|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FANNYAŭtoro: Edna Ferber |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Teodoro venis hejmen ĉi tiun vesperon je noktomezo.
Li malgraŭ la malpermeso estis irinta al la studeja festeno ĉe Bauer. Estis la unua fojo, ke li sinliberige malobeis sian patrinon rilate al grava afero. Sinjorino Brandeis kaj Fanny trinkis la tutan vesperon ĉokoladon kaj la interrilatado fariĝis ĉiam pli milda kaj dolĉa; ili kuŝiĝis je la kutima tempo. Je duono post la deka sinjorino Brandeis vekiĝis pro la konscio, ke Teodoro ne estas hejme. Ŝi kuŝis, fikse rigardante en la mallumo ĝis la dekunua. Tiam ŝi ellitiĝis kaj iris al lia ĉambro, kvankam ŝi sciis, ke li ne estas tie. Ŝi tute ne maltrankviligis sin pri lia foresto, ĉar ŝi povis diveni, kie li estas. Sed ŝi koleris, konfuziĝis pro tio, ke li kuraĝis fari tion. Ŝi reenlitiĝis kaj sentis pulsi la sangon en sia kapo. Molly Brandeis havis temperamenton kaj ĝi nun minacis eksplodi. Ĝi bategis sur la bariloj de ŝia memfido. Ŝi asertis al si, ke ŝi trankvile kaj malafable traktos lin, sed ŝi sentis grandan inklinon regali lin per bataro. Ŝi aŭdis iun veni tre rapidpaŝe sur la strato. Ŝi eksidis en la lito por pli bone aŭskulti.
La paŝoj preteriris la domon. Duonhoro pasis. Iu laŭiris la stratangulon, fajfante gaje. Ne, tio ne povas esti li. Li ne fajfus. Estis iom post la dekdua, kiam ŝi aŭdis malfermi la ĉefpordon. (En Winnebago oni malofte ŝlosas la pordojn). Je sia miro ŝi aŭdis rapide bati sian koron.
Li klopodis esti kvieta kaj pro tio li senintence bruis.
Liaj ŝuoj kaj la krakanta kvina ŝtupo de la ŝtuparo jam estus perfidintaj lin. Tiu penso igis ŝin rideti, eĉ malgraŭ ŝia kolero, kiel li furiozas pro tiu ŝtuparaĉo!
”Teodoro!” ŝi vokis mallaŭte, ĝuste kiam li estis piedfingre ironta preter ŝia pordo.
”Hm!”
”Venu ĉi tien kaj faru lumon.”
Li obeis kaj restis staranta en la pordokadro. Molly Brandeis, sidante en sia lito kun la litkovriloj ĉirkaŭ si en la malvarma ĉambro, ekhavis senton kvazaŭ naŭzetan, ne pro tio, ke ŝi ne estis obeita, sed pro la fakto, ke la filo sia staras tie kun stulta, nememfida mieno, kiel hundo, kiu forrampas kun la vosto inter la kruroj, pro la minacanta vipo.
”Ĉu Bauer?”
Momenton li silentis. Tiam: ”Jes.”
”Kial?”
”Mi intencis resti nur mallongan tempon post la koncerto kaj tiam Bauer prezentis min al ĉiuj kaj ili petis min ludi.”
”Kaj vi ludis aĉe!”
”Jes, mi ne havis mian propran violonon.”
”Dimanĉon vi ne piedpilkludos kaj ne havos poŝmonon ĉi tiun semajnon. Al la lito!”
Peze spirante, kun retenata grumblo li foriris. Ĉe la matenmanĝo Fanny atakis lin per demandoj kaj ekkoleris, ĉar li mallonge respondis kaj estis malkomunikema.
”Ĉu estis mirakle, Teodoro? Ĉu li ludis, nu, kiel anĝelo?”
”Li ludis tre bele, escepte tiun ’Cignaĵon’. Eble li trovis ĝin tro facila aŭ kia ajn, sed mi trovis, ke li fuŝas ĝin. Transdonu al mi panon, antaŭ ol vi ĉion formanĝos.”
La postan aŭtunon Teodoro iris al Novjorko. Kio unue ŝajnis neebla, tamen okazis. Li loĝos ĉe ”pra”-parenco de Ferdinando Brandeis en Brooklyn kaj vizitos Novjorkon trifoje ĉiusemajne por instruo. Sinjorino Brandeis akompanis lin ĝis Ĉikago, kie ŝi regalis lin per ekstravaganca manĝo, post tio ŝi reinstalis lin en la vagonaro kaj ŝi apenaŭ povis reteni la deziron, rekomendi lin al la bonvola atento de ĉiuj kunvojaĝantoj. Li ŝajnis nekredeble plenkreska en siaj nova kostumo kaj ĉapelo, kiun lastan ŝi saĝe aĉetis en Ĉikago. Ŝi tute ne ploris (en la vagonaro) kaj kisis lin nur dufoje kaj neniu viro en la mondo povus pli postuli de patrino.
