|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FANNYAŭtoro: Edna Ferber |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
”Vi povas malsupreniri. Ĉiuj ĉeestas, mi kredas. Doktoro Thallmann estas komenconta.”
Fanny enprofundiĝis en seĝegon en sia dormĉambro, ekrigardis la indiferente afablan vizaĝon de la virino, kiu klinis sin super ŝin. Ŝi ekstaris, obee iris al la ŝtuparo per pezaj stumblopaŝoj.
”Mi mallevus mian vualon, se mi estus vi,” diris la najbarino kaj ŝi intencis preni la vualon por helpi al Fanny, kiu mem jam palpis la faldaĵojn sur la kapo.
”Mi vere forgesis, vere mi ne atentis ĝin!”
La densa krepo falis ĉirkaŭ siajn ŝultrojn kaj kaŝis indulge la ŝvelintan, senkoloran vizaĝon. Ŝi malsupreniris la ŝtuparon. Obtuza bruado de sonoj, nekomprenebla, sed tamen iom emocia, kiel simpatiatesto, fluis al ŝi, kiam ŝi preteriris la plenan familian ĉambron al la antaŭĉambro, kie rabeno Thallmann atendis kun libro en la mano apud tio, kio staris tie, kovrita de floroj. Fanny eksidis. Ŝi havis senton, kvazaŭ ĉio ĉirkaŭ ŝi ne estus realaĵo. Doktoro Thallmann skraptusis kaj malfermis sian libron. Estis tute malgrave, kiel rabeno Thallmann redaktis sian funebran predikon, ĝi neniel difinis la rangon de Molly Brandeis en la kongregacio, nur la konsistigantoj de la societo, kiuj aŭskultis, kion la rabeno diras, indikis sian lokon en la urbo. Ĉiu havis sian opinion pri Molly Brandeis, kiun lasta panegiro certe ne povus ŝanĝi iel ajn. Pastro Feitzpatrick estis tie; lia bela, granda figuro kun la blankaj ambaŭvangaj, flirtantaj haroj donis al li en ĉi tiu medio pli ol iam la sintenon de gvidanto. Li apartenis al tiuj, kiuj sidis en la tielnomita, – laŭ lia diro – konfesejo de sinjorino Brandeis, tie apud la forno en la butiko.
Ili ambaŭ parolis ofte pri ĉielaj kaj surteraj aferoj. Lia instruita kaj ekzercinta spirito ne estis egalvalora konkuranto por ŝia, sed ili ambaŭ posedis humuran, same kiel dramecan inklinon kaj iun tagon ili kune malkovris, sufiĉe strange, ke ili kultas la saman Dion. Ĉiu el tiuj aferoj aparte jam sufiĉas por naski amikecon. Krom tio, Molly Brandeis scipovis rakonti en neimitebla maniero irlandan fabelon. Ĉu vi jam aŭskultis pastron Fitzpatrick, kiam li rakontis tiun de Ikey kaj la nikelmonero? Nu, tio estus plezuro por vi. Ne, efektive, tiu katolika pastro, kiu ŝajnis streĉe aŭskulti, nur malmulton lernis per tio, kion rabeno Thallmann diris.
Hermano Walthers, la bankisto de la ”Unua Nacia Winnebaga,” kies vizitoj multfoje timigis Molly’n Brandeis, ĉeestis. Augustus G. Gerretson kun tri el siaj sekciĉefoj estis tie. Tuj malantaŭ li sidis Emil Bauer. En angulo sidis Sadie, la koketulino, nun tre modesta, kio rilatas ŝiajn vestojn; ŝi tute ne samprogresis kun la modo, escepte konceme la suĉinfanajn. Hen Cody, kiu ofte prizorgis transporton por sinjorino Brandeis, sidis, mallerte nekutimiĝinta al nigraj vestoj, flanke de la urbestro A. J.
Dawes. La juda kongregacio, preskaŭ tute kompleta, kunfunebris. Sur la antaŭa seĝovico sidis ĉiuj estraraninoj de la Sinjorina Subtena Komitato. Neniam ili petis al Molly Brandeis okupi estraranan postenon, kvankam ŝi ĉiujn aferojn de la komitato, sociajn same kiel politikajn, povus plenumi kun unu mano surdorse kaj ambaŭ okuloj fermitaj. En la kuirejo kaj en la koridoro staris grandnombre nekonatoj, virinoj, kies fingropintoj aperis el la katunaj gantoj kaj kies jupoj ridige malantaŭen elstaris.
Nur Molly Brandeis estus povinta identigi ilin al vi. Sinjorino Brosch, la buter- kaj ovovendistino staris en la pordo de la manĝoĉambro. Ŝi kontribuis en la funebra manĝo per funto da butero por la viando, kiun ŝi ŝtelmetis en la kuirejon. Birdie Callahan, ĉefkelnerino ĉe Haley, sidis flanke de la eleganta sinjorino Morehouse, la supera ludantino de la golfklubo. Birdie estis en la restoracio trofiera junulino, en sia rigide gladita blanka bluzo, sed sub la glacia krusto de fiero kuŝis abunde bonkoreco kaj afableco. Ŝi kaj Molly Brandeis iom similis unu la alian.
Nur duone Fanny komprenis, ke ĉiuj ĉi homoj ĉeestas.
Mi eĉ supozas, ke ŝi sentis malmildan ĝuon pro tio, ke ili estas ĉi tie. Ŝia ĉagreno ne estis tiu de fortuloj, kiuj suferegas sekokule, senlarme, kaj pri kiuj oni ofte legas. Ŝi ploris dumtage kaj dumnokte, senespere, nekonsoleble, dum ŝi dolorigis sin mem per pentigaj demandoj. Kial ŝi ne insistis, ke la kuracisto venu, kiam ŝia patrino ne volis manĝi dum Kristnasko? Blinda kaj egoista ŝi estis. Ŝia vizaĝo estis ŝvele misformita kaj ŝi notis, ke ŝi portas vualon. La Winnebaganoj estis indignitaj, rimarkinte, ke ŝi ne estas nigre vestita.
Sinjorino Brandeis neniam estis konsentinta, ke ŝi portu nigrajn vestojn; ŝi ne posedis sufiĉe da koloro por tio, ŝi diris. Ŝi tial portis sian malhelbluan vintran kostumon kaj la ĉapelon kun la helblua plumo.
La voĉo de la malgranda rabeno senĉese daŭriĝis kaj Fanny sciis, ke ne povas esti vero. Kiel rilatis la parolado ”esti polvo kaj refariĝi polvo” pri iu tiel vigla, elasta kaj tiel konstruita, kiel Molly Brandeis?
Meze en la prediko estis akra singulto, plorado kaj poste ĝemado. Estis Aloisio, kies irlanda koro, irlande fidela koro, estis tute rompita. Fanny kunpremegis la dentojn por povi konservi sian sinregadon.
La funebra soleno finiĝis kaj oni eliris en respektplena grupo el la domo al la juda tombejo. Tie kuŝis ankoraŭ virga la Kristnaska neĝo, escepte sur tiu loko, kie la tombfosisto kaj liaj servistoj faris sian laboron.
Poste oni reiris trotpaŝe tra la frosta krepusko de la vintroposttagmezo. La radoj de la veturiloj knaris sur la malmola, seka neĝo.
