La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FANNY

Aŭtoro: Edna Ferber

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO III.

Printempe la farmistinoj venis por aĉeti ĉe sinjorino Brandeis mastrumilojn kaj kuirilojn kaj la aristokrataj loĝantoj de Westend por aĉeti la premiojn por siaj vistvesperoj. Konvinkita, ke la favoraj tagoj por ĉiovendejo estas malmultnombraj, ŝi fervoris speciale okupi sin pri merceroj. Estis io kruela en la obstina maniero, en kiu ŝi oferis sin al la afero. Ŝi ne estis pli ol tridekokjara, ŝi estis inteligenta, sana kaj gaja, sed neniam ŝi forlasis la butikon. Ŝi aŭskultis ĉiun, parolis kun ĉiu kaj lernis multe. Ŝi faris al si centojn da amikoj kaj amikoj en komerco valoras kapitalon. La gajanimaj, elegante vestitaj kaj ĉiam flue parolantaj vojaĝistoj rakontis al ŝi siajn zorgojn, por kio ili sidiĝis sekure en la anguleto apud la forno; ili montris al ŝi la portreton de sia fianĉino, kiun ili konservis en sia poŝhorloĝo kaj proponis al ŝi festonon ĉe Haley. Ŝi aŭskultis la rakontojn pri iliaj ĉagrenoj, konsilis ilin; ŝi admiris la portreton de la fianĉino, disdonis utilajn atentigojn pri la solece hejmsidantaj edzinoj de la vojaĝistoj; sed ŝi neniam kuniris festeni ĉe Haley.

Ŝi ankaŭ aŭskultis la farmistinojn, la fabriklaboristinojn, kaptis la karajn perlojn, kiuj malofte gutfalis de la aristokratinaj lipoj el Westend. Estis io en ŝiaj brunaj okuloj, en ŝia rekta, inteligenta nazo, kio naskis fidon, kaj neniu vidis en ŝi ion de tiu preskaŭ kruela obstineco, kiun ŝi havis, ne povis ne posedi, ĉar alie ŝi ne estus povinta kontraŭstari tiujn seniluziigojn, elteni la penadon, la pezan batalon de la vivo.

Oni povas doni de la plimulto de la familioj puran bildon kontraŭ la fono de ilia hejmo, sed koncerne la familion Brandeis la butiko estis la spino de la hejmo. La manĝo-, distro- kaj dormo-tempoj estis fiksitaj laŭ la butiko.

Ili ĉiuj lernis multe per la butiko, vivis per la butiko kaj al ili mankis multo pro la butiko. Fanny Brandeis ĉiam diris, ke ŝi malamas la butikon, sed la butiko faris ŝin prudenta, tolerema kaj poste fama. Ja de kiu ajn entrepreno oni povus pli atendi. La butiko kontaktigis ŝin kun viroj kaj virinoj kaj instruis ŝin interrilati kun ili. Reveninte el la lernejo, ŝi ofte vizitis sian patrinon, dum Teodoro iris hejmen por ekzerci kaj sidante sur tabureto, ŝi aŭskultis kaj asimilis. Estis bonega instruado por la impresiĝema, inteligenta kaj dramece sentema juda knabino.

Estis proksimume la tempo, kiam Fanny Brandeis ekkonsciis, ke ŝi estas malsama kompare kun aliaj. Nu, jes, la patrinoj de aliaj knabinoj en Winnebago kompreneble ne laboris en butiko kiel viro. Kaj ŝi kaj Bella Weinberg estis tiuj du el la klaso, kiuj ne iris al la lernejo en la Granda Sabato, la Novjartagoj kaj en la malpli gravaj judaj festotagoj. Ŝi ja iris al preĝejo en vendredvesperoj kaj sabatomatenoj, dum aliaj knabinoj, kiujn ŝi konis, iris dimanĉe al la preĝejo. Pro ĉio tio ŝi stariĝis iom aparta en la malgranda mezokcidenta urbo, sed ankaŭ estis alia diferenco. Ŝi ludis, dormis kaj manĝis, lernis siajn lecionojn kiel tiuj aliaj samaĝaj ulinoj. La efektiva diferenco troviĝis ĉu en la temperamento, ĉu en la sentimento aŭ en la drameca sentemo aŭ en la historiamo, eble en ĉiuj kvar ecoj. Ekzemple, la infanoj estis ludantaj en unu el la varmetaj, ombroplenaj valetoj, kiuj estis la belaj lokoj ĉirkaŭ la urbeto. Tiuj valetoj kuŝis kiel nestoj, ŝirmataj de la montoj kaj la urbana libervolo ankoraŭ ne kovris ilin per malplenaj skatoloj, ladaj legomujoj, cindro, malpuraĵo kaj forĵetindaĵoj, por poste vendi ilin kiel konstruterenon. La indianoj siatempe kampis kaj ĉasis tie. Precipe la valeto sub la Courtstrat-ponto apud la katolikaj preĝejo kaj pastrejo estis preferata ludejo. Ĝi kuŝis tie dormanta kaj gracia ĉe la piedo de la varmega urbeto, tute verda, sukplene freŝa; rivereto serpentumetis tra ĝi. La dikaj kapucenaj fratoj en siaj krudaj, brunaj roboj, tenataj ĉe la talio per ŝnuro, sur sandaloj, venis promeni aŭ sin dorloti en la sunbrilo sur ŝtona benko, ne tre malproksime de la monaĥejo sur la montdeklivo.

