|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FANNYAŭtoro: Edna Ferber |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Antaŭ ol Fanny kuŝiĝis tiun vesperon, ŝi asertis al si, ke ŝi deziras morgaŭ pluvegon de la sepa ĝis tagmezo.
Sed kiam Princess vekis ŝin je duono post la sepa, kiel ŝi ordonpetis per krajone skribita letereto sur la kuireja tablo, ŝi, turninte sin al la fenestro, ĝojegis, ke la suno brilegas. Princess, tiu nomo estis la sola reĝa en la virino, kiu havis biskvitkoloran vizaĝon kaj nigran, malgravan edzon, kies kutimoj devigis Princesson eniri la kvarĉambran loĝejon de Fanny je la sepa matene kaj ne forlasi ĝin antaŭ la oka vespere. Ŝi havis nekredeble dolĉan kaj melodian voĉon kaj ŝi estis majstrino pri kuirarto.
Ŝi zorgis pri Fanny koncerne vestflikadon, kaj ĉiel; ŝi nur ne akordis kun Fanny pri la elekto de bluzoj (ŝi post Fanny fariĝis posedantino), ĉar ŝia gusto estis malsama, ŝi pli inklinis al la pli severfasona kaj eĉ tre deca modelo.
”Bonmatenon, fraŭlino Fanny. Viro atendas vin, tie.”
”Kio atendas min?” diris Fanny, retenante oscedon.
”Unu viro, sinjoro... diras, ke vi iros pikniki kun li.
Li estas en la bela ĉambro, rigardas la desegnopaperojn.
Ĉu mi rostu kokidaĵon por vi, por kunporti, sandviĉoj ja ne sufiĉos, estas ne taŭgaj por dimanĉo, ĉu?”
Fanny forpuŝis la kovrilojn, per unu salto ellitigis kaj diris: ”Vi ja ne volas diri, ke li sidas jam tie?”
El la loĝoĉambro sonis: ”Mi kredas, ke estos dece, se mi diras al vi, ke mi povas aŭdi ĉion diratan. He, Fanjo, tiuj desegnaĵoj viaj estas... tondre, mi vere ne sciis, ke vi okupas vin per tio ĉi. Ĉi tiu kun la ’knabina vizaĝo en homamaso’...”
”Kion vi, ĉielo mia, faras jam ĉi tie je duono post la sepa kaj... mi al neniu iam montris tiujn desegnaĵojn. Vi ja diris: je duono post la oka?”
”Mi timis, ke vi estus ŝanĝinta vian intencon por hodiaŭ kaj nun jam estas dudek kvin minutoj antaŭ la oka. Bonvolu diri al tiu sinjorino, ke estas mirakla ideo, mi celas, pri la kokidaĵo. Ŝi nur komencu tuj.”
Rapidigata de intermitaj instigoj el la loĝoĉambro tra la fermita pordo, Fanny sin trovis baninta, vestita kaj preta por matenmanĝo je dek minutoj post la oka. Kiam ŝi malfermis la pordon de la ĉambro, Clarence staris en la mezo kun kelkaj skizoj en la mano, atendante ŝin.
”Fraŭlino, mi vere miras, tio estas belega, senflate granda laboro, ĝi entuziasmigas. Jen tiu maljunulo kun sia barbo, vendanta fiŝon, aspektas kiel unu el la disĉiploj mem kaj jen ĉi tiu... tondre, kial vi agaĉas en poŝtekspeda ĉiovendejo aŭ kio ajn ĝi estas, se vi povas desegni tiel. Nu, klarigu.”
”Bonan matenon,” diris Fanny kviete, ”mi rakontos al vi nenion, antaŭ ol mi estos preta per mia matenmanĝo. Nun mi interesiĝas nur pri varmega kafo. Ĉu vi ankaŭ matenmanĝos? Eble vi jam faris, sed ne malutilos al vi, matenmanĝi dufoje, ĉu? Vi ja leviĝis sendube je la tria aŭ proksimume tiam.”
Ŝi iris al la intima kuirejeto: ”Restu tie, ĉe la kokidaĵo, Princess, mi mem povos servi nin bone.”
