La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


FANNY

Aŭtoro: Edna Ferber

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO II.

Nun mi rakontu iom pri Fanny Brandeis. Sed ŝajnas al mi, kiam mi volas okupi min pri ŝi, kvazaŭ mi sentas ŝian patrinon tiranta mian manikon. Tiam mi refoje vidas sinjorinon Brandeis iri tra la Norrisstrato, kiel ŝi faris ĉiun matenon kvaronon antaŭ la oka, paŝante firme kaj mezurite kiel marŝanta soldato kun kapo alten levita kaj kun mentono iom elstaranta, tute kiel soldato, nur ne militema, kun la griza, mallonga jupo kaj la ŝultroj preskaŭ konscie tenataj larĝe. En tiu horo aliaj virinoj okupis sin per plektado de vostosimilaj harligoj de siaj filinetoj irontaj lernejon, aŭ per brospurigado de la perono aŭ per akvumado de floroj en la eksterdomaj florujoj. La loĝantoj de Norrisstrato baldaŭ aranĝis siajn okupaĵojn laŭ la preterirado de sinjorino Brandeis. Kiam ŝi preterpasis je kvarono antaŭ la oka kaj oni okaze rigardis eksteren, oni komencis rapidi pri la hararanĝado.

Kiam ŝi denove preteriris, iom antaŭ la dekdua, tiam estis instigo por plihejti la fornon sub la terpomoj kaj pretigi la farunon por la grasaĵo.

Sinjorino Brandeis komprenis baldaŭ, ke Fanny kaj Teodoro tre bone povos vesti sin sen helpo, kvankam kelkfoje ili bezonis admonon de la servistino Mattie. Sed ŝia kontrolo estis necesa por malkovri, ke Aloisio forgesis la angulojn ĉe la purigado kun malseka segaĵo. Ŝi absolute ĉeestu, se ŝi volas esti certa, ke oni je la oka estos formetinta kaj kunfaldinta la stablokovrilojn, ke la ekstera elmontrejo estos senpolvigita kaj rearanĝita, ke la fenestroj estos viŝpurigitaj kaj la tuta butiko estas freŝa kaj preta por akcepti la klientojn. Kaj tiel Fanny lernis mem kombi siajn densajn, brile nigrajn harojn, kiuj buklante pendis sur la ŝultrojn kaj kiujn ŝi tenis kune per nigra banto. Estis malsekaj, ”obeemaj” kaj trakteblaj bukloj je la oka matene, sed proksimume je la kvara, kiam ŝi eliris el la lernejo, tiuj bukloj estis netrakteblaj kaj sovaĝaj, kvazaŭ ili estus ŝarĝitaj per elektro. Eble tio povus esti vera, ĉar ja la bukloj estis portataj de tia malgranda dinamo!

Sinjorino Brandeis bezonis iom malpli ol duonhoron por atingi de la butiko preter la ses flankstratoj la hejmon, por rapide tie manĝi kaj laŭiri la saman vojon reen.

Por malpli sana kaj energia virino tio signifus mortigon, ĉiutage iradi tien kaj reen, al ŝi ĝi efikis kiel stimulo kaj ŝi tial restis korpe kaj mense forta kaj freŝa en aĝo, en kiu aliaj virinoj fariĝas malviglaj, inertaj kaj malrapidaj.

Somere la urbeto ofte kuŝis sufereganta pro varmego, la flava strato fariĝis bakforno, la ruĝaj tegoloj de la lernejo fariĝis fajraĵo, eĉ la pinarboj de la flankvojoj fariĝis malsekaj, gluecaj pro rezino, tiel ke ili disdonis odoron, kiu pensigis pri arbaro kaj kiu tamen faris la aeron sufokprema.

En tiaj tagoj la tento ne povis ne esti neeltenebla por ŝi, ŝi ja ŝatis momenton rekonsciiĝi en la ombro de la varmeta butikportiko kun ĝiaj verdfarbitaj florujoj, sub la densa foliaro de la platano. Sed ŝi ne faris tion. Estis io, kvazaŭ pasio en ŝiaj energio kaj decidemo. La nepagitaj ŝuldoj ŝvebis antaŭ ŝiaj okuloj; la infanoj ja bezonis vestojn kaj la lernopago estis kvitigota; la mastrumado postulegis monon; ŝi ne povis neglekti la violoninstruon de Teodoro – absolute ne post tio, kion profesoro Bauer diris pri ĝi.

