|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() FANNYAŭtoro: Edna Ferber |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Nun ne plu estis ”praaĵoj” en la bazaro de Brandeis.
La pakĉambro ĉiam estis sursemita de restaĵoj de pajlo kaj lignofibraĵo el la kestoj kaj kradoj. Aloisio nun estris super malgranda, ruĝhara satelito, kiu siavice malaperis en la kestojn, la kapon antaŭen, kaj kies tasko nun estis elsorĉi jen lampon, jen pupon aŭ kristalaĵon, kvazaŭ magiisto. Fanny ŝatis sidi sur renversita kesteto kaj rigardi, kiam li fervore klopodis kompletigi iun servicon aŭ vazaron. Ekzemple: la unua plonĝo aperigis la unuan pecon el seso da respondaj artikloj, zorge envolvitan en diafana papero. Unu manumo de Aloisio malkovris la elfositaĵon per forŝiro de la envolvilo kaj jen elrigardis rubenkolora pokalo. Sekvis dua plonĝo, tria kaj tiel plu, ĝis fine ses brilantaj glasoj viciĝis, kvazaŭ ses kokidoj sen kokinpatrino. Okazis lasta plonĝo kun multaj serĉado kaj palpado, kio disflugigis amason da pajlo kaj pakmaterialo kaj tiam elmergiĝis el la paperfluo ruĝkapa, spiranta kaj blovanta la bubo, triumfe tenante en la mano la karafon, kiu kompletigis la feliĉan kokfamilion. Intertempe Aloisio babilis senĉese, amuzis sin per unu el tiuj rakontoj, kiujn li ĉiam havis en provizo, sekure konservita en ujo, kiel juvelo, nur montrita siatempe al ŝatanto. Sinjorino Brandeis malaprobis tiajn butikbabilaĵojn kaj ĉiam koleretis. Sadie kaj Pearl, retene ridante, la kapojn preskaŭ tuŝaj, aŭskultis liajn ŝercojn. Sed kelkfoje okazis, ke Molly Brandeis mem ne povis ne atente aŭskulti lin. Neniu komprenis, de kie Aloisio prenis siajn novaĵojn. Li rakontis ĉion, kion la du ĵurnaloj de Winnebago neniam povis kapti kaj ne kura ĝus presigi, eĉ se ili povus kapti ĝin.
Kiam Fanny Brandeis estis dekkvarjara kaj Teodoro preskaŭ havis dekses, okazis menciindaĵo en Winnebago.
Schabelitz, la fama violonisto, venis al Winnebago por doni koncerton sub la aŭspicio de la Junula Dimanĉvespera Klubo. Ĉi tiu Junula Klubo fieris, kaj ne malprave, pri sia, laŭ la gazetoj almenaŭ, aŭspicio. Ĝi rifuzis regali Winnebagon per ordinaraj kluballogaĵoj, kiaj: svisaj sonorilistoj, negrorkestroj kaj dubfamaj artisttrupoj.
Anstataŭ tio sinjorino Schumann-Heink aŭdigis siajn kantojn aŭ McCuteheon prelegis, dum li ilustris per propra desegnado aŭ sinjorino Blomfield-Zeisler ludis fortepianon.
Winnebago estis unu el tiuj mezokcidentaj urbetoj, kies loĝantaro ŝatas la plej bonan kaj estas preta pagi por tio. Kaj tiel la veno de Schabelitz estis grava okazaĵo, sed tamen ne senegala, escepte por Teodoro.
Teodoro havis enirbileton por la koncerto (lia patrino zorgis pri tio) kaj li babilis nur pri tio. Li iros kun sia muzikinstruisto, Emil Bauer. Strangaj rakontoj cirkulis pri la kialo, kial Emil Bauer, kiu ja estis talenta artisto, decidis sin enterigi en ĉi tiu malgrava Wisconsina urbeto.
Estis konate, ke li havas bonajn rilatojn kun grandaj famaj personoj el la muzikmondo. La ”East End” gloris lin troige kaj liaj studejaj vespermanĝoj estis priparolindaj festenoj por la Winnebaga elito.
Schabelitz estis ludonta vespere.
Je duono post la tria eniris en la Bazaron unu knabo kun palega vizaĝo kaj larĝe malfermitaj okuloj, unu peza, dikega, ekscitita viro – tio estis Emil Bauer – kaj unu malgranda, diketa viro, kiu aspektis kiel eksterlanda metiisto, plumbisto aŭ gasisto aŭ io tia, en siaj dimanĉaj vestoj. Tio estis Levine Schabelitz.
Molly Brandeis estis ĝuste vendanta lavkaldronon al brugesta mastrumistino, kiu en la timo, ĉu ĝi estas absolute taŭga kaj sendifekta, rigardis kaj turnis la aĉetotaĵon, tiel ke oni povus supozi, ke ŝi estis grimponta en la kaldronon por konvinkiĝi pri ĝia interna stato.