Princess estis iu, kiu povis rosti kokidaĵon, envolvi ĝin per freŝaj salataĵoj, pretigi sandviĉojn, enpaki la tutan manĝaĵaron, sukcesante tralukti tiujn mastrumaĵojn sen perdi sian bonan humoron kaj sen malpurigi la kuirejon.
Dank’al ŝi Fanny kaj Heyl troviĝis ĝustatempe en la stacidomo por kapti la vagonaron je 8.53, portontan ilin al la dunoj.
Clarence svingĵetis sian dorsosakon en la pakaĵreton, demetis sian ĉapon kaj enpoŝigis ĝin. Li grimacis kiel lerneja bubo. Fanny turnis sin de la fenestro kaj ridetis pri tio, kion ŝi vidis en lia mieno. Tio kaŭzis, ke li eksaltis pro ĝojo kiel tro petola infano kaj etendis la manon por karese tuŝi ŝian.
”Pri tio mi revis multajn jarojn.”
”Vi estas... ĉu vi scias kiomjara vi nun estas? Dekkvarjara, apenaŭ dekkvinjara!” turmentetis Fanny.
”Mi scias, tio estas rava! Ĉu ne ankaŭ vi dezirus esti tia? Forgesu, ke vi estas preskaŭ financa ministro aŭ kio ajn, forgesu, ke vi perlaboras ĉiumonate sesfoje tiom, kiom mi, distriĝu, ekstravagancu, elujiĝu. Ne montru tiun acidmienan maskon al mi, formetu ĝin fine. Vi ne forgesu, ke mi vidis kaj konis vin, kiam la falbaloj de viaj kruringoj estis videblaj sub via jupeto.”
”Clarence Heyl!”
Sed li klinis sin antaŭen preter ŝin kaj atentigis pri io ekster la fenestro.
”Ĉu vi vidas tiun densfuman kurtenon? Tio estas SudĈikago, la Hammond kaj Gary Ŝtalfabrikoj. Atentu, tuj vi vidos la fumtubojn kontraŭ la ĉielo, ĉu vi iam vidis ilin de proksime, tiuj feraj instalaĵoj, trabaroj, tio similas gigantan punton, vi prezentu al vi la montojn el skorioj, la amasojn da karbo kaj la miraklajn cisternojn. Diable! Tio estas terura, sed belega vidaĵo, estas fabelo!”
”Mi iris tien per tramo iun dimanĉon,” diris Fanny kviete.
”Ĉu vere?” Li fiksrigardis ŝin.
”Estis varmege! Ĉiuj tie estis eksterdome. La virinoj marŝis kun ŝaloj, ili similis karnostumpojn, kiuj serĉas refreŝiĝon. La junulinoj iris en rozkoloraj, silkaj roboj kaj blankaj ŝuoj, la junuloj svarmis ĉe la stratanguloj kaj kriis post ili. Ĉie sur la trotuaroj infanoj, beboj, kaj memoru la virojn, dimanĉorname vestitajn, per blankaj gladitaj superĉemizoj, kun malmildaj vizaĝoj, elstaraj vangostoj, kun grandaj brunaj manoj kaj stumpiĝintaj ungoj, konservativuloj! Nu, je la kvina alvenis reveturantaj aŭtomobiloj de ekskursoj el la ĉirkaŭaĵo, al Ĉikago. Tiam ankaŭ sonis la fajfilo kaj vi povus vidi la taglaboristan grupon eliri. Estis arego da viroj laŭlonge de la vojo, lacaj kun mallevataj ŝultroj, iliaj malplenaj lunĉujoj svingpendis, ili estis malpuraj, odoraĉis je ŝvito. La aŭtomobiloj tamen estis plenaj de sovaĝaj floksoj, lekantetoj kaj fikario.”
Clarence sidis kliniĝante al ŝi kaj rigardis ŝin.
”Ĉu vi havas skizon pri tio?”
”Jes, mi almenaŭ klopodis fari iun.”
”Ĉu vi ĉiam tiamaniere pasigas viajn dimanĉojn?”