Fanny Brandeis pensis en si (ŝia kapo verŝajne turniĝis pro malsato kaj afliktiĝo): ”Nun mi scios, ĉu estas vere aŭ ne, kiam mi revenos hejmen. Se ŝi estas tie, ŝi certe diros: ’Nu, Fanjo, ĉu malsata? Ho, jen la manetoj de mia injo estas tute malvarmaj! Venu ĉi tien al la forno, por varmigi ilin.’ – Ho, Dio, ke ŝi estu tie! Igu ŝin esti tie!”
Sed ŝi ne estis hejme. La domo estis rearanĝita de fremdaj, indiferentaj manoj. En la manĝoĉambro oni bruete flustris kaj el la kuirejo tentis apetitigaj odoroj de kuiritaĵoj. Fanny iris al seĝo, kiu estis mislokita kaj ŝovis ĝin reen al la muro, kie ĝi kutime staris. Ŝi aranĝis tapiŝeton, translokis la paperkorbon de la skribtablo sur lokon tuj malantaŭ la familia tablo, kie ĝi ĉiam staris por kaŝi eluzitan ”makulon” de la tapiŝo. Fanny iris al la supra taĝo – preteriris ”la ĉambron”, kiu nun refoje estis la intimeca, malmoderna dormoĉambro anstataŭ salono, plena de angoriga mistero, – ŝi lavis sian vizaĝon, ordigis la harojn, malsupreniris, manĝis kaj trinkis varmajn aĵojn, kiuj estis bongustaj kaj revivigaj. La domo estis plena de afablaj homoj.
Fanny rimarkis, ke ŝi alkroĉiĝas al ĉi tiuj sanaspektaj, ŝajnkaraj virinoj, kiujn ŝi antaŭe apenaŭ konis. Ili estis tie kaj iliaj edzoj ankaŭ, bonkore mallertaj viroj, kiuj frapetis ŝin sur la ŝultroj, kiuj parolis pri Molly Brandeis kun tiu sincera admiro, kiun viroj kutimas doni nur al viroj. Ade eniris homoj, kiuj portis ion sub buŝtuko en korbeto aŭ sur plado. Estas ja belege, tiu malgrandurba simpatio, kiu konas la valoron de korpa plifortigo en tempoj de mensa mizero.
Du tagojn post la enterigo Fanny Brandeis iris al la butiko, proksimume same kiel sia patrino faris post la morto de sia edzo. Ŝi rigardis ĉirkaŭen, laŭ la plenaj bretaroj, tabloj, ŝrankoj, sed per novaj okuloj, taksantaj okuloj. La kristnaska sezono estis pasinta. Januaro estis la tempo por inventaro kaj kompletigo de la provizo. En la dua semajno de januaro sinjorino Brandeis ĉiam iris al Ĉikago por la printempaj aĉetoj. Sed subite ekestis en Fanny Brandeis ideo, tiel konsterna, ke ŝi apenaŭ kuraĝis spiri. Ŝia cerbo funkciis mirakle rapide kaj klare post la ĉagrena ventego, kiu skuis ŝin dum la ĵus pasinta semajno.
”Kion vi nun faros?” kelkaj demandis ŝin, jen pro interesiĝo, jen pro scivolo.
”Ĉu Teodoro revenos?”
”Mi ankoraŭ ne scias,” responde al la unua kaj: ”Kial li revenu, li ja havas sian laboron,” responde al la dua.
”Sed li povus vin helpi.”
”Mi ne bezonos helpon,” diris Fanny, kaj ŝi ridetis per rideto, kiu estis pli amara ol milda, kia neniu rideto rajtas esti, por ne fariĝi grimaco.
Sinjorino Brandeis postlasis testamenton, kiel faras antaŭvida, saĝa komercistino. Estis koncize redaktita, klara dokumento, kiu destinis al ”Fanny Brandeis, mia filino” sesmil dolarojn de la vivasekuro, la tutan butikenhavon de la Brandeisa Bazaro, la meblaron kaj malmultajn antikvajn juvelojn. Teodoro ricevis mil kvincent dolarojn, li ja ricevis sian parton dum sia studado.
Fanny Brandeis en januaro ne iris al Ĉikago. Ŝi inventaris zorge kaj akurate la bazaron. Kaj poste ŝi inventaris same ekzakte la posedaĵojn de Fanny Brandeis. Kaj ĉi tiu memanalizo estis preskaŭ kruela pro objektiveco.
Ŝi promenis multe tiun vintron kaj plej ofte ŝi iris al la malproksima tombejeto. Dum ŝi promenis, ŝia menso laboris, laboris. Ŝi parolis al si multfoje kaj foje ŝi eĉ ektimis pro tio, ke ŝi laŭte parolis. Ŝi surpriziĝis kaj ŝi demandis sin, ĉu ŝi jam plurfoje faris tion. Intertempe maturi ĝis en ŝia cerbo plano, dum ŝi ankoraŭ batalis kontraŭ ŝi mem jene: ”Vi ja neniam faros tion, Fanjo, vi ja ne konsistas el tia materio.”
”Ho, ĉu mi ne volas? Nur atentu min, se mi havas okazon.”
”Vi pripensu, kion via patrino estus farinta en tiaj cirkonstancoj kaj tion ankaŭ vi faru.”
”Ne, mi ne volos fari tion, almenaŭ se mi ne konkludos, ke tio estas plej bone farebla. Mi superas sentimentalecon kaj neprofitamon. Kion ili portis al ŝi? Nenion.”
Sinsekve la semajnoj pasis, Fanny laboregis en la butiko, malmulte aĉetis. Februaro venis, printempo sekvis kaj tiam la monatlongaj pripensoj komencis porti fruktojn.
Ŝi faris la gravan decidon. Ŝi mem metos sin sur elstaran lokon. Ĉiujn talentojn, kiujn ŝi posedas, ĉiun grenon da scio, ŝi servigos por atingi la celon: ŝi volas fari sin supera. Tio estis monduma, memprofitiga decido, naskita el amara ĉagreniĝo, ambicio kaj sentimento.
Ŝi decidis, ke neniu malhelpaĵo venkos sin. Rason, religion, ekzercadon, personajn inklinojn, ĉiujn ŝi flankenpuŝos, se ili baros al ŝi la vojon tien. Ŝi foriros el Winnebago.
Se ŝi restus tie, ŝi neniam fariĝus pli ol estrino de plej floranta provincurba entrepreno. Ŝi ne volis esti grava persono, sed neniu! Ŝi forigis la malgrandan knabinon, kiu fastis la tutan Grandan Sabaton; ŝi neniigis la pli maturan knabinon, kiu verkis ion pri la paperfabrika ĉifonelsarkejo; ŝi nuligis la junan virinon, kiu penis en la Elmstrata vendejo. Anstataŭ tio ŝi gisis firmdecidan, se necese malmildan virinon kun akra rigardo, kies religio estos: sukcesi, kaj kies sukceso signifos: konvena loko en la vivo. Ŝia kapo ne taŭgis por matematikaĵoj, sed el la konsterna ĥaoso de matematikaj kaj geometriaj problemoj, ŝi memoris klare unu neŝanceligeblan veron: ke la rekta linio estas la plej mallonga vojo inter du punktoj.
Per spirita okulo ŝi fiksis la du punktojn kaj startinte de la unua, ŝi ne deflankiĝante sin movos al la dua.
Onidiro cirkulis, ke la Brandeisa Bazaro estis vendota.
