La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FANNY

Aŭtoro: Edna Ferber

©2026 Geo

La Enhavo

ĈAPITRO IV.

Fanny Brandeis kutimis ĉiun sabatposttagmezon iri al la publika legosalono (kun saketo da tre gluecaj avelsukeraĵoj en sia poŝo, kia ĝuemulino!) kaj tie sin instalinte en seĝegon, ŝi revis, mordetis aŭtomate la frandaĵon, dum ŝia vizaĝo pli kaj pli ruĝiĝis pro la malfreŝa aero de la malbone aerumata salono kaj ŝi legis, legis kion ajn. Estis neniu, kiu cenzuris, kion ŝi legas, tial ŝi legis teruran miksaĵon, fuŝaĵon klasikan, historian kaj histerian kaj en ĉio ŝi trovis ion interesan. Ŝi legis seriromanon, en kiu frenezaj edziĝproponoj estis farataj en florodorplenaj varmejoj; ŝi legis Dickens kaj Thelma, malnovajn binditajn periodaĵojn, Zola kaj de Maupassant, ”Wide wide world”, ”Hans Brinker” aŭ la ”Arĝentaj glitkuriloj” kaj ”Jane Eyre”. Jen kelkaj ekzemploj, por montri ŝian veran ĝeneralan amon al literaturo. Kiam ŝi legis, ŝi tute ne atentis la afekte ridantajn geknabojn, kiuj trobrue eniris kaj faris ŝercaĵojn, tiel ke la acidhumora fraŭlino Perkins, la bibliotekistino, ekkoleris pro ili. Ŝi legis, ĝis fine la krepusko komprenigis al ŝi, ke la mallonga vintra tago estas finiĝonta. Tiam ŝi venis eksteren, frosttremante pro la transiro el la trovarma atmosfero de la salono en la freŝan Wisconsinan aeron. Kelkfoje ŝi iris al la butiko de sia patrino, sed same ofte ŝi iris rekte hejmen sola. Kaj tiam ŝi iris, dum la neĝo krakis sub siaj plandoj, obsedita de tre neinfana sento de malsereneco kaj maltrankvileco, kiam ŝi vidis la vintrosunon malleviĝanta en nuancomiksaĵo de subtilruĝo, oranĝkoloro, orru ĝo kaj helflavo. Kelkfoje ŝia koro doloris pro la vido de tia bela, kolorabunda ĉielo; pli poste kelkfoje okazis, ke ŝi denove sentis tiun doloron, kiam ŝi rigardis la okulojn de kolportisto, kiu antaŭpenpuŝas ĉareton kaj ankaŭ okazis, ke ŝi sentis tiun doloron, kiam estis neniu kialo – kiel iufoje povas okazi, se oni estas judineto kun ”multaj jarcentoj da suferado post ŝi.” Iun sabaton ŝi prenis libron el la biblioteko. Fraŭlino Perkins, Ieginte la titolon, surprenis malaproban mienon kaj iom hezitis stampi la karton.

”Ĉu ĉi estas por vi mem?”

”Jes, fraŭlino.”

”Ne estas libro por knabinetoj,” akratone diris fraŭlino Perkins.

”Jam mi legis ĝin duone,” diris Fanny afable kaj foriris kun la libro sub la brako. Estis libro de Zola ”En la paradizo de sinjorinoj” (”Au bonheur des dames”). La historio de la butikistino kaj la frakaso de la detalkomercisto de la granda kaj monhava entrepreno interesegis kaj streĉis ŝian atenton. Ŝiaj pensoj ankoraŭ plene okupis sin pri tiu libro, kiam ŝi laŭiris la angulon de la Norris-strato kaj subite sin trovis en bando da bruantaj, petolantaj kaj mokridantaj knaboj. Ili formis, interpuŝiĝante, cirklon ĉirkaŭ io, kion ili turmentis, pugnopuŝis, unuvorte traktis, kiel tiomaĝaj knaboj povas fari en sia neprudenteco.