Jam de longe estis enkapigite al la infanoj de sinjorino Brandeis, ke ilia patrino ne povas esti ĝenata dum servado de kliento. Ili ofte enkuris brue la butikon, eksplodonte pro siaj novaĵo aŭ planoj, sed ili lernis reteni sian deziron rakonti. Tamen nun ne estis ordinara novaĵo, kiu kaŭzis tian palecon de la vizaĝo de Teodoro.
Vidinte eniri la trion, sinjorino Brandeis transdonis kviete la klientinon al Pearl kaj iris renkonte al ili.
”Ho, panjo!” vokis Teodoro histeritone, ”ho, panjo!”
En la sama momento Molly Brandeis komprenis. Emil Bauer prezentis reciproke per flataj vortoj. Molly etendis la manon kaj ŝiaj akraj, brunaj okuloj rigardis rekte en tiujn helbluajn de la talentplena ruso. Konforme al ĉiuj reguloj li tiam estu alparolinta ŝin per drameca voĉo, la manon sur la koro. Sed la granda Schabelitz devenis de farmista bubo Schabelitz kaj tra tiu tuta procedo li videble konservis sukcese sian simplecon, kiu estis lia ĉarmo. Tamen estis io stranga kaj fremda en la maniero, en kiu li sin klinis super la mano de sinjorino Brandeis.
Oni ne riverencis tiel en Winnebago.
”Sinjorino Brandeis, estas por mi granda honoro renkonti vin.”
”Kaj por mi konatiĝi kun vi,” respondis la butikistino kun la nigratlasa antaŭtuko.
”Ĵus mi aŭdis vian filon ludi kaj estis por mi granda plezuro,” komencis Schabelitz.
”Sinjoro Bauer venigis min el la lernejo, panjo, kaj diris...”
”Teodoro!”
Teodoro retenis sin.
”Li estas nur knabo,” daŭrigis Schabelitz, metante manon sur la ŝultron de Teodoro, ”sed li estas naturdotita knabo. Ho, mi aŭskultis centojn da tiaj, estis ofte suferado por mi aŭskulti ilian diablan skrapadon. Kaj jen mia amiko Bauer ree venis al mi kun la konata laŭdo: ’Vi nepre aŭskultu tiun mian lernanton. Li estas geniulo!’ Ha! Geniulo! – mi diris – kaj mi vere sakris al li, ĉar Bauer estas mia amiko, sed mi iris kun li al lia studejo... tio estas vere ĉarma ejo, tie super la drogvendejo, tiu ĉambro havas ravan amplekson kaj mi rakontu al vi, ke la tapiŝetoj tie, ho...”
”Jes, ne tuŝu nun la tapiŝetojn, Schabelitz, jen, sinjorino Brandeis...”
”Jes, jes, nu kara sinjorino, tiu via filo fariĝos granda violonisto, se li volas labori, laboradi, laboregi. Li havas, kion vi en Usono nomas ’fajrero’. Por ke flamo naskiĝu el ĝi, vi igu lin labori, ade laboregi. Estus dezirinde sendi lin al Dresdeno, sub la gvido de Auer!”
”Dresdeno,” ripetis Molly Brandeis mallaŭte kaj metis unu manon sur la tablon kun fajencaj tasoj kaj subtasoj kaj ili tintis.
”Eble unue unu jaron al Wolfsohn en Novjorko.”
”Wolfsohn! Novjorko! Dresdeno!” estis tro multe por la ĉiam ekvilibra cerbo de Molly Brandeis. Ŝi sentis dum momento kapturniĝon. Sed en la sama momento Pearl heziteme alproksimiĝis, kaj diris:
”Pardonu, sinjorino Brandeis, sed sinjorino Trost scios volonte, ĉu ŝi ankoraŭ hodiaŭ ricevos la kaldronon hejme. Ŝi bezonas ĝin por la morgaŭa lavado frumatene.”
Tio elembarasigis la sinjorinon. ”Diru al sinjorino Trost, ke ŝi havos ĝin antaŭ la sesa hodiaŭ vespere.”
Tiam ŝi rigardis al Teodoro, kun ruĝiĝantaj vangoj, poste ŝi turnis sin al Schabelitz kaj rigardis lin malkaŝe:
”Vi certe ne scias, ke ni vivas per ĉi tiu butiko. Mi perlaboras ĉi tie la porvivaĵon por mi kaj la du infanoj. Vi vidas mem, kio estas simpla galanterivendejo en provinca urbeto. Mi necese parolu pri tio, ĉar tio estas grava afero. Mi sciis jam longe, ke la ludo de Teodoro ne estas tiu de meztalenta knabo. Kion vi ĵus diris, tio ne tute surprizas min. Sed kiam vi parolas pri Dresdeno, nu, estas longa vojaĝo de la Brandeis-bazaro en Wisconsin al Auer en Dresdeno en unu posttagmezo!”