En la printempo Gerretson proponis al Fanny la pozicion de ĉefaĉetistino pri fajenco, glasaroj kaj kuiriloj.
Gerretson nun imponis per tutvitra fasado de sia vendeja komplekso kaj li ricevis la mendojn de dekduo da viglindustriaj urbetoj en la Foksrivervalo. Fanny malakceptis la proponon.
En marto ŝi vendis Brandeis-Bazaron kun ĉio enhavanta, provizo, klientindeco kaj instalaĵoj al vojaĝisto, kiu sufiĉe migris siaopinie, kaj kiu ŝatis vivi de nun pli kviete. Ankaŭ ŝi vendis la meblaron de la hejmo, ĉiujn tiujn intimajn pecojn el ligno kaj ŝtofo, kiuj fariĝis partoj de ŝia vivo. Ŝi kreskis, verdire kun ili. Ŝi konis la historion de ĉiu peco, de ĉiu enpremaĵo, ĉiu skrapo kaj eluzita loko. Ŝia patrino reviviĝis en ĉiu tia loko. La malnova kanapo estis forportita sur farmista ĉareto. Fanny foriris, kiam oni trenis ĝin malsupren kaj lokis sur la veturilo.
Estis kvazaŭ ripetiĝa funebra ceremonio. Ŝi furiozis pro si, kiu ploregis denove, ŝi promesis sin puni pro tio. En sia dormĉambro ŝi malfennis la malsupran tirkeston de sia skribtabla ŝranko. Malantaŭe en angulo, sub amaseto da tolaĵo, kuŝis rigide kunfaldita ligpakaĵo de vesto. Fanny aperigis ĝin kaj tenis ĝin momenton antaŭ si, en la mano. Ŝi disfaldis ĝin. Estis paliĝinta blua-blanka mastrumistina antaŭtuko, tia, kian antaŭmetas virinoj, kiam ili intencas okupi sin pri gravmastrumada specialaĵo: rostado, konservotaĵoj, sezona dompurigo, k. s. Ĝi fermiĝis per bendoj trnas la ŝultroj, kuntenataj malantaŭe, kaj kovris la tutan korpon. Ĝi alikoloriĝis kelkloke pro brunaj, ruĝbrunaj makuloj, postlasitaj de fruktsuko. Molly Brandeis portis ĝin dum konfitado de fruktoj. Fanny trovis ĝin en la kuirejo, ie sur hoko, post tiu semajno en decembro. Vidinte ĝin, ĉiuj ŝiaj forto kaj sinrego forfluis, ŝi premis la malrigidan, mutan kaj tamen al ŝi parolantan tukon sur sia brusto kaj ploregis kaj singultis tiel sova ĝe kaj senlime, ke ŝi absolute elekvilibrigis sin. Nenio, kio rilatas al la morto de ŝia patrino, povus veki tiel dolorigajn memorojn, kiel ĉi tiu mastrumintima tolaĵo. Ŝi ree image vidis la kuirejon, plenan de vaporo, bonguste odorantan pro la kuirataj fruktoj aŭ je la tenta, apetitiga spichava vinagro. Sur la forno staris la konservkaldrono kaj la konfitaĵujoj kun kaŭĉukbendaj fermiloj en la bolanta akvo. Apud ĝi staris la granitemajla kaserolo kun la ŝmace boletanta fruktaĵo. Molly Brandeis en sia blua-blanka antaŭtuko staris kliniĝante super la kuirforno kaj kirlis ritme, konstante, kun la soleno de pastrino. Ŝia vizaĝo estis varmega kaj malseka de vaporo kaj aspektis laca, ĉar ofte ŝi revenis jam laca de la butiko por stari ĝis la deka super la kaldrono. Sed kiel fiera ŝi estis, kiam la orflavaj aŭ rubenruĝaj glasaj potoj, vicigitaj brilis al ŝi, dum ili malvarmiĝis sur la kuireja tablo!
”Dekkvin potojn da berkonfitaĵo, Fanjo! Kaj neniun pecon da pomo mi aldonis. Mi supozis, ke nur dek potojn liveros la fruktprovizo. Kaj jen naŭ potoj da cidoniaĵo; tio faras, mi nombru ankoraŭfoje, okdek tri, naŭdek ok, cent sep kune.”
”Tion ni neniam formanĝos, panjo.”
”Tion vi same diris la pasintan jaron kaj en aprilo ĉio estis for.”
Sed sinjorino Brandeis ja estis fama per siaj konfitaĵoj, kion pastro Fitzpatrick, Aloisio kaj rabeno Thallmann kaj kiom ajn da aliaj povus atesti. Post la aktiveco kaj streĉo de la tago en la butiko, estis io kvietiga en tiu mastruma, hejma okupaĵo, ĝi donis iom da paco al Molly Brandeis.
Fanny iris al la teretaĝo kun la antaŭtuko en la manoj, malfermis la pordon, kiu kondukis al la kelo, laŭiris la ŝtuparon kaj iris al la forno de la centra hejtado. La fajro brilis ruĝa kaj violkolora kaj blankaj flametoj dancis super la ardaĵo. Fanny rigardis tion, kvazaŭ ravite. Ŝiaj dentoj premiĝis unuj sur la aliaj, ŝiaj okuloj brilis kaj subite ŝi ĵetis la premvolvitan pakaĵon en la mezon de la fajro. Ŝi fermis la okulojn. La fajro momenton ŝajnis malfortiĝi, sed tuj ĝi kaptis sian nutraĵon. La pakaĵo tordi ĝis, serpentumis, ŝrumpis, kuŝis kiel nigre cindriĝinta amaseto, disiĝis, foriĝis fine tute. La fajro estis refoje ruĝa en la mezo, escepte de nigreta punkto en la koro de la ardo. Fanny tremetis. Ŝi fermis la fornpordon kaj reiris supren.
”Odoras ĉi tie de brulanta ŝtofo aŭ io simila,” vokis Annie el la kuirejo.
”Jes, mi forbruligis malnovan antaŭtukon, kiu ŝimiĝis en la tirkesto de mia skribtablo.”
Fanny kiel eble plej baldaŭ ŝpinis la fadenojn, rekte aŭ nerekte kondukontajn al la celo dezirata. Ŝi ricevis du proponojn de butikoj el Milwaŭkeo. Ŝi tute ne intencis akcepti ilin, eĉ ne konsideris. Ankaŭ ĉiovendejo duaranga en Ĉikago (je la malfavora flanko de State-strato) ne povis plaĉi al ŝi. Ŝi konis sian valoron kaj ŝi povis permesi al si atendadon. Estis sufiĉe da mono por vivi komforte kaj por atendi, ĝis fine la bona ŝanco sin prezentos.
Ŝi povis sinsekve nomi ĉiujn siajn kvalitojn: ĉarma interrilatado kun klientoj, tio, kio nomiĝas magneteco, komprenpovo, imago, pelanta forto, sano, juneco kaj kio plej multe valoras: tio, kio nek estas aĉetebla per mono, nek per edukado: sperto. Sperto, tiu nepagebla armilo, kiu nur naskiĝas el daŭra interrilatado kun homoj kaj kiu akriĝas nur pro ada interfrotiĝo kun la krudaj elstaraĵoj de ĉi tiu mondo.
En aprilo venis ŝia ŝanco, tute hazarde, kiel ofte okazas.