Molly Brandeis reiris al Winnebago kaj sia butiko, la ŝultrojn ankoraŭ iom pli malantaŭen tenante kaj la buŝon pli firme fermante. Estis io timiga en ŝia koncentri ĝemo. De tiu tago ili komune komencis ŝparadi kiel ajn, ili vivis en sinoferemo kiel nur virino kapablas. Ili ŝparis pri bagateloj, inkluzive de glaciaĵo, kremo, frandaĵoj eĉ pri vestoj. Unue tio estis amuza. Kiam ne plu estis amuze, fariĝis kutimo. Rilate al Fanny pri du punktoj ŝi decidis: unue, ke ŝi almenaŭ akiros diplomon pri mezgrada lernejo, kaj due, ke ŝi kiel eble plej malmulte povos helpi en la butiko.
La unuan decidon Fanny volonte plenumis, pri la dua ŝi ne konsentis.
”Kial ne? Se vi povos labori, mi same povas. Mi tre bone povos helpi vin ekzemple sabate, posttagmeze kaj dum Kristnasko kaj post la lernejaj horoj.”
”Ĝuste tion mi ne volas,” diris sinjorino Brandeis preskaŭ kolere, ”sufiĉos, ke mi mem oferas mian vivon por tio. Vi neniel bezonas okupi vin pri aĉetado kaj vendado. Vi ne bezonos koni la diferencon inter ŝargdokumento kaj vendatesto. Vi ne bezonos scii, ĉu ’f.o.b.’ estas senfadena signalo aŭ framasona loĝio.”
Pro tiu diro Fanny ekgrimacis. Neniu povus ŝati pli la humoron de sia patrino, ol ŝi.
”Sed mi vere jam scias tion ĉi. Antaŭ nelonge mi aŭdis tiun dikan viron, kiu al vi vendis la promenveturilojn, diri, ke la prezo estas ’f.o.b.’ ĝis Buffalo. Mi petis klarigon al Aloisio kaj li instruis min pri tio.”
Ne estis eviteble, ke Fanny Brandeis sciiĝas pri ĉiuj tiuj aferoj, ĉar la tuta familio envolviĝis en la Butiko en Elmstrato. Kiam ŝi forlasis la liceon en sia dekoka jaro, ŝi konis tiom da aferoj, kiujn aliaj samaĝulinoj ne konas kaj same tiom da aferoj ŝi ne konis, kiujn aliaj dekokjarulinoj tre bone konas, tiel ke oni en Winnebago eble prave trovis ŝin, nu, iom stranga. Tio ne signifas, ke Fanny travivis sian lernejan epokon sen adorantoj, kontraŭe; ĉiam estis iu, kiu portis ŝiajn librojn aŭ kiu estis ŝia kavaliro en baloj kaj dum la hejmeniro el la debatasociaj kunvenoj ĉiuvendrede.
Clarence Heyl – kies ekziston vi apenaŭ plu memoras – necerte vagis ĉirkaŭ ŝi, kvazaŭ li volonte proponus akompani ŝin, sed li ne kuraĝis. Ili sukcesis samtempe pri la arbiturienta ekzameno kaj Clarence estis laŭtleginta solene sian koncernan verkaĵon: ”Kie restas la ĉevalo?”
Ĝuste en tiu tempo la aŭtomobiloj komencis timigi la Elmstratloĝantojn per sia bruveturado. Clarence restis malsanaspekta malgraŭ la nudelsupo kaj la kromaĵoj de sia patrino. Li estis sendita al Okcidento, al Kolorado aŭ al farmdomo en Wyoming. Fanny ne precize sciis kien, ĉar ŝi tute ne interesiĝis pri tio. Iun posttagmezon li venis por adiaŭi kaj li, forironte, tiel tede hezitetis, ke ŝi ne povis ne ĵetfermi la pordon antaŭ lia nazo.
Kiam ŝi estis deksesjara, ŝi sentis kun siaj vigleco kaj elokventeco inklinon al iu germana silentema knabo.
Lian stultecon ŝi rigardis sagaceco kaj daŭris sufiĉe longe, antaŭ ol ŝi eltrovis, ke lia silentado ne estas sekvo de profunda meditado, sed de la fakto. ke li havas nenion por diri. En la lasta lerneja jaro ŝi estis la favoratino de Herman Kent, la dando de la liceo. Liaj vestoj estis faritaj de Schwartze, la tajloro, dum ĉiuj aliaj junuloj portis kostumojn, aĉetitajn okaze de aŭtuna aŭ printempa restvendadoj en la magazeno ”Ora Aglo.” Li ĉiam devis ege cerbumadi pro la duonjaraj ekzamenoj, ĉar oni malpermesis al nefervoraj lernantoj partopreni en atletikaj konkursoj. Li estis unu el tiuj knaboj, kiu en aĝo de dek sep jaroj posedas ĉarmon kaj pozon, dum ili bezonas uzi savantajn slipojn en la manikfaldoj en la ekzameno. Li ĉiam troviĝis ĉe la kapo en aranĝado de festenoj kaj societoj; dum la liceaj baloj li kutime portis rubandon en la butontruo, kiu markis kontrolkomitatestron. Ĉiuj instruistoj sciis, ke li estas blufanto, sed per siaj afablaj, imponaj manieroj, li trapasis la malfacilaĵojn. Kiam li foriris al la universitato li igis Fanjon solene promesi, ke ŝi skribos kaj iros al Madison por la piedpilkaj konkursoj.