Kaj tiam okazis foje, ke Fanny meze de kurludado haltis, trafita de bildo, kiun la nuntempo donis pri la pasinteca. Kun sia orienta karaktero ŝi povis kombini la sekan tekston de sia historilibro kun la verdaĵo de la arboj, la grizaĵo de la preĝejo kaj la brunaĵo de la monaĥaj roboj, ŝi kreis el tiu kombinaĵo vivantan bildon. La kurludo kaj ŝiaj bruantaj kamaradoj malaperis kaj ŝi vidis en la bildo de sia imago singarde ŝtelirantajn indianojn, kiuj ardis pro kuraĝego kaj batalemo. Ili estis tute malsimilaj al la ĉifonaj, aĉaj oneidoj kun ilia haladzo, kiuj venis somere frumatene al la malantaŭaj pordoj en ŝiritaj katunaj kiteloj kun korbetoj da virteloj; ili estis kadukiĝintaj estaĵoj de subpremata kaj venkita popolo. Ŝi vidis sovaĝajn, liberajn, majestajn indianojn kaj inter ili ne estis grasaĵaj oneidoj. Ili estis siuks-idoj kaj potavaton-idoj (tio sonas vere indiane), winnebag-idoj, menomon-idoj, utagam-idoj. Ili estis silentemaj indianoj kun brilaj okuloj kaj elastaj korpoj kaj rapidaj piedoj kaj kun ĉiaj eblaj ecoj, kiujn oni povus indiki per adjektivoj, elpenseblaj per sia fantazio kaj helpe de la historilibro.

La dikaj, pacamaj kapucenoj sur la montodeklivo fariĝis jezuitoj, timtremigaj, misteraj, potencaj, subtenataj de Francujo kaj la Roma eklezio. De malantaŭ tiu dika kverko en ĉiu momento povus aperi Nicolet, la kura ĝa, kiu estis la unua, kiu esploris Wisconsinon kaj la lasta, por kiu temis pri merito pro aŭdacplena vivo, Jean Nicolet! Ŝi amis la sonon de tiu nomo. Kun li estis La Salle, rektestara, svelta kaj gracia, kiu kompreneble portis faldmanumojn kaj plumojn sur la ĉapelo, belan glavon, eĉ kiam li veturvagis en kanoto. Kaj jen estis Tonty, lia indiana amiko kaj kunvagulo, Tonty, la viro en atlaso kaj veluro, eleganta, taktplena, sambrava – cetere iom mistera figuro – kun sia minaca, fera mano, tiam timata de la malkleraj sovaĝuloj, ĉiam kovrata per ganto.

Kompreneble estis parfumita ganto... Bum! Maldelikata puŝo, kiu klinegis ŝian kapon malantaŭen kaj preskaŭ faligis ŝin antaŭen, trafis ŝin. ”Hop, jen, tuŝita, via vico, Fanny devas persekuti!” Indianoj, jezuitoj, kavaliroj, arbaregvagistoj, ĉiuj foriĝis subite, Fanny tiam staris momenton konsternita, sed tuj poste ŝi kuregis jam refoje rapide kiel la plej lerta knabo, persekutis unu el la kunludantoj, tute entuziasma por la ludo mem. Ŝi estis stranga miksaĵo de petolemulino kaj libromaniulino – cetere bonega kombinaĵo, kaj por la menso kiel por la korpo. Ŝia spirito ĉiam palpis, serĉis kaj provis, kiel oni renkontas plej ofte en knabinoj kun eksterordinare fantazia spirito kaj patrino labore tre okupita. Tiu serĉado kaj palpado kaŭzis en iu Granda Sabato (jude: Jam Kippur) post la morto de ŝia patro, memorindan okazaĵon. Neniam estis permesite al Fanny fasti en tiu tago, la plej grava kaj solena el ĉiuj judaj festotagoj. Molly Brandeis kun sia moderna spirito ne povis decidi instigi al la infanoj sin deteni de ĉiu nutraĵo dum tuta tago. Fanny do sciis, ke ŝia patrino ne konsentos, kiam ŝi, formanĝinte grandan kvanton da bifsteko kaj frititaj terpomoj, konigis sian intencon post ĉi tiu manĝo fasti ĝis la sekvonta tago. Dirante tion, ŝi ĝuste prezentis sian teleron por tria porcio da terpomoj. Kaj Teodoro, kiu ĵus sukcesis malplenigi sian unuan teleron, protestis indignite.

”Kion vi nun faras, vi ne estas la sola ŝatanto de frititaj terpomoj, ne pensu tion!”

Fanny ŝmiris kviete ankoraŭ grandan pecon da butero sur la jam abunde provizitan prenitaĵo kaj enbuŝigis ĝin kun sinteno de aplomba virteco. ”Mi devos manĝi multegon. Ĉi tio estas la lasta, kion mi prenos ĝis morgaŭ vespere.”