”Kompreneble vi bezonas tempon por pripensi, sed ĝi realiĝu, kiel ajn.”
”Kiel ajn,” sinjorino Brandeis senvide rigardis kaj estis kvazaŭ oni aŭdus penadi sian nebrideblan volon, kiu forĵetas ĉiujn ĝenaĵojn kaj subfosas ĉiujn malfacilaĵojn.
Teodoro rigardis ŝin, retenante la spiron, kvazaŭ li atendas, ke ŝi prenos en la sama momento decidon. La okuloj de lia patrino renkontis liajn kaj ĉirkaŭ sia moviĝema buŝo aperis rideto.
”Vi rigardas min, knabo mia, kvazaŭ vi atendas, ke perloj eliĝu el mia buŝo. Sed ĉu vi ankaŭ ne opinias, ke, ĉar vi iros al la koncerto hodiaŭ vespere, estos bona ideo, ke vi dediĉu horeton al via studado. Vi ja povas esti muzika miraklo, sed geometrio estas geometrio.”
”Ho, panjo, mi petas...”
”Mi deziras paroli sola kun sinjoroj Schabelitz kaj Bauer.”
Ŝi frapis sur lia ŝultro kaj la lasta frapo sanĝiĝis en afablan puŝeton:
”Hejmen, labori.”
”Mi volos labori, panjo. Vi scias bone, ke mi laboros,” sed tion dirante, li tiel similis sian patron, ke lia patrino sentis pikon ĉe la koro.
Kiam Teodoro estis foririnta, montriĝis, ke estas ankoraŭ malmulte por priparoli. Schabelitz estis tiel certa kaj Bauer restis triumfe fiera. Schabelitz diris kviete:
”Kompreneble Wolfsohn postulos po dek dolaroj por unu instruhoro.”
”Dek dolarojn!”
”Sed lernanton tian, kia Teodoro,” rapidis Bauer diri, ”ni povas rigardi kiel investon. Tio estas reklamo. Aŭdinte lin ludi kaj eksciinte, kion Schabelitz diris pri li, Wolfsohn certe nenion postulos pro la instruo aŭ preskaŭ nenion. Vi ja scias, ke ankaŭ mi proponis al li instruon senpage, sed vi mem ne ŝatis tion.”
Schabelitz frapis sian amikon forte sur la ŝultro.
”Vi, vera muzikisto! Ho, Bauer, Bauer, ke vi enterigas vin en ĉi tiu urbaĉ...”
Bauer interrompis lin per gesto: ”Sinjorino Brandeis estas tre okupita virino kaj kiel ŝi diras, ŝi devas pripensi la konsilon.”
”Fakte, mi ne multe bezonas pensi pri ĝi, ĉar mi precize scias, kiel statas la aferoj, estas simple afero de kalkulado. Ĉi tiu entrepreno nun ĝuste komencas fariĝi profitodona. De nun mi povos ŝpari iom kaj apartigi ĉiujare. Tio tamen precize sufiĉas por kovri la elspezojn de lia studado. Tio samtempe signifas, ke mi kaj mia filino Fanny devos rezigni pri ĉio. Por mi mem tio ne estus grava, mi estus fiera pro ĝi, sed je la filino, ŝajnas al mi ne honeste, ŝi ja estas fine knabino...”
”Ne estas juste,” konfesis Schabelitz, ”ne estas juste, sed tio ja estas unufoje la rajto de genio. Neniam estas juste. Tio postuletas, postulas, prenadas. Mi scias ĉion pri tio. Mia patrino povus rakonti pri tio, se ŝi ankoraŭ vivus. Ŝi vendis sian farmbienon kaj miaj fratinoj oferis sian doton kaj per tio ili cedis la esperon pri bona edzini ĝo, ili vivis per pano kaj brasiko. Tio ne servis por pagi miajn lecionojn, tio eĉ nepre ne sufiĉis. Tio nur povis kovri la vojaĝkostojn al Moskvo. Ni estis malriĉegaj, kaj mi timas, ke ili pereis pro malsatado. Tio vere ne valoris la penon, nun mi scias. Nenio valoras tian oferadon.”
”Tio certe valoras tian oferon. Via patrino senhezite farus ĝin duafoje, por tio ni, patrinoj, ja ekzistas!”
Bauer rigardis sian poŝhorloĝon.
”Ĉielo! jam la kvara! kaj mi devas instrui je la kvara!”
Tiam turnante sin rapide al sinjorino Brandeis:
”Mi donos hodiaŭ hejme malgrandan vespermanĝon...”
”Dio, mia!” ĝemegis Schabelitz.