Li unufoje skribis leteraĉon plenan de eraroj, kaj ŝi respondis. Sed li estis unu el tiuj, kiujn oni ĉiutage renkontu por ne forgesi ilin. Li nenion povis postlasi pri sia personeco. Kiam li revenis en la kristnaska ferio, Fanny helpe servis en iu butiko. Li eniris neatendite iun posttagmezon, kiam ŝi vendis viskiglasojn al Mike Hearn de la ”Farmista Hotelo.” La sekvajn monatojn li tute ne korespondis kaj en la somera ferio ili okaze renkontis unu la alian surstrate kaj interŝanĝis nur kelkajn ĝentilajn salutojn kaj vortojn. Subite klariĝis al Fanny, ke li sin tenas kiel ido de patricia familio, kiu renkontas la sufiĉe ĉarman servistinon sur la ŝtuparo. Ŝi palpludis per imaga antaŭtuka pinto, riverencetis mallerte kaj malceremonie turnis sin, postlasante lin mutmirigita ĝuste antaŭ la gazetejo de la ”Kuriero.”
En la arbiturienta ekzameno ŝi faris ion, kio pravigis la Winnebaganojn nomi ŝin ”malsama” ulino. La lernantoj el la plej alta klaso povis mem elekti temon por verkaĵo.
Fanny verkis ion ”Pri peco da papero.” Apud la Fox-rivero de Winnebago staris kvanto da plej grandaj paperfabrikoj de la lando. En kelkaj oni fabrikis paperon el ligno, en aliaj el ĉifonoj. Oni flaris la sulforodoron, tuj kiam oni transiris la ponton al la laborista kvartalo.
Kiam la vento blovis en unu direkto, oni eĉ perceptis la penetran haladzon tra la tuta urbo. Fremduloj suprentiris la nazon pro ĝi acidmiene, sed la urbanoj vere ŝatis ĝin.
La fabrikoj estis grandaj, malbelaj konstruaĵoj, kies fenestroj estis blenditaj per kurtenoj da polvo. Iuj el tiuj fabrikoj, altkonstruitaj kvazaŭ turoj, staris iom fore kaj posedis malmultajn fenestrojn; tie oni procedis per sekretaj acidoj. Antaŭe multaj laboristoj trovis laboron en la fabrikoj, sed la noveltrovitaj maŝinoj sinsekve forpelis la manlaborantojn. Nur en la ĉifonelsarkejoj laboris ankoraŭ centoj da knabinoj, kiuj elsarkis, elektis, kolektis sur grandaj transportaj rimenoj, kiuj amasojn da vestrubaĵo preterglitigis antaŭ ili. La haloj, en kiuj ili laboris, estis grizaj pro polvo. Ili portis tukojn ĉirkaŭ la haroj por ŝirmi ilin de la polvaĉo, kiu plenigis la aeron, tiel ke oni povis vidi ĝin brilanta en la akveca sunlumstrio, kiu okaze, malofte, trovis trapenetrejon en la polvotegitaj vitroj.
Neniam tamen ili komprenis, ke ĉi tiuj tukoj, kiujn ili tiras tiel zorge trans la kapon, ne povas ŝirmi la pulmojn kontraŭ la polvo. La ”ĉifonulinojn” oni ekstere tuj rekonis per ilia speciala, grizeca paleco. Fanny unu fojon rigardis tiun fabrikon interne kaj tiuokaze oni montris, kiel kelkaj malpuraj, grasplenaj bluaj laboristkiteloj estas senpolvigataj, purigataj, poste trempataj en sinsekvajn acidkuvojn, pro kio ili ĉiam pli blankiĝis kaj pasteciĝis.
Fine ili estis platigataj inter la roloj de lamenilo, kio eligis la likvaĵon kaj aperigis la amason en la bezonata dikeco, ĝis finfine oni liveris ĝin kiel foliojn da susuranta, blanka papero. Tio ĉi ŝajnis esti miraklo.
La unuan tagon de la paska ferio Fanny Brandeis iris al la kontoro de la Winnebaga Paperkompanio kaj aspiris pri posteno. Ŝi ricevis ĝin. Ĝenerale estis manko da laborfortoj en la ĉifonelsarkejo. Kiam sinjorino Brandeis eksciis pri tio, sekvis unu al la maloftaj tumultaj scenoj inter patrino kaj filino. ”Kial vi faris tion?” demandis sinjorino Brandeis.
”Tio estis necesa por ekscii precize la detalojn.”
”Ho, ne estu tiel stulta. Vi ja povos rigardi la fabrikon, kiom vi volos.”
Fanny interplektis la fingrojn, kiel ŝi kutimis fari, kiam ŝi volis priparoli seriozan aferon kaj diris:
”Sed mi tute ne intencas verki ion pri la fabrikprocedo de papero.”
”Kion vi celas per tio atingi?”
”Nu, mi intencas verki ion pri la kitelo de iu fervojisto, ekzemple, aŭ pri la blukatuna antaŭtuko de iu purigistino.
Kiel ili malpuriĝas, disŝiriĝas kaj fine eluziĝas.
Kiel ili poste eniĝas en la malpuraĵujojn kaj fine en la paperfabrikon.
Kiel ili tie estas elsarkataj de la knabinoj, trairas la diversajn laborejojn, la multajn kuvojn kun acidoj, laŭ la tuta radaro, radarego, sed kruela radarego, ĉar estas granda, terure granda ilaro. La manojn de la viroj, kiuj laboras ĉe la kuvoj, korodus la acidoj. Kaj iliajn ŝuojn ankaŭ. Pri tio mi volas skribi. Pri la bela blanka papero, kiun ĉio ĉi liveras, kiamaniere ni uzas ĝin, fuŝas ĝin kaj post tio ĵetas ĝin en puperkorbon. Ĝi estas nur peco da papero, nenio pli ol forĵetinda papereto kaj pro tio...”