”Kio estas tio,” riproĉis sinjorino Brandeis. ”Jen, bela afero!” mokis Teodoro. Fanny kviete plue manĝis, klarigante la okazon.

”Bella Weinberg kaj mi fastos morgaŭ la tutan tagon. Ni volas vidi, ĉu ni povos elteni.”

”Tion vi ja ne povos,” diris Teodoro.

Sinjorino Brandeis rigardis sian filineton kun interesi ĝo. ”Sed tio ne estas la celo de la fastado, Fanny, nur provi, ĉu oni povos elteni. Se vi dum la Jam Kippur-servo nur pensados pri manĝaĵoj...”

”Tion mi ne faros,” protestis Fanny emfaze. ”Tion farus Teodoro, sed ne mi!”

”Tion mi tute ne farus,” certigis Teodoro, ”sed se mi devos ludi violonsolon en la memoriga servo, mi bezonas mian kutiman porcion, mi pensas.”

Teodoro nome ludis kelkokaze en la sinagogo. Kaj la malgranda religianaro nur havis neklaran komprenon pri tio, ke estas io konfuze kaj kortuŝe bela en la pulsantaj plifortiĝo kaj malfortiĝo de lia ludado. Ili ne sciis, ke estas io genia, kion ili aŭdis. Tiun ĉi antaŭsabatan vesperon de la grava tago Molly Brandeis iris al la preĝejo, modeste vestita, kun siaj gefiloj flanke de si. Ŝi decidis ne tro embarasiĝi pro la kortuŝe bela diservo de la sekvonta tago. Estis la unua Granda Sabato post la morto de la edzo kaj ĝuste la memoriga servo okazonta je la tria posttagmeze, estis la fierindaĵo de rabeno Thallmann. Ĉi tiu rabeno Thallmann estis klerulo, brava mildanima viro. Sed lia kongregacio ne multe ŝatis lin. Li ĉerpis siajn tekstojn el la biblio, ĉar li trovis Moseon pli granda gvidanto ol Roosevelt kaj la miraklo de la brulanta rubusarbaro estis liaopinie pli mirinda ol la mirakloj de la dudekjarcentaj tekniko kaj elektro. Li estis malgranda viro kaj liaj manoj kaj piedoj ne estis malpli delikataj kaj malgrandaj ol tiuj de virino. Fanny ĉiam ĝuis, rigardante lin en lia rabena togo, portanta ambaŭ okulvitrojn sur sia maldika nazeto, kiam li legis. En la katedro li staris tute rekta, sed surstrate oni povus vidi, ke lia dorso estas kurba – estas eble, ke tion nur kaŭzis, ke li ĉiam meditante iris tra la stratoj, la rigardon teren, kaj ke li fumis siajn maldikajn, amuze helbrunajn cigaretojn, kiuj estis kvazaŭ speciale fabrikitaj por li.

La vesperservo komenciĝis je la sepa. La kongregacianoj de ĉiuj flankoj iris al la preĝejo, vestitaj per krakanta silko. Interne estis obtuza zumado de voĉoj. La loko de la familio Brandeis estis malantaŭe, kiel decas al malpli bonstataj anoj de la riĉa kongregacio. Sed pro tio ili akiris belan vidaĵon trans la orname vestita ĉeestantaro.

Fanny, kun siaj brilaj okuloj, ĝuis multe. La senornamaj, flave lakitaj benkoj brilis pro la reflektado de la lamplumo.

La sepbrakaj kandelabroj ambaŭflanke de la predikejo estis ornamitaj per hedero. Anstataŭ la ruĝpluŝa kurteno, kiu pendis en ordinaraj tagoj antaŭ la Kesto de Interligo kaj la ruĝpluŝa katedrotuko, oni metis tukojn el blanka, brilanta atlaso, borderita de ora franĝo kaj kun pezaj orumitaj kvastoj ĉe la anguloj. Kiel brilis la blanka atlaso en la elektra lumo! Fanny Brandeis ĉiam estis ravata de tiom da lumo, da brilado kaj de la solena muziko, raviĝis pro la malgranda rabeno, atente sidanta kontraŭ la alta apogilo de sia seĝo aŭ staranta, kiam li legis en la granda biblio. Ĉio ĉi vekis en ŝi emociiĝon, kiu, mi timas, ne ekestis pro religia fervoro. Estis precipe la drameco en la tuta afero, kiu kaptis ŝin. Kaj ankaŭ la devo, per kiu ŝi ŝarĝis sin tiun tagon, nur malmulte koncernis religion. Sinjorino Brandeis ja komprenis tion ĝuste. Ĝi estis planita kiel eltenprovo. Fanny en sia plensana ekzistado neniam fastis. Reveninte el la lernejo, ŝi forkonsumis amaseton da buterpanoj kun bruna sukero aŭ pomsiropo, prenis kelkajn pomojn el la barelo en la kelo kiel deserton. Du horojn poste ŝi atakis la tagman ĝon el frititaj terpomoj kun hepato, teo, persika konfitaĵo, poste denove porcion da buterpanoj. Kaj ni nun ne menciis la ĉerizujojn en la ĝardeno kaj la berarbustojn, ni eĉ ne tuŝis la saketojn kun ĉiaj frandaĵoj sukeraj, kiuj tiel bonege taŭgas por nerimarkita uzado en la lernejo.