”Ho, mi tre ŝatas vagi kaj gapi tie.”
”Mm,” murmuris Clarence, poste subite: ”Kiel fartas la aferoj, Fanny?”
”Aferoj?”
Estis, kvazaŭ ŝi sentis puŝiĝon en sia menso.
”Ni prefere ne tuŝu la aferojn en dimanĉo, ĉu ne?”
”Jen mia opinio,” diris Clarence enigme, ”nun aŭskultu do bone!”
”Mi aŭskultos,” ŝi interrompis, ”se vi parolos pri vi mem. Mi estas scivola pri tio, kion vi faras, kial vi iros al Novjorko. Kian aferon povos havi naturesploristo en Novjorko?”
”Mi tute ne intencas esplori la naturon en Novjorko. Tion vi facile povos konstati per mia sintenado. Sed oni ja ne povas vagi ĉiutage inter arbaroj kaj rokoj, en neĝo kaj sur montoj sen ekscii ion pri tiuj objektoj. Multaj semajnoj forpasis, dum kiuj mi nur vidis pinarbojn kaj strangformajn montopintojn. Tiel mi nepre alkutimiĝis lerni ion pri tio.”
”Sed vi ja reiros tien, ĉu ne? Ekzistas onidiro pri la ensorĉo de la montoj aŭ kio ajn ĝi estas?”
”Tio efektive ekzistas. Mi vere ne povus vivi sen montoj, mi absolute bezonas vivi tie ses monatojn de ĉiu jaro. La restantajn ses monatojn mi deziras pasigi en la sino de la homaro. Mi ne nur vivos inter ili, sed mi ankaŭ verkos pri tio, verki estas mia profesio, efektive. Tion mi plej volonte faras.”
”Pri la naturo?”
”La homa naturo. Mi iris al Kolorado kiel soleca knabeto kun difekta pulmo. La pulmo resaniĝis, sed pri tio alia, la solemo, nu, mi ne resaniĝis tute. Antaŭ du jaroj mi renkontis en la montaro Charles Lasker, la posedanton de la Novjorka gazeto ”Star.” Oni diras, ke ĝi estas la plej grava matengazeto en la lando. Lasker estas geniulo.
Kaj li povas friti plej bone lardon, mi neniam gustumis pli bonan ol lian. Mi invitis lin al kvarsemajna rajdekskurso tra la montaro. Ni konatiĝis, eĉ intimiĝis.
La fino estis, ke li proponis al mi oficon. Nu, vi sciu, ke mi neniam vidis ĥoristinon aŭ la Woolworthkonstruaĵon, nek kabaredon aŭ kuiritan omaron, nek la subteran fervojon. Sed mi interesiĝis kaj estis tre scivola pri tiuj ’novaĵoj’. Lasker diris, ke li opinias, ke tiu, kiu povas malkovri ion homan en roko, arbo kaj eĉ en urso, certe kapablos ŝajnigi ĉi tiujn novaĵojn homaj. Mi posedis, liaopinie, la freŝan vidpunkton. Multnombraj personoj cirkulas en Novjorko kun ekrana vualo antaŭ la okuloj, sed multaj el tiuj iris al Novjorko el Winnebago kaj samspecaj urbetoj, vi surpriziĝus, se vi nombrus kiom da ili ankoraŭ ĉiam legas la hejmurbajn gazetojn. Vere, iun tagon, kiam mi venis en la kontoron de Lee Kohl, kie estis gravaj personoj, ĉefoj kaj multaj homoj ekster la pordo, kiuj deziris paroli kun li, li sidis kun la piedoj sur sia skribtablo kaj legis la ”Gazeton” el Sheffield, Illinois.
Kaj nun Lasker kredas, ke mi povos prezenti al tiuj homoj bildon de Novjorko tian, kian ili kutimis vidi, antaŭ ol ili fariĝis kolorblindaj. Po unu kolono ĉiutage mi verku pri kiu ajn temo, kiu frapas min. Kia vi trovas tiun oficon por naturesploristo?”
”Ĝi estas tasko por homesploristo. Mi supozas, ke vi sukcesos.”
