La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FANNY

Aŭtoro: Edna Ferber

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO VII.

Teodoro foriris jam antaŭ ses jaroj. Liaj leteroj, ĉiuj tro koncizaj, estis gravaj okazaĵoj en la vivo de ambaŭ virinoj. Ili legis, relegis ilin. Fanny nekonscie plibeligis ilin per fantazioj, aldonitaj detaloj.

”Vere estas imitindaĵoj rilate al stulteco kaj malgraveco, tiuj leteroj,” ŝi diris foje indignite, kiam la sopirata letero refoje estis rimarkeble teda kaj sensenca.

”Imagu al vi! Dresdeno, Munkeno, Lejpcigo, Vieno, Berlino! Kaj el liaj leteroj oni konkludus, ke li neniam forlasis Winnebagon. Mi kredas, ke li vere vidas nenion de tiuj urboj, de la homoj, konstraŭĵoj, placoj. Alia urbo por li estas nenio ol alia podio, alia aŭskultantaro, alia fortepiano, ĉio kune nur alia fono por lia violono. Li povus tramigri la tutan mondon kaj tio eĉ ne tuŝus lin iel. Li nur sidus kun spiritaj manoj, unu plektita en alia.”

Teodoro nun ludis en koncertoj kun iom da sukceso, sed la profito ankoraŭ ne estis granda. Li ankoraŭ ne estis konata. Tio postulos tempon. Li bezonis fariĝi fama en Eŭropo antaŭ ol li povis prezenti sin en Usono. Nuntempe Greinerit estis la favorato. Tiu ricevis plenplenajn salonojn. Li sendis sian portreton, kiun ili unue mirigite, poste ridante rigardis. Li aspektis tiel terure germana, tiel tute alia.

”Tion kaŭzas la maniero, en kiu liaj haroj estas tonditaj, mi opinias,” diris Fanny. ”Tiel hirte! Kaj rigardu liajn vestojn! Kia kravato! Kia pantalono! Kiel abomena kolumo! Lia tuta aspekto estas vere germana! Mi supozas, ke estas la efiko de ĉiuj tiuj eksteraj sengravaĵoj!”

Unu monaton post la fotografaĵo alvenis letero, en kiu li sciigis, ke li edziĝis. Fanny legis la leteron rapide, klopodante absorbi la detalojn per unu ĝenerala rigardo.

Ŝia nomo estis Olga Stumpf. (En sia abomeno pri tio, io certigis ŝin, ke Olga posedas dikajn, ruĝajn manojn, ja kun tia nomo!) Ŝi estis orfino, ŝi kantis en unu el la vienaj koncertkafejoj, sed ŝi estis tute alia ol iu ajn knabino.

Li estis tiel feliĉa. Li malŝategis peti, sed li ŝatus ricevi telegrafe cent dolarojn aŭ iom pli, se eble. Tio helpos tiom starigi la hejmon. Ĉi kune ŝia portreto. Jen ŝia portreto.

Unu el tielnomitaj vivamaj tipoj el la malaltranga viena medio kun afektita rideto, zorge frizitaj haroj, alte tenataj mamoj, premtalia, kun ringoj en la oreloj, kolĉenoj, braceletoj. Estis, kvazaŭ oni flaras la penetran parfumon, kiun ŝi uzadas. Ŝi estis pli aĝa ol Teodoro aŭ eble nur ŝajnis tia pro la orelringoj. Ili sendis la cent dolarojn.

Post la unua seniluziiga ŝokiĝo Molly Brandeis eltrovis ĉiajn ekskuzojn por li. ”Li ja estis tie terure sola, Fanny. Nun li trovos trankvilon kaj efektive progresos. Li nun studos pli multe.”

”Ne! Li tion ne faros, sed vi kaj mi laboregu, ĉu ne? Mi konsentus laboregi por Teodoro, deteni min de ĉio, rezigni pri ĉio ŝatata, ĉu bluzoj, ĉu muziko, sed mi nepre rifuzas oferi min pro la plezuroj de granda, dika, senvalora germana ’bar’-fraŭlino, aŭ kio ajn ŝi estu. Mi ne faros tion!”

