La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FANNY

Aŭtoro: Edna Ferber

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO X.

Siatempe venis la invito de sinjorino Fenger por la teo. Maldika, kverelpreta voĉo per telefono preparis pri tio, kion Fanny vidos per la maldika, malbonhumora sinjorino Fenger mem. Ŝi estis pala virino, kiu ĉiam plendis, precipe pri malbone funkcianta korvalvo. Ŝi konfidencie komunikis al Fanny, ke tiu korvalvo endanĝerigas ŝian vivon ĉe ĉiu fortostreĉo. Krom tio ŝi tre facile povis malvarmumi pro ĝi. Ŝi ĉiam portis ŝalon sur la ŝultroj, kiu konstante malleviĝis kaj same konstante estis levata de Michael Fenger. La vidaĵo de tiu viro, korpa kaj mensa giganto, kiu ade ĝentile kaj pacience relevis la ŝalon, kaŭzis en Fanny senton de kompato kaj Fenger sciis tion.

Fenger loĝis en unu el la domegoj apud la lago, en domo tiel pompa, kiel oni nur trovas en Ĉikago. Ĝi donis vidon rekte sur la lagon, posedis ĉambrojn trovastajn kun sennombraj fenestroj, tutvitran verandon kun gajaj kurtenoj kaj kanaj mebloj, nekredeblan nombron da banĉambroj. Krom la familio Feniger loĝis tie junaj geedzoj, kiuj interesiĝis nur pri lupagoj, tapetoj kaj kurtenoj kaj pri tio, ĉu la Firenza stilo estas preferinda al la ”Jakoba” por manĝoĉambraj meblaroj. Ankaŭ ŝi estis prezentita al iom malzorge vestita, sed ĉarma sinjoro tridekdu- aŭ -trijara kun okulvitroj, kiu estis meĥanika inĝeniero. Fanny ne atentis sufiĉe lian nomon, sed poste ŝi eksciis ĝin. En si ŝi nomis lin pro oportuneco ”Rimarkindaj Faktoj” kaj tio restis tia ĝis nun. Lia konversacio regule komencigis per: ”Hodiaŭ ja okazis io tiel rimarkinda en la fabriko...” La resto similis rakonton, kiun oni ĉiutage trovas kiel piednoto sur kalendarfolio.

Ĉe la teo oni paradis per abundo da arĝento kaj punto, sed Fanny opiniis, ke la birdaĵo estas nur mezbone preparita, mankis en ĝi papriko kaj ”karaktero.” Sinjorino Penger daŭre interparolis aparte en incita maniero kun unu el la du elegante vestitaj servistinoj. Post la teo Michael Fenger montris al Fanny siajn bildojn, ne fanfarone, sed kiel iu, kiu ŝatas ilin kaj tial malkovras siajn trezorojn antaŭ bona amiko. Li ankaŭ kondukis ŝin al sia biblioteko, kiu aspektis kiel tiu de legamanto. Ili estis tute absorbitaj en librodiskuto kiam ”Rimarkindaj Faktoj” eniris kun acida mieno kaj trudante ilian konversacion per sia konduto de iu, kiu ne legas kaj ne hontas pri tio.

”Vere, sinjoro Fenger, mi mortige enuas,” li komencis plendi, ”tiuj ambaŭ virinoj prenis mezurilon el la kudrilarujo de via edzino kaj kaŭras super tapiŝeto mezurante ĝin; temas pri via tapiŝo kaj nia aŭ pri simila afero kaj jen vi forkondukis fraŭlinon Brandeis en la bibliotekon.”

”Nu, restu ankaŭ vi ĉi tie por priparoli librojn,” diris Fanny.

”Miaj libroj,” certigis ”Rimarkindaj Faktoj” gaje, ”estas desegnopaŭsaĵoj. Mi neniam havas tempon por legi, estas sufiĉe da fantazio kaj romantiko, da aventuro en mia profesio por havigi al mi ĉiun emocion, kiun mi bezonas. Pasintan mardon... ne... ĵaŭdon okazis en la fabriko...”

”Ĉu cigaron?” diris Fenger, esperante haltigi la vortofluon.

”Ne, mi bedaŭras. Sed, Fenger, ĉu pipfumado estus ĝenaĵo?”

”Ĉu vi prenos la nigran, kiu odoraĉas?”

”Tiun mi celas, jes.”

”Nu, tio estus ĝenaĵo,” kaj Fenger rigardis al sia edzino en la alia ĉambro kaj ridetis. ”Rimarkindaj Faktoj” elpoŝigis bedaŭre sian manon.

”Tio hezitigus viron edziĝi, vere. Unue tiuj ambaŭ inoj kun la ĉikanado pri kurteno kaj tapiŝo, damne! Pardonu, fraŭlino Brandeis. Kaj nun, sinjorino, kiu ne povas toleri mian pipon. Vi ja ne traktus min en tia maniero, ĉu, fraŭlino Brandeis?”

Estis io petega en lia voĉo, io amuze knabeca.

”Ne, tion mi ne farus. Pro mi vi povus fumi turkan pipon kaj eĉ vi povus ĉirkaŭvolvi ĝin per paŭsaĵpapero, se al vi plaĉus.”

”Jes, mi scias tion kaj rekompence pro tio mi veturigos vin hejmen.”

