La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FANNY

Aŭtoro: Edna Ferber

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO IX.

”Sinjoro Fenger povas akcepti vin nun.”

Daŭris longe antaŭ ol sinjoro Fenger, la ĝenerala funkciestro tiucele povis liberigi sin. Kaj la atentado estis nova sperto por Fanny. Ĝis nun ŝi posedis la privilegion atendigi iun alian. Sed la atendadon en la antaŭkontoro de Michael Fenger ŝi tute ne trovis malagrabla. Ĉar sidante tie, ŝi povis havigi al si ĝustan impreson pri la nevidebla viro, kies voĉon ŝi aŭdis, kiam li parolis antaŭ la mikrofono en sia privata kontoro. Estis karakterize por Michael Fenger, ke lia personeco tiel forte regis lian ĉirkaŭaĵon, ke oni jam sentis la tuŝon de ĝi, antaŭ ol oni kontaktiĝis kun li mem.

Fanny sciis pri li longan tempon antaŭ ol ŝi iris al Haynes-Cooper. Li estis la ardilo de la inkandeska lampo.

Tra la giganta konstruaĵo (ŝi jam renkontis sekciestrojn, aĉetistojn, varestrojn) oni aŭdis lian nomon kaj sentis la stampon de lia spirito. ”Pri tio vi parolu kun sinjoro Fenger,” aŭ celante novan transportilon okaze ŝi aŭdis, ”tio ĵus instaligis, estas ideo de sinjoro Fenger. La efiko de nia ekspedado duobliĝis per ĝi. Antaŭe ni uzis korbojn, levatajn per ŝnuro.”

Efiko, efiko, efikego. Tio estis la ĉefa devizo de sinjoro Fenger ĉe la entrepreno Haynes-Cooper, longan tempon antaŭ ol ĉi tiu vorto trovigis en nia vortaro. Michael Fenger mem estis sistemo. Li kapablis fari el ĥaoso da mendoj, el sovaĝejo de nesubskribitaj kontraktoj kaj el bando da nekompetentaj laboristoj, glatfunkciantan kaj efikan unuon. Disvolvado de implikaĵoj estis lia amata ĉevalo. Regulo kaj ordo estis liaj idoloj. Lia batalkrio estis: ”Rezultoj!”

Je la dekunua Fanny sin prezentis en lia kontoro. La tuta atmosfero abundis de lia personeco. Ŝvebis en la atendejo aero de retenata atendo. La tuta ĉambro estis ŝarĝita de la altvolta kurento de la homo en la privata ĉambro. Lia sekretariino estis virino tre maldika, meza ĝa, en grizbruna vesto; ŝi portis okulvitrojn. Lia stenografiisto estis blonda junulo, ankaŭ okulvitre provizita kaj avidmiena. Lia kontorbubo estis seriozmiena, portis mallongan pantalonon kaj neniel similis la ruĝharan, kaŭĉukmaĉantan bubon el la amuzaj revuoj.

La forta, malalta voĉo, potence parolis antaŭ la telefono en la apuda ĉambro. Fenger apartenis al tiu speco de homoj, kiuj parolas kun Novjorko, estantaj en Ĉikago kaj inverse. La vagonaroj, indikataj per ”Limited*” estas eltrovitaj por tiaj personoj. Zumvokilo sonis kaj tuj funkciigis la bubon, eksaltigis la avidmienan stenografon al la pordo, la notlibron enmane, preta. Je la sekretariino ĝi efikis tiel, ke ŝi proksimiĝis al Fanny.


* Societo anonima (akcia kompanio).


”Temperamento, ”Fanny pensis, ”aŭ hipernervaj kaj troekscititaj. Ili estas marionetoj, saltantaj laŭ la ŝnurmovoj.”

En la sama momento la maldika sekretariino komunikis, ke sinjoro Fenger volas akcepti ŝin. Fanny ekhavis ne malagrablan senton de eksciteco. Ŝi eniris la privatkontoron.

Karakterizis sinjoron Fenfier, ke li ne uzas la kutimajn mistifikojn. Li ne ŝajnigis esti okupita, kiam Fanny eniris. Li ne telefonis. Li nur atende staris apud la skribtablo, atendante fraŭlinon Fanny Brandeis. Kiam ŝi venis, li rigardis ŝin, kaj ŝi imagis, ke ŝia mensa organismo kuŝas malfermita antaŭ li, kvazaŭ muskoloj, nervoj kaj pli profundaj organoj malkovriĝas antaŭ operaciisto, kiu ĵus forigis la haŭton kaj karnon. Li etendis la manon.