Sed ŝi tamen faris. Kaj Molly Brandeis, la virino kun la forta, rekta staturo, brilantaj okuloj kaj gaja humoro, – ŝajnis, ke ŝi subite perdis iun sian elektran kvaliton. Ŝi ŝajnigis esti la sama, sed la spirito estis for. Ĉu vi vidis iam bonan kurĉevalon, kiu subite perdas sian, ”elportpovon,” ĝi klopodas, penas, penegas retrovi ĝin, sed vane, la spirito estas rompita. Jen Molly Brandeis en la mezo de la konkurso.

Fanny nun plej ofte faris la aĉetojn. Ŝi aĉetis rapide kaj samtempe prudente, same kiel ŝia patrino. Eĉ ŝi iris al Haley-House, se necese, kaj pluraj Winnebaganoj restis starantaj antaŭ la hotelo, kiam ili, preterpasante, vidis ŝian sveltan rektan figureton, kiam ŝi pasis laŭlonge de la plenaj tabloj kun porcelanaĵoj, glasaroj aŭ kristnaskartikloj aŭ kio ajn, kion la speciala komercisto ofertis tie.

Ili ofte inklinis suspekte suprentiri la brovojn, sed kiel ajn, oni ne povus serĉi firilaton inter tiu parade vestita vojaĝisto, kiu fanfarone tenis cigaron en la buŝo kaj notlibron en la mano kaj la naiva knabino, kiun li sekvis tra la specimensalono. En la daŭro de la tempo ŝi enkondukis kelkajn novaĵojn en la aferon kaj forigis la malmodernaĵojn.

La elstaraj elmontrejoj pli kaj pli malpligrandi ĝis kaj fine tute malaperis. Fanny prizorgis mem la fenestran elmontrejon kaj ofte vespere revenis, por aranĝi kun Aloisio la novan. Ili pendigis pecon da muslino malantaŭ la vitro por ne esti ĝenataj de scivolaj preterpasantoj kaj instalis la montraĵaron en maniero, ke ĝi inde anstataŭis la antaŭajn eksterdomajn ekspozejojn.

La kristnaska periodo, kiu sekvis la edziĝon de Teodoro, estis la plej sukcesa en la historio de la Brandeisa Bazaro. Pro ĝi Fanny sentis poste malamon al la feria periodo ĉirkaŭ Kristnasko. Ŝi poste ĉiam klopodis elturni sin el la butiko en tiu multmova, penpostula tempo. La du virinoj laboris tiom, kiom kvar viroj. Ili havis grandan provizon. Sinjorino Brandeis estis ĉie samtempe. Ŝi ekspluatis la fortojn de siaj helpistinoj ekstreme, sed tiel, ke ili ne konsciis tion. Tio estas karakteriza en ĉiu naturdotita gvidanto. Ŝi mem neniam ripozis kaj la helpantinoj imitis ŝin sen instigo. Ŝi neniam plendis pro laciĝo, neniam perdis sian bonan humoron. Ŝi ĉiam dediĉis multe da pacienco al la klientoj, eĉ al krudmanaj farmistoj, kiuj trifoje turnas moneron antaŭ ol ili elspezas ĝin, ĉar ili ja tordakiris ĝin el la tero. En la superŝuta multokupi ĝo ŝi konservis sian bonkoran afablecon al la klientoj.

Unu farmistino venis por aĉeti pupkapon kaj vane serĉis en la kolekto, antaŭ ol ŝi fine trovis ion plaĉan. Kiam ŝi estis enpakonta la kapon, la farmistino rakontis, ke ĝi estas por la eta Minjo. La sekvontan jaron ŝi donacos korpon sub la kapo. Molly Brandeis kompatis la etulinon, kiu devus dediĉi sian ”patrinamon” al nura pupkapo.