Efektive tiel okazis en lia rapida malgranda dusidloka veturilo. Antaŭ la pordo de ĝia domo – ŝi nun ne plu loĝis en Mendota hotelo – li surprizis ŝin subite per:

”Mi volonte renkontos vin ankoraŭfoje, fraŭlino Brandeis, se estos eble...”

”Mi estas tro okupita,” ŝi diris kaj pripensis, ke li verŝajne scias nenion pri ŝi. ”Mi laboras ĉe Haynes-Cooper, kiel subĉefo de la bebovesta sekcio.”

”Jes, mi scias tion. Mi supozas, ke virino kiel vi ne multe interesigas pri ulo kia mi, sed mi pensis, ke eble vi ja...”

”Certe mi ŝatas tion,” impulse diris Fanny, ”mi kontraŭe ŝatus.”

”Ĉu vere? Eble vi preferus veturi kun mi iom, vespere, por ripozi post la tago.”

”Volonte, ĉu vi volos telefoni al mi iam.”

Tio estis la honesta, sincera Fanny, parolanta kiel en Winnebago, Winconsin. Sed, veninte en sian ĉambron, Fanny ŝanĝiĝis en iun alian, la ambicia, kalkulanta Fanny reaperis kaj diris: ”Nu, kial mi faru tion, kial mi diris tion, mi vere ne ŝatas revidi tiun junulon.”

Tio, kio mankis al Fanny, estis nutraĵo por la kreanta fajro, kiu brulis en ŝi. Tiu nutraĵo ne konsistu el objektoj, varoj, sed el homoj. Tamen ŝia laboro ĉe Haynes-Cooper nur havigis al ŝi senanimajn artiklojn. La tri monatoj de ŝia loĝado en Ĉikago estis plenaj de okazintaĵoj.

Haynes-Cooper postulis ĉiun uncon de ŝia energio, ĉiun granon de ŝiaj menso kaj eltrovemo. Kompense ŝi ricevis salajron. Kian salajron, ne tro grandan! Tio estis afero por pli posta konsidero.

Malfeliĉe, Fanny Brandeis bezonis iom pli ol salajron, ŝi bezonegis homojn, ŝi sopiris al interrilatado kun homoj.

Ŝi deziris persone vidi tiujn milojn da homoj, por kiuj ŝi laboris, tiujn virinojn, infanojn kaj virojn ŝi volis koni, renkonti. Estis same kiel ŝatanto de dramo, sopiras vidi la favoratan aktorinon, anstataŭ admiri ŝin en malbone konstruita filmo.

Tiel fariĝis, ke Fanny iris vagi tra la urbo. Estas kelkaj personoj, kiuj havas preferon por urboj, eĉ pli ol tion, eĉ talenton, por senti la ritmon, la pulson de la urbego, por aŭskulti ĝin, same kiel aliaj personoj estas sentemaj pri muziko aŭ posedas hiperinklinon al iu koloro. Tio estas kunnaskita, nelernebla. Fanny posedis specialan inklinon al sonoj kaj nuancoj de urboj. Nu, Ĉikago estis giganta, multlingva orkestro, konsistigita de ludantoj kun plej strangaj vestoj, kiuj ludis sur ĉiuj imageblaj instrumentoj, sen orkestrestro, terure malharmonie, tamen kelkfoje eksonis melodio, dolĉa aŭ doloriga, aŭdebla super la bruego kaj la multsonado. Promeno laŭlonge de da State-strato (la malĝusta flanko) aŭ Michigan Avenuo je la kvina aŭ tra unu el la fremdulkvartaloj aŭ laŭlonge de la lago en krepusko, efikis sur Fannyn kiel forta vino.

Ŝi ebriiĝis per tio. Ŝi sentis ĝin tiel forta, ke ŝi avertis sin mem, ke ŝi estas blinde frenezeta. ”Atentu, ke ĝi ne kaptu vin, rigardu ĝin sed ne pripensu ĝin. Ne kortuŝiĝu pro la profunda homeco en ĝi, neniel ĝi alportos profiton al vi.”

Sed intertempe ŝi ĝuis pro la multmovado kaj pro la homoj, kaŭzantaj ĝin, pro la vizaĝoj en la homamaso.

Estis, kvazaŭ tiuj vizaĝoj gestas al ŝi, vokas ŝin. Ŝi skizis ilin, dirante al si, ke ŝi faras tion por malstreĉiĝo kaj distro.

Ŝi vagis tra la geto kaj desegnis tiujn paciencajn, judajn vizaĝojn, ofte abomenindajn, kelkfoje forpuŝajn, sed vivoplenajn. Ŝi promenis tra South Clark-strato, hele lumigata per arklampoj kaj rigardis al la brilaj varoj aŭ ŝi rigardis al butiko, en kiu magiisto kun blanka ĉapo kaj vere fripona mieno, prezentis super bakforno imitatajn artifikaĵojn per patkuka turnilo.

”Kokidaĵa tagmanĝo. Sudspeca kun vafloj kaj vera figsiropo, 35 cendojn” estis la mensoga surskribo de reklamilo.

Preter tiuj fenestroj promenis la Clarke-strataj virinoj kun maldolĉaj okuloj, kun altaj kalkanumoj kaj plumhavaj ĉapeloj; ĉe la stratanguloj mallabore pendapogis sin la viroj kun ”blurazitaj” vangoj, rombostriaj kostumoj, malpuraj, helbrunaj ŝuoj kaj diamantaj pingloj sur la kravatoj.