Se vi konas la dunojn de Indiana, – kio tamen ne estas verŝajna –, vi scias, ke ili ne elvagoniĝis ĉe Miller kune kun la granda fluo da vizitantoj, sed ili plue veturis, ĝis ili estis liberigitaj de la dimanĉaj piknikantoj. Fine ili eliris el la vagonaro kaj vagis tra kampoj, laŭ vojoj, preter drinkejaĉoj, preter kelkaj grupiĝintaj domaĉoj, kiuj estis abomene flave farbitaj kaj pluen, pluen laŭ ŝajne senfina vojo. Ili transversis unue skorikampon, poste travadis polvon, transiris nerimarkindan monteton kaj atingis vastan ebenaĵon el flava sablo kaj fine... la lagon! Ni diris: la lagon! kun krisigno post la vorto, ĉar ĝi estas tute malsimila al la Michigan-lago, kiun la Ĉikaganoj konas. Ĉi tiu blua, vasta ravaĵo neniel rilatas al tiu griza, senviva, ŝlima akvujo, kiun la urbanoj nomas la lago.
Enestis ĉiuj nuancoj de bluo imageblaj kaj ĉiu superŝvebanta nubo ŝanĝis ĝian koloron. Safiro estis, ne, kobalto.
Ne, tio estas tro malvarma. Mediteranea, turkisa, kun la sablo kiel ora kontrasto. Sablo, multajn mejlojn malproksimen, laŭlonge de la bordo sablo estis videbla kaj dunoj post la sablo. Nu, ĉiu skoto kaj ĉiu vortaro povos al vi certigi, ke la dunoj estas montetoj el malkompakta sablo. Sed ĉi tiuj dunoj estas formitaj laŭ amerika fasono, tre grandiozaj. Estas sablomontoj tiel malproksime, kiel povos vidi la okulo kaj sur tiuj montoj nekredeble grandaj pinarboj, kiuj sube alkroĉiĝas en la kvarcon per gigantaj radikfingroj. Malantaŭ tiuj dunoj etendiĝas preskaŭ nekredeble belaj arbaroj kun sovaĝaj floroj, plenaj de strangaj kreskaĵoj, nenie troveblaj krom tie, kun arbustoj, grimpplantoj kaj ade la penetra odoro de la pinarboj. Unuiĝintaj kuŝas tie la blua lago, la oraj sablaj montoj kaj la verda arbaro. Fanny kaj Clarence staris sur la bordo, silentaj, du ridindaj figuretoj en ĉi tiu sovaĝa belaĵaro.
Tiam diris Fanny: ”Mi volus grimpi al la pinto de tia duno, al la plej alta kaj tie sidi.”
Ili faris kune la taskon. Tio plijunigis Fanjon Brandeis proksimume dek, dek du jarojn, tiel ke ŝi ree fariĝis la knabino, kies koreto pli forte batis pro la rigardo al la palruĝo kaj oranĝkoloro de vintra sunmalleviĝo en Winconsin.
Ŝi tute ne plu pensis pri vindujoj, umbilikbanda ĝoj kaj sendanĝeraj pingloj, ŝia spirito estis blanka papero rilate al ŝtrumpetoj, katalogoj, artiklo numero 29E, 8437, al ĉiam mallarĝfaŭkaj ekspedkorboj, kiuj postulas, postuladas pli kaj pli. Ŝi forgesis pri Michael Fenger, Teodoro kaj la nova pelto.
Ili stumble grimpis sur la dunojn, eniĝante en la sablon, unue ĝis la kalkanumoj, poste sekvis la ŝupintoj kaj fine la tutaj ŝuoj, ĝis la maleoloj, tiel ke ili devis ĉirkaŭpremi la strangformajn radikungojn por antaŭgardi falŝovi ĝon. Unu paŝon antaŭen, du paŝojn malantaŭen, jen dungrimpado. Ili manĝis en olimpa libereco supre sur la dunpinto kaj Heyl prezentis ĉiujn nesupozatajn aĵojn el sia dorsosako, jen laktan ĉokoladon aŭ legaĵon, jen vinbersukon aŭ cigaredojn. Ili manĝis kiel malsataj sovaĝaj bestoj, sed laŭ peto de Heyl ili konservis, savis kelkajn sandviĉojn por la lasta parto de la tago. Li ekbruligis fajreton per la paperoj kaj ostetoj, laŭ la malnova kutimo de la arbarvagistoj. Post tio ili sterniĝis en la posttagmeza suno sur la varma, pura sablo.