Vi eble opinios, ke mi tro laŭdas ŝiajn energion kaj fervoron. Sed ne forgesu, ke daŭros dek kvin jarojn aŭ ankoraŭ pli, antaŭ ol la virinoj milope estos surprize venkintaj la mondon por postuli sian lokon, flanko ĉe flanko kaj salajro laŭ salajro, flanke de la viroj. Ho, jes, estis sufiĉe da virinoj, kiuj perlaboris siajn porvivaĵojn: stenografiistinoj, instruistinoj, oficistinoj. En la paperfabriko kaj ankaŭ en la konservaĵfabriko ja nur laboristinoj.

Sed jen estis bone edukita virino, nenion scianta pri komerco, vidvino kun du idoj, tridekokjara, senmona, ne, pli terure, dronanta en ŝuldoj. Krom tio, kiel edzino de Ferdinando Brandeis ŝi okupis certan pozicion en la malgranda juda societo de Winnebago. Certe, ili neniam estis sufiĉe riĉaj, dum iliaj samreligianoj en la urbeto jam perlaboris sian renton kaj pro tio estis fieraj. La plimulto de ili posedis veturilojn kun du ĉevaloj kaj iliaj domoj estis vastaj, havis verandon kaj staris en ombroplenaj kampoj. Kiam la familio Brandeis antaŭ kvin jaroj eklo ĝis en Winnebago, ĉi tiuj samreligianoj unue atendis, informiĝis pri ili kaj fine vizitis ilin. Ili estis tiaj, kiajn oni trovas en ĉiu malgranda urbo, bonstataj, konservativaj, bonaj civitanoj kun multe da sento pri malsamrangeco, sed tamen ne tiom, kiom iliaj parencoj en la grandaj urboj. Ja la cirkonstancoj ebligis, ke ili rilatis kun la elito de la urbeto, dum ili vivis komforte, elspezis sian monon laŭplaĉe, zorgante plej bone pri la edukado de siaj gefiloj.

Nu, jen Molly Brandeis neatendite komencis perlabori sian panon en butiko, kiel viro. Ne estas mirige, ke la juda kongregacio tremegis ĝisfundamente. Judinoj ja ne agis tiel. Ili ja igis siajn fraton aŭ filon laborenspezi. ”Ho, tion mi ne sciis,” diris sinjorino Brandeis, kiam ŝi eksciis pri tio, ”sed mi memoretas, ke iam estis judino, Rut ŝi nomiĝis, kies edzo mortis kaj kiu ja rikoltis spikojn sur la kampo por vivteni sin. Kaj, kiom mi scias, ŝiaj najbarinoj neniam priklaĉis ŝin. Eĉ mi kredas, ke oni ĝis hodiaŭ honoradas ŝin ĝuste pro tiu faro.”

Sed tio neniel efikis, ŝia reputacio inter la geamikoj tial suferis. Oni ne facile malligas sin de ”dececo” kaj de tio, kio estis tia! Molly Brandeis tamen estis tro okupita de sia butiko por ĉagreniĝi de tiaĵoj. La multokupiga kristnaska tempo post la morto de ŝia edzo estis terura periodo, sed ankaŭ tre neordinara. Ĉar ĝi estis fajroprovo por Molly Brandeis, en kiu ŝi montriĝis purora. En la unua semajno de januaro ŝi inventaris kun Sadie kaj Pearl – la du komizinoj – kaj Aloisio siajn komercaĵojn.

Tio estis ĉagrena afero, saldado de kontoj, ĉar evidentiĝis tiel konvinke, ke la bilanco indikas misiran progreson.

La tri virinoj kaj la knabo laboris kun iu speco de obstina bonhumoro: nombris, gluis etikedojn, senpolvigis, lavis. Ili trovis bretojn plenajn de forgesitaj provizoj, kun polvotavolo kaj tute senvaloriĝintaj. Ili trovis ĉiaspecajn tielnomitajn ”praaĵojn,” parencojn de la pluŝa albumo; ekzemple: estis oleujaroj – dum apartaj boteletoj estis modernaj – lampoj kun rekta meĉo, en la tempo, kiam rondmeĉaj jam ĝuis preferon. Ili sappurigis la bretojn, multjara polvo forbrosiĝis de skatoloj, vicamasoj da teleroj, tasoj, subtasoj kaj ankoraŭ multe pli estis lavataj.