”Jes, je la honoro de Schabelitz. Vi vidas, kiel tio trafas lin. Ĉu mi povos kunpreni Teodoron post la koncerto al mia hejmo? Oni muzikos iom kaj eble li ankaŭ volos ludi ion por ni.”
”Kaj ankaŭ vi honoros nin per via ĉeesto, sinjorino Brandeis,” diris Schabelitz, riverencante laŭ sia strange fremda kutimo. Schabelitz ja ne konis Winnebagon.
”Certe, certe!” Bauer rapidis diri troakcente, ĉar li bone konis la urbeton.
”Ĉu mi?”
Molly Brandeis rigardis malsupren al sia antaŭtuko kaj glatigis ĝin per la fingroj. Post tio ŝi ekrigardis kun afabla rideto, kiu ne estis tiel afabla kiel kutime. Momenton ŝi havis vizion pri sinjorino G. Manville Smith.
Sinjorino G. Manville Smith en vespervesto, kies dekoltaĵo estis priparolita de la tuta urbo, de la ”Haley House” ĝis la granda ĉiovendejo de Gerretson, estis regula vizitantino de la vesperfestenoj ĉe Bauer hejme.
”Ne, mi dankas, sed estas neeble. Kaj Teodoro nur estas knabo, lernejbubo. Ĝuste en sia aĝo li bezonas pli ol kiam ajn naŭhoran dormon. Pli poste li certe havos tempon por hejmaj festenoj. Kiam la voĉo de knabo ŝanĝiĝas kaj li ne scias, kiel li devas teni siajn brakojn kaj krurojn, tiam li prefere troviĝu hejme ĉe panjo.”
”Bona Dio, jen patrino!” kriis Schabelitz, ”kion ili ne scias. Mi trovas, ke vi estas prava.”
Bauer jen bedaŭris ĝin, jen ĝojis pri ĝi. Estus belete, se li povus paradi pri Teodoro, kiu estis lia lernanto kaj protektanto de Schabelitz, sed paradi per sinjorino Brandeis... Ne, tio absolute estis nepostulebla.
”Nu, ni iru. Ni ankoraŭfoje priparolos tion ĉi, sinjorino Brandeis. Post du semajnoj Schabelitz revizitos Winnebagon, en la revojaĝo al Ĉikago. Intertempe li skribos al Wolfsohn. Ankaŭ mi. Interkonsentite! Kuniru Schabelitz!”
Kiam li turnis sin por rigardi sian amikon, li ekvidis, ke ĉi tiu iras al unu el la stabloj, malantaŭ kiu li malkovris per spertulokuloj fraŭlinon Sadie en sia blanka bluzo kaj premfermita antaŭtuko. Sadie sciis ĉiam precize, kion oni portas en la State-strato en Ĉikago, duonhoron post kiam sinjorino Brandeis estis reveninta de sia afera vojaĝo. Ĉemizbluzoj ĝuste estis laŭmodaj kun alĝustiĝantaj leda rimeno kaj buko, ĉirkaŭ la kolparto flirtis du faldaĵoj el blanka krispiĝanta atlaso, kuntenataj sur la dorso.
Sadie neniam atingus la vendlertecon de Pearl, sed ŝi tamen multe valoris por la butiko pro siaj ĉiama bonhumoro kaj gaja memfido. Krome ŝi aspektis ĉarme! Sinjorino Brandeis sciis, kiom valoras ĉarma vendistino.
Ĉe la proksimiĝo de la fremdulo Sadie apogis sin prude kontraŭ la ŝtrumpŝranko, palpante siajn paperajn ŝirmmanikojn, kiuj estis fiksitaj per kaŭĉukaj teniloj ĉe la manartiko kaj kubuto. Tian sintenadon neniam iu ajn vojaĝisto povis kontraŭstari. Nun ŝi pretigis sin por provi ĝin je la mondfama virtuozo. Kaj ŝi mem surpriziĝis pri la facila sukceso, kvankam ŝi ja kutimis konkeri tiurilate.
”Do venu, Schabelitz!” diris Bauer refoje, ”mi nepre devos foriri.”
”Nu, do iru, amiko mia! Iru kaj prizorgu la festenon. La sola virino, kiu estas interesa – kaj li riverencis al sinjorino Brandeis – ne ĉeestos, bedaŭrindel Ho, mi konas ilin, tiujn provincelitajn belulinojn, kiuj imitas la grandurbajn kutimojn. Ili senescepte estas maldikaj. Mi amuzas min ĉi tie kaj restos prefere.”
