|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FANNYAŭtoro: Edna Ferber |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
En januaro Fanny malkovris Novjorkon. Ŝi iris tien kiel elektistino de sia sekcio. Post la elektado, Slosson nur bezonos aĉeti. Ŝi decidu pri kvalito, prezoj, ŝtofoj kaj ĉio koncerna. Ella Monahan akompanis ŝin, ĉar estis tempo por ŝia ĉiumonata vojaĝo.
Fanny enviis ŝin malkaŝe pro ŝia konateco ĉe la Novjorka pograndkomerca distrikto. Ella proponis al ŝi helpon.
”Ne,” respondis Fanny, ”mi dankas. Mi supozas, ke mi prefere ne faru tion. Vi havas vian propran laboron kaj krome, mi scias, kion mi bezonas kaj kie ĝi estas akirebla. Plej malfacile estos sukcesi cedigi tion al mi.”
Ili ekloĝis en la sama hotelo kaj prenis komunikiĝantajn ĉambrojn. Ĉiu el ili iris sian vojon, ili ne vidis unu la alian dum la tuta tago, sed vespere ili ĝuis la trankviligan, agrablan ĉeeston unu de la alia, sidante komforte en kimonoj. Fanny elspezis multajn semajnojn por prepari sian atakplanon. Ŝi intencis nur preni la malmultkostajn specojn, kiuj tamen estis delikate finlaboritaj.
Ŝi pensis refoje pri la puntornamitaj vindestaĵoj, kiujn la farmistinaj aŭ la fabrikistinaj brakoj portis tiel karesplene. Por tio ili ekstravagante volis elspezi monon, pro tio ili ne inklinis al ŝparemo; kiel lerta komercistino ŝi volis profiti per tiu malforteco ilia. Mendo de Haynes-Cooper neniam estas tia, ke pograndisto povas permesi al si rezigni pri ĝi. Fanny sciis tion kaj tiel intencis iri rekte al la firmo Horn kaj Udell. Nu, sciu, ke Horn kaj Udell estas la enkondukintoj de la trikitaj kalsonetoj, kiuj la knabinoj portas sub la roboj, anstataŭ la malkomfortaj, antikvaj subjupoj, ke ili kiel unuaj ofertis tiujn gracifasonajn antaŭtukojn anstataŭ la saksimilaj porlaboristinaj, ke ili prezentis la oportunajn patentledajn rimenojn por beboj, pri kiuj niaj avinoj absolute estus levintaj la manojn en abomeno. Ili komprenigis al la homoj, ke kelkaj coloj da manbroditaĵo valoras pli ol tuta ulno da malkara punto. Kaj ne parolu pri modeloj, fasono aŭ ornamo – oni povis tuj ekkoni Horn kaj Udellvestitan infanon en grupo el tridek belvestitaj.
Kiam Fanny eniris la kontoron, ŝi sentis sin same senhelpa, kiel antaŭ longe, en tiu januara mateno, kiam ŝi unuafoje venis al Ĉikago.
Kelkajn tagojn antaŭe ĉi tiu kunveno estis interkonsentita.
Fanny neniam konsciis pri la skuo, kiun ŝia juna, scivola vizaĝo kaŭzis al la maljuna sinjoro Udell. Li turnis sin for de la skribtablo, por saluti ŝin kaj lia ĝentila rideto transformiĝis en rikaneton pro surprizo:
”Sed vi ja ne venas por aĉeti, fraŭlino Brandeis?”
”Ne, por tio venos sinjoro Slosson.”
”Mi jam supozis.”
”Sed mi elektos por la tuta sekcio. Mi decidu pri niaj bezonataj modeloj, kvalitoj, prezoj, pri fasono, pri ĉio kaj jam nun, ses monatojn antaŭe. Poste sinjoro Slosson venos por la efektiva amasaĉeto.”
”Ĉu nova aranĝo?” informiĝis Sid Udell, ”ho, kompreneble ni neniam vendis al vi multon, niaj materialoj ne taŭgas...”
”Tion mi scias, sed vi verŝajne tamen inklinas komerci kun ni, ĉu ne?”
”Niaj varoj ne estas ĝuste tio, kion vi bezonas, fraŭlino.”
”Prave, ĝuste. Kaj nur pro tio mi estas tie ĉi. Mia sekcio faros dum la proksimaj du jaroj negocon kun vi, en kiu temos pri unu kaj kvarona milionoj.”
Neniu firmo, eĉ ne Horn kaj Udell povas intence forrifuzi mendon de tiu sumo. Sid Udell ridetis momenton:
”Ĉu vi absolute celas transakcion pri unu kaj kvarona milionoj?”
”Jes.”
”Nu, mi intertraktis kun aĉetistoj dum pli ol kvarona jarcento kaj mi vere kredas, ke vi sukcesos akiri tian debiton.”
Tiam Fanny komencis paroli. Dek minutojn poste Udell interrompis ŝin por venigi la gvidanton de la fabrikoj, Horn. Li venis kaj estis prezentita, rigardis dubplene.
Fanny posedis statistikojn. Fanny havis argumentojn, ŝi estis firme decidinta.
”Kaj kion ni bezonas,” ŝi daŭrigis kviettone, ”estas ŝikaj artikloj. Estas la nura eco, kiu mankas al niaj varoj.
Mi povus kopii ĉiujn viajn modelojn, igi fabriki ilin de pli malmultekosta fabrikanto, milionkvante je kvinono de la prezo. Tio ne estas minaco. Tio signifas: komerco, kaj vi scias tion same bone kiel mi. Mi parkere skizas ĉion, kion mi unufoje vidis kaj nun mi nur volos scii ĉi tion: ĉu vi volas necesigi min al tio aŭ ĉu vi estas pretaj liveri al ni la altprezajn modelojn je pli moderaj kondiĉoj kaj finlaboro.
Ni povus uzi vian tutan provizon. Mi konas la laboristedzinojn en la provinco, mi eksciis, ke ili mem portadas koltukon, por doni al sia ido drapan mantelon kun brilbutonoj kaj velura kolparto.”
