La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FANNY

Aŭtoro: Edna Ferber

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO XII.

De la unua de decembro la ekspedejo de la firmo Haynes-Cooper similis la Novjorkan borson, la tagon post paniko. La aloj estis montoj el papero, sur kiuj armeo da buboj batalis kiel neĝoforigistoj, kiuj vane kontraŭas neĝoventegon. La gvidisto ne plu parolis pri miloj, sed pri centmiloj da leteroj kaj li ŝmacis per siaj lipoj.

Dekmiloj da homoj laboris ĝis malfruvespere, ili interrompis nur por rapida manĝo je la sesa kaj iris reen al la skribtablo, bretaro aŭ breto ĝis la naŭa, por ke Oklahoma kaj Minnesota ricevu siajn kristnaskkestojn ĝustatempe.

Fanny Brandeis, laborante sub la verdŝirmila kontorlampo, mire pripensis amare, ĉu Kristnasko iam signifos al ŝi ion alian ol laboregon, peliĝon kaj lacecon. Ŝi rakontis al ŝi, ke ŝi ne volas pensi pri la pasinta Kristnasko, antaŭ unu jaro. Kiam ŝi ĉirkaŭrigardis sian ordigitan kontoreton, tra la vitroj al la sekciejo, kaj al la skribtablo, ĉio ŝajnis al ŝi tiel nereala. Ja estis neeble! Estis ja kvazaŭ antaŭ multaj jaroj, antaŭ homa tutvivo, kiam ŝi dekroĉiĝis de la troplena Winnebaga butiko, kie ŝi trabatis perkubute al si vojon kune kun tiu brava, forta virino.

La Bebolibro aperis de la presejo kaj ĝi estis bona. Eĉ Slosson grumblante konfesis tion. Fanny rigardis la libreton kun prava fiero, sed ŝi ne estis kontenta.

”Kio mankas al ni, estas stilo,” ŝi persistis. ”La objektoj estas praktikaj, sed ili ne faras sensacion. Ili devos efiki unuavide, posedi fasonon, graciecon. Tiuj mankas, mi iros al Novjorko por kapti ilin.”

Tio ĉiam estis la laboro de Slosson.

Ŝi kaj Ella Monahan iros kune al la printempa foiro.

Ella Monahan iris al Novjorko regule unufoje en ĉiu semajntrio. Fanny neniam vojaĝis orienten de Ĉikago. Ŝi enviis Ellan pro sia konatiĝo kun Novjorkaj pograndistoj kaj fabrikantoj. Ella eniris en la kontoron de Fanny nur por momento. La du virinoj havis malmulton komunaj krom sia laboro, sed ili povis interrilati kiel bonaj amikinoj, ĉiu el ili ambaŭ opiniis, ke ŝi povos lerni ion de la alia.

”Ŝajnas al mi, ke vi ĉi tie kontribuas multon bonan,” diris Ella Monahan, rigardante la streĉe ruĝan vizaĝon de Fanny.

”Tion vi ankaŭ faris,” respondis Fanny, ”alie vi ne estus atinginta, kion vi jam atingis.”

”Jes, vi estas prava,” konfesis Ella kaj ridetis kruelete, ”jes mi disponigis ĉi tie ĉion al ili, kion mi posedis, kaj krom tio kelkajn ecojn, pri kiuj mi mem antaŭe ne sciis, ke mi havas ilin. La vivo vere estas stranga ludo. Se mia maljuna patro ne estus posedinta tanejon en Racine kaj mi ne estus peninta tie la tutan tagon, tiel ke mi akiris la diferencigan scikonon por senti kaj flari la ledokvalitojn laŭ la feloj, mi neniam estus fariĝinta estrino de la gantsekcio de Haynes-Cooper kaj vi... ?”

”Brandeisa Bazaro.”

Kaj Fanny intencis daŭrigi, kiam knabo eniris kaj diris al ŝi nomon. Ella ekstaris por foriri, sed Fanny malhelpis tion.