Fanny donis sian. Ili renkontiĝis senvorte, nur manpreme, kiel viroj kutimas saluti sin reciproke. Same kiel li klasifikis ŝin, siavice Fanny kun sia lerta spirito okupiĝis diserigi, analizi, engrupigi lin. Ili komune posedis iun forton, puŝantan, pelantan forton.

Laŭ lia invito Fanny sidigis sin kontraŭ li sur seĝo. Li residiĝis en sian komfortan kontorseĝon kaj krucigis la krurojn. Li estis alta homo kun fortikaj, kvadrataj ŝultroj, longforma kapo kaj neregula, pinta nazo; li posedis la tipon de la angloj, kiuj intencas aŭ imagas iri Kanadon, Usonon aŭ Aŭstralion. Li portis okulvitrojn, ne tiajn kun ceratinaj teniloj, sed kun oraj orelpartoj. Per tio lia vizaĝo, kiu alie estus tro kruda aŭ fortika. ricevis normale homan esprimon. Li povis esti proksimume kvardekkvinjara.

Li unua parolis:

”Vi estas pli juna ol mi supozis.”

”Same vi.”

”Interne maljuna.”

”Mi same.”

Li klinis sin antaŭen kaj nun krucigis la brakojn sur la skribtablo.

”Ĉu vi jam rigardis la entreprenon, fraŭlino Brandeis?”

”Jes, dufoje. Unuafoje kun ordinara turista societo, duafoje kun speciala gvidanto.”

”Bone. Vi ekzamenu la aferon kiel uble plej ofte. Vi ne restu nur en via propra sekcio. Tio faras vin mallarĝspirita.” Li ĉesis paroli momenton. ”Eble vi opinias, ke estas hazardo, blinda hazardo, ke vi sukcesis enoficiĝi ĉe Haynes-Cooper,... nur pro viaj klopodado kaj bonŝanco, ke vi akiris la bebovestan sekciestrinan postenon.”

”Jes.”

”Vi eraras tiurilate. Mi zorge elektis vin kaj mi kredas, ke mi ne eraris. Mi supozas, ke vi nenion scias pri aĉetado kaj vendado de bebovestoj, ĉu?”

”Jes, malpli ol pri kiu ajn artiklo.”

”Jes, mi do pravas, sed tio ne gravas. Mi scias, kion mi nepre sciu pri vi, tio estas, mi scias, kie vi ricevis vian kapabligon. Vi estas juna, ambicia, sperta, fantaziplena.

Per tio vi povos ĉion atingi. Tio nur dependas de la akra komprenpovo pri certaj aferoj. Aŭskultu bone, fraŭlino Brandeis, mi ne konsternos vin per babilado pri milionoj.

Tion mi lasas al la gvidistoj. Vi scias, ke ni aĉetas kaj vendas milionkvante. Nu, via sekcio, bebovestoj, ne povas produkti milojn en sama grado, kiel la aliaj la milionojn kaj tio ja povus esti ebla, ĉar ĉiujare naskiĝas milionoj da beboj kaj la beboj kun oraj kuleroj estas nur malmultnombraj.

Mi decidis, ke tiu sekcio bezonas virinon, estrinon tian, kia vi. Estas regulo, ke mi ne prenas virinon, kiam mi povas havigi viron. Nur estas unu virino en ĉi tiu entrepreno, kiu havas vere gravan pozicion rilate la negocajn aferojn. Tio estas Ella Monahan, la ĉefino de la sekcio gantoj; ŝi estas genia. Ŝi estas virino, kiu estas mezgrava koncerne ĉiujn aliajn kvalitojn, sed pri gantoj kaj materialo porganta, ŝi estas nesuperebla. Prefere mi havus viron en la gantsekcio, sed okaze mi ne konas viran gantgeniulon. Kia vi trovas tiun ĉi akvaforton?”

Fanny klopodis, – tamen sukcesplene – kaŝi sian surpriziĝon, turnante sin por rigardi la bildon, kiun li montris. Ŝi ekstaris kaj marŝis certpaŝe al ĝi, ĝojante pro tio, ke ŝia vesto malantaŭe bone aspektigas ŝin.

”Ĝi ne tre plaĉas al mi. Mi trovas ĝin malpli bona ol io alia ĉi tie.” La muro abunde surhavis akvafortojn. ”Kompreneble vi komprenas, ke mi ne estas kompetenta priju ĝantino, sed laŭ mi ĝi estas tro bela por esti bona. Tro multaj linioj, estas kiel verkisto, kiu fuŝas sian verkaĵan efikon pro uzo de tro da vortoj.”

Fenger ekmarŝis kaj stariĝis apud ŝi kaj atente rigardis la bildon.

”Mi vere samopinias kun vi...”

Poste li rigardis ŝin, dirante: ”Ĉu judino?”

Ekestis senspira momento.

”Ne,” diris Fanny Brandeis.