Kaj Horn kaj Udell, kies sinteno unue estis tiu de plensaĝaj komercistoj antaŭ dorlotita infano, baldaŭ trovis sin mem ofertantaj al ŝi, fiksantaj livertempojn, kvalitojn kaj kvantojn. La ĉefaĵo estis: temposufiĉo.
”Ni eldonos specialan somerkatalogon,” diris Fanny, ”por esplori, ĉu ili plaĉos. La poste aperonta katalogo estu tute kompleta pri modeloj.”
”Tio ne estos al ni ebla koncerne la tempon,” ekkriis ambaŭ viroj en unu spiro.
”Vi aranĝu tion, kiel ajn, sed estas necese. Ĉu vi ne povos vastigi la laborejojn, dungi pli da laboristoj, certe valoros la penon.”
En ordinaraj cirkonstancoj ili povus klopodi tion. Sed jen estis intencita striko, pri kiu ĉiufoje cirkulis onidiro en ne malpli ol cent lokoj. Por siaj varoj ili bezonis unuaklasajn laboristinojn. Tiuj knabinoj perlaboris po dek du ĝis dudek kvin dolaroj ĉiusemajne.
Sed Fanny bone komprenis, ke ŝi enpuŝis la kojnon ĝustaloke. Ŝi foriris, interkonsentinte pri priparolado en la proksima tago.
La fabriko de Horn kaj Udell situis en parto de Novjorko, kie troviĝas multaj novaj konstruaĵoj, ĉirkaŭ Madison, Kvina Avenuo kaj la tridektiomaj stratoj. Ŝia hotelo estis tuj proksima. Ŝi promenis iom sur Kvina Avenuo kaj miris, ke ŝi ne estas pli gaja. Ŝia tiutaga sukceso superis siajn atendojn.
Estis belega januara posttagmezo kun okcidenta vento.
La homfluo preterondumis kaj Fanny batalis kontraŭ la tento mire postrigardi ĉiun trian aŭ kvinan preterirantan sinjorinon. Ili ĉiuj estis tiel elegante varie vestitaj.
Neniu signo de malzorgemo aŭ velkinteco, kiujn oni renkontas kelkfoje sur Michigan Avenuo. Ĉiu virino ŝajnis esti ĵus pretliverita de masaĝistino kaj ĉambristino.
La haroj estis tiel frizitaj, ke ili alĝustiĝis al la ĉapelo kaj la ĉapelo siavice plej ĉarme aspektigis la kapformojn, la kapo komplete harmoniis kun la pelto, kiu ĉirkaŭis la kolon. Ĉiuj ili estis elegante ŝuvestitaj. Iliaj blankaj gantoj vere estis blankaj (rimarkinda fakto, kiu precipe trafu Ĉikaganojn, kies gantoj ĉiam estas fulgpluve purigitaj).
Ilia vizaĝkoloro konkuris kun tiu de rozpetaloj kaj nenies nazo estis ruĝa.
”Dio scias, ke mi neniam pretendis esti belulino,” diris Fanny, ĉi tiun vesperon, en konversacio kun Ella Monahan, ”sed mi supozis, ke mi havas ankoraŭ bonan ŝancon. Tamen, kiam mi atingis la Kvardekduan straton, mi plu ne elspezis du cendojn por mia ŝanco ĉe kavernloĝanto sur necivilizita insulo.”
Ŝi decidis iri reen al sia hotelo, surmeti dikan surtuton kaj veturi sur unu el tiuj komfortegaj aŭtobusoj sur Kvina Avenuo. Tio ŝajnis al ŝi ideala maniero por rigardi tiun miraklan strategon. Ŝi reatingis sian hotelon en dek minutoj. Ella ankoraŭ ne estis reen. Ili havis ĉambrojn en la deka etaĝo. Fanny kaptis sian surtuton, rigardis preterpasante sian bildon en la spegulo, ĝemis, skuis la kapon kaj kuris al la lifto por malsupreniĝi. Ŝi transiris Kvinan Avenuon kaj suriris ĝin ĝis la Kvardekkvina strato.
Tiam ŝi grimpis la spiralŝtuparon de Washingtonplaca aŭtobuso. La aero estis freŝa, klara, gajiga. Al ŝiaj Ĉikagaj okuloj, ĉio, stratoj, domoj, eĉ la aero ŝajnis lavpurigitaj.
Trafikpolicisto levis la manon. La aŭtobuso skuiĝis pluen. Nomoj, kiuj estis ĝis nun mitologiaj antaŭ ŝiaj okuloj, fariĝis realaĵo. Maillard, kaj tiu ruĝŝtona kastelo estis Waldorf. Preskaŭ historia ĝi estis kaj tamen aspektis pli nova ol la fumaĵita Blackstone en Ĉikago. Kaj tie rekte antaŭ ŝi ne povis ne esti la Flatiron-konstruaĵo.
Ĝi elhorizontiĝis, kvazaŭ giganta antaŭkilo de neimagebla ŝipo. Brentano, Madisonplaco. Neniam antaŭe ŝi vidis ion tiel konsternan, terure belegan kaj pulsantan, kiel Kvina Avenuo en la malfrua vintra posttagmezo kun la ruĝflava nebulo super si, kun la orflavaj lumoj, ĵus ekbrilantaj tra la grizaĵo.
Veninte sur Madisonplacon ŝi intencis plupromeni.
Tre lerte por novulino, ŝi malsuprenstumblis la ŝtuparon kaj post tio transiris la danĝeran vojkruciĝon. Ŝi suriris Madisonplacon, kies malpurecon O’Henry prikantis, anstataŭ ĝia beleco, bedaŭrinde! Ĝi kuŝis kiel profunda purpura ombroputo, ĉirkaŭita de la multfenestraj kontoroj, kvazaŭ ametisto eniĝinta en cirklon el diamantoj.
”Estas fea lando!” trovis Fanny, kaj ŝi miris, ke urbo povas esti tiel bela. Apud ŝi subite eksonis voĉo: ”Ho, bona sinjorino, pro Dia indulgo!”