”Kiu estas la plej modera prezo por flanela vesto?” demandis Heyl.
”Ho, malaperu kun tio,” respondis Fanny.
”Ni laŭiros la bordon ĝis tuj apud Miller,” li anoncis.
”Verŝajne ni povos rigardi la nordlumon, hodiaŭ vespere. Ĉu vi vidis ĝin jam, ĉu vi deziras resti ĝis tiam.”
”Sendube, mi ne iros hejmen antaŭ ol mi vidis ĝin.”
Li fikse rigardis la sunsubiron, kiu subite ekardigis la ĉielon.
”Tio preskaŭ forprenas la spiron, ĉu ne? Kiaj nuancoj!” diris Fanny, turnante la vizaĝon al la ardo.
”Mi trovas ĝin tro hela. Mi preferas ĝin iom pli malintensigita.”
Ili staris supre sur la duno kaj Heyl rekuŝigis sin, rigardante la lagon kaj la ĉielon. Subite li eksidis kaj kriis:
”He, klopodu rigardi ĝin en tiu sinteno, kuŝiĝu plate. Tio malheligas la nuancojn. Jes, tiel. Rigardu nun, la lago similas fanditan kupron, fluidiĝintan, kaj vi povas vidi tiun strangan sunon, kiu malleviĝas puŝetiĝe kiel aerostato ligita per ŝnuro.”
Ili kuŝis tie, silentaj, la helruĝo fariĝis oranĝkolora, tio malheliĝis al malhelruĝo, rozkoloro, orbruno, fine grizo.
La unua stelo komencis malforte brili kaj la obtuzaj lumoj de Gary en la nordo provokis ĝin. Fanny eksidis kun ĝemeto kaj tremetis.
”Kunligu la veston supre ĉirkaŭ la kolo,” diris Heyl, ”ĉu vi havas pinglon?”
Ili manĝis la restintajn bulkojn, kiuj iom malsekfuŝiĝis kaj fortrinkis la lastan parton de la vinbersuko.
”Ni provos havigi al ni varman vespermanĝon en la urbo en iu el la restoracioj, kie oni ne malŝatas dimanĉajn ekskursantojn. Antaŭen, Fanjo, laŭ la bordo, norden, rigardante la intertempe ekbrilontan nordlumon.”
”Estis ravega tago,” murmuris Fanny.
”Suno, sunsubiro, nordlumo, kio ajn dezirinda. Mi kredas, ke se ni estus petintaj ĉielarkon kaj eklipson, ni certe ricevus ilin.”
Estis, kvazaŭ Clarence sentis ŝiajn pensojn.
”Ĉu vi nun ne sentas, ke vi malproksimiĝu tuj kaj por ĉiam de tiuj damnitaj pakkorboj, kiuj ade postulas plenigon. Mi rigardis momenton la bubojn, kiam mi estis ekster via kontoro. Dio mia!”
Fanny fosis sian kalkanumon furioze en la sablon.
”Kelkajn tagojn mi inklinas forsavi min de la kontoro, foriri sen ĉapelo, sen mantelo, rekte al la strato kaj kuri, kuradi kelkfoje, ĝis fine mi estos atinginta la horizonton. Jes, tia mi sentis min ofte.”
”Kaj en iu tago, Fanjo, kiam tiu inklino fariĝos tro forta, kion vi faros? Nu, atente aŭskultu. Kaŝu tion ĉi en vian subkonscian menson, konservu ĝin, ĝis vi ĝin bezonos.
Kiam tiu tago venos, vi prenu la vagonaron al Denver.