Estis peza, malpura laborego, kiu ĝisoste lacigis, kiu detruis la ungojn de la fingroj, malbonigis la humoron kaj tegis la gorĝon per polvotapeto. Krom tio, la parto de la butiko apud la pordo estis frostotremige malvarma pro la malsufiĉa hejtado. La virinoj pro tio surmetis ŝalojn, kiujn ili ĉirkaŭvolvis kaj kunligis antaŭe perpingle.

La tuta kvaropo estis ankoraŭ multajn semajnojn poste malvarmume malsana.

La inventarado kaŭzis novan malafablan trajton ĉirkaŭ la buŝo de sinjorino Brandeis kaj fosis unu plian sulkon en ĉiu okulangulo. Kiam ĝi finiĝis, ŝi lavis siajn harojn, prenis vaporbanon super pelvo kun varmega akvo kaj pakis du valizojn. Ŝi donis al Mattie detalajn kaj akcentajn instrukciojn pri la mastrumado kaj al Sadie kaj Pearl pri la butiko kaj ekiris al Ĉikago por sia unua komerca vojaĝo. Ŝi kunprenis Fanjon pro ekvilibrigo. Tio estis riska entrepreno, kiun pli ol unu viro ne kuraĝus fari. De la ĝusta konsiderado kaj ruzeco dum ĉi tiu unua aĉetvojaĝo dependis la estonteco de la Brandeisa bazaro, de sinjorino Brandeis, de Fanny kaj Teodoro.

Sinjorino Brandeis ofte estis akompaninta sian edzon dum liaj aferekskursoj al Ĉikago. Ŝi eĉ akompanis lin, kiam li vizitis la gravajn pograndkomercistojn en la kvartalo de Sallestrato en Madison kaj Kvina Avenuo, sed neniam ŝi mem aĉetis por valoro de unu dolaro. Ŝi bone vidis, ke li aĉetas malrapide, prudente kaj sen fantazio.

Kaj ŝi intencis fari aĉetojn rapide kaj intuicie. Ŝi konis iomete kelkajn vendistojn de firmoj, oni donacis al ŝi foje vazeton, notlibreton, poŝtukon aŭ ornamaĵon, kiujn ŝi akceptis ĉiam kontraŭvole, almenaŭ se ŝi akceptis ilin. Poste konsiderinte, ŝi nun ĝojis, ke ŝi ĉeestis tiujn vizitojn, tiel ke ŝi nun memoris pri iliaj detaloj. Fiksiĝis en ŝia kapo, ke ĉi foje nenial ŝi akceptos donacojn, nek invitojn al la teatro, lunĉo aŭ festeneto. Ŝi ja venis por komerci. Jes, estis pli ol komercado, estis senkompata milito.

La vojaĝo al Ĉikago daŭris nur ses horojn. La okuloj de Fanny Brandeis, origine ja sufiĉe grandaj, certe fariĝis duoble pli grandaj ol ordinare dum la ducentmejla vojaĝo. Ili lunĉos en la vagonaro! Ili loĝos en hotelo! Ili iros al teatro! Fanny estus forreviĝinta en la ruĝpluŝaj kupekusenoj en ebrieco pro ĝojego, se ŝi ne povus rigardi tiom da vidindaĵoj en la kupeo mem kaj tra la fenestroj.

”Ni nun prenos ion, kion ni hejme neniam manĝis,” diris sinjorino Brandeis, kiam ili sidis en la restoracia vagono por lonĉi, ”ĉu plaĉas al vi?”

”Ho, jes,” respondis Fanny, flustrante pro eksciteco, ”ion strangan, ion alian, kio... nu... estas ne tiel saniga!”

Ili ricevis ostrojn (Novjorkano estus suprentirinta la nazon pro ili), kokaĵpasteĉon en ia ujo, asparagojn kaj glaciaĵon. Se tio ne nomiĝas malŝparego, mi volonte scius, kio efektive estas malŝparego! Ili elektis la hotelon Windsor-Clifton kiel loĝejon, ĉar ĝi estis pli kvieta ol Palmer House kaj ne tiel multekosta, kvankam oni trovis tie malpli da pluŝo kaj nuksligno. Krome, ŝi estis loĝinta kun sia edzo en Palmer House, kaj ŝi sciis, kiel tie la aĉetantoj verdire estas sieĝataj de la vendemuloj kaj superŝutataj per klarigiloj pri artikloj, zorge elmontritaj en la diversaj ekspozoĉambroj.