Timigite ŝi turnis la kapon kaj apud ŝi ekstaris nerazita bluokula giganto, kiu ĉifis sian ĉapon inter la bluŝvelintaj fingroj.
”Bona sinjorino, mi estas malvarma kaj malsata. Mi sidis ĉi tie multajn horojn.”
Fanny premtenis iom angore sian mansaketon. Ŝi rigardis la fortikan staturon.
”Kial vi ne laboras?”
”Laboro!” Li ridaĉis. ”Ne estas laboro. Rigardu, jen,” li montris sian nudan plandon, nigran, abomenindan kun franĝo de la supra ŝuledo ĉirkaŭ ĝi en preskaŭ komika kontrasto.
”Indulgu min!” kriis Fanny, post kio la viro komencis plori, singulti kiel malsana bubo.
”Ne faru tion, ne faru, jen!”
Ŝi malplenigis sian monujon kaj io interne de ŝi diris:
”Vi, frenezulino, kial vi faras tion. Li ja estas almozpetisto.”
Tiam la viro viŝpurigis sian vizaĝon per la ĉapo, singultis kaj diris: ”Mi ne bezonos ĉion, mi ne volas vin ĝeni, nur donu tion ĉi. Mi sidis sur tiu ĉi benko, rigardante tiun tentan tabulon, jen trans la strato. ’Manĝu’, ĝi tekstas. Ĝi ŝajnas min igi freneza.”
Fanny enmanigis al li ĉifitan kvindolaran bileton, pafis sin for en ektimo kaj daŭrigis sian vojon ĝis la Tridektria strato. Tie ŝi rekonsciiĝis iom kaj ŝi diris al si mallaŭte:
”Ne gravas, ne plu pripensu.”
Estis preskaŭ la sepa, kiam ŝi revenis en sian ĉambron.
Ĉambristino, vestita nigre kaj blanke, ĝuste venis el ŝia ĉambro kun plenbrako da tukoj. Ŝia telefono tintsonoris.
Estis Ella.
”Knabino, kie vi troviĝis tiel longe, ĉielo! Mi estis tre maltrankvila pri vi. Mi kredis, ke vi estas erarvaginta.”
”Mi iom veturis per buso,” klarigis Fanny.
”Ĉu vi vidis ion de Novjorko?”
”Ĉion!” certigis Fanny. Ella ridis, sed Fanny parolis seriozmiene.
”Kiel vi statas pri Horn kaj Udell? Ne, atendu momenton, mi tuj venos al vi, ĉu bone?”
”Volonte, mi bezonas vin por priparoli.”
Momenton poste Ella eniris, refreŝigita kaj kun ruĝetaj vangoj post varma bano kaj dormeto, en puraj vestoj.
”Kara knabino, vi aspektas laca. Ne, mi ne restas. Prenu aliajn vestojn kaj mi renkontos vin ĉe la tagmanĝo aŭ ĉu vi servigu vin ĉi tie?”
”Ho ne!”
”Telefonu al mi, kiam vi estas preta, sed unue diru: kia vi trovas Novjorkon, ĉu ne estas mirakla urbo? Mi neniam forgesos la tagon, kiam mi unuafoje venis ĉi tien. Mi elspezis tutan vesperon por klopodi fari antaŭ la spegulo tiujn glubuklojn, kiujn la sinjorinoj tiam kutimis porti. Mi vidis ilin sur Kvina Avenuo kaj ŝajnis al mi, ke mi ne plu povos vivi sen ili. Mi ŝmiris per ruĵo kaj kontrastigis miajn brovojn. Mi ne scias, sed estas kvazaŭ freneziga imitmanio, kiu kaptas vin. Tuj kiam mi refoje sidis en la vagonaro al Ĉikago, mi rearanĝis miajn harojn kaj lavis mian vizaĝon.”
”Jes ion tian mi spertis ankaŭ,” ridis Fanny. ”Tute ne min tuŝis la bebovesta afero de Haynes-Cooper aŭ kio ajn. Mi nur volis esti bela, kiel ili ĉiuj.”
”Prave, tio kaptas nin ĉiujn iatempe.”
Fanny plektis siajn harojn en simpla tubero, kiel virinoj faras, preparante sin por bano.
”Mi supozas, sentegas, ke oni venu el Winnebago aŭ kiu ajn simpla urbeto, por povi admiri Novjorkon, kia ĝi reale estas.”
”Tio estas vera,” konsentis Ella. ”Estas homo ĉe la Novjorka ”Star,” kiu ĉiutage verkas unu kolumnon kaj ĉiu legas tion. Mi kuraĝas veti pro tio, ke li estas viro, kiu devenas el urbeto.”
Fanny, irante al la banĉambro, subite haltis, kaj fiksrigardis Ellan.
”Unu kolumnon pri kio?”
”Pri ĉiuj diversaj aferoj, plej ofte pri Novjorko. En maniero, en kiu ni povus ŝati fari ĝin, se ni povus, en plej homa maniero. Legante ĝin oni imagas, ke oni ĵus ricevis leteron de la malproksima hejmurbo. Mi estas konvinkita, ke li vizitis kamparan lernejon, portis pugnogantojn, kiujn oni alkudris per rubando al la poŝkovriloj de lia surtuto.”
”Jes, estas ĝuste, jes. Estas iu el Winnebago, Wisconsin.”
”Ne.”
”Jes.”
”Ĉu vi volas diri, ke vi konas lin. Ĉu vere? Kia li estas?”
Sed Fanny jam estis for.
”Nun mi nur estas laca negocistino,” ŝi kriis por aŭdigi sin (pro la plaŭdanta akvo) ”kaj mi ne plu babilos antaŭ ol mi estos manĝinta.”
”Sed kio koncernas je Horn kaj UdeIl?” demandis Ella, kun sia buŝo kontraŭ la pordofendo.
”Mi kaptis ilin.”
”Ĉu vere? Definitive?”
”Enretigitaj komplete, almenaŭ miaopinie, kaj post sufiĉe facila batalo!”