El Denver veturu al Estes Park. Tio situas en la Rokmontaro, tio estas via celloko, ĉar tie ekestas kaj ekzistas reala horizonto. Kiam vi estos tie, vi petu la vojon al la kabano de Heyl. Vi estos transdonata de unu al la alia kaj fine atingos la celon. Eble mi estos tie, sed verŝajne, pli kredeble, ne. Tie vi trovos ŝlosilon pendanta sur ŝnuro en la leterkesto. Vi trovos en la forno lignon kaj fajrilon por tuj povi prepari fajron. Vi trovos ankaŭ pinfruktojn, tutsekajn, kiuj tuj ekflamas. Vi trovos tie miajn librojn sur la bretoj kontraŭ la muro. Kiam vi malŝlosos la cedrolignan keston, vi trovos en ĝi litbezonaĵojn kaj la lampoj estas plenigitaj. En la ŝranko vi trovos ladajn ujojn kun manĝaĵoj. Krom tio, vi trovos tie la montegojn, kiuj povos spirite purigi kaj sanigi vin. La pinarboj estas la naturaj kuraciloj, la antaŭgardaj brosoj kaj pri la ĉielo... Tio sonas kiel fervoja gvidlibro tekstas, sed tio estas vera. Mi scias.”
Ili marŝis silentaj dum mallonga tempo.
”Ĉu interkonsentite?”
”M-m,” respondis Fanny, neinteresiĝe, ne rigardante lin.
La mieno de Heyl fariĝis severa.
”Ĉu vi bonvolus diri al mi, kion vi faros, kion vi intencas. Vi aspektis tiel decidema, tiel firmintenca en tiu damnita kontoro. Kun kiu vi rilatas? Kiu estas tiu Fenger – ĉu li ne nomiĝas tiel – kiu diris al vi, ke vi aspektas tiel laca?”
”Bone, Clancy, mi rakontos ĉion al vi,” konsentis Fanny ahrupte.
”Bone, sed kio estas tio: Clancy?”
”Nu, mi ne povos vin nomi Clarence. Tiu nomo ne konformiĝas al vi mem. Ni faru vin por hodiaŭ Clancy, eĉ se vi prenos mienon de unu el la malaltrangaj judaj profetoj... kompreneble mankas la barbo.”
Ŝi komencis rakonti al li pri sia laboro, siaj intencoj.
Kion ŝi rakontis, tamen ne volante tion ĉi, tio estis preskaŭ konfeso. Ŝi rakontis pri Teodoro, ties edziĝo, pri la morto de sia patrino, pri sia enoficiĝo ĉe Haynes-Cooper, kaj la sanĝoj, kiujn ŝi faris tie. Ŝi montris al li la nelimigitajn perspektivojn, kiuj malfermiĝus al ŝi en tiu entrepreno. Slosson estis simple forŝovata kaj plimalpli hezite ŝi rakontis pri Fenger pri lia komercista genio, pri liaj bonegaj kvalitoj, pri lia kariero. Eĉ ŝi prezentis vortbildon de ties malsana, truda edzino.
”Ĉu tiu Fenger enamiĝis al vi?” Heyl demandis akcente.
”Clancy, mi petas! Li estas edzo!”
”Ne estu ŝajnsincera, Fanjo. Ne parolu kiel naivulino. Ĉio, kion vi rakontis, al mi estas precize skizita vivoplano, kiu estas tiel klara kaj fidige diafana kiel kristalo, sed nun vi estu same sincera, ĉu vi volas?”
”Ho, mi supozas, ke mi allogas lin iomete, kiu viro liaspeca kun edzino tia ne estus altirita de sanega, lerta virino, kies ideoj samdirektiĝas je liaj. Sed mi dezirus, ke vi ne parolu tiamaniere al mi. Tio incitas min.”
”Mi ĝojas pro tio, mi jam kredis, ke vi ne mencios tiun punkton. Kaj kion fari per viaj desegnaĵoj, nu? Vi ja certe scias, ke tiuj skizoj en pli malpli kruda prilaboriteco, tamen pro tio des pli forte trafantaj, estas almenaŭ same bonaj, kiel la plej bonaj nuntempe farataj.”