En la Elmstrato ŝi renkontis vojaĝiston, de kiu Molly Brandeis dum multaj jaroj aĉetis. Li faligis siajn du specimenkofrojn, por premi la manon de Fanny, kaj li admire rigardis ŝin per kompetentaj, sed ne impertinentaj okuloj. Li estis homo, kolektinta migrante multe da saĝo kaj sperto inter siaj kolegoj, griziĝinta dum multjara servado kaj fariĝinta hipokondria. Eble tion kaŭzis ĉefe la malbona digesto pro senĉesa uzado de hotelmanĝaĵoj, kiuj plej ofte estis aĉaj.
”He, ĉu vi vendis la tutan aferon?”
”Jes, jam antaŭ unu monato.”
”Ha, estis bona entrepreno. Via patrino prosperigis ĝin per propra forto. Jen, kia virino! Tondre! Ŝi eĉ regule pagis la fakturojn en la kriza tempo.”
Fanny ridetis. ”Per tio vi plej bone karaktere signas mian patrinon. Ŝia tuta vivo estis serio da krizoj, sed neniam ŝi perdis la prudenton kaj tial ŝi pagis.”
Li etendis la manon. ”Mi ĝojis vere, renkonti vin,” li levis denove la kofrojn, ”ĉu vi foriros el Winnebago?”
”Jes.”
”Vi intencas iri al la urbego, mi supozas. Nu, vi estas brava knabino kaj vi estas la filino de via patrino. Certe vi sukcesos, mi opinias. En kiu entrepreno vi laboros?”
”Tion mi ne scias. Mi atendas bonan ŝancon. Plej grave estus, ke la komenco estu bona, vi scias, tiam laboro duona.... Krom tio, mi ne bezonas rapidi.”
Li remetis siajn kofrojn kaj liaj okuloj ekbrilis. Per sia larĝa dekstra montrofingro li akcente gestis.
”Aŭskaltu, knabino! Mi estas tielnomita malmodernulo.
Nuntempe oni deziras tiujn potencajn okcilindrajn ulojn sur la vojo kaj ni nur mem subtenu nin, kiel ajn.
Sed mi havas ion, kio mankas al ili sendube. Mi neniam aŭdis pri afera psikologio, sed mi konas la homojn de Elmstrato, Winnebago ĝis Kvina Avenuo en Novjorko.”
”Sendube,” diris Fanny ĝentile, farante paŝeton antaŭen, kvazaŭ finonte la konversacion.
”Ne, nur atendu ankoraŭ iom. Oni diras, ke la plej bona lernomaniero estas farado de eraroj. Se tio estas ĝusta, mi estas la plej klera el la klaso, ĉar mi jam faris ĉiujn eblajn erarojn. Nu, igu, lasu vin konsili! Komencu per specialiĝo. Nur intense atentu, okupu vin pri unu sola afero kaj fariĝu eksperto pri ĝi. Nur, estu certa, ke ĝi estas la plej taŭga afero.”
”Sed kiel mi ekscias, kio estas la ĝusta afero?”
”Per akravido, tiel penetra, ke vi povos rigardi dek jarojn antaŭen. Se la afero post dek jaroj ŝajnas al vi konvena, pli ol en la tuj proksimaj jaroj, jen estas la ĝusta afero. Tio estas, laŭ onidiro, imago aŭ fantazio. Mi neniam posedis ĝin kaj tial ankoraŭ ĉiam perlaboras mian panon per migrado. Se mi rigardas vin, nu, mi dirus, ke vi havas tro da imago. Eble mi eraras, sed neniam mi vidis virinon kun tia buŝo, tiel taŭgan por komerco, escepte de via patrino. Tamen viaj okuloj estas malsamaj. He, pri kio mi parolis?”
”Specialiĝo.”
”Ĝuste, kaj tio memorigas min pri interparolado, kiun mi aŭskultis hieraŭ vespere en la vagonaro, pri Haynes-Cooper. Via patrino malamis tiun entreprenon kiel venenon, same kiel ĉiu negocisto en la malgrandaj urboj malamas la poŝtekspedan entreprenon. Sed mi eksciis, ke ilia sekcio ’bebovestoj’ malbone progresas pro manko de bona gvidado. Vi ja estas ankoraŭ tre juna. Ili faris al vi multe da malutilo dum tiuj jaroj. Sed se vi povus eniĝi en tiun sekcion, nu, via progresado vere ne estus limigita kaj via ekzistado certigita. Senlima, kun viaj cerbo kaj sperto!”
Tio estis la komenco. De tiam la afero evoluis kun ia neevitebleco. Ĝuste estis la vasteco de la entrepreno, kiu altiris, logis Fanjon. Jen estis organizo, kies brakoj kvazaŭ ĉirkaŭprenis la tutan mondon. Haynes-Cooper estis la giganto de la poŝtmendaj entreprenoj kaj oni diris, ke li formanĝas ĉiun tagon unu provincan negociston ĉe la matenmanĝo.
”En ĉiu farmista kuirejo oni trovas katalogon de Haynes-Cooper,” diris Molly Brandeis ĉiam, ”la biblio kuŝas en la pompa ĉambro, sed la H-C libron ili havas sub la mano en la familia ĉambro.”
Fanny trovis tion iom komika, jen ŝi estis ligonta sin al tiu firmo. Ripetfoje ŝi aŭdis, ke ŝia patrino klopodas argumenti antaŭ la obstinstultaj kampuloj, ke ili misagis, mendante siajn fornon, manĝilaron, plugilon, kaserolojn laŭ la tentrava katalogo. ”Mi vere kredas, ke ili nur faras tion pro la eksciteco, kiun kaŭzas la surprizo,” ŝi ofte estis dirinta, ”ili absolute bezonas sperti la emocion, kiam ili povas malfermi la kestegon el Ĉikago, formeti la envolvilojn, tiel ke fine aperos la menditaĵo pri kiu ili scias nenion, ĉu ĝi estas bona aŭ ne.”
Ĝenerale ŝiaj asertoj neniel efikis je la farmistoj, ili venis al la urbo, enkestigis la pene skribitan leteron kun la mendo, prizorgis la sarĝon da pomoj, fromaĝo aŭ legomoj kaj poste gajanime reen veturis en siaj malplenaj ĉaroj, kiuj brupuŝigis kaj radknaris sur la malnova krispiga vojo. Frajto, rompigrisko, ĉiuj aliaj riskoj, solidareco al la loĝantoj de la regiono, neniuj argumentoj ne tuŝis ilin.
En majo, post multaj intertraktoj, korespondado kaj du interparoladoj, venis definitiva propono de la Haynes-Cooper kompanio. Estis malpli ol la butikoj en State-strato proponis al ŝi kaj Fanny estis iom seniluziigita pro ĉi. Haynes-Cooper, kiel kutimas fari potencaj entreprenoj, postulis multon kaj oferis malmulton. Sed Fanny memoris la dekjaran antaŭvidon de la maljuna, rutina vojaĝisto.
Ŝi akceptis la proponon; ŝi preskaŭ tuj devis foriri al Ĉikago por ekdeĵori la unuan de junio. Eble estas menciinde citi la du paroladojn, kiujn ŝi havis antaŭ sia ekvoja ĝo. Unu okazis kun pastro Fitzpatrick de la Sankta Ignacio-preĝejo, la dua kun rabeno Thallman de la Emanuel-kongregacio. Impulso portis ŝin al pastro Fitzpatrick.