Fanny Brandeis estis dektrijara, inteligenta, vigla kaj nekredeble lernema. Estas neeble rakonti, kion ŝi lernis dum tiu vojaĝo al Ĉikago, estis tia abundo da ŝatindaĵoj.

Ŝi iris kun sia patrino al la pograndistoj, aŭskultis ĉion, vidis ĉion kaj asimilis ĉion nekonscie. Kiam ŝi laciĝis pro la sufoka aero en la malfreŝaj elmontraj salonoj kun senfinaj vicoj da fakoj, en kiuj oni ekspozis ĉiaspecajn artiklojn, ŝi sidigis sin sur seĝon en kvieta angulo kaj rigardis la elegantajn, ĝissate manĝintajn vendistojn. Ili aspektis tiel gajaj kaj ili maĉis iomete ekscititaj sian cigaron, kiam sinjorino Brandeis ne konsentis pri iliaj ofertoj.

Kelkfoje ŝi ne akompanis sian patrinon, sed restis en la lito, rave agrable, ĝis pasis la pli granda parto de la mateno, tiam ŝi vestis sin, babilante kun la irlanda ĉambristino kaj poste legis iom ĝis fine tagmeze ŝia patrino revenis por kunpreni ŝin. Ĉio, kion ŝi faris kaj vidis, estis rava aventuro, estis nova. Fanny Brandeis vidos multon strangan kaj belan en sia aventurplena vivo, sed verŝajne neniam ŝi estos sentanta refoje tiun emocion, kiun kaŭzis la malbelaj, premaeraj hotelkoridoroj kun la ruĝaj irtapiŝoj kaj la gaslampoj aŭ la malhejma dormoĉambro kun siaj nukslignaj mebloj kaj Nottinghamtolaj kurtenoj.

Kio koncernas la stratojn de Ĉikago, kun la danĝeraj kruciĝoj (tiutempe ankoraŭ ne estisla ”bluvestitaj ĉaroj,” kiuj reguligas la trafikon), pli maljunaj kaj naivaj piedirantoj suferis ja sufiĉe multe pro angoro, riskante transiri ĉe la angulo de State kaj Madison.

La vojaĝo daŭris dek tagojn. La aĉetado estis laciga afero, kaj korpe kaj mense. Dum multaj horoj oni devis paŝadi laŭlonge de la elmontrejoj en la ekspozejoj. Tio nur kaŭzis korpan elĉerpiĝon. Sed unualoke la mensa streĉiĝo faris sinjorinon Brandeis ĝisspine laca en la fino de la tago. Ĉu ŝi aĉetis prudente? Ĉu tro multe? Kion ŝi fakte sciis pri aĉeto? Kelkfoje ŝi estis, reveninte je la sesa en la hotelon, tiel laca, ke ŝi ne povis atenti la manĝejon nek la manĝaĵojn. Ŝi portigis la manĝaĵojn en sian ĉambron – denove entuziasmiga aventuro por Fanny. Ŝi klopodis tiam tenti la tute lacan virinon en ŝia lito per ĉiaj frandaĵoj de la sennombraj pladoj alportitaj. Sed Molly Brandeis, senenergia kaj senpova pro lacego, neniel kapablis manĝi. Sed kelkfoje estis alie. Jen okazis la neforgesebla vespero por rigardi la grandan Sarah Bernhard.

Fanny pasigis lu tutan postan matenon antaŭ la dormeja spegulo kun senorda hartufo sur la frunto, kun malnova mustelpelta ŝalo alte kaj dense volvita ĉirkaŭ la kolo, dum ŝi penis ridi kun tiu melankolia, splena, penetra, larmiga rideto, sed malgraŭ siaj mimikaj talentoj ŝi devis rezigni. Ŝi nur sukcesis fari mienon, kvazaŭ iu pikus ŝin per pinglo. La propra rideto de Fanny ja estis gaja, vidigis belbrilajn blankajn dentojn kaj ŝi forgesis ĉiam tro malfrue aldoni mediteman trajton.

