŝia krajono sorĉas sur la blanka papero maldikan, mizeran figureton kun fiere levita, ravita vizaĝo sub ĉapelaĉo. La jupo flirtis pro la vento, kiu skuis ankaŭ la bastonon de la standardo, kiun ŝi tiel karese penportis. La homamaso ambaŭflanke de la strato nur malklare estis videbla, same kiel la aliaj knabinoj, kiuj estis gvidataj de la ĉefulino. Nur ĉi tiu ĉeffiguro akre, forte konturelstaris super la grupo. La artista kaj komerca animoj de Fanny komune prizorgis la detalojn, neniun ŝi forgesis. La malĝusta piedo en la malĝusta ŝuspeco, la absurda ĉapelo, la eluzita jupo, ĉio abomeninda, ĉiu ero estis tiel forte prezentita, por ke la rava gloro de la mieno plej emfaze kontrastu. La vizaĝo de Fanny Brandeis pro samaj raviteco kaj gloro pliheliĝis, proporcie je la finiĝo de la bildo. Ŝi rapide laboris, fine ŝi formetis la krajonon, klinis sin antaŭen, rigardante kritike la skizon tra la okulharoj. Ŝi estis kontenta. Ŝiaj haroj distaŭziĝis, ŝiaj vangoj estis ruĝaj pro ekscito. Poste ŝi komencis prilabori la desegnaĵon per inko per firmaj, fortaj linioj. Dumlabore de tempo al tempo eliĝis el ŝia brusto mallaŭte plorĝemeto pro kontentiĝo. Tiel ŝi ĝemetis antaŭ multaj jaroj en Winnebago, kiam ŝi figuris la farmiston Schabelitz en la fama violonisto – kiam ŝi ankoraŭ portis tiun ruĝan bireton.

Oni frapis modeste sur la pordo. Fanny ne aŭdis tion.

Ŝiaj piedpintoj kurbiĝis ĉirkaŭ la seĝkruroj, la tablon ŝi ŝovtiris proksimen por plej oportune povi labori. Ŝi plene absorbiĝis de sia tasko. La pordo malfermiĝis, Fanny ne turnis sin. Ella Monahan eniris, oscedante. Ŝi portis kimonon, kiu aspektis tre multekosta kaj kiu rigidfalde envolvis ŝian sufiĉe dikan figuron en iom majesta maniero.

”Kio en nomo de la ĉielo”... ŝi komencis, sed ŝia frazo interrompiĝis de nova oscedo. Ŝi stariĝis malantaŭ la seĝo de Fanny kaj rigardis trans ŝia ŝultro. La oscedo duone englutiĝis. Ŝi etendis la kolon kaj klinis sin antaŭen por pli bone rigardi la knabinon kun la ĉifona jupeto, la trouzitaj ŝuoj, decideme penportantan la flirtantan standardon.

Fanny figuris ŝin per simplaj streketoj, sobraj linioj, evitante ĉiun sentimenton, kio distingas la artiston de la desegnisto. La nura sono estis la knarado de la plumo sur la papero.

Tiam diris Ella Monahan: ”Ve, kia mizerulino!”

Silento sekvis, poste: ”Mi ne sciis, ke vi povas tiel bone desegni.”

Fanny formetis la plumon: ”Kiel bone?”

Ŝi forordigis la harojn kaj ekstaris. La skizo, ankoraŭ malseka, kuŝis sur la kofreto. Fanny iris tien kaj reen en la ĉambro. Ella sidigis sin sur ŝian seĝon, tiel ke Fanny, reveninte al la tablo, siavice rigardis trans la ŝultro de Ella. La impreso sur Ella montriĝis per la vortoj: ”Kiaj malfavoratinoj, ili estas, ili ja malhavas tiom.”

Ambaŭ virinoj rigardis silentaj la bildon de la knabino.

Tiam Fanny iris al la lito, prenis ĉapelon kaj mantelon.

Ŝi ordigis la harojn, pudris sian vizaĝon, aranĝis la ĉapelon en maniero, kiu estis laŭmoda ĉe Galeries La Fayette en Parizo. Ŝi iris al la tablo, prenis sian plumon kaj per grandaj presliteroj ŝi skribis sub la desegnaĵo:

”Procesianino.”

Kun la seka desegnaĵo en la mano ŝi eliris la ĉambron, ridetante al la surprizita Ella.

Estis jam post la oka, kiam ŝi atingis la kontoron de la ”Star”-gazeto. Ŝi petis pri Lasker mem kaj transdonis sian nomkarteton. Heyl rakontis al ŝi, ke Lasker plej ofte vespere je la oka estas en sia kontoro. Fanny Brandeis bone sciis, ke mezkvalita junulino, atendanta ekster la kontoro de viro, kia Lasker, dependas de la komplezo de kontorbubo kaj sekretario kaj ĝenerale atendadas ĝis fine ŝi senesperiĝe rezignas pri interparolado. Sed Fanny ankaŭ sciis, ke ŝi ne estas mezkvalita juna virino. Ŝi, eĉ supraĵe rigardate, tuj jam havigis aŭtoritatan kaj distingiĝan impreson. Ŝi posedis la kvietan certecon, kiu kutimas esti traktata distinginde. Ŝi estis juna, bela, ĉarma.