Michael Fenger unuafoje ridetis. Fanny estus doninta ĉion, kion ŝi iam esperis posedi en la mondo, se ŝi estus povinta repreni, neniigi ĉi tiun unusilaban vorton.

Ŝi estis terurita de sia faro. Tamen tiu ununura silabo estis la rezulto de multmonata interna batalo, ŝi diris meĥanike tiun vorton.

”Nun mi komencas kompreni vin,” daŭrigis Fenger.

”Vi decidis forigi ĉiujn kromkreskaĵojn, ekzemple sentimenton ktp. Nu, mi povas, fakte dirite, klarigi tion ĉi al mi. Ja, en negocoj jam estas malhelpaĵo al virino la cirkonstanco, ke ŝi estas ina.”

Lia rigardo fiksiĝis sur ŝian figuron.

”Bedaŭrinde, vi estas tiel ĉarma.”

”Mi malĉarmas!” diris Fanny malafable kiel bubino.

”Tio estas problemo, pri kiu ni ne diskutu, infano mia, beleco ja estas io subjektiva.”

”Mi ne komprenas, kial ĝi diferencigas.”

”Ho, jes, vi bone vidas...” Li ĉesis paroli. ”Eble vi ne vidas tion, mi forgesas, ke vi estas ankoraŭ tiel juna. Sed nun, fraŭlino Brandeis, ni atendas la efikon de via virina saĝo kaj vira afersperto por nia bebovesta sekcio. La aĉetisto de tiu sekcio, sinjoro Slosson, ne agrabligos al vi la vivon. Kompreneble. Mi ne scias, ĉu vi sukcesos en unu monato, en duonjaro aŭ en tuta jaro. Eble vi eĉ neniam povos sukcesi, sed tion mi mem ne kredas; ne, ni certe povos uzi vin. Vi ja loĝis en malgranda urbo kaj ĝuste la provincurban vidpunkton ni bezonas. Tiun vi posedas, ĉu ne?”

Jen, estis konata tereno por Fanny.

”Jes, mi konas la virinojn el la urbetoj kaj la kampulinojn – same la kampulojn – el Wisconsin, se tiuj el Iowa, Oregon kaj Wyoming estas similaj, nu, tiuokaze mi posedas provincurban vidpunkton.”

”Bonege!” Michael Fenger ekstaris, ”mi ne plenŝtopos vin per instrukcioj kaj konsiloj. Plej bone estas, ke vi agu laŭplaĉe kaj laŭimpulse, puŝiĝos via kapo kelkfoje. Nu... per tio vi lernas, kie estas la malaltaj traboj, kie vi klinu vin. He, fraŭlino Brandeis, memoru, ke ni ŝatas ideojn, elpensaĵojn, ni akceptas ilin tiel same de la liftbubo, kiel de la prezidanto.”

Lia tono estis afabla, sed ne kuraĝiga. Fanny ankaŭ stariĝis, preta por foriri, sed ŝi turnis sin kaj malkaŝe rigardis lin.

”Ĉu tio estas vera?”

”Sendube.”

”Nu, jen mia elpensaĵo. La knaboj kaj knabinoj, kiuj devas porti komisiojn kaj ordonojn, ĉiutage kuras multajn mejlojn tra la dekkvinetaĝa konstruaĵo, ĉu ne? Hieraŭ mi atente observis ilin, dum ili svarmas en la sekcioj, portante pakaĵon aŭ komision, ili trapasas grandajn distancojn de unu alo al la alia, de supre malsupren, ree al la kontoro k.t.p. La planko konsistas el betono aŭ cemento, aŭ el iu simila miksaĵo, ĉu ne? Mi pensis pri la bubo, kiu en Wisconsin disportas la ĵurnalon, li trairas la tutan distancon per radŝuoj. Tio ŝparas al li unu horon. Kial vi ne provizas viajn gebubojn per radŝuoj?”

Fenger fikse rigardis ŝin. Ŝi ekhavis la impreson, kvazaŭ lia cerbo funkcius aŭdeble, kiel maŝino, funkcianta sur globlagro.

”Radŝuoj.”

Li ne elparolis la vorton konsidere, sed decidtone. Li premis zumobutonon, la butonon por la sekretariino grizbrunvestita.

”Diru al Claney, ke li venu tuj ĉi tien.”

Du tagojn poste sur ĉiuj etaĝoj la knaboj kaj knabinoj surmetis malpezajn radŝuojn. Ili unue faris cirkon per ili.

Ili komence rompis objektojn, kiam ili tro rapide volis laŭiri angulon, oni tro multe amuzis sin per la flugantaj helpistoj. Sed tio daŭris nur unu semajnon. En du semajnoj la radŝuoj estis kvazaŭ partoj de ilia korpo; ĝuste dirite: laborŝpariloj. La raporto, prezentita antaŭ Fenger, estis jena: ”Tempo kaj energio ŝparitaj, kvindek kvin procentojn; provizo-servistaro malpligrandigita je triono.”