”Ho, sensencaĵo!”
Sed tiam ŝi ĉesis paroli subite kaj metis ambaŭ siajn manojn sur lian brakon, rigardis per radiantaj okuloj en la grizan krepuskon.
”Ĉu vi efektive kredas, ke ili estas bonaj?”
”Mi certigas vin, ke ili absolute estas bonegaj. Ne estas gazeto en la lando, kiu ne ĝojus, se ĝi povus ricevi tiajn regule. Eĉ mi certigas, ke ne ekzistas tri homoj en la lando, kiuj povas fari tion. Ne estas afero, ĉu oni povas desegni aŭ ne, estas afero, ĉu oni povas rigardi la vivon en aparta lumo kaj briligi tiun lumon tiel, ke aliaj personoj ricevu la ardon. La skizoj, kiujn mi vidis hodiaŭ matene, prezentas, sentigas la krudan, senmaskan vivon. Tio estas naturdoto, Fanjo, diable, kial vi ne uzas ĝin?”
Sed Fanny jam retrovis sian memregadon: ”Ne estas talento,” ŝi diris facilanime, ”nur estas lerteco, per kiu mi amuzas min. Mi neniam povos enspezi iom per ĝi. Krome, estas nun tro malfrue por tio. Oni nun prezentu ion superhoman, por ke oni estu rekonata. Desegni mi ne povas pli bone ol iu ajn, sed pri bebovestoj mi estas virtuozulino, kompare kun aliaj virinoj. Post kelkaj jaroj mi perlaboros ĉe Haynes kaj Cooper dekmil ĉiujare kaj post kvin jaroj... ”
”Nu, kiom post kvin jaroj?”
La manoj de Fanny pugniĝis konvulsie, kvazaŭ ŝi volus alkroĉi sin al tio, pri kio ŝi pensis.
”Tiam mi atingis la celon. Al mi estos ebligate admiri la grandiozajn, mirindajn aĵojn de ĉi tiu mondo kaj esti egala al tiuj personoj, kiuj ilin posedas.”
”Dum vi kapablas mem fari ilin, frenezetulino! Ho, certe! Ne rigardu al mi tiel konfuzite. Mi asertas, ke ĉi tiuj desegnaĵoj estas la esprimoj de via propra esenco. Tial vi turnas vin al ili, kiam la vendejaj aferoj staras al vi en la gorĝo, ili estas la reliefo de via estado. Vi ne povos ne fari tion, ili estas vi mem.”
”Ho, mi facile povos deteni min de ili. Ili amuzas min, jen ĉio.”
”Vi neeble povos rezigni pri tio; ĝi sidas en via sango, tio estas la juda en vi.”
”La... bone, mi montros tion al vi. Mi dum unu tuta jaro ne desegnos. Mi pruvos al vi, ke la praava religio neniel influas miajn laboron aŭ distraĵojn.”
”Kara mia, tion vi plu ne povos pruvi, ĉar vi de longe pruvis la kontraŭon. Vi pruvis tion al vi mem, kiam vi skizis tiun maljunan fiŝvendiston en la getto. Tiun barbulon, vi scias. Milojn da jaroj da persekutado, suferado kaj espero stampis tiun rigardon sur lia vizaĝo kaj same multaj jaroj kreskigis en vi la senton, la talenton por ekvidi kaj surpaperigi ĝin. Fanjo, ĉu vi jam legis Fishbergon?”
”Ne,” diris Fanny mallaŭte.
”Nu, vi nepre legu lian libron, kiam vi povos liberigi vin de la altiremo de viaj ekspedaj katalogoj. Fishberg diras – mi dezirus laŭvorte povi laŭtlegi ĝin antaŭ vi – ke ne estas la fizika eksteraĵo, kiu karakterizas la judon, estas lia animo. La tipo ne estas antropologa aŭ fizika, ĝi estas socia, psika. Ne estas la koloro de la vizaĝo, nek la lipoj, la nazo aŭ la kapo, nur estas la animo, kiu montras lian fidon. Jarcentlonga ekzilo en getto, ostracismo, senĉesa suferado estigis psikan tipon. La stampitaĵo sur la animo tragutetis en la vejnojn, tiel magie trovis vojon al la eksteraĵo, al la vizaĝo.”