”Pastro Fitzpatrick! Enirigu lin tuj. Vi konatiĝu kun li! Li estas... ”

Tiam jam la alta staturo de la belmaljuna pastro plenigis la pordaperturon kaj diris: ”... prave, li estas pastro Fitzpatrick.”

”Ella Monahan.”

La blankhara irlandano kaj la blankhara irlandanino premis la manon unu al la alia.

”Kaj kiu vi estas, filino mia, krom Ella Monahan?”

”Aĉetistino de sekcio gantoj ĉe Haynes-Cooper, via reverinda moŝto.”

”Nu, gantoj, vi ne komunikis tion,” li turnis sin al Fanny, metis siajn ambaŭ grandajn manojn sur ŝiajn ŝultrojn kaj turnis ŝian vizaĝon al la lumo.

”Hm,” li murmuris, malkontente.

”Kion signifas hm?” demandis Fanny. ”Ne sonas kuraĝige, iel ajn.”

”Hm, gantoj,” ripetis pastro Fitzpatrick, liberiginte Fanjon, ”certe vi jam vendis por valoro de milionoj da dolaroj en tiu tempo, kiam vi laboris ĉi tie.”

”Du kaj duonan en mia sekcio dum la pasinta jaro,” respondis Ella neniel fanfaronante. Oni ja nur kalkulis per milionoj ĉe Haynes-Cooper.

”Kian tempon ni travivas, kiam du delikataj fraŭlinoj povas enspezi salajron, kompare kun kiu la malnovaj irlandaj reĝoj estis almozpetantoj.”

Li okulumis al la pli aĝa kaj diris: ”Kaj kia libera sento, ĉu ne! Tiel sendependa, estas bele!”

”Mi zorgis pri mi mem, de mia deksesa jaro,” diris Ella, ”mi prefere ne diru, kiom da tempo pasis post tiu tago.”

Galanta murmuro eliĝis el la kavalira irlandana buŝo.

”Mi dankas pro la komplimento, patro, kiun mi vidas en viaj okuloj. Kion mi volas diri estas jena: koncerne la sendependecon vi pravas. Tio valoras multon. Unue, sed post iom da tempo tio komencas superi vin. Ne demandu kiel. Tion mi ne scias. Sed mi esperas, ke vi ne opinias min fia, kiam mi malkaŝe diras al vi, ke mi povus amindumi ĉiun viron, kiu pendigus ĉirkaŭ mia kolo blankvulpan pelton aŭ perlĉenon kaj kiu demandus min, ĉu mi suferas pro trablovo.”

”Fia! Absolute ne, knabino mia, tio ja estas tute laŭnatura kaj bona, escepte de tiuj perloj, eble.”

”Bone, mi rezignas pri tiuj,” ridis Ella kaj doninte la manon al li, ŝi foriris. Pastro Fitzpatrick rigardis post ŝi:

”Brava virino tio estas.”

Li elpoŝigis sian horloĝon, estis dika, arĝenta. ”Nun estas duono post la dekunua. Mia vagonaro forveturos je la kvara. Nu, Fanjo, se vi surmetos vian ĉapelon, kaj povos ŝtelpreni horeton aŭ iom pli, por forlasi ĉi tiun gigantan Belialid’ejon – tio estas forta vorto, knabino mia, kaj pli simila al sakro ol kiu ajn vorto, kiun mi konas – mi tiuokaze kunprenos vin al Blackstone, nenien alien, por lunĉo. Kion vi opinias pri ĉi tiu plano de maljuna, malriĉa pastro?”

”Ho, vi, bonulo, mi ne povos eĉ pensi pri tio. Certe mi povos eliĝi el ĉi tie, sed ni lunĉu en ĉi tiu domego, en la restoracio.”

”Neniam, mi povus neeble manĝi ĉi tie. Ne petu tion, ĉi tiu ejo timigas min. Mi supreniris per lifto kun amaseto da homoj kaj gvidisto, li ĵonglis per milionoj, kiel gazetbubo per unu cendo. Mi nur estas vilaĝa pastro, sed mi estas ankaŭ fiera. Mi iros al Blackstone. Mi preterpasis plurfoje, sed neniam mi eniris en tiun palacon kun ĝiaj ruĝsilkaj kurtenoj kaj fenestraj apartsidejoj. Ni servigos nin de velurpiedaj kelneroj, knabino, prenu vian ĉapelon!”