Estis pentrinda vidaĵo, la radŝuveturanta bubaro, la konsterna simpleco de la elpenso impresis la tutan oficistaron.

Ĝi incitis la humorsenton de ĉiuj el tiu dekmilo da geservistoj.

En la unua semajno post sia enoficiĝo ĉe Haynes-Cooper Fanny Brandeis fariĝis pli populara ol iu ajn malnova oficisto antaŭe. Eĉ la prezidanto Nathan Haynes, venigis sin al si por gratuli ŝin. Cetere, kial ni atentu Nathanon Haynes. Li jam antaŭ multaj jaroj estis englutita de la monstra entrepreno, kreita de li mem. Li staris antaŭ sia miraklo, kiel konfuzita patro antaŭ sia giganta filo; tia estis tiu vendeja komplekso, kiu disvastigis sin en la centro de Ĉikago. Ĝi estis unu el la admirindaĵoj, kun la dokoj, la Artinstituto kaj la parkego.

Antaŭ dek kvin jaroj estis fondita firmo, kiu ekokupis sin pri varekspeda disvendo, kaj ĝi tuj prosperis. Ĝi estis vasta konstruaĵo, planita por eventuala disvastigeblo.

Certe ĝi estis sufiĉe granda por permesi al la ”filo” kreski en suĉinfanaj vestoj ĝis la dudekkvina aĝo. En dek jaroj tamen la vestoj krevis jam, en dekdu jaroj la vestoj estis tro malvastaj, la filo superkreskis la supozon. Novaj ruĝbrikaj domoj estis alkonstruataj, ade sekvis novaj.

Sur unu estis metitaj kvin etaĝoj, sur alia ses, dekkvineta ĝulo finis la vicon provizore. La firmo ekkutimis kalkuli per dekmilionoj. La akcioj estis orgalonitaj. Ĉiu feliĉulo, kiu tiam aĉetis sian akcion, trohezite je bagatelo super alparo kaj imagis akiri – nur en fantazio – maksimume kvar aŭ kvin procentojn da rento, vidis duobliĝi siajn milojn, triobliĝi, kvarobliĝi eĉ, fine obliĝi al neimagebla limito. Aŭskultu la gvidiston (kiu perlaboras mem dek kvin dolarojn ĉiusemajne) kiu kondukas arojn da gapantaj vizitantoj tra la giganta entreprenejo. Aŭskultu, kiel li ĵonglas per ciferoj, kiel grandiozaj ili ruliĝas de lia lango. Kiel flue li spezas la milionojn de Nathan Haynes.

”Jen, gesinjoroj, nia poŝtsekcio. Ĉiutage ni ricevas ĉi tie dumil ĝis dumil kvin cent funtojn da korespondaĵoj, inter kiuj pli ol centmil leteroj. Certe, sinjorino, en unu tago. Proksimume la duono de ĉi tiuj leteroj estas mendoj. La lastan jaron nia banksekcio pagis cent tridek milionojn da dolaroj. Cent tridek milionojn.” Li tiam haltas en sia malbonfasona kostumo kaj kun sia dolaraŭreolo, kaj frotas la ostmontrajn manojn. ”Kompatu min!” diras turistino el Idaho laŭtete – laŭtege, nu kia elkrio fakte proporcie alĝustiĝas al tiom da milionoj.

Fanny Brandeis, kremfreŝa el Winnebago adaptiĝis bone al la kompleksamplekso ĉe Haynes-Cooper, kiel ero de desegnaĵo en perfekte projektita blua paŭsaĵo. Ŝajnis, ke ŝi estas elpensita kaj konstruita por ĝuste eningiĝi sur la loko, kie oni ekplantis ŝin. La kialo de tiu alĝustiĝo nur estis Winnebago, Wisconsin, ĉar Haynes-Cooper kreskis kaj prosperis per tiaj urbetoj kun ĝiaj ĉirkaŭantaj farmdomoj kaj vilaĝoj. Tio estis do la medio, kiun Fanny Brandeis elektis. Kaj supraĵe konsiderite, ŝia elekto estis ĝusta. La inspiraĵo pri la radŝuoj ne estis hazarde feliĉa ekpenso. Tiu ekpenso estis ero de la tuta konsistaĵo. Ŝi posedis la spiriton de sia patrino, sed plimultigitan al la n-oa potenco kaj plifortigitan de la elementoj, kiujn ĝi klopodis subpremi. Ĉi tiuj ja ne estis tiel facile neniigeblaj, ili rifuzis morti kaj prezentiĝis nun en grandiozaj elpensoj, el kiuj la radŝuafero estis la unuenaskita.