Kaj li restis. Sadie poste rakontis pri tio al Pearl kaj Aloisio proksimume jene:
”Oni diras, ke li estas la plej bona violonisto de la mondo. Nu, tio malmulte interesas min, ĉar mi ne ŝatas violonon. Tro multe da knarado, laŭ mi. Mi nur volas montri, ke ili ja ĉiuj estas samaj. Ĉu ne vere? Mi mistifikis lin same, kiel unu horon antaŭe mi faris je Sam Bloom de la firmo Ganz & Pick, novnovaĵoj. Li ĝuste ridis pri tio, pri kio Sam ridis, kaj ambaŭ parolis sensencaĵon pri miaj haroj kaj okuloj, nur kun tiu ĉi diferenco:
Sam diris, ke mi estas pupo, dum tiu Schabelitz aŭ kio ajn estas lia nomo, diris, ke mi estas same forloga kiel Lorelej. Li certe supozis, ke li superruzis min per tio, sed mi ne senefike legis pri kio ajn instrua kaj interesa. – ’Se vi pensas, ke vi flatas min per tio, vi tute eraras,’ mi diris.
’Vi ja scias, tiu Lorelej estis tiu maljuna sorĉistino, kiu sidis sur roko, kombante siajn harojn, freneze kantante por logi la preterveturantajn ŝipistojn. Nu, se mi devus streĉi min tiom, por ke oni atentu min, mi jam de longe estus rezigninta pri tio kaj mi serĉus konsolon ĉe kato kaj tepoto.’ Pro tio Schabelitz eksplodis en rido kaj kiam sinjorino Brandeis proksimiĝis, li diris ion pri la spriteco de amerikaj virinoj. Sinjorino Brandeis nur respondis pri tio: ’Estas nenio, kio pli akcelas la evoluon de spirito kaj sprito ol laboro,’ kaj seninterrompe ŝi daŭrigis al Pearl: ’Ĉu Aloisio sendis Eddy’n speciale kun tiu kaldrono?’ kaj pli da atento ŝi ne donis al li, ol ŝi estus doninta al vojaĝisto, kiu prezentas al ŝi kolekton da specimenoj, pri kiu ŝi neniel interesiĝas. Mi supozas, ke li ĝuste tial sentis sin hejme ĉi tie.”
Sadie estis prava, tio absolute estis la kialo. Kiam Fanny duonhoron poste eniris la butikon, ŝi vidis la viron, kiu milojn da homoj entuziasmigis per sia muziko, rampanta surgenue en la ludilsekcio. Kun Sadie kaj Aloisio li estis funkciiganta ĉiajn moveblajn ludilojn, ekz.: ursojn, klaŭnon, lokomotivojn, veturiletojn, kiuj ĉiuj ruliĝis frenezige sur la planko. Kelkfoje minacis okazi kolizio kontraŭ amaso da balailetoj aŭ turo el zinkaj kuvetoj, sed tiam Schabelitz malhelpis ĝin per ĝustatempa saltego kaj sukcesis turni la veturilojn en alia direkto.
”Ĉi tion mi kunportos por mia fileto en Novjorko! kaj li triumfe levis miniuturan fajroestingistan aŭtomobilon, kaj tiun ventmuelilon, kiu tiel bele turniĝas. Mia malgranda Leo havas sep jarojn kaj li ŝategas maŝinojn, motorojn kaj ilojn, kiuj veturas. Pri muziko li scias nur tiom, kiom iu masonistbubo.”
”Kiu estas tiu viro?” Fanny demandis flustre.
”Levine Schabelitz.”
”Schabelitz? Ĉu tiu viol...”
”Jes.”
”Kaj... li ludas sur la planko, kiel knabeto. Kiel li povas ridi! Vere, panjo, li estas tia, kia... kiu ajn, sed nur pli afabla.”
Fanny rigardis al li medite. Ŝi aŭdis multon pri li. La babilado de Teodoro abundis pri lia nomo. Fanny sciis, ke ĉi tiu homo scipovas ion pli bone ol iu ajn en la mondo. Ŝi konfuziĝis pro tiu penso. Ŝi admiris ĉiun, kiu posedis kvalitojn, igantajn lin supera. Schabelitz prenis miraklan skatoleton kaj ĉiufoje, kiam la aĉa kapeto kun sia rikana arlekena mieno elsaltis de sub la kovrilo, li ridegis kiel knabo. Fanny staris malantaŭ la pakumstablo, apogante sin sur la kubutoj, por pli bone rigardi lin kaj pretervole ŝi ridis kun li ĉiufoje. Ŝi ne sciis, ke ŝi kunridas.
Estis reflekso de lia senzorga gajeco sur ŝia spirito.
Kaj same ŝi ne sciis, kial ŝi koncentrigas sian menson tiel, ke ŝi sulkigas la frunton, kial ŝi prenas krajonon el la pupitro kaj klinas sin super la folio de la flava envolva papero, kiu kuŝis antaŭ ŝi. Ŝia langopinto videbliĝis en la buŝangulo inter la lipoj. Ŝia kapo kliniĝis flanken.