Tio okazis unu semajnon antaŭ ŝia foriro. Ŝi estis laca. Multon ŝi faris, laboris, subskribis paperojn, najlis kestojn, pakis kofrojn. Kiam tio staris al ŝi ĝis super en la gorĝo, ŝi surmetis la ĉapelon por promeni en la maja vespero por komforte fini la multmovan tagon. Ŝi iris okcidenten tra la intimaspektaj stratetoj de la urbeto, ĝis fine ŝi staris sur la ponto super la valeto, kie ŝi ludis kiel infano, la valeto, kiun ŝia infana fantazio plenigis per ruĝhaŭtuloj, pastroj, pioniroj kaj kavaliroj. Ŝi apogis sin sur la fera balustrado kaj rigardis malsupren. Kie iam kreskis herbo kaj arbustoj, sovaĝaj floroj, nun kuŝis haladzaj amasoj da malpuraĵoj, cindro, rompitaj boteloj, skatoloj. La disvastigaj, forglutaj konvulsioj de Winnebago komenciĝis. Fanny turnis sin pro naŭzo. Ŝi suriris la ponton al la katolika preĝejo. Flanke de la preĝejo staris la pastrejo, kie pastro Fitzpatrick loĝis. La domo ĉiam aspektis, kvazaŭ ĝi estus skrape purigita per akrapinta brikpeco. Ĝiaj fenestroj estis riproĉo kaj provoko al ĉiuj dommastrinoj de Winnebago. Fanny sentis emon paroli pri tiu valeto, ŝia koro abundis pri tio. La laborsalono de pastro Fitzpatrick ĝuste donis rigardon sur ĝin. Krom tio, ŝi volis adiaŭi de li, antaŭ ol ŝi foriris. Ŝi vidis antaŭ si lian belan vizaĝon kun la sulketiĝa haŭto kaj la gajbrilaj okuloj, ŝi vidis lin tia, kia ŝi tiel ofte vidis lin eniri la butikon de sia patrino por babili kun ŝi.
Ŝi trairis la barilpordeton, suriris la senmakulan, grizfarbitan peronon, kiu ĉiam aspektis, kvazaŭ la farbo estas ankoraŭ malseka. ”Mi volonte scius, ĉu la mastrumistino ĉiumatene antaŭ la manĝo prenas poton da farbo por kolorigi ĉi tiun peronŝtuparon,” Fanny diris al si, dum ŝi sonorigis. Kutime tiu mastrumistino malfermis la pordon, sed ĉi tiun fojon estis pastro Casey, kiu malfermis.
Pastro Casey estis homo acidmiena, suspektrigarda, kies vizaĝo portis nigrajn okulvitrojn sur pinta nazo. Li nenion posedis de tiu pastra bonkoreco. Li nur mallonge estis en la urbo, sed tamen li rekonis Fanjon kaj rigardis ŝin kun dubhezita mieno.
”Ĉu pastro Fitzpatrick estas hejme? Mi estas Fanny Brandeis.”
”La reverinda pastro estas okupita,” kaj jam la pordo estis ekfermata.
”Kiu estas tie?” vokis endoma voĉo, ”kiun vi forordonas tie, Casey?”
”Virino, ŝi ne estas paroĥanino,” la pordo nun estis preskaŭ fermita.
Piedpaŝoj aŭdiĝis en la koridoro. – ”Bone, enirigu ŝin!”
La pordo hezitege remalfermiĝis. Pastro Fitzpatrick staris apud la malbonhumora kapelano, kiel giganto apud pigmeo. Li rigardis, kiu estas la vizitantino sur la perono.
”Je la amo de... ! Casey, vi estas freneza, estas al mi nekompreneble, kiel vi iam superos vian altarknaban sintenadon! Eniru, infano mia, do eniru. Tiu viro bone taŭgas kiel provoso, ne kiel pastro!”
Li premis ambaŭ manojn de Fanny en unu sia kaj li kondukis ŝin tra la koridoro al sia laborĉambro. Estis ĉambro de klerulo kaj de viro, la sola en la domo, kie la purigiloj de la mastrumistino ne potencis. Estis tre intima ĉambro, fama pro sia interna aranĝado koncerne libroj, fiŝkaptiloj, seĝoj kun plej bonaj risortoj kaj sofo kun multe de ”amikecaj” truoj. Pipoj kuŝis sur la neordigita skribtablo. Ekzemplero de ”Mr. Dorley” kuŝis renverse, malfermita sur tio, kio verŝajne estis la prediko por la proksima dimanĉo.
Fanny, kiu ja ne estis malgranda, devis tamen rigardi supren al lia vizaĝo.
”Mi sentis tiel fortan inklinon iom paroli kun vi pri ĉi tiu ravineto malsupre, sed fakte mi venis por adiaŭi.”
”Sidiĝu, knabino, eksidu!”
Mem li sidigis sin en sian krakantan seĝegon.
”Se vi estus forvojaĝinta, ne adiaŭinte min pro tiu Casey, mi estus ekskomunikinta lin. Konfidencie dirite, ĉi tiu homo ne estas saĝa. Lia plej taŭga okupaĵo estus ’duenna’ ĉe hispana fraŭlino, sed li ne estas taŭga helpanto de pastro, kiu inklinas al peko de la karno.”
Pastro Fitzpatrick parolis kun io, kion oni povus nomi ”malceremonieco,” sed estis io pli delikata. Oni ja ne parolas pri la odoro de bona, malofta vino, sed pri ĝia ”bouquet”, io subtila, kio nur tuŝe incitas la sensojn, sed ne tikle ekscitas. Io tia estis en lia parolmaniero, iu preterfluga riĉeco, malfacile difinebla.
”Nu, vi do foriros, mi aŭdis pri tio. Kien?”
”Al Ĉikago. Haynes-Cooper. Belega ŝanco.”
Pastro Fitzpatrick tamburetis per la fingroj sur la brako de la seĝo kaj rigardis al Fanny per duonfermitaj okuloj.
”Do malgraŭ ĉio en la komercon? Tio ja ne estis evitebla. Via patrino kaj mi ofte parolis pri vi. Mi ne scias, ĉu vi kune iam parolis serioze pri tiu talento pri desegna arto, kiun vi posedas. Ŝi pensis pri ĝi. Ŝi foje diris, ke ŝi rigardas ĝin pli ol kaprico. Ŝi parolis pri naturdoto, kiun oni evoluigu. Sed Teodoro kompreneble forpostulis ĉion. Ŝi eĉ cerbumis pri tio ĉi.”
”Ho, sensencaĵo, tio estis! Estis nur distraĵo mia.”
”Jes, kio por vi estos distraĵo, ankaŭ povos esti distraĵo por aliaj homoj. Ja ne estas tiel multe da bona distro en la mondo. Via patrino estis brava virino, Fanny. La plej brava virino, kiun mi iam renkontis.”
”Eĉ se mi volus daŭrigi en tiu direkto, ne estus perspektivoj en ĝi. Kiel ĝi servus al mi? Kiu iam aŭdis paroli pri virina karakturisto. Kaj mi ne volus esti ilustristino, desegnistino de tiuj rozkoloraj bildoj por ĵurnaloj. Mi volas perlabori monon, multe da mono. Nu, kaj sekve...” Ŝi ekstaris kaj iris al la fenestro, rigardis al la verda fendo de la ravineto, kiu kiel natura amfiteatro kuŝis sub ŝi.
