La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


MAIGRET HEZITAS

Aŭtoro: Georges Simenon

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

7

Ekde la komenco de sia interparolado kun sinjorino Parendon, Maigret regis sin. Kaj, iom post iom, la tristeco superis la nervozecon. Li sentis sin peza, mallerta, konsciis pri ĉio, kio mankis al li por sukcesigi tian pridemandadon.

Li fine sidiĝis en unu el tiuj foteloj tro fragilaj por li, kun sia estingita pipo enmane, kaj li prononcis per voĉo kvieta, sed obtuza:

– Aŭskultu min, sinjorino. Male al tio, kion vi povas pensi, mi ne estas malamika al vi. Mi estas nur ŝtatoficisto, kies profesio estas serĉi la veron per la rimedoj je sia dispono.

» Mi denove faros al vi la demandon, kiun mi faris al vi antaŭ momento. Mi petas vin pripensi antaŭ ol respondi, pesi la por kaj la kontraŭ. Mi avertas vin, ke se poste estos pruvite, ke vi mensogis al mi, mi tiros el tio miajn konkludojn kaj petos de la enketa juĝisto mandaton de alkonduko.

Li observis ŝin, precipe ŝiajn manojn, kiuj rivelis ŝian internan streĉitecon.

– Post la naŭa, hodiaŭ matene, ĉu vi eliris el via ĉambro kaj el via buduaro kaj ĉu vi iris, pro iu ajn motivo, al la oficejoj?

Ŝi ne palpebrumis, ne deturnis la okulojn. Kiel li petis tion, ŝi prenis sian tempon, sed estis klare, ke ŝi ne pripensis, kaj ke ŝia pozicio estis fiksita definitive. Ŝi fine lasis fali:

– Ne.

– Vi ne montriĝis en la koridoroj?

– Ne.

– Vi ne trairis la salonon?

– Ne.

– Vi ne eniris, eĉ sen antaŭpenso, en la oficejon de fraŭlino Svaga?

– Ne. Mi aldonas, ke mi konsideras tiujn demandojn insultaj.

– Estas mia devo fari ilin.

– Vi forgesas, ke mia patro ankoraŭ vivas…

– Ĉu tio estas minaco?

– Mi simple memorigas al vi, ke vi ne estas en via oficejo de Quai des Orfèvres…

– Ĉu vi preferas, ke mi konduku vin tien?

– Mi defias vin pri tio…

Li preferis ne kapti ŝin laŭvorte. En Meung-sur-Loire, okazis al li fiŝhoki kaj li iam elakvigis angilon, kiun li tre malfacile povis malkroĉi el la hoko. Senĉese, ĝi elglitis inter liaj fingroj kaj fine falis en la herbon de la bordorando, el kie ĝi reiris al la akvo de la rivero.

Li ne estis ĉi tie por sia plezuro. Li ne fiŝhokis.

– Vi do malkonfesas, ke vi mortigis fraŭlinon Svaga?

La samaj vortoj, senĉese, la sama rigardo de homo, kiu senespere provas kompreni alian homon.

– Vi ja scias tion.

– Kion mi scias?

– Ke estas mia povra edzo, kiu mortigis ŝin…

– Pro kiu motivo?

– Tion mi diris al vi… En lia nuna stato, ne necesas preciza motivo…

» Mi nun konfidos al vi ion, kion mi sola konas krom li, ĉar li konfidis ĝin al mi antaŭ nia geedziĝo… Tiun geedziĝon li timis…

Li senĉese prokrastis ĝin… Tiam mi ne sciis, ke dum tiu tempo li konsultis diversajn kuracistojn…

» Ĉu vi scias, ke, deksepjara, li provis memmortigi sin, pro timo ne esti normala homo?.. Li malfermis la vejnojn de sia pojno… Kiam la sango ŝprucis, li ekteruriĝis kaj vokis por helpo pretekstante akcidenton…

» Ĉu vi scias, kion signifas tiu emo al memmortigo?

Maigret bedaŭris, ke li ne alportis la botelon da vino kun si.

Tortu kaj la juna Julien Baud certe surpriziĝis trovinte ĝin en sia oficejo ĉe la reveno, kaj ili sendube jam malplenigis ĝin.

– Li havis skrupulojn… Li timis, ke niaj infanoj ne estos normalaj… Kiam Bambi komencis kreski, li observis ŝin kun maltrankvilo…

Tio eble estis vera. Certe estis io vera en tio, kion ŝi diris, sed li konservis la impreson de speco de malkonkordo, de ekrompo inter la vortoj, la frazoj, kaj la realeco.