Fanny eltrovis Cottage Grove Avenuon, Halsted-straton, Jefferson kaj ”South State,” kie ŝi prefere ne promenis.

La kvartalaĉoj de Ĉikago estas pli abomenaj kaj pli malpuraj, pli malfidindaj ol ie ajn en la mondo. Londono posedas siajn malpurajn nigrefumaĵitajn urbopartojn, kiuj estas malbelaj, kiel la krimo estas malbona, sed emociaj. Ili similas maljunan sorĉistinon, kiu jam vivis sian vivon, kiu povus fari mirindajn rakontojn, se ŝi volus.

Promenante tra tiuj kvartalaĉoj, oni pensas pri Fagin kaj aliaj ĉefpersonoj el la verkoj de Dickens: i.a. ”Idoj de la geto” kaj ”Rakontoj pri strataĉoj.”

Napolo estas mielĉelaro da mallarĝaj, kotaj stratetoj, kovritaj per forĵetaĵoj de centjaroj, kun koloro de maljuna Stilton-fromaĝo kaj kun odoraĉo ankoraŭ pli naŭza.

Sed kie oni trovas duan Cottage Grove Avenuon (Ho, dolĉa nomo, misnomo!). Ĝi estas malbelega strateto kaj haladzaĉa! Ĉaroj sur malaltaj radoj, budoj por manĝaĵoj, kinoteatretoj, brutintaj sonoriloj, prostituistinoj, viroj, kiuj steliras kun kruĉo en la mano kun altbutonumita palto por kaŝi la nudan korpon, sur kiu mankas subtolaĵo.

Michigan Avenuo ravis ŝin plej multe. Tie ŝi povis vidi disvolviĝi straton antaŭ siaj okuloj. Kiu trairis ĝin, ekhavis imagon, ke li ĉeestas naskiĝon. Estas unu el la malmultaj mondfamaj strategoj. Novjorko posedas du tiajn, Parizo centojn, Londono neniun, Vieno unu. Kio koncernas Berlinon, ”Unter den Linden” estis la strato, kiun la usonanoj kaj la germanaj provincanoj kun siaj dikaj edzinoj frekventis antaŭ la milito. Sed tiu Michigan Avenuo, ne finkonstruita kiel Ĉikago mem, ĉiutage kreskanta, ankoraŭ estas serĉanta karakterizan formon kaj fortikan belecon.

Estas kompreneble, ke la tempopasigo por aĉetistinoj kaj ĉefoj en liberaj sabatposttagmezoj aŭ dimanĉoj prefere ne estu vagado tra la stratetoj kaj strataĉoj de urbo.

Fanny ja ne povis ne scii, ke tio estas la spirito de Molly Brandeis en ŝi, tiu de la patrino de Molly Brandeis, tiu de ties avino, ĝis tiu de la praavino Sarah tra la multaj jarcentoj. Ili estis subpremitaj virinoj, suferantaj virinoj, altruditaj, paciencaj, nomadinoj, kies ecoj nun prezenti ĝis en ŝi.

La nova katalogo estis presata, aperonta. Fanny laboregis por ĝi, malhelpata de Slosson. Fakte Fenger lasis ŝin libere aĝi. Rezultoj montriĝos post sufiĉe longa tempo.

La kristnaska periodo ne estos kunkonsiderata, ĉar tiu ĉiam estis nenormale multmova tempo. Ne antaŭ ol la kvieta sezono venos, pruviĝos la efiko de la aranĝo.

Slosson estis amaso da senkuraĝiĝo. Li ne plu mastris, sed sin tenis kompatanta, kaj tio timiĝis Fanjon. Ŝi deziris, ke li iom furiozu. Sed, ricevinte la presprovojn de la katalogo, kiom rilatis ŝian sekcion, ŝi ree estis trankvila.

Vere, ĝi aspektis alloga. La nova bebolibro tre bone aspektis kun kolorhava kovrilo, kiu parolos kaj efikos al ĉiu, kiu iam estis bebo aŭ vidis tian etulon.

En septembro alvenis letero de Teodoro. Letero de Teodoro ĉiam enhavis la samon. Fanny hezitis malfermi la koverton, ŝi ĉiam hezitis antaŭ ol disŝiri koverton de letero, veninta de Teodoro. Dum ŝi hezitis, la malnova batalo refoje ekestis en ŝi.

”Mi nenion ŝuldas al li,” parolis ŝia ena voĉo. ”Dio scias, ke tio estas vera. Dum mia tuta vivo mi faris nenion ol doni, doni, donadi por Teodoro! Li estas viro, mi virino. Li laboru per siaj manoj, kiel mi faras. Li ricevis sian parton kaj sendube pli ol sian parton.” Tamen ŝi sendis unu milon da dolaroj el la ses, kiujn ŝi heredis. Ŝi ne bezonis fari tion, tamen ŝi faris, kvankam ŝi kontraŭstaris sin mem. Nun, kiam ŝi tenis la leteron en la mano kaj rigardis senvide al la bavara poŝtmarko, ŝi diris al si:

”Li bezonas iom.... da mono. Se mi sendos ĝin, mi ne povos aĉeti tiun novan robon aŭ tiun pelton. Mi nepre bezonas ilin, mi ne povas malhavi ilin.” Ŝi disŝiris la koverton.