Fanny alvenis en dimanĉo al Ĉikago. Ŝi iris tuj al la Mendota hotelo en Michigan-Avenuo en la supra urbo, malproksime de la multmova centro. Estis aristokrata hotelo, tre kvieta, nepre luksa. Ŝi tute ne intencis resti ĉiam loĝanta tie, sed ŝi volis resti, ĝis fine ŝi estis trovinta ĉambrojn, kiuj ne estas tro grandaj, intimaj, apud la lago kaj ne tro malproksimaj de la laborejo.

Lundon sekvintan ŝi prezentis sin ĉe Haynes-Cooper.

Tiun tagon kaj mardon ŝi pasigis, rigardante la grandan ĉiovendejon. Estis lacige, ekscitege. Merkrede ŝi estis petata al interparolo kun sinjoro Fenger. Ĵaŭde ŝi sidis antaŭ sia kontortablo je duona post la oka. Slosson, la aĉetĉefo de la sekcio, venis je le naŭa. Fanny ekstaris por saluti lin. Ŝi iom kompatis Slossonon. Image ŝi sciis lin jam kondamnito.

”He, He!” Li estis homo, kiu uzadas admirveojn. ”Vi estas tre frua, fraŭlino... eh...”

”Brandeis.”

”Ĝuste, jes, jes, fraŭlino Brandeis. Nu, bona komenco estas ja grava afero...”

”Mi ŝatas foje inspekti mem la sekcion,” diris Fanny.

”Vi komprenas, trarigardi la bretarojn, fakojn kaj la numersistemon. Mi vidas, ke la novaj patrinecaj vestoj ĵus alvenis.”

”Ho, jes, ĉu ili plaĉas al vi?”

”Mi opinias, ke ili estas nenecese malbelaj, sinjoro Slosson.”

”Mia kara fraŭlino, oni ŝatas simplaspektan robon kaj ne tro paradan.”

”Jes, ne tro paradan, sed kiu tamen estas fasonhava. En tiu tempo virino estas plej neprezentebla. Se ŝi povos akiri ĝin, ŝi almenaŭ ŝatas porti robon, kiu faras ŝin ne pli malalloga ol ŝi estas.”

”Hm. Jes, eh, vi ne estas edziniĝinta, ĉu ne?”

”Ne.”

”Nu, ĝuste, mi estas edzo kun tri idoj, tri filinoj.”

Li frotis nerve la manon sur la kapo kaj fingre kombis la harojn.

”Tio estas multekosta afero, kredu min, tri filinoj. Sed, nu, kion mi diru, vi komprenos, mi estas iom sperta nun pri beboj, hm.” Tiam tiriĝis trans sia vizaĝo la malmilda masko, kiu tiel ofte misformas afablan vizaĝon.

La ĉiumatena poŝtaĵaro alvenis, la plej grava de la tago, estis fluo, torento da Ieteroj. La aĉetistoj kaj helpaĉetistoj neniam vidis mem la mendleterojn, sed ilin nur atingis la eksterordinaraj leteroj, la plendoj aŭ protestoj.

Malsupre centoj da manoj elsarkis, stampis, distribuis, post kiam la malfermmaŝino estis ŝirinta la kovertojn.

Rimarkinda, tiu letermalfermilo! Fanny klinis sin super ĝi, tute imponita. Ĝi englutis la fermitajn leterojn. Flup, zut, flup, malfermitaj. Pli rapide ol la okulo povis sekvi.

Estis nekredeble! Estis iom komike, estis kvazaŭ dresita hundo, kiu prezentas siajn lertaĵojn. Oni ne povis kredi, ke tiu maŝino faras, kion oni tamen efektive perceptis.

Du jarojn poste la smirgpapera letermalfermilo estis instalita, tio estis miraklo de simpleco. Kompare kun ĉi tiu la malnova maŝino estis malkompleta, improviza ilo.

Manipulata de Izzy, la eksperto, ĝi kapablis malfermi per sia malglata lango sescent kvindek kovertojn ĉiuminute.

Dekkvin minutojn post la alveno de la mendoj ili estis plenumataj kaj malpleniĝis bretoj, bretaroj, ŝrankoj kaj kestoj. De unu flanko al la alia flugis la servistoj, amasoj da varoj estis transportataj en la glitkorboj al la granda spirala glitejo, kondukanta al la ekspedejo; de tie ili transiĝis per la poŝto en vagonaron aŭ sipon, jen multkolora ĉapelo por kampara belulino en Nebrasko, jen tombŝtono por la mortinta edzino de farmisto; jen helruĝa farbita plugilo, kafo, teo, konfitaĵoj, ĉio destinita por Alasko, jen puntoj, muslino, tolaĵoj, tukoj, ĉio por dotvestaro de edziniĝontino en Georgia.