Ŝi ĉesis paroli momenton, sulkigante la frunton, penis pli akcenti ĝin, sed rezignacie finis per:
”Ĉu vi komprenas, kion mi celas, panjo, ĉu vi komprenas, kion mi volas diri?”
Molly Brandeis timigite rigardis sian filinon, kiel iu mirrigardas, kiu laŭirante konatan vojon, subite sin trovas antaŭ tute nova spektaklo, ĝis nun ne konjektita aŭ antaŭe ne trafinta lin, kiu eble estas naskata el hazarda lumnuanco, nubkolektiĝo aŭ arbofoliaro aŭ pro kunefiko de ĉiuj tri.
”Mi bone komprenas, kion vi celas,” ŝi diris, ”sed mi prefere vidus, ke vi ne faru tion. Mi volus, ke vi ne sentu, ke tio estas necesa por vi.”
”Sed... kiel mi povos priskribi, se mi ne scias, kia ĝi efektive estas?”
”Tion vi ne povos fari,” konfesis Molly Brandeis, ”vi pravas, tio estos neebla al vi.”
En la paska ferio Fanny ĉiun matenon ellitiĝis je la sesa kaj iris al la fabriko kun buterpanujo en la mano.
Vespere ŝi revenis mortlaca. Ŝi ne prenis la tramon, por iri al kaj de la fabriko, ĉar, ŝi diris, tiel multaj knabinoj de la elsarkejo ĉiam venis perpiede, eĉ el la plej malproksimaj lokoj de la urbo. Sinjorino Brandeis diris, ke ŝi pri tio ege troigas, sed Fanny eltenis ĝin du semajnojn, post kio ŝi uzis tutan dimanĉon por ĝissubhaŭte purigi sin per harlavado, vaporbanoj, manikuro ktp. Ŝi pretigis sian verkaĵon laŭ notoj en la fabriko kaj prezentis ĝin al la liceestro, estante ne tute kontenta pri la rezulto. Semajnon poste profesoro Henning venigis sin en sian ĉambron.
Ŝia verkaĵo kuŝis sur lia pupitro.
”Mi Iegis vian tezon,” li komencis kaj ĉesis, skraptusante.
Li ne estis tre elokventa homo.
”De kie vi kaptis ĉi tiujn informojn?”
”El la fabriko!”
”De iu el la laboristoj?”
”Ne, mi mem laboris kelkan tempon en la ĉifonelsarkejo.”
Sinjoro Henning ne povis reteni krion pro ektimo, kiun li feliĉe sukcesis ŝanĝi en tuŝbruon.
”Mi opinias, ke eble povos esti artikolo por la redakcio de la ’Kuriero’, ĝi estas io priurba kaj interesa.”
Li mem portis ĝin al la redaktejo de la gazeto kaj interkonsentis, ke li revenos post kelkaj horoj, kiam Lem Davis estos finleginta ĝin. Lem Davis legis ĝin kaj bruspiris, blovis kaj piedpuŝis ĝin sur la amason da papero sub sia skribtablo kaj faris ĉion, kion li kutimis fari, kiam li ege koleris.
”Ĉu mi legis?” li eĥis post la demando de sinjoro Henning.
”Ĉu mi legis? Jes, mi faris kaj vi povas kredi al mi, ĝi prezentas la plej timindan socialismon. Anarĥismo tio estas. Kia knabino tio estas? La filino de sinjorino Brandeis! El la bazaro? Nu, mi ŝatus iri al ŝi, por laŭdi ŝian bonan metodon de edukado – se ŝi ne reklamus en nia gazeto... ’Peco da papero’. Tondre!” kaj por montri sian malestimon li prenis amason da kurznotaĵoj, kiuj kuŝis dise sur lia skribtablo, ĉifis ilin kaj faris el ili bulon, kiun li kolere ĵetegis sur la plankon kaj sekvigis ĝin per plenbuŝo da tabakkraĉaĵo.
”Mi bedaŭras,” diris profesoro Henning, kaj ekstaris por foriri, sed ĉe la pordo li turnis sin kaj diris ion nedecan:
”Tamen estas damne bela verketo!” kaj li brue ĵetfermis la pordon, elirinte.
Ĉe la tagmanĝo tiun vesperon li rakontis pri ĝi al sinjorino Henning. Sinjorino Henning estis praktika virino, kiel edzino de malgrandurba liceestro bezonas esti.
”Ĉu vi vere ne scias,” ŝi diris, ”ke Roscoe Moore, kiu estas prezidanto de Outagamie Pastfabriko kaj de Winnebaga Paperkompanio, efektive estas posedanto de la ’Kuriero’?”
Profesoro Henning glitigis embarasite la fingrojn tra la haroj, pentoplena, kiel bubo.
”Ne, Martha, mi ne sciis. Se mi vere scius tiajn aferojn, mi verŝajne ne manĝus kolbasetojn hodiaŭ ĉe la tagmanĝo.”
