La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FANNY

Aŭtoro: Edna Ferber

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO XIV.

Fanny Brandeis nun portis bluzojn en vera Clunymodelo, ŝiaj ĉapeloj estis unuvorte ŝikaj, ĉarmigaj. Ŝi transloĝiĝis de la suda parto al la norda flanko de Ĉikago, kio estas ĉiam signo de prospero aŭ socia progreso.

Ŝia nova apartamento situis apud la lago, estis rave alta etaĝo, kaj proporcie multekosta. Ŝi sentis sin terure soleca.

Ŝi perlaboris la salajron de viro kaj ankaŭ laboris kiel viro. Ŝi nun laboris kiel Michael Fenger, senĉese, malmilda kaj nevenkebla, ĉion uzante kiel materialon, por atingi la celon, tamen neniel kompatante la materialon mem. Ili similis masoniston, kiu lokigas la brikon, ne reale vidante la brikon, nur rigardante ĝin ilo por plialtigi muron. Ŝi nun malofte promenvagis tra la urbo. Ŝi rigardis la objektojn tie el alia vidpunkto ol antaŭe, efektive estis, kvazaŭ ŝia animo ŝrumpas proporcie al la pligrandi ĝo de ŝia salajro. La strato malofte havigis plu al ŝi nutraĵon por ŝia mensa malsato. Renkontante virinon kun bebo en la parko, ŝia akravida okulo atentis tuj la vestojn de la infano, antaŭ ol ŝi rigardis la etulon mem, kelkokaze ŝi eĉ ne atentis la infanon mem. ”Rimarkindaj Faktoj,” la naiva ruĝvangulo, kiu veturigis ŝin hejmen post la unua vizito ĉe Fenger, tuj post sia alveno ĉe Haynes-Cooper, montriĝis esti ŝia fidela sklavo kaj ŝi ne misuzis liajn dediĉon kaj sindonon. Verdire, ŝi apenaŭ rimarkis tion. La seksa elemento estis preskaŭ tute subpremata de la aktiva. La plimulto de la viroj trovis ŝian lakonan, nepre aferecan agmanieron iomete forpuŝa, kvankam ili ne rigardis ĝin malinteresa. Ili neniam enami ĝis al ŝi malgraŭ ŝia neneebla ĉarmo.

”Rimarkindaj Faktoj” veturigis ŝin en sia koketa aŭtomobileto, kaj iun vesperon li alproprigis al si por ĉiam lokon en ŝia memoro kiel la unua viro, kiu faris edziĝpeton al ŝi. Li faris tion hezite, malfacile, preskaŭ kontraŭvole.

Fanny estis sincere surprizita. Ŝi ŝatis veturi kun li, ŝi ripozis tiel kaj ĝi trankviligis ŝin. Lin ravis ŝia ĉeesto, ŝiaj humoro, energio kaj elektra forto instigis lin.

Estis momenta silentado post lia mallerta svatdeklaro.

”Sed,” li persistis, ”vi ja ŝatas min, ĉu ne?”

”Kompreneble! Ne malmulte!”

”Sed kial vi... ?”

”Kiam virino de mia speco edziniĝas, tiam estas miraklo.

Mi estas dudeksepjara kaj estas saĝa kaj sukcesplena.

Tio estas terura kombinaĵo. Needziniĝintaj virinoj de mia tipo ne kontentigos sin per sentoj; ili analizos siajn sentojn kaj tiu analizo volas diri: morto de romantiko.”

”Ĉiela Dio! Sed vi ja iam intencas edziniĝi, Fanny?”

”Eble, sed ne kun iu, kiun mi nun konas. Se mi edzini ĝos, mi nepre gajnu per tio. Tio ne bezonos esti necese materiala gajno, kvankam tio povos esti ankaŭ faktoro.”

”Rimarkindaj Faktoj” sidis, fikse rigardante antaŭ sin, premante siajn manojn pli firme ĉirkaŭ la direktilrado ol necese. Lia premo tiam malplifirmiĝis kaj li eĉ provis ekridi, tamen vane, post tio li diris ion tre saĝan (almenaŭ por li).