”Mono,” murmuris pastro Fitzpatrick, ”nu, tio estas populara deziro, tio estas oportuna. Kaj vi ŝajnas al mi la knabino, kiu ricevos ĝin, se vi iam ekagis pro ĝi. Mi mem neniam posedis multe da ĝi. Laŭ onidiro ĝi nenii ĝas en la buŝo, kiam oni unufoje posedas plenbuŝon da ĝi. Sed tio nur estas onidiroj, mi supozas.”
Fanny ridetis, dum ŝi restis rigardanta la valeton.
”Mi nuntempe alkutimiĝas al polvo kaj cindro, ne estus io nova por mi.”
Fanny abrupte turnis sin. ”Tion mi intencis diri, kiam vi parolas pri polvo kaj cindro. Ĉu tio ne estas skandalo! Krimo! Kial neniu finas ĉi tion? Kial vi ne finas tion?”
Ŝi montris la valeton, kiu sanĝiĝis en malpuraĵejon.
Ŝiaj okuloj brilis, ŝia vizaĝo tremetis. Pastro Fitzpatrick iris al ŝi apud la fenestro kun ĉagrena mieno.
”Tio estas...”
Li subite ĉesis paroli kaj rigardis ŝian ekscititan vizaĝon. Li tusis.
”Estas tute natura irado, evoluo,” li diris kviete. ”Winnebago plivastiĝas. Precipe tie okcidenten, kie la nova fabrikejo estas konstruata kaj la tramvojo estas plilongigata. Oni bezonas la teron por konstrui. Tio estas komerco. Tio estas mono.”
”Komerco! Estas skandalo! Estas vandalujo! Tiuj valetoj estas la plej belaj pecoj de la naturo en Wisconsin. Estas historiaj lokoj, romantikaj ejoj kaj ili estas belegaj!”
”Ĉu vi ilin trovas nur tiaj?”
”Kompreneble! Ĉu vi ne samopinias? Ĉu vi ne povos ĉesigi tion... per petskribo aŭ...”
”Certe mi ankaŭ trovas tion netolerebla. Sed mi estas nur maljuna, teda, sentimentala pastro, kiu tute ne taŭgas por komerco. Sed vi, vi estas komercistino, tute alia.”
”Ĉu mi, vi mokas pri mi!”
”Aŭskultu atente, infano mia. La mondo konsistas el du aferoj: ravinoj kaj la aĵoj por plenigi ilin. Kaj la plenigistoj ĉiam agadas, alportas, ĵetegas kaj detruas, kiam neniu atentas ilin. Vi ja elektis vian vivovojon, vi ja apartenas al tiuj plenigistoj. Ĉu vi nun rajtas kriegi pro tiu profanado de ĉi tiu valo?”
”Certe, pro la rajto, kiun ĉiu posedas, kiu ŝatas ĝin.”
”Injo, ĉe Haynes-Cooper vi vidos plenigi tiom da ravinoj, ke vi baldaŭ plu ne preferos ion alian.”
Fanny turnis sin pasie: ”Mi ne estos tia. Kaj se mi agos tiel, nu, eble estos plej bone. Verŝajne estas tro da ravinoj surtere. Kion mi alie devos fari? Resti ĉi tie kaj forŝrumpi kiel ĉiama fraŭlino, same kiel Irma Klein ekzemple, kiu jam ĝojas, kiam ŝi povas akompani geedzojn al kunvenoj de iu bonfara institucio aŭ al la kartludovesperoj en dimanĉo! Ĉu mi edziniĝu kun vojaĝisto, kia Lee Kohn de la ”Ora Aglo?” Mi estas tute sama, kiel kiu ajn virino kun saĝo, kiu deziras ion de la vivo pro ambicio.”
”Ne, vi estas malsama! Kaj mi rakontos al vi kial. Vi estas judino.”
”Bedaŭrinde, tio estas malfeliĉo mia!”
”Kontraŭe, Fanny, tio estas avantaĝo. Ekstere, vi estas knabino, kiel kiu ajn samaĝulino. Sed interne vi estas modlita de laborado, penado, religio, historio, temperamento, raso en ion...”
”La etnologoj pruvis, ke efektive juda raso ne ekzistas.”
”Tio estas ebla. Nomu ĝin kiel ajn. Popolo, kiu estis persekutata kaj pelata dum miloj da jaroj de urbo al urbo, kiun oni amasigis en mallumaj kaj malpuraj stratetoj... nu el tio ĝi nepre konservos stampon, kiu diferencigas ĝin. Tiu stampo ofte ne estas videbla ekstere, sed interne ĝi ekzistas. Fanny, oni ja diras, ke neniu artisto fariĝos geniulo antaŭ ol li estas suferinta. Kaj vi, judoj, suferis multajn jarcentojn kaj tial vi ĉiuj estas artistoj, kiuj komprenas intuicie la dramon, ĉar vi travivis dramon, kiuj estas emocie hipersentemaj kaj fanfaronemaj, sed samtempe fidelaj, amplenaj kaj noblanimaj. Eble la etnologoj pravas, dirante ke ne ekzistas juda raso. Sed, diru, kio do estas, kio instruis vin karikature desegni min tiel, kiel en tiu mateno en la diservo. Vi metis en tiun karikaturon, kion mi vane provis kaŝi dum dudek jaroj, ĝis fine mi kredigis ĉiun, inkluzive min mem, ke tio ne ekzistas. Mia preĝejo ĉiam estas homplena, sed neniu antaŭ vi rimarkis tion. Mi certigas al vi, Fanny, kion mi ĉiam diris: ”La irlandanoj estus la plej granda popolo, se la judoj ne ekzistus.”
Ili ridis kune pro tiu certigo kaj la streĉo estis for.
”Ĉiuokaze,” diris Fanny, metante sian manon sur lian brakon, ”mi ĉiam preferis paroli kun vi ol kun alia viro.”
”Mi esperas, ke vi tion plu ne diros post unu jaro, kara mia.”
Tiel ili adiaŭis. Li mem kondukis ŝin al la pordo kaj longe postrigardis ŝian figureton trans la ravinponto kaj trovis, ke ŝi multe similas sian patrinon, kiam ŝi marŝas kun la larĝtenataj ŝultroj, levita mentono kaj nebalanciĝantaj koksoj. Li restis ankoraŭ iom rigardanta la sunsubiron kaj reeniris la domon. En la vestiblo li renkontis la acidhumoran Casey.
”Ĉu mi nun maŝinskribu vian predikon, se ĝi estas preta?”
”Ĝi ne estas preta. Casey, vi scias tion bone. Ho, Casey! Casey, vi estas pli bona pastro ol mi... sed pli bedaŭrinda homo...”
Fanny estis forironta la proksiman sabaton el Winnebago.
Vendredon vespere, antaŭ tiu tago, ŝi iris al la sinagogo.
La vesperdiservo komenciĝos je la sepa. Je duono post la sepa Fanny estis finmanĝinta. Ŝi intencis viziti doktoron Thallmann kaj iri kune kun li al la preĝejo, almenaŭ se li ne estis foririnta.
”Nein, den Herr Rabbi ist noch hier*”, certigis la servistino, responde al la demando de Fanny. La Thallmannfamilio havis germanan servistinon, Mina, fama pro siaj nukskukoj, sed kiu ĉiam kverelis kun la malsana sinjorino Thallmann kaj kiu turmentis nelingvoposedantajn vizitantojn.