”Kara, bona Fanjo! Kiel vi vidas, estas Olga kaj mi ree en Munkeno. Mi supozas, ke ni restos la tutan vintron ĉi tie, kvankain Olga tion malŝatas. Ŝi diris ke ne estas ”lustig*” ĉi tie. Vere ne estas Vieno kaj mi esperas, ke mi havos ŝancon akiri amerikajn lernantojn. En Munkeno svarmas usonaj familioj, kiuj restadas ĉi tie unu aŭ du jarojn. Mi povos, espereble, kolekti sufiĉe grandan klason, speciale per la rekomendo de Auer. Mi malŝategas tamen instrui, vi scias, bona Dio, kiom. Auer okupiĝas aranĝi por mi serion de kvindek koncertoj, kiuj ne povos ne sukcesi, almenaŭ se mia penado kontribuos al tio. La tutan someron mi laboris ĉiutage ses horojn. Vi komprenos, ke mi pli volonte estus irinta, almenaŭ parton de la somero, al Holzhausen am Ammersee, kiu estas malgranda vilaĝo, artista kunvenejo en montvalo, unu horon de ĉi tie, kun bela panoramo de la Bavaraj Alpoj. Ni povis ricevi la vilaon de Kurt Stein, preskaŭ senpage. Sed al Olga tio tute ne plaĉis, ŝi sentis sin malbona, kompatindulino, tiel ke ni iris al Interlaken, terure. Kaj nun mi fine sciigas, kion mi fakte intencis komuniki al vi: al ni bebo estas naskiĝonta! Senutile estas diri, ke mi ne estas gaja, nek mi, nek Olga. Okazos en februaro proksimume.


* gajamuze.


Olga estis mortmalsana, sed la kuracisto diris, ke la stato nun pliboniĝos. Temas nun pri kelkaj aferoj, kiujn mi ne povos havigi al ŝi. Mi jam rakontis al vi, ke mi verkis koncerton, kelkfoje mi sentas, ke ĝi fariĝos sukceso, se mi nur havus la tempon kaj la trankvilon, tiel necesajn por labori kviete. Vi tute ne scias, kion volas diri, ambicie labori pri tio kaj tiam esti malhelpata de...”

”Ne, ho, ne, tion mi ne scias,” diris Fanny tra la kunpremitaj dentoj kaj ĉifŝanĝis la leteron en buleton per siaj fortaj fingroj.

”Tion mi ne scias!” kaj ŝi komencis pasi tien kaj reen en sia malgranda kontoro. Viro ofte tiel klopodas trankviligi siajn sentojn, sed virino tion faras malofte.

Fenger, kiu eĉ ne dufoje estis vizitinta ŝin depost ŝia enoficiĝo ĉe Haynes-Cooper, elektis tiun momenton por eniri, kun la manoj plenaj de paperoj, la kapon plena de planoj. Li tuj perceptis, ke io ne estas en ordo, tiel, kiel alte organizita homa instrumento reagas tuj al simile konstruita ilo.

”Kio ĉagrenas vin, knabino?”

”Ĉio, kio ajn, kaj ne nomu min knabino.”

Fenger vidis la ĉifitan leteron en ŝia mano.

”Ĉu la frato?”

Ŝi rakontis al li antaŭe jam pri Teodoro kaj li interesiĝis multe pri tio.

”Jes.”

”Refoje, monon, ĉu ne?”

”Jes, sed...”

”Ĉu vi scias, ke via salajro estas plialtigota, post Kristnasko?”

”Ĉu kun katalogo aŭ sen katalogo?”

”Katalogo preta aŭ ne!”

”Kial?”

”Ĉar vi meritas tion.”

Fanny rigardis lin malkaŝe.

”Mi scias, ke Haynes-Cooper ne speciale estas filantropa institucio. Salajropligrandiĝo ĉi tie estas nepre ligita al venko post batalego. Mi nur estas ĉi tie tri monatojn.”

Fenger sidigis sin kviete en la seĝon apud ŝia skribtablo kaj foliumis trankvile la paperojn, kiujn li tenis en la mano.

”Knabino, mia?... pardonu, fraŭlino, mi forgesis... estimata fraŭlino, se vi preferas tion, vi portis novan, freŝan sangon en sekcion, kiu estis mortonta. Kredeble venos post Kristnasko malprogreso, kion mi tamen pridubas. Pro tio vi ricevos pli da mono kaj ne, ĉar mi nun hazarde interesiĝas multe pri vi.”

Fanny ruĝiĝis subite.

”Tion mi ne celis.”

”Tion vi absolute celis! Jen mi havas la komparotajn listojn, kiujn vi sendis al mi. Se mi ne estus certa pri la fideleco kaj fidindeco de Slosson, mi povus kredi, ke li vendis nin al liveristoj kaj fabrikantoj. Ne estas mirige, ke ĉi tiu sekcio neniel estis profitdona. Li pagis la plej altajn prezojn, prezegojn por fuŝaĵoj. Kio nun estas via nova plano?”