Mi scivolas, ĉu la historio pri la porcelanaj sanktulaj figuroj al vi donos malbonan impreson pri sinjorino Brandeis. Kredeble ne, kiam vi pensas pri la maldikaj, preskaŭ blankaj lipoj de ĉi tiu virino, en kiuj manifestiĝis ŝia nevenkebla volo por konkeri el la mondo la vivtenaĵojn por si kaj siaj gefiloj. Ili estis unu semajnon en Ĉikago kaj ŝi faris aĉetojn ĉe Bauder kaj Peck. La importistoj Bauder kaj Peck estis mondkonataj kaj verŝajne ne estas usonano, kiu neniam ricevis ian importitan porcelanan aŭ kristalan objekton, francan binoklon, artplenan ludilon, kiu devenis el la grandaj magazenoj de tiu firmo en Ĉikago kaj Novjorko.

La juna Bauder mem servis sinjorinon Brandeis kaj li iom koleris, ĉar li absolute ne ŝatis vendi al virinoj. La juna Bauder, ĝuste dirite, estis ekzilita al la Ĉikaga filio kaj ne faris misteron pri sia opinio tiurilate. Je la fino de longa elmontrejo la akrevidaj okuloj de Molly Brandeis malkovris multkoloran kolekton da polvokovritaj kaj malpuraj porcelanaj figuroj. Estis tiaj, kiajn oni renkontas sur kamenkadroj en la pompaj ĉambroj de provincurbaj katolikaj familioj. La enloĝantaro de Winnebago konsistis el tri trionoj da tre piaj katolikoj, germanaj kaj irlandaj.

Sinjorino Brandeis ne longe pripensis. ”Kiom kostas tiu kolekto?” ŝi montris la breton. Bauder mire rigardis.

La figuroj estis altaj de kvin coloj ĝis unu futo, kolorigitaj akre bluaj, ruĝaj kun blanka fono, orumitaj. Ĉiuj sanktuloj ĉeestis, diversspecaj, krome lulilo en trogo; estis entute proksimume du cent aŭ eĉ pli. ”Tiuj?” demandis la juna Bauder neinteresite, ”ho, tio ja estas nenio por vi. Nu, tiujn Limoges-porcelanaĵojn mi povos doni al vi por speciala prezo, se...”

”Kiom kostas tiu kvanto?” ripetis sinjorino Brandeis.

”Ho, tio estas restintaj specimenoj de la pasinta jaro. Ruboj! Mi eĉ ne sciis, ke ili estas tie.”

”Kiom kostas tio?” triafoje sinjorino Brandeis demandis pacience.

”He, mi vere ne scias, sed mi diru... tricent dolarojn, sed...”

”Mi donos ducent,” riskis sinjorino Brandeis kun koro plena de angoro kaj buŝo plena de kuraĝo.

”Pardonu, sinjorino Brandeis! Bauder kaj Peck ja tiel ne negocas, vi certe scias. Prefere ni ne volus vendi al vi tiun aĉaĵaron, vere! Ĝi apenaŭ valoras iom, por ni neniom, sed ankaŭ ne por vi, sed tricent dolarojn, nu...”

”Ducent,” ripetis sinjorino Brandeis, ”se ne, tiam mi nuligas mian tutan mendon pro tiuj Limoges-figuroj. Mi volas nepre havi ilin.” Kaj ŝi akiris ilin.

Sed tio ne estas la kerno de la rakonto. La figuroj estis bonaj specimenoj de eksterlandaj varoj kaj sub la polvotavolo la koloroj montriĝis klaraj kaj puraj, kiajn oni vidas sur figuroj en eŭropaj preĝejoj. Ili alvenis bonstataj al Winnebago, pakitaj en pajlo kaj papero, ĉiam ankoraŭ polvohavaj kaj malpuraj pro konservado. Sinjorino Brandeis, Sadie kaj Pearl sidis sur renversitaj kestoj ĉirkaŭ la kolekto en la magazena ĉambreto malantaŭ la butiko, kie ili ĉiam elpakis la alvenintajn varojn. Aloisio ĉiufoje svingis sin en la keston kaj samfoje aperigis figuron, kiun la virinoj banis en sapakvo, tiel ke fine la tuta societo de sanktuloj, anĝeloj kaj keruboj, dece purigitaj, aspektis freŝa kaj alloga.