Bella Weinberg ne malpli ol Fanny Brandeis ŝatis multaj manĝindaĵoj, kvankam ŝi estis nur blondulino kun kremsimila koloro. Dum la vesperservo la du knabinoj intersanĝis daŭre signojn de interkompreniĝo. La Weinberganoj sidis, konforme al sia rango, en la tria vico dekstre, kaj Bella devis turnadi sin por doni signon al Fanny. La vesperservo daŭris nur mallonge. Rabeno Thallmann same kiel la urbanoj volis ŝpari fortojn por la sekvonta tago. Sinjorino Brandeis promenis en la premvarmeta septembra vespero hejmen kun siaj idoj, kiuj penis konser vi sian Jam-Kippuran dignecon, ne surtretante provente kolektiĝintan amason da sekaj aŭtunfolioj.

Teodoro iris rekte al la kelo kaj serĉis pomon, kiun li manĝis, laŭ Fanny, kun multe da superflua ŝmacado. Estis granda sukplena pomo, kiu krakis, kiam Teodoro enfosis siajn dentojn. Fanny rigardis tion kun aplombo de malestima supereco kaj iris en la liton. Ŝi intencis longe dormi, pro gastronomiaj konsideroj, sed la korpo ne kapablis obei la menson kaj ŝi frue vekiĝis kun peza sento. Sed malgraŭ la frua horo Molly Brandeis estis jam momenton suprenirinta por rigardi sian strangan filineton. Ŝi faris tion pli ol unu fojon sabate, kiam ŝi frumatene iris al la butiko kaj Fanny longe dormis. La haroj de Fanny kuŝis sternitaj sur la kuseno, unu brako estis etendita, la dua sur la brusto. Estis ĉarmega bildo en nigra, blanka kaj ruĝeta koloroj, kiam ŝi kuŝis dormanta. Fanny mem ofte faris tiajn desegnaĵojn kun grandaj, akraj kolorfakoj. Sinjorino Brandeis rigardis la infanon kun siaj nigraj haroj kaj ruĝaj lipoj kaj ŝi refoje vidis tiun decideman ion en la formo de la blanka frunto. Ŝi malmulte diris pri la plano de Fanny fasti, ŝi ne konsentis pri ĝi, sed enkore ŝi esperis, ke la infano persistos, kion ŝi unufoje komencis. Fanny vekiĝis duonon post la sepa kaj ŝiaj nazoloboj tremetis pro la tenta, agrabla odoro de freŝa kafo. La domo estis plenigita de tiu odoro, kiu incitis la sentojn kaj vekis viziojn pri varmaj, brunbakitaj bulkoj, ovoj kaj butero. Precipe la matenman ĝo estis tiel bongusta manĝo! Fanny turnis sin kaj intencis reekdormi, sed ŝi ne sukcesis. Ŝi ellitiĝis, vestis sin malrapide kaj zorge. Neniu nun estis, kiu rapidigis ŝin per voko: ”Fanny! Via ovo malvarmiĝas,” malsupre de la ŝtuparo. Ŝi surmetis purajn, susurantajn subvestojn kaj tre atentis sian hararon. Por ne fuŝi sian novan silkan veston antaŭ la tempo por iri en preĝejon, ŝi surmetis grandan antaŭtukon, kiu aspektis kvazaŭ jupo. Ŝi supozis, ke Teodoro jam estos preta per la matenmanĝo. Sed malsuprenveninte, ŝi vidis lin sidanta ĉe la tablo, ĵus komencinta.

Ovo, orflava kaj blanka kun fritbrunaj randokrustoj kuŝis sur lia telero. Teodoro manĝis sian ovon kutime pli-malpli laŭ matematika sistemo. Unue li rapide manĝis la blankaĵon, kiun li ne ŝatis, sed sinjorino Brandeis postulis, ke li manĝu ĝin. Poste li sidis en adoro antaŭ la flavaĵo, kiu kuŝis kompleta kaj netuŝita en la mezo de lia telero, kvazaŭ sukcena, ambra juvelo. Tiam li subite metis sian forkon en la koron de la juvelo, tiel ke la flavaĵo disfluis sur la telero, miksiĝis kun la butero kaj en tiun miksaĵon li trempis la varmajn freŝpanajn krustojn. Fanny preterpasis la tablon, ĝuste kiam Teodoro trapikis la flavaĵon. Ŝi retenis la spiron kaj fermis la okulojn. Post tio ŝi fuĝis al la antaŭpordo kaj enspiris avide kaj profunde la fortigan venton, tian, kia blovas en septembraj matenoj en Wisconsin. Tia, kiel ŝi staris tie kun siaj rigidaj, mallongaj, nigraj, ankoraŭ malseke brilantaj bukloj, kun siaj festotagaj ŝuoj kaj ŝtrumpoj, sia fortika, akre konturiĝanta figureto en la ĉiokovranta antaŭtuko, la brilon pro batalo kaj obstineco en siaj trajtoj, ŝi estis tipo de surtera beleco.