Dum la unua monatduo Fanny tute ne metis sin sur la antaŭaĵon. Ŝi kvazaŭ nur malfermis la porojn de sia spirito por absorbi ĉiun detalon de sia sekcio. Ŝi diris malmulton kaj sekvis la instrukciojn de Slosson, ne proponante sanĝojn en la jama situacio. La angora antaŭsento de Slosson foriĝis jam kaj lia sinteno ree estis protekta kaj mastreta. Fanny fariĝis por li ero de la tiea rutino.

Fenger tute ne venigis ŝin al si.

En junio kaj julio estis neelteneble varmege. Sed Fanny estis en sia elemento, ŝi similis floron, kiu dismontras la petalojn pro la varmego, dum ĉiuj aliaj blovis kaj bruspire ĝemis. La printempa katalogo estis preparota en oktobro, ses monatojn antaŭ sia apero.

En la unua semajno de aŭgusto Fanny petis interparolon kun Fenger. Slosson estis same petata tien. Je la deka ŝi eniris la privatan kontoron de Fenger. Li telefonis, temis pri festmanĝo en ”Union League Club.” Lia voĉo estis afektita, lia tono melodia kaj li parolis korekte, senerare la anglan lingvon. Tamen Fanny, rigardante la akvafortojn, turninte la dorson al li, nevole ridetis. La voĉo, tono kaj akcento, ĉio sonis nevera. Ĉio estis tro eleganta, sed bona imitaĵo de la realaĵo. Fanny Brandeis konis tiun ludon, ŝi mem ja ludis saman rolon. Fenger pendigis la telefonon.

”Nu, do tio postulis du monatojn! Mi vere timegis, ke vi post via debuto en unu semajno estos refoje ĉi tie kun plensako da novaj ideoj.”

Fanny ridetis apreze. Li staris tre proksime al la vero.

”Mi vere bezonis uzi ĉiun mian sinregon en tiu unua semajno. Poste estis pli facile.”

Fenger penetre ŝin rigardis: ”Sufiĉe certa pri vi mem, ĉu ne?”

”Jes,” diris Fanny. Ŝi proksimiĝis al la skribtablo.

”Mi dezirus, ke sinjoro Slosson ne bezonas ĉeesti hodiaŭ matene, konsiderante ĉion. Mi pripensu, ke li laboras ĉi tie dum multaj jaroj kaj mi, nu, nur estas senspertulino, kaj li estas multe pli aĝa... ĉu vi ne volus...”

Sed Fenger skuis la kapon.

”Slosson mem estas kulpa, li mem nun englutu sian medikamenton. Tio estas komerco, fraŭlino Brandeis. Vi bone sciu, kion tio volas diri. Se vi nun ne estus prezentanta novan elpensaĵon, nu, Slosson povus ridi, priridi vin; ĉu li ne farus tion?”

Slosson eniris en tiu momento kaj li anticipe divenigis sian kontraŭstaremon. Tion montris la maniero, en kiu li tenis la bruston kaj en kiu li sidiĝis. Li tamburis perfingre sur la genuoj. Li ŝajnis esti kolera patro, saĝe punonta obstinan infanon.

Fenger rigardis sian poŝhorlogon.

”Nu, fraŭlino Brandeis, kio nun mankas al la bebovesta sekcio de Haynes-Cooper?”

Fanny Brandeis profunde spiris.

”La manko en la bebovesta sekcio estas tio, ke ĝi tute ne komprenas la virinojn. Ĉiujare naskiĝas miliono da suĉinfanoj. Nefiksebla nombro de tiuj etuloj estas ’ekspedfirmaj’ beboj. Tio signifas: idoj de laciĝintaj maldelikatmanaj enmigrintaj virinoj, virinoj el fabrikoj, laborejoj, el izolitaj vilaĝoj, estas tiuj, kiuj bezonas niajn varojn. Tio, kion mi scias pri tiaj virinoj estas jena: ĉu ili deziris ekhavi la infanon aŭ ne, se iam ĝi venos aŭ venis, ili preferos malsati kaj troŝpari pri ĉiaj aferoj, sin vesti per ĉifonoj, eĉ almozpeti aŭ ŝteli, por doni al la novnaskito vestetojn, belajn vestetojn kun bantoj kaj puntoj, belajn, blankajn vestetojn. Mi ne scias, kial tio estas vera, sed estas fakto. Tiujn virinojn ni ne atingas. Niaj artikloj ne estas allogaj. Ili estas pakataj kaj forsendataj nealloge.