Ŝi rigardis al la stranga kapo, prezentis al ŝi, kiel ĝi eliĝos malreale de sub la kusenoj sur la kanapo en la pompa ĉambro kaj kiel Minjo eniros por ĝoji pri ĝia blonda vaksa beleco.

”Jen, kunportu!” ŝi diris, ”kaj surgluu la kapon, tiam Minjo almenaŭ posedos ion permane tenindan,” kaj ŝi enpakis kun la kapo rozkoloran pupkorpeton pienigitan per segaĵo.

Estis neĝoriĉa, pitoreska kaj malvarmega Kristnasko, blovis la forta, seka, penetra malvarmego Wisconsina.

En la butiko frostis ĉe la pordo kaj estis sufokvarme apud la forno, sed ĉiufoje, kiam la pordo malfermiĝis, malvarmega fluo eniĝis. Pro la multego da klientoj estis preskaŭ neeble movi sin sen faligi iun frakaseblan objekton.

Sed la altaj turoj el fajencaĵoj kaj pladoj iom post iom forfandiĝis, same kiel la pupoprovizo. Sinjorino Brandeis mem importis fajencon kaj pupojn kaj neniu magazeno en Winnebago, eĉ ne la ĉiovendejo de Gerretson povis fieri pri tia kolekto. La du virinoj apenaŭ prenis tempon por manĝi en la tagoj de la feria klientfluo.

Ofte Annie, la anstataŭantino de Mattie alportis ilian tagmanĝon en la butikon, varmegan, kaj rapide ili englutis ĝin en la mallarĝa koridoro, kie staris glitveturiloj, pupveturiloj kaj ladskatoloj. Nokte (ĉar la butiko restis malfermita ĝis la deka aŭ dekunua dum la kristnaska ferio) ili stumblis hejmen tra la neĝo, tiel lacegaj, ke ili apenaŭ perceptis la frostegon. La glacia vento tranĉis la vizaĝojn kaj dolorigis la tempiojn, la neĝo krakis sub la piedoj. Malferminte la antaŭpordon, preskaŭ falŝanceliĝante ili eniris; la domo ŝajnis tiel kvieta kaj paca post la ĥaosa kurado en la butiko.

”Ĉu vi ŝatas sandviĉon, panjo, kun glaso da biero?”

”Mi estas tro laca por manĝi, Fanjo, mi tuj iros liten.”

Fanny komencis malŝati la ĉiamajn demandojn, kiujn ĉiu kliento denove faris: ”Mi dezirus ion por dekjara knabo, sed li posedas ĉion...” aŭ, ”Mi serĉas ion por amikino, ĉu ne plaĉus al ŝi... ?”

Ŝi kondamnis tiujn satŝtopitajn knabetojn kaj malkonatajn amikinojn, pro kiuj ŝi devis dolorigi sian cerbon.

Ili ŝparis ĉi tiun jaron malgrandan fortunon. La vesperon antaŭ Kristnasktago ili ridis unu al la alia, kiel du kamaradoj, kiuj batalis kune, oferis sian sangon kaj venkis.

Kiam ili stumblis hejmen, estis ĉirkaŭ noktomezo. Ili renkontis ankoraŭ kelkajn homojn, kiuj malfrue aĉetis donacojn kaj nun troŝarĝitaj kaj abunde provizitaj kuris preter ilin, kun pakoj, el kiuj sin montris tra la bruna papero strangaj teniloj, rikanantaj kapoj, kun grandaj faskoj da ilekso. Ili mem malmulte parolis, ili ne kapablis pro ellaciĝego. Enirinte la pordon Fanny, kiu serĉis la ŝlosiltruon de la interpordo, falpuŝiĝis kontraŭ granda ligna kesto, kiun tien metis evidente iu pakliveristo aŭ ekspresdisportisto. Estis tre peza kesto.

”Jen kristnaska donaco!” kriis Fanny.

”Ĉu vi kredas tion? Sed ne povas ne estis tio!”

Ŝi ekzamenis la adreson: ”Al Fraŭlino Fanny Brandeis.”