Fanny haltis kaj puŝis sin inter la knabojn. La objekto turmentata montriĝis esti malfortika bubeto kun kava brusto, kiu ne povis batali, ĉar li estis tro malkuraĝa kaj tre malforta; krome lia nomo (ho, kompatindulo!) estis Clarence, Clarence Heyl. Ja kion ajn bando da petolaj stratbuboj ne povas fari per nomo tia, kia Clarence! Ili hurlis ĝin, katblekis ĝin, ili imitis voki ĝin en falseto per kvazaŭ altakra virintono de lia patrino. Li estis palega, kompatveka knabeto kun granda buŝo, kies piptubaj kruroj ŝajnis ankoraŭ pli maldikaj kompare kun la longaj, mallarĝaj piedoj. Kio kompletigis lian kompatindecon: li krom tio portis okulvitrojn, kiuj malatentigis pri la sola agrablaĵo, kiun li posedis, pri liaj grandaj, dolĉaj, revemaj okuloj. Li estis de tiu speco de knaboj, kiun la patrino dorlotas en premfermaj vestoj kaj galoŝoj por la lerneja vizito. Lia blua serĝa kostumo neniam brilis aŭ estis makulkovrita. Liaj ŝtrumpoj estis sendifektaj sur la genuparto. Li portis jam surtuton en mildaj aŭtuntagoj.

Fanny ne ŝatis lin kaj samtempe bedaŭris lin. Ni ne faros tion, ĉar en tiu eta, timema, malbela dekkvinjara knabeto vi retrovos la heroon de ĉi tiu rakonto. Li pene ekstaris, ĝuste kiam Fanny aperis. Lia lernilujo estis kotŝmirita.

Liaj ŝtrumpoj estis ŝiritaj, lia ĉapo estis for kaj liaj haroj distaŭzitaj. Estis skrapvundo sur unu vango, el kiu fluetis sango.

”Mi rakontos al mia patrino!” li ploris senpove kaj malrektiĝis pro mizero kaj angoro, ”kaj tiam vi spertos... lasu min sola, nun tuj!”

Fanny sentis malagrablan ekpikon en sia stomako kaj en sia gorĝo.

”Li rakontos al panjo!” brukriis la knabetoj ĥore.

”Ho, panjo!” kaj refoje ili kripligis la malfeliĉan nomon.

Kaj jen sovaĝa katino eksplodis inter ili. Ne avertante, kvazaŭ furio kun flamaj okuloj kaj flirtantaj haroj, kun blankaj dentoj en grumblo, ŝi atakis ilin perpugne.

Se ŝi estus batalinta honeste aŭ se ŝi estus ne surprizinta ilin per la neatendita furiozo, ŝi certe estus senpova kontraŭ ili. Sed ŝi subite ekatakis, piedfrapis kaj pugnobatis disen, mordis, fingre gratis. Ŝi ne sentis la bategojn, kiujn la knaboj rekompence disdonis kaj ŝiaj manoj fermiĝis kaj remalfermiĝis alterne por jen bati kaj jen grati. ”Iru hejmen!” ŝi kriis al Clarence, samtempe batalante.

Kaj Clarence serĉis siajn librojn kaj prenis la piedojn en la manojn. Poste Fanny lerte saltis flanken por eviti la brunajn pugnojn de la knaboj. En tiu momento ŝi sanĝiĝis el furiozulino en angore tremetantan knabinon, kiu rigardas petege kaj timeme el kadro el nigraj bukloj. Sed la knaboj refoje estis atakontaj.

”Timeguloj! Kvin kontraŭ unu knabino,” ploris Fanny, kun tremanta sublipo, ”do venu, batu min! Vi timas ĉiun, escepte knabinon! Senkuraĝuloj!”

Patosa larmo ruliĝis sur ŝia vango. Per tio la kolero forfluis. Restis nur kvin bubetoj, kiuj staris gapante al ŝi en senpova eksciteco.

”Vi ja batis unue,” ploris unu el la knaboj, ”kial vi furiozis inter ni, mi volonte scius, vi fikatino!”

”Li estas malsana,” diris Fanny, ”li ne povas batali, mankas io en liaj pulmoj aŭ io ajn alia, eĉ li forlasos la lernejon. Krome li estas milfoje pli bona ol vi ope!”

Subite ili ĝojkriis: ”Fanny amindumas Clarencon. Fanny amas Clarencon!”

Fanny levis la iom ĉifitan ”Zola” de la loko, kien ĝi ĵetiĝis ĉe la unua atako. – ”Tio estas mensogo!” ŝi vekriis kaj pafis sin for, persekutata de la knaboj kaj ilia mokkanto. Ŝi eniris tra la malantaŭa pordo kaj klopodis aspekti kiel kutime. Sed la akravida okulo de Mattie malkovris la postsignojn de la batalo, kvankam ŝi estis okupita de terpomsenŝeligo. ”Fanny Brandeis, rigardu vian mantelon, kaj kio okazis al viaj haroj?”