”Vi, lerta diablino, kiu vi estas. Se vi daŭrigas tiel, mi ŝajnas esti novulino, kompare kun vi, vi estos la sinjorino kaj mi la servistino.”
Fanny telefonis al Heyl nur la tagon, kiam ŝi estis forironta el Novjorko. Ŝi mistifikis sin, dirante, ke ŝi tute ne telefonos al li. Li jam sendis siajn adreson kaj telefonnumeron al ŝi, jam antaŭ multaj monatoj, post tiu dimanĉo en la dunoj. Ella Monahan estis jam foririnta antaŭ kvar tagoj post fino de sia tasko, dum Fanny ankoraŭ ne estis preta. En tiuj kvar tagoj Fanny travagis la urbon de Pellisades al Pellstrato. Mi ne scias, kiel ŝi trovis sian vojon.
Estis speco de instinkto, kiu ŝin gvidis. Ŝajnis, ke ŝi trovas la pitoreskajn partojn laŭflare. Ŝi neglektis sian laboron neniun momenton. Sed ŝi eltrovis, ke plej ofte estas neeble trafi la komercistojn en Novjorko antaŭ la deka aŭ dekunua. Ŝi vekiĝis je la sepa laŭ sia malnova kutimo en Winnebago. Je duono post la naŭa ŝi staris en la bebovesta sekcio ĉe Best kaj esplore rigardis, dum la sensuspekta vendistino montris al ŝi, kiel laŭ franca modelo, la rubandoj ĉi tiun jaron estas fiksitaj sub la kolfaldaĵo, anstataŭ laŝitaj tra ĝi.
Je duono post la deka ŝi diris al Sid Udell: ”Mi kredas, ke skribita kontrakto estas preferinda. En tiu okazo ni estas ambaŭflanke certaj pri la teksto, ĉu ne? Sinjoro Fenger venos la proksiman semajnon por reguligi la detalojn, sed mi dezirus kelkajn liniojn, kiuj certigas niajn intertraktojn, por montri post mia reveno.”
Ŝi akiris ĝin kaj triumfe enpoŝigis ĝin. Ŝi klopodis forlasi Novjorkon sen renkonti Clarencon Heyl, sed iu kvietiga, ena potenco devigis ŝin agi kontraŭ sia decido. Estis la pelo de la pli forta super la malforta inklino.
Kiam Heyl aŭdis, rekonis ŝian voĉon en la telefono, li ne diris: ”Kiu estas tie?” Li diris nur: ”Kiun pretekston vi eltrovos por malhelpi tagmanĝon kun mi hodiaŭ posttagmeze?”
Fanny lerte respondis tuj: ”Prenonte la dudekjarcentan rapidvagonaron al Ĉikago.”
Sekvis momento de malagrabla silento. ”Tiu, kiu estas kaptita de la rapidvagonara malsano, povos esti rigardata kiel pereintino. Kiel statas la bebovesta afero, Fanny?”
”Pleje! Dankon! Mi nur volis diri al vi, ke mi ĉiutage legis vian kolumnon, ili estas mirindaj, vere!”
”Estas mirakla ofico, mi havis bonŝancon. Mi faras nun tion, kion mi preferas, mi estas tute feliĉa, mi ne deziras ion alian. Ekzistas malmultaj homoj, kiuj povos diri tion.”
Sekvis refoje silentado, iom prema, peza. Tiam: ”Fanny, ĉu vi vere foriros jam hodiaŭ?”
”Morgaŭ mi ree estos en Ĉikago, se almenaŭ neniu akcidento okazos.”
”Sensencaĵo! Mi tiel volonte montrus al vi nian pli malpli belan urbon.”
”Tiun mi jam montris al mi mem. Mi vidis Riverside Drive ĉe sunsubiro kaj vespere. Mi vidis Fulton Market kaj la Grandstraton, kun la budoj, Washingtonplacon, Central Parkon, la rifuĝejon por vaguloj, la mizeron en la subtera fervojo je la sesa matene, ĵetkubludadon sur la kajoj, la dormantojn sur la benkoj de Madisonplaco, ho... Clancy, kia mizero!”
”Sed, atendu ankoraŭ iom, ĉu vi iris tien sola?”
”Jes, kaj krom tio jen plia novaĵo. Mi surprizkaptis Hornon kaj Udell, tio al vi diras nenion, sed tio signifas, ke en la proksima printempo mia sekcio estos ŝuldanto de sia duonpatrino, tio vere estas sukceso.”
”Jes, mi sciis, ke vi sukcesos, ĉio, kion vi ekentreprenos, sukcesos. Eĉ se vi fariĝus advokato, kuiristino, aktorino, hidraŭlika inĝeniero, ĉiam vi sukcesos, ĉar unuvorte ekzistas nenio, kion vi povos misfari. Tio ne estas eco via. Vi estas superlativa speco de homo. Sed tio ne estas kaŭzo por okupi oficon tian.”
”Ĉu vi predikas?... jen ’bonan tagon’!”
”Fanny, kial vi ne kuraĝas renkonti min?”
”Ne ridindigu vin, kial mi ne kuraĝu?”
”Se mi promesas, ke mi nur priparolos flanelajn banda ĝojn...”
”Ĉu vi promesas tion?”
”Ne, sed mi estos sub la granda horloĝo antaŭ la centra stacidomo kvaronhoron antaŭ la foriro de via vagonaro. Tute ne interesas min, ĉu iu bebovesta fabrikanto el Novjorko havas interkonsenton kun vi aŭ postulos vian tempon, nur zorgu esti tie ĝustatempe, alie mi kunvoja ĝos certe ĝis Albany, vi nur elektu.”
Li estis tie antaŭ ŝi. Fanny, atente sekvante pakportiston, trovis lin tuj en la aro da subhorloĝaj atendantoj. Li portis novjorkajn vestojn, la ĝustan specon, Fanny opiniis.
Iliaj manoj renkontiĝis.
”Kiel bonfarte vi aspektas,” diris Fanny ne pripensante.