Subite Fanny forgesis ĉion pri Teodoro, pri la nova vintrokostumo, pri la pelto kaj ŝi nur pensis pri sia nova plano, antaŭ nelonge estiĝanta. Ŝi sidis antaŭ la skribtablo, ŝiaj fingroj ludis per slipo; faldante kaj malfaldante ĝin, ŝi parolis kun vigla, ĝojradia mieno.

”Mia plano estas enoficigi por ĉiu sekcio viron, kies nura okupo estos elekti ĉe la fabrikantoj la artiklojn. Li zorgu, ke ni akiru la kremon de la lakto anstataŭ la senkrema lakto. Ĉe le nuna aranĝo la sekciestro samtempe aĉetas kaj elektas. Tio estas malbona, li ne povas fari du aferojn kaj akiri pri ambaŭ rezulton. Estas dezirinde, ke ni disponigu al la fabrikantoj tutan etaĝon, kie ili povos elmontre aranĝi siajn specimenojn kaj kie la elektisto povos fari sian taskon ses monatojn antaŭ la nova sezono.

Kompreneble li ankaŭ iru al la printempaj foiroj, ne por aĉeti, sed por elekti. Li do fiksas nur la tipon, la kvaliton, la prezon eventuale, kaj post tio la aĉetisto senpere intertraktu kun la fabrikanto pri kvanto kaj livertempo k. s. Vi ja scias, ke tiu laboro jam estas sufiĉa tasko por okupi tutan personon. La aĉetisto ne bezonos ĉikani pri fasono, stilo kaj koloroj, tio estas antaŭe prizorgata. La aĉetisto sin ŝarĝas pri la respondeco. Ĉu vi komprenas la simplecon kaj la manieron, en kiu ĝi kvazaŭ ŝmiras la maŝinon?”

Fenger fariĝis serioza.

”Pri tio ni aranĝu kunvenon. Ĉu vi estus preta detale klarigi tiun planon antaŭ sinjoro Haynes kuj ambaŭ sinjoroj Cooper en oficiala priparolado en la oficiala mahagona direkcia ĉambro? Merkredon, ekzemple?”

”Mi pensas, ke jes.”

Fenger ekstaris.

”Atentu bone, fraŭlino Brandeis. Vi bezonas liberan tagon por iri ekster la urbon. Kial vi dimanĉe ne iru al via naskiĝurbo? Ĉu ne estas Wisconsin?”

”Ho, ne! Ne, mi volas diri, jes, tio estas Wisconsin, sed mi ne deziras iri tien.”

”Ĉu mi disponigu al vi mian aŭtomobilon?”

”Aŭtomobilon? Ne, dankon. Tion mi ne nomas ekster la urbo, al la kamparo.”

”Estis nur propono; kion vi nomas la kamparo?”

”Promeni, marŝi la tutan tagon kaj vagi, perdi la vojon, eventuale. Kuŝi multajn horojn sub arbo kaj lasi la formikojn migri sur mi. Revi kaj post tio reveni, lacega, malsatega, polvokovrita kaj tamen refreŝiĝinta.”

”Tio sonas nepre malkomforta. Sed, ĉu vi deziras fari tion ĉi tiun semajnon?”

”Ĉu mi aspektas tiel malsana?” demandis Fanny, preskaŭ flate.

”Aspektas!”

La voĉo de Fenger vibris.

”Vi aspektas tiel sana, vigla kaj vivplena, kiel neniu virino, kiun iam mi renkontis. Kiam vi tiun unuan matenon eniris mian kontoron, vi ŝajnis radii pro saneco, forto kaj retenata energio, vi disradiis elektron. Homoj, kiuj povas fari tion, stimulas. Tiel vi efikas sur min, vi estas stimulo por mi.”

Ŝi subite memoris kelkajn faktojn, kiujn ”Rimarkindaj Faktoj” rakontis al ŝi, kiam li hejmen kondukis ŝin, tiun vesperon.

”Li estas afabla homo, Fenger. Giganto pri komerco. Salajro de reĝo. Nepre estos abomena infero por tia homo, esti tiel katenita, ĉemane kaj ĉepiede...”

”Ĉu katenita?”

”Lia edzino estas duoninvalidino. Tamen mi ne kredas, ke ŝi estas tiel helpbezona, kiel ŝi ŝajnigas. Ŝi katenas lin per tiu ŝalo, kiu daŭre mallevigas. Vi scias, li komencis kiel maŝinbubo en la lanfabriko de ŝia patro. Kaj ili konatiĝis, kiam li estis avancinta al la kontoro kaj de tiu tempo li progresis kiel lokomotivo.”

Tiuj komunikoj klarigis multe al Fanny en tiu konversacio, cetere neinteresa. Kaj ŝi pensis pri tio, dirante al Fenger: ”Mi dankas pro la libertempa propono. Mi iros ien, ne scias kien. Mi kutimas sekvi lastminutan ekpenson, mi ne preferas planon antaŭe, tio rezultas pli bone. Mi preparos min por la merkreda kunveno.”

Ŝia tono estis decida kaj adiaŭa. La ĉifita letero kuŝis sur la skribtablo. Ŝi glatigis ĝin kaj la sulkoj de la papero transiĝis sur sian frunton. Fenger restis momenton staranta kaj rigardis ŝin. Tiam li turnis sin abrupte kaj forlasis la kontoron. Fanny ne atentis lin.