Ŝi iris al la kuirejo por serĉi tranĉilon kaj revenis ankoraŭ ĉiam portante mantelon kaj ĉapelon. Ŝi detranĉis la kovrilon lerte kaj forigis la pakilojn, fine malkovris kompletan ledbinditan libroserion de Balzac kaj sub tiu kolekto, sufiĉe malkongrue, libron de Mark Twain.

”Kial?” Fanny ekkriis, sidiĝante sur la planko. Tiam ŝi ekvidis karton inter la paperamaso, ĉe la elpakado neatentitan.

Ŝi prenis la karton kaj legis: ”Feliĉan Kristnaskon al la plej bona el ĉiuj filinoj de sia patrino.”

Sinjorino Brandeis estis formetinta la supervestojn kaj staris apud la forno, frotante la frostrigidiĝintajn manojn kaj ridetis.

”Ho, panjo!” ekploris Fanny kaj impulse ĉirkaŭbrakis ŝin, ”karulino! Kiel vi trovis tempon en tiu freneziga trookupiteco, por pensi pri mi! Kiel?”

Ŝiaj brakoj metiĝis ĉirkaŭ la ŝultroj, ardanta vango premiĝis kontraŭ la malvarma, pala patrina. Ili kune ploretis pro emocio, laceco, kormalpeziĝo kaj ĝojo, kiel virinoj kelkfoje kutimas fari. Fanny sukcesis la postan matenon teni sian patrinon en la lito, kvankam sinjorino Brandeis nevolonte faris tion. Post la trostreĉado de la festotagoj ŝin ĉiam kaptis akra malvarmumo, kvazaŭ protesto de la korpo, kiu du, tri semajnojn tro multe laboris kaj estis nesufiĉe nutrata. Kiam ŝi estis malsana, ŝi estis teda kaj sanĝiĝema kiel viro, turnis sin en la lito kaj ĉiufoje intencis eliri, petis jen varmigan akvujon, jen malvarmajn kompresojn, jen alkoholmasaĝon. Ŝi cerbumis pri la butiko kaj imagis, ke la afero absolute haltas pro ŝia foresto.

Fanny mem ellitiĝis frue. Ŝia juna, tute sana korpo bezonis nur ununoktan dormon por neniigi la streĉadon de unu monato. Ŝi elpensis veran Kristnaskan festenon por forviŝi la memoron de la rapidigaj, senapetitaj, forglutigaj manĝoj dum la labortroaj tagoj. Estis meleagraĵo, kaj Fanny admonis Annie’n ne tuŝi ĝin. Ŝi mem volis prepari la ŝtopotaĵon kaj rosti ĝin. La tutan matenon ŝi pasigis en la kuirejo, escepte la tempon, kiun ŝi bezonis por mallaŭte, sur la piedfingroj, ŝtelviziti la dormoĉambron de sia patrino. Je la dekunua ŝi trovis ŝin jam el la lito kaj neniu admono sukcesis decidigi ŝin refoje eniri ĝin. Ŝi estis leginta la gazetojn kaj diris, ke ŝi sufiĉe ripozis. La meleagraĵo estis surtabligita, orbruna kun kraketantaj krustoj.

Kiam Fanny estis konsuminta femurparton kaj ekrigardis, trafis ŝin subite la fakto, ke la okuloj de ŝia patrino estas neordinare enkaviĝintaj kaj ke apud ŝiaj tempioj kaj sub la mentono, kie la ŝalo ne kovris la kolon, estas strange flave kaj sin montras multaj sulketoj. Ŝi preskaŭ nenion manĝis.

”Panjo, vi nenion manĝis! Estas vere dezirinde, ke vi manĝu iom.”

Sinjorino Brandeis ŝajnigis uzi siajn forkon kaj tranĉilon, sed ŝi fine rezignis, ŝovis sin nevole ridetante malantaŭen en sian seĝon.

”Mi kredas, ke mi estas pli laca ol mi supozis, injo. Mi certe malvarmumiĝis. Post la manĝo mi denove kuŝiĝos, tiam mi morgaŭ estos refoje vigla kiel birdeto. La meleagraĵo estas bongusta, ĉu? Mi prenos iom da malvarma, hodiaŭ vespere sur pano.”