Sekvis mallonga silento inter ili, tiam li diris: ”Eble mi bedaŭros iun tagon, ke ĉi tiu filino de Brandeis estas instruita de mi.”
Fanny nun multe ĉeestis en la butiko. Post kiam ŝi finis la studadon, ili maldungis Mattie’n kaj Fanny transprenis la mastrumajn devojn, sed tion ŝi ne ŝatis, kvankam ŝi certe faris sian eblon. Ŝi tutkore dediĉis sin al preparado de manĝaĵoj kaj kiam ŝi faris kukon kun glaciaĵo, ŝi plej ofte ornamis ĝin per arabeskoj el gelato. La domo brilis ankoraŭ pli ol dum la reĝimo de Mattie. Sed estis, kvazaŭ buterigilo estas movita de la multĉevalforta maŝino. Estis periodoj de freneziga senripoza aktiveco.
Ekzemple ŝi subite komencis purigi la kelon, ĝi estis kelo trisekcia, kun ŝtona planko, kun tiu karakteriza kelhaladzo pro ŝimo, karbo, terpomoj, cepoj, putranta ligno kaj konservaĵoj.
Aliaj knabinoj samaĝaj escepte purigus la tirkestojn de sia skribtablo aŭ legus malpermesitajn romanojn.
Fanny kontraŭe provizis sin per balailo kaj broso, viŝis kaj lavis, sapumis la bretojn, purigis la vitrojn de la konservaĵpotoj kaj fariĝis mem polvokovrita, ruĝa kaj nigra.
Tiu kelo estis bela sekuriga klapo, nur estis bedaŭrinde, ke la domo ne posedis subtegmentejon. Venis la longaj, senenergiigaj, someraj posttagmezoj, kiam nur legado povis doni distron, kiam oni povis revi, rigardi la homojn, kiuj hejmeniras por tagmanĝi. Mi supozas, ke tio estas la kaŭzo, ke tiel multaj grandaj, gravaj personoj, devenas de malgravaj urboj kaj vilaĝoj. Ili havis en sia juneco tempon por revi. Ili ne bezonas kuri post tramo, viziti posttagmezajn prezentaĵojn, tie ne estas homplenaj stratoj, nenio tie estas pri tiu multmova, senvalora kaj tamen energipostula agado de la grandurbanoj. Ekzistas sufiĉe da okazoj por ekhavi impresojn en aĝo, ĝuste tiel taŭga tiucele; estas longaj vesperoj por legado kaj longaj tagoj por vagi tra kampoj kaj arbaroj. Pretiginte la tablon, la panon, pudingon kaj flanon, kiam la terpomoj estis kuirataj, Fanny sidiĝis sur la benkon antaŭ la domo kaj atendis, ĝis fine la konata figuro de ŝia patrino aperos ĉe la angulo de Norris-strato.
Ŝi tiam sidis, portante la blu-kaj-blankan antaŭtukon, – kiu, elegante kuntirita ĉe la koksoj, ĉarmigis ŝin atentige – kaj rigardis la preterpasantojn. Ŝi vidis Hen Cody kun lia knaranta ĉaro, la knabojn de la liceo, kiuj ŝvitantaj kaj lacaj en sportkostumo de la sportkampo kuris al la lernejo, por duŝi sin, sinjorinon Mosher, kiu preskaŭ trotkure alvenis pro la tro longa vistludado, la malgrandan Ernie Trost, kiu portis korbeton, kovritan per buŝtuko kaj kiu atendis la regionan tramon de 6.15, por transdoni sian korbeton kun manĝaĵoj al sia patro, kiam ĉi tiu preterveturis. Venis Rudie Maas, la buĉistservisto kun malseka peco da viando en la mano, kiu ĉiam marŝis zigzage kun mieno, supoziganta provokon. Fanny verŝajne neniam konsciis, kiom ŝi lernas kaj asimilas, kiam ŝi sidis apud la pordo kaj vidis hejmeniri la manĝontajn Winnebaganojn. Ĉirkaŭ Kristnasko ŝi helpis servi en la butiko, posttagmeze kaj vespere. Iun fojon, ĝuste antaŭ Kristnasko, sinjorino Brandeis devis resti hejme dum tri semajnoj pro gripo kaj oni bezonis helpon por la mastrumado. Kiam sinjorino Brandeis revenis, Sadie forlasis la butikon, por edziniĝi al... ne al unu el la vojaĝistaj viktimoj, sed al brava tapetisto, kies perspektivoj antaŭe ŝajnis senesperaj. De tiam Fanny anstataŭis ŝin daŭre. Ŝi montriĝis esti tre lerta kaj taŭga pri vendado.