* ”Ne, sinjoro rabeno estas ankoraŭ ĉi tie.”
Rabeno Thallmann estis en sia studejo. Fanny kuretis supren.
”Kiu estas tie, Emilo? Ho, tiu Mina, lundon la semajno finiĝos kaj mi formaldungos ŝin.”
”Ne estas Mina, sinjorino Thallmann, estas Fanny Brandeis.”
”Ha. Fanny! Kion vi opinias pri tio?”
En la luma pordaperturo aperis rabeno Thallmann, sur unu piedo malnovan pantoflon, sur la alia jam boton.
Li etendis ambaŭ manojn.
”Manĝante ni ankoraŭ parolis pri vi, ĉu ne, Harriet?” li vokis al la duonheligita ĉambro.
”Mi venas por adiaŭi kaj mi esperas, ke ni kune povos iri al la preĝejo. Kiel fartas sinjorino Thallmann?”
La malgranla rabeno skuis malĝoje la kapon kaj gestis ĉagrene per la mano. Sed tio nur estis videbla al Fanny.
Li diris tamen: ”Ho, ŝi fartas bonege hodiaŭ, eble iom laca. Sed tio ne gravas.”
”Sed Emilo,” sonis grumbleto el la malluma ĉambro, ”kiel vi povas diri tion? Kiel? Kiom mi ja ree suferis? Ĉar mi ne plendas, mi tamen estas malsana.”
”Eniru!” diris rabeno Thallmann.
Fanny iris en la ĉambron, kie kuŝis la malsanulino kun sia palflava vizaĝo; ĝi estis antikva dormoĉambro kun nukslignaj mebloj kaj ruĝpluŝa kamentapiŝo. Sinjorino Thallmann etendis la manon. Fanny premis ĝin kaj sidiĝis sur la litflanko. Ŝi karesis la sekan, senvivecan manon kaj premis ĝin en sia forta. Sinjorino Thallmann levis la kapon de la kuseno.
”Ĉu ŝi portis blankan antaŭtukon?”
”Ĉu blanka antaŭtuko?”
”Jes, Mina, la servistino.”
”Ho!” Fanny memoris iom pri nigra antaŭtuko de la ino, kiu malfermis antaŭ ŝi la pordon kaj mensogis: ”Jes, blankan antaŭtukon kun falbalo. Belege!”
Sinjorino Thallmann refalis sur la kusenon kun kontenta mieno.
”Tio estas miraklo!” Ŝi skuis la kapon. ”Ve, Ve! Kiel malŝparas tiu knabino, kiam mi kuŝas malsana ĉi tie!”
La rabeno nun eniris la ĉambron, ambaŭ piedojn botvestitaj, kaj metis la pantoflojn zorge, pintojn samdirekte, sub la liton.
”Ho, kara Harriet, statas bonege pri tiu knabino. Vi nur imagas la kontraŭon. Kuniru, Fanny!”Li elpoŝigis grandan poshorloĝon el la vesto, ”estas tempo.”
Sinjorino Thallmann metis malrigidan manon sur la brako de Fanny. ”Vi ja ofte vizitos min en Winnebago?”
”Mi timas, ke ne! Eble unufoje ĉiujare.”
La malsanaj okuloj rigardis la freŝan junan vizaĝon.
”Vian patrinon, Fanny, nu, ni, judinoj en Winnebago, ni ne tiel bone komprenis sin. Ŝi estis malsama. Mi ofte pensas pri ŝi, nun kuŝante inter kvar muroj, tute sola. Ni estas ’aber dumm*’, ni virinoj, sed kiel malsaĝaj! Ŝi estis tro brava por ni, via patrino, tro brava. ’Und eine sehr brave Frau**’”. Subite Fanny klinis sin, Fanny, kiu decidis forigi ĉiun emocion for de si kaj premis sian ardantan vangon sur la velkintan de la malsanulino kaj jen la maljuna mano karesis. Fanny restis tiel kuŝanta, silenta. Post tio ŝi ekstaris, aranĝis sian ĉapelon kaj ridetis.
* ”tamen stultaj.”
** ”kaj tre brava virino”
”Auf Wiedersehen!*”, ŝi diris en sia plej bona germana lingvo, ”und gute Besserung**”.
* ”Ĝis la revido!”
** ”baldaŭan resaniĝon.”
Sed la edzino de la rabeno skuis la kapon. ”Adiaŭ!”
En la vestiblo malsupre doktoro Thallmann vokis:
”Venu, infano, kuniru!”
La distanco al la sinagogo ne estis tiel granda, nur ”kvar stratojn”. Sed estis jam malfrue, ili sekve marŝis rapide, tiel ke estis malmulte da okazo por paroli. La brako de Fanny apogetis sur lia, kiu montriĝis iom maldika, ŝi opiniis. Dum la kurado ŝi sentis, kvazaŭ lia irado malrapidiĝas. Fanny malfacile povis reteni sin, intencante helpi lin dum peza parto de la vojo, aŭ ĉe la trotuaro.
Tamen io subtila en ŝi malhelpis tion. Sed la rapiddivena spirito de la maljunulo bone sentis tion, kio fariĝas en ŝi.
”La maljuna rabeno fariĝas malfortega, ĉu?”
”Tute ne, vere mi apenaŭ povas samrapide sekvi vin, vi eĉ kuregas.”
”Jes, jes, mi scias, mi komprenas. Ne ĉiuj estas tiel afablaj, Fanny. Ili tro multe prosperas, miaj kongregacianoj. Iam la tago venos en kiu ili diros: ’For, tiu maljunulo!’
Anstataŭos min iu junulo kun nazumo anstataŭ okulvitroj. La rakontado pri profetoj tedas ilin. La bibliaj tekstoj estas tro malmodernaj. Vi opinias, ke mi ne vidas mokridi ilin. Ili grimacas, tiuj gejunuloj. Ke mi ne aŭdas la flustradon en la ĥoro, kaj la bruan malaprobon, kiam mi ekstaras post la dua kanto. Ĉu li komencos predikon?
Kompreneble li estas predikonta. Nu, mia anstataŭonto donos al ili, kion ili deziras. Priseksajn predikojn. Politikajn prelegojn. Ĝuste, prelegojn, tion ili deziras.”
Ili eniris la preĝejon.
”Jen estas la vico de la pli junaj, Fanny, mi fariĝas maljuna!”
Ŝi premis karese la maljunan brakon kaj diris: ”Kara, mia kara, mia kara rabeno!” kaj refoje ŝi estis malfidela je siaj intencoj plej novaj.
Unuope, duope, la homoj eniris por la vendredvespera diservo, tiuj kvietaj, bonfartaj homoj, kiuj ne estis malkomplezaj, tute ne, sed nur indiferentaj pro sia bonfartado.
”Li pli valoras ol dek tiaj kune,” Fanny diris al si, eksidante sur sia loko, estonta plu ne ŝia... post morgaŭ...” ’Kara maljunulo’, ’Priseksaj predikoj’, ’Jen la vico de la gejunuloj’, kiel prava li estas. Nu, mi ne diru, ke mi estas tro malfrua, tiokoncerne.”