La sola, kion nia sekcio bezonas, estas iom da psikologio... Iom da punto, kiu ne aspektas skulptita per hakilo. Tio, kion ni bezonas por tiuj virinoj, estas ĉarmetaj, elegantaj aĵetoj. Ili deziras havi belajn vestojn por siaj beboj, same kiel la patrinoj, kiuj manĝas per arĝentaj kuleroj. Ni liveru al ili arĝentkulerajn modojn je stankuleraj prezoj.”

”Tio estas neebla,” diris Slosson.

”Atentu, momenton, Slosson,” intervenis Fenger afable.

”Fraŭlino Hrandeis donis al mi bonan ĝeneralan gvidilon. Nun ni bezonas ekzemplojn. Ĉu vi povos prezenti al ni praktikeblan planon?”

”Jes. Almenaŭ ĝi ŝajnas al mi praktika... kaj se vi kaj sinjoro Slosson akordiĝu...”

”Humf” grumblis tiu sinjoro, eligante siajn malfidon kaj malkredon, montrante, ke li ne estas superruzebla.

Tio tamen estis instigilo por Fanny. Ŝi klinis sin antaŭen en sia seĝo kaj rekte parolis al la granda viro, kiu rigardis kaj atente sekvis sin.

”Mi insistas, ke ni povos imiti la multekostajn modojn per malkaraj materialoj. Ĉar plej ofte ne la materialo plikarigas la objektojn, sed la modelo, la fasono, la ĉarmigilo. Ni povos havigi tion. Ĝis nun ni ofertis artiklojn, kiuj estis tiel allogaj, kvazaŭ ili estas fabrikitaj en malliberejaj laborejoj. Nun ni priparolu la aspekton de nia nova katalogo. Ĝi fariĝu okulfrapa. Ni ne ofertu en ĝi apartajn objektojn, ne unuope, sed per kompletaj garnituroj, kompletaj vindujoj kun akcesoraĵoj. Ni pretigu skatolojn, pretajn por tuja ekspedo, je prezoj inter dudek kvin dolaroj kaj tri dolaroj naŭdek naŭ.”

”Absolute neeble!” kriis Slosson, ”tri naŭdek naŭ!  Kompletaj vindujoj!”

”Tio nepre estas ebla. Mi jam kalkulis. Aldone mi eĉ sendos sortimenton da sendanĝeraj pingloj, po tridek pecoj. Krom tio oni enpaku ’niajn emerĝajn vestarojn’ en skatolojn diverskolorajn, tiujn de pli ol kvin dolaroj en rozkoloraj aŭ helbluaj. La bantoj posedu la konforman koloron de la skatolo. Tio estas la persona diferencigilo...”

”Personaj sensencaĵoj!” grumblis Slosson. ”Tio ne estas negoco, tio estas sentimentala virinbabilaĉado!”

”Prave,” diris Fanny, ”sentimentala, sed konsideru, ke nia sekcio estas la sola sentimentala sekcio en ĉi tiu entrepreno. Nia debito fariĝos proksimume unu kaj kvarona milionoj tiuokaze, sed se vi trovos ĉi tiujn proponojn tro sentimentalaj, mi timas ke la sekvonta jaro montros...”

”Nu, daŭrigu, fraŭlino Brandeis,” kuraĝigis Fenger kviete.

”Nu,” ŝi ridetante rigardis al Slosson, ”ni starigu sekcion ’konsiloj kaj gvidiloj por patrinoj’. Ni helpu virinon, kiu deziras scii ion. Ni trovu iun, al kiu ili povos skribi, iu, kiun ili imagas bonpatrinaspekta, grizhara. Ni ja ricevas centojn da demandoj, ĉu ili mendu flanelajn aŭ duoble trikitajn umbilikbandaĝojn kaj simile. Kaj kiu respondos ilin? Deksesjara knabino en la korespondejo, kiu mem ne povas distingi umbilikbandaĝon de ŝtrumpeto, kaj ni donu al ŝi intimĉiutagan nomon: Emily Brand, ekzemple. Estu facile memorebla nomo. Tiel longe, ke ni ne havas tian knabinon, mi mem respondos.

Tiuj demandoj estas por mi same gravaj kiel por tiuj virinoj.

Nun pri la akuŝaj akcesoraĵoj, ilaroj. Tiujn ni ofertu en tri specoj, ĉiuj tri praktikaj, simplaj, kompletaj. Nia drogsekcio vendas ĉiujn tiujn artiklojn aparte, sed ni pretigu...”

”Ĉielo mia!” murmuris Slosson, kaj konfuzite li falkaŝis sin en la seĝo. Sed Fenger ekstaris, iris al Fanny kaj momenton metis manon sur ŝian ŝultron.

”Mi ja sciis, ke vi sukcesos ŝanĝi ĝin.” Li ridetis. ”Kie vi lernis do tion ĉi ĉion?”