Tio okazis vendredon. Sabaton ŝia feria plano strange alprenis fiksan formon. Ŝi intencis, same kiel aliaj ĉefoj pro la varma vetero, iri hejmen je tagmezo. Kiam ŝia telefono sonis, ŝi indiferente respondis, supozante, ke refoje iu fabrikanto estas tedonta sin aŭ ke estas informo pri la kontoro aŭ sciigo de la presisto pri la katalogo.

La nomo, kiun ŝi aŭdis en la telefono, klarigis nenion al ŝi.

”Kiu?” Refoje sonis la nomo – ”Heyl?”

Ŝi hezite ripetis la nomon.

”Pardonu, mi supozis... ho, kompreneble, nun mi scias: Clarence Heyl, kiel vi fartas?”

”Mi volas paroli kun vi,” diris la voĉo decideme.

Prezentiĝis antaŭ la okuloj de Fanny kruele klara bildo de la knabeto, kun la nazkatara vizaĝo, la knabeto kun la grandaj okulvitroj, la trobrilaj ŝuoj kaj la malfortaj pulmoj el ŝia knabina aĝo.

”Mi bedaŭras,” ŝi same decide respondis, ”sed mi timas, ke tio estos neebla, mi foriros frue kaj mi estas laca.”

Tio estis mensogo.

”Hodiaŭ vespere, eble?”

”Mi malofte eliras vespere, mi estas ĉiam laca...”

”Tro laca por veturi?”

”Mi timas, ke jes.”

Mallonga silento sekvis. Poste: ”Mi venos al vi por interparolo.”

”Kie, ĉi tie? Tio ne estas ebla, sinjoro Heyl. Mi tre bedaŭras, sed mi ne povos...”

”Jes, mi scias tion, mi vere estas konvinkita, ke mi nur povos atingi vin trans la kadavro de la kontorbubo. Nu, armigu lin antaŭe, mi venos tuj, ĝis tiam!”

”Atendu momenton! Sinjoro Heyl! Clarence! Halo! Halo!”

Ŝi frapis sur la telefono.

”Kiun numeron?” sonis la voĉo de la telefonistino.

Fanny ĵetis la telefonon sur la kroĉilon kaj komencis labori, la lipoj kunpremitaj, kun du sulkegoj inter la okuloj.

Duonhoron poste li estis ĉe ŝi. La bubo alportis lian nomkarton, kiel ŝi ordonis al li. Fanny tuj rimarkis, ke estas de malbonkvalita speco. Ŝi montros al li, kio okazas al entrudantoj, kiuj ĝenas laborantajn virinojn en deĵoraj horoj.

”Enirigu lin post dudek minutoj,” ŝi diris malbonhumore.

Ŝia pordisto (kaj sklavo) obeis ŝin ĉiam ekzakte kaj sindone. Ŝi iomete esperis, ke li ne traktos lin tro malafable kaj turnis sin al sia laboro. Tridek naŭ sekundojn poste Clarence Heyl eniris.

”Bonan tagon, Fanjo!” kaj li kaptis ŝian delikatan manon tiel, ke ĝi dolortordiĝis.

”Sed mi ja ordonis...”

”Jes, mi scias. Sed la bubo nun kuŝas tie frakasita, mi ne povis ne esti malkaresa al li, nepre!”

Fanny ekstaris, vere koleregante nun. Ŝi rigardis Clarencon per flamaj okuloj. Clarence Heyl siavice rigardis ŝin per radiantaj okuloj, kiuj faris la impreson sur ŝin, ke ŝi neniam vidis okulojn, en kiuj speguliĝas tia bona kaj gaja koro. Estis okuloj de soleca knabeto, plenkreskinta al viro. Estis okuloj, kiuj multon vidis dum tiu procedo.

Fanny sentis, ke forŝvebas, neniiĝas ŝiaj malbona humoro kaj kolero.

”Jen la tiama knabino,” diris Heyl, metante sian manon sur ŝian, ”nun, vi ne plu trovas min malafabla, ĉu? Se vi nur povos forgesi la nevidindan malseknazan etulon, kiun vi tiam malŝatis.”

Li faris paŝon malantaŭen kaj gracigeste disbutonumis sian surtuton.

”Kiel mi aspektas?” li demandis.

”Aspektas?” ripetis Fanny heziteme.

”Mi preparis min dum tiom da horoj por tio, multajn jarojn eĉ kaj nun mi supozas, ke mi... Nu, rigardu unue tiun kravaton.”

Fanny mordis siajn lipojn, en vana klopodo konservi sian seriozecon, sed ŝi rezignis kaj eksplodis en rideton kaj diris malkaŝe.

”Nu, se vi volos scii, tiu kravato... ”

”Kio mankas al tiu kravato?”

Fanny refoje ridis.

”Ĝi estas ruĝa, jen la manko.”

”Jes, ĝi estas ruĝa, ĉu ruĝo ne estas bona koloro? Mi rigardas ĝin kiel unu el la ĉefaj koloroj.”

”Sed vi prefere ne portu ĝin.”

”Ĉu ĝi ne bonaspektigas min, kial ne?”

”Ĉar via haŭto estas pli bruna ol tiu de brunulino. Kaj brunvizaĝuloj ŝajnas posedi fortan inklinon al ruĝa koloro. Tio estas fatala por ili. Vi similas kun tiu kravato Mafia-rabistestron en profesia kostumo.”