Rapide ŝi skizis krudan, sed frape similan desegnaĵon de Levine Schabelitz, tia, kia li staris tie kun la ridinda ludilo en la mano. Estis amuzaĵo, pri kiu ŝi okupis sin ofte en la lernejo. Unu fojon ŝi tiel desegnis la instruistinon, kiu staris ĉe la vizito de la inspektoro, kvankam li estis edzo, en adoro antaŭ li. Kaj naive kaj nekonscie ŝi trafis precize la adoran rigardon en la okuloj de fraŭlino Cook, tiel ke tiu fraŭlino, kiam ŝi hazarde kaptis la skizon, traktis Fanjon en maniero tute ne deca laŭ la reguloj. Kaj ankaŭ nun ne estis la nura ekstera simileco, kiun ŝi ĝuste trafis; la hirtaj haroj kvazaŭ broso, la kvadrataj, flavaj, kampulaj dentoj, la fortikaj mano kaj manartiko, la diketa figuro, la elstaraj vangostoj, la strangaj ŝuoj kun larĝaj pintoj kaj la pantalono, kiu malsupre estis tiel larĝa, ke neniu usona tajloro iam ajn faris tian, similegis.
Sed ŝi donis al la skizo, mi ne scias kiamaniere, la simplecon de la viro, kiu staris plenride al reciproke rikananta satankapo el la skatolo. Ŝi malkovris malantaŭ tiu nediafana masko de civilizo, ekestanta pro sukceso kaj flatado, la rusan kamparanon, kiu estis gaja pro la senvalora ludilo en sia mano. Kaj tion ŝi surpaperigis rapide, akcentante ĝin per ombreto aŭ streketo.
Sinjorino Brandeis, kiu venis al la stablo por sanĝi monon kaj enpaki vazeton por kliento, rigardis trans ŝia ŝultro. Ŝi iom pli atente rigardis kaj nenion alian diris ol:
”Fanny, vi fiulineto!”
Fanny ĝemetis pro kontentiĝo kaj skuis la kapon, tiel ke ŝiaj bukloj falis sur la ŝultrojn:
”Sed ĝi similas, ĉu ne?”
”Ĝi similas al li pli ol li similas al si mem.”
Per kio Molly Brandeis nekonscie donis difinon pri la arto de portretdesegno. Fanny rigardis ĝin ridetante.
Sinjorino Brandeis sanĝis sian monon kaj prenis la sekvantan folion da papero por envolvi la vazeton.
Schabelitz ekrigardis kaj iris al ŝi, kun la skatolo en la mano:
”Sinjorino, mi esperas, ke mi ne disaranĝis vian tutan butikon. Mi ĝojegis vere pro tio. Ĉu vi volus kredi, ke ĉi tiu arlekeneto estas plena portreto de mia impresario, Weber, kiam la koncerto altiras multe da publiko kaj li multe enspezas. Li tiam same rikanas tiel...”
Subite lia rigardo falis sur la desegnaĵon, kiun Fanny klopodis kovri per bruna maneto. ”Halo’, kio estas tio?”
Li rigardis al Fanny, firmpremis ŝian brakon per siaj feraj fingroj kaj refoje rigardis al la desegnaĵo, kiu ridis al li incite.
”Tondre!” kriis Schabelitz kaj lia voĉo enhavis amuzi ĝon, surpriziĝon kaj ŝategon, kiu igis pardonpeton superflua.
”Kaj kiu estas tiu ĉi fraŭlino kun tiom da humuro?”
”Tio estas mia filineto, Fanny.”
Li jen rigardis la krudan skizon kun la ĝuste prezentita satiro, jen la knabinon kun porlerneja mantelo kaj ruĝa bireto, timeme, sed samtempe provoke rigardantan al li.
”Via filino Fanny! Ho, tiu, kiu devos rezigni pri ĉio por ebligi al Teodoro fariĝi virtuozo.”
Denove li rigardis la desegnaĵon kaj li levis delikate la kapon de Fanny per sia fingro, tiel ke plena lumo falis sur ĝin.
”Nu, jen Fanny. Jes, nun mi vere ne scias, ĉu estas juste. Efektive, mi scias certe, ke ne estas juste! Ne!”
Fanny atendis ĉi tiun vesperon sian patrinon kaj ili iris kune hejmen. Ili nun havis preskaŭ la saman paŝon, ĉar la kruroj de Fanny estis plilongiĝintaj. Ŝi nun atingis la adoleskantinan aĝon. ”Panjo, kion li do celis, dirante, ke Teodoro fariĝos violonisto kaj ke ne estas juste? Kio ne estas justa? Kiel li fakte eniĝis en la butikon? Li aĉetis amason da ludiloj, ĉu ne? Li certe estas riĉega!”
”Ĉi tiun vesperon, infano mia, kiam Teodoro vizitas la koncerton, mi rakontos al vi ĉion, kion li celas.”
”Mi volonte aŭskultus lin ludanta, ĉu vi? Mi trovus tion rava!”
Venis stranga trajto sur la vizaĝo de Molly Brandeis.