”M-mi n-ne-scias,” balbutis Fanny ĝojigite, ”eble en la Brandeis-bazaro.”

Post interparolado de dek minutoj, Slosson foriris.

Fenger diris nenion al li, sed klare komprenigis al li, ke li foriĝu. Fanny restis. Jen la irado de la aferoj ĉe Haynes-Cooper. Ne tempofuŝo. Ne prokrasto.

”Ĉu vi deziras, ke mi ĉiujn detalojn ankoraŭfoje priparolu, mi nur povis doni skizon, vi ja ne permesis al mi multe da tempo.”

Fenger, refoje sidiĝinte antaŭ sia tablo, ne respondis, eĉ ne rigardis ŝin. La vizaĝo de Fanny subite ruĝetiĝis pro ekkolero.

”Mi petas pardonon!” Fenger iris rapide laŭ la skribtablo al ŝi. ”Mi enprofundiĝis en pensojn. Fraŭlino Brandeis. Ĉu vi volos hodiaŭ vespere manĝi kun mi, kie ajn? Ĉu morgaŭ vespere? Sed mi absolute devas paroli kun vi.”

”Nu, parolu, mi ja estas ĉi tie.”

”Sed mi deziras persone paroli kun vi.”

Tiam Fanny forsavis sin el la kriza situacio, eksplodante en sana, laŭta ridado. Cetere ŝi opiniis la okazon vere ridinda. Ĝi amuzis ŝin.

”Kara sinjoro Fenger, vi legis tro da sensaciaj romanoj, tio estas malbona legaĵo por vi.”

La rideto de Fenger fortiriĝis.

”Kial vi ne ŝatas manĝi kun mi?”

”Ĉar tio estas nekonvena, estus nedeca. Mi respektas konvenciojn. Ili estas tiel delikataj kaj krome estus maljuste al vi kaj al sinjorino Fenger kaj je mi mem.”

”Mi tre bedaŭras tion, fraŭlino Brandeis, terure bedaŭras. Vi vidas, vi interesas min multe, tre multe eĉ.”

”Dankon,” sektone.

”Ne iru ankoraŭ, mi ne estas fripono. Vere. Tio volas diri, ne intence fiaganta homo, sed kiam mi vidas ion belan, ion allogan, ion ravan, ion tian, kiaj ĉi tiuj akvafortoj ekzemple, mi ne facile povas ne intrigi. Mi deziras ĝin posedi, kiel ajn, ĝin pristudi, rigardi.”

Fanny ne respondis, sed ŝi pensis: ”Tio estas danĝera, lerta homo, tro lerta por vi. Vi ja konas lin tiel malmulte.”

Fenger atendis. La plimulto da virinoj estus serĉintaj rifuĝon per vortoj, la malĝustaj vortoj. Nur la pli fortaj povas silenti en dubkriza momento.

”Ĉu vi eble volos manĝi ĉe mi hejme iun vesperon, se sinjorino Fenger invitas vin?”

”Mi timas, ke mi ĝenerale estos tro laca post la ĉiutaga laboro, por vespere... mi bedaŭras...”

”Nu, iun dimanĉon, eble, nur por trinki teon ĉe ni?”

”Jes, volonte.”

Samtempe ŝi elsavis sin preter la maldikan sekretariinon, la avidmienan stenografon, la seriozan kontorbubon al la halkoridoro, en la lifton, por fine rifuĝi malantaŭ sian skribtablon. Slosson estis for por lunĉi en unu el la grandaj restoracioj por la servistaro trans la strato.

Ŝi restis kviete sidanta.

Ella Monahan aperigis sian kapon de malantaŭ la pordo. La gantsekcio estis en la sama etaĝo. La du virinoj vidis unu la alian nur malofte, escepte ĉe la lunĉo.

”Mi ne renkontis vin dumlunĉe,” diris Ella. Ŝi estis virino kun ruĝetaj vangoj kaj brilaj okuloj, havis kvardek unu-du jarojn, tro frue griziĝis kaj restis okulfrape juna en sia agmaniero, tia, kiaj virinoj ofte estas, kiam ili antaŭ sia tempo griziĝas.

Fanny rapidmove ekstaris: ”Mi ĝuste estas ironta.”

”Vi gustumu la vinbertorton! Rava!”

Ŝi formarŝis laŭ la senfina galerio de la domalego.

Fanny restis staranta, momenton postrigardante sin, kvazaŭ volante revoki ŝin. Sed subite siaj pensoj ŝajnis sanĝiĝi, ĉar ŝi diris laŭte: ”Ho, frenezaĵo!” Ŝi iris lunĉi kaj mendis vinbertorton kaj ĝuegis ĝin.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.