Tio tamen, konsiderante la kvalitojn de ŝia instruistino, ne estis miriga. Ŝi lernis, kiel povas lerni nur iu, kiu ĉiutage kontaktas kun la publiko. Fakte estis pli ol kontakto, estis kvazaŭ intimeco inter kliento kaj vendisto. Ŝi lernis juĝi la homojn, ĉar ŝi nepre devis fari tion. Alie ja negocisto ne povos diveni la guston, la temperamenton kaj precipe la monujenhavon de kliento. Kaj ili venis kaj iris tagon post tago: vojaĝistoj, lernantoj, mastrumistinoj, farmistoj, pensionestrinoj, junaj geedzoj, kiuj instalis novan hejmon, kaj komercistoj. Ŝi lernis, ke la fabriklaboristinoj aĉetas la multekostajn murbildojn – tiujn manpentritajn kun ruĝaj rozoj kaj verdaj folioj – kiuj kostas du kaj duonan dolarojn, dum la estraranoj de la golfklubo elektas por premio aŭ donaco la simplajn blankajn kun la dubblua desegnaĵo, kiuj kostas nur tridek naŭ cendojn. Iun fojon, kiam ŝi elspezis multe da tempo kaj pacienco dum la vendo de preskaŭ senvalora murornamaĵo al unu el la altrangulaj Winnebaganinoj, ŝi ne plu povis sin reteni kaj tuj post la foriro de la ”grava” kliento, ŝi ribele grumblis: ”Ĉu vi vidis tion? Unu horon mi penis, mi montris ĉion, de Limoges-vazo ĝis Sevres-tasoj kaj subtasoj kaj ĉio, kion ĉi tiu sorĉistino aĉetis, estas tiu bombonujaĉo kun la cejanoj.” Sinjorino Brandeis parolis el la profundo de sia saĝeco: ”Mi dum la tuta horo sekvis vian agadon kaj mi preskaŭ marŝis sur pingloj, tiom mi deziris helpi vin, transprenante la tedulinon. Mi tamen rezignis, ĉar estas bona instruo por vi; mi bone sciis, ke tiu McNultyino elspezas neniam pli ol kvarondolaron. Ne gravas, kiom vi vendis, sed estas afero de sperto, oni ekkonu la homojn. Se vi estos tiom progresinta, ke vi scias, al kiu vi montru la multkostajn manpentritaĵojn kaj al kiu vi senhezite prezentu la aĉaĵojn – laŭ via propra dirmaniero – nur tiam vi ĝisfunde konos la homan naturon. Sed ne atendu tion ĉi en via aĝo!”
Molly Brandeis ankoraŭ ne malkutimiĝis babili kun klientoj aŭ aŭskulti iliajn rakontojn, se la okazo nur iomete permesis. Kelkaj eĉ senkiale eniris la butikon, instalis sin komforte en seĝon apud la ardanta fajrujo kaj ekbabilis. Estis nekredeble, kiom da sekretoj tie estis konfidataj pri aferoj, amo kaj malfavoro, pri esperoj, sopiroj, ĉagreno kaj feliĉo. Fanny ĉiam denove miris pri la rezignacia sindonemo de la farmistinoj, inter kiuj sinjorino Brandeis certigis sin pri granda aro da lojalaj disĉiploj.
Estis ankoraŭ antaŭ la tempo, kiam ĉiu farmdomo vantis pri aŭtomobilo, telefono aŭ fonografo.
Fanny ofte estis konsternata, kiam tiuj virinoj diris sian aĝon. Dudek kvin, dudek ok, tridek, sed maljunaj kaj velkintaj pro peza trolaboro, naskado de idoj, malbona kaj malsaniga nutrado. Nesciantaj virinoj, perdintaj en soleca monotoneco de sia ekzistado ĉiun vivdeziron, kion montris iliaj senbrilaj, senardaj okuloj. Kiam ili ridis, oni vidis du vicojn da bluetaĉaj, falsaj dentoj, kiuj strange kontrastis kun iliaj elturmentitaj, ŝrumpintaj, eluzitaj vizaĝoj. Sinjorino Brandeis volonte ĝentile demandis ilin pri ĉio.
”Ĉu gefiloj?” – ”Dek.” – Ĉu vivantaj.” – ”Nur kvar.” – ”Ĉu kuracisto?” – ”Neniam estis unu en la domo.” – ”Kial?” – ”Oni ne kredu en kuracistojn.”
Ili ne posedis komfortan kuirilaron, neniun el tiuj malgrandaj helpiloj, kiuj mildigas la monotonecon de la ĉiutaga endoma laboro. Sed la viro mem proprigis al si ĉiajn novajn laborilojn, erpilojn, plugilojn, traktoron, muelilojn, falĉmaŝinojn, taŭgajn budojn kaj magazenojn.
Gutete elfluis la mizera historio el la buŝo de tia virino, kia ŝi sidis tie en la butiko, eluzita, sen io ina sur si, kun fendetplenaj, malvarmaj manoj, labormanoj (tiaj, kia neniam virinmano estas antaŭdestinita), kuŝantaj neaktivaj, malkutime senlaboraj en la sino.
Kredeble sinjorino Brandeis ŝuldis ilian lojalecon al sia simpatia malkaŝemo. Ŝi ĉiam parolis sincere al ili.
Kiam Minnie Mahler el Centerville edziniĝis, ŝi sukcesis aĉetigi de la parencoj la plej konvenajn donacojn por la mastruma instalado.
”Mi intencas aĉeti bufedan vazaron,” la onklino de Minnie konfesis al ŝi, ”sed... ”
”Ĉu estas por Minnie Mahler el Centerville?”
”Jes, ŝi edziniĝos dimanĉon proksiman.”
”Mi vendis jam tian vazaron kaj ankaŭ pladaron, sed salonlampon mi ankoraŭ ne vendis por ŝi. Kial vi ne aĉetas lampon por ŝi. Se ŝi ne ŝatos ĝin, vi povos ĝin sanĝi... Jen, kia vi trovas ĉi tiun bulan kun la ruĝaj rozetoj?”