”Aŭskultu bone, knabino, vi neniam sukcesos per tiuj vampiraj inklinoj. Ungegoj estas kunnaskitaĵoj kaj vi neniam lernos grati per ili.”

Li prenis ŝian maldekstran manon, kiu kuŝis en ŝia sino kaj levis ĝin al siaj lipoj, kisis ĝin malgraŭ la ganto.

”Ili estas kreitaj nur por doni, mi scias, vi ne povas mistifiki min.”

Dek ok monatojn post kiam Fanny venis al Haynes-Cooper, ŝia sekcio atingis debiton de unu miliono en unu jaro. Tiu ebleco ja estis ĉiam en la sekcio, sed ŝi efektivigis ĝin. Ŝi laboris nun pli aŭ malpli senpere apud Fenger, observis ĉiujn sekciojn, kiuj koncernis virinvestojn.

Kiel elektistino ŝi nur okupis sin pri la bebovesta.

Tamen neoficiale ŝi okupis la lokon de ĉefasististino de la ĝenerala direktoro. Ili laboris bone kune, ŝi kaj Fenger, ĉar iliaj pensoj ofte iris paralele, dum neniu parolata vorto estis necesa. Li trovis en Fanny stimulan, instigan koleginon. Tiel estis de la komenco. En la unuaj monatoj, kiam ŝia rapida spirito petolis tien kaj reen, en forgesitajn neglektitajn angulojn, kie ŝi ordigis kaj elsarkis la fuŝaĵojn kaj ĉifaĵojn de la negoca paperkorbo, ŝi ofte kontrastigis tiujn kun la hela lumo. Fenger tiam rigardis ŝin kun sento de amuziĝo kaj interna fiero, kiel oni rigardas lerneman infanon. Sed amuziĝo kaj fiero sanĝiĝis en profundan admiron de la klera homo rilate al samklera kolego. Jam longe antaŭ ol unu jaro estis pasinta, li sciis, ke ŝi estas virino, kian li reve posedigis al si, kian li neniam opiniis trovi. Li ofte trovis sin sidanta antaŭ sia skribtablo aŭ en sia librejo hejme, dum li fikse rigardis pli longe ol estis dece, kun libro aŭ paperoj forgesitaj en la mano. Image li trovis por ŝi adjektivojn, kiuj pruvis la paradokson en ŝi: mildanima, simpatia, varmkora, impulsa, riĉimaga – malvarma, nesubigebla, brila, aŭdaca, intuicia.

Duonkolere li tiam ekstaris kaj devigis sin repensi pri la papero antaŭ si. Ne pensu, ke li delogiĝis al intermita amindumo ĉe la aferaj priparoladoj. Iliaj priparoladoj estis kvazaŭ inter du viroj. Eĉ ili diris unu al la alia plurfoje la veron. Fanny posedis la idekreemon, Fenger la potencon por apliki, plenumi ĝin. Kelkfoje ŝia fantazio flugis tro alten por lia praktika spirito. Tiuokaze li kutimis diri: ”Mi ne estas vendata laŭ tia specimeno,” kio volas diri en komerca slango: ”Vi ne sukcesis konvinki min.” Ŝi tiam rekomencis argumenti, pli malrapide prezentante siajn pruvaĵojn. Ĝenerale ŝiaj ideoj estis praktikaj kaj bazitaj sur homkono aŭ pli ĝuste sur homaj mankoj kaj malfortoj. Nur, se ŝi tuŝis lian amatan ”sistemon”, li spasme alkroĉis sin al ĝi.

”Ne tedu min per tiaj socialistaj temoj, mi petas,” li kutimis diri. ”Ĉi tio ne estas filantropa institucio, ĝi estas la plej granda tia entrepreno en la mondo kaj ’sistemo’ estas ĝia spino, ĝia vertebraro. Mi laboris dek kvin jarojn por perfektigi tiun sistemon. Tio estas mia amata ĉevalo kaj sekve: for la manojn!”

”Sistemo kiu aĝas dek kvin jarojn estas nuliginda,” respondis Fanny impertinente. ”Ĉie oni cedas al novaj ideoj.”

