La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MAIGRET HEZITAS

Aŭtoro: Georges Simenon

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

8

– Vestu vin, sinjorino, – li milde diris. – Vi ankaŭ povas prepari valizon kun rezervaj subvestoj kaj personaj objektoj…

Eble pli bone estas, ke vi voku Lizan?

– Por esti certa, ke mi ne mortigos min?.. Estas neniu danĝero, trankviliĝu, sed vi povas, efektive, premi la butonon dekstre de vi…

Li atendis la alvenon de la ĉambristino.

– Helpu sinjorinon Parendon.

Poste li malrapide sekvis la koridoron, kun la kapo mallevita al la planktapiŝo. Li vojeraris, prenis iun koridoron por alia, ekvidis Ferdinandon kaj la dikan sinjorinon Vauquin en la kuirejo kun vitra pordo. Antaŭ Ferdinando, estis proksimume duona litro da ruĝa vino, el kiu la ĉambristo ĵus verŝis al si glason, sidante ĉe la tablo, kun la kubutoj sur tiu kaj gazeto antaŭ la okuloj.

Li eniris.

Ambaŭ eksaltis kaj Ferdinando abrupte ekstaris.

– Bonvolu doni al mi glason da tio.

– Mi realportis la alian botelon el la oficejo…

Kial do? En lia nuna stato, iu maljuna Saint-Émilion aŭ vinaĉo…

Li ne kuraĝis diri, ke li estus preferinta la vinaĉon.

Li malrapide trinkis, vake rigardante. Li ne protestis, kiam la ĉambristo duafoje plenigis lian glason.

– Kie estas miaj homoj?

– Apud la vestejo… Ili ne volis sidiĝi en la salono…

Instinkte, ili prigardis la elirejon.

– Lucas, nun reiru en la koridoron, de kie vi venis antaŭ momento. Staru antaŭ la pordo de la buduaro kie vi atendos min.

Li reiris al Ferdinando.

– Ĉu la ŝoforo estas en la domo?

– Vi bezonas lin? Mi tuj vokas lin.

– Kion mi deziras, estas, ke li troviĝu sub la volbo post kelkaj minutoj… Estas ĵurnalistoj sur la trotuaro?

– Jes, sinjoro.

– Fotografistoj?

– Jes…

Li frapis al la pordo de la oficejo de Parendon. Tiu ĉi estis sola antaŭ disaj paperoj, kiujn li prinotis per ruĝa krajono. Li ekvidis Maigret, restis senmova rigardante lin, ne kuraĝante fari al li demandon. Liaj bluaj okuloj, malantaŭ la dikaj vitroj, havis esprimon samtempe dolĉan kaj tristan, kiun Maigret malofte renkontis.

Ĉu li bezonis paroli? La advokato komprenis. Atendante la komisaron, li alkroĉis sin al siaj paperoj kvazaŭ al vrako.

– Vi havos la okazon, mi pensas, pli studi la artikolon 64, sinjoro Parendon…

– Ŝi konfesis?

– Ne nun…

– Vi kredas, ke ŝi konfesos?

– Venos momento, dum ĉi tiu nokto, post dek tagoj aŭ post unu monato, kiam ŝi ne plu eltenos, kaj mi preferas ne ĉeesti tiam…

La malgranda viro elprenis sian tukon el la poŝo kaj ekpurigis siajn okulvitrojn, kvazaŭ tio estus gravega operacio. Pro tio liaj pupiloj ŝajnis fandiĝi, dilui en la blankaĵo de la korneo. Nur lia buŝo esprimis preskaŭ infanan emocion.

– Ĉu vi forkondukos ŝin?

La voĉo estis apenaŭ aŭdebla.

– Por eviti la komentojn de la ĵurnalistoj, kaj por ke ŝia foriro alprenu certan dignecon, ŝi uzos sian aŭton. Mi donos instrukciojn al la ŝoforo kaj ni alvenos kune al K.P.

Parendon dankeme rigardis lin.

– Vi ne volas vidi ŝin? – demandis Maigret konjektante la respondon.

– Por diri al ŝi kion?

– Mi scias. Vi pravas. La infanoj estas ĉi tie?