”Jen la kaŭzo, miaj vestoj,” diris Heyl kaj komencis malrapide turni sin, etendante la brakojn, tenante la palpebrojn prude malsupren, en adorinda imitado de tiuj sinjorinoj, kies profesio estas elmontri la vestmodelojn surkorpe.
”Clancy, idioto! Rigardu, la homoj amuzas sin pri vi, ĉesu do!”
”Jes, sed nur atentu la graciecon, atentu kiel elegante kaj ne rigide ili sekvas, alĝustiĝas la formojn.”
Fanny ridis aprobe kaj antaŭiris tra la pordego al la vagonaro. Ŝi estis konscie gaja kaj ĝojegis, ke ŝi estas kune kun li. Tion kompreninte, ŝi rapide komencis babili pri li.
”Do, rakontu al mi, kiamaniere vi sukcesas konservi tiun freŝan vidpunkton pri la aferoj. Ĉiu, kiu venas al Novjorko por priskribi ĝin, perdas sian proprecon. La urbego englutas lin. Sed vi restas rigardanta la aferojn kiel iu, kiu unuafoje vidas Novjorkon. Tio ankaŭ trafis min, mi memoras, en via gajiga letero.”
”La ĉefaĵo estas, ke mi ĉi tie estos neniam hejme, mi sentas min ĉiam fremdulo en Novjorko. Mi neniam adaptiĝos al Broadway. Kvina Avenuo ĉiufoje embarasas min, same kiel Cooper Union kaj Bronx senĉese konsternos min. Eble venos iam la tempo, kiam mi trankvile povos profiti la metroon, sed nun ne parolu al mi pri tiu fervojo.”
”Sed ĉiuj tiuj aliaj verkistoj, tiuj homoj de Washingtonplaco, kion ili... ?”
”Kun ili mi neniam parolis. Tiam mi estos pereanta. Ho, tiuj homoj konsideras siajn sentojn, analizas ilin, inversas ilin, renversas ilin. Kiam ili estas pretaj, iliaj sentoj estis tiel fingrume malpurigitaj kaj grasmakulaj, ke neniu plu bezonas ilin. Jen, ĉio pri mi! Kiel nun fartas Fanjo Brandeis? Ĉu novaj skizoj? Konfesu, eble pri Grand-Strato?”
”Mi ne tuŝis krajonon depost tiu septembra tago, kiam vi asertis, ke mi ne povos ĉesi, almenaŭ escepte en la okazo, kiam mi faris kalkulon pri mendo.”
”Nu, sekve vi image desegnis kaj se vi nenion surpaperigis, des pli bone. Vi konservas ĉion en ujo, premŝraŭbas la kovrilon, tiel ke ĉiuj naturaj impulsoj tutdense aglomeriĝas, sed... Iun tagon jen... bum! terura eksplodo okazos. Vi ja ne povos eneŝafodigi tiujn impulsojn, Fanjo. Tio estus amasmurdo, masakro je la sennombraj jarcentoj post vi.”
”Aŭskultu foje bone,” komencis Fanny, kun voĉo kolerete obtuza, ”la pasintan fojon, mi jam diris al vi, ke mi ne toleros, ke vi traktu kaj riproĉu min kiel bubinon. Duafoje mi akcentas tion ĉi, mi ne ŝercas. Se vi havas ankoraŭ ion por diri, ne hezitu, la vagonaro foriros en du minutoj – ŝi rigardis sian brakhorlogon – dank’al Dio, ĉi tiu estas la lasta ŝanco, kiun vi havas.”
”Bone,” diris Heyl, ”mi efektive opinias necese, ion diri al vi: ”ĉu vi portas ĉapelpinglojn?”
”Ĉu ĉapelpinglojn?” mirigite ”en ĉi tiuj malgrandaj ĉapeloj, oni jam ne...”
”Tio do volas diri, ke vi estas nearmita. Sekve vi memoru la jenon plej bone, kiam vi refoje iros sola tra Ĉikago: kiam vi pugnigas vian maneton, jen, tiel kaj flankenmetu la dikan fingron, celante bone lokon proksimume kvin centimetrojn ĉi tiuflanke de la mentono, vi etendu kaj retiru fulmrapide la pugnon, kiel piston de maŝino, tiam la ulo, kiu atakas vin, terenfalos senmove.
Precize sur tiu loko estas nervo, kiu rekte iras al la cerbo.
Tiu pugnopuŝo igas iun vidi stelojn, lumradiojn kaj feajn nuancojn. En amuzaj gazetoj oni ofte uzas tiun puŝon surbilde.”
”Vi absolute estas freneza,” diris Fanny, kvazaŭ ŝi ĵus konvinkigis pri jama suspekto. La vagonaro nerimarkeble moviĝis jam.
”Kuru, saltu!” ŝi kriis.
Heyl rapidege atingis la pordon, kie li sin turnis:
”Oni nomas tion ’supratako’!” li kriis, terurante la vojaĝantojn, kaj saltis de la vagonŝtupo.
Fanny falsidiĝis sur la kusenojn, kvazaŭ laca. Tiam ŝi ekridis, estis rido miksita kun singulto, histeria. Li postlasis gazeton sur la sidloko kontraŭa. Estis ekzemplero de ”Star”. Fanny ĉifbuligis ĝin, obstina, infaneca, piedfrapis ĝin sub la benkon. Ŝi demetis la ĉapelon, prizorgis siajn pakaĵojn kaj residiĝis kun fermitaj okuloj. Post kelkaj minutoj ŝi malfermis ilin, serĉkaptis sub la sidloko kaj aperigis, glatigis la ĉifitan gazeton, komencis legi tuj lian kolumnon. Ŝi opiniis, ke ĝi nur malmulte pretendas, sed tamen ĝi abundis de komprenpovo, sagaco kaj kaprica humoro. Ne ridindige, sed ridetige, intermite ĉe ĉiu kvina linio, ĝi efikis. Ŝi pripensis, ĉu tiuj solecaj, malsanulaj jaroj kun siaj multsemajna legado kaj grimpado en la Kolorada montaro, restigis lin strange juna aŭ male faris lin rimarkinde pli aĝa.