Ŝi portis ĉapelon kaj mantelon el Parizo kaj sekretario ja nur estas homo.

La privata kontoro de Lasker estis senornama, granda ejo, troprovizita de gazetoj, kontoro de viro, kiu ne nur estas gazetposedanto, sed ankaŭ kreskis kiel gazetisto.

Kario Lasker jam kiel dekjara knabo disvendis gazetojn.

Li dormis sur la papersakoj en la kelo de gazetejo.

Krom sango ankaŭ inko trafluis liajn vejnojn. Li povis manipuli rotacipresilon, manipuli linotipmaŝinon (tiun meĥanikmiraklon, kiu ŝajnas esti homa skribmaŝino).

Li povis redakti sola gazeton kaj ofte faris tion. Li estis spertulo kaj kompetentulo pri gazetaferoj, li konis la metion de la kompostejo ĝis la stratdisportado, sur sia tereno li estis grandiozulo. Sekve li estis kiel ĉiuj siaspece grandaj homoj facile atingebla kaj tre facile traktebla dum interparolado. Li estis diketa homo, sufiĉe bela, frape juna, bonvestita, zorge razita.

Fanny eniris. Lasker formetis ŝian karteton.

”Brandeis... nu bona nomo.”

Li etendis la manon. Li estis vestita per smokingo, portis blankan floron en la butontruo. Videble li ĵus revenis de festena manĝo aŭ li estis ĉeestonta oficialan kunvenon. Fanny momenton rigardis mirigite pro tio kaj Lasker kaptis tiun rigardon. Lia rapida menso tuj komprenis.

Li proponis seĝon al ŝi kaj ridante diris:

”Sidiĝu, fraŭlino Brandeis. Vi eble opinias, ke mi aspektas kiel gazetestro en iu novelo, ĉu ne? Per kio mi povos servi vin?”

Fanny respondis koncize.

”Hodiaŭ posttagmeze mi vidis la procesion. Mi faris skizon pri ĝi. Mi supozas, ke ĝi estas bona. Se vi opinias same, vi eble povos presigi ĝin?”

Ŝi metis la desegnaĵon sur la skribtablon antaŭ Lasker.

Li prenis ĝin kaj tenis ĝin etendita inter la manoj kaj esploris ĝin. Ĉiuj dramoj de la mondo renkontiĝas ĉiutage en la redakcio de gazeto kaj tial oni aŭdas malmulte da kompataj elkrioj en tia ejo. Viroj tiaj, kia Lasker ne montras plu emociiĝon aŭ kortusiĝon. Ili fariĝis tro meĥanikaj kaj posedas tro multe da sinkontrolo. Sekve Lasker nur diris: ”Jes, ankaŭ mi opinias ĝin bona.”

Li subite laŭte kriis: ”Knabo,” kaj donis al li poste kelkajn komisiojn. Turninte sin al Fanny:

”Morgaŭ matene ĉiuj gazetoj parados per bildoj de Mildred Innes, la belulino sur sia blanka ĉevalo aŭ de Sofronista A. Bannister, filozofia doktoro kun siaj togo kaj bireto aŭ de sinjorino William van der Welt, kiel ”Libereco.” Kaj ni prezentos la mizerulinon kun la standardo kaj ŝi entuziasmigos Novjorkon.”

Li penetre rigardis ŝin, esplore: ”Ĉu vi ĉiam rigardis la aferojn de tiu flanko?”

”Jes.”

”Estas neniu desegnistino en Novjorko, kiu liveras tiel purhoman materialon, ĉu vi scias tion?”

”Jes.”

”Ĉu vi volas, deziras oficon?”

”N... ne!”

Lia sperta okulo malkovris ĉiun detalon de ŝiaj vestoj, ĉapelo, ŝuoj, gantoj, taksis ilin.

”Kiom estas via salajro nun?”

”Dekmil.”

”Ĉu vi estas kontenta pri ĝi?”

”Ne.”

”Vi trafis la koron de tiu procesio. Mi ne scias, ĉu vi ĉiutage povos fari tian skizon, sed eĉ se la duono de tio, kion vi faros, estos tiel impona, mi jam ĝojos. Se vi iam volos labori por gazeto, ĉu vi volos veni ĉi tien?”

”Dankon,” diris Fanny kviete kaj ŝi adiaŭis. Ŝi iris reen per la metroo. Estis vagonaro, veninta de la Bronx-kvartalo, plena de lacaj vizaĝoj, senbrilaj okuloj, polvokovritaj barboj, malgraciaj knabinoj kun kavaj okuloj kaj malpurigitaj blankaj ŝuoj, viroj kun mallevigantaj ŝultroj, legantoj de gazetoj kun hebreaj literoj, vagonaro kun strangaj odoroj kaj sonoj.

Kompreneble morgaŭ venos la reakcio. La racio, saĝo, refoje kaptos ŝin en sia malvarma logiko, sed ĉi tiun vesperon ŝi sentis sin radianta pro la eksciteco, ekestanta pro kreokapablo. En tiu stato ŝi troviĝis kaj ripetis al si interna voĉo:

”Tio estas miaspecaj homoj. Ili ĉiuj estas miaj homoj!”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.