Post la tagmanĝo estis varme kaj intimece en la ĉambro.

Ekstere estis malvarmege, sed sunbrile. Dika neĝotavolo kovris la teron, sed sur la trotuaroj plej ofte ĝi estis forigata de kolenvolvitaj filoj kaj patroj. Ĉe Brandeis mankis viro kaj Fanny mem estis tro okupita por fari la laboron, vere porviran. Tial la neĝo ankoraŭ kuŝis antaŭ ilia domo, almenaŭ kiom la preterpasintaj piedoj ne platigis ĝin.

”Mi senneĝigos la trotuaron,” diris Fanny subite. ”Ĉirkaŭe, ĝis la lignujo. Kie estas miaj malnovaj pugnogantoj? Annie, kie estas la ŝovelilo? Kial mi ne faru tion?”

Ŝi ŝovelis, skrapis kaj puŝis, ĉiufoje ŝi klinis sian korpon ritme, forŝovelis amason da neĝo per siaj fortaj, junaj brakoj, ĝin ĵetis flanken, rekomencis, ĝuis pro la peza laboro. Kiam okaze preteriris najbaro ŝi munsalutis gaje kaj respondis lian ŝercon. ”Feliĉan Kristnaskon!” ŝi vokis, kaj kiam la alia unue deziris, ”Mi dankas, same al vi.”

Je la dua Bella Weinberg telefonis al ŝi kaj diris, ke ili en malgranda grupo intencas iri al la rivero por glitkuri.

La glacio estis bonega. Ĉu ŝi kuniros? Fanny bone scipovis glitkuri, sed ŝi hezitis. Sinjorino Brandeis, kiu dormetis sur la sofo, komprenis tion, kio okazas en ŝia filino kaj eksaltis kun iom de sia malnova elasteco. ”Ne estu malsaĝa, injo! Iru tuj. Vi ja ne volos sidi ĉi tie la tutan posttagmezon por rigardi vian dormantan patrinon, ĉu? Nu, rapide!” Sekve Fanny surmetis aliajn vestojn kaj kun la glitkuriloj en la mano ŝi eliris. Jam vesperiĝis, kiam ŝi revenis hejmen, gajokula, tute plena de ardo, brilo kaj freŝeco. Ŝia sango pulsis forte tra la vejnoj. Ŝiaj lipoj estis iomete malfermitaj. La penado de la pasintaj tri semajnoj estis forgesita pro ĉi tiu ununura rava posttagmezo.

Estis mallume en la domo, kiam ŝi revenis. Estis tre kviete, premkviete kaj malhele post la gajeco kaj ĝojo de la posttagmezo.

”Panjo, ĉu vi ankoraŭ dormas?”

Sinjorino Brandeis vekiĝis kun ĝemego. Fanny faris lumon. Ŝia patrino sidis, preme envolvita en kimono sur la sofo. Iom duondorme ŝi rigardis al Fanny.

”He, ĉu jam tiel malfrue? Jen, mi fordormis la tutan tagon. Via panjo maljuniĝas, infano.”

Ŝi oscedis kaj subite retenis la spiron, ĝemetante pro doloro.

”Kio estas, panjo mia, kio do estas?”

Molly Brandeis premis unu manon sur la brusto.

”Estas piko, mi supozas. Kompreneble estas tiu aĉa malvarmumo. Ĉu estas ankoraŭ aspirino ie en la ŝranko? Hodiaŭ vespere mi prenos iom da ĝi post la manĝo, post tio piedbanon kaj tuj poste enlitiĝos. Mi estas tutlaca.”

Tiun vesperon ŝi manĝis ankoraŭ malpli ol je tagmezo.

Ŝi apenaŭ eltrinkis la teon, kiun Fanny insistis prepari por ŝi, ŝi ŝanceliĝis, kiam ŝi sidis, apenaŭ povis teni la okulojn malfermitaj, kvazaŭ ŝiaj palpebroj estus tro pezaj. Je la sepa ŝi jam kuŝiĝis, tuj ekdormis malfacile spirante.