Ŝi ĝojis, ke la vojaĝo de Novjorko al Ĉikago daŭros multajn horojn. Tiuj horoj ebligis al ŝi spirite digesti oportune ĉion, kion ŝi travivis dum la pasinta tagdeko.
En sia sistema menso ŝi komencis aranĝi, ordigi la faktojn laŭ graveco. Unue venis Horn kaj Udell, poste la modelo de la estontpatrinaj roboj, kiun ŝi elektis anstataŭ iu abomeninda de la Slossona reĝimo. Trie la transkapglitaj antaŭtukoj. Sed tiam, siaj pensoj eklamis, tiel ke mienoj anstataŭ objektoj okupis ŝian spiritan okulon.
Ŝi rezignis, prenis gazeton, poste decidis lunĉi.
Ŝia reveno en la kontoro post tiu ŝia unua vojaĝo ne estis epokfara. Oni ne atendu de firmo, kies personaro ampleksas milojn kaj kies profito sumiĝas je dekmilionoj, ke ĝi danke celebros la fenomenon, ke ĝis nun malprospera sekcio evidente montras novan ruĝan sangon.
Ella Monahan diris: ”Oni opinios tion tre ordinara, escepte de Fenger, eble. Tia estas ilia agmaniero.”
Sufiĉe strange, Fenger diris malmulton. Li estis tre kolerema en tiuj tagoj kaj facile ekscitebla. Fanny atribuis tion al reago post la Kristnaska trostreĉiĝo. Oni neniam eniris la kontoron de Fenger, ne invitite tien. Fanny sciigis al li sian revenon. Dum du tagoj ŝi nenion eksciis pri li. Tiam fine sonis la voĉo de la grizbruna sekretariino, petante ŝin al li. Ŝi ne bezonis atendi ĉi tiun fojon, sed tuj trairis la pordon de la ”Potenca ejo” – kromnomo, kiun Fanny eltrovis. Fenger sidis, la vizaĝon turnita al la pordo.
”Mi malhavis vin,” li diris.
”Mi ne dubas pri tio,” diris Fanny ridante, ”ĉar nur restis al vi naŭmil naŭcent naŭdek naŭ subuloj.”
”Vi aspektas, kvazaŭ vi estus reveninta de ekskursa vojaĝeto anstataŭ de fajroprova vojaĝego.”
”Vi tute pravas; kial vi ne antaŭe informis min, ke negocaj transakcioj nur konsistas el vico da sociaj ceremonioj.
Mankis vere al mi sufiĉe da blankaj gantoj por dece savi min. Neniu volas priparoli komercon en sia kontoro.
Mi eĉ ne komprenas, kial oni tie bezonas kontoron, krom por ricevi la korespondaĵojn. Oni elparolas la vorton: komerco kaj senhezite sekvas la vorto: lunĉo. Neniu pograndisto povos kalkuli konvenan oferton, ne satman ĝinte moruaĵon. Min naŭzas vere la vidaĵo de restoracio.”
Fenger ludpalpis la aron da paperoj sur sia skribtablo.
”Mi legis vian raporton. Se vi tion kapablas fari en vico da lunĉoj, mi vere estas scivola pri, kion vi atingos en serio da tagmanĝoj.”
”La ĉielo indulgu min,” diris Fanny emfaze.
”Vi ne ŝajnas esti entuziasma, konsiderante, ke vi sukcesis akiri la plenumotan rezulton de via vojaĝo.”
”Jes, io dubinda logas min,” ŝi diris, ”estis plej interese senpere intertrakti kun tiuj homoj, malkaŝe kompare prezenti siajn argumentojn, spiriton kaj kapablojn kun tiuj de aliaj, ĝis ili fine, venkite, konvinkiĝis. Sed post tio! Nu, vi certe ne atendas, ke mi vigle interesiĝas pri kvantoj, vagonŝarĝoj, liverdatoj k. s.”
”Tio ankaŭ estas parto de la negoco.”
”Ĝuste la parto, kiun mi malŝategas.”
Fenger aranĝis la paperojn.
”Vi venis ĉi tien en junio, ĉu ne?”
”Jes.”
”Tio estas vere rimarkinda rekordo en ok monatoj, eĉ ĉe Haynes-Cooper, kie oni kutimas atingi rekordon. Ĉu vi jam rondiris foje tra la tuta magazeno, post tiu unua fojo, kiam vi venis ĉi tien?”
”Tra la tuta... kompreneble ne, mi bezonus plentagon per tio.”
”Mi ŝatus, ke vi faru tion. Laŭ mi estas dezirinde, ke la sekciestroj almenaŭ dufoje ĉiujare traesploru la tutan magazenon. Vi vidos, ke la dekkvara etaĝo tute estas disponebla por la elektistoj. Ĉiu sekcio tie ankaŭ trovos sian elektejon, kie estas aranĝataj la specimenoj. Vi trovos tie ankaŭ vian elektejon.”
Li turnis sin refoje al sia skribtablo.
”Tio estas ĉio, fraŭlino Brandeis, dankon.”
Tiam pro subita ekpenso: ”Ĉu vi scias, ke ĉiuj viaj proponoj estas bazitaj sur homkono, ili estas verhomaj, mi celas. Kiel vi ekhavis tiun kapablon, kie vi lernis senti, kion ĉi tiuj homoj pensas, preferas, en tiel mallonga tempo?”
Tio, kion Clarence Heyl diris al ŝi, trafulmis ŝian kapon, ŝi mem ektimis, citante liajn vortojn: ”ne estas mallonga tempo, tio postulis milojn da jaroj.”
Ŝi foriris. Fenger, kiu miregis, postrigardis sin.
La sekvintan matenon ŝi elspezis per vagado tra la domego, kiel Fenger konsilis. Ŝi haltis momenton, kvazaŭ ensorĉita kiel antaŭe, kaj restis rigardanta la spiralan glitejon, laŭ kiu ĉiutage la centoj, miloj da pakoj, sinsekve, interpuŝiĝe, pelglitis al... jes, al kio?