Aloisio sentis vekiĝi en si siajn irlandajn elpensemon kaj artamon, kiam li ĉiufoje ree malaperis en la keston kaj el ĝi serĉkaptis multkoloran figuron. ”Tio fariĝos belega elmontrejo,” li certigis el la profundo sub la pajlo, dum lia longa korpo kiel kunfaldebla tranĉilo pendis trans la rando de iu kesto, ”kaj malmultekosta!” Ĉar li jam tuj antaŭdivenis, kiom estos la vendoprezoj.

– ”Se frato Fitzpatrick morgaŭ matene okaze preterpasos, mi vetus, ke morgaŭ vespere la tuta provizo estos forvendita. Ĉu mi arunĝu per tio belan fenestron, sinjorino Brandeis?”

Vespere li revenis por fari sian belan elmontrejon kaj li metis en ĝin sian tutan animon, kiu dank’al liaj prapatroj kaj propra temperamanto estis de sufiĉe alta tensio, almenaŭ koncerne provincurban elmontran fenestron.

Li sternis nigran kreppaperon sur la planko kaj pendigis ĝin en grandaj rubandoj, kvazaŭ kurtenoj, sur la muroj.

Kontraŭ tia fono efektive trembrilis la orumitaĵo de la bastonoj kaj laŭrokronoj kaj pli bele kontrastis la viola, ruĝa kaj blua koloroj de la manteloj. La tuto estis spektaklo, okulfrapa per koloro kaj brilo.

Vere, frato Fitzpatrick, tre granda kaj rektestara, bela figuro, kun siaj grizaj haroj kaj knabinece ruĝetaj vangoj, preterpasis la postan matenon survoje al la poŝtoficejo.

Laŭ oniflustro frato Fitzpatrick estis en sia juneco aktoro.

Li forlasis seniluziigite la scenejan lumon por la altarlumo.

Nu, la perdo de la drama arto estis malperdo por la preĝejo. Estis absolute aŭskultinde, kiam li dimanĉmatene alterne laŭte riproĉas aŭ laŭdegas ilin. Li ĉiam ankoraŭ posedis la flekseblan aktorvoĉon, vibrantan, sonorantan kaj akran laŭ deziro. Neniu fastado aŭ piegado, malgraŭ sia longa daŭro, povis iam malplifortigi certan ion en liaj okuloj, kio faras dimanĉmatenajn piulojn.

Ne nur li preterpasis ĉi tiun matenon, sed li eĉ turnis sin kaj revenis, restis staranta antaŭ la butiko. ”Sinjorino,” li diris al sinjorino Brandeis, ”vi verŝajne savos per via elmontrejo pli da animoj ol mi povus fari, eĉ se mi predikus unu monaton senĉese pri la purgatorio.” Li levis la manon: ”Vi ricevas la benon de la eklezio.” Kaj tio estis la komenciĝo de stranga amikeco inter la katolika pastro kaj la juda komercistino, kiu daŭris tiom longe, kiom vivis Molly Brandeis.

Ĉirkaŭ tagmezo la tuta loĝantaro de Winnebago ŝajne fariĝis pia. La figuroj, kiuj tre moderpreze estis vendataj, kvankam ili donis grandan profiton, ŝajnis forfandi ĝi de la stabloj. Je la tria sinjorino Brandeis anoncis:

”Oni nur vendos po unu figuro al aĉetanto!” Kelkajn tagojn poste la bela spektaklo malaperis de la fenestra stablo, kaj unu semajnon pli poste nur restis malmultaj figuroj, malpli belaj kaj malpli havindaj... la ”malaltrangaj” sanktuloj, ni povus diri.

Tiun sabatvesperon sinjorino Brandeis faris kalkuleton sur peco da papero. La kvanto kostis al ŝi ducent dolarojn. Ŝi enspezis por ĝi sescent dolarojn. Ses malpli du estas kvar. Kvarcent dolarojn! Kviete ŝi ripetis ĝin. Ŝi pensis pri la pluŝa albumo kaj pri la juna Bauder, pri lia sindetenada agmaniero. Kaj tiam superŝutis ŝin bonfara ardo de certeco kaj venko. Kvarcent dolarojn. Ne multe en tempoj de vasta komerco. Sed ja ne estis granda entrepreno, kiun ŝi prezentis al si, estis nur interakta negoceto, sed honesta negoceto kaj samtempe bela, ĉar ĝi donis al Molly Brandeis tiun karan econ: memfidon, kiu naskas sukceson.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.