– Li estas obsedita per la timo de malsano kaj morto, doktoro Martin bone scias tion…

– Mi vidis doktoron Martin hodiaŭ matene.

Ŝi ŝajnis manifesti ofendiĝon, sed retrovis baldaŭ sian memfidon.

– Li ne parolis al vi pri tio?

– Ne… Kaj li ne pensis eĉ dum momento, ke via edzo povas esti la murdinto…

– Vi forgesas la profesian sekreton, komisaro…

Li komencis ekvidi lumeton, sed ĝi restis nepreciza, malproksima.

– Mi ankaŭ telefonis al lia frato… Li troviĝas en Nico, kie li partoprenas en kongreso…

– Estis post la okazintaĵo?

– Antaŭe.

– Li ne impresiĝis?

– Li ne konsilis al mi atenti pri via edzo…

– Tamen, li certe scias…

Ŝi ekbruligis alian cigaredon. Ŝi fumis ilin senhalte, profunde enspirante.

– Ĉu vi neniam renkontis homojn, kiuj perdis kontakton kun la vivo, kun la realeco, kiuj kuspe refaldas sin sur sin mem, por tiel diri, kiel oni kuspas ganton?..

» Demandu niajn amikojn, niajn amikinojn … Demandu ilin, ĉu mia edzo ankoraŭ interesiĝas pri homoj… Okazas, ĉar mi insistas, ke li vespermanĝas kun kelkaj personoj, sed li apenaŭ rimarkas ilian ĉeeston kaj diras al ili kelkajn vortojn… Li ne aŭskultas, restas kiel enfermita…

– Ĉu estas li, kiu elektas la geamikojn, pri kiuj vi parolas?

– Ili estas la homoj, kiujn, en nia situacio, ni devas renkonti, normalaj homoj, kiuj havas normalan vivon…

Li ne demandis ŝin, kion ŝi konsideras kiel normala vivo, preferante lasi ŝin paroli. Ŝia monologo fariĝis pli kaj pli instrua.

– Ĉu vi kredas, ke, pasintan someron, li nur montriĝis sur la plaĝo aŭ en la naĝejo?.. Li pasigis sian tempon en la ĝardeno, sub arbo… Kion, kiel junulino, mi prenis por distriĝemo, kiam subite li ĉesis aŭskulti min, tio estas vera nekapablo vivi kun la aliaj…

» Tial li enklostriĝis en sia oficejo, tial li apenaŭ eliras el ĝi kaj rigardas nin per okuloj de otuso surprizita per la lumo…

» Vi tro rapide provis prijuĝi, sinjoro Maigret…

– Mi havas alian demandon al vi…

Li estis antaŭe certa pri la respondo.

– Ĉu vi, de hieraŭ vespere, tuŝis vian revolveron?

– Kial mi estus tuŝinta ĝin?

– Ne demandon mi atendas, sed respondon…

– La respondo estas: ne.

– De kiom da tempo vi jam ne uzis ĝin?

– De monatoj… De iu eterneco mi ne ordigis tiun tirkeston…

– Vi tuŝis ĝin hieraŭ por montri ĝin al mi…

– Mi forgesis…

– Sed, ĉar mi prenis ĝin en mian manon, miaj fingrospuroj povis supermetiĝi al la aliaj…

– Estas ĉio, kion vi trovas?

Ŝi rigardis lin, kvazaŭ ŝi estus elrevigita malkovrante iun Maigret tiel plumpan, tiel mallertan.

– Vi ĵus parolis al mi kun komplezo pri la izoleco de via edzo kaj pri lia manko de kontakto kun la realeco. Nu, hieraŭ ankoraŭ, li traktis, en sia oficejo, treege gravan aferon kun homoj, kiuj ja havas ambaŭ piedojn surtere…

– Kial, laŭ via opinio, li elektis marjuron?.. Li neniam metis la piedojn sur ŝipon en sia tuta vivo… Li havas neniun kontakton kun maristoj… Ĉio okazas sur la papero… Ĉio estas abstrakta, ĉu vi ne komprenas?.. Tio estas plia pruvo de tio, kion mi ripetas al vi, kaj kion vi rifuzas konsideri…

Ŝi ekstaris, komencis paŝi en la ĉambro, kiel iu, kiu pripensas.