”Kien?” ŝi demandis sin. Neprecize ŝi sciis, ke duonvoje ĉi tiuj pakoj estas kaptataj kaj direktataj al propra kanalo, post kio ili estas kolektataj, pretigataj por ekspedo aŭ enŝipigo. Ŝi turnis sin al magazenbubo.
”Kie ĉi tio estas malplenigata?”
”Unu etaĝon pli sube,” respondis la knabo, ”sur la plataĵo.”
Fanny malsupreniris laŭ la fera ŝtuparego, denove rigardante la glitejon. Ĝi finiĝis sur plataĵo, proksimume dek du futojn super la planko; ĝi similis iom la komandejon de ŝipo. Mallarĝa ŝtupareto, kiu tremetis pro regulaj puŝoj supre, kondukis tien. Ŝi suriris ĝin kaj trovis sur la plataĵo knabinon. La knabino dum momento, sekundero, atentis ŝin, ĉar ŝia laboro ne permesis pli. Fanny observis ŝin dum senspira momento kaj tuj komprenis la esprimon en la mieno de la ino. Tio estis petego por liberiĝo. Ĉar tiu plataĵo, kiu puŝiĝis seninterrompe de la falado de pakoj, pakoj, pli da pakoj, estis la stomako de la Haynes-Cooper entrepreno. Sesdek procentojn el la kvardek kvin mil mendaĵoj preteriris la manojn de tiu ĉi knabino kaj ŝiaj helpantinoj. De la glitejo susuris la pakoj, ĉiuj markitaj per sekcistampo, ili estis haste kaptataj kaj ĵetataj en unu el la dekdu korboj, kiuj preterŝoviĝis aŭtomate. Misĵeto signifis prokraston, embarason en la ekspedejo. Ĉio dependis de unu rigardo kaj brakmovo koincide. Tiuj rigardo kaj movo ne estis homaj, ili estis nur koncentrigita laborekonomio. Ili ŝajne laboris kun fervoro kaj streĉe, sed esence tio estis la regula kaj simpla funkciado de fostenteriga maŝino.
Fanny klinis sin super la knabino – estis en tiu angulo bruegado – kaj faris demandon. La knabino ne ĉesis labori kaj respondis intertempe. Per unu mano ŝi kaptis pakon kaj deponis ĝin per la alia en transportilon.
”Ĉiusemajne sep dolarojn!” ŝi diris kaj samtempe ŝi kaptis sekvantan pakon. Fanny ankoraŭ iom rigardis kaj ree malsupreniris.
”Tiuj aferoj ne tuŝas vin,” ŝi pensis, plue marŝante, ”tio ne koncernas vin.”
Ŝi resupreniris al la elektristejo kaj tie konkludis, ke la aranĝo de la nova sistemo estas tia, kvazaŭ ĝi ekzistus jam dum multaj jaroj. La lifto ŝin portis al la plej supra etaĝo, kie ŝi konatiĝis kun la plej nova sekciestro: teksaĵa ĥemiisto. Li montriĝis ĉarmeta junulo kun grandaj ceratintenilaj okulvitroj, kiu honoris ŝin en sia laboratorio, kiel decas al gastiganto ĵus veninta de Haward.
”Jen estas la fandejo por silko. Tio estas la sekigforno. Sur ĉi tiu subtila pesilo la specimenoj estas pesataj, kiuj envenis por esploro, por ekscii la procentojn de lano kaj kotono. Estonte estos neeble al fabrikantoj liveri fuŝaĵojn.”
”Mm,” diris Fanny ĝentile. Ŝi malŝatis komplikitajn procedojn, kiuj rilatis al pesado, gramoj, acidoj ktp. Ŝi vagis al la administra etaĝo kaj haltis antaŭ la pordo, kiu surhavis la nomon: ”Sinjorino Knowles.” Kiu dezirus scii, kiu sinjorino Knowles estas aŭ kia estas ŝia tasko ĉe Haynes-Cooper, neniel estus kontentigita. Sed en entrepreno, kie deĵoras dekmilo da personoj, el kiuj duono estas knabinoj, kies pli granda parto ree konsistas el neinstruitaj, stultaj, sed tamen tre homaj estaĵoj, virino, kia sinjorino Knowles valoras dekoble sian salajron. Kiom da malagrablaĵoj ŝi malhelpas, kiom da konsolo ŝi povas disdoni. Sinjorino Knowles povus al vi rakonti tragediajn historietojn, fiajn eĉ, sed ankaŭ komikajn. Ŝi sciis, kiel trakti pri angoro, honto, obstina silentado, senesperiga malriĉeco. Tamen ŝi ne estis patrina, grizhara sinjorino.
Kontraŭe. Ŝi estis ĉarma, embarase juna, eleganta virino, kies sola tuj frapa eco estis, ke ŝi estas neŝanceleble kvieta. Ŝi lernis, ke, se oni kviete metas la manojn en la sinon kaj atendadas, ne demandante, ĉiuj homoj spontanee iros al vi por rakonti siajn malfacilaĵojn.
”Bonan matenon,” salutis Fanny. ”Kiel statas la animoj hodiaŭ?”
”Ne malbone!” respondis Esther Knowles, ”kiam mi konsideras, ke estas mardo nun. Eniru! Kiel fartas la bebovesta miraklo! Mi lunĉis kun Ella Monahan, kaj ŝi informis min, ke via unua Novjorka ekskurso estas sukcesplena. Mi gratulas vin.”
”Dankon, sed mi havas nur malmulte da tempo nun, mi ankoraŭ ne vidis mian skribtablon, mi estas vagistino hodiaŭ. Nur mi volas ekscii, ĉu vi povos diri al mi la nomon de la knabino, kiu laboras ĉe la finparto de la spiralglitejo en la ekspedeja sekcio?”
”Ĉielo, mia! Tie laboras miloj da knabinoj.”