Kaj la onklino finis per aĉeto de la proponita objekto.
La butiko nun donis profiton. Ne multe, sed sufiĉe. La pli granda parto iris al Teodoro en Dresden. Li progresis, sed ne tiel fenomene kiel Bauer kaj Schabelitz antaŭdiris.
Nu, tiaj aferoj postulas tempon. Fanny kelkfoje havis la impreson, ke ŝia patrino bezonas malpezigi sian koron per propono al ŝi. Fine ŝi efektive faris tion: ”Fanny, iru al la desegna kurso,” (malgranda societo kun senpretendaj artproduktoj). Fanny klopodis labori dum kelkaj monatoj, sed ŝi ne povis alkutimiĝi, ŝi ne ŝatis ĉiam fari pentraĵojn, prezentantaj jen fruktojn, florojn en vazo kun libro, jen bukedon el granda makulo da blankaj aŭ ruĝaj floroj. Fine tiuj senvivaĵoj naŭzis sin. Krom tio, la butiko postulis ŝian helpon.
Ofte venis virino al Winnebago, kiun Fanny entuziasme admiris. Ŝi estis vojaĝistino, sukcesa, magnete rigardanta kaj tre vigla. Ŝi nomigis sinjorino Emma McChesney kaj inter ŝi kaj sinjorino Brandeis ekzistis varma amikeco. Ŝi kutimis tagmanĝi ĉe sinjorino Brandeis kaj Fanny, kiuj faris sian eblon por dorloti ŝin per ĉiaj plej simplaj pladoj, kiujn ŝi neniam kuraĝus mendi dum sia senfina migrado de hotelo en hotelon.
”Nudelsupo!” ŝi povis diri lirike: ”El veraj manpreparitaj ovonudeloj! Vi ne povas imagi, kiel tio logas min. Vi ne ade manĝis en Illinois kaj Wisconsin vermiĉelsupon.”
”Nur atendu! Vi ankoraŭ ne scias, kion ni manĝos kiel deserton.”
”Molly Brandeis, ĉu tio signifas, ke vi ne kuraĝas diri, kion vi preparis? Ho, se estus hejmbakita fragtorto, tio estus troigaĵo.” Kompreneble ŝi divenis ĝuste. Fanny Brandeis imagis, ke ŝi vestos sin same kiel sinjorino Mc-Chesney, kiam ŝi mem estos sukcesa vojaĝistino kaj perlaboros porviran salajron. Sinjorino McChesney ĉiam estis vestita en bluserĝaj kostumoj kaj tiu serĝo neniam estis glacea sur la dorso. Ŝiaj kolumeto, ĵaboto, kravato aŭ iu ajn blanka vestornamaĵo, kiujn ŝi portis, estis ĉiam plej freŝaj kaj neĝblankaj. La ĉapeloj, kiujn ŝi portis, estis ĉiam malgrandaj kaj nepre plenumis la postulon pri fasono. Kutime ŝi aranĝis tiel, ke ŝi povis pasigi tutan dimanĉon en Winnebago kaj la tri humuramaj, viglaj kaj bravaj virinoj, fariĝintaj saĝaj kaj toleremaj pro multe da kontakto kun homaj estaĵoj, komune ĝuis plej agrablan tagon.
”Molly,” sinjorino McChesney okaze diris, kiam ili sidis komforte en la familia ĉambro, ”vi per viaj ruzo, sagaco, sperto kaj saĝo, vi povus aparteni al tiuj vojaĝistinoj, kiuj ĉiujare enspezas kvin- aŭ eĉ dekmil dolarojn.
Vi scias, kiel trakti la homojn kaj kiel plej oportune vendi.
Vi konas la prezojn, mi ne konsilos al vi, migri kiel mi, tion mi eĉ devos malkonsili al mia malamiko, sekve nenial al amikino. Sed vi povus fari ion pli bonan, gajni pli da sukceso, pli profiti. Vi konas ja ĉiujn pograndistojn kaj pomalgrandistojn. Kial vi ne klopodas trovi postenon de sekcia ĉefo. Ĉu mi povos serĉesplori por vi tiurilate?”
Molly Brandeis neskuis la kapon, tamen kun okuloj plenaj de deziro kaj interesiĝo.
”Vi ja komprenas, ke ankaŭ mi multfoje pensis pri tio, ho tiom da fojoj, sed vi scias, mi timas, mi riskos tro multe. Supozu, ke mi ne sukcesos. Kion fari? La estonteco de Teodoro dependas de mi, almenaŭ en la plej proksimaj jaroj. Kaj kio fariĝos el Fanny? Ne, mi estas tro maljuna por tio. Pri la negocejo ĉi tie mi estas certa, malgraŭ ĝia malgraveco!”
Sinjorino McChesney ŝtelrigardis al Fanny.
”Kio koncernas Fanjon, mi supozas, ke ŝi povos fariĝi tre sukcesplena komercistino, se ŝi volos.”
Fanny retenis la spiron kaj ŝia mieno brilis pro ekĝojo, kiel ĉiam, kiam ŝi ege interesiĝis.
”Ĉu vi scias, kiel mi agus, se mi estus via patrino? Mi farus grandan eksalton, kaj riskus la transsalton de la Rubikono. Kion ŝi povos fari en ĉi tiu urbaĉ... pardonu... nenion, ĉu ne? Dum sia tuta vivo ŝi preterlasis bonŝancon kaj kion tio portis al ŝi?”