Neniu en la entrepreno kuraĝus diri tion al li, krom Fanny. Superule li rigardis ŝin dum momento, kiel dogo rigardas nanhundon. Tiam Fanny, vidinte lian furiozon, klopodis plu eksciti lin per aroganta rideto, tiel ke li ofte eksplodis, post kio lia kolero transiĝis en admiron:

”Estu feliĉa, ke vi ne estas viro!”

”Mi dezirus esti viro!”

”Kaj mi ĝojas, ke vi estas virino.”

En majo Fanny faris unuafoje vojaĝon al Eŭropo por sia firmo. Estis subita plano. Tuj ŝiaj pensoj direktis sin al Teodoro kaj ŝi ektimante rimarkis, ke la penso pri revido de Teodoro kun lia infano malplaĉas al ŝi. La infano estis knabino, nun ŝi estis iom pli ol unujara. Fanny bezonos proksimume du semajnojn por sia laboro en Parizo kaj Berlino, sed ŝi telegrafis al Teodoro, ke ŝi venos du tagojn al Munkeno. Ŝi malmulte ŝatis konatiĝi kun la virino, kiun Teodoro edzinigis. Tiu unua portreto, prezentanta ŝin kun frizitaj haroj, juvelkovrita kaj ŝminkita, ankoraŭ obsedis sin.

La tagon antaŭ sia foriro el Novjorko, ŝi ricevis leteron de Teodoro. Evidentiĝis, ke li ne ricevis ŝian telegramon.

Li estis en Rusujo, kie li ludis en vico da koncertoj.

Olga kaj la filineto kuniris. Li estos ree en Munkeno en junio. Eĉ ili priparolis vojaĝon al Ameriko.

Kiam Fanny ekkonsciis, ke ŝi sekve ne renkontos lin, ŝi havis senton, strange miksitan de bedaŭro kaj liberiĝo.

Ĉiu ŝia familiamo (rasa trajto) nun koncentriĝis al la penso pri revido de la frato, la egoisma, naturdotita knabo, kiu entuziasmigis iam en la Winnebaga preĝejo la tutan komunumon per sia ludado. Tamen nun estis iu alia, iu, kiu koncertis en Rusujo, kiu loĝis en Munkeno, kiu estas edzo de ”fraŭlino” Olga kaj patro de ridinda germana bebo kun vere germanaj neprezentindaj vestetoj.

Sendube ŝi havis braceleton ĉirkaŭ la mallongaj karnomolaj braketoj kaj kolĉenon ĉirkaŭ la koleto. Jen, kion oni povas atendi de infano de Olga, sed ne de la bebo de Teodoro! Krom tio, kiom koncernis lin iu bebo, li mem estis ja ankoraŭ bebo.

Estis du tute malkongruaj personoj, kiuj adiaŭis sian Fanjon, kiam la vaporŝipo forveturis, nome Ella Monahan kaj Clarence Heyl. Ella estis en Novjorko por sia ĉiumonata vojaĝo. Heyl eniris en la hotelon, kiam Fanny finaranĝis sian vualon kaj poste ĉirkaŭrigardis sufiĉe ekscitite en la ĉambro. Jes, ŝi estis ekscitita, kontraŭ sia kutimo, kiam ŝi malsupreniris per la lifto. Ŝi mistifikis sin mem, dirante, ke ne estas la konsterno de tiel grava vojaĝo, sed ke estas la sekvanta mejloŝtono sur ŝia vojo al sukceso.

Heyl, nekredeble maldika kaj svelta, apogis sin kontraŭ marmora kolono en la vestiblo kaj atentis la subenirantajn liftojn.

”Halo’, Fanjo!”

”Halo’, Clancy!”

Ili ne vidis unu la alian en ses monatoj.

”Ĉu ankoraŭ iu alia venas kun vi?”

”Ne, Ella Monahan lastminute estis malhelpata, sed ŝi promesis al mi ĉeesti ĉe la ŝipforveturo.”

”Ekstere atendas vin malfermita limuzino.”

”Mi ne volas tion, mi ne povas akcepti.”

”Certe vi povos, ne rigardu tion tiel grava. Estas io mizera en la negocantaj virinoj, ili mortigas la etiketon en popolo. Iun tagon mi spertos, ke unu el vi ekstaros, por cedi al mi sidlokon en la metroo.”