Fanny rigardetis la disŝiritan mantelpoŝon, pendflirtanta libere. ”Ho, tio, nu... ” ŝi diris malserioze, preterpasante la tablon en la kuirejo, forprenis tranĉaĵon da malvarma bovidaĵo de la plado kaj supreniris al sia ĉambreto.

Tia batalego estis malsatiga. Kiam sinjorino Brandeis venis hejmen je la sesa, ŝia filineto sidis kviete leganta.

Ĉe la tagmanĝo, sinjorino Brandeis riproĉe diris:

”Fanny, injo, estas skrapo sur via vango de la tempio ĝis la mentono!”

Fanny palpis sian vizaĝon.

”Ĉu vere?”

”Vi ja sentis tion, kiamaniere ĝi okazis?”

Fanny diris nenion.

”Mi vetas, ke ŝi batalis!” diris Teodoro kun intuicio, per kiu unu infano ĉion divenas pri alia.

”Fanny!” La severaj brunaj okuloj rigardis ŝin.

”Ho, kelkaj knaboj bategis Clarencon Heyl kaj mi ekkoleris pri ili, ili insultis lin iel.”

”Kiel?”

”Nu, kiel ajn!”

”Sed injo mia, se vi iros batali, ĉiufoje kiam vi aŭdos insultnomon...”

Fanny pensis pri la ŝirita mantelo, la ĉifita ”Zola,” la survanga skrapo.

”Tiam ĝi fariĝos multekosta,” ŝi diris medite.

Post la tagmanĝo ŝi denove enprofundiĝis en sia libro.

Teodoro devis labori pri sia algebrotasko post la rearanĝo de la tablo, sed anstataŭ fari tion, li surmetis sian ĉapon, ŝteliris for, por ludi ekstere sub la arklampo ĉe la stratangulo. Fanny preskaŭ neniam kunportis librojn el la lernejo kaj malgraŭ tio ŝi sufiĉe bone progresis, precipe en la fakoj, kiujn ŝi preferis. En la vintro post la morto de sia edzo sinjorino Brandeis alkutimiĝis post la tagmanĝo distri sin per solula kartludo. Ŝi povis tiam pripensi la okazintaĵojn de la tago, siajn problemojn kaj samtempe ĝi efikis trankvilige. Ŝi malsuprenklapis la tabulon de la skribtablo kaj sidigis sin sur la piantabureton.

Multajn jarojn Fanny rememoris tiun vintron, la legadon, akompanatan de la susurado de la ŝovataj ludkartoj; ĉiam, kiam ŝi legis libron de Dickens, ŝi pensis pri tiuj longaj kvietaj vesperoj. Ŝi tiam prefere legis verkojn de Dickens. Ŝi sentis specon de malestimo pri lia sentimento, liaj ”grandaj” sinjorinoj tedis ŝin. Sed ŝi ne sciis, ke tion kaŭzas la fakto, ke ili estas malbone desegnitaj.

Ŝi tamen ŝatis la humuron en liaj libroj kaj ŝi povis relegi la partojn pri Samuel Weller, Mr. Micawber, Sairy Gamp kaj Fanny Squeers. Ŝi trovis, ke estas tento legi Dickensaĵon antaŭ la vespermanĝo, precipe la historio de Pickwick estis fatala. Ĝi pelis ŝin en ekstazo al la manĝaĵoŝranko por esplori, ĉu estas ankoraŭ io manĝebla, ĉu kuko aŭ pomo aŭ malvarma viando, io ajn. Tamen kion ajn ŝi trovis, tio ne estis komparebla kun la delikataĵoj, pri kiuj ŝi legis, kun la salivaperigaj viandpasteĉoj, la ŝafaĵo kaj la varmega grogo per ananasaĵo. Tiun vesperon, post kiam sinjorino Brandeis estis momenton en la kuirejo por priparoli ion kun Mattie, ŝi revenis kaj vidis, ke ŝia filino kredeble estas babilinklina, kvankam ŝi tenis la libron antaŭ si.

”Panjo, ĉu vi jam legis tion ĉi?”

Ŝi montris la titolon: ”Au Bonheur des Dames”.

”Jes, sed infano mia, kial vi legas ion tian? Tio ja ne estas legaĵo por vi. Ho, mi dezirus, havi pli da tempo, por...”

Fanny klinapogis sin antaŭen, ŝajne komunikema. ”Ĝi pensigis min tiom pri vi mem, panjo. Vi ja konas la historion pri la granda entrepreno, kiu frakasas la malgrandan, pri ĉio ĉi. Tio estas same kiel tio, pri kio vi antaŭ nelonge kun tiu sinjoro... vi scias. Vi diris ion pri tio, kio mortigas la detalkomercon en malgrandaj urboj kaj li diris, ke ĝi iutage estos kontraŭleĝa kaj vi diris, ke vi tion ne ĝisvivos.”