”Ĝi portis al mi certan ekzistadon kaj la amon de miaj du gefiloj, la estimon de la loĝantaro ĉi tiea.”
”Estimon! Kiel ili ne estimus vin? Vi ja estas la plej deca virino en Winnebago kaj vi fakte laboras plej fervore.”
Emma McChesney absorbiĝis momenton en pensado kaj poste demandis: ”Kion vi, du virinoj, havas ĉi tie por distro?”
”Mi timas, ke mi tiurilate malhavas multon, Fanny sendube. Mi mem ne sopiras al tio, mi vespere estas tro laca, mi nur deziras forigi la harpinglojn kaj enlitiĝi.”
”Kaj Fanny?”
”Ho, mi legas, legadas. Tio donas la avantaĝon, ke mi almenaŭ povas elekti la amikojn, kiujn mi ŝatas.”
”Kion vi celas per tio, mia knabino, tio sonas iom amare.”
”Mi pensis pri tio, kion Chesterfield diras en unu el siaj leteroj al sia filo: ’Serĉu ĉiam la societon de tiuj, kiuj superas vin’. Sed li certe neniam loĝis en Winnebago. Mi estas virino, kiu laboras kaj estas judino, mi posedas nek nomon nek pozicion. Mi estas fortune maldotita provincanino, kiu povus deziris al si iun konstelacion de la ĉielo, kiel brustpinglon tiel same, kiel ŝi dezirus havi ĉi tie amikinojn, kiujn ŝi efektive bezonas.”
De Molly Brandeis al Emma McChesney transflugis multsignifa rigardo, kiu enhavis:
”Nu, ĉu vi vidas?”
Kaj de Emma al Molly reiris rigardo, kiu volis diri:
”Mi vidas, sed estas via kulpo!”
”Aŭskultu, Fanny, ĉu vi neniam renkontis junulojn, virojn?”
”Ne, ili ne estas tie ĉi. Kiuj estas saĝaj, estas energiaj, foriras al Milwaŭkeo, Ĉikago aŭ Novjorko; kiuj restas, nu, tiuj edziĝas... kun la kara filino de la bankisto, ekzemple...”
Emma McChesney ridis kaj Molly ankaŭ. Fanny kunridis, kvankam ŝi mem ektimis pro sia naiva eksplodo. Ŝi iris al sia patrino kaj metis la manojn sur ŝiajn vangojn, rigardis ŝin senfine milde kaj karese en la vizaĝon (maldiki ĝintan dum la lastaj jaroj) kaj metis kison sur la nazopinton.
”Tio vere ne tuŝas nin, ĉu ne, panjo? Ni estas kaj restas ’malriĉaj laboristinoj’, sed ni estas fieraj pri tio. Via eraro, panjo, estas, ke vi ne imitis Ruton!”
”Ĉu, Ruton?”
”El la biblio. Ĉu vi ne memoras, hm, kiu ajn estu la nomo de ŝia edzo, kiam ĉi tiu mortis, ĉu ŝi reiris al la urbo, kie ŝi antaŭe loĝis? Ne, ŝi ne faris tion. Ŝi sciis ja ĉion pri tiu urbo. Kaj ŝi diris al sia bopatrino Naomi: tien, kien vi iros, mi akompanos vin. Kaj kiam ili alvenis en Betleĥemon, Rut atente rigardis, prudente, kiam ŝi ekvidis Boazon, la nobelon de la urbo. Ŝi komencis postkolekti spikojn sur liaj kampoj, prenis mienon, tiel anĝelan, kvazaŭ ŝi estus kerubino, nenion scianta, sed intertempe ŝi ŝtele observis Boazon. Kiam Boaz kontrolis la laboron, li preteriris ankaŭ ŝin, vidis ŝin kaj demandis:
’Kiu estas tiu fraŭlino, ŝi estas amindulino!’ ”
”Fanny Brandeis, hontu!”
”Sed panjo, tiel ja estas priskribite en la biblio, laŭvorte!
’Kies estas ĉi tiu junulino?’ Li sciiĝis, ke estas Rut, la ploranta vidvino kaj de tiu tempo la knabinoj de Betle-ĥemo plu ne interesis lin, estis, kvazaŭ ili plu ne ekzistas.
Li edziĝis al Rut, kiu fariĝis ’sinjorina moŝto’. Nu, se oni aranĝas la aferojn nur prudente jen la sekreto de sukceso!”
”Vi videble legis multe, Fanny,” diris Emma McChesney.
Ŝi ridetis, sed ŝiaj okuloj aspektis seriozaj, ”aŭskultu do bone, injo. La unuan fojon, kiam refoje iu vojaĝisto, kiu ajn, en bruna kostumo kaj kun ruĝa kravato, invitas vin al festeno ĉe Haley, eĉ kiam estas por unu el tiuj modestaj urbfamaj dimanĉaj festenoj, vi akceptu.”
”Ĉu ankaŭ mi akceptu, kiam li portas perlan kravatpinglon kaj framasonan insignon, diamantan ringon kaj brunan surtuton?”
”Eĉ tiam, se li montros al vi la leterojn de sia fianĉino en Neniejo,” diris sinjorino McChesney solene, ”provizore vi vidis tro multe pri Fanny Brandeis mem.”
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.