”Jen, kion mi antaŭsentis jam,” ĝemis Heyl. ”Io flustris min pri tio.”

Li falsidiĝis sur la seĝon apud la skribtablo kaj prezentis bildon de senesperiĝinto.

”Mi elektis ĝin post longa konsidero el aro da ili, bluaj, nigraj, verdaj, kaj mi elektis tiun ĉi.”

Li kovris sian vizaĝon permane.

Fanny ankaŭ sidiĝis por tutkore priridi lin, ŝi ridis, ridis tiom, kiom ŝi ne ridis dum la tuta pasinta jaro.

”Vi estas freneza,” ŝi diris fine.

Tiam Heyl rigardis per sia ĉionvenkanta rideto.

”Sed tamen malsama, konfesu, tion, Fanjo. Estu sincera, nun, mi estas malsama, ĉu ne, pli plaĉa?”

”Malsama,” diris Fanny, ”eble ne estas la ĝusta vorto, sed, ĉar vi nun estas ĉi tie, diru, kion vi serĉas ĉi tie?”

”Vin.”

”Mi celas en Ĉikago.”

”Mi jam diris, mi estas survoje de Winnebago al Novjorko kaj mi estas en Ĉikago por vidi Fanjon Brandeis.”

”Ne supozu, ke mi kredas tion.”

Heyl metis brakon sur la skribtablon, apogis sin sur ĝi, kun serioza, vere serioza mieno.

”Mi atendas, ke vi efektive kredu al mi. Mi atendas, ke vi kredu ĉion, kion mi diros nun. Kaj ankoraŭ pli, mi deziras, ke vi ne miru pri tio, kion mi diros. Mi pensis pri vi tiom, dum la pasinta jardeko, ke mi mem ne povas imagi, ke mi apenaŭ vidis vin en tiu tempo. Pensu, mi petas, ke okazis al mi, kio estas priskribita en la sentimentala kanto: ”Vi faris el mi tion, kio mi estas nun.”

”Ĉu mi? Vi nun refoje komencas prezenti farson, ĉu ne?”

”Malpli ol iam ajn en mia vivo! Aŭskultu, Fanjo. Tiu malkuraĝa, malsanema knabeto, pro kiu vi tamen en Winnebago batalis, montris ĉiujn antaŭsignojn kreski al same timema nevidinda viro. Vi nur estas la kaŭzo, ke tio ne okazis. Ne, atendu momenton. Mi estis impresiĝema malsanuleto, mi kredas. Mi admiris kaj malamegis vin de tiu tago. Mi admiris vin, ĉar vi estis tiel viglaĉa, belanima, furiozanta, fajronsputa diablino, kiu tamen montris posedi ’animon’. Mi malamegis vin, ĉar... nu, kiu knabo ne malamas la knabinon, kiu batalis por li. Ve, mi ankoraŭ nun povas senti naŭzon pri mi mem, kia pastavizaĝulo mi estis.”

”Kia sensencaĵo! Mi delonge forgesis tion.”

”Tio ne estas la vero! Rakontu sincere: kion vi ekpensis, kiam mi subite aperis en la preĝejo kaj vi vidis min, tiun vesperon antaŭ via foriro? Sed la veron!”

Poste ŝi komprenis, ke oni neniam provu diri al li mensogon. Nun ŝi klopodis kaj diris iom hontante ene.

”Nu, mi pensis: ’Jen estas Clarence Heyl, la timema kuniklo’.”

”Prave, kaj pro tio mi nun estas ĉi tie. Mi ja sciis, ke vi pensas tiel pri mi. Mi sciis tion la tutan tempon, kiam mi troviĝis en Kolorado, kie mi sanĝiĝis el malsanema bubeto kun malforta pulmo en fortikan viron. Tio instigis min al faroj, al riskaĵoj, pro kies memoro mi nun ankoraŭ sentas la angorŝviton eliĝi. Knabino, mi batalis kun leonoj, ursoj kaj lupoj nur pro vi, diablino kun la ruĝa ĉapo. Mi suriris negrimpeblajn montegojn. Mi suferis pro frostiĝintaj piedoj. Mi vagis tri plentagojn sur montopinto, mi ne povis trovi returnvojon kaj vivis per rosinoj kaj lakta ĉokolado. Dio scias, kiel mi malŝatas ĉokoladon!

Mi eskapis antaŭ lavangoj kaj dormis sur arbegoj.

Mi suferegis de malsato, malvarmo kaj soifo – pro vi.

Daŭris multajn jarojn antaŭ ol mi sukcesis preterpasi lupon, ne tremegante pro timo, sed mi lernis tion per pensado pri vi. Vi faris tion el mi. Oni sendis min al Kolorado kiel mizeran knabeton, kiu ne povis ne morti pro si mem. Mi vere estus mortinta tie, se min ne estus akompaninta la penso pri vi. Jen, kaj kion vi nun opinias pri ĉi tiu provo de spontanea parolado, via fraŭlina moŝto?

Ho, atendu ankoraŭ iom, memoru ankaŭ, ke mia nomo estas Clarence. Tio min nepre devigis persisti pri vivo.”

Fanny rigardis al li mirokule kaj malfermbuŝe.