”Nu bone. Se vi volos ke mi akomodiĝu, mi faligos la tutan vojon, jen poŝtukon, jen ganton, jen floron, jen pelton. Tiam vi povos rondrampi sur la planko de la limuzino kaj senti vin kavalira.”

Kiam li sidis apud ŝi, li esplore rigardis ŝin, preskaŭ ĝene.

”Ĉu placas al vi?” demandis Fanny arogante kaj zorge ŝi glatigis sian vualon.

”Ne.”

”Nu, vi ja estas tro kritikema por viro, kiu eĉ ne dece povas porti smokingon.”

”Mi ne prijuĝas viajn vestojn. Mi ja povas konstati, ke la fasono kaj modelo de la robo kaj ĉapelo estas karakterize pruvantaj la posedon de mono. Kaj vi tamen aspektas plej bone en simplaj, malhelaj ornamaĵoj.”

”Kaj tio signifas?”

”Ke vi aspektas kiel sekciestrino. Post du jaroj via vizaĝo posedos malmolan trajton, kiu plu ne estas forviŝebla.”

”Mi estas efektive sekciĉefo.”

”Vi ne estas aĉetistino, vi estas kreantino. Mi tute ne malgravigas vian laboron. Via tasko estas mirakla... por Ella Monahan. Mi dezirus esti elokventa. Mi dezirus havi la rajton riproĉi vin. Mi volus, ke mi povu pruvi al vi, ke vi faras krimon, vi kun via talento, kun la heredaĵo kaj la rajto de via raso pekas per gajnado de milionoj por Haynes-Cooper. Ĝi estas samgrada misfaro, kiel se ekzemple Vesta Virgulino forlasus sian oferfajron por hejti bakfornon. Viaj okuloj estas brilaj, malmildaj anstataŭ toleraj pri homoj. Via buŝo perdas sian graciecon. Sur via tuta vizaĝo stampiĝas la signo, la karakterizilo de lerteco, sperto kaj sukceso.”

”Mi estas sukcesplena. Kial mi ne aspektu tia?”

”Ĉar vi estas homa malsukceso.”

Fanny silentis. Ŝi refoje interplektis la fingrojn laŭ sia juneca kutimo, kio pruvis animan perturbon. Kaj subite ŝi komencis plori, mallaŭte, sinretene, kiel viro. Ŝiaj ŝultroj skuiĝis. Ŝi kovris la vizaĝon per la kolpelto.

”Fanjo. Fanjo, knabino kara!”

Li terure ektimis. Li mallerte karesis ŝian brakon. Kiel infano ŝi forpuŝis lian manon.

”Ne, ploru, Fanjo. Mi tiel bedaŭras. Sed ĝuste estas tial, ke tio ĉagrenas min, ĉar...”

Ŝi eklevis koleran, larmmakulitan vizaĝon al li.

”Estas tial, ke vi havas troigitan ideon pri viaj propraj perceptoj. Estas tial, ke vi kreskis el tielnomita brava knabeto al brava viro kaj vi estas nun ankoraŭ same teda kiel tiam! Mi estas sufiĉe feliĉa, escepte kiam mi renkontas vin. Mi posedas ĉiujn aĵojn, al kiuj mi sopiregis tiom da jaroj. Mi estas feliĉa, feliĉega. Lasu min sola!”

Ella Monahan prenis la metroon kaj jam atendis ilin en la granda budo, longe antaŭ ol ili skubalanciĝis sur la ŝtonaĉoj de Hoboken. Triope ili iris al la kajuto de Fanny.

Ella estis mendinta ĉampanon, ses botelojn en bela korbeto.

”Oni diras, ke tio estas bona rimedo kontraŭ marmalsano,” ŝi klarigis gaje, ”sed tio estas mensogo. La nura rimedo estas morto aŭ tero. Sed kiam vi sentas vin malsana kaj mi ne dubas pri tio, tiam estos konsolo, ke vi povos kuŝi en la lito, trinkante kulerkvante ĉampanon. Tio estas speco de smiraĵo por la perturbita homa maŝino.”

Heyl fariĝis silenta. Fanny retrovis sian gajecon kaj ĝojkriis pro siaj libroj kaj floroj.