– Gus estas en la liceo. Mi ne scias, ĉu Bambi estas en sia ĉambro aŭ ĉu ŝi havas lekcion posttagmeze…

Maigret pensis samtempe pri tiu, kiu estis forironta kaj pri tiuj, kiuj restis. Ankaŭ por ili la vivo, almenaŭ dum certa tempo, estos malfacila.

– Ŝi ne parolis pri mi?

La advokato faris la demandon timide, preskaŭ timeme.

– Ŝi multe parolis al mi pri vi…

La komisaro nun komprenis, ke ne en la libroj sinjorino Parendon trovis la frazojn, kiuj ŝajnis akuzi ŝian edzon. Estis en ŝi. Ŝi estis farinta specon da transporto, projekciante sur lin siajn proprajn malordojn.

Li rigardis la horloĝon, klarigis tiun ekrigardon.

– Mi donas al ŝi tempon por vestiĝi, prepari sian valizon…

La ĉambristino estas kun ŝi…

… kiam la antaŭkulpigito estis en stato de frenezeco en la tempo de la ago, aŭ kiam li estis devigita per forto, al kiu…

Iuj homoj, kiujn li estis arestinta, ĉar tio estis lia profesio, estis absolvitaj de la tribunaloj, aliaj kondamnitaj. Kelkaj, precipe en la komenco de lia kariero, suferis mortpunon kaj du el ili petis lin ĉeesti en la lasta momento.

Li komencis medicinajn studojn. Li bedaŭris, ke li devis rezigni pro la cirkonstancoj. Se li estus daŭriginta, ĉu li ne estus elektinta psikiatrion?

Tiam estus li, kiu devintus respondi al la demando:

… kiam la antaŭkulpigito estis en stato de frenezeco en la tempo de la ago, aŭ kiam li estis devigita per…

Eble li malpli bedaŭris la interrompon de siaj studoj. Li ne devus decidi.

Parendon ekstaris, iris al li per paŝo hezitanta, mallerta, etendis sian malgrandan manon.

– Mi…

Sed li ne plu povis paroli. Ili limigis sin reciproke manpremi, rigardante sin en la okuloj. Poste Maigret iris al la pordo, kiun li refermis ne turnante sin.

Li miris, vidante Lucas kun Torrence apud la elirejo. Rigardo de lia kunlaboranto direkte al la salono klarigis al li, kial Lucas estis forlasinta sian postenon en la koridoro.

Sinjorino Parendon estis tie, vestita per helkolora tajlorkostumo, kun blankaj ĉapelo kaj gantoj, staranta en la vasta ĉambro. Malantaŭ ŝi staris Liza, kun valizo en la mano.

– Iru vi ambaŭ en la aŭton kaj atendu min…

Li rigardis sin kiel ceremonimastron, kaj li sciis, ke li de nun malamos la momenton, kiun li estis travivanta.

Li iris al sinjorino Parendon, iom klinis sin, kaj estis ŝi, kiu parolis, per voĉo natura, pacema.

– Mi sekvas vin.

Liza akompanis ilin en la lifton. La ŝoforo alkuris por malfermi la pordon, miris, ke Maigret ne eniris en la aŭton, malantaŭ lia mastrino.

Li iris meti la valizon en la kofron.

– Konduku sinjorinon Parendon rekte al 36 Quai des Orfèvres, vi traveturos la volbon kaj vi turnos maldekstren en la korton…

– Bone, sinjoro komisaro…

Maigret lasis al la aŭto la tempon traveturi la grupon de ĵurnalistoj kaj fotografistoj, kiuj ne komprenis, kaj poste, dum ili alsaltis lin per demandoj, li reiris kun Lucas kaj Torrence en la malgrandan nigran aŭton de K.P.

– Ĉu vi faros areston, sinjoro komisaro?

– Mi ne scias…

– Ĉu vi malkovris la kulpulon?

– Mi ne scias, infanoj…

Li estis sincera. La vortoj de la artikolo 64 revenis al lia memoro, unu post la alia, timigaj en sia neprecizeco.

La suno plubrilis, la maronarboj pluverdis, kaj li rekonis la samajn personojn, kiuj vagis ĉirkaŭ la palaco de la prezidento de la Respubliko.

Epalinges (Vaud), la 30an de januaro 1968.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.