”Sed kial vi faras tion ĉi?” ŝi diris heziteme, ”kial do.”

Heyl ridis per sia stranga, simpativeka rideto. ”Se vi devigas min diri ĝin, nu jen... ĉar mi supozas, ke mi enamiĝis en tiun bonkoran fajrosputantinon kun la ruĝa ĉapo. Jen la kialo.”

Fanny sidis antaŭenklinita nun. Ŝi estis preminta siajn manojn sur la apogiloj de la seĝo, ŝia vizaĝo jen esprimis ĝojon, jen kompaton, jen simpation. Subite tamen ĝi ŝanĝiĝis tute, ŝi malmildiĝis. Ŝi rigardis siajn manojn kaj pugnigis ilin, tiam ŝi diris al li: ”En tiu kazo, vi povos forlasi tiun streĉan vivon kun trankvila konscienco. Vi ne plu bezonos grimpi sur montpintojn, nek batali kontraŭ hipopotamoj. La knabino kun la ruĝa ĉapo mortis.”

”Ĉu ŝi mortis?”

”Ŝi mortis antaŭ unu jaro. Se tiu, kiu anstataŭas ŝin, preterpasus vin nun kaj vidus vin, atakata de kvardek rabistoj, ŝi neniel atentus vin. Ŝi dirus: ”Li mem por si batalu. Tio ne estas mia afero. Mi mem sufiĉe devas batali.”

”Sed... Fanjo... tio ne estas sincere dirita, ĉu ne? Kial ŝi fariĝis tia?”

”Ĉar ŝi komprenis, ke batalo por aliaj ne efikas profitige. Ŝi eksciis, ke iu alia faris tion sian tutan vivon kaj ŝi mortis pro tio.”

”Ĉu via patrino?”

”Jes.”

Estis momento da silento, tiam li diris: ”Fanjo, ĉu ni iros morgaŭ amuzi nin ekstere, ludi la tutan tagon, ĉu vi volas?”

Pretervole Fanny rigardis ĉirkaŭ sin en la ĉambro: paperoj, katalogoj, paperligiloj, skribtablo, seĝo, skribmaŝino.

”Mi timas, ke mi plu ne scias ludi.”

”Mi instruos vin. Vi aspektas, kvazaŭ tio faros al vi multe da bono.”

”Mia aspekto ŝajne ne estas alloga. Vi estas la dua viro, kiu diras tion al mi!”

Heyl klinis sin antaŭen.

”Ĉu vere? Kiu estas tiu alia?”

”Fenger, la ĝenerala direktoro.”

”Ho, certe iu afabla, patra maljunulo, mi supozas. Ne? Nu, ĉiuokaze, kion ajn li celis per tio, ni morgaŭ iros al la dunoj, al Indiana, pasigos tie la tutan tagon.”

”La dunoj, al Indiana?”

”Nenio estas tiel bela, kiel tiuj dunoj. Laŭvorte. En septembro la kombinaĵo de flava sablo, blua lago kaj la malhela fono de la arbaro, estas... ne, vi vidu ĝin mem. Estas vagonarekskurso de iom pli ol unu horo. Mi forviŝos tiun lacan trajton de via vizaĝo, Fanjo.”

Li ekstaris.

”Morgaŭ je la oka proksimume mi prenos vin el la domo, tio estas sufiĉe frue en dimanĉo, sed tio sendube valoros la penon.”

”Jes, sed mi neeble povos iri kaj mi kredas, ke mi fakte ne volas, krom tio...”

”Mi promesas, ke mi ne prelegos pri la naturo, se tio estas ekscitaĵo al vi,” li prenis ŝian manon adiaŭante, ”kunportu kvanton da sandviĉoj, ĉu vi volas, prefere sufiĉe multe. Mi zorgos pri aliaj aĵoj en mia dorsosako. Surmetu almenaŭ ion, kio povos malpuriĝi. Vi certe posedas ankoraŭ ruĝan bireton, ĉu?”

”Ĉielo, ne!”

”Estas nur por helpi min resti humila. Ĉu vi komprenas?”

Li jam estis apud la pordo kaj ŝia mano kuŝis en lia.

”Je la oka! Kiel vi povas elteni ĉi tie, Fanjo, nu, tion mi ekscios ja morgaŭ, adiaŭ!”

Fanny reiris al sia skribtablo kun la paperoj. La ĉambro al ŝi ŝajnis esti nun tre premaera, ŝiaj paperoj, leteroj estis sekaj objektoj, malgravaĵoj. En la apuda kontoro, apartigita de ŝia per duone vitra duone ligna vando, ŝi vidis la kalvan verton de Slosson, li fermis sian skribtablan klapon, malmodernan ruliĝfermilon. Li estis forironta. Ŝi rigardis tra la fenestro. Ella Monahan jam kun ĉapelo kaj mantelo, preterpasis, revenis kaj metis la kapon tra la pordofendo.

”Savu vin for,” ŝi diris, ”estas sabato posttagmeze. Vi faros sufiĉe da kromlaboro, kiam la kristnaska atako komenciĝos. Rapide, knabino kaj finu do iam por hodiaŭ!”

Fanny kolektis la paperojn, Ieterojn, listojn, ĵetis la amason en tirkeston, ŝlosis ĝin, ekstaris, repuŝis la seĝon kaj foriris.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.