Sed la vera batalo venos nur poste. Ili iris je la deka al la preĝejo, Teodoro kun sia amata violono, premita sub la brako. Bella Weinberg atendis apud la enirejo.

”Ĉu vi... ?” ŝi demandis rapide.

”Kompreneble ne,” Fanny respondis superule rigardante.

”Ĉu vi pensas, ke mi matenmanĝos, se mi diris, ke mi fastos la tutan tagon!” kaj neatendite kun ia suspekto:

”Ĉu vi?”

”Ne!” tre akcente.

Ili eniris la preĝejon, al siaj lokoj. Estis beleta vidaĵo: la enirado de la urbanoj, la virinoj susurantaj, la viroj mallertaj pro la nekutima soleneco de nigraj vestoj en labortago.

Unu rigardo super la flavaj benkoj donis kompletan trarigardon pri la socia kaj financa katalogoj de la kunvenantoj. La klasifiko de la lokoj estis la Gotha almanako de la kongregacio. La maljuna Ben Reitmann, la patriarko de la juda kolonio de Winnebago, kiu venis kiel juna enmigranto kaj kiu nun posedis centojn da hektaroj da fruktodona tero, multajn domojn, fabrikojn kaj bankojn, estis la reĝo, kiu pretendis sian tronon sur la plej antaŭa sidloko en la mezo. Li estis belega tipo de maljunulo kun ruĝetkolora vizaĝo, karakteriza kapo kun densaj, grizaj haroj, klaraj okuloj, kiuj ne perdis sian brilon pro maljuniĝo kaj kun surpriza kaveto en unu el siaj vangoj, kiu donis al li petolan, knabecan aspekton. Malantaŭ ĉi tiu altrangulo sidis liaj filoj kun siaj edzinoj kaj liaj filinoj kun siaj edzoj kaj gefiloj, malantaŭ ili la Weinberganoj ktp. ĝis Molly Brandeis kun siaj infanoj en la tria benko de malantaŭe. Sekvis nur kelkaj dubrangaj familioj, stampitaj kiel ”rusoj” – kiel nur la germannaskita judo povas brulstampi iun, kiu malfeliĉe naskiĝis en la vasta regiono, enlimigata per la nomo ĝenerala ”preterberlina.”

La mateno preterpasis kun sia muziko, siaj respondkantoj, la germanlingva prediko, plena de kvar aŭ kvinsilabaj germanaj vortoj, kiaj ”Barmherzigkeit” kaj ”Eigentümlichkeit”.

Dum la prediko Fanny sidis reve rigardanta la ombron sur la fenestro pro la pinarbo flanke de la preĝejo aŭ ŝi amuzis sin per la fiŝeca vizaĝo de la ridinde ornamita sinjorino Nathan Pereles, kiun ĝuste kaptis lumradio tra la flava vitro. De tempo al tempo Bella rigardis malantaŭ sin kaj prenis mienon, kiu klopodis esprimi profundan suferadon, sed samtempe ĝismortan senŝancelemon. Fanny absolute ignoris ĉi tiujn senvortajn komunikojn. Ili ekscitis ŝin, kvankam ŝi ne povus diri kial. En la tempo inter la matena kaj posttagmeza diservoj, ŝi ne iris hejmen, kie estis tento en formo de manĝaja odoro, sed ŝi promenis tra la urba parketo, laŭlonge de la rivero, kie ŝi sidiĝis por senti sin tre virta, religia kaj malplenstomaka. Kiam la posttagmeza servo komenciĝis, ŝi refoje sidis sur sia loko. Kelkaj piuloj estis restintaj por preĝi. Sed la plimulto de ili foriris kaj jen revenis duope, triope. Multaj virinoj anstataŭigis la ornamaĵon de la mateno, en kiu ili estis enpremitaj, per pli simpla vesto, kvankam ĝi estis ankaŭ el silko.

Sinjorino Brandeis, kiu forrestis ĉi tiun tutan sanktan tagon el la butiko, alvenis ĉirkaŭ la dua, rapidante, kaj preskaŭ angore rigardis sian kuraĝan filineton. La memoriga servo komenciĝos iom post la tria kaj daŭros preskaŭ du horojn. Je kvarono antaŭ la tria Bella Weinberg ŝteliris el la benko, iris tra la flanka interirejo kaj mangestis kaŝinvite al Fanny por kuniri. Fanny rigardis sian patrinon.

”Do iru,” diris sinjorino Brandeis. ”La freŝa aero estos bona por vi, sed zorgu esti ree antaŭ ol la memoriga servo komenciĝos.”

Fanny kaj Bella renkontiĝis mokridetante en la vestiblo.

”Kuniru al mia hejmo,” flustris Bella, ”mi montros al vi ion.”

La domo, granda kaj komforta, bele konstruita, kun ĉirkaŭanta verando kaj bone prizorgata gazono, estis tuj apude. Ili transiris la straton kaj trairis la malantaŭan pordon. En la granda sunplena kuirejo estis neniu. Estis tute kviete en la domo. Estis odoro de freŝa bakitaĵo.