– Eĉ lia amata ĉevaleto, la fama artikolo 64… Ĉu tio ne estas pruvo, ke li timas, timas sin mem, kaj provas trankviligi sin?.. Li scias, ke vi estas tie ĉi, ke vi demandas min… En tiu domo, ĉiuj scias la irojn kaj reirojn de unuj kaj la aliaj… Ĉu vi scias, pri kio li pensas?.. Li deziras, ke mi senpacienciĝu, ke mi nervoziĝu, ke mi ekkoleru, ke mi fariĝu suspektinda anstataŭ li…

» Se mi estus en prizono, li estus libera…

– Momenton. Mi ne komprenas. Kiun novan liberecon li ĝuus?

– Sian tutan liberecon…

– Por fari kion el ĝi nun, kiam fraŭlino Svaga mortis?

– Ekzistas aliaj fraŭlinoj Svaga…

– Do vi asertas nun, ke via edzo profitus de via foresto el la domo por havi amorantinojn?

– Kial ne? Estas alia maniero trankviligi sin…

– Mortigante ilin unu post la alia?

– Li ne necese mortigus la aliajn…

– Ŝajnis al mi, ke li estis nekapabla havi homajn kontaktojn…

– Kun normalaj homoj, homoj el nia mondo…

– Ĉar la homoj, kiuj ne estas el via mondo, ne estas normalaj?

– Vi tre bone scias, kion mi volis diri… Mia frazo signifas, ke ne estas normale, ke li frekventas ilin…

– Kial?

Iu frapis al la pordo, tiu malfermiĝis, malkovrante Ferdinandon en blanka jako.

– Unu el tiuj sinjoroj volus paroli al vi, sinjoro Maigret…

– Kie li estas?

– Tie ĉi, en la koridoro… Li diris al mi, ke tio urĝegas kaj mi permesis al mi alkonduki lin…

La komisaro ekvidis la silueton de Lucas en la duonlumo de la koridoro.

– Vi permesas momenton, sinjorino Parendon?

Li fermis la pordon malantaŭ si, dum Ferdinando malproksimiĝis kaj la edzino de la advokato restis sola en sia apartamento.

– Kio estas, Lucas?

– Ŝi trairis dufoje la salonon hodiaŭ matene.

– Vi estas certa?

– De tie ĉi vi povas nenion vidi, sed de la salono oni tre bone vidas… Ĉe unu el la fenestroj de la strato de la Cirko preskaŭ la tutan tagon estas kriplulo…

– Tre maljuna?

– Ne… Li estas akcidentito de la kruroj… Pli malpli kvindekjara… Li interesiĝas pri ĉiuj iroj kaj reiroj en la domo, kaj la lavado de la aŭtoj, ĉefe de la Rolls, fascinas lin… Laŭ lia respondo al akcesoraj demandoj, kiujn mi faris al li, oni povas fidi lian atestaĵon… Lia nomo estas Montagne… Lia filino estas akuŝistino…

– Je kioma horo li vidis ŝin unuafoje?

– Iom post la naŭa kaj duono…

– Ĉu ŝi iris al la oficejoj?

– Jes… Li estas pli familiara ol ni pri la topografio de la lokoj… Tiel li estas konanta la rilatojn inter Parendon kaj lia sekretariino…

– Kiel ŝi estis vestita?

– En blua negliĝo…

– Kaj la duan fojon?

– Malpli ol kvin minutojn poste, ŝi trairis la salonon en la kontraŭa direkto… Iu detalo mirfrapis lin… La ĉambristino staris en la fundo de tiu salono, senpolvigante, kaj ŝi ne vidis tiun…

– Ĉu sinjorino Parendon ne vidis sian ĉambristinon?

– Ne.

– Vi demandis Lizan?

– Hodiaŭ matene, jes.

– Ĉu ŝi ne parolis al vi pri tiu incidento?

– Ŝi asertas, ke ŝi vidis nenion…

– Dankon, amiko…

– Kion mi faru?

– Vi ambaŭ atendu min. Ĉu iu konfirmis la dirojn de la nomita Montagne?..

– Nur servistineto ĉe la kvina etaĝo, kiu kredas, ke ŝi ekvidis ion bluan je la sama horo.

Maigret frapis al la pordo de la buduaro, eniris en la momento, kiam sinjorino Parendon eliris el sia ĉambro. Li prenis la tempon por malplenigi sian pipon kaj ŝtopi ĝin.