Ĉirkaŭ la dekunua Fanny vekiĝis tuj ektimante, ŝi sidiĝis en la lito kaj aŭskultis. Ŝi aŭdis iun paroli per alta, stranga voĉo, kiu similis tiun de ŝia patrino, sed tamen ĝi estis malsama. Ŝi rapidis, frosttremante al la ĉambro de sia patrino kaj faris lumon. Sinjorino Brandeis kuŝis surdorse, ŝiaj okuloj estis preskaŭ tute fermitaj, nur mallarĝa fendeto videbligis strion da okulblankaĵo inter la palpebroj. Ŝia kapo skuiĝis sur la kuseno. Ŝi parolis, kelkfoje kompreneble, sed plej ofte murmure.

”Granddekduon da tasoj kaj subtasoj... kaj kiel vi opinias pri tio, kiel dua premio... en la kelo... Aloisio... vagonaro... mi faros mian eblon por hejmportigi ilin ankoraŭ hodiaŭ...”

”Patrino! Panjo, kara Molly.”

Ŝi skuis ŝin, unue delikate, poste preskaŭ krude. La deliro ĉesis, sed la okuloj ne sanĝiĝis.

”Bona Dio!”

Ŝi eniris la koridoron.

”Annie! Annie! Leviĝu! Panjo estas malsana, ŝi deliras. Mi telefonos al la kuracisto, restu tiel longe ĉe ŝi!”

Daŭris longe antaŭ ol ŝi atingis lin. Ŝi penis regi sian voĉon kaj kredis, kun certa fiero, ke ŝi sukcesis. Tiam ŝi reiris supren. La delirado refoje komenciĝis, sed la voĉo nun ŝajnis pli ŝvela. Ŝi vestis sin rapide, tremegante pro la malvarmo kaj pripensis sisteme, kiel ŝi ĉiam faris en kriza momento, kio okazu necese. Ŝi pendigis purajn tukojn en la banĉambro, ŝovis la tablon apud la liton, plenigis glason per akvo, aranĝis la litkovrilojn, formetis la vestojn, kiujn la laciĝinta virino demetis, neatente disfaligante ilin en la ĉambro.

Doktoro Hertz venis. Li faris la kutimajn demandojn, frapis, aŭskultis, nombris kaj fine ekstaris.

”Freŝa aero!” li diris ”malvarma aero! Malfermu ĉiujn fenestrojn.”

Ili improvizis saloneton per ŝirmilo kaj littukoj por ŝirmi la liton de trablovo. Fanny obeis silente, kiel soldato.

Sed ŝiaj okuloj iris de la vizaĝo sur la kuseno al tiu de la viro, kliniĝinta super la lito. Io nedifinebla, malseketa kvazaŭ volvis sin ĉirkaŭ ŝia koro, estis glacisimila mano, kiu premadis. Subite ekestis tiu stranga atmosfero de malsanulejo, de malsanula ĉambro, kie estas batalata la grava batalo proviva. Boteletoj sur la tablo, kekaj glasoj, kalero, papera ŝirmileto sur la elektra ampolo.

”Kio estas?” Fanny fine demandis, ”ĉu gripo... gripo?”

Doktoro Hertz momenton hezitis, poste li malrapide diris: ”Pneŭmonio, pulminflamo.”

Fanny ĉirkaŭprenis la malsupran litornamaĵon.

”Ĉu mi venigu flegistinon?”

”Jes.”

Fanny estis momenton mirigita, kiam montriĝis, ke la flegistino jam alvenis. La mateno venis. En la kuirejo Annie eklaboris malpli brue ol kutime. La hieraŭo ŝajnis tre malproksima. Fariĝis posttagmezo, krepuskiĝis kaj doktoro Hertz restis multajn horojn, foriris, revenis kaj kuniris kun li alia kuracisto, doktoro Thorn. Sinjorino Brandeis nun ne plu parolis, sed nur anhelis. Tiu malfacila anhelado plenigis la ĉambron, ĝi plenigis la tutan ĉambron. Fanny prenis la manon de sia patrino en sian, tiun manon kun la laborkaliĝa manplato kaj la stumpi ĝaj ungoj. Estis malvarmege en la ĉambro.