Bella kun mieno de tentata senkulpulino, kuntrenis Fanjon al la provizoĉambro, kiu estis granda kiel mezgranda kuirejo. Tie staris sur pladoj kaj ladaj platoj, sur puraj blankaj buŝtukoj aro da bongustaĵoj, kompare kun kiuj tiuj, proponitaj al Tantalo, estis nur bagatelo.

En la antikvaj judaj familioj estas kutimo komenci la vespermanĝon post plentaga sindetenado per kafo kaj ĉiuspecaj kukoj. Tio kuŝas kvazaŭ plumbo en la stomako, sed estas eksterordinare bongusta. La patrino de Bella povis senegale kuiri kaj instruis la du servistinojn same bone pri la kuirarto. Ĉi tiun vesperon la gefratoj kaj parencoj eksterurbaj faros viziton kaj sinjorino Weinberg superis sin mem.

”Ho!” Fanny ĝemis aŭdeble. Preskaŭ estis suferĝemo, kvazaŭ agonio.

”Nu, prenu senĝene!” diris Bella, la tentantino. Odoris en la manĝoprovizejo kiel en ĝardeno kun spicoj, estis odoro de fruktoj, de ĵusbakita, sukerizita pasto. Tie staris pladego plena de rosintortetoj, rondaj tortetoj el sufiĉe ŝvelinta pasto kun internaĵo el rosina konfitaĵo, ĉio kovrita de neĝsimila pudra sukero. Estis ankaŭ tortetoj kun abrikotoj, pura, fandita oro en la brilo de la suno. Estis makulhavaj kampoj de fromaĝpanoj kun fendetoj en la orbruna krusto, tra kiuj oni povis vidi la citronflavan fromaĝon; tutfreŝa, mola fromaĝo ĝi estis, batmiksita kun ovoj, spicoj, sukero kaj citronoj. Estis konfitaĵtortetoj kaj cinamaĵpanoj, genie kombinitaj bakitaĵoj, tegitaj de migdalaj detranĉaĵoj. Estis freŝa pano – plektitaj panoj kun papavsemoj sur la plektkavoj kun brilaj flankoj pro la abunda butero, surŝmirita antaŭ ol ili enŝoviĝis en la bakfornon. Fanny Brandeis prigapis ĉion tion, konsternite. Dum ŝi rigardis, Bella prenis rosintorteton, mordis en ĝin, plena, avida mordo ĝi estis, tiel ke ŝiaj blankaj dentoj renkontis sin meze en la mola ruĝbruna konfitaĵo, kiu ĉiuflanke eliĝis tra la krusto, tiel ke aŭdiĝis ŝmaco. Fanny tremegis per sia tuta dorlotita, sed nun malsatanta korpeto.

”Nu, komencu,” diris Bella malavare – ”rapide, neniu rimarkos ĝin, ni ja fastis sufiĉe laŭ nia aĝo. Mi facile povus fasti ĝis hodiaŭ vespere, se mi volus, sed mi ne volas.”

Ŝi forglutis la alian parton de la torteto, serĉelektis duan, abrikotan torteton ĉifoje, kaj denove ŝiaj malsekaj lipoj ekprenis. Sed ŝi atendis momenton (la inkvizicio certe ne aplikis pli trivialan artifikon ol Bella), ŝi prenis ankoraŭ duan kaj proponis ĝin al Fanny. Fanny skuis malrapide sian kapon. Ŝia mano nevole supreniĝis. Ŝiaj okuloj fikse rigardis la vizaĝon de Bella.

”Prenu, do,” insistis Bella, ”prenu unu, ili estas bonegaj! Mmm!”

La unua buŝprenaĵo da abrikotoj malaperis inter la du vicoj da akraj dentoj. Fanny fermis la okulojn, kvazaŭ iu, kiu suferegas. Ŝi batalis la grandan batalon de sia vivo.

Ŝi ja renkontos aliajn tentojn en sia vivo, kiuj eble estos pli fortaj, sed ĝis sia morto ŝi ne forgesos tiun unuan batalon inter la karno kaj la menso tie en la manĝaĵoprovizejo kun la dolĉa odoro. Kaj la menso venkis.

Kiam Bella prenis la duan plenbuŝon da abrikotoj – ŝiaj okuloj jam serĉis migdalajan torteton, dum ŝi en la mano tenis la tentilon por Fanny – ĉi tiu turnis sin sur la kalkanoj kiel soldato, elpaŝis decideme el la domo, de la ŝtuparo, trans la straton kaj reen al la preĝejo.

Oni ĵus ekbruligis la lampojn. La homoj en la preĝejo estis lacaj, senenergiaj, elĉerpitaj de malsato, la plimulto sidis silenta kaj senatenta, escepte kiam la preĝolibro postulis parolitajn respondojn. La voĉo de la malgranda rabeno, malfortiĝinta pro laceco, sonis nun eksterordinare malforta, klara kaj melodia. Fanny ŝteliris al sia loko apud sinjorino Brandeis kaj premis sian malsekan malvarman maneton en la varmajn, labore eluzitajn manojn de sia patrino. Ĉi tiu turnis la okulojn, en kiuj brilis larmoj, de la preĝolibro al la pala vizaĝeto, kiu rigardis al ŝi kun preskaŭ petega rideto. La preĝolibro estis malfermita ĉe la malĝusta paĝo. Ĝuste kiam Fanny rimarkis tion, dum momento ĝemo trairis la neinterrompitan diservon de la festotago – la memoriga servo komenciĝis. La malgranda doktoro Thallmann skrape tusis. La preĝantoj sidigis sin alimaniere por rektigi la krurojn. Bella, la pekintino, kaŝe eniris; ŝi estis bildo en oro kaj ruĝeto kvazaŭ anĝelo. Fanny rigardis ŝin kaj sentis sin tre alte super ŝi, en pli alta sfero de senpekeco.