”Jes, sed ĉi tiu estas aparta. Ŝi aspektas tre ĉarma, preskaŭ tro ĉarma. Ŝiaj koloro kaj mieno estas okulfrapaj, tamen malkontenta estas ŝia mieno, kaj la dekoltaĵo troigita.”
”Tio povus esti priskribo de Fanny Brandeis mem, escepte de la bluzdekoltaĵo,” ridis sinjorino Knowles. Vidante la konfuzigan rigardon de Fanny, ŝi daŭrigis:
”Pardonu min kaj ne rigardu tiel surprizite. Mi kredas, ke mi scias, kiun vi celas. Ŝi nomiĝas Sarah Sapinsky – jes, estas domaĝe – estas rimarkinde, ke vi demandas pri tiu ĉi knabino, ĉar mi ĝuste spertas malagrablaĵojn pro ŝi.”
”Ĉu malagrablalojn?”
”Ŝi scias, ke ŝi estas ĉarma, ke ŝi estas malsama kaj ŝi scias, ke ŝi havas seniluzigan taskon kaj... pro tio ŝia malkontenta mieno. Krom tio, ŝi perlaboras ĉi tie nur sep dolarojn ĉiusemajne, kiun sumon ŝi preskaŭ tute devas disdoni hejme. Ŝia vivo staras ĝis ŝia gorĝo kaj eĉ dufoje ŝi forkuris de la hejmo. Mi ne riproĉas ŝin, sed ĉiufoje mi prizorgis, ke ŝi reiris hejmen. Sed verŝajne venos tria fojo kaj tiam... nu, ŝi ne estas malbona, ŝi estas ĉarma kaj deca, sed ŝi havas specialan, propran filozofion. Ŝia teorio estas, ke ekzistas nur du specoj de homoj surtere: tiuj, kiuj prenas, kaj tiuj, kiuj donas kaj ŝi nun donis sufiĉe siaopinie. Sarah ne diris ĝin precize tiel, sed vi nun komprenas, kion ŝi celas.”
”Jes, mi komprenas tro bone,” diris Fanny amare.
La tutan tagon dum sia migrado tra la giganta vendejo, la vizaĝo de Sarah sekvis ŝin, preskaŭ obsedis ŝin, ĉie ŝi vidis tiun malkontentan vizaĝon, la faladon de la pakoj.
La plufplufado el la gliteja faŭko akompanis la bruadon de la homa abelujo. Ĝi superis la susuradon de la mendslipa, flava paperfluo, la voĉzumadon de la ekspedejo, la brupuŝadon de la presejo, la tintadon de la teleroj kaj pladoj en la restoracia kuirejo. La sumo: sep dolaroj ĉie alrikanis ŝin image. Reveninte en sian kontoron, ŝi diktis koncizan, observadan raporton por Fenger.
”Ŝajnas al mi, ke estos rekomendinde rearanĝi la kartotekon. Ĝi funkcias ekzakte, sed tro maloportune. Ĝi ne plu estas sistemo, sed ceremonio. Ĉu ne estas akireblaj kompetentuloj, kiuj povos revizii kaj simpligi ĝin?”
Ŝi detaligis ankoraŭ kelkajn punktojn kaj ekpriparolis la sekvantan.
”Se la Nordamerika kostum- kaj mantelkompanio povos liveri konfekciojn, kiuj aspektas aktuale konvenaj kaj ĉarmaj, kial ni estas devigataj proponi plej malelegantajn modelojn en nia sekcio: virinvestoj. Mi scias bone, ke la plimulto de niaj klientinoj ne ŝatas porti simplan, allogan serĝan robon kun blanka kolkrispaĵo kaj ke ili preferas atlasajn kolfaldaĵojn ĉerizkolorajn sur prunkoloraj fulardoj, ni ne liveras ĉi tiujn pompaĵojn. Estas tamen multaj virinoj, kiuj loĝas sennombrajn mejlojn de Kvina Avenuo kaj malgraŭ tio precize scias, kion oni portas tie. Kiel ili ekscias, estas al mi enigmo, sed estas fakto, ke ili scias tion, ĉar ili bezonas ĝin. Kial ni ne povus atingi ĉi tiujn virinojn same kiel iliajn malpli postulemajn samseksulinojn. La Nordamerika Kompanio bone atingas ilin, mi eĉ kun plezuro portus robon el ilia provizo, sed mi ankoraŭ malpli preferus esti trovita morta en unu el niaj. Jen estas mia propono:
”Kial ni ne turnu nin al Camille, por ke ŝi desegnu por ni ĉiusezone ses modelojn. Tio ne estos ridinda. Ankaŭ ne supozu, ke la virinoj en la okcidentaj farmbienoj neniam aŭdis paroli pri Camille. Kontraŭe! Ŝia nomo estas same populara inter la inaro kiel tiu de Roosevelt inter la viroj. Se ni povos promesi ilin Camille-modelan robon po 7.85 dolaroj (ni certe povos), kial ni hezitu fari tion?”
Ĉe la fino de siaj rimarkigoj, ŝi diktis ĉi tiun misteran frazon, tute ne kompreneblan al la stenografo: ”Oni apenaŭ povas vivi per sep dolaroj semajne.”
La raporto atingis sinjoron Fenger. Li supraĵe atentis la unuan proponon, ĉar li sciis, ke la kartoteko estas tiel malkomplika kiel grandampleksa povas esti en sia speco.
Le trian punkton pri la sep dolaroj li ignoris. La dua propono unue ridigis, poste interesis, fine konvinkis lin.
En ses monatoj la nomo de Camille efektive aperis en la Haynes-Cooperkatalogo. Camille mem (kia pompe vestita virinaĉo), kies roboj estis portataj de reĝinoj, dancistinoj kaj maljunulinoj kun milionoj, kiu enkondukis la novajn modelojn, renovigis antikviĝintajn, kiu malkovris novajn nuancojn, vere konsentis desegni po ses modeloj en ĉiu sezono por la milionoj da virinoj, klientinoj de la poŝtmenda entrepreno Haynes-Cooper kontraŭ pago, kiu eĉ momenton konfuzite palpebrumigis sinjoron Fenger.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.