Fanny rigardis la manon. Ŝi ekrigardis al la vizaĝoj de la du viroj. Ŝi prenis la alian manon kaj ektimis.

”Rigardu, jen, rigardu!” ŝi krietis. Tiam ŝi stariĝis. La malvarma, malseketa io, kio volviĝis ĉirkaŭ ŝia koro, subite foriĝis, estis kvazaŭ arda fluo, samtempe malvarmega, trairas ŝin kaj tremigas ŝin. Ŝi iris al la malsupra parto de la lito kaj apogis sin sur ambaŭ manoj, ŝi elstarigis sian mentonon kaj ŝiaj okuloj brilis minace. Ŝi tiel similis al sia patrino. Sur ŝia vizaĝo alternis batalo kaj senesperi ĝo.

”Atentu,” ŝi komencis kaj je sia miro ŝi nur povis flustri.

Ŝi malsekigis siajn lipojn kaj ridetis kaj rekomencis, singarde formante la vortojn per la lipoj. ”Atentu... ŝi mortas, ĉu ne? Ĉu ne, ŝi estas mortanta.”

Doktoro Hertz pintigis la lipojn. La flegistino iris al ŝi kaj metis manon sian sur sian ŝultron. Fanny forskuis ĝin.

”Respondu min! Mi rajtas scii tion. Jen, rigardu ĉi tiun manon!”

Ŝi klinis sin, kaptis la senmovan, malvarman, strange ŝrumpintan, bluan manon.

”Infano mia, mi timas, ke jes!”

El ŝia gorĝo eliĝis plorĝemo, alta, akra unue, poste malfortiĝanta al tremego, kiu ŝajnis neniiĝi en ŝia koro.

Post tio ree estis kviete en la ĉambro, nur la anhelado, tamen pliraŭkiĝanta, estis aŭdebla. Fanny fiksrigardis la virinon en la lito, la longforman, delikatan kapon kun la nigraj haroj, kiuj nun distaŭzitaj kuŝis sur la kuseno, la longan, rektan, inteligentan nazon, la mildan buŝon. Ŝi sentis, ke estiĝas en ŝi furioza, blinda kontraŭstaro. Kion prezentis al ŝi la vivo? Kion, fakte nenion. Ŝi grincigis la dentojn. Ŝi spiregis tra la nazotruoj, kvazaŭ ŝi ĵus kuregis.

Subite ŝi ekpreĝis, ne ceremonie kun Ci kaj Cia kiel en la preĝejo, ne elegante, ne elokvente, per bele formitaj frazoj, sed minace, raŭke, kiel senesperiĝanto, preskaŭ provoke preĝas.

”Rigardu do, Dio,” kaj nenio profana estis en tio, kion ŝi diris, ”rigardu, Dio kaj vidu, kio okazis ĉi tie. Ŝi faris sian plejeblon. Nun estas via vico! Ne lasu ŝin morti! Rigardu ŝin, rigardu al ŝi!”

Ŝi preskaŭ sufokiĝis pro emocio kaj ŝia korpo skuiĝis pro senbrida malpacienco. Ĉu tio estas justa? Tio estas trivialaĵo je virino, kiu ĉion donis, kion ŝi havis. Kion ŝi ĝuis dum tuta sia vivo? Nenion! Tiu mizeriga, aĉa butiko kaj tiuj same aĉaj klientoj! Ĉu tio estas ŝia rekompenco?

”Vi donu al ŝi ŝancon, ĉu vi aŭdas, Dio, alie mi...”

Ŝia voĉo rompiĝis en singulton. La flegistino turnis sin abrupte kaj senkompate kaj kondukis ŝin el la ĉambro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.