Estis, kvazaŭ Molly Brandeis sentis, kio okazis. – ”Vi ja ne faris ĝin, ĉu?” Fanny nee skuis la kapon.

Rabeno Thallmann sidis en sia granda skulptita seĝo.

Liaj okuloj estis fermitaj. La lace spiranta, malgranda orgeno en la ĥorejo en la malantaŭo de la preĝejo ekĝemis la unuajn tonojn de ”Traümerei” de Schumann.

Kaj tiam, super la raŭketa sono de la orgeno sonis kortuŝa plendludo de violono. Teodoro Brandeis komencis ludi. Vi sendube konas ludadon de ordinara, dekkvinjara knabo, tiun nervigan, sensentan skrapadon. Sed nenio tia estis en la sonoj, kiujn ĉi tiu knabo scipovis kantigi per arĉo el la ligna skatolo kun streĉitaj tripkordoj. Kio ajn ĝi estu – ĉu la longeco de maldikaj, sentemaj fingroj, la movado de la manartiko, la elasta rapideco de la subbrako aŭ io stranga en la cerbo – aŭ eble ĉio kune, Teodoro Brandeis nepre posedis ion, kio antaŭdestinas al la artisteco. Pri tio ĉiu konsciis, kiu vidis lin kliniĝi kun kaj super sia violono, por eligi el ĝi la malaltajn sonojn, kvazaŭ violonĉelajn. Dum lia ludado ĉi tiun tagon ĉiu sidis tre trankvile kaj meditis pri tio, kion li deziris kaj neniam atingis, pri perdita amo, pri neplenumita devo, pri seniluzii ĝo, pri malbono neniam rebonigita, pri perdo de iu, kies memorigo vekis penton. La ĉeestantoj sidis trankvile kaj pli ol unu sentis ion sur siaj lipoj, kio havis salan guston, levis la manon por kaŝe viŝpurigi sian vangon kaj vidis, ke tiu, kiu sidas antaŭ li, faras same. Tio okazis, kiam ĉi tiu dekkvinjara knabo metis sian arĉon sur sian violonon. Kaj tiu, kiu kapablas okazigi ĉion tion, certe posedas tion nedifineblan, magian, grandiozan, kion oni nomas genio.

Kiam estis pasinte, tra la salono iris ĝemo de malstreĉi ĝo. Rabeno Thallmann metis dum momento sian manon sur la laciĝintajn okulojn, kvazaŭ li revenus de malproksima spirita vojaĝo, post tio li ekstaris kaj paŝis al la katedro. Li parolis, hebrelingve, la komencajn vortojn de la memoriga servo kaj daŭrigis ĝis la preĝoj, en la angla lingvo, kun iliaj vortoj de senfinaj humileco kaj saĝeco:

”Ci metis en nin la povon fari pekon, sed ne la pekon mem.” Fanny ektimis. Antaŭ duonhoro ŝi mem spertis.

La servo estis daŭrigata, emocie kaj kortuŝe. La amenoj eliĝis kun renovigita forto el la buŝoj de la aŭskultantoj.

Nun estis nenio komika en la maniero, en kiu la maljuna Ben Reitmann kun siaj malrapide legantaj okuloj, ĉiam estis kvin vortojn post la aliaj, tiel ke liaj vortoj impliki ĝis en la laŭtaj respondoj, kaj lia bela, maljuna voĉo kun iom da raŭketo kaj hezito en sola majesto postsonigis la ”Omein.”

Oni atingis la juvelon de sindono, la malnovan kaj ĉiam solenan pregon ”Kaddiŝ”. Ne ekzistas skribitaj vortoj, kiuj povas prezenti la imponegon de la ”Kaddiŝ” tiel, kiel ĝi estas kantata hebree. Kiam rabeno Thallmann ekkantis kun sia monotona ripetado de honorigo, kelkaj nigre vestitaj urbanoj ekstaris kaj restis starantaj, kun la kapo klinita super la preĝolibro. Ili estis la homoj, de kiuj la morto postulis siajn oferaĵojn. Fanny stariĝis samtempe kun sia patrino kaj Teodoro, kiu revenis al ili el la ĥorejo. La malgranda orgeno ludis tre mallaŭte. La nigre vestitaj figuroj klinis sin. Tie kaj alie oni aŭdis momentan singulton, tuj poste retenatan. Fanny sentis brulan vualon, kiu malklarigis la vidon. Ŝi frotis permane la okulojn, sed la nebulo restis. Ŝiaj ŝultroj singulte skuiĝis.