”Kompreneble, estas mia unua marvojaĝo epokfara por mi, sed mi ne supozis, ke iu okupiĝos pri mia foriro. Jen, kio estas tio? Bombonoj, konfitaĵo!”

Ŝi ĉirkaŭrigardis la luksan kajuton kaj poste diris al Heyl iom malicete:

”Min nomu malafabla, komerca homo, Clancy, sed mi nepre diru, ke tio tre, tre plaĉas al mi... pardonu min.”

Ili iris al la ferdeko. Ella, kiel multvojaĝinta virino, donis ĉiajn konsilojn. Al Heyl ŝi diris: ”Se ŝia vojaĝo alportos sukceson, la firmo sendos sin verŝajne tri aŭ kvarfoje ĉiujare. Tio estas brilega ŝanco por junulino, kia ŝi.”

”Tiam mi esperas, ke ĉi tiu vojaĝo malsukcesos,” Heyl kviete diris. Ella ridetis necerte.

”Ne ridu,” diris Fanny akre, ”li parolas serioze.”

Ella, sentante ion malagrablan, ion, kio ne koncernas ŝin, savis ilin el la embarasiĝo per nova fluo da vortoj.

”Vi estos tute mirigita, veninte en Parizon, kaj vi rimarkos, ke oni igas vin pagi lunĉon, aŭtomobilon k.t.p. por tiuj komikaj malgrandaj komisiistoj. Ili estas tre ĝentilaj, festene vestitaj, portas lipharojn; ili restos apartaj, tre malarogantaj, dum vi pagas ĉion por ili. Iliaj firmoj atendas tion de vi. Unue mi forgesis tion, sed poste mi alkutimiĝis. Imagu, unu el niaj vojaĝistoj, kiu pagigas siajn lunĉon kaj taksimetron!” Ŝia buŝo ne ĉesis elfluigi vortojn kaj Heyl aŭskultis ŝin kun sincera plezuro. Ella subite timemiĝis pro liaj penetraj, klarbrilaj okuloj. ”Vi certe trovos min babilema ŝorcistino, ĉu ne?”

”Mi trovas vin tre ĉarma, agrabla virino, tre saĝa kaj tre afabla,” diris Heyl.

”Ho, dankon,” balbutis Ella, ”mi dankas vin.”

Tiam ili ekadiaŭis, Ella ĉirkaŭbrakis Fanjon tutkore. Ŝi poste turnis sin, iomete mallerte. Heyl metis siajn du manojn sur la ŝultrojn de Fanny kaj rigardis al ŝi. Unu malgrandan momenton, ŝi kredis, ke li kisos ŝin. Je sia miro, ŝi esperis, ke li faros tion ĉi. Sed li ne faris ĝin.

”Adiaŭ, Fanjo!” li nur diris. Li premegis ŝian manon kaj ree lasis ĝin, post tio li turnis sin. Komisibubo senspire rapidegis al Fanny kun telegramo en la mano.

”Ĉu por mi?” Ŝi ridetis kaj ŝire malfermis ĝin. ”Ĝi estas de Fenger. Multajn bondezirojn, kvazaŭ ĉiuj ĉi tiuj floroj ne sufiĉus,” diris Fanny.

”Mm,” diris Ella. Ŝi kaj Heyl suriris la ligponton kaj poste atendis sur la kajo, iom necerte kaj malsaĝe rigardante, kiel ĉiam en tia okazo. Sekvis tumulto, absurde kriataj lastaj komisioj, sonis tintado de sonoriloj, oni freneze salutsvingis per poŝtukoj.

Fanny, starante apud la pavezo, trovis siajn du amikojn en la amaso tra antaŭokula nebulo. Ella salutsvingis.

Heyl staris senmove rigardanta. La ŝipo svingis sin kaj forrampis de la kajo. La adiaŭoj plibruiĝis al hurlado.

Fanny sin apogis sur la pavezo kaj ankaŭ salutis. Singulto ekveis el ŝia gorĝo. Tiam ŝi trovis sin svinganta per la flavpapera telegramo. Ŝi ĉifis ĝin kaj anstataŭe prenis sian poŝtukon. Heyl staris senmova, sengeste, kun la ĉapelo en la mano.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.