La ĥoro ĝuste ekkantis la unuan himnon, kiam malantaŭe en la navo alvenis fremdulo. Tio kaŭzis iom da sensacio en la piularo, fremduloj estis maloftaj. Li estis malhelaspekta kaj svelta, svelta kiel ŝtaldrato. Malcerte, hezitete li trairis la navon. Iu vojaĝisto, hazarde eniĝanta, kiel kelkfoje plu okazis, por diri: ”kadiŝ” por patro aŭ patrino. Tiam ŝia penso ŝanĝiĝis. Ŝiaj rapidaj okuloj konstatis ion strangan, ŝi atentis lian iradon, kiu estis elasta. Nur iu, kiu ne alkutimiĝis al la glata pavimo, povis marŝi tiel. Indianoj laŭdire posedas tian facilan, muskolecan pason. Li mallerte sidigis sin sur malplena loko, en la flankmezo de la preĝejo. Fanny trovis lin troige malbela, eĉ por viro. Subite li ekrigardis, kapsalutis kaj ridetis al Lee Kohn, kiu sidis ĉe la kontraŭa flanko. Liaj dentoj estis tre blankaj kaj lia rideto estis milda. La penso de Fanny denove ŝanĝiĝis. Poste konsiderite, li ja ne estis tiel malbela. Nur malsama al la viroj tieaj. Kaj tiam... he, kompreneble, li estis Clarence Heyl. La malgranda Heyl revenis el la okcidento. Li estis Clarence Heyl, la malkuraĝulo. Ŝiaj pensoj reiris al la tiama stratbatalo.
Ŝi ridetis. En tiu momento Clarence Heyl, kiu movis sin maldece sur sia seĝo, kvazaŭ li serĉus iun, turnis sin kaj respondis ŝian rideton, al neniu direktitan, per unu sia ĝojradia plenrido, klarvideble destinita al ŝi.
Li preskaŭ eksaltis de sia seĝo, subite memoris kaj residi ĝis, sed klare montrante, ke li ne intencas longe resti tie. Antaŭ multaj jaroj li foriris el Winnebago. Kiam lia patrino estis mortinta, oni vane klopodis atingi lin kaj daŭris multajn semajnojn antaŭ ol oni sukcesis pri tio.
Li troviĝis en la montaro en ekspedicio, plurajn centojn da mejloj malproksime de fervojo kaj telegrafdrato. Fanny memoris, ke ŝi legis ion pri li en la ”Winnebaga Kuriero.”
Ŝajnis, ke li okupis sin ĉefe pri montgrimpado – speciale malfacile surireblaj montoj ŝajnis logi lin – kaj oni multe pritraktis tion en la gazeto. Tio, nu, estis stranga okupo de timemulo. Aperis ankaŭ libro pri ”Rockies,” certe pri la Rokmontaro. Ŝi ne legis ĝin. Ŝi ne ŝatis naturpriskribajn librojn, same kiel la plimulto de tiuj, kiuj amas la naturon. Ŝi opiniis, ke, kiam ŝi vidas florantan aceron en oktobro, sufiĉas, ke ŝi eksciis, ke tiu arbo estas acero. Precipe, kiam ŝi povas varmigi sian animon per ĝia ardo. Tamen... ja... ankaŭ en la ”Ĉikaga Heroldo” oni foje menciis ion pri eminenta juna naturesploristo Clarence Heyl. Li estis akompanonta ekspedicion de Roosevelt, sed kontuzita maleolo aŭ io alia malhelpis tion. Fanny ree ridetis en si. Lia patrino, kiu estis responda pri liaj belaj vestoj, trobrilaj ŝuoj kaj ankaŭ pri lia senkuraĝeco, ĉiam revis, ke ŝia filo fariĝu rabeno.
De tiu revo la pensoj de Fanny refoje vagis al la maljuna predikisto en la katedro. Ŝi preskaŭ nenion aŭdis pri la servo. Ŝi rigardis la rabenon, de li al la aŭskultantaro, kiu, videble tedate, sidis tie neatenta. ”Jen la vivo, jen kiel ĝi traktas onin. Oni estis elpremata kaj elpelata, maljuniĝinte, oni estas sensuka ŝelo, forigindaĵo. Ne, neniam ĝi sukcesos trakti ŝin tiamaniere.”
Tio ne estis nepre religiaj pensoj. Ŝia sidloko estis kvieta kaj malproksima, tiel ke ŝi povis duone ekdormi.
La voĉo de la rabeno sonis kiel voĉo de homo, griziĝinta en la katedro, povas soni. Fanny reekpensis pri la multklienta, vigliga butiko en Elmstrato kaj jen ŝiaj pensoj transsaltis al la entrepreno de Haynes-Cooper, al sia estonta batalo. Ĉirkaŭ ŝiaj lipoj ekestis amara trajto, strange efikanta sur tiel juna vizaĝo. La diservo daŭris.
La orgenpreludo komenciĝis, ĝi estis preparo al la profunebra preĝo. Rabeno Thallmann komencis la ”kadiŝon”.
Fanny ekstaris, la preĝlibron en sia mano. Clarence Heyl same stariĝis, tro subite, kiel iu, kiu ne plu kutimas al la servo, sed li staris kun neklinita kapo, interesite, rigardante respektplene la rabenon. Ili ambaŭ estis la nuraj, kiuj staris. La morto estis bonvola je la kongregacio Emanuel ĉi tiun jaron. La preĝo finiĝis. Fanny forviŝis la larmojn, kun ioma postkolero. Ŝi residiĝis kaj ŝutiĝis super ŝin iu sento de finiĝo. Io, kvazaŭ fino de unua volumo de librego, konsistanta el tri partoj. Ŝi diris al si: ”Winnebago kaj mia ĉi tiea vivo finiĝis. Rimarkinde estas, ke mi tiel certe sentas tion ĉi. Ŝajnas esti unu el tiuj koncertoj de Teodoro. Jen la dua parto, sed tiu estos pli vigla: ’Fortissimo Presto!’ ”
Rabeno Thallmann levis la manojn por doni la benon.
Fanny fikse rigardis lin, kvazaŭ volante gravuri en sian memoron tiun bildon. Liaj okuloj tute afablaj estis turnitaj al ŝi, aŭ eble ŝi imagis, ke li parolas nur al ŝi, kiam li ekparolis la vortojn de la malnova preĝo: ”La beno de la Sinjoro venu sur vin ĉiujn. La Sinjoro benu vin kaj gardu vin. Li heligu vin per sia favoro kaj indulgu vin...”
Ĉe tiuj vortoj Fanny kuris el la preĝejo, laŭ la ŝtuparo en la dolĉan belecon de la maja vespero. Ŝi sentis, ke ŝi ne povas elteni adiaŭan scenon. En sia hotelĉambro ŝi ree okupis sin pri la kofroj kaj valizoj, duonpakitaj.
Tiel okazis, ke ŝi ne vidis la malhelvizaĝan junulon, kiu klopodis ŝin kuratingi, sed kiu estis haltigita ĉiufoje de grupoj da homoj, kiuj bonvenigis lin. Li murmuris mallaŭtan, sed profunde eligitan ”Damne”, kiam li vidis. forŝvebi la rektan, belan staturon de la ŝtuparo kaj malaperi malantaŭ la angulo. Laŭte aŭdiĝis lia voĉo per:
”He, dankon! Mi ĝojas esti reen” kaj ”Jes, multo sanĝiĝis ĉi tie, escepte de la sinagogo kaj rabeno Thallmann.”
Fanny foriris el Winnebago la sekvan matenon je la oka.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.