Ili eniris la varmdisradian, luksan halon de la restoracio, malfacile spirante, kiel ĉiuj homoj, kiuj trorapide kuris kontraŭ la vento. La ĉefkelnero sendube rigardis pastron Fitzpatrick kardinalo, ĉar li instalis ilin ĉe apudfenestra tablo, kiu donis liberan elrigardon sur la glacimalvarman straton, sur Grant Parkon, sur la neĝotavolon, kiu malkovris ĉion kaj sur la grizan lagon. La grandioza salono estis plena de koloroj, parfumo kaj obtuza voĉbruado. Fonto en la mezo ŝprucis gaje kaj sur la akvo naĝis lilifolioj kaj aliaj floroj kun delikataj, rozkoloraj, orbrunaj nuancoj kaj lavendo. Ĉe la tablo sidis elegantaj, sveltaj fraŭlinoj kaj tre sinkonsciaj studentoj, kiuj pasigis hejme la ferion, kaj artistokrataj akompanantinoj en peltoj kaj plumoj. La ruĝo sur la vangoj de Fanny fariĝis pli malhela. Ŝi ŝategis lukson. Ŝi ridetis kaj okulumis al la bona, maljuna pastro, kontraŭ ŝi.

”Vi estas diboĉanto,” ŝi diris, ”sed estas ravege, ĉu ne?” kaj ŝi gustumis unuafoje plenkuleron de la bongustega supo.

”Estas agrable, por unu fojo ni bezonas esti ekstravagancaj de tempo al tempo.”

Oportune sidante li ĉirkaŭrigardis la luksan solonon, kaj poste eksteren, al la ventpurigita strato. Li apogis sin profunde en sia seĝo kaj tamburetis mallaŭte per la fingroj sur la glatatlasa tablotuko.

”Unu fojon, diru Fanny, ne pripensinte, kion vi trovas plej interesa aĵo, vidata de ĉi tie? Vi kutimis elekti subite, neatendite, kion ajn, kion vi nomus la homa flanko de la vivo. Via patrino same posedis tiun kutimon.”

Fanny, ridetante, rigardis ĉirkaŭ sin, unue en la salonon, nevole sekvante la vojon de lia rigardo, poste al la malvarma, strato, eksteren.

”Plej interesa?”

Denove reen vagis la rigardo internen al la bonodora salono kun floroj kaj muziko, kun la tintado de glasoj, la intima voĉsusurado, tiam refoje al la strato.

”Ĉu vi vidas tiun viron, staranta transe de la strato, apud la muro. Li preskaŭ pendas kontraŭ la lanternfosto. Ĉu vi vidas lin? Jes, guste ĉi tiu, flanke de la granda griza aŭtomobilo. Li pro frosto preskaŭ forŝrumpas. Vi povas senti lin tremeganta. Li aspektas, kvazaŭ li volus kaŭri interne de si mem por trovi varmon. Jam de kiam ni eniris ĉi tien, mi observis lin, dum li fiksrigardis al la fenestroj, malantaŭ kiuj ni ĉiuj sidas senzorge, grandsinjore, satmanĝinte. Mi scias, kion li pensas nun, ĉu vi? Kaj mi dezirus, ke mi ne estu tiel malfeliĉa, ĉar mi scias tion tiel precize. Mi dezirus, ke ni ne estu mendintaj kuiritan omaron, mi dezirus... jen, tiu policisto forordonas lin nun.”

Pastro Fitzpatrick prenis ŝian manon trans la tablo kaj premis ĝin kortuŝe forte.

”Fanjo, mia knabino, mi scias, kion mi deziris scii. Ĉu Haynes-Cooper aŭ ne, ĉu milionoj aŭ ne, viaj ravinetoj ankoraŭ ne estas detruitaj per cindro kaj forĵetaĵoj, karulino, danku Dion!”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.