Ŝi sentis la manon de sia patrino sur sia, per kiu ŝi tenis la libron. La preĝo – preĝo ne de funebro, sed honoriga, finiĝis per finkrescendo de la orgeno. La silentaj nigraj figuroj residiĝis.

Super la laciĝinta piularo venis atmosfero de grandioza liberiĝo. Ĉi tiuj judoj, kiuj tie aŭskultis la vortojn, parolitajn de la profetoj de Izraelo, ĉi tiun tagon iris image reen milojn da jaroj, al la tempo, kiam la detruo de la templo estis same reala, kiel nun la detruo de la kolonoj kaj kupolo de la Reimsa katedralo. La maljuna Ben Reitmann sentante sin malbona pro fastado, estis for de siaj ĉiutagaj zorgoj pri ĉevaloj, segejoj, farmdomoj kaj hipotekoj. Eĉ sinjorino Nathan Pereles, en nigra atlaso, kun siaj vitraj kaj gagataj perloj, sia malagrabla, kutime malserena mieno, sen heliĝo pro simpatio aŭ amo, ŝajnis senti ion de la emocia ondo. Fanny estis embarasita de ĝi. Ŝia kapo doloris (tion kaŭzis la malsato) kaj ŝiaj manoj estis glacie malvarmaj. La malgranda ”rusa” knabino tuj malantaŭ ili ĉesigis la turniĝadon kaj piedfrapadon kaj dormis, apogante sin al sia patrino. Rabeno Thallmann tie sur la podio ŝajnis esti tre malproksima kaj foriĝanta. La odoro de kariofila oleo kaj salamoniako plenigis la aeron. La aero kvazaŭ strange tremetis kaj briletis. La blanka atlaso antaŭ la ”Kesto” radiis kaj moviĝetis.

La longdaŭra servo preskaŭ finiĝis. Subite ĥoro kaj orgeno samtempe eksplodis en honoriga kanto. La malgranda doktoro Thallmann levis la manojn kaj la preĝantoj ekstaris, kvazaŭ superŝute amasiĝis ĉe liaj piedoj.

Fanny ankaŭ stariĝis, ŝia vizaĝo estis tre pala en sia bukla kadro, ŝiaj okuloj brilis. Ŝi levis sian vizaĝon al la vortoj de la praa benpreĝo, kiuj eliĝis en siaj simpleco kaj grandiozeco de la lipoj de la rabeno: ”La beno de la Sinjoro venu super vin ĉiuj, la Sinjoro benu kaj gardu vin. Li briligu sian favoran helon sur vin kaj indulgu vin. Li favoru vin kaj donu al vi pacon.”

La Granda Sabato estis finiĝinta. Estis tre trankvila idaro, kiu disiĝis subigita kaj laca, ĉiu al sia hejmo. Fanny eliris kaj apenaŭ pensis pri Bella. Ŝi sentis neprecize, ke ŝi kaj ŝia amikineto estas formitaj el aliaj konsistigaĵoj. Ŝi sciis, ke la inklino de unu al la alia estas nur tiu de malinda, fizika, knabineca amikeco kaj ke ili rekontiĝos neniam en spirita rilato, kvankam ŝi ne povis esprimi ĉi tiun scion pervorte. Molly Brandeis metis manon sur la ŝultron de sia filineto.

”Ĉu laca, Fanjo?”

”Iomete.”

”Sed, malsatega, ĉu?” diris Teodoro.

”Mi estis, sed nun ne plu estas malsata.”

”Nur atendu! Nudelsupo kaj kokidaĵo!”

Ŝi intencis rakonti pri la klopodo en la Weinberga provizejo. Sed nun estis io en ŝi – io bela, naskita ĉi tiun tagon – kio retenis ŝin de tio. Sed Molly Brandeis, por kiu ofte du plus du estas kvin, povis iom diveni, kio okazis.

Ŝi sentis sin superŝutata de fiero, kiam ŝia filo kaptis per la magio de sia muziko la kongregacion. Ŝi kisis lin bonan nokton amoplene kaj karese. Sed enirinte la ĉambron de sia filino, post kuŝiĝo, ŝi klinis sin super ŝi kaj metis malvarman manon sur ŝian frunton.

”Ĉu vi fartas tute bone, karulino mia?”

”Umf-f-f” respondis Fanny duondorme.

”Fanjo, ĉu ne faras vin feliĉa kaj forta, ke vi povis elteni, kion vi komencis?”

”Umf-f-f.”

”Sed,” Molly Brandeis nun pensis laŭte kaj forgesis, ke ŝi parolas nur al eta knabino, ”sed, la vivo ŝajnas multfoje ŝati prezenti tentaĵojn al tiuj, kiuj povos ilin elteni. Mi ne scias kial, sed estas fakto. Mi esperas, mia etulino, injo mia, mi esperas...”

Sed neniam Fanny sciis, ĉu ŝia patrino finis ĉi tiun frazon aŭ ne. Ŝi memoris, ke ŝi atendas la finiĝon por scii, kion ŝia patrino esperas. Kaj ŝi sentis subite, ke varma guto falas sur sian manon, super kiu ŝia patrino klinis sin. Kaj nenion pli ŝi sciis, ol, ke refoje estas mateno kun bonfare varma sunbrilo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.