”Vi povus iri aŭskulti anstataŭ Teodoro. Mi diros al Teodoro, ke li restu hejme.”
Fanny malfermis buŝon kaj okulojn mallarĝe pro ektimo.
”Teodoro restus hejme! Sed sinjorino Brandeis, vi ŝercas, ĉu ne?” kaj ŝi refoje ridis.
”Ne, mi ne ŝercas. Se vi nepre volos iri, mi diros al Teodoro, ke li donu sian enirbileton al vi.”
”Ĉielo! Kiel vi min rigardas? Mi ne dezirus, ke Teodoro restu hejme, eĉ ne por miliono da dolaroj.”
”Tion mi ja sciis,” diris Molly Brandeis, kiam ili laŭiris la angulon de Noris-strato kaj ŝi rakontis koncize, kion Schabelitz diris pri Teodoro.
Dum la tagmanĝo Teodoro manĝis kiel ĉiam. Kaj Fanny, kiu estis tiel ekscitita, kiel ŝi atendis, ke ŝia frato estus, rigardis lin tute konfuzite. Ŝi preskaŭ ne povis manĝi kaj babilis. Kiam Teodoro ekkonsumis sian duan porcion da frititaj terpomoj kun saŭco, ŝi ne plu povis reteni sin.
”Sed, Teodoro, mi ne komprenas, kiel vi povas...”
”Kion povas?”
”Manĝi tiel, dum vi tuj aŭskultos lin ludi... kaj pro tio, kion li diris pri vi, kaj tiel plu...”
”Tio ja ne estas kialo, ke mi mortu pro malsato.”
”Mi nur diras, ke mi ne povas imagi,” diris Fanny senhelpe kaj rigardis sian patrinon. Ĉi tiu verŝis ankoraŭ iom da saŭco super la frititajn terpomojn de Teodoro, ŝtelrigardante al Fanny kaj en siaj okuloj estis ruza rideto, kvazaŭ diranta: ”Mi ankaŭ ne komprenas.”
Tio residigis Fanjon kaj ŝin kontentigis. Ŝia patrino almenaŭ akordiĝis kun ŝi. Je duono post la sepa Teodoro, zorge brosita kaj glathara, iris por renkonti Emilon Bauer. Sinjorino Brandeis estis ekzameninta lin kaj dirinte:
”Viaj ungoj!” ŝi resendis lin al la banĉambro. Ŝi apenaŭ povis rezigni doni kison al li, sed li tute ne ŝatis tian ”afektecon”.
”Mi malŝategas esti karesata,” li diris ĉiam. Kiam li estis foririnta, sinjorino Brandeis iris al Fanny en la manĝoĉambro. Mattie rearanĝis la tablon kaj Fanny klinis sin super libro. Estis aritmetiklibro. Ŝi ne estis supera en tiu fako kaj estis unu el la maloftaj okazoj, ke ŝi kunportis libron el la lernejo hejmen. La problemvicoj estis teruraĵo por ŝi: en unu A. fosas puton, profundan 20 futojn kaj larĝan 9 futojn ktp aŭ A. kaj B. preparas du ĉambrojn, tegas ilin per tapeto. A. bezonas 91/2 tagojn, la ĉambro estas longa tiom da futoj, larĝa, alta tiom kaj tiom. Kiom da tempo bezonas B, se li laboras ktp. Fanny malamegis tiujn nevenkeblajn A kaj B kaj ankoraŭ pli sinjoron C, kiu plikomplikigis la aferon. Kelkfoje sinjorino Brandeis savis sian filinon el la ĥaoso de tapetmiksaĵo aŭ el la profundo de la puto, kiam evidentiĝis, ke ŝi restos tie eterne, se ke ŝi ne estos liberigita. Kutime ŝi insistis, ke Fanny kraku siajn proprajn matematikajn nuksojn. Tio estis bona mensa ekzercado, kaj certe ne malpli morale eduka. Sed ĉi tiun vesperon ŝi baldaŭ helpis sian filinon per sia klara komprenpovo solvi la problemojn, kiuj konsternis ŝin kaj klarigis ilin en malmulta tempo. Kaj post kiam ŝi estis faldinta la solvojn en la libron kaj apogis sin malantaŭen kun ĝemo pro liberi ĝo, Molly Brandeis klinis sin al Fanny en la lamplumo kaj komencis tre severe paroli. Fanny, ruĝvanga kaj grandokula pro la ĵusaj streĉado kaj mensa batalo, aŭskultis interesite, poste scivole kaj fine absorbiĝinte. Kelkfoje ŝi interrompis senintence per: ”Sed, panjo, kiel...” sed tiam sinjorino Brandeis skuis la kapon kaj daŭrigis.