”Jes, sed mi prefere ne parolus pri animoj, vi malbonigas la tutan belan tagon.”
Feliĉe en tiu kriza momento la naturo mem havigis distraĵon. Tra la nigra ĉielo ĵetis sin du lumradifaskoj.
Norda lumo, malforta fenomeno, parenca al tiu kromata gloro, kiun oni povas admiri en la malproksima nordo, sed tamen belega kaj sorĉe rava. Fanny kaj Heyl haltis kaj levis la kapojn ĉielen. La fantomaj radioj tremetis, etendiĝis, ardis en palaj nuancoj, kiel ĉiela serĉlumo. Subite el la pinto de ĉiu fasko ĵetiĝis areto da subtilaj linioj, kiel en plumtufo kun arĝenta ligilo. Ĉi tiuj aretoj kuniĝis, formis trian, kvaran faskon. Estis kvazaŭ la radiardo, kiun aŭreole prezentas malnovaj pentraĵoj de la Sankta Familio.
Kune Fanny kaj Heyl rigardis ĝin, ĝis fine la lasta fasko forpaliĝis kaj tute foriĝis, nur la reflektado de la lumoj de Gary, malproksime fieris kontraŭ la malluma ĉielo. Ili samtempe ĝemis. Poste ili ridis unu al la alia.
”Kurteno,” diris Fanny.
Ili kuregis al la stacidomo, malgraŭ la sablo. Ilia kupeo estis plena de molkarnaj beboj, kiuj kuŝis dormantaj sur la brakoj de siaj patrino aŭ patro; multaj pankorboj disdonis naŭzetan odoron de bananoj; abundis sovaĝetaj infanoj, kiuj premtenis en la ŝvitmalsekaj manoj grandajn bukedojn da deŝiritaj floroj.
La vagonaro veturigis ilin preter la ĉielenaltajn fumtubojn de Gary, tra suda Ĉikago, la fuŝaĵejo de la metropolo, preter Jackson Park, kiu disdonis refreŝigan spiron, kaj reen al la urba centro. Ili rigardis ĉion ĉi per miregaj okuloj de homoj, kiuj dum sennombraj horoj vidis nur sablon, aeron kaj akvon. Lundo, ŝajninta tiel malproksima, fariĝis morgaŭa aktualaĵo.
Lacegaj, ili haltis antaŭ unu el tiuj allogaj, intimaspektaj manĝejoj, kiuj gajigas la malhelajn flankstratojn de Ĉikago. Tie oni kutime konsumas kafon kaj panon kun varma viando. La finiĝo de la luksa tago prezentis al vi ilin ambaŭ en taksio, kiu veturigis ilin hejmen, kaj en kiu Fanny la tutan vojon oportune kuŝis, oscedante.
”Ĉu vi scias,” diris Fanny, kiam ili adiaŭis, ”ni parolis pri animo, suĉinfanaj vestoj kaj ni estas finparolintaj. Estas avantaĝo, ke vi iros al Novjorko. Sekvo tamen ne venos.”
”Fraŭlina moŝto,” diris Heyl emfaze, ”sekvo absolute venos. La knabino kun la ruĝa bireto ne mortis, ŝi vivas, kaj dispiedfrapis kiel iam, ĉar ĉiu el tiuj Ĉikagoskizoj supre en la paperujo estas piedfrapo. Vi diris, ke ŝi ne plu batalos por aliulo. Vi, stultulino. Ŝi batalis por iu alia en ĉiu desegnaĵo, en tiu pri la knabino en la homamaso, en tiu de la maljunulo apud la fiŝbudo, en ĉiuj. Tiu ĉi knabino ne mortos... neniam mortos, ĉar ŝi havas spiriton. Sed la alia formortos, nur ŝi mem ne scias tion. Iun tagon tamen ŝi rimarkos, ke ŝi estas enterigata. Tiam mi ĉeestos por surŝoveli iom da tero.”
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.