– Bonvolu esti afabla kaj voki vian ĉambristinon.

– Ĉu vi bezonas ion?

– Jes.

– Laŭ via volo.

Ŝi premis butonon. Kelkaj momentoj pasis silente kaj Maigret, rigardante tiun virinon, kiun li torturis, ne povis malhelpi sin havi prematan bruston.

Li mense ripetis en si mem la terminojn de la artikolo 64, pri kiu tiom ofte temis en la domo de tri tagoj:

Estas nek krimo nek delikto, kiam la antaŭkulpigito estas en stato de frenezeco en la tempo de la ago, aŭ kiam li estis devigita per forto, al kiu li povis rezisti.

Ĉu la viro, kiun sinjorino Parendon ĵus priskribis al li, ŝia edzo, estus povinta, en preciza momento, agi en stato de frenezeco?

Ĉu ankaŭ ŝi estis leginta verkojn pri psikiatrio? Aŭ eble…

Liza eniris, timema.

– Vi vokis min, sinjorino?

– Estas sinjoro komisaro, kiu deziras paroli al vi.

– Fermu la pordon, Liza… Timu nenion… Hodiaŭ matene, kiam vi respondis al miaj inspektoroj, vi estis frapita per emocio kaj vi certe ne mezuris la gravecon de iliaj demandoj.

La povra knabino rigardis alterne la komisaron kaj sian mastrinon, kiu sidiĝis en la kusenfotelo, kun la kruroj krucitaj, klinita malantaŭen, kun indiferenta mieno, kvazaŭ tio ne koncernus ŝin.

– Estas tre eble, ke vi devos atesti ĉe asiza kortumo, kie vi devos ĵuri… Oni faros al vi la samajn demandojn… Se estos pruvite, ke vi mensogis, tiam vi riskos prizonan punon…

– Mi ne scias, pri kio vi parolas…

– Oni rekonstruis la tempo-uzon de ĉiuj membroj de la servistaro inter la naŭa kaj kvarono kaj la deka… Iom post la naŭa kaj duono, ni diru je la naŭa kaj tridek kvin, vi senpolvigis en la salono… Ĉu tio estas ĝusta?..

Nova rigardo al sinjorino Parendon, kiu evitis rigardi ŝin, poste malforta voĉo:

– Estas vere…

– Je kioma horo vi eniris en la salonon?

– Ĉirkaŭ la naŭa kaj duono… Iom poste…

– Vi do ne vidis sinjorinon Parendon iri al la oficejoj.

– Ne…

– Sed, iom post via alveno, dum vi staris en la fundo de la ĉambro, vi vidis ŝin pasi en kontraŭa direkto, tio estas, irante al tiu ĉi apartamento…

– Kion mi devas fari, sinjorino?

– Tio koncernas vin, mia filino. Respondu al la demando farita al vi…

Larmoj fluis sur la vangoj de Liza, kiu estis rulinta globe la poŝtukon prenitan el la poŝo de sia antaŭtuko.

– Ĉu oni diris ion al vi? – ŝi naive demandis Maigret-on.

– Kiel oni ĵus admonis vin, respondu al la demando…

– Tio servos por akuzi la sinjorinon?

– Tio servos por konfirmi alian ateston, tiun de persono loĝanta en strato de la Cirko kaj kiu el sia fenestro vidis vin ambaŭ…

– Tiam ne estas necese, ke mi mensogu… Estas vere…

Pardonon, sinjorino…

Ŝi volis impeti al sia mastrino, eble ĵeti sin al ŝiaj genuoj, sed sinjorino Parendon seke diris al ŝi:

– Se la komisaro finis kun vi, vi povas foriri.

Ŝi eliris kaj, ĉe la pordo, ekploregis.

– Kion tio pruvas? – demandis la virino, denove staranta, kun tremanta cigaredo inter la lipoj, kun la manoj en la poŝoj de ŝia blua negliĝo.

– Ke vi mensogis almenaŭ unufoje.

– Mi estas ĉi tie hejme kaj ŝuldas neniun konton pri miaj iroj kaj reiroj…

– En la kazo de murdo, jes. Mi avertis vin, kiam mi faris la demandon al vi…

– Kio signifas, ke vi arestos min?

– Mi nun petos vin akompani min al Quai des Orfèvres.

– Ĉu vi havas mandaton?