Ŝi rakontis al Fanny iom pri sia vivo post la edziniĝo, kio kaŭzis, ke Fanny rigardis ŝin per novaj okuloj. Ŝi ĉiam pensis pri sia patrino, kiel dekkvarjarulino kutime pensas.
Ŝi neniam pensis, ke ĉi tiu panjo, kiu estas tiel klera, tiel fidinda, tiel mondkona, foje estis tre juna fianĉino kun la tuta vivo antaŭ si en rava espero kaj kun amo, kiu estis samgrada al tiu espero. Fanny sidis mutkonfuzita, aŭdinte la historion de tiu knabino, kiu edziniĝis malgraŭ la malkonsilo de la familio kaj de ŝiaj amikoj.
Molly Brandeis rakontis ĉion koncize, senorname, sed ĝuste tial ĝi impresis tiel. Estis historio pri kuraĝo kaj fiero, elstara pro realismo, pri nevenkebla volo, persistado, obstineco, kiuj tiel ofte kaŝiĝas sub laŭŝajna adaptiĝo ĉiutaga.
”Kaj tiel okazis,” jen kiel finiĝis la rakonto, ”ke mi miris kelkfoje, ĉu estos valore persisti en iu maniero, ĉu servos al iu. Sed nun mi scias. Teodoro montros al mi, kial mi penis tiom. Nur ni devos helpi lin unue. Tio estos malagrabla por vi, Fanjo. Mi nun parolas al vi, kvazaŭ vi estus dekokjara. Mi volas, ke vi bone komprenu. Ne estos juste por vi, same maljuste kiel estas, ke mi postulas, ke vi ĉion tuj komprenu. Sed mi ne volas, ke vi poste tro malamu min, kiam vi estos virino plenaĝa kaj mi ne plu estos ĉi tie kaj vi memoros, ke...”
”Ho, panjo, ĉesu do tiel paroli, malami vin?”
”Jes, pro tio, kion mi estos forpreninta de vi por doni al li, Fanny. Vi nun ne komprenas tion. Ni devos faciligi la vojon por Teodoro. Tio signifas, ke vi kaj mi devos ŝparadi kaj vivi malpli oportune. Ne nun kaj iom pli poste, ne, ĉiam! Ni ne plu povos viziti teatron, koncerton eĉ ne escepte. Tio signifas, ke viaj vestoj ne aspektos tiel belaj kiel tiuj de la aliaj knabinoj. Vi sidos antaŭ la pordo vespere kaj vidos viajn samaĝulinojn preterpasi en nova vesto, dum vi devos resti...”
”Ĉu tio do estus tiel ĉagrena?”
”Certe, tio afliktos vin, mi scias, mi vere scias. Estas tre facile paroli pri oferado pro bonfara impulso, sed oferadi ĉiutage, kiam tio forkonsumas kaj eluzas vin, estas terure. Vi volos posedi vestojn, librojn, ornamaĵojn, vi rajtas havi bonan edukon kaj ĉion ĉi. Vi efektive rajtas kaj tio estas postulinda!” Subite la brakoj de Molly Brandeis kunfaldiĝis sur la tablo, ŝia kapo falis sur tiujn brakojn kaj ŝi ploregis, mallaŭte, sed skue, kiel viro ploras. Fanny rigardis al ŝi, kvazaŭ ne kredante, kion ŝi vidis. Post la morto de Ferdinando Brandeis ŝi ne plu vidis sian patrinon plori. Ŝi saltis el la seĝo kaj metis sian kapon apud tiun de sia panjo, tiel ke ŝia varmega, velura vango tuŝis la malvarman, malsekan patrinan. ”Ho, panjo, ne ploru! Do ĉesu, Molly, kara. Mi ne povos elteni tion ĉi, mi mem ankaŭ ploros. Ĉu vi pensas, ke mi ĉagreniĝos pro malbelaj vestaĉoj. Tute ne. Estos ĝuste tre agrable, ne ĉiam porti, kion la aliaj portas. Estos kvazaŭ mi havus sekreton aŭ ion similan. Nu, ĉesu fine, ni ne plu parolu pri tio.”
Molly sekviŝis la okulojn, residiĝis kaj ekridetis. Estis nebula, eĉ nebulega rideto, sed ĝi pruvis, ke ŝi denove regas sin.
”Ne,” ŝi diris, ”ni ne plu parolu pri tio. Mi estas laca, tio estas la kaŭzo, kaj mi, sufiĉe stulte, ne pensis pri tio. Mi havas proponon. Mi iros serĉi mian kimonon kaj vi preparu ĉokoladaĵon por ni. Ĉu vi volas? Ni festenos duope kaj se Mattie morgaŭ koleros pro la lakto, kiu mankas, nu, vi diru, ke mi permesis fari tion ĉi. Kaj mi kredas, ke estas en la tria skatolo sur la breto en la manĝoĉambro kelkaj pecoj da nugato, ni formanĝos ĉiom.”
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.