”Ho, jes, ni priparolis la poŝtekspedaferojn, kaj kiel malfacile estas konkurenci kun tio, kiam la farmistoj mendas laŭ katalogo kaj ricevas plenkestojn da varoj hejmenportataj. Mi ne sciis, ke vi aŭskultas tion, Fanjo.”

”Jes tion mi ĉiam faras, kiam vi parolas kun vojaĝisto aŭ iu tia, tio vere interesas min.” Fanny reiris al sia libro.

Sed Molly Brandeis sidis ankoraŭ medite, rigardante sian strangan idinon. Poste ŝi ĝemis kaj aranĝis la kartojn por ludo. Je la oka ŝi plej ofte estis tiel laca, ke ŝi ekdormis sur la eluzita ledtegita kanapo en la familia ĉambro, tiam ŝi estis tute elĉerpita. La domo estis tre kvieta, se ne Mattie en la kuirejo aŭ en sia angula ĉambreto supre bruis. Kelkfoje la laciĝinta virino vekiĝis subite timigita kaj ekkriis singulte: ”Ne! Ne! Ne!” Unue la infanoj eksaltis terurigitaj, kiam ili aŭdis ŝin, sed ili alkutimi ĝis al tio, nur rigardis por diri, kiam ŝi demandis, kio vekis sin: ”Vi havis la neneon!”

Ŝi mem neniam parolis pri tio, kio vekis ŝin kaj kriigis ŝin tiel. Eble nur estis protesto de la elĉerpita korpo kaj la trolacigitaj nervoj. Finiĝis ordinare per la anonco, ke ŝi kuŝiĝos, post kiam ŝi eltiris la harpinglojn el la mallongaj, densaj haroj. Ŝi insistis, ke ankaŭ la infanoj iru en la liton, kvankam ili ofte sukcesis gajni kromhoreton per prokrastaj pretekstoj. Sed estis tre sanige por ili, tiu regula kuŝiĝo je la naŭa; ili havis per tio la necesan dormon, kiun iliaj aĝo kaj vigla karaktero nepre bezonis.

”Venu, infanoj,” ŝi kutimis diri kun oscedo.

”He, panjo, momenton, finlegi la ĉapitron.”

”Kiom da paĝoj?”

”Nur malmultaj, jen, nur tiom!”

”Nu, bone, sed ne pli,” ĉar sinjorino Brandeis, kiel saĝa virino, sciis, kion signifas nefinlegita ĉapitro por legoamanto. Sed Fanny kaj Teodoro ne ĉiam estis honestaj tiurilate, ili avide englutis la permesitan ĉapitron, ruĝvangaj pro eksciteco. Eble sinjorino Brandeis refoje ekdormos! Kaj tiuokaze la du konspirantoj komencis la sekvantan ĉapitron mallaŭte kaj lerte turnante la foliojn, ili enŝtopis tiam sian menson, same kiel bubetoj troavide plenigas sian buŝon per kuko post la dorso de panjo. Sed estis, kvazaŭ ŝi vekiĝas pro streĉiĝo en la libro mem kaj tiam venis la timita rezulto, la fino. La patrino subite eksaltis konfuzite, ĉirkaŭen rigardis kaj ekvidis la du infanojn, ensorbiĝantajn en legado.

”Fanny, Teodoro! Nun tuj, nenion pli!”

Fanny klopodis, arogante ignori tiun admonon.

”He, panjo, nur tiomete da paĝoj ĝis la fino, tie.”

”Mistifiko! Vi jam legis kvar ĉapitrojn, post kiam mi diris, ke vi finos, supren, al la lito!”

Molly Brandeis tiam inspektis, ĉu la pordo kaj fenestroj estas fermitaj, prizorgis la horloĝon kaj tuj kiam la infanoj estis atingintaj la supran portalon laŭ la ŝtuparo, ŝi estingis la lumon, mem supreniris, kun la harpingloj en unu mano, la korseto en la alia. Iom post la naŭa la tuta familio dormis, la infanoj kviete, sensonĝe, la laca virino maltrankvile kaj multmove, ĉar ŝia trostreĉita cerbo okupis sin per la tagaj problemoj. Ne estis familio ripozanta. Estis kvazaŭ spirita aĵo, posttremetanta momenton, malstreĉinte la nervojn kaj muskolojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.