– Blanketon. Mandaton de alkonduko, kie sufiĉos al mi skribi vian nomon.

– Kaj poste?

– Tio jam ne dependos de mi.

– De kiu?

– De la enketa juĝisto… Poste, probable, de la kuracistoj…

– Vi kredas, ke mi estas freneza?

Li legis panikon en ŝiaj okuloj.

– Respondu al mi… Vi kredas, ke mi estas freneza?

– Ne mi devas respondi…

– Tia mi ne estas, ĉu vi aŭdas?.. Kaj, eĉ se mi mortigus, kion mi plu neas, tio ne estus en krizo de frenezeco.

– Ĉu mi povas peti vin doni al mi vian revolveron?

– Prenu ĝin mem… Ĝi estas en la supra tirkesto de mia tualetmeblo…

Li eniris en la ĉambron, kie ĉio estis palroza. Ambaŭ ĉambroj, unu blua, la alia roza, pensigis pri pentraĵo de Marie Laurencin.

La lito, granda malalta lito, en la stilo de Ludoviko la XVI-a, estis ankoraŭ malfermita. La mebloj estis palgrize farbitaj. Sur la tualetmeblo, li ekvidis krempotojn, flakonojn, la tutan aĵaron de la produktoj, kiujn la virinoj uzas por lukti kontraŭ la spuroj de la tempo.

Li ŝultrolevis. Tiu intima elmontrado igis lin melankolia. Li pensis pri Gus, kiu skribis la unuan leteron.

Ĉu, sen lia interveno, la aferoj estus same okazintaj?

Li prenis la revolveron el la tirkesto, kie estis ankaŭ juvelujoj.

Li ne sciis, kiun respondon fari al la demando. Eble sinjorino Parendon estus mortiginta sian edzon, anstataŭ mortigi la junulinon? Eble ŝi estus atendinta kelkajn tagojn plu? Eble ŝi estus uzinta alian armilon?

Li kuntiris la brovojn reenirante en la buduaron, kie la virino staris antaŭ la fenestro dorse al li. Li malkovris, ke tiu dorso komencis kurbiĝi. La ŝultroj ŝajnis al li pli mallarĝaj, pli ostecaj.

Li tenis la armilon en la mano.

– Mi volas esti plene sincera kun vi… – li eldiris. – Mi povas ankoraŭ nenion demonstri, sed mi estas tute certa, ke tiu revolvero, kiam vi trairis la salonon iom post la naŭa kaj duono, troviĝis en la poŝo de via negliĝo…

» Mi eĉ demandas min, ĉu ne estis via edzo, kiun, en tiu preciza momento, vi intencis mortigi… La atestaĵo de la kriplulo de strato de la Cirko eble permesos pruvi tion… Sendube vi alproksimiĝis al la pordo? Vi aŭdis voĉojn, ĉar via edzo estis tiam en konferenco kun Renato Tortu…

» Tiam venis al vi la ideo procedi al speco de substituo… Ĉu tio ne estis trafi vian edzon same profunde, eble eĉ pli profunde, mortigante Antoinette Svaga, ol mortigante lin mem?.. Kaj plie, samokaze, vi igis lin suspektinda…

» Jam hieraŭ, dum nia interparolado, vi pretigis la terenon…

Vi daŭrigis hodiaŭ…

» Kun preteksto iri preni markon, leterpaperon, aŭ kion ajn, vi eniris en la oficejon de la sekretariino, kiu malatente salutis vin kaj denove kliniĝis super sia laboro…

» Vi ekvidis la skrapilon, kiu igis la revolveron senutila, des pli bone, ĉar tiu riskis alarmi iun…

Li eksilentis, ekbruligis sian pipon kvazaŭ malvolonte kaj restis tie, atendante, post kiam li enŝovis la perlamotan braŭningon en sian poŝon. Pasis eterneco. La ŝultroj de sinjorino Parendon ne moviĝis. Ŝi do ne ploris. Ŝi ĉiam staris dorse al li kaj, kiam ŝi fine frontis lin, li malkovris vizaĝon palan, rigidan.

Neniu, rigardante ŝin, povintus suspekti tion okazintan tiutage en avenuo Marigny kaj ankoraŭ malpli tion ĵus okazintan en la tuta bluo de la buduaro.

– Mi ne estas freneza, – ŝi martelis.

Li ne respondis. Kial do? Kaj cetere